Pasintaj datoj 2019

Druckversion | Presebla versio

Pasintaj datoj 2019:

kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas

Decembro 2019

 (© UEA)
01.12.2019:     09.00-12.00 Roterdamo:     Seminario pri la financoj de UEA
Seminario pri la financoj de UEA. Programo vidu ĉe: https://eventaservo.org/eventoj/aabcde aŭ https://www.facebook.com/events/381364872790620 

 (© Stefano59Rivara(© aachenerkinder.de)
11.12.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Lokoj - Ludo: Codenames
Eva kaj Heinz raportas pri la semajnfino en Roterdamo. Ni pritraktas la temon "Lokoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo. Ni ludas la ludon "Codenames" (koditaj nomoj) en Esperanto.

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
13.12.2019:     18.00 horo Pfannekuchen:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj de la landa asocio EMAS
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj de la landa asocio EMAS. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero. Bonvolu aliĝi ĝis la 10-a de decembro ĉe Heinz W. Sprick aŭ per la Doodle-listo: https://doodle.com/poll/9axt4x2yiyn2hpif .

Kaj jen la gajnintoj ĉe la elekto de la Esperanto-vorto de la jaro - inter la 86 proponitaj vortoj atingas "grupĉikanado" kun 32 poentoj la 10-an rangon. Kun 42 poentoj sekvas sur la 9-a rango "antaŭferivestaĵlavtago". La 8-an rangon atingas kun 44 poentoj "otorinolaringologino". Sur rango 7 sekvas kun 46 poentoj "kamentubopurigisto". Sur rango 6 estas kun 48 poentoj "strekokodoskanilo". Poste sekvas kun iom da distanco rango 5: "flugantspagetmonstrismo" kun 68 poentoj. Kun nur du pliaj poentoj venas nun eĉ tri vic-vortoj de la jaro: 70 poentojn atingas: "mondkulturheredaĵo", "reutiligeblaĵoj" kaj "unubuŝaĵo". Kaj kun denove iom da distanco estas elektita kiel Esperanto-vorto de la jaro 2019:"ĉiofarantino", kun 87 poentoj!
Jen la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti: Elekto al la Esperanto-vorto de la jaro 2019

Inter ĉiuj 21 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponoj, estis lotumita premio: pri la bildlibro de Willy Vandersteen "Cisko kaj Vinjo - La Brusela Bubo" nun povas ĝoji: Karin Klose. Koran gratulon!

Kristnaska paŭzo

 (© NR)
27.12.2019-03.01.2020:     Wiesbaden:     18-a NR Novjara Renkontiĝo
Kune festi la Novan Jaron, kun familioj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj. 
Programo kaj informoj: https://eventaservo.org/eventoj/i6SmaXv4WcYRCi74 aŭ http://www.esperantoland.org/nr/

 (© Jufa Hotel Nördlingen)
28.12.2019-03.01.2020:     Nördlingen:     5-a Luminesk'
Silvestra Renkontiĝo de la Germana Esperanto-Asocio. Programo kaj informoj: https://eventaservo.org/eventoj/ChatQVrMezb8HB-h aŭ https://www.esperanto.de/eo/enhavo/luminesk-201920-1

Novembro 2019

 (© nl:User:Ellywa)
13.11.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Mastrumado
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Mastrumado" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.

 (© Zeus)
27.11.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Prezentado en radio Deutschlandfunk Kultur - Kantoparado
Ni kune aŭskultas la prezentadon en la radioprogramo de Deutschlandfunk Kultur: La senbabeligo de la mondo - Esperanto, Volapuko, la klingona - planlingvoj hodiaŭ. Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ĉiu prezentas unu el siaj plej ŝatataj kantoj kaj fine ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Ni aŭskultas 1) "Kajto flugas" de Kajto, 2) "La malnova balancilo" de Kajto, 3) "La lasta tago en Aŭgusto" de Mikaelo Povorin, 4) "La son' de silento" de Manŭel, 5) "Dek bovinoj", infankanto, 6) "Miss Esperanto" de Mikaelo Povorin, 7) "Haleluja" de Manno Montano, 8) "Ami por du" de Ifan Rais. Post voĉdonado "La malnova balancilo" de Kajto estis elektita "La kanto de la tago"!

 (© UEA)
30.11.2019:     10.00-17.00 Roterdamo:     Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (Universala Esperanto-Asocio) 
Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kun prelegoj de Orlando E. Raola, Heidi Goes, Klara Ertl, Guillaume Armide, Duncan Charters, Joop Kiefte. Programo vidu ĉe: https://eventaservo.org/eventoj/iWnVaxUygORJVwBq aŭ https://www.facebook.com/events/2226908600933748 

Oktobro 2019

 (© Goele(© Wikimedia Commons )
09.10.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Mezuri kaj mezuriloj - Proverba ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Mezuri kaj mezuriloj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.Ni ludas la Proverban ludon.

