18-a Rata Rendevuo 2021 en Porta Westfalica kaj Bückeburg

Druckversion | Presebla versio

Invito al la

18-a “Rata Rendevuo” en Porta Westfalica kaj Bückeburg

dimanĉon,  la 26-an de septembro 2021

 

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Porta Westfalica kaj Bückeburg. Ni ŝatas pasigi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj belegan tagon. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: +49 162 7536396.

La programo:
ekde la 10-a: Kunveno: parkejo supre ĉe la monumento (pagenda), Kaiserstr. 14, Porta Westfalica
10:30: Komenco de la ĉiĉeronado al la Kaiser-Wilhelm-monumento kaj centro por vizitantoj de la parkejo, https://www.kaiser-wilhelm-denkmal.lwl.org/
12:00: Tagmanĝo en la restoracio „Wilhelm 1896“ kun belega panoramo, https://www.wilhelm1896.de/, poste veturado per aŭtoj al Bückeburg (ĉ. 18 min., 16 km)
14:30: Ĉiĉeronado tra la Helikoptera Muzeo Bückeburg, Sabléplatz 6, Bückeburg, https://www.hubschraubermuseum.de/
ĉ. 16:30: fino en la glaciaĵejo Venezia, Lange Str. 27, Bückeburg, https://www.venezia-bueckeburg.de/

 (© Touristikzentrum Westliches Weserbergland)
Kostoj: Enirbiletojn kaj honorariojn por la ĉiĉeronadoj transprenas la Esperanto-grupo Hameleno. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (restoracio, glaciaĵejo) ĉiu mem pagas.

Alveno: Por per trajno alvenantoj: ni ofertas ŝoforadon de la stacidomo Porta Westfalica (ĝis ĉ. 10:10). Bonvolu ankaŭ aldoni, se vi deziras kunvetureblecon de Porta al Bückeburg. La stacidomo en Bückeburg estas piede ĉ. 10 min., 800 m, for de la centro.

Protektado kontraŭ la kronviruso: Vi devas atenti ĉiujn regulojn pri distanco kaj higieno kaj vi devas kunporti maskon por buŝo kaj nazo! Ni devas noti kontaktdatojn. Por la vizitanta centro validas la „3G“-regulo ekde la 26-a de aŭg.. Vizitantoj devas pruvi, ke ili estas vakcinitaj, saniĝitaj aŭ negative testitaj (testo ne pli aĝa ol 48 horoj).

 (© shg aktuell

Aliĝo:
nepre ĝis la 18-a de septembro. Pro la reguloj la nombro de partoprenantoj povus esti limigitaj. Por la monumento estas rezervitaj du ĉiĉeronadoj por po 10 personoj. Pro tio bonvolu aliĝi rapide, ĉar ne certas, ĉu ni povus mendi plian ĉiĉeronadon. Partopreno laŭ la vico de la aliĝo.
Aliĝilo al: hamelnatesperanto.de , telefono: +49 162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf

Nomo: 
Adreso:
Telefono: 

Retpoŝtadreso: 

Aliĝo:
Mi partoprenas jenajn programerojn:
O Ĉiĉeronado Kaiser-Wilhelm-monumento Porta Westfalica  (10.30-ĉ.12.00)
Restoracio Wilhelm 1896 (ekde 12.30)
O Ĉiĉeronado tra la Helikoptera Muzeo Bückeburg (14.30-16.00)
Glaciaĵejo Venezia (ekde ĉ. 16.15)
Mi mendas jenan tagmanĝon el la menukarto:
https://www.wilhelm1896.de/wp-content/uploads/2020/10/Speisen-und-Getraenke-mittag.pdf (jen eltiraĵo):

1) Salata Bovlo de Vilhelmo,                                                                      14,60 €, (aldone: skribu sub 12))
2) Nudelaĵo en krema blankvina parmesana saŭco (vegetara)       ,           17,50 €, (aldone: skribu sub 12))
3) Somera legomo-raguo (vegana),                                                          15,90 €
4) “Piccata alla Milanese“,                                                                         18,90 €
5) Marinita sandrofileo,                                                                              23,70 €
6) Kun sesamo fritita perkofileo,                                                              20,90 €
7) Lakita porkofileo en larda mantelo sur rostostango,                             16,90 €, (aldonaĵoj: skribu sub 12))
8) Rumpsteko de la Black Angus, ĉ. 180 g,                                                22,90 €, (aldonaĵoj: skribu sub 12))
9) Argentina bovfilea steko,                                                                       29,50 €, (aldonaĵoj: skribu sub 12))
O10) Dry Aged Rumpsteko de Germana Junbovino,                                     27,90 €, (aldonaĵoj: skribu sub 12))
O11) Tranĉaĵoj de Bio-Salmfileo,                                                                   17,50 €, (aldonaĵoj: skribu sub 12))
O12) aldone, saŭcoj | butero | aldonaĵoj: …………………..……………………………………………………. ..…,… €
Antaŭplado: ………….……………………………………………………………………………………….……. ..…,… €
Deserto: …………………………………………………………………………………………………….………. ..…,… €
O Mi ne partoprenos la tagmanĝon en la restoracio, sed manĝos manĝaĵeton en la kiosko „Willem“ ĉe la parkejo.

O Kiu ŝatas: aldone mi donacos sumon de  ............. eŭroj por kovri la kostojn kaj por tio mi deziras havi donac-kvitancon:  O Jes I O Ne      Konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB

O Mi konsentas, ke fotoj de la renkontiĝo, sur kiuj mi estas videbla, povos esti publikigitaj en la kluba gazeto, sur la retpaĝo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj/aŭ sur la fejsbuka paĝo de la grupo.
O Ne, mi ne volas aperi tie.

O Mi bezonas kunvetureblecon de la stacidomo Porta Westfalica al la monumento. Alveno Porta: ……………….
O Mi bezonas kunvetureblecon por la veturado de Porta al Bückeburg.
O Mi povas kunporti ..... personojn de Porta al Bückeburg.
O Mi povas kunporti matene ..... personojn de la stacidomo Porta Westfalica al la parkejo ĉe la monumento.

Bonvenon!

Aldonaj informoj: