Pasintaj datoj 2020

Druckversion | Presebla versio

Pasintaj datoj 2020:

kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas

Decembro 2020

 (© edukado.net (© Flandra_Esperanto_Ligo
09.12.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     Gramatika ekzerco el edukado.net - Artikolo el Monato
Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net "Patro Kristnasko ricevis donacojn". Ni kune legas artikolon el la revuo MONATO "La nombro de rifuĝintoj atingas preskaŭ 80 milionojn". 

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
Planita estis:
11.12.2020:     18.00 Uhr Pfannekuchen:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero. Bonvolu aliĝi ĝis la 8-a de decembro ĉe Heinz W. Sprick aŭ per la Doodle-listo: ..... sekvos .....

Sed  nun ni festu virtuale - ĉiu hejme, sed tamen kune!

11.12.2020:     18.00 horo virtuale per Zoom:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj de la Ratkaptista Bando estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno.
Ĉar pro la pandemiaj reguloj ni ne rajtas sidi surloke en la restoracio, ni tamen ŝatas festi iomete, ĉiu hejme ĉe sia komputilo, sed tamen kune en la Zoom-ĉambro por ĝui belan vesperon!
Ĉiu mem mendu siajn manĝaĵon kaj trinkaĵon en restoracio kaj lasu liveri tion al sia hejmo, aŭ eble mem prepari belan menuon por si mem. Ni kune prezentu ĝin kaj manĝu ĝin per bona apetito! Kaj ni tostu je nia sano!

Bedaŭrinde pro la distanco la tradicia "rubaĵdonaca koboldumado" ne eblos, sed ni kune aŭskultu la rezulton de la voĉdonado por la "Esperanto-vorto de la jaro". El inter 255 vortoj (tiom multe pro niaj multnombraj virtualaj gastoj dum la pasanta jaro!), ĉiu devas elekti siajn 12 plej ŝatatajn kaj sendi ilin al Heinz ĝis unu tagon antaŭe! Limdato de la sendado estas la 10-a de decembro, 18-a horo UTC+1!
Se ankaŭ vi volas partopreni la voĉdonadon kaj ankoraŭ ne ricevis la liston kun la reguloj kaj la "vortoj de la tago", skribu al  hamelnatesperanto.de  .
Ni ĝojas pri bela vespero. 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de . 

Jen ankoraŭ la ligilo al la liverservo de nia restoracio "Pfannekuchen", kie ni estus surloke por festi. Eble vi tie ŝatas mendi ion: https://lieferpfanne-hameln.de/ .
Aliajn alternativojn por mendi ion en la regiono, vi ankaŭ trovas ĉi-tie: https://lokal-mahl.de/
Bonan apetiton!

Kaj jen la gajnintoj por la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2020!

- inter la 255 proponitaj vortoj jenaj vortoj atingis la unuajn dek rangojn:
9-an rangon: "bonodoro" kun 32 poentoj
same la 9-an rangon: "espero" kun 32 poentoj
8-an rangon: "subjuben kaŝfotaĉi" kun 34 poentoj
7-an rangon: "denaskulo" kun 35 poentoj
6-an rangon: "dekameliĝi" kun 41 poentoj
5-an rangon: "defio" kun 43 poentoj
4-an rangon: "gaviali" kun 44 poentoj
3-an rangon: "retkunvensaltado" kun 60 poentoj
2-an rangon: "amikeco" kun 62 poentoj

kaj kun multe pli ol la duoblaj poentoj ni gratulas al la nova vorto de la jaro 2020:
1-an rangon: "retkolibro" kun 138 poentoj!!!!! Gratulon!!!

Jen la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti: Rezulto de la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2020

Inter ĉiuj 28 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponoj, estis lotumita premio: pri la libro (pri malsana, sed ne pri la kronviruso, sed alia) de Sándor J. Bako kaj Claude Piron "La kisa malsano" nun povas ĝoji: Rasa Smilga. Koran gratulon!