 (© Dewezet(© en:User:Demi)
23.10.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Historiaj artikoloj 1990-hodiaŭ - Ludo: Pendumilo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni aŭskultas la kanton "Esperanto" de "Tutmonda Muziko" kaj rigardas la Jutub-filmon pri ĝi. Heinz montras la trian parton de malnovaj artikoloj pri Esperanto el la arkivo de la Dewezet, nun de 1990 ĝis hodiaŭ. Ni ludas la ludon "Pendumilo".

 (© Hotel & Gastro Union)
30.10.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Profesioj kaj okupoj
NE OKAZAS! Mallonge antaŭe anoncita nuligo de la kulturcentro, ĉar la Sumpfblume dum tri tagoj estas fermita kaj la kafejo nur malfermiĝos merkredon je la 21-a horo por la halovena festo, pro kio ne estos uzebla ĉambro por ni!
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Profesioj kaj okupoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.

Septembro 2019

 (© Harald Küppers
11.09.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Koloroj (daŭrigo)
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz rakontas pri la Itala Kongreso en Triesto. Ni pritraktas la temon "Koloroj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.

 (© pexels-photo)
14.09.2019:     Hannover:     EMAS-Jarĉefkunveno
Sabaton, la 14-an de septembro 2019 okazas la jarĉefkunveno de EMAS (Esperanto Malsupra Saksio - la landa asocio por Malsupra Saksio kaj Bremeno de la Germana Esperanto-Asocio) en la ĉambroj de la asocio CAN ARKADAŞ. Post tio okazas prelego pri la Esperanto-urbo Herzberg kaj la Interkultura Centro. Poste sekvas komuna tagmanĝo en la restoracio MIKADO kaj posttagmeza programo.

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
15.09.2019:     Hessisch Oldendorf:     Informstando ĉe la tago de la kulturoj kaj H.O.-Ton-Musikfestivalo
La Esperanto-grupo Hameleno partoprenas per informstando ĉe la tago de la kulturoj en Hessisch Oldendorf. Ni ankaŭ ofertas Esperanto-rapid-kurson. 

 (© Association pour l’Espéranto (APE))
19.-22.09.2019:     Charleroi, Belgien     BeNeLuksa Kongreso 2019
La belga-nederlanda-luksemburga kongreso okazas ĉi-jare en Charleroi. http://www.benelukso.eu/ partopreno planita, sed ne realigita

 (© pej.pl
20.-22.09.2019:     Poznan, Polen     35-a ARKONES (Kunst-Konfrontationen in Esperanto)
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. http://www.arkones.org/eo partopreno planita, sed ne realigita

 (© Esperanto-USA retbutiko
25.09.2019:     18.30 Uhr Sumpfblume:     Gustumi Esperanto-aeron kun la Ratkaptisto - enkadre de la jubileo 40 jaroj Sumpfblume
Por gustumi Esperanto-aeron ni invitas vi al malferma leciono! Ne necesas antaŭkonojn. Kune kun la Ratkaptisto de Hameleno ni lernas la bazajn regulojn de la lingvo!

 

 (© Esperanta retradio)
25.09.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Esperanta retradio
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni aŭskultas kaj legas artikolojn el la Esperanta retradio: "Hula-dancado kontraŭ alta sangopremo"

 (© 1elf12)(© pilot_micha)
29.09.2019:     Einbeck     16-a Rata Rendevuo en Einbeck
Ni renkontiĝas kun Esperanto-amikoj el la najbaraj Esperanto-grupoj en Einbeck. Ni vizitas la "PS.Speicher", tagmanĝas en la "Brodhaus" kaj iras kun ĉiĉerono tra la pitoreskan malnovan urbocentron.
Pliaj informoj kaj aliĝilo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/16-rata-rendevuo-2019-en-einbeck

Aŭgusto 2019

 (© Dronepicr (© Harald Küppers

14.08.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Sommertreffen - Temo: Koloroj
Ni rakontas pri la someraj ferioj. Trinesh prezentas sin. Eva parolas pri la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevežys, Litovio. Ni pritraktas la temon "Koloroj" per demandoj kaj ludoj. Heinz prezentas la ludon "Vortludo".

 (© Itala Esperanto-Federacio
24.-31.08.2019:     Triest, Italien:     86-a Itala Kongreso de Esperanto
https://kongreso2019.esperanto.it/eo/

 (© esperanto-buchversand)
28.08.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Paŭlo el Kanado. 

