En memoro

Druckversion | Presebla versio

En memoro al niaj forpasintaj membroj

     Brigitte Bublitz * 1943  †2021 
Ni funebras pri nia membro Brigitte Bublitz. Ŝia koro pli kaj pli malfortiĝis kaj poste ĉesis bati.
Brigitte komencis lerni Esperanton kun sia edzo Manfred fine de 2008 en la kurso en Hameln. 2009 ili invitis nin en sian ĝardenon en Fischbeck al nia ĝardena festo. Jam baldaŭ ili vendis sian lignan domon tie kaj translokiĝis en la proksimecon de iliaj infanoj al Hamburgo. Ankaŭ tie ili ĉiam restis ligitaj kiel membroj al nia grupo, per retpoŝtoj, telefonadoj kaj kelkfojaj vizitoj.
Ni deziras al Manfred kaj la infanoj multan forton en tiu ĉi trista tempo kaj ni tenos Brigitte in nia memoro.
Heinz W. Sprick, prezidanto

     Kassenführer: Klaus Brümmer * 1944  †2021 Kun granda konsterno kaj profunda malĝojo ni eksciis, ke nia kasisto Klaus Brümmer por ĉiam forpasis.
Pro insida malsana ne restis multe da vivotempo por li. Tiun ĉi li uzis, por hejme povi adiaŭi jam de sia familio kaj de multaj amikoj. 
Klaus ĉiam estis fidela membro de nia klubo kaj bona amiko.
En decembro 2009 li kaj lia edzino Waltraut komencis lerni Esperanton en kurso en Hameln. Ekde 2010 ni regule rajtis festi nian someran ĝardenan feston in ilia ĝardeno, kio ĉiam estis kulmino en la somero. Ĉiam Klaus por ni tre lerte kaj fake surmetis la kradrostaĵojn kaj poste servis ilin. En februaro 2011 li transprenis la oficon de la kasisto kaj ĝis nun 10 jarojn tre bone zorgis pri la tio.
2014 unue estis vizitia la Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt, por ke ili en 2015 povu bone kunplani kaj kunhelpi dum la Germana Esperanto-Kongreso en Hameln mem. Ankaŭ poste ili vizitis pliajn kongresojn en Germanujo. Sed li ankaŭ vizitis kun lia edzino la kurssemajnfinojn en Sundern kaj la silvestrajn renkontiĝojn de la Luminesk'. Kulmino certe estis la vojaĝo al Portugalujo, kie li 2018 vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en Lisbono.
Ankaŭ dum la regulaj informstandoj ĉe la Tag de la kulturoj en la subdistrikto Hameln-Pyrmont plej ofte ĉeestis kaj helpis dum la konstruo de la stando kaj enpakado.  Kaj ankaŭ ĉe la ekskursoj en la regiono dum la Rata Rendevuo Klaus plej ofte ĉeestis. 
Hejme Klaus kaj Waltraut dum la pasintaj jaroj povis gastigi multajn eksterlandajn gastojn, en la kadro de rondvojaĝoj aŭ per la Pasporta Servo, el Belgujo, Kubo, Togolando, Svislando, ktp.
Mi ĝojas, ke mi ankoraŭ povis viziti kaj adiaŭi de Klaus persone. Kaj mi ĝojis, ke li povis resti hejme ĝis la fino kun siaj familianoj kaj en la manoj de sia bone prizorganta kaj fleganta edzino Waltraut. Tio ja estis lia deziro. Li ĉiam restos en niaj memoroj!
Nun mi deziras al vi, kara Waltraut, kaj al ĉiuj viaj familianoj, multan forton en tiu trista kaj malĝoja tempo. Tamen ne perdu la esperon kaj ĉiam pensu pri la bono en via kuna vivo.
Ni pensas pri vi.
Triste kaj malĝoje, ankaŭ en la nomo de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando",
Heinz W. Sprick, prezidanto