Artikel aus | Artikolo el Esperanto aktuell 2022-5

Druckversion | Presebla versio

Über Wolfsburg

In der Nachbarstadt Wolfsburg befindet sich seit dem Jahr 2000 die
sogenannte „Autostadt“, angelegt von dem weltbekannten Autohersteller
Volkswagen (VW).

Es handelt sich um ein sehr großes Gelände, dessen Zentrum ein Automuseum ist (nicht nur für VW). Es werden etwas 250 Autos von 60 verschiedenen Marken gezeigt. Darunter ist ein Nachbau des ersten Automobils überhaupt, das im Jahr 1866 von Karl Benz gebaut wurde, und ein äußerst seltener Bugatti Atlantic, von dem überhaupt nur zwei Exemplare hergestellt wurden. Alle gezeigten Autos hatten großen Einfluss hinsichtlich ihrer technischen Konzeption oder ihres Designs. Die gezeigten Autos wechseln häufig, da viele regelmäßig an Veranstaltungen und Ausfahrten teilnehmen.

Außer dem Museum sind die zwei 48 m hohen Türme interessant, die als Wahrzeichen der Autostadt gelten. Sie dienen gewissermaßen als Auslieferungsregal für die Neuwagen, die auf ihre Übergabe an den Käufer warten. Wenn der Kunde zu seinem Termin erscheint, wird das neue Auto vollautomatisch ins Erdgeschoss transportiert, erhält sein Nummernschild, und der Kunde kann nach Hause fahren. Die Türme können besichtigt werden. 

Aber die „Autostadt“ bietet nicht nur Autos: Es gibt Restaurants, Kinderspielplätze, Läden, Veranstaltungen und den „Dufttunnel“, wo man den Duft verschiedener Blumen erfahren kann. Insgesamt ein lohnendes Ziel!

(wird fortgesetzt)

Pri Wolfsburg

En la apuda urbo Wolfsburg troviĝas ekde la jaro 2000 la tiel nomata „Aŭto-urbo“, kreita de la mondkonata aŭtofabriko Volkswagen (VW). 

Temas pri grandega arealo, kies kerno estas la muzeo pri aŭtomobiloj, ne nur VW. Oni prezentas pli ol 250 aŭtojn de pli ol 60 fabrikmarkoj. Inter ili estas kopio de la unua aŭto, kiun konstruis Karl Benz en la jaro 1886, kaj la rarega Bugatti Atlantic, de kiu ekzistas nur du ekzempleroj en la tuta mondo. Ĉiuj prezentataj veturiloj havis grandan influon pro ilia teknika aŭ dezajna konceptoj. La ekspozicio regule ŝanĝas la montratajn aŭtojn, ĉar ofte la aŭtoj partoprenas aranĝojn aŭ ekskursojn.

Krom la muzeo interesas la du turoj, 48 metrojn altaj, kiuj estas la simbolo de la aŭto-urbo. Ili servas kvazaŭ kiel bretaro por novaj aŭtoj, kiuj atendas sian transdonon al la kliento: Ĉirkaŭ 500 novaj aŭtoj estas transdonataj ĉiutage al la aĉetantoj. Kiam la kliento aperas je la fiksita dato, oni transportas la aŭton aŭtomate al la halo en la teretaĝo, fiksas la numerpladon, kaj la kliento veturas hejmen. Oni povas viziti la turojn.

Sed la „Aŭto-urbo“ ofertas pli ol nur aŭtoj: Ekzistas restoracioj, infanludejoj, vendejoj, aranĝoj kaj la „tunelo de aromoj“, kie oni povas priflari diversajn florojn. Entute vidinda celo!

(daŭrigota)

Andreas Emmerich
(Esperanto aktuell 2022-5)