Asocia Konsilantaro | Verbandsrat 2025

Druckversion | Presebla versio

Karaj aktivuloj,

ni kore invitas al nia aktivula semajnfino kun la asocia konsilantaro ĉirkaŭ ĉieliro en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Ĉi-jare la kongreso kaj la aktivula semajnfino estas tempe interŝanĝitaj pri tio, ke ni kunlaboros kun la Beneluksa kongreso, kiu okazas tradicie en aŭtuno.

GEA kiel ĉiam zorgas pri la programo kaj proponas kelkajn restoraciojn por komunaj manĝoj (bv. indiki sube, kiam vi emas manĝi kun la grupo). Tranoktejon mem prizorgos la partoprenantoj. Tranoktejoj en Herzberg kaj la ĉirkaŭaĵo vi povas trovi ĉe: https://www.touristinformation-herzberg.de/

La kunsidejo estos la kavalira salono en la velf-kastelo de Herzberg kun la adreso Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz. Tie ni havos unu grandan salonon kun projekciilo kaj apude estas la muzeo, ankaŭ kun la ekspozicio far ICH pri Maks kaj Morits en diversaj lingvoj. La kunsidsalono estas en la 2-a etaĝo atingebla nur per ŝtuparo.

La klasika kunsido de la asocia konsilantaro kun ĉiuj formalaĵoj okazas en dimanĉo antaŭtagmeze.


Aliĝo | Anmeldung


 

Programo

Jen la programskemo (ŝanĝoj ankoraŭ eblas):

Jaŭdo, la 29-a de majo 2025

11:00: membroasembleo de EMAS en la kavalira salono

11:00: ekskurso al Sieber kun tiuj, kiuj ne partoprenas en la membroasembleo

vespere: manĝo en ĉina restoracio kaj interkonatiĝo

Vendredo, la 30-an de majo 2025

09:30: Enkonduko: sinprezentoj de ĉeestantoj kaj eta raporto pri la lasta aktivula semajnfino

10:00: Pleno „Kio antaŭenigas nin“ – prezentaĵoj de venontaj projektoj kaj ideoj el la landaj ligoj kai lokaj grupoj
   • pri ekspozicioj en Esperanto (Petro) Maks kaj Morits
   • kiel kreiĝas Esperanto aktuell (kun Yasho)

12:30: tagmanĝo en la urbo, libertempo

14:30: Atelieroj (en interesgrupoj)
   • produkti filmetojn – enkonduko kaj ekzercoj
   • peti subvenciojn (kie kaj kiel?)
   • kiel skribi gazetartikolojn (Petro) + ekzercado kaj retrokuplo

17:30: Pleno kun raportoj el la atelieroj

19:00: Vespermanĝo en restoracio Akropolis

Sabato, la 31-an de majo 2025

09:30: Pleno „Kio antaŭenigas nin“ – kun pliaj temoj
   • via loka varbstrategio
   • daŭrigo de laborgrupoj de vendredo

13:00: tagmanĝo en la urbo (mempagenda)

15:00: gvidata promeno tra Herzberg – novaj ZEOj (Petro)

19:00: Vespermanĝo en restoracio Mamma Mia

Dimanĉo, la 1-an de junio 2025

09:30 – 11:00 formalaĵoj de la kunveno de landaj ligoj kun jena tagordo

    TOP 1. Annahme der Tagesordnung

    TOP 2. Wahl eines Protokollführers

    TOP 3. kurzer Bericht des Bundesvorstands

    TOP 4. Bericht des Kassenwartes (Haushaltsentwurf wird zum DEK vorgelegt)

    TOP 5. Vorschau auf geplante Veranstaltungen des D.E.B.

    TOP 6. Ort und Zeitpunkt des D.E.K. 2025

    TOP 7. Verschiedenes

Adiaŭo

11:30: Estrarkunsido


► Aliĝo | Anmeldung