Tema programo | Themenprogramm
provizora | vorläufig
Hauptkongress
Nachkongress
La programeroj okazos parte en Esperanto kaj parte en la germana. La respektiva lingvo estas indikita per flageto.
Die Veranstaltungen finden teils auf Esperanto, teils auf Deutsch statt. Die jeweilige Sprache wird durch eine Flagge angegeben.
Prelegoj + Diskutoj | Vorträge + Diskussionen
estas CNRS-profesoro (Franca nacia esplorcentro) ĉe la Altlernejo pri Sociaj Sciencoj en Parizo. Li aktuale direktas la ciferecan publikigadon de la arkivaĵo de Lucien Péraire pri la bicikla mondvojaĝo de tiu laboristo esperantisto (1928–1932) kaj kunordigas la retejon militrakonto pri Esperantistoj ĉirkaŭ la Dua Mondmilito (https://mondmilito.hypotheses.org) kaj la bibliografion pri esperanto-historio (https://hal.archives-ouvertes.fr/ESPERANTO-HISTORIO). |
![]()
Eliri la militon: esperantistaj voĉoj en post-milita Germanio En la tuj postmilita periodo estas preskaŭ neeble publike paroli pri estinta rezistado al naziismo en Germanio. Ankaŭ eksterlande la temo estas apenaŭ aŭdebla. Des pli interesa kaj eskternorma estas la iniciato de du esperantistoj kiuj klopodis diskonigi sian historion kaj sperton al la mondo. La socialisto Hermann Wagner (1904–?) kaj la komunisto Hermann Theobald (1892–1972), du laboristoj persekutitaj de Nazi-reĝimo, sentis en la jaroj 1947–1948 la neceson esprimiĝi antaŭ la monda esperantistaro. Ili kolektis informojn pri la kontrolo de germana socio, pri la internaj reprezalioj, pri la kontaktoj kun eksterlando, pri ies iniciatoj rezisti la nazi-diktaturon. En postmilita mondo ili volis kontraŭstari la facilan ideon, ke en la agresinta lando ĉiuj aprobis la barbaran imperiismon. |
naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, studis kaj instruis dum jardeko en la Esperanto-fako de Eötvös-Universitato (HU). Ekde 1997 vivas en Pollando kie ŝi gvidas la hungarologian katedron en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (AMU, PL) kiel profesoro kaj fondis la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn antaú 25 jaroj. En 2022 sukcesis startigi ankaú la surlokajn magistrajn studojn en kombino kun informmastrumado en la angla por internacia studentaro. Esplorterenoj: post komputa lingvistiko (parolsintezo), internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio (pretigis kelkajn vortarojn). Estis membro de AdE kaj profesoro de AIS.
ikoutny |
![]()
Interkultura komunikado en Esperanto La aŭtoro prezentas larĝan aliron al kulturo de eksteraj kaj ĝis internaj elementoj, de simboloj kaj kutimoj tra artoj kaj iliaj perantoj ĝis la pensmaniero. Ŝi difinas faktorojn de interkultura komunikado kaj de interkultura kompetento, fokusiĝas al la lingva flanko kiu povas kontribui al la (ne)sukcesa komunikado, sed ne preterlasas la kulturajn diferencojn kiuj karakterizas ankaú Esperantion kaj povas kaŭzi problemojn. Diversaj situacioj estas analizataj el lingvistika, psikologia kaj sociologia aspektoj: 1) kiam denaska parolanto interkomunikas kun nedenaska parolanto de tiu lingvo; 2) la rolon de komununa nedenaska lingvo plenumata per la angla kiel lingvafrankao (ELF) por alveni al 3) la alternativa lingvo Esperanto, kreita por interkultura komunikado. Ĝiaj ecoj – neŭtraleco, fleksebleco, travidebleco, kultura inkluziveco – estas analizataj, kiel ili helpas la egalrajtan komunikadon. |
![]()
Esperanto kaj la angla por nuntempaj esperantologoj kadre de universitataj studoj La angla kaj Esperanto ofte estas prezentataj kiel kontraŭuloj. Ĉu ili povas tamen kune disponigi sciojn kaj kapablojn bezonatajn en la nuntempa labormerkato por junuloj? La prelego komparas la rolon de la du lingvoj en diversaj terenoj, esploras ilian lingvan, kulturan kaj psikan flankojn en la internacia kaj interkultura komunikado. Surbaze de tio estas fonditaj en 2022 la unikaj magistraj studoj pri interlingvistiko en AMU (Adam Mickiewicz Universitato, en Poznano, Pollando) kadre de la studdirekto pri lingvistiko kaj informmastrumado por internacia studentaro. Jen la unuaj spertoj. |
