Kultura programo | Kulturprogramm

Druckversion | Presebla versio

provizora | vorläufig

ĉefkongreso
postkongreso

Kjara

Esperanto-kantistino, kantaŭtorino, komponistino, kantistino, gitaristino. Ŝi kantas proprajn kantojn en la itala lingvo kaj ekde 2018 ankaŭ en Esperanto. Ŝia disko "Blua Horizonto" aperis tute en Esperanto. Ŝi estas la unua profesia itala kantistino, kiu uzas Esperanton.

Koncerto | Konzert

...

Kimo + Radio Mondo

dana esperantisto, denaskulo, legenda personeco de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj IJK-oj kaj IS-oj. Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996 kaj kunfondinto de la muzikensemblon Hotel Desperado en 2005.

Koncerto | Konzert

...

Saŝa Pilipoviĉ
+ Georgo Handzlik

Saŝa Pilipoviĉ estas profesia serba aktoro kaj muzikisto kiu ludas jam 35 jaroj sur esperanta scenejo. 
Dum longa kariero li  ĉeestis ĉirkaŭ 40 landojn kaj ludis  teatraĵojn: "Amo per proverboj", "Insektoj",  Vivo de Galileo", " UK kabaredo", "Dek tagoj de kapitano Postnikov", "Koncerto de ciganaj kantoj" kaj kun Georgo Handzlik ludis en Teatro "Verda Banano": "Farso pri kutimoj de esperantistoj", "La kredito", "Mi diros al vi sekrete" ....

Georgo Handzlik, pola esperanta bardo, kiu jam jardekojn prezentas proprajn kanton pri vivo de esperanta komunumo. Ofte ridigajn sed ankaŭ pripensigajn. Krome li skribas pole kaj esperante dramojn, kelkajn de ili prezentas regule fondita de li kaj Saŝa Pilipoviĉ Teatro Verda Banano.

Ekster Esperantujo entreprenisto pri lokaj privataj radioj en Pollando.

Kabareda programo de teatro VERDA BANANO
Kabarettprogramm des Theaters VERDA BANANO

Mi diros al vi sekrete …

Esperanta Teatro VERDA BABANO dum pli ol dek jaroj prezentas originalajn kaj tradukitajn komediojn.sur esperantaj scenejoj vekinte ridon en dekoj da landoj. Cxi foje vi spektos kabaredajn skecxoj pri esperantistoj. Kion fari se Alta Protektanto de la Kongreso ne aperas kaj lia anstatauxanto na havas tempon kaj krome parolas nur la anglan? Kiel rekoni cxu la pordo estas dekstraflanka aux maldekstra? Kiom da problemoj kauxzis telefona duonaŭtomata rezerv-sistemo EKSKURSO, kiun oni praktikis je povraj kongresanoj… Kiel neatendite povas rezulti vespera promenigo de hundo. Komencantoj ridos, progresintoj komprenos pli. Venu, vidu plej ridigan spektaklon de la jaro. 

 

Koncerto | Konzert

– Georgo Handzlik,"Bardo sen barbo", kantas siajn kantojn
– Saŝa Pilipoviĉ kantas ciganajn kantojn

Ambaŭ kantistoj kantis dum multaj jaroj en plej diversaj renkontiĝoj kaj kongresoj diverslande.

Por traduki ciganajn kantoj en Esperanton de la rusa, serba kaj cigana lingvoj helpis Mikaelo Bronŝtejn, Dimitrije Janičić kaj Nikola Rašić.

 

 

La kulturaj programeroj estas senpage alireblaj al la publiko.
Zu den kulturellen Programmen hat die Öffentlichkeit freien Zutritt.


Adiaŭa vespero

La lasta vespero de la postkongreso estas adiaŭa vespero. Jen via vico por prezenti ion propran: interesaĵon, amuzaĵon, kantojn, ... el Esperantujo. Bonvolu anconci vian kontribuon en nia oficejo aŭ kontaktu Elisabeth pere de gekatesperanto.de.