 (© TEJO Esperanto) 
16.12.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     Filmo: Novaj Esperantistoj: La Duolingo-Generacio - viaj spertoj kun Duolingo
Ni rigardas la filmon: Novaj Esperantistoj: La Duolingo-Generacio https://www.youtube.com/watch?v=lQ-UOKyHO70&t . Poste ni rakontas pri niaj spertoj pri Duolingo. Kaj fine ni spektas ankoraŭ la filmon pri la Zamenhof-tago 2020 "Mesaĝoj de espero"  https://www.youtube.com/watch?v=qBmsvdnO5bM

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
30.12.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     3-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Vi povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hamelnatesperanto.de . 
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de poentoj: Vi rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

Proponoj dum la Kanto-Parado je la 30.12.2020:
1) Friederike: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn (Albumo „Volumen 8) https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU
2) Heinz: 2:13 Indiĝena Romanco - Luis Obando, Jahir Cataño (MondaFest' 2020), https://www.youtube.com/watch?v=Inf2MIurvvE
3) Klaus: 5:59 La Universala Arbo – Kajto (Albumo „La Universala Arbo“) https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg
4) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine „Halleluja“ de Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
5) Inge: 4:13 Dankon - Jonny M https://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34
6) Ralph: 4:04 Esperantujo - Ralph Glomp https://onedrive.live.com/?authkey=%21AHwgyX3TD0nXkY8&cid=A572A25F7FDB121D&id=A572A25F7FDB121D%216721&parId=A572A25F7FDB121D%216720&o=OneUp
7) Gregor: 1:37 Kie estas la vojetoj – Gregor Markič https://www.youtube.com/watch?v=McYSt-C3GtA
8) Axel: 2:49 Kiam restas am‘ nur – La kompanoj (Albumo „Brel en Esperanto“) https://www.youtube.com/watch?v=6pMStwxjrwI
9) Julia: 3:55 Junaj idealistoj - Dolchamar (Albumo "Rebela sono") https://www.youtube.com/watch?v=_jTTwQNwpVo
10) Helga: 3:03 Eŭropa himno – Ostenda koruso (origine de L.v.Beethoven, tradukis U.Broccatelli) https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw


Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie: 
https://pollunit.com/de/polls/xgdygon8hkkrctzs-tmyxq 
Venkintoj post la voĉdonado (40 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 
1-a rango kun 50 poentoj: Junaj idealistoj - Dolchamar 
2-a rango kun 39 poentoj: Dankon - Jonny M  
3-a rango kun 36 poentoj: Haleluja - Manno Montanna 

Novembro 2020


02.11.2020:     18.30 Uhr Popolaltlernejo Hameln:     Gustumi Esperanto-aeron kun la Ratkaptisto - Enkonduko de la internacia planlingvo Esperanto.
Per la desegnita infanlibro "La ŝalmisto de Hamelin" ni enkondukas la internacian planlingvon Esperanto. Aliĝu ĉe la popola altlernejo Hameln-Pyrmont. Pliaj informoj en la libro de la popolaltlernejo Hameln-Pyrmont aŭ sur la retpaĝo: https://www.vhs-hameln-pyrmont.de/__kufer/webbasys/index.php?kathaupt=11&knr=A426001HM&kursname=Esperanto-Luft+schnuppern+mit+dem+Rattenfaenger
 
 Ne okazis pro manko de partoprenantoj

 (© Goele)
11.11.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     Temo: Mezuroj kaj mezurado
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Mezuroj kaj mezurado" per demandoj, ludoj kaj kvizo. 

 (© Teta)
13.-15.11.2018:     Sundern-Langscheid:     Intensa Kurssemajnfino ĉe la Sorpe-Lago en la Sauerland
https://www.vhs-arnsberg-sundern.de/index.php?id=9&kathaupt=11&knr=T-426-191&kursname=Esperanto-fuer-Fortgeschrittene
 (ne okazas pro la pandemio)

 (© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
18.11.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     2-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Ĉiu havas la eblecon prezenti unu el siaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hamelnatesperanto.de
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

Proponoj dum la Kanto-Parado je la 18.11.2020:
1) Conny II: 4:01 Vidu la stelaron - Antonio Bosco https://soundcloud.com/revuo-kontakto/vidu-la-stelaron-versio-antonio-bosco-3-a-mk-de-kontakto 
2) Friederike: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn (Albumo „Volumen 8) https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU 
3) Heinz: 2:13 Indiĝena Romanco- Luis Obando, Jahir Cataño (MondaFest' 2020), https://www.youtube.com/watch?v=Inf2MIurvvE 
4) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine „Halleluja“ de Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI 
5) Klaus: 5:59 La Universala Arbo – Kajto (Albumo „La Universala Arbo“) https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg 
6) Julia: 4:19 Bam Bam - Jonny M (Albumo "Kreaktiva") https://www.youtube.com/watch?v=9dKjiT2D5C0 
7) Conny I: 2:48 Imagu- Stefo - Stefan Schneider (origine „Imagine“ de John Lennon) https://www.youtube.com/watch?v=mYIoM5MmKAk 
8) Inge: 2:50 Majorana - Neide Barros RÊGO  https://www.youtube.com/watch?v=cjcHEr2eZrk 
9) Eva: 4:58 La kongresurboj - Ĵak Le Puil (Albumo „Mi estas“) https://www.youtube.com/watch?v=-wB0roM4eU4


Rezultoj de la voĉdonado: 
https://pollunit.com/de/polls/ecnqqzi7qtoj7xbpwgir-g
Venkintoj post la voĉdonado (24 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 25 poentoj:: La Universala Arbo – Kajto
ankaŭ 1-a rango kun 25 poentoj:: Haleluja - Manno Montanna 
3-a rango kun 20 poentoj: Kisi vin - Pigor & Eichhorn
ankaŭ 3-a rango kun 20 poentoj: Indiĝena Romanco- Luis Obando, Jahir Cataño

 (© Jan Raring)
26.11.2020 (ĵaudo!):     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     Bild-Prelego de Jan Raring: Bicikle de Waltrop al Hanojo
Jan Raring, studento el Münster, Germanujo, raportas pri siaj spertoj dum sia vojaĝo per Power-Point-prelego: 
Bicikle de Waltrop al Hanojo: Sendube necesas kuraĝo por realigi tian planon - krom kuraĝo kompreneble, organizemo, kapablo improvizi, bona sano, longa trejnado, stabila ekipaĵo kaj inklino al aventuroj. Jan Raring eluzis la tempon inter abiturienta ekzameno kaj ekstudo por fari ĝuste tion. De Julio 2018 ĝis Aŭgusto 2019 dum 14 monata vojaĝo longa pli ol 22.000 kilometrojn kun tendo, sola aŭ kun variaj kunveturantoj, li interkonatiĝis kun homoj kaj kulturoj jen pli jen malpli fremdaj.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

Oktobro 2020

   (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
14.10.2020:     19.00 horo private ĉe Friederike en Hameln:     Ĉu igi aŭ ne igi? kaj ludo: Concept
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net "Ĉu igi aŭ ne igi?" . Ni ludas la ludon "Concept" en Esperanto.

 (© Deutscher Esperanto-Bund)
23.-25.10.2018:     Osterode am Harz:     Kunveno de la landaj ligoj kaj Jara Kunveno de GEA 2020
https://www.esperanto.de/de/bundesversammlung-2020

   (© Zeus)
28.10.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Ĉiu havas la eblecon prezenti unu el siaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hamelnatesperanto.de
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per privata mesaĝo en la babilejo al la moderatoro).
- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj: la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj ĝis 6 fojoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

Proponoj dum la Kanto-Parado je la 28.10.2020:

1) Eva: 2:10 Kontraŭvirusa marŝo (muziko de Mikaelo Povorin, teksto de Klara Ilutoviĉ) https://www.youtube.com/watch?v=IV9jbmKp0Gg(link is external) 
2) Heinz: 2:13 Indiĝena Romanco (Luis Obando, Jahir Cataño), (MondaFest' 2020), https://www.youtube.com/watch?v=Inf2MIurvvE(link is external) 
3) Axel: 5:17 HEJMO (teksto: Marjorie Boulton) - Albumo "Kien vi iros? - Rafael Milhomem https://www.youtube.com/watch?v=K2RuDss9UYU(link is external) 
4) Friederike: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU(link is external) 
5) Conny I: 6:16 Kajto – Mi serĉas la sunon https://www.youtube.com/watch?v=g35XLTSoexk(link is external) 
6) Conny II: 4:01 Vidu la stelaron (versio) - Antonio Bosco https://soundcloud.com/revuo-kontakto/vidu-la-stelaron-versio-antonio-bosco-3-a-mk-de-kontakto(link is external)
7) Inge: 6:49 Kajto - Mi amas vin (dum FESTO 2013) https://youtu.be/dA24fA-CCTI(link is external) 
8) Karl: 3:57 Mikaelo Bronŝtejn omaĝe al Munkeno – Sinjoro Munkeno (mp3-datumo)
9) Julia: Alia aventuro - La Perdita Generacio (Albumo "Ĉiamen plu") https://www.youtube.com/watch?v=si_8Z12o0mc(link is external) 


Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/ywkqjjredyo8bgdbrovepq
Venkintoj post la voĉdonado (19 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 25 poentoj: Indiĝena Romanco - Luis Obando, Jahir Cataño
2-a rango kun 22 poentoj: Kisi vin - Pigor & Eichhorn 
3-a rango kun 19 poentoj: Vidu la stelaron - Antonio Bosco

Septembro 2020

 (© Neil Roberts)
09.09.2020:     19.00 horo restoracio "Me Lounge":     Kune manĝi post la somera paŭzo, someraj travivaĵoj, ludo: "Verda Ŝtelo"
Post la somera paŭzo ni kune iras manĝi en la restoracio "Me Lounge", Am Stockhof 2, Hameln. Ni babilas pri niaj someraj travivaĵoj kaj pri niaj travivaĵoj dum la virtualaj kongresoj. Ni ludas la ludon "Verda Ŝtelo" (se eblas, kunportu smartfonon).
Por ekscii la nombron de partoprenantoj (pro rezervado de tablo) nepre necesas aliĝi antaŭe. Bonvolu enskribi vian nomon nepre ĝis la 7-a de septembro, lundon vespere, en la Doodle-liston: https://doodle.com/poll/t27yrxeuuaemtsyg

 (© Esperanto Sopot))
10.-13.09.2019:     Sopot, Pollando     Esperanto sur la strando
Ĉiujara strandfesto https://sites.google.com/prod/view/triurbo/esperanto-sur-la-strando/esls-2020

 (© Association pour l’Espéranto (APE))
19.-22.09.2019:     Charleroi, Belgio     BeNeLuksa Kongreso 2020
La belga-nederlanda-luksemburga kongreso ĉi-jare okazas en Charleroi. http://www.benelukso.eu/  
Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.

  (© edukado.net
23.09.2020:     19.00 horo private ĉe Heinz en Fuhlen kaj virtuale per Zoom:     Filmo "La malfacila lingvo" kaj la programo "Ekparolu"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni spektas la filmon "La malfacila lingvo", kiu montras, kiel Margaret Zaleski-Zamenhof lernis Esperanton, kaj ni parolas pri la programo "Ekparolu".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© Skulpturenpark Hessisch Oldendorf(© Wikipedia
27.09.2020:     10.00 horo Hessich Oldendorf kaj Fischbeck:     17. Rata Rendevuo
La artistino Gisela Mewes ĉiĉeronas tra la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf, ni kun tagmanĝas en la restoracio "Ratsstuben" kaj ni partoprenas ĉiĉeronadon tra la Virina Kolegiato (Stift) Fischbeck kaj ties ĝardenoj. 
Pliaj informoj kaj aliĝilo ĉi tie: deutsch kaj Esperanto
Kaj por elŝuti ĝin kiel pdf-dosieron: deutsch kaj Esperanto
Limdato por aliĝi: ĵaŭdon, la 17-an de septembero 2020 !!!!! Maksimuma nombro da partoprenantoj: 27 personoj!

 (© Krämer.Rolf)   
30.09.2020:     19.00 horo private ĉe Axel en Hameln:     Hipopotamo-kluboj en Germanio kaj temo: Tempo 
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras aŭdkomprenan ekzercon de Katalin Kovats: Hipopotamo-kluboj en Germanio . Ni pritraktas la temon "Tempo" per demandoj kaj ludoj. 

Aŭgusto 2020

  (© UEA/ILEI(© UEA
01.-08.08.2020:     Montrealo, Kanado:     Universala Kongreso de Esperanto
Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.
Anstataŭe: Virtuala Kongreso en kadro de la MondaFest'2020 
https://eventaservo.org/e/mondafest2020 + https://vk.mondafest.net/

Somera paŭzo

 (© Itala Esperanto-Federacio)
22.-29.08.2020:     Asizo, Italien:     87-a Itala Esperanto-Kongreso
Temo: Sankta Francisko kaj la prediko al la birdoj: komunikado inter malsamuloj kiel vojo al paco. Internacia Kongreso en Italio: https://kongreso.esperanto.it/87/  
Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.
Anstataŭe: Gustumado de la Itala Kongreso en la kadro de la MondaFest'2020 
https://eventaservo.org/e/f9f757

Julio 2020

01.07.2020:     .....     Neniu kunveno aŭ reta kunveno!

 (© Wikimedia Commons (© Gartic.io )
08.07.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Ludoj "Proverba ludo" kaj "Desegnu kaj divenu"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni ludas la ludojn "Proverba ludo" kaj "Desegnu kaj divenu".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© UEA/ILEI) (© TEJO)
11.-18.07.2020:     Someren, Nederlando:     IJK 76. Internacia Junulara Kongreso
La Nederlanda Esperanto-Junularo kore bonvenigas vin por ĝui belegan kongreson. Plena programo de matene ĝis nokte atendas vin, kun bonegaj ekskursoj al la ĉirkaŭaĵo. https://ijk2020.tejo.org/  Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.
Anstataŭe: Viruala internacia Junulara Kongreso en kadro de la MondaFest'2020 
https://eventaservo.org/e/mondafest2020 + https://ijk2020.tejo.org/

 (© UEA/ILEI)
15.07.2020:     19.00 horo private ĉe Heinz en Fuhlen:     Virtuala vizito de la IJK - "Flava Demando-ludo"
Ni virtuale vizitas la programon de la IJK. Ni ludas la "Flavan Demando-ludon".

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
17.07.2020:     17.00 horo Ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen:     Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Ĉiu kunportas por si mem ion por kradrosti kaj eble ankoraŭ iomete (salaton, panon, trinkaĵojn, ktp.) por la bufedo. Krome ni eble denove kune volas muziki. Ni ĝojas pri via ĉeesto.
Pro la kronvirusa pandemio en tiu ĉi jaro ĉio estas iom pli malfacila kaj la reguloj ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiusemajne. Momente la nombro de partoprenantoj estas limigita al 10 personoj. Ni atendas, ke ĝis la festo ĝi estos plialtigita ĝis ekzemple 20 personoj. Pro tio nepre necesas, ĝustatempe aliĝi! Alikaze povus esti laŭ la tiam validaj kondiĉoj, ke eble kelkajn interesitojn ni devas malinviti. Sed ni esperas, ke la reguloj ĝis la ĝardena festo ŝanĝiĝos tiamaniere, ke ĉiuj, kiuj ŝatas veni ankaŭ rajtas veni! Ĉiuj, kiuj ŝatas veni, nepre enskribu siajn nomojn en la Doodle-liston: https://doodle.com/poll/7qg2qkyvhgmxsakv . Plej lasta dato por la aliĝo estas la 14-a de julio, ĉar poste ni devas decidi, kiamaniere kaj kun kiom da personoj ni rajtas festi laŭ la tiam aktualaj reguloj. Koran bonvenon!

 (© UEA/ILEI)  (© SES)
18.-26.07.2020:     Kroměříž, Ĉeĥio:     SES Sommer-Esperanto-Studienwoche
La plej bona ebleco por lerni kaj ekzerci Esperanton: Lernu kaj ekzercu Esperanton, renkontu homojn el diversaj landoj, ĝuu la varian tagan kaj noktan programon, esploru Ĉeĥion, ĝuu la etoson de Esperantujo:  https://ses.ikso.net/2020/de/ 
 Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.
Anstataŭe: Viruala Somera Esperanto-Studado en kadro de la MondaFest'2020 
https://eventaservo.org/e/mondafest2020 + https://ses.ikso.net/2020/de/

 (© UEA/ILEI) (© dasu_)
22.07.2020:     19.00 horo private ĉe Friederike en Hameln:     Virtuala vizito de la SES - Ludo "Laŭ mia opinio"
Ni babilas pri io ajn. Ni ludas la ludon "Laŭ mia opinio".

 (© UEA/ILEI
25.-31.07.2020:     Quebec, Kanado:     Esperanto-Konferenco de la asocio de Esperanto-instruistoj ILEI
Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.
Anstataŭe: 53. Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (Esperanto-Instruistoj) en kadro de la MondaFest' 2020 
https://eventaservo.org/e/mondafest2020 + https://www.ilei.info/

 (© SAT)
25.07.-01.08.2020:     Białystok, Pollando:     93. SAT-Kongreso
Renkontiĝo de membroj kaj simpatiantoj de la Sennacieca Ascocio Tutmonda http://www.satesperanto.org/spip.php?article4414  Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.
Anstataŭe: Virtuala 93-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
https://sat.bialystok.pl/programo-2020/

 (© UEA/ILEI) 
29.07.2020:     19.00 horo private ĉe Heinz en Fuhlen kaj ankaŭ rete per Zoom     Kunelektu la programon: poemon, babiladon, ludon, koncerton
Ĉar estos la lasta kunveno antaŭ la somera paŭzo mi invitas vin kunelekti la programerojn: mi proponas poemdeklamadon (mi malkovris en VEKI Miguel Fernández): La vojo, Pensi Afrikon, aŭ Klimatŝanĝo; ludon: Laŭ via opinio, Desegnu kaj divenu, aŭ Just One (Nur unu); babiladon: Pri someron, Pri Esperanto, aŭ Pri io ajn; kaj koncerton (aŭ parton el ĝi): de Kaŝi, de Miguel Fernández, aŭ de Ĵomart kaj Nataŝa. Kaj vi rajtas elekti unu inter ĉiuj el la po tri proponoj. Bonvolu malfermi la Doodle-liston kaj faru po unu hoketon ĉe la kvar diversaj programeroj, kiujn vi plej ŝatas: https://doodle.com/poll/z5p9hfqana4u9s5v . Elektitaj estis la poemo "La vojo", babilado pri io ajn, la ludo "Just one" (Nur unu) kaj la koncerto de Kaŝi.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

Junio 2020

03.06.2020:     .....     Neniu reta kunveno!