|
estas germana esperantisto de 1988 kaj laboris por Universala Esperanto-Asocio kiel arkivisto. La historiisto vivas de longa tempo en Nederlando kaj okupiĝas interalie pri lingvistiko kaj disvastigo de scio. |
![]()
Reta prelego | Virtueller Vortrag Germanaj kongresoj kutime havas internaciajn gastojn, kaj internaciaj kongresoj kutime havas germanajn kongresanojn. Foje la lokaj kondiĉoj ne estas idealaj, foje la internaciaj. Ĉu oni povas organizi „normalan“ kongreson en „nenormala“ politika situacio? La prelego rerigardas al Universalaj Kongresoj en Germanio kaj la kvereloj parte movadaj, parte pli seriozaj. |
Jahrgang 1953, hat Esperanto noch als Schüler durch das legendäre "Esperanto programita" gelernt und war in den 1970er Jahren aktiv bei der inhaltlichen Gestaltung des "Internacia Seminario" und anderer Jugendtreffen. Nach dem Umzug nach Berlin kümmerte er sich um die Werbung für Esperanto in der "Villa Kreuzberg" und die 1990 anstehende Zusammenführung der Esperanto-Verbände in Ost und West. Berufliche Belastungen bedingten einen Rückzug aus der aktiven Esperanto-Arbeit. Seit einigen Jahren ist er im Vorstand der Esperanto-Liga Berlin-Brandenburg e.V. und kümmerte sich um den Internet-Auftritt. |
![]()
Publika evento | Öffentliche Veranstaltung Im Januar 1911 wurden die Honoratioren des Herzogtums Braunschweig zu einem Vortrag über Esperanto gebeten. Der Herzog Johann Albrecht zu Mecklenburg hatte hohe Beamte, Militärs und Vertreter von Schulen ins Schloss eingeladen, wo sie nicht nur einen Vortrag von Dr. Ernst Kliemke, Direktor der Ostafrikanischen Eisenbahn anhören, sondern auch über Erfahrungen mit Esperanto in Braunschweig berichten konnten. In der Drogisten-Akademie hatte der Gründer Eduard Freise schon 1905 Esperanto-Kurse eingerichtet. Kliemke war wegen verschiedener Veröffentlichungen in deutscher Sprache zum Nutzen von Esperanto, etwa für den Kaufmann, bekannt, wobei er Erfahrungen aus seinem Berufsleben einfließen ließ. Die Veranstaltung beim GEK findet in dem wiederaufgebauten Teil des historischen Schlosses statt, wo das Schlossmuseum einen Eindruck vermittelt, wie es Kliemke erlebt haben mochte, als er bei Herzog Johann Albrecht und seiner Gattin Elisabeth zu Stolberg-Roßla zum Abendessen geladen war. Auf speziellen Wunsch der Herzogin wurde nach den vielen Sachinformationen auch ein Gedicht "Mir träumte von einem Königskind’" von Heinrich Heine in der Übersetzung von Ludwig Zamenhof vorgetragen. Die Veranstaltung 2023 orientiert sich am historischen Ablauf. |
Mi naskiĝis 1958 en Darmstadt/Germanio kaj eklernis E-on kiam mi havis 16 jarojn. Mia unua Esperanto-renkontiĝo okazis en Marina di Massa, kaj de tiu tempo mi daŭre membris en Germana Esperanto-Asocio. Mi studis geografion kaj biologion por iĝi instruisto sed ne sukcesis atingi postenon. Trovinte laboron en Stuttgart kiel oficisto kaj post la reveno al Darmstadt mi fariĝis sociallaboristo. Jam dum la studado komenciĝis la aktivecoj pri ĝemeliĝoj. 1983 niaj nederlandaj geamikoj ekvekis nin kaj ekde tiu tempo mi kaj mia edzino multe ĝuis tiun movadon per interŝanĝoj kun niaj ĝemelurbaj geamikoj. Intertempe ni vizitis sep diversajn ĝemelurbojn kaj kontaktis aŭ renkontis geamikojn el plimultaj aliaj. Kiam ni partoprenas UK-on ni regule organizas aperitivon por niaj geamikoj. |
![]()
Esperanta araneaĵo – la sistemo ĝemelurba laŭ la ekzemplo de Darmstadteblecoj por aktivecoj de lokaj grupoj Post la dua mondmilito multaj komunumoj serĉis t.n. ĝemelurbojn por certigi la novan pacon per amikeco inter la enloĝantoj.
Darmstadt situas en centra Germanio kaj pro multaj eksteraj rilatoj havas 16 ĝemelurbojn.
Kvankam nia kvinopo estas ŝajne malgrava kaj malgranda grupo en nia urbo ni tamen multe reklamas. Neniu alia grupo en la urbo provizas pli multajn kontaktojn al aliaj ĝemelurboj ol ni – dank' al nia komuna lingvo. Dum kongresoj ni provas renkontiĝi kaj ni feliĉe ankaŭ ne suferis dum la epidemio, ĉar ni regule kunvenas ĉiun semajnon en familia rondo per novaj komunikiloj. |
naskiĝis en esperantista kaj fervojista familio kaj mem laboris kiel inĝeniero pri sekuriga tekniko ĉe la Germana Fervojo. Ekde 2014 li aktivas en diversaj funkcioj en nacia kaj internacia organizoj de Esperanto-fervojistoj. |
![]()
Amikeco inter varvagonoj (?) Koncedite – dum mi mem ankoraŭ hezitas paroli pri sociaj ligoj inter transportrimedoj, la reklamo-sekcio de la Germana Fervojo evidente ne havas skrupulojn kaj ofertas grupon de ok pli-malpli serioze rigardantaj trakveturiloj kiel „la malgrandan ICE kaj liajn amikojn“ (por pli ol tri-jaruloj, kontraŭ 35,30 €). Do kial sub la titolo „amikoj tutmonde“ ne raporti al fervojamikoj pri la enkonduko de nova interliga sistemo por varvagonoj? Kiam el ĉaroj fariĝis vagonoj kaj ilin tiris ne plu ĉevaloj sed pli fortaj vapormaŝinoj, ja necesis ilin iel kupli por formi trajnkompleton. Post elprovo de diversaj malavantaĝaj solvoj meze de la 19-a jarcento la fervojoj enkondukis la ŝrauban kuplilon el hoko kaj ŝeklo laŭlonge reguleblan per ŝraŭbo. Ĝi estas normita kaj ĉe varvagonoj ĝis hodiaŭ ankoraŭ preskaŭ senŝanĝe vaste aplikata en la Eŭropo. La klopodoj ripete fiaskis, anstataŭigi tiun nun pli ol 170 jarojn aĝan rimedon por kompili trajnkompleton per io pli eleganta, malpli temporaba kaj ne tiel postulema al homa forto: tro kosta, tro longdaŭra, tro ambicia. Nun la plano fine realiĝu kaj helpu al la fervojo en la konkuro kun la surstrata vartrafiko. Ĝis 2030 la fervojoj en Eŭropa Unio kaj la fervoja industrio volas ekipi 450.000 varvagonoj per aŭtomata kuplilo, kiu ne nur simple kunigas la vagonojn, sed solvante tutan faskon da problemoj efektive revolucios la fervojan vartrafikon. |
(1974-BE) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio. Yves flue parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj iom la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li kunorganizis diversajn renkontiĝojn, kiel Luminesk' 2019-2020 kaj la Beneluksan Kongreson. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Studosemajnfino en Nederlando. Por Eldonejo Libera li estas provleganto. Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn. En 2019 li kreis fonduson Instigo (https://instigo.be) kiu subtenas Esperanto-agantojn, kiuj provizas retajn servojn en Esperanto. |
![]()
Kiel kreskigi Esperantujon per Eventa Servo Eventa Servo de UEA [https://eventaservo.org] estas reta evento-diskoniga servo, kreita de Fernando Ŝajani en la jaro 2017. Yves Nevelsteen estas 'ĉefhelpanto' de la projekto. Li klarigos per ekzemploj el praktiko, kiel Eventa Servo povas konkrete kontribui al la kresko de (ne nur reta!) Esperantujo. Post ĝenerala prezento pri la projekto, kaj depende de interesiĝo, Yves en eta grupo aŭ individue klarigos kaj montros
Por ŝpari tempon, eventuale hejme jam registriĝu en la retejo [https://eventaservo.org/r] Jen instrukcia filmeto, kiel fari tion: https://mallonge.net/es1 ![]()
T6: Trejnado kaj asistado pri la uzado de Eventa Servo |
![]()
Vikipedio, pli ol enciklopedio La reta enciklopedio Vikipedio estas la plej konata projekto de Fondaĵo Vikimedio (angle: Wikimedia Foundation), sed nepre ne la sola. Yves Nevelsteen prezentos dum GEK en ne-teknika maniero kelkajn malpli konatajn flankojn de Vikipedio kaj Vikimedio. Yves rakontos pri la asocio Esperanto kaj libera scio (Wikimedia EO) – kiu lastatempe iĝis oficiala faka asocio de UEA – kaj donos superrigardon de kelkaj konindaj vikimediaj projektoj: Vikimedia Komunejo, Vikivortaro, Vikicitaro, Vikifontaro kaj Vikivojaĝo. Li parolos pri la uzado de fotoj, kaj li klarigos kiel uzi Vikipedion kiel referencverkon per eksteraj ligiloj al artikoloj, podkastoj kaj filmetoj. Depende de interesiĝo, okazos dum GEK grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio. Se vi interesiĝas pri tio, prefere anticipe tion sciigu. Organizantoj tiam antaŭvidos tempon en la programo. ![]()
