Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando"


De la 22a ĝis 25a de majo 2015 okazis la 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln. La 25-an kaj 26-an de novembro 2017 ni festis la jubileon "30 jaroj "La Ratkaptista Bando" per koncerto de Kajto kaj Jonny M. kaj multaj aliaj programeroj.
Kontakto al la Esperanto-grupo en Hameleno:
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando",
Heinz W. Sprick,
Schmiedeecke 2,
31840 Hessisch Oldendorf,
Tel: +49 162/7536396,
Email: hameln
esperanto.de
Renkontiĝoj kaj eventoj:
Regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo en Hameln: la 3-an (kaj 5-an) merkredon de la monato je la 19a horo 30 en la kultur- kaj komunikadcentro "Sumpfblume", Am Stockhof 2a, en Hameleno www.sumpfblume.de . La 2-an kaj 4-an merkredon ni renkontiĝas kun gastoj el multaj lokoj kaj landoj je la 20-a horo virtuale per Zoom.
Ĉe tio ni ekzercas la lingvon dum babilado, prelegoj, kantoj, ludoj, ktp. Junaj kaj maljunaj, inaj kaj viraj homoj, kaj aparte junuloj kaj Esperanto-gastoj ĉiam estas bonvenaj ĉe ni. Volonte ni helpas kaj donas pliajn informojn. Koran bonvenon!
Plenan kalendaron kun la estontaj aktualaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo Hameleno kaj la eventoj, kiujn partoprenos membroj de la Ratkaptista Bando, vi trovas ĉi tie: > KALENDARO
Kontoinformoj, komunutileco, estraro, statuto, aliĝilo
La informojn pri tiuj formalaĵoj vi trovas ĉi tie: > OFICIALAĴOJ
Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj
Reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj per Zoom:
(© lernu.net)
Ĉu vi ŝatas partopreni retan Esperanto-kurson por germanlingvaj komencantoj?
Komenciĝis nova reta kurso por komencantoj, ĉiam ĵaŭde en 2 grupoj: de la 18-a ĝis la 19-a 30 kaj de la 20-a ĝis la 21-a 30.
Ankoraŭ estas bona ebleco aliĝi kaj kunpartopreni.
Ni uzas la kurson ĉe https://lernu.net/kurso/nakamura.
Rigardu ankaŭ ĉi tie: https://eventaservo.org/e/09okt25_EO-Kurs_Nakamura_1
Ekde 5 partoprenontoj ni ankaŭ denove ofertos kurson surloke en Hameln aŭ ĉirkaŭaĵo.
Kontakto: Heinz-Wilhelm Sprick, telefone: +49 162 7536396 aŭ retpoŝte: hameln
esperanto.de.
7-a de novembro 2025 ĝis 7-a de januaro 2026:
(© "La Ratkapitsta Bando)
12.11.2025: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 56-a/Tubara Kantoparado - Kanto-Konkurso de la 7-a de novembro ĝis la 7-a de januaro
Muzikistoj sendis 32 Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin. Poste vi povas voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas 2 eblecojn:
- per la paĝo de tubaro.aperu.net: ĉiu kanto havas tubaran ligilon. Mezuritaj estas la ofteco kaj daŭro de la aŭskultadoj, la ŝatoj kaj la komentoj. Jen vi trovas la kantojn ĉe Tubaro: https://aperu.net/blogo/tubara-kantoparado/
- per la konata paĝo de PollUnit: vi havas entute 21 poentojn por disdoni, maksimume 3 poentojn vi povas doni al unu kanto. Jen vi trovas la paĝon de PollUnit en diversaj lingvoj kaj pliajn klarigojn: https://eventaservo.org/e/7nov25-7jan26_56a_Kantoparado
Se vi havas malfacilaĵojn enmeti viajn poentojn ĉe PollUnit, vi povas sendi ilin detale listigitaj ankaŭ al hameln
esperanto.de
Jen vi trovas la Resuman Filmon kun etaj partetoj el ĉiuj kantoj: https://tubaro.aperu.net/v/ytb_wGLM7BwruK4/
Superrigardo pri renkontiĝoj en la kalendaro eventaservo.org :
Koran bonvenon!
Hameleno kaj la Vezera Montaro en Esperanto:
Ĉi tie vi trovas informojn pri nia urbo kaj nia regiono en Esperanto:
Mallonga informilo pri Hameleno:
http://www.hameln.de/eo/hameln-epo/
Filmo kun la Ratkaptisto pri Hameleno kaj la Vezera Montaro, kun subtitoloj en Esperanto:
https://www.youtube.com/watch?v=wDfz2WjqyXA
Arkivo:
Tiuj ĉi paĝoj funkcias ekde 2015 kaj estas daŭre aktaligataj. Per http://arkivo.esperanto.de/hameln vi ankoraŭ atingas la malnovajn paĝojn de la Esperanto-grupo Hameleno.