Pasintaj datoj 2017

Druckversion | Presebla versio

Pasintaj datoj 2017:

kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas

Decembro 2017


08.12.2017:
     19.00 Uhr Pfannekuchen:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero. Bonvolu aliĝi ĉe https://doodle.com/poll/4mwk5y9iwukk82ge

Kaj jen la gajnintoj ĉe la elekto de la Esperanto-vorto de la jaro: la kvinan rangon dividas inter si kun po 43 poentoj la vortoj "kulistimo" kaj "ŝnurkunularo". Sur la kvara rango sekvas kun 51 poentoj "bonvinanto". La trian rangon okupiĝas kun 64 poentoj "ronroni". Kaj la duan lokon okupiĝas "trifolio" kun 72 poentoj. Kaj nun la ĉampiono: kun granda distanco al la sekvaj kaj entute fabelaj 164 poentoj gajnis la vorto "tohuvabohuo"! Jen kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝutado: Elekto de la Esperanto-vorto de la jaro

Inter ĉiuj 23 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponojn, estis lotumita premio: pri la tri volumoj de "La mastro de l' ringoj" de J.R.R. Tolkien en la Esperanto-traduko de William Auld povas ĝoji: Waltraut Brümmer: Koran gratulon!


13.12.2017:     19.00 horo Sumpfblume:     La ludo de la jaro 2016 "Codenames" (Kodnomoj)
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni okazigas ludvesperon kaj ludas la ludon de la jaro 2016:  "Codenames" (Kodnomoj) en Esperanto.

Kristnaska paŭzo

 
27.12.2017-03.01.2018     Saarbrücken      16-a Novjara Renkontiĝo
Pliaj informoj: http://www.esperantoland.org/nr/


28.12.2017-04.01.2018     Haltern am See     3-a Luminesk'
Pliaj informoj: https://www.esperanto.de/de/enhavo/luminesk

Novembro 2017


08.11.2017:     19.00 horo Sumpfblume:     Esperanto-kantoj de Kajto kaj Jonny M
Ni okazigas kanto-vesperon: ni aŭskultas kaj tradukas kelkajn kantojn de Kajto kaj Jonny M.


10-12.11.2017:
     Bildungszentrum Sorpesee en Sundern-Langscheid:     Semajnfinaj Esperanto-Kursoj por komencantoj kaj progresintoj
Detaloj ĉe: http://www.bildungszentrum-sorpesee.de/index.php?seite=seminar-details&sprache=de&showdetail=933&sprache=de


22.11.2017:     hodiaŭ jam ekde la 18.00 horo Sumpfblume:     "Preparoj Rata Rendevuo" + "Vivprotokoloj"
Ni priparolas la lastajn preparojn por la Rata Rendevuo. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Saionji Masayuki el Japanio.

Ni festos nian jubileon "30 jaroj Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando" la 25-an+26-an de novembro 2017:

https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/14-rata-rendevuo-2017-en-hameleno-jubileo-30-jaroj-la-ratkaptista-bando