 (© Japana Esperanto-Instituto)  (© en:User:Demi)
10.06.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Anekdotoj el "1111 anekdotoj en Esperanto" - Ludo "Pendumilo"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas anekdotojn el la libro "1111 anekdotoj en Esperanto". Ni ludas la ludon " Pendumilo". 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

  (© TEJO)
17.06.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Filmo de Charlotte Scherping Larsson "Kiel mi iĝis Esperantisto" - Diskuto "Kiel mi povas pludoni Esperanton? Kiel mi povas esti aktiva?" - Filmo de TEJO "Esperanto estas mojosa"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune rigardas filmon de Charlotte Scherping Larsson "Kiel mi iĝis Esperantisto" - Ni priparolas kaj diskutas la demandon: "Kiel mi povas pludoni Esperanton? Kiel mi povas esti aktiva?" - Ni kune rigardas filmon de TEJO "Esperanto estas mojosa".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© msomm)
24.06.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:      Teksto de Hori Jasuo: Memoroj pri la Berlina Muro
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas tekston de Hori Jasuo "Memoroj pri la Berlina Muro".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
27.06.2020:     18.00 horo Unua kunveno en la Sumpfblume post komenco de la pandemio:     Ĝojo revidi unu la aliajn - kune manĝi kaj babili
Ni renkontiĝas sabate la unuan fojon post komenco de la pandemio surloke en la Sumpfblume. Ni kune manĝas kaj babilas. Heinz klarigas la retajn kunvenojn per Zoom kaj ni vizitas la kunvenon de la afrikanoj en la Zoom-ĉambro.

Majo 2020

06.05.2020:     .....     Neniu reta kunveno!

 (© asmodee)
13.05.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:      Ludo "Just one"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune ludas la ludon de la jaro 2019 "Just One". Ankaŭ por tio ni bezonas paperon kaj skribilon.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© lernu.net)
Reta Esperanto-Kurso por komencantoj per Zoom ekde mardo, la 19-a de majo, 19.00 ĝis ĉ. 20.30 horo

19.05.2020:     19.00 Uhr horo Kunveno per Zoom:     Starto Reta Esperanto-Kurso por komencantoj, ĉiam marde de la 19.00 ĝis ĉ. 20.15 horo
Pro la pandemio ne eblas okazigi kurson surloke. Pro tio estas planita reta kurso por komencantoj. Ĝi komenciĝas la 19-an de majo, ĉiam marde. Por pliaj informoj kontaktu Heinz-Wilhelm Sprick, telefone: 0162/7536396 aŭ retpoŝte: hamelnatesperanto.de

Ni uzas la kurson de lernu.net "La teorio Nakamura": https://lernu.net/de/kurso/nakamura

La ligilo al la kursa Zoom-ĉambro estas: https://us02web.zoom.us/j/87902372223 . La pasvorto estas la numero de tiu jaro, en kiu naskiĝis Esperanto, en kiu aperis la Unua Libro. Vi trovas ĝin sur la paĝo: https://lernu.net/de/esperanto .

 (© Wikipedia)
20.05.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:      Artikolo pri Hector Hodler el la "Revuo Esperanto"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune legas artikolon pri Hector Hodler, la fondinto de la Universala Esperanto-Asocio UEA, el la "Revuo Esperanto".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© Jugenddienst Kirche Hameln-Pyrmont
20.-24.05.2019:     Jugendgästehaus Finkenborn, Hameln     61-a BARO Berlina Arbara Renkontiĝo
Arbara renkontiĝo por familioj kaj unuopuloj kun ludoj, kuna kuirado kaj multe pli: http://krokodilo.de/baro/baro.php 
 
Bedaŭrinde pro la mondvasta korona epidemio la evento devis esti nuligita.

 (© edukado.net (© Ars Electronica
27.05.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:      Ekzerco el edukado.net: "Ĉu unu vorto aŭ du?" - Ludo: "Vortpuzlo"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net: "Ĉu unu vorto aŭ du?". Ni ludas la ludon "Vortpuzlo".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 

 (© Deutscher Esperanto-Bund)
29.05.-01(05).06.2020:     Frankfurt/Oder + Słubice, Pollando:     Transponta Kongreso: Germana, Pola kaj Fervojista Kongreso
Temo: Najbaroj. Internacia Kongreso de la Germana, Pola kaj Fervojista Asocioj: https://www.esperanto.de/de/dek2020  
Bedaŭrinde pro la mondvasta korona pandemio la evento devis esti nuligita.

