Esperanto en Göttingen

Druckversion | Presebla versio

Informoj:

Nuntempe estas kelkaj Esperanto-parolantoj en Göttingen. La loka grupo estas nur rekonstruata. Ni estas malfermitaj al helpaj manoj. En 1949 okazis en Göttingen la Germana Esperanto-Kongreso. Estas tempo, ke denove oni parolu pli da Esperanto en nia urbo.

Podkasto pri la Esperanto-urbo en la Urboradio Göttingen:

La Urboradio Göttingen raportis pri la Esperanto-urbo Herzberg am Harz la 15-an de decembro 2023. Okaze de Zamenhof-tago Peter Zilvar, prezidanto de la Esperanto-Societo Suda Harco, estis intervjuita. La artikolo estas elŝutebla ĉi tie:

https://www.stadtradio-goettingen.de/beitraege/kultur/die_weichen_stehen_auf_verstaendnis_die_esperanto_stadt_herzberg

Premia ceremonio:

Dum la Zamenhof-Festo 2023 en Herzberg am Harz, al Dr. Steffen Möller de la loka grupo en Göttingen estis premiita la Ora Madono. La Ora Madono estas migradpremio kiu estas aljuĝita dum unu jaro al membroj kaj amikoj de la Suda Harza Esperanto-Asocio pro servoj al la reklamado kaj disvastigo de Esperanto en la regiono.

Kunveno:

La venonta kunveno okazos la 24-an de Aprilo 2024. La ejo estos anoncita ĉi tie.

Vizito de la "Forum Wissen":

La 3-an de decembro ni estis kun esperantistoj el Herzberg am Harz kaj Kassel ĉe Forum Wissen, la sciencmuzeo en Göttingen. Poste ni iris al la kristnaska bazaro.

Varba ago:

Nova varbmaterialo oni povas trovi en la urba biblioteko, Gotmarstraße.

En la venontaj semajnoj kvar Esperantaj ŝtonoj estos disdonitaj en Göttingen. Se vi trovas unu, vi bonvenas sendi foton al la kontaktadreso sube aŭ afiŝi ĝin en Instagram kaj indiki #esperantogoettingen.

Kontakto:

Dr. Steffen Möller: steffen.moelleratesperanto.de