Pasintaj datoj 2018

Druckversion | Presebla versio

Pasintaj datoj 2018:

kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas

Decembro 2018


07.12.2018:
     19.15 Uhr Cazador:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero. Bonvolu aliĝi ĝis la 2-a de decembro en la Doodle-listo: https://doodle.com/poll/iutcuxbqn4n6gaxv

Kaj jen la gajnintoj ĉe la elekto de la Esperanto-vorto de la jaro - ĉi-foje ĉiuj vortoj sur la unuaj rangoj kuŝas tre proksime unu apud la aliaj: la okan rangon atingis kun 20 poentoj "satdormi", la sepan rangon kun 21 poentoj "lentano", la sesan rangon kun 22 poentoj "oksikoko", la kvinan rangon kun 23 poentoj "drizlo", la kvaran rangon kun 24 poentoj "ekvilibro". La duan rangon dividas inter si kun 25 poentoj "poefago" kaj " seksgapejo". Kaj kun iom pli da distanco kaj entute 36 poentoj gajnis ĉi tiun jaron kaj estas la vorto de la jaro: "krabro"! Jen la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti: Elekto al la Esperanto-vorto de la jaro 2018

Inter ĉiuj 12 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponoj, estis lotumia premio: pri la bildlibro de Hergé "Tinĉjo en Tibeto" nun povas ĝoji: Vera Puschra. Koran gratulon!


12.12.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Skrablo en Esperanto
Ni ludas Skrablon en Esperanto.

 
27.12.2018-03.01.2019     Wiesbaden     17-a Novjara Renkontiĝo
Pliaj informoj: http://www.esperantoland.org/nr/


27.12.2018-03.01.2019     Königswinter     4-a Luminesk'
Pliaj informoj: https://www.esperanto.de/de/enhavo/luminesk 

Novembro 2018


04.11.2018:
     OKAL-Cafe Lauenstein:     Koncerto kun Kajto kaj Kapriol'!

Ni vizitas la kafokoncerton kun la grupoj Kajto (kantas en Esperanto) kaj Kapriol'! (muziko en tradicia frisa stilo) el Nederlando en la OKAL-kafejo en Salzhemmendorf-Lauenstein, 14-a 30 ĝis 16-a 30 h. Partopreno estas senkosta, sed oni kolektas donacojn. Bonvolu aliĝi ĉe la organizanto: OKAL-Cafe.
Anonco en la gazeto Dewezet     Raporto pri la koncerto en la Dewezet


09.-11.11.2018:
     Sundern-Langscheid:     Intensa kurssemajnfino ĉe la Sorpe-lago en Sauerland
https://www.vhs-arnsberg-sundern.de/index.php?id=9&kathaupt=11&knr=P-426-191&kursname=Esperanto-fuer-Fortgeschrittene


14.11.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Unesko-Kuriero - ludo: Pendumilo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Waltraut kaj Klaus raportas pri la kurssemajnfino en Sundern. Ni rigardas la Unesko-Kurieron, kiu estas eldonita ankaŭ en Esperanto. Ni ludas la ludon "Pendumilo".


28.11.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Historiaj artikoloj pri Esperanto 1960-1990 - ekzerco el edukado.net
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz montras malnovajn artikolojn pri Esperanto el la arkivo de la Dewezet 1960-1990. 

Oktobro 2018


10.10.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Paŭlo el Kanado. 


24.10.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Kantoparado
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ĉiu prezentas unu el siaj plej ŝatataj kantoj kaj fine ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Jenaj kantoj estis prezentitaj: 1) Kajto: Fajfu, jen la vivo, 2) Mikaelo Povorin: Jam tempas, 3) Persone: Liza pentras bildojn, 4) Jonny M: Dankon, 5) Amplifiki: IS, 6) Kajto: Kajto flugas, 7) Oraj kantoj: Babelturo, 8) Dolchamar: Ĉu vi pretas?, 9) Jonny M: Mankas dormo, 10) Gijom' Armide: Ri liberas. 
Gajnis kaj estis elektita la kanto de la tago: 4) Jonny M: Dankon (Danke) !