Julio 2019

Somera paŭzo

 (© Cajeton
06.-14.07.2019:     Panevežys, Litovio   55-a BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj)
Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 55-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-55). La aranĝo estas dediĉata al la 100-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio. http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55&ckattempt=1

 (© SES/Heinz W. Sprick
12.-20.07.2019:     Nitra, Slovakio     SES 2019 (Somera Esperanto-Studado)
SES 2019 okazos en la historia slovaka urbo Nitrasituanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. La programo konsistos el kelkaj partoj: Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo; Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.; Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko… 
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. https://ses.ikso.net/2019/eo/ Partopreno planita, sed ne realigita.

 (© Satama
20.-27.07.2019:     Lahti, Finnlando     104-a UK (Universala Kongreso de Esperanto)
Ĉi tiun jaron la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Finnlando. https://uea.org/kongresoj/ 
Partopreno planita, sed ne realigita.

 (© Peter Zelizňák
28.07.-04.08.2019:     Liptovský Hrádok, Slovakio     75-a IJK (Internacia Junulara Kongreso de Esperanto)
Ĉi tiun jaron la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto okazos en Slovakiohttps://ijk2019.tejo.org/ 
Partopreno planita, sed ne realigita.

Junio 2019

 (© Wikimedia) 
12.06.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Kiu estas mi? - 
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Eva, Heinz kaj Anne raportas pri la Germana Esperanto-Kongreso kaj la KEKSO en Neumünster. Ni pritraktas la temon "Kiu estas mi?" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.

  (© Johannes Susen)
26.06.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Gramatika ekzerco el edukado.net - Krucvortenigmo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni solvas krucvortenigmon.

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
28.06.2019:     17.00 horo Ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen:     Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Ĉiu kunportas por si mem ion por kradrosti kaj eble ankoraŭ iomete (salaton, panon, trinkaĵojn, ktp.) por la bufedo. Krome ni kune volas muziki. Conny II jam sendis kelkajn notojn. Kiu jam antaŭe volas ricevis ilin, bonvolu skribi al Heinz. Ni ĝojas pri via ĉeesto. Por scii, kiom da homoj ni estos, bonvolu aliĝi ĝis la 23-a de junio per la Doodle-listo: https://doodle.com/poll/zma8bcazgy7r7gtf

Majo 2019

 (© Martin Rulsch)
08.05.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Vestaĵoj
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Vestaĵoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.

 (© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
17.05.2019:     20.00 horo Hannover:     Kuna manĝado kun Esperantistoj en Hanovro III
Ni ankoraŭfoje veturas al Hanovro, vizitas Esperantistojn kaj kune manĝas en la barata restoracio Mangal's Kitchen.

 (© edukado.net(© Martin Schmitt)
22.05.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Gramatika ekzerco el edukado.net - Ludo Skrablo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net (Kioma horo estas nun?). Ni ludas la ludon Skrablo en Esperanto.

 (© Jugenddienst Kirche Hameln-Pyrmont) 
29.05.2019:     19.00 horo Jugendgästehaus Finkenborn:     Renkontiĝo ĉe BARO sur la Finkenborn
Ni renkontiĝas ĉe la BARO sur la Finkenborn kaj babilas kun la aliaj partoprenantoj. Ni kune manĝas, trinkas kaj ludas.

 (© Jugenddienst Kirche Hameln-Pyrmont) 
29.05.-02.06.2019:     Jugendgästehaus Finkenborn, Hameln     60-a BARO Berlina Arbara Renkontiĝo
http://krokodilo.de/baro/baro.php

 (© Andreas Geick
07.-10.06.2019:     Neumünster:     96-a Germana Esperanto-Kongreso
https://www.esperanto.de/de/enhavo/einladung-0

 (© Deutsche Esperanto-Jugend) 
07.-10.06.2019:     Neumünster:     25-a KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO) de la Germana Esperanto-Junularo
https://www.esperanto.de/de/enhavo/gej/kekso

Aprilo 2019

 (© Frank Wouters)
10.04.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Bestoj
Ni pritraktas la temon "Bestoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.

 (© Tiia Monto)
11.-15.04.2019:     Eilat, Israelo + Akaba, Jordanio     5-taga Verda Festo ĉe la Ruĝa Maro
La 20-a Israela Esperanto-Kongreso okazas de la 11-a ĝis 14-a de aprilo en Eilat. Kaj la festo daŭriĝas de la 14-a ĝis 15 a de aprilo en la najbara urbo Akaba per la Kunveno de MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA). Poste estas ebleco partopreni rondvojaĝon de la 15-a ĝis 24-a de aprilo tra Jordanio kaj Israelo (Wadi Rum, Petra, Morta Maro, Jeriko, Masada, Jerusalemo, Tel-Aviv-Jafo, Haifa, Akko,Nazareto, Galileo). 
http://www.esperanto.org.il/ik20-mona.html

 (© E-mental)
12.-14.04.2019:     Chotěboř, Ĉehio     15-a BIERo (Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo)
Inter planataj programeroj estas trarigardo de loka bierfabriko kun gustumado de biero, vizito de ĉevalejo kun ebleco rajdi, promeno tra la urbo Chotěboř, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado, … 
http://www.e-mental.cz/archiv/12961

 (© Printempa Semajno Internacia)
15.-22.04.2019:     Hochspeyer     35-a PSI (Printempa Semajno Internacia)
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 35a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj. https://psi.esperanto.de/2019/ 
 Partopreno planita, sed ne realigita

 (© Peko
18.-22.04.2019:     Simmerath     Peko 2019
Organizita de la "Verdaj Skoltoj" de pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…kaj nun unua foje en Germanujo! Sed estas tre proksima al Belgio kaj Nederlando! http://verdajskoltoj.net/peko-2019-informoj-eo/

 (© lernu.net(© Wikipedia)
24.04.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     lernu.net - Kurso "La teorio Nakamura" - Ludo Dixit
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz raportas pri la BIERo en Chotěboř/Ĉeĥio kaj Eva raportas pri la Israela Esperanto-Kongreso en Eilat kaj la MONA-renkontiĝo en Akaba/Jordanio. Ni trarigardas la retpaĝon lernu.net kaj la kurson por komencantoj "La teorio Nakamura". Ni ludas la ludon Dixit.

Marto 2019

 (© Heinz W. Sprick © esperanto-buchversand)
13.03.2019:     18.15 horo Sumpfblume:     Esperanto-kurso por komencantoj komenciĝas!
Nova Esperanto-lingvokurso por komencantoj komenciĝas merkredon, la 13-an de marto je la 18.15 horo. Ĝi daŭras dum grupvesperoj ĝis la 19.30 h, en aliaj vesperoj ĝis la 20-a h. Kostoj: 20 € por libro kaj kopioj, daŭro ĉirkau 25-30 vesperoj. Aliĝo kaj pliaj informoj ĉe Heinz W.  Sprick, hamelnatesperanto.de

 aŭ telefone sub 0162/7536396.

 (© Lupus in Saxonia)
13.03.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Temo: Manĝaĵoj
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Manĝaĵoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo. Heinz prezentas la apon "Drops", kun kiu oni ankaŭ povas lerni Esperanto-vortojn.

 (© edukado.net(© Vinilkosmo)
27.03.2019:     19.30 horo Sumpfblume:     Gramatika ekzerco el edukado.net - KD: "Tro" de Ale kaj Vojaĝo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net pri la temo akuzativo (Aktiva vivo kun akuzativo). Ni auŝkultas kaj tradukas la kantojn de la nova KD "Tro" de Ale kaj Vojaĝo.

Februaro 2019


06.02.2019:     18.30 horo Sumpfblume:     Informvespero pri Esperanto
Esperanto - la internacia planlingvo. Informvespero por interesitaj homoj.

 (© Stadt Herzberg am Harz)
08.-10.02.2019:     Herzberg am Harz:     Esperanto-semajnfina kurso
En Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, denove okazas lingvokursoj por la niveloj A1-B2.


13.02.2019:     19.00 horo Sumpfblume:     Jarĉefkunveno
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
Tagordo:

  1. Saluto
  2. Jara raporto
  3. Kasa raporto
  4. Raporto de la revizoroj
  5. Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
  6. Elekto de unu revizoro
  7. Proponoj
  8. Planoj por 2019
  9. Diversaĵoj

 (© esperanto-buchversand)
27.02.2019:     19.00 horo Sumpfblume:     "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Geoffrey el Kanado. 

 (© Moguntiner
27.02.-03.03.2019:     Mainz     Bibliaj Tagoj
https://www.esperanto.de/de/keli/aktivadoj

Januaro 2019

  (© duolingo.com)
09.01.2019:     19.00 horo Sumpfblume:     Unua Duolingo-renkontiĝo - Duolingo-eventoj - Duolingo-klubo
Ni invitas ĉiujn, kiuj per la apo Duolingo lernas Esperanton, kaj ĉiujn, kiuj havas intereson pri Esperanto, al renkontiĝo por interkonatiĝi, por interŝanĝi spertojn kaj por babili. Eva raportas pri la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden. Heinz klarigas, pri kio temas la Duolingo-eventoj. Ni kune rigardas la ekzercojn en la Duolingo-klubo en la apo.


23.01.2019:     19.00 horo Sumpfblume:     Esperanto-kantoj
Eva prezentas kelkajn Esperanto-kantojn de Mikaelo Povorin, Mikaelo Bronŝtejn kaj Gian Franco Molle. Ni aŭskultas kaj tradukas ilin.

 (© Wikimedia Commons )
30.01.2019:     19.00 horo Sumpfblume:     Esperanto-proverbo-ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni rigardas la retpaĝon proverbaro.net kaj ludas Esperanto-proverbo-ludon.
Jam je la 18-a 30 okazas kaskontrolado.