Aprilo 2020

  (© Flandra_Esperanto_Ligo
01.04.2020:     20.00 horo Kunveno per Zoom:     Artikolo el Monato pri William Pickens (1881-1954)
Kaŭzita de la mondvasta koronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas en la reto kaj renkontiĝas en Zoom-renkontiĝejo https://zoom.us/join. Vi nur bezonas vian komputilon/tabulkomputilon/smartfonon kun kapaŭskultiloj/laŭtparoliloj. Kamerao estas dezirenda (ĉar estas bele, vidi unu la aliajn), sed ne nepre necese. Por iOS kaj Androido ekzistas specialaj apoj, kiujn vi povas uzi. Rigardu en AppStore aŭ PlayStore. La ligilon kaj pasvorton la klubanoj ricevos per retpoŝto. Gastoj volonte povas peti ilin per retpoŝto al hameln (ĉe) esperanto (punkto) de .
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune legas artikolon el la revuo "Monato" pri William Pickens (1881-1954), la unua nigra Esperantisto de Usono kaj aktivulo por civilaj rajtoj kaj internacia demokratio.

 (© wolfgangdrost)

06.-13.04.2020:     Wittenberg:     PSI Printempa Semajno Internacia
Granda internacia printempa renkontiĝo por la tuta familio: https://psi.esperanto.de/2020/ .
 Bedaŭrinde pro la mondvasta korona epidemio la evento devis esti nuligita.

  (© cottonbro
08.04.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Filmo: Kronvirusa intervjuo kun Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracisto kaj malsanulo
Kaŭzita de la mondvasta kronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas en la reto kaj renkontiĝas en Zoom-renkontiĝejo. Vi nur bezonas vian komputilon/tabulkomputilon/smartfonon kun kapaŭskultiloj/laŭtparoliloj. Kamerao estas dezirinda (ĉar estas bele, vidi unu la aliajn), sed ne nepre necesa. Por iOS kaj Androido ekzistas specialaj apoj, kiujn vi povas uzi. Rigardu en AppStore aŭ PlayStore. La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln (ĉe) esperanto (punkto) de.
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni rigardas filmon de edukado.net: "Kronvirusa intervjuo kun Margaret Zaleski-Zamenhof, Kuracisto kaj malsanulo dum la pandemio", pranepino de Ludoviko Zamenhof. 

 (© asmodee)
15.04.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Ludo: Just One
Kaŭzita de la mondvasta kronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas en la reto kaj renkontiĝas en Zoom-renkontiĝejo. Vi nur bezonas vian komputilon/tabulkomputilon/smartfonon kun kapaŭskultiloj/laŭtparoliloj. Kamerao estas dezirinda (ĉar estas bele, vidi unu la aliajn), sed ne nepre necesa. Por iOS kaj Androido ekzistas specialaj apoj, kiujn vi povas uzi. Rigardu en AppStore aŭ PlayStore. La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln (ĉe) esperanto (punkto) de.
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune ludas la ludon de la jaro 2019 "Just One". Ankaŭ por tio ni bezonas paperon kaj skribilon. 

 (© TEJO)
22.04.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Filmkonkurso "Mia asocio, mia urbo"
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni spektas la filmojn, kiuj gajnis ĉe la filmkonkurso "Mia asocio, mia urbo": 3-a premio: Gafur Mirzo el Taŝkento, Uzbekio, 2-a premio: Alekso Miller el Atlanto, Usono, 1-a premio: Alexandra Mendieta el Minga Guazú, Paragvajo. Aldone ni poste prezentas malgrandan kvizon.

 (© TEJO)
29.04.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Filmo "Esperantistoj kaj kronviruso #3"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune spektas la filmon de TEJO "Esperantistoj kaj kronviruso #3". 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

Marto 2020


03.03.2020:     18.30 Uhr Popolaltlernejo Hameln:     Gustumi Esperanto-aeron kun la Ratkaptisto - Enkonduko de la internacia planlingvo Esperanto.
Per la desegnita infanlibro "La ŝalmisto de Hamelin" ni enkondukas la internacian planlingvon Esperanto. Aliĝu ĉe la popola altlernejo Hameln-Pyrmont. Pliaj informoj en la libro de la popolaltlernejo Hameln-Pyrmont aŭ sur la retpaĝo: https://www.vhs-hameln-pyrmont.de/__kufer/webbasys/index.php?kathaupt=11&knr=W426001HM&kursname=Esperanto-Luft+schnuppern+mit+dem+Rattenfaenger

  (© edukado.net) (© asmodee)
11.03.2020:     19.00 horo Sumpfblume:     Ludo: Just One
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune ludas la ludon de la jaro 2019 "Just One".

 (© ni.c)
21.03.-01.04.2020:     Havano,Santa Clara,kpt, Kubo:     6-a KERo Kuba Esperanto-Renkontiĝo + rondvojaĝoj
Jara kunveno de la kuba Esperantistaro kun rondvojaĝoj por eksterlandajon: http://www.esperanto.cult.cu/ .
 La planita vojaĝo ne povis esti realigita, ĉar pro la mondvasta korona krizo la flugo estis nuligita kaj la evento ne povis esti realigita.

 (© TEJO(© en:User:Demi)
25.03.2020:     19.00 horo Konferenco per Skajpo:     Esperantistoj kaj kronviruso - Ludo: Pendumilo
Kaŭzita de la mondvasta koronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas per la reto per de SKAJP-KONFERENCO sub "Ratkaptista Bando".
Ni rigardas la filmon de TEJO "Esperantistoj kaj kronviruso". Ni legas la raporton de Rafael Henrique Zerbetto "Reveninta al laborejo!". Ni parolas pri la aktuala situacio kun la korona viruso. Ni ludas la ludon "Pendumilo".

Februaro 2020

 (© komersreal)
ekde 12.02.2020:     18.15 Uhr Sumpfblume:     Trikvaronhoro kun Eva - 45 minutoj da ekzercado kaj refreŝigado
Ekde la 12-a de februaro Eva Shkolnykova ofertas antaŭ ĉiu kluba kunveno komunan ekzercadon, por respondi viajn demandojn kaj por refreŝigi viajn Esperanto-konojn. 
La unua renkontiĝo estas je la 12-a de februaro ekde la 18.15 h ĝis 19.00 h. Kaj poste ĝi okazos ekde la 4-a de marto ĉiam la 1-an kaj 3-an merkredon de la monato.
Informoj: Telefono Eva: 0176 45713842 aŭ retpoŝto: evashkolnykova(ĉe)gmailcom

 (© National Theatre Prague)
12.02.2020:     19.00 horo Sumpfblume:     Temo: Opero en Esperanto "Sternenhoch"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune rigardas la operon en Esperanto "Sternenhoch", prezentita en la Nacia Teatro en Prago.

 (© Retter Reisen(© Ars Electronica
26.02.2020:     19.00 horo Sumpfblume:     Temo: Vojaĝoj, Ludo: Vortpuzlo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Vojaĝoj" per demandoj kaj ludoj. Ni ludas la ludon "vortpuzlo" kaj la ludon "Mi volas vojaĝi kaj pakas en mian valizon ..., ...".

Januaro 2020

 (© eventaservo.org) (© Martin Schmitt)
08.01.2020:     19.00 horo Sumpfblume:     Raportoj: pri NR kaj Luminesk; Ludo: Skrablo
Eva raportas pri la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden, Klaus kaj Waltraut raportas pri la Luminesk' en Nördlingen. Ni ludas la ludon Skrablo en Esperanto.

 (© Dr.g.schmitz)
17.-19.01.2020:     Sundern-Langscheid, Sauerland:     Kurssemajnfino en la Bildungszentrum Sorpesee
Semajnfino kun kursoj por progresintoj kaj fluparolantoj. Programo kaj informoj ĉe: https://eventaservo.org/eventoj/8aef4a aŭ https://www.bildungszentrum-sorpesee.de/index.php?seite=seminar-details&showdetail=1245&sprache=de planita, sed ne partoprenita

 (© edukado.net(© Wendy van Zyl)
22.01.2020:     19.00 horo Sumpfblume:     Temo: Edukado
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net pri singularo/pluralo: "Katidoj". Ni pritraktas la temon "Edukado" per demandoj kaj ludo. 


29.01.2020:     19.00 horo Sumpfblume:     Jarĉefkunveno
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
Tagordo:

  1. Saluto per la filmo pri la Esperanto-stacio https://www.youtube.com/watch?v=hm8TgOop6Zc&vl=eo
  2. Jara raporto
  3. Kasa raporto
  4. Raporto de la revizoroj
  5. Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
  6. Elekto de unu revizoro
  7. Proponoj
  8. Planoj por 2020
  9. Diversaĵoj