31.10.2018:     Paderborn     15-a Rata Rendevuo
Veturado al Paderborn kun vizito de la katedralo kaj de la Heinz Nixdorf muzeo.
Pliaj informoj: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/15-rata-rendevuo-2018-en-paderborn
Programm und Anmeldung in deutsch im pdf-Format - Programo kaj aliĝilo en Esperanto en pdf-formato
Estis tre bela tago kaj eĉ la vetero kun varmiga sunobrilo subtenis nian Rendevuon. Ni ĝuis belajn ĉiĉeronadojn en la Heinz Nixdorf MuseumsForum kaj ankaŭ la katedralo. Ni ni ĝuis bonan tagmanĝon kaj servadon en la restoracio Goa Curry. Kaj ĉefe ni revidis unu la aliajn aŭ konatiĝis kun novaj aŭ malnovaj Esperantistoj, kun kiuj ni bone babilis kaj interŝanĝis ideojn kaj spertojn. Koran dankon, ke vi ĉiuj aliĝis, venis al Paderborn kaj riĉigis nian kunvenon!

Septembro 2018


12.09.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Ekzerco el edukado.net, teksto pri la Esperanto-semajno en Leeuwarden, la flava demando-ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras ekzercon el edukado.net "Post la renovigo". Ni legas tekston pri la Esperanto-semajno en la ĉi-jara eŭropa kultururbo Leeuwarden, Frislando. Eva raportas pri la jarĉefkunveno de la landa asocio EMAS en Hanovro. Ni ludas la flavan demando-ludon.


14-16.09.2018:
     Houthalen, Belgio     BENELUKSA KONGRESO 2018
http://olijslagers.info/LEA/BeneluksaKongreso/index.php


21.-23.09.2018:     Poznano, Pollando     34-a ARKONES ARtaj KONfrontoj en ESperanto
http://www.arkones.org/eo/cefa_pago
  vojaĝo planita, sed ne realigita


26.09.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Raporto pri la BeNeLuksa Kongreso - Ludo Skrablo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz raportas pri la BeNeLuksa Kongreso. Ni ludas la ludon Skrablo en Esperanto.

 


29.09.2018:
     12.00-18.00 Uhr Bad Münder KGS:     Tago de la kulturoj
La Esperanto-grupo Hameleno partoprenas la tagon de la kulturoj en la kooperativa komunlernejo en Bad Müünder per informstando. Ni ankaŭ ofertas Esperanto-rapidkurseton.
Jen la faldfolio kun la programo en pdf-formato: Tag der Kulturen 2018 in Bad Münder

Aŭgusto 2018


08.08.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Babilado pri la someraj travivaĵoj
Babilado pri la someraj travivaĵoj. Waltraut kaj Klaus montras fotojn pri la Universala Kongreso en Lisbono


10.08.2018:     18.00 Uhr Ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen:     Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Ĉiu kunportas por si mem iun por kradrosti kaj eble ankoraŭ iomete (salato, pano, trinkaĵoj, ktp.) por la bufedo. Kaj certe vi povos rakonti multon pri la Esperanto-renkontiĝoj aŭ viaj someraj travivaĵoj. Vladimir montras fotojn de la BIERO en Ĉeĥio, Waltraut kaj Klaus montras fotojn pri la Universala Kongreso en Lisbono. Ni ĝojas pri via ĉeesto. Bonvolu aliĝi (pro la nombro de la partoprenantoj) kaj enskribu vian nomon en la Doodle-liston: https://doodle.com/poll/63r35ircymzqe5mk

 (© Thomas Wolf)
18.08.2018:     Hannover:     Jarĉefkunveno de la landa asocio de Esperanto en Malsupra Saksio EMAS
La jarĉefkunveno de EMAS okazas en la salono de la asocio CAN ARKADAS, 
Münzstraße 3, 30159 Hannover. Poste komuna tagmanĝo en la restoracio Mikado kaj vizito de la Nova Urbodomo. https://www.esperanto.de/emas


18.-25.08.2018:     San Marino:     85-a Itala Esperanto-Kongreso
http://kongreso.esperanto.it/85/bonvenon.htm

22.08.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     NE OKAZAS!
Ĉar hodiaŭ multaj membroj ankoraŭ ferias aŭ havas aliajn okupojn, ne okazas renkontiĝo hodiaŭ!


29.08.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Taĵo Nia - Itala Kongreso
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Kune ni legas artikolojn el la Kongresa Kuriero "Taĵo Nia", Heinz raportas pri la Itala Kongreso kaj montras bildojn.

Julio 2018

Somera paŭzo


14.-22.07.2018:
     Liptovský Mikuláš, Slowakei:     SES Somera Esperanto-Studado
http://ses.ikso.net/2018/de/
 Partopreno planita, sed malhelpita realigi ĝin


28.07-04.08.2018:
     Lisbono, Portugalio:     103-a Universala Kongreso de Esperanto
http://uea.org/kongresoj

Junio 2018


13.06.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Krucenigmoj
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni solvas diversajn krucenigmojn.


15.06.2018:
     tagmeze kaj posttagmeze, urbocentro Hameln    Bicikla karavano Berlino-Lisbono haltas en Hameleno
Ni salutas la biciklan karavanon Berlino-Lisbono en Hameleno, iomete kunbiciklas kun ili, kune tagmanĝas, rigardas la urbon kaj akompanas ilin al la tranoktejo en Bensen ĉe familio Brümmer.
http://bemi.tejo.org/2018/06/10/planoj-pretas-por-la-unuaj-950-km/ + http://bemi.tejo.org/vokovo/ 
Jen la raportoj pri la vizito en Hameleno: http://bemi.tejo.org/2018/06/17/de-herzberg-al-hameln/ + http://bemi.tejo.org/2018/06/18/de-hameln-gis-warstein/


27.06.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Andreas el Germanio.

Majo 2018


09.05.2018:     Jugendgästehaus Finkenborn:     BARO - Ludo Concept
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni partoprenos la BARO-n, kune vespermanĝas kaj ludas. Ni ludas la ludon "Concept" kaj aliajn ludojn. 


09-13.05.2018:
     Hameln, Jugendgästehaus Finkenborn:     BARO Berlina Arbara Renkontiĝo
http://krokodilo.de/baro/baro.php


18-21.05.2018:     Zweibrücken:     Trilanda Kongreso: 95-a Germana Esperanto-Kongreso, Franca kaj Luksemburga Kongresoj
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/einladung


23.05.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Raporto pri la Trilanda Kongreso - Flava Ago-Ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Eva, Heinz, Waltraut kaj Klaus raportas pri la Trilanda Kongreso (Germanio, Francio, Luksemburgio) en Dupontoj (Zweibrücken). Ni ludas la Flavan Demando-Ludon.


30.05.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Ekzerco el edukado.net - Ludo Dixit
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras ekzercon el edukado.net "Ĉu UEA ankaŭ estas via amiko?". Ni ludas la ludon Dixit. 

Aprilo 2018


11.04.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Ekzerco el edukado.net - Kantoj de Jacques Brel de "La Kompanoj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras ekzercon el edukado.net pri adjektivoj kaj adverboj "Iom da silento, mi petas!". Ni aŭskultas kantojn de la nova KD de "La Kompanoj" - "Brel en Esperanto": "Kiam restas am' nur", "Amsterdam'", "La flandrinoj".


21.04.2018:     20.00 Hannover:     Kuna manĝado kun Esperantistoj en Hanovro II
Ni ankoraŭfoje veturas al Hanovro, vizitas Esperantistojn kaj kune manĝas en la barata restoracio Mangal's Kitchen.


25.04.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Filmo: Testudo kun fluto
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni aŭskultas kaj vidas rakonton "Testudo kun fluto" kaj faras ekzercon pri tiu filmo el edukado.net.

Marto 2018


04.03.2018:
     20.00 Hannover:     Kuna manĝado kun Esperantistoj en Hanovro
Ni veturas al Hanovro, vizitas Esperantistojn kaj kune manĝas en la barata restoracio Mangal's Kitchen.


