La Ratkaptista Bando, Oficialaĵoj

Druckversion | Presebla versio


(dum la jarĉefkunveno 2014)

La Ratkaptista Bando

En diversaĝa grupo de junuloj ĝis pensiuloj ni komune lernas la internacian lingvon Esperanto kaj uzas ĝin en diversaj formoj. Ni trovas bona la ideon de neŭtrala (neniu estu pro sia lingvo favorata aŭ malavantaĝigata) kaj facile lernebla lingvo. Ni spertis, ke ĝi helpas konstrui pontojn al homoj el aliaj kulturoj kaj kun aliaj gepatraj lingvoj. Pro tio nia moto: "Esperanto - paŝo pli proksimen al la alia".

Ni renkontiĝas regule ĉiun duan semajnon: la 3-an (kaj 5-an) merkredon en la monato je la 19-a horo en la kultur- kaj komunikadcentro "Sumpfblume", Am Stockhof 2a, en Hameln www.sumpfblume.de .  La 2-an kaj 4-an merkredon en la monato ni renkontiĝas kun gastoj el multaj lokoj kaj landoj je la 20-a horo virtuale per Zoom.

Tiam ni ekzercas Esperanton per babilado, prelegoj, kantoj, ludoj, ktp. La aktualan programon vi vidas sub: kalendaro. Junaj kaj maljunaj homoj, virinoj kaj viroj, kaj precipe junuloj ĉiam estas kore bonvenigataj ĉe ni. Volonte ni informos kaj donos pliajn informojn.
Regule okazas kursoj por komencantoj.

Estraro:

 Prezidanto: Heinz-Wilhelm Sprick

    Vicprezidanto: Waltraut Brümmer

   Kasisto: Friederike Fink

Kontakto:

Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando"
Heinz-Wilhelm Sprick
Schmiedeecke 2
31840 Hessisch Oldendorf
Tel: +49 162/7536396
Email: hamelnatesperanto.de

Statuto:

Sur jenaj paĝoj vi trovas: statuton, kotizregulon kaj membrodeklaron. (Ĝis nun ili nur ekzistas en la germana.) 

Komunutileco:

La Esperanto-grupo Hameln "La Ratkaptista Bando" estas agnoskita kiel komunutileca de la financoficejo Hameln laŭ la lasta deklaro de la 14a de julio 2021. (Pli pri tio legu sur la germanalingva paĝo.)

Bankdatoj:

Sparkasse Hameln-Weserbergland
IBAN:   DE87254501100160118618
BIC:     NOLADE21SWB
Kontoposedanto: Esperanto-Gruppe Hameln