17-a Rata Rendevuo 2020 en Hessisch Oldendorf kaj Fischbeck

Druckversion | Presebla versio

Invito al la

17-a “Rata Rendevuo” en Hessisch Oldendorf kaj Fischbeck

dimanĉon, la 27-an de septembro 2020

 

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Hessich Oldendorf kaj Fischbeck. Ni ŝatas pasigi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj belegan tagon. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: +49 162 7536396.

La programo:

- ekde la 10-a:Ĉiĉeronado tra la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf  kun la artistino Gisela Mewes, ĉe la Bessmann Mode Outlet, Münchhausenstraße 1 (Parklokoj tie troviĝas, la stacidomo situas kontraŭe) http://skulpturenpark-hessisch-oldendorf.de/ . 
- 12:00-14:00:Tagmanĝo en la restoracio Ratsstuben, Lange Straße 60, (piede 600 m, 7 Min.) http://www.ratsstuben-hessisch-oldendorf.de/ . Bonvolu antaŭmendi la manĝon en la aliĝilo!
- 14:30-16:30: Ĉiĉeronado tra la Virina Kolegiato (Stift) Fischbeck kaj ties ĝardenoj (Pro la pandemio en 2-3 grupoj kun maksimume 9 personoj). Parkejo ĉe la Pordega Domo (Torhaus), ĉe la kruciĝo Stiftstraße/Am Stift kontraŭe de Stiftstraße 3, (tie ankaŭ renkontiĝejo kaj komenco de la ĉiĉeronado), https://stift-fischbeck.de/  (veturado de la Skulptura Parko ĝis Fischbeck 6 km, ĉ. 8 min).
- poste:fino en la kafejo Cafe am Stift, Stiftstraße 3, https://www.cafeamstift.de/

 (© Skulpturenpark Hessisch Oldendorf(link is external)

Kostojn por la ĉiĉeronadoj transprenas la Esperanto-grupo Hameleno. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (restoracio, kafejo) ĉiu mem pagas;

Alveno:La stacidomo Hessisch Oldendorf troviĝas rekte kontraŭe de la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf. Parkejoj troviĝas ĉe la Skulptura Parko kaj la Virina Kolegiato. Bonvolu mencii en la aliĝilo, se vi bezonas kunvetureblecon al Fischbeck kaj poste, je la fino de la renkontiĝo, al la stacidomo en Hessisch Oldendorf aŭ Hameln.

Protektado kontraŭ la kronviruso: Vi devas atenti ĉiujn regulojn pri distanco kaj higieno kaj vi devas kunporti maskon por buŝo kaj nazo! Ni devas noti kontaktdatojn.
Aliĝo: nepre ĝis la 17-a de septembro (ĉar la 18-an de septembro ni definitive devas mendi la konkretan nombron da ĉiĉeronoj). Pro la limigoj ni ĉi-foje ankaŭ havas supran limon de maksimume 27 partoprenantoj (laŭ eniro de la aliĝilo). Aliĝilo al: hamelnatesperanto.de , telefono: +49 162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf

 (© Wikipedia(link is external)

Nomo: ................................................... Telefono: .............................. Retