|
Vivis jen ĉe kamparano
best' grizhara en malsano:
ĉi azeno maljuniĝis,
ĝiaj kruroj kadukiĝis,
ne plu taŭgis por laboro.
Do: azeno sen varloro.
Mastro ne plu nutris ĝin,
sed l'azeno savis sin:
"Min grensakoj ne plu pikos,
en Bremeno mi muzikos!
En la urbmuzikorkestro
mi fariĝos kanto-estro."
|
|
Sur la vojo ĝi renkontis
hund' maljunan, kaj rakontis
tiu ankaŭ pri sufero,
ke ĝi fuĝis el danĝero
por ne esti vundbatata
de la mastro. Sed ravata
ĝi nun aŭdis pri la plano
ekfariĝi orkestrano.
|
|
|
|
Trie ili trovis katon.
Tre bezonis ĝi kompaton:
murdi volis ĝin la mastro,
enterigi eĉ sen pastro!
Ĉar ĝi ne plu musojn kaptis,
oni ĝin "Lamulo" baptis.
La azen' konsole diras:
"Al Bremeno ni foriras.
Venu, kantu kun ni du,
vi timiĝu do ne plu!"
|
|
Tiuj tri renkontis laste
kokon, kiu kuris haste
for de sia hejmoloko
por ne iĝi supokoko,
kuirita kun spicaĵo,
por la homoj tagmanĝaĵo.
Diris tuj al ĝi l'azeno:
"Marŝu kun ni al Bremeno,
estu gaja, restu viva,
estu tie muzikiva!"
La ideo bone plaĉis
al la koko. Ĝi kriaĉis:
Mi fariĝos muzikanto,
estos via kunmigranto.
Ni kvarlingvaj kantos bone,
esperante, unusone!"
|
|
|
|
Pro malsato preskaŭ svenis
nun la kvar kaj fine venis
dum la nokto al arbaro.
Jen! La dom' de rabistaro
inter arboj hele lumas,
la kameno vigle fumas.
Tutsilente nun elpaŝis
niaj bestoj kaj sin kaŝis,
soifegaj kaj manĝemaj,
sub fenestro scivolemaj
kion la rabistoj faras.
Kaj la bestoj kvar ekstaras
unu super la alia,
sube azeneto nia.
Tiel la metodon trovis,
enrigardi ili povis.
Tute supre de la koko
subaŭdiĝis ĝojovoko:
|
|
"Mi avida tie vidas,
ke rabistobando sidas
ĉe manĝaĵoplena tablo!"
La kvar bestoj de la fablo
malsategon eksentegis
kaj subite ekkriegis.
Tra l'fenestro ili tretis,
en la ĉambron sin enĵetis:
kokkathundazenas kvaro.
Ektimiĝas rabistaro.
Enarbare ĉiu planto
tremis pro la besta kanto.
La bandestro krias: "Homoj!
persekutas nin fantomoj!
Savu sin rapide ĉiu
el sorĉplena domo tiu!"
Transkapiĝe ili saltis
el la pordo, eĉ ne haltis
ĉe l'bremena landolimo:
pelis ilin tia timo.
|
|
|
|
Sed la rabitaĵoj restis
en la dom'. Kaj tie festis
la kvarteto en diboĉo,
kaj de ĉiu best' la voĉo
laŭte sonis tra l'arbaro.
De Bremeno ĝis la maro
disvastiĝis la novaĵoj
ke ŝtelmurdaj teruraĵoj
en la land' ne plu ekzistas,
ke neniu plu rabistas
dank' al unusona kanto
en la lingvo Esperanto.
Estis granda la kuraĝo
de la bestoj malgraŭ aĝo.
|
|
Ilin nun la urb' honoras,
libereco en ĝi moras:
Koko, kato, hund' azeno
simboliĝis por Bremeno.
|
|
|