16-a Rata Rendevuo 2019 en Einbeck

Druckversion | Presebla versio

Invito al la

16-a “Rata Rendevuo” en Einbeck

dimanĉon, la 29-an de septembro 2019

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Einbeck. Ni ŝatas pasigi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj belegan tagon.

Loko: Einbeck. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: +49 162/7536396.

La programo: - ekde ĉ. la 10-a: Renkontiĝo en la Eiscafe Dolomiti, Marktstr. 9. Ĉi-tie estas ebleco trinki kafon aŭ matenmanĝi (malfermita ekde la 10-a). Bonvolu esti en la PS.Speicher je la 10-a 53! Vojo: 650 m, ĉ. 8 min.

 © pilot_micha)
- 11-a-12-a 30 (eble 2-a grupo 11-a15-12-a45): Ĉiĉeronado tra la ĉefa ekspozicio de la PS.Speicher: La PS.Speicher (Tiedexer Tor 3) estas motorcikla kaj aŭtomobila muzeo. Ĝi mem rigardas sin kiel travivaĵ-ekspozicio pri la evoluigo de la individua moveblo sur radoj. Estas prezentitaj pli ol 300 historiaj bicikloj, motorcikloj kaj aŭtomobiloj el al pasintaj 130 jaroj, kiuj rakontas la historion de la movkapabloj per motoroj ekde la komenco ĝis aktualaj futuraj vizioj: https://www.ps-speicher.de/hauptausstellung.php

- 13-a-14-a 30: Tagmanĝo en la Brodhaus Einbeck, Marktplatz 13. https://www.brodhaus-einbeck.de/ La Brodhaus Einbeck estas la plej aĝa gastejo en Malsupra Saksio. Bonvolu antaŭmendi vian manĝaĵon!

 (© 1elf12)
- 15-a-16-a 30: Ĉiĉeroado tra la malnova urbocentro (eble en 2 grupoj) „Tra la jarcentoj“: Dum trankvila promenado tra la ĉarma malnova urbocentro estas klarigataj la impresaj stacioj de la Einbeck-a historio. Laŭlonge de arte ornamitaj trabfakaj domoj, imponaj sakralaj konstruaĵoj kaj historiaj muraroj vi ekscias pli pri interesaj personoj kaj la facetoj de la biera historio, kiuj kreis la urbon laŭ politika, ekonomia kaj kultura vidpunktoj. Lasu vin ensorĉi de la idilia etoso de nia urbo: https://www.einbeck.de

- poste: Adiaŭo en kafejo en la centro, ekz. en la „Steinhaus Einbeck“, Marktplatz 23. Poste hejmenveturado.

Kostoj: Enirbileto PS.Speicher: 12,00 € (6,50 € rabatia por junuloj, lernantoj, studentoj, handikapuloj, posedantoj de ligitimilo de honora ofico en Malsupra Saksio) . La kostojn por la ĉiĉeronadoj transprenas la Esperanto-grupo Hameleno. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (glaciaĵejo, Brodhaus, kafejo) ĉiu mem pagas;

Alveno: La Esperanto-grupo Hameleno plej verŝajne alvenos trajne (pro kunveturado per grupa bileto bonvolu antaŭe anonci tion ĉe ni): Hameln-Einbeck 8:28-9:41; Vojo stacidomo-glaciaĵejo 750 m ĉ. 9 min. Reveturo: trajno Einbeck-Hameln 17:13-18:27 aŭ pli poste: trajno 19:13-20:27;

Aliĝo: bonvole nepre aliĝu ĝis la 23-a de septembro ĉe: hamelnatesperanto.de , Telefono: 0162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf
Bonvole ĝiru la kotizon ĝis la 23-a de septembro 2019 al la konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB

Aliĝilo: Mi partoprenos jenajn programerojn:
O Glaciaĵejo Eiscafe Dolomiti (ekde ĉ. la 10a)
O Ĉiĉeronado tra la ĉefa ekspozicio PS.Speicher  (11a-12a30 / 11a15-12a45)
O Brodhaus Einbeck (ekde la 13a)
O Ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro (15a-16a30)
O Kafejo, ekz. Steinhaus (ekde ĉ. la 16a30)

O Mi mendas jenan tagmanĝon el la menukarto por grupoj https://www.brodhaus-einbeck.de/reisegruppen.html  (inkluzivas antaŭan pankorbon kun Einbeck-a mustarda butero):
O A) Antaŭplado: Malgranda Einbeck-a mustarda supo 3,00 €
O B1) Du marinitajn salpeklitajn haringojn en dommastrinmaniera saŭco, salato kaj salterpomoj 10,50 €
O B2) Brodhaus bierrostaĵo de porka nuko kun Einbeck-a malhelbiera saŭco, legomoj de la sezono, rostitaj terpomoj 12,50 €
O Einbeck-a mustarda eskalopo – Porka eskalopo en panado el diversaj mustardaj specoj de la Einbeck-a mustard-muelejo 12,50 €
O B3) Freŝaj rubandnudeloj en tomata saŭco, ratatujaj legomoj, Parma fromaĝo kaj salato 11,90 €
O B4) Galantino laŭ dommastrina maniero kun remolada saŭco, salato kaj rostitaj terpomoj 10,50 €
O B5) Pelvo da salato laŭ Brodhaus-maniero – Salatfolioj kun dommaniera saŭco, rostita kokina brusto, rostpano kaj doma pano 11,90 €
O C) Deserto: Bera frukto-griaĵo kun vanila glaciaĵo 2,80 €.

O La kotizon de .......... eŭroj mi ĝiros je la  ....................... (O lern./stud. O handikap. O honora ofico)
O Kiu ŝatas: aldone mi donacos sumon de  ............. eŭroj por kovri la kostojn kaj por tio mi deziras havi donac-kvitancon:  O Jes I O Ne

O Mi konsentas, ke fotoj de la renkontiĝo, sur kiuj mi estas videbla, povos esti publikigitaj en la kluba gazeto, sur la retpaĝo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj/aŭ sur la fejsbuka paĝo de la grupo.
O Ne, mi ne volas aperi tie.

 

Prefere aliĝu per la reta aliĝilo. Ĝi troviĝas ĉi tie: 
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/anmeldungali%C4%9Do-rata-rendevuo-2019