07.-11.03.2018:     Mainz:     Bibliaj Tagoj
https://www.esperanto.de/de/enhavo/esperanto-liga-f%C3%BCr-christen-deutschland-ev

Informvespero "Esperanto - facila, neŭtrala, aktuala"

Merkredon, la 14-an de marto 2018, je la 17.30 horo en la Sumpfblume, Hameln


Kial Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj? Kiu ideo staras malantaŭ Esperanto? Kion mi povas fari per Esperanto? Kiu parolas Esperanton? ... kaj kie?


14.03.2018:     19.00 Uhr Sumpfblume:     Gramatika ekzerco pri "-ig-" el "Edukado.net" - Raporto Bibliaj Tagoj - Kanto: La dizertanto - Risko-ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon pri "-ig-" el "edukado.net": "Tertremo kaj cunamo en Japanio". Heinz rakontas pri la Bibliaj Tagoj en Mainz. Friederike prezentas la kanton "La dizertanto" de la grupo "La Perdita Generacio". Ni rigardas la "Risko-ludon".


28.03.2018:     19.00 horo Sumpfblume:     Rakonto el "Hunda vivo" - Ludo: "La ludo de la nuda vero"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Eva legas kun ni rakonton el "Hunda vivo": "Hunda vivo'". Ni ludas la ludon: "La ludo de la nuda vero". Ni serĉas novajn vortojn el la literoj de la vorto "garolo". Ni havas gaston: Conny II el Lage vizitas nian klubon.


30.03.-06.04.2018:
     Plauen:     34-a PSI Printempa Semajno Internacia   (planite, sed ne partopreninte)
https://psi.esperanto.de/2018/

Februaro 2018


11.-17.02.2018:
     Havano, Kubo:     9. TAKE Tutamerika Esperanto-Kongreso
http://www.esperanto.cult.cu/index.php/9-a-take
 
Vojaĝo planita, sed ne realigita


14.02.2018:     19.00 Uhr Sumpfblume:     Gramatika ekzerco pri "-ig-" el "Tendaraj Tagoj" - Ludo:  "Pendumilo" - AnkiDroid
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras plian gramatikan ekzercon pri "-ig-" el "Tendaraj Tagoj" (58. Arigu tablojn, forigu araneojn, enprogramigu ĉion!). Ni ludas la ludon "Pendumilo". Heinz respondas demandojn pri la apo AnkiDroid (programo por vortlernado).


28.02.2018:     19.00 Uhr Sumpfblume:     Historiaj artikoloj pri Esperanto 1910-1960 - Kanto: "Tiel la mondo iras"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz montras malnovajn artikolojn pri Esperanto el la arkivo de la Dewezet 1910-1960. Ni legas, tradukas kaj kune kantas la kanton: "Tiel la mondo iras" de "Amindaj".

Januaro 2018


10.01.2018:     19.00 Uhr Sumpfblume:     Raportoj pri la silvestraj renkontiĝoj - Planado por la nova jaro - Ludo: Dodelido
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Waltraut und Klaus raportas pri la "Luminesk'" en Haltern am See, Eva rakontas de la NR "Novjara Renkontiĝo" en Saarbrücken. Ni priparolas, kion ni volas fari en la nova jaro. Ni ludas la ludon "Dodelido".


24.01.2018:     19.00 Uhr Sumpfblume:     Gramatika ekzerco pri "-ig-" el "Tendaraj Tagoj" - Ludo: "Telepatio"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon pri "-ig-" el "Tendaraj Tagoj" (57. Ni pretigu la salonon). Eva prezentas al ni la ludon "Telepatio".


31.01.2018:     19.00 Uhr Sumpfblume:     Jarĉefkunveno - AnkiDroid
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
Tagordo:

  1. Saluto
  2. Jara raporto
  3. Kasa raporto
  4. Raporto de la revizoroj
  5. Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
  6. Elekto de unu revizoro
  7. Proponoj
    7.1. Plialtigo de la kotizo pro la plialtigita kotizo de GEA - diskuto kaj decido
  8. Planoj por 2018
  9. Diversaĵoj

Heinz prezentas la apon "AnkiDroid" por vortlernado.