Pasintaj datoj 2023

Pasintaj datoj 2023:
kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas
Marto 2023
(© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
15.03.2023: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 30-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Por legi detale pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo de la Reguloj de la Kantoparado: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnesperanto.de.
(© Dirk 80)
11.+12.03.2023: Hamburg: Gramatika semajnfino kun Peter Weide el Danujo
Tipaj eraroj en la ĉiutaga uzo de Esperanto - Intensa kurso de Esperanto Hamburg - Aliĝo ĉe infoesperanto-hamburg.de
https://esperanto-hamburg.de/ + https://eo.wikipedia.org/wiki/Peter_Weide
(© Thomas Wolf)
08.-12.03.2023: Trier, Trevizo: Bibliaj Tagoj 2023 - kun Adoru
La du leteroj de Petro, komuna kantado kaj ekskursoj
https://eventaservo.org/e/ee0cac + https://www.esperanto.de/de/keli/aktivit%C3%A4ten
Februaro 2023
(© GEA )
22.02.2023: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: La 100-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo (Braunschweig) - Invito kaj prelego de Franz Kruse
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste sekvas la prelego de Franz Kruse: La Germana Esperanto-Asocio je Pentekosto invitas al Brunsvigo (Braunschweig) al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso. Pro la jubileo la kongreso ĉi-jare estas plilongigita je postkongreso al tuta semajno.
Franz Kruse prezentos la kongresan urbon, la kongresejon, la riĉan teman kaj kulturan programon, la turistajn celojn kaj ekskursojn kaj ĉion alian pri la kongreso kaj la postkongreso.
Por interesitoj, kiuj ŝatas lerni Esperanton, estas ofertita unusemajna lingvokurso por komencantoj, kiu estis agnoskita kiel plukleriga feriado (Bildungsurlaub) en Malsupra Saksio.
https://www.esperanto.de/eo/gek2023
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnesperanto.de.
La registraĵo de la prelego nun estas trovebla ĉe jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=r9vWrJuAFEI
(© brettspielelust.de)
15.02.2023: 19.30 horo Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln: Aŭdkomprena ekzerco "Helpu! Estas fajro!"- Ludo: Cascadia
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni havas aŭdkomprenan ekzercon "Helpu! Estas fajro" kaj ludas post tio denove la ludon de la jaro 2022 "Cascadia" en Esperanto.
(© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
08.02.2023: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 29-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Por legi detale pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo de la Reguloj de la Kantoparado: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-08feb23_29a_Kantoparado
Januaro 2023
(© brettspielelust.de)
25.01.2023: 19.30 horo Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln: Ludo de la jaro 2022: Cascadia
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Eva kaj Waltraut raportas pri la Novjara Renkontiĝo kaj pri la Luminesk'. Poste ni kune ludas la ludon de la jaro 2022 "Cascadia" en Esperanto.
(© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
18.01.2023: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 28-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Por legi detale pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo de la Reguloj de la Kantoparado: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto. Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-18jan23_28a_Kantoparado