T7: Trejnado kaj asistado pri la uzado de Vikipedio |
|
estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio. En Esperantujo li estas UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj kaj membro de la Akademio de Esperanto. Iama prezidanto de TEJO kaj de Esperanto-ligo en Israelo. Verkinto de la libroj "La Kosmo kaj Ni" (en E-o) kaj "Astrofiziko kaj vivo en la universo" (en la hebrea). |
![]()
La serĉo de ekstertera vivo kaj inteligenteco (parto de SUS-39) En la lasta jardeko tiu temo, kiu foje etis konsiderata rande de sciencfikcio, impone progresis. En 3-prelega kurso ni aŭdos pri kiel la nova spacteleskopo James Webb povos trovi signojn de vivo sur eksterplanedoj en foraj sunsistemoj, pri la mistera objekto Oumuamua kiu spronis hipotezojn pri fremdaj spacŝipoj, pri centoj da NIAFoj (Ne Identigitaj Aeraj Fenomenoj, antaŭe nomataj NIFOj) menciitaj en la novaj raportoj de la usona registaro, pri la nova projekto COSMOS kadre de la Serĉado de EkstertTeraj Inteligentaj signaloj (SETI), la 70-jara Paradokso de Fermi, "kie estas la ekstertranoj"? pri kiu mia lastatempa esploro furoras en la amaskomunikado (ekzemple https://www.hna.de/wissen/ausserirdische-kontakt-erde-kommunikation-aliens-kein-zeichen-intelligenz-radio-astrophysik-neue-theorie-zr-92012092.html). Okazos 3 prelegoj pri la kadra temo:
|
(*1948) estas pedagogo kaj urbogvidanto en Berlino. Esperanton li lernis kiel studento en 1966. Poste li partoprenis progresigajn kursojn kaj ekzamenojn en Hungario kaj Bulgario. Aperas ekde 1984 liaj publikigaĵoj pri historio de Esperanto, interalie la libroj: Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino – 100 jaroj (2006) kaj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj (2017) ĉe la eldonejo Mondial. Li estis prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino (1992–2001, 2005–2006) kaj vicprezidanto de LKK por la UK en 1999. De jardekoj li organizas en Berlino Esperanto-kultur-aranĝojn kaj ekspoziciojn. Kiel fonda membro de la Asocio pri Interlingvistiko (GIL) li prelegis en GIL-konferencoj kaj kontribuis al publikigaĵoj de GIL Ekde 2021 li en propra eldonejo publikigas gvidlibrojn pri berlinaj urbopartoj, inter ili serion de dulingvaj urbogvidiloj (germana-Esperanto) kun fokuso al la Esperanto-kulturo. |
![]()
100 deutsche Esperanto-Kongresse – Diskussionen, Entscheidungen, Ereignisse In den deutschen Esperanto-Kongressen manifestieren sich Entwicklungen, Kontinuitäten und Brüche der Geschichte des Deutschen Esperanto-Bundes. Denen spürt dieser Vortrag nach. Untersucht wird auch, wo die aktuellen Ziele, Strukturen und Traditionen des DEB ihre Wurzeln haben? En la germanaj Esperanto-kongresoj manifestiĝas evoluoj, kontinuecoj kaj rompoj en la historio de Germana Esperanto-Asocio. Tiujn montras la prelego. Ĝi esploras ankaŭ la radikojn de la aktualaj celoj, strukturoj kaj tradicioj de GEA. |
![]()
Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo – serio de dulingvaj urbogvidiloj germana-Esperanto Prezentado de la serio de urbogvidiloj por tiuj berlinaj urbokvartaloj, kiuj grave rilatas al la Esperanto-kulturo. Aperis la unuaj du volumoj: De Zamenhofparko al Rummelsburger See kaj De Esperantoplaco al Hasenheide. Anoncita estas la tria volumo:De Aleksanderplaco al Tiergarten. Entute mi planas 10 volumojn. Temas pri kajeroj en formato A5 kun vojskizo, vojpriskribo, informoj pri vidindaĵoj, personoj kaj okazaĵoj, ilustritaj per multaj koloraj fotoj. Indekso pri personoj kaj indikoj pri literaturo kompletigas la volumojn. Estos prezentataj ekzemploj por la enhavo, la strukturo kaj la uzado de la urbogvidiloj. |
|
![]() Jürgen Wulff laboras kiel konsultisto por firmaoj kaj la publika administrado. Krome li estas universitata docento kaj aŭtoro. Li vivas en Hamburgo kaj estas prezidanto de Esperanto Hamburg. |
![]()
Trovi amikojn en la tuta mondo – Rememoroj el 40 jaroj da laboro por Esperanto Komisito kaj estrarano de Germana Esperanto-Junularo, organizanto de junularinterŝanĝo, fondinto de komputila klubo, estrarano kaj prezidanto de Esperanto Hamburg, tradukanto de ŝlagrotekstoj, aŭtoro. Jürgen Wulff havis kaj havas multajn rolojn en la Esperanto-mondo. Dum la prelego li raportas pri la plej belaj rememoroj, kulminoj kaj kuriozaĵoj. |
Parolistino de Radio Havano Kubo en Esperanto Mi ege amas komunikadon kaj instruadon de lingvo. Estas tre interese interŝanĝi kun homoj el plej diversaj mondopartoj danke al Esperanto kaj lerni tiom multe pri interkulturo kaj internacieco. |
Radioelsendoj estas komunikiloj, kiuj ebligas ne nur informi sed ankaŭ transdoni emociojn pere de la parolmaniero, voĉtono kaj enhavo de la komunika mesaĝo de la parolanto. Uzeblas esprimoj por senti sin pli proksimaj al la geaŭskultantoj. Tiuj estas gravaj aspektoj por kompreni radioelsendojn ne nur kiel ilojn, sed ankaŭ kiel vastan projekton kiu devas iĝi tuttempa, pli efika, utila, valora kaj aprezata de tiuj por kiuj ni laboras. Tio, kaj pli, estas Radio Havano Kubo en Esperanto por la esperanta kuba teamo, ekde sia fondiĝo, en 1988, Radio Havano klopodas ne nur esti la voĉo de Kubo al la mondo, sed ankaŭ pere de Esperanto, ĝi celas esti la kuba voĉo pri la nacia kaj internacia movado kaj pri niaj plej gravaj atingoj. Pri la radioelsendo, la teamo kaj la interkulturaj valoroj kiujn ni videbligas pere de la traduka kaj komunika laboro, temos nia prezento. |
aktiva en la partio |
![]()
Esperanto la maltaŭga pontlingvo – prelego kun posta diskuto La ideo pri pontlingvo estas malnova ideo. Unu lingvo inter du lingvoj, kiu helpas traduki de unu al alia lingvo se oni ne rekte povas traduki. Interese estas, ke la esperantista movado ne faras oferton per tiu ideo. Oni ne havas proprajn tradukkonkursojn, sed petas pri ŝtataj tradukeblecoj. Oficiale oni uzas en la eŭropa parlamento ofte la anglan kiel pontlingvon se mankas rekta ebleco. |
Europawahl 2024: Positionen in der Europäischen Sprachenfrage Im "Wahlomat" werden programmatische Aussagen der Parteien verarbeitet, um den Wählern für ihre Stimmabgabe Orientierung zu geben. Die Europawahl im Frühjahr 2024 wird die zehnte Direktwahl zum Europäischen Parlament. Auch hierfür wird man sich um Orientierung bemühen. Ob trivial oder zu heiß – ein Thema wurde bisher selten zur Debatte gestellt: die sprachliche Identität in der Europäischen Union. Die Sprachenfrage ist ein europäisches, aber auch ein deutsches Thema. Unterricht fällt in die nationalen Zuständigkeiten, und die Sprachauswahl wird in den lokalen Schulen mitentschieden. Bisher 27 Staaten und 24 Amtsspachen neben vielen weiteren genutzten Regionalspachen sind eine Herausforderung. Dieses kulturelle Erbe gilt es zu wahren und mit ihm zu leben. Gleichzeitig jedoch werden immer mehr und immer wichtigere Entscheidungen auf der EU-Ebene getroffen – es fehlt jedoch eine europäische Öffentlichkeit, die die Meinungsbildung hierzu kritisch begleiten könnte. Intransparenz ist daher ein häufig erhobener Vorwurf. In der Praxis der Union werden Englisch (Muttersprache von nur noch ca. 1 % der EU-Bevölkerung) und Französisch am häufigsten genutzt. Schaut man auf die einzelnen Mitgliedsstaaten, so betreiben diese bisher meist eine Einsprachenpolitik zur Stärkung der nationalen Identität. In mehreren Mitgliedsstaaten gibt es Dissonanzen entlang der inneren Sprachgrenzen. Wie eine funktionsfähige europäische Demokratie hier aufzubauen ist und der Wahlspruch "In Vielfalt geeint" umgesetzt werden kann, stellt eine spannende Frage dieser Diskussionsrunde dar. Für die Teilnahme angefragt wurden aktive Politiker und Politikerinnen traditionell wichtiger Parteien sowie die Wählervereinigung EDE Europa Demokratie Esperanto. |
|
![]() Lu Wunsch-Rolshoven ist Pressesprecher des Deutschen Esperanto-Bundes und Vorsitzender des Vereins EsperantoLand. Unter anderem hat er „Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler“ veröffentlicht, https://www.researchgate.net/profile/Louis-Wunsch-Rolshoven. Lu Wunsch-Rolshoven hat Mathematik mit dem Nebenfach Sprachwissenschaft studiert. Mehr in der Esperanto-Wikipedia, https://eo.wikipedia.org/wiki/Lu_Wunsch-Rolshoven. |
![]()
Ist Englisch und Esperanto besser als Nur-Englisch? Die Zahl der Englisch-Sprecher auf der Welt (Muttersprachler und Fremdsprachler zusammen) ist in den letzten Jahren noch ein wenig gewachsen. Dennoch beginnt laut Fachliteratur der Prozentsatz der Englisch-Sprecher der Welt bei etwa 30 % zu stagnieren, weil die Verbreitung des Englischen nun langsamer zunimmt als die Weltbevölkerung. In Ländern mit germanischen Sprachen, die dem Englischen eng verwandt sind, sprechen viele Menschen Englisch (z.B. Niederlande 90 %, Deutschland 56 %); in den ähnlich hochindustrialisierten Ländern Italien und Japan liegen die Erhebungen und Schätzungen jedoch nur bei etwa 34 % bzw. 15 %. Hier sind also 66 % bzw. sogar 85 % der Bevölkerung von internationaler Kommunikation auf Englisch ausgeschlossen; dieser Ausschluss betrifft insbesondere Personen mit geringerem Zugang zu Bildung. Die niedrigen Sprecherzahlen in vielen Ländern scheinen unter anderem daran zu liegen, dass Englisch für Sprecher der Landessprachen sehr aufwändig ist – für Japaner werden Zahlen von 4.000 bis 5.000 Lernstunden genannt (statt etwa 1.000 bis 1.500 für Deutsche). Esperanto lässt sich dank seiner einfachen und regelmäßigen Struktur in ungefähr einem Viertel der Zeit lernen, die für Englisch notwendig ist; es kann daher das Tor zu internationaler Kommunikation auch dort öffnen helfen, wo das Englische erfolglos war und voraussichtlich auch weiterhin scheitern wird. Dazu ist es sehr hilfreich, wenn einige unzutreffende Gerüchte, die leider sogar innerhalb der Sprachwissenschaft verbreitet sind, allmählich dank Betrachtung der Wirklichkeit und der Fachliteratur zu Esperanto verschwinden. Zutreffend ist jedenfalls das Folgende: Esperanto ist seit über hundert Jahren auch Muttersprache und hat heute nach Schätzungen 1000 bis 3000 Muttersprachlerinnen und Muttersprachler. Jährlich erscheinen etwa 120 Bücher in Esperanto; die gesamte bisher erschienene Literatur wird auf etwa 10.000 Werke geschätzt. Zur Kultur der Esperanto-Sprachgemeinschaft gehören auch mehrere tausend Lieder in Esperanto, von denen viele im Internet zu finden sind. Esperanto hat Kinderlieder, Gedichte, Flüche, Witze, Redensarten und Wortspiele. Die Sprache Esperanto unterliegt sehr wohl einem steten Wandel und einer Anpassung an die sich verändernde Welt, durch hinzukommende Wörter und gelegentlich durch neue grammatische Konstruktionen. Polen und Kroatien haben Esperanto als Kulturerbe bzw. Kulturgut anerkannt, in Ungarn ist es in vielen Bereichen gleichberechtigte Fremdsprache. Neben der weit rascheren Erlernbarkeit hat Esperanto auch den Vorteil, dass die Literatur deutlich internationaler ist als die des Englischen und damit die Kulturen der Welt gleichberechtigter repräsentiert werden. |
loĝas en la urbo Ŝverin (germane: "Schwerin") en la nordoriento de Germanio. Dum pli ol 25 jaroj li laboris en ŝtata oficejo pri laborloka sanprotekto. Tie li, kiel diplomita kemiisto, ĉefe okupiĝis pri la korekta uzado de danĝeraj substancoj ĉe diversaj laborlokoj. Nun lii estas pensiulo. Antaŭnelonge li fariĝis la estro de la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA). |
![]()
Trajnvojaĝo al la 107-a UK en Montéal Pasintsomere mi sukcesis, kombini kvar belajn kaj interesajn eventojn en unu vojaĝo. Unue mi vizitis la urbon Vancouver en la sudokcidento de Kanado. Tie mi interalie biciklis ĉirkaŭ la parko "Stanley Park", uzis la pramŝipetojn "Aquabus" kaj migris en la valo "Lynn Canyon Park". Krome mi uzis la senŝoforan metroon "Skytrain" kaj la transhavenan pramŝipon "Seabus". Lunde tagmeze, post adiaŭa tagmanĝo en la turniĝanta restoracio de la televida turo "Vancouver Lookout", mi eniris la faman, transkontinentan trajnon "The Canadian". Per ĝi mi dum kvar tagoj kaj noktoj ĝuis la belan pejzaĝon kaj trifoje ĉiutage tre bongustajn pladojn en la restoracio-vagono. Kaj la plej bona sperto estis la tre interesaj babiladoj kun tre diversaj homoj. Multaj el ili la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj montris ioman intereson. La plej granda kaj ĝojiga surpizo estis, ke mi en la trajno renkontis sinjoron Namba el Yokohama (Japanio), kiu ankaŭ vojaĝis al la UK. La Universala Kongreso en Montreal ofertis al ni – kiel kutimas – abundan, varian kaj plenŝtopitan programon. Dum piedmarŝo tra la apudhavena urbocentro mi aŭdis multajn informojn pri la historio de la urbo kaj dum alia duontaga ekskurso mi lernis multon pri metrooj. Ĉiuvespere okazis kultura program. La la teatraĵo "1910" kaj diversaj dancprezentaĵoj tre plaĉis al mi. Ĉion tion kaj multajn pluajn faktojn, impresojn kaj fotojn mi prezentos dum mia lumbildprelego. |
Aliĝo | Anmeldung Por helpi nin plani la programon, ni petas informi nin pri via antaŭvidebla partopreno en la ĉi-subaj programeroj uzante la suban formularon. Tiu aliĝo estas provizora. Um uns bei der Planung des Programms zu unterstützen, bitten wir, uns deine voraussichtliche Teilname an den folgenden Programmpunkten mit dem unten angegebenen Formular mitzuteilen. Diese Anmeldung ist vorläufig. |
Trejnadoj | Training
estas prezidantino de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo. |
![]()
Training | Trejnado KEKSO jam de jaroj estas grava parto de la jarplano de la Germana Esperanto-Junularo kaj donas sekurajn cirkonstancojn por nuvuloj ĝis 27 por malkovri Esperantujon. Sed ankaŭ super la aĝo de 27 homoj komencas lerni Esperanton. Por ankaŭ provizi por ili 1-2 novulajn semajnfinajn renkontiĝojn jare, dum ĉi trejnado ni volas krei koncepton por nova renkontiĝo kaj krei teamon, kiu organizos la unuan eventon de la serio. |
ist Diplom-Bibliothekarin und kennt das Bibliotheksprogramm BVS seit Beginn der 1990er Jahre. Seit der Deutsche Esperanto-Bund 2017 dieses Programm angeschafft hat, beschäftigt sie sich in seinem Auftrag mit dem Aufbau eines Gesamtkatalogs der kleinen Bibliotheken der Esperanto-Bewegung, der inzwischen bereits 20.000 Medien im OPAC verzeichnet. Als selbständige Bibliothekarin hat sie etliche ehrenamtlich geführte kirchliche Büchereien im In- und Ausland mit dem Bibliotheksprogramm vertraut gemacht und bei der Retrokatalogisierung geholfen. |
![]()
T2: Der Online-Bücherkatalog des Deutschen Esperanto-Bundes Ziel des Kurses ist es, die Handhabung des Programms BVS zu erklären und Interesse zu wecken, damit möglichst viele Bibliotheken zum Datenpool beitragen können. Hier sollen auch Interessenten angesprochen werden, die Esperanto noch nicht so gut beherrschen, daher findet der 3-modulige Kurs auf Deutsch statt. Im ersten Modul wird insbesondere auch auf Besonderheiten bei der Verwendung von Esperanto beim Katalogisieren, Import von eigener Systematik und Übernahme von Dateien aus anderen Systemen hingewiesen. Der Kurs steht auch Interessenten von außen offen. Modul 1 Einführung in die Katalogisierung unter Berücksichtigung der besonderen Voraussetzungen bei Verwendung von Esperanto und eigener Systematik
Modul 2
Modul 3
Es wird eine Teilnahmebescheinigung ausgestellt. |
prepare al la ekskurso al Wolfenbüttel:
La plej feliĉa jaro de Gotthold Ephraim Lessing en Wolfenbüttel Lessing (1729–1781) estis jam sufiĉe matura kiam li fariĝis bibliotekisto de duko Carl I. en Wolfenbüttel en 1770. Sed lian tre personan feliĉon li nur trovis post ses jaroj da aldona atendado: tiam li edziĝis al Eva König, la vidvino de lia amiko Engelbert König. La prelego skizas la fonon de ambaŭ kaj iomete priskribas la kulturan vivon de la 18a jarcento. |
|
![]() Franz Kruse ist Vorstandsmitglied im Deutschen Esperanto-Bund für den Bereich Informationstechnologien. In seiner Jugendzeit war er aktiv in der Deutschen Esperanto-Jugend und von 1976 bis 1982 deren Vorsitzender. Später war er zeitweilig Mitorganisator der Internationalen Frühlingswoche (PSI). In seinem aktiven Berufsleben von 1980 bis 2016 arbeitete er als Software-Ingenieur bei Airbus Raumfahrt (vormals Astrium) in Bremen. |
![]()
Training | Trejnado Die Internetplattform esperanto.de basiert auf dem sogenannten Content Management System Drupal, das es u. a. ermöglicht, dass Verantwortliche von Ortsgruppen. Landesverbänden oder Veranstaltungen selbstständig eigene Internetseiten innerhalb der esperanto.de-Seitenstruktur erstellen und pflegen. In diesem Training wird an einem Beispiel gezeigt, wie man in esperanto.de Seiten erstellt und bearbeitet und diese in ein eigenes Menü einbindet. Darüber hinaus wird gezeigt, wie die Seiten in zwei Sprachversionen (Deutsch, Esperanto) zur Verfügung gestellt werden können, sodass mit der zentralen Sprachumschaltung zwischen den Sprachversionen gewechselt werden kann. |
sind Mitglieder in der DEB-Kommission für Kommunikation und Information und beschäftigen sich mit dem Internetauftritt und der Überarbeitung von Werbemitteln des DEB. |
Training | Trejnado Bei diesem Workshop werden grundlegende Informationen über Esperanto, seine Verbreitung und Erkenntnisse aus wissenschaftlichen Studien vermittelt, die dabei helfen, fundiertes Wissen über unsere Sprache zu verbreiten. Außerdem ist es bei der Werbung für Esperanto wichtig, nicht nur Fakten und Zahlen zu nennen, sondern auch die persönliche Motivation und Erfahrung mit Esperanto und seiner Kultur zu erzählen, sowie die Interessen des Adressaten anzusprechen. Das wird den zweiten Teil des Workshops behandelt. |
Andreas Diemel (1982) loĝas en Duisburg. Li estis ekde 2002 aktiva en la Germana Esperanto-Junularo, post la aktiveco en la estraro li estis komisiito por subvencioj. Ekde tiam li estas aktiva en la estraro de Germana Esperanto-Asocio en diversaj postenoj. |
![]()
Trejnado | Training Andreas prezentas sian agadon ene de Germana Esperanto-Junularo pri petado de subvencioj. La enhavo estos plejeble praktika kaj intencas ebligi al la partoprenantoj aktive agi en la kampo. La enhavo temas pri la monfontoj de la germana ministerio pri junularo (KJP), ne pri eŭropaj monfontoj. |
Diversaĵoj | Sonstiges
![]() Konrad Gramelspacher
|
![]() ![]()
D1: Kajtkonstruado – por ĉiu! Hej homoj, estu junaj kaj memoru al via juna temp'. Eble vi konstruis iam kun avo aŭ patrino propran kajton. Nun vi mem estas grizharulo kaj estas tempo konstrui kun nepo aŭ junulo ventludilon. Mi donas la teknikon al vi kaj poste ni havos memfaritan kajton kiun vi ankaŭ povos konstrui kun viaj karaj. Ankaŭ infanoj estas bonvenaj. Dataj kaj horoj por la kajtoflugado estas interkonsentotaj en la unua kunveno. Bonvolu anonci vian partoprenon per la supre indikita formularo. |
instruistino en muziklernejo |
![]()
D2: Kantorondo kun popularaj kantoj Conny Klee kantos kun vi konatajn melodiojn. Plejparte vi certe konas la kantojn (folk, pop, tradiciaj). La muziko estos akompanata de piano kaj laŭvole de viaj propraj instrumentoj, kunportu ilin! |