Esperanto verbindet: Besuch aus Benin im Herzberger Esperanto-Centro

Druckversion | Presebla versio
Veranstaltung: 
Veröffentlichung: 
2025-05-23
Medientyp: 
Medium: 
Region (Bundesland): 
Gemeldet von: 
Zsófia Kóródy

Multaj eksterlandaj gastoj vizitas la Esperanto-Centron en Herzberg, nun okazis vizito el Benino,  kie la oficiala lingvo estas la franca, sed ankaŭ pluraj tradiciaj lokaj lingvoj estas parolataj. La afrika gasto instruas la francan kaj la anglan en ŝtata lernejo, sed ankaŭ Esperanton en klubo por interesiĝantaj lernantoj. En la Esperanto-Centro li prezentis afrikan kuirarton, receptojn kaj bildojn pri tradiciaj manĝaĵoj kaj respondis demandojn de la Esperanto-klubanoj. Dum lia prelegvojaĝo li konatiĝis kun vidindaĵoj de Herzberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En sia hejmlando li raportos pri la Esperanto-urbo kaj tenos kontaktojn kun la klubanoj per interreto.

Untertitel: 

Sprachlehrer Latifou Gbadamassi begeistert mit Vortrag über afrikanische Küche und stärkt internationale Freundschaft