25.+26.11.2017:     Hameln:     14-a Rata Rendevuo kun festado de la jubileo "30 jaroj Ratkaptista Bando" kaj koncerto de Kajto-kvarope kaj Jonny M en la kulturcentro Sumpfblume sabaton vespere
Ni ĝojas, ke ni okaze de nia jubileo (30 jaroj Esperanto-grupo Hameleno) povas inviti vin al publika koncerto kun Kajto-kvarope el Nederlando (kiu same kiel ni ĉi tiun jaron festas sian 30-jaran jubileon) kaj Jonny M el Kolonjo sabaton vespere en la kulturcentron Sumpfblume. Certe estos neforgesebla vespero kun belega folklora kaj regea muziko, kiu ankaŭ espereble dancigos multajn homojn. Ankaŭ la aliaj programeroj estas vizitendaj:
D-ro Thorsten Sueße legos el sia 3-a krimromano "Schöne Frau, tote Frau" (Bela virino, morta virino), kiu ludas en la regiono de Hanovro kaj en kiu ankaŭ Esperanto ludas rolon.
Okazos ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Hameleno, dum kiu diraĵoj kaj proverboj pliproksimigas al ni la malnovajn domojn.
Kelkaj prelegoj estas planitaj, ekz. pri "La orientfrisaj insuloj", "Vojaĝo tra Israelo kaj Jordanio", pri "Usonaj Safarioj", kurseto pri "Unua Helpo/Sukurado en Esperanto".
Ankaŭ estos ebleco, esplori la novan Eskap-ĉambron en la kelo sub la Münster-preĝejo: kiu kuraĝas lasi transmeti sin reen en la tempon de la jaro 1284 kaj sukcesos solvi ĉiujn enigmojn en la malnova alĥemiista kelo ene de unu horo? Nur helpos bona grupa agado.
Krome enkadre de la renkontiĝo okazos la jarĉefkunveno de la landa ligo de Malsupra Saksio EMAS.
Ni komencos kaj finos la renkontiĝon per kuna tagmanĝo!
Jen la programo kun aliĝilo: Programm und Anmeldeformular auf deutsch - Programo kaj aliĝilo en Esperanto - Einladung JHV EMAS - Afiŝo por la legado - Konzertafiŝo. Bonvenon! 
NOVA: Nicky Janssen alportas malgrandan elekton de la Libroservo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) kaj estas ebleco aĉeti la librojn dum la renkontiĝo.
NOVA: Sabaton antaŭtagmeze ankaŭ okazos paralele PULBAZARO en la salonego de la Sumpfblume.

Jam aperis du artikoloj en la loka gazeto DEWEZET kaj intervjuo en la loka radio Radio Aktiv:
https://www.dewezet.de/region/hameln_artikel,-la-ratkaptista-bando-esperantogruppe-feiert-jubilaeum-_arid,2415344.html     
https://www.dewezet.de/startseite_artikel,-la-ratkaptista-bando-_arid,2415603.html     
http://listen.radio-aktiv.de/beitraghoeren.php?id=26612

Aliĝoj ĝis 23.11.2017: 57 partoprenontoj
Liberaj lokoj: Ĉiceronado 1 sa. 11.00: 01 - Ĉiceronado 2 sa. 13.45: 03 - Eskap-Ĉambro 1 sa. 13.45: PLENA - Eskap-Ĉambro 2 di. 9.45 nuligita! - Eskap-Ĉambro 3 di. 11.15: 1


29.11.2017:     19.00 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": M'hammed el Alĝerio. Ni rigardas fotojn pri la 14-a Rata Rendevuo.

Oktobro 2017


11.10.2017:
     19.00 horo Sumpfblume:     Celoj por Daŭripova Evoluigo de la Unuiĝingaj Nacioj
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni legas la celojn por daŭripova evoluigo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj pridiskutas ilin.


25.10.2017:     19.00 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Saionji Masayuki el Japanio. Vortludo: serĉi novajn vortojn el la literoj de la vorto "lanternprocesio".


28.10.2017:
     09.00-21.00 Uhr Herzberg - la Esperanto-urbo:     Kunsido de la asocia konsilantaro de GEA kaj prelego pri publika prezentado
La prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio invitis al kunsido de la asocia konsilantaro  en la Esperanto-urbon Herzberg. Poste Louis von Wunsch-Rolshoven prezentas seminarion pri nuntempa publika laboro. Jen la  programplano kaj la tagordo.

Septembro 2017


13.09.2017:
     19.00 Uhr Sumpfblume:     Gramatika vespero kun ekzercoj el edukado.net
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago.  Ni faras kelkajn gramatikajn ekzercojn el edukado.net : Li ne estas kantisto, Ne nur prepozicioj, Marko malsanas, Ĉio estas relativa.


22.-24.09.2017:     Poznań, Polen:     33-a ARKONES Artaj Konfrontoj en Esperanto /
(planita vojaĝo ne eblis)
http://www.arkones.org/eo/


27.09.2017:     19.00 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Ants el Kanado.


29.09.2017:     19.30 Freizeitheim Lister Turm, Hannover       Tanzhaus ("Dancdomo")
Ni kune veturas per aŭto (komune) al Hanovro, partoprenas tie la "Dancdomon" kun nia Esperanto-amiko Albert kaj renkontiĝas kun aliaj Esperanto-parolantoj. Eblaj datoj: http://doodle.com/poll/
k9yt6reik6fa9nec / Paĝo de la Tanzhaus: https://hannover.tanzhaus.org/ Oktobro 2017