Esperanto en Kolonjo

Druckversion | Presebla versio

La Kolonja Esperanto-Klubo kunvenas la duan lundon ĉiumonate, en la Bürgerzentrum Köln-Ehrenfeld, kaj nuntempe ofte aldone aŭ anstataŭe en la interreto.

Pliaj informoj:  kolonjoatesperanto.de
Harald Schmitz (telefono +49 22 38 5 60 89)

Niaj nunaj kaj estontaj renkontiĝoj (se eblas, depende de la pandemia situacio)

  • ni kunvenas kun ne-esperantistoj kiuj interesiĝas pri nia lingvo en kafejo aŭ gastejo (kolonja "knajpo") por rakonti pri niaj spertoj kun Esperanto kaj respondi demandojn: Ĉu indas lerni la lingvon? Ĉu ĝi estas malfacila? Kiel funkcias Esperanto?
    La daton kaj ejon ni fiksas laŭbezone. Kontaktu Harald Schmitz, se tio interesas vin (kvankam vi ne multon lernus, se vi partoprenas, ĉar vi jam parolas Esperanton, ĉu ne?)

Tion ni faras/faros nun kaj estonte rete:

  • ni kunvenas kun gesamideanoj en kvin ĝemelurboj de Kolonjo:
    Torino, Lillo, Lieĝo, Rotterdamo, Esch-sur-Alzette ĝemeliĝis ne nur kun Kolonjo, sed ankaŭ inter si jam ekde 1958!

Tion ni faris rete lasttempe:

  • ni kunvenis kun gesamideanoj en Torino (Italio), ĝemelurbo de Kolonjo.

  • ni montris lumbilde kaj surekrane kiel eblas redakti vikipediajn artikolojn.
    esperantlingva enkonduko en la teknikon de redaktado de vikipediaj artikoloj
    elŝutebla lumbildaro (PDF-dosiero) ĉe https://eventaservo.org/e/KEK-invitas-2021-05-08

  • ni festis la 90-an naskiĝtagon de klubano (kaj kantis - ne belege, sed esperante)

  • ni prezentis prelegon pri memorlokoj en Kolonjo okaze de la Internacia Tago de Holokaŭsta Memoro,
    la 27-an de januaro 2021 (la lumbilda prezento estas elŝutebla el tiu EventaServo-paĝo)

Vidu ankaŭ nian apartan kluban retejon www.kek.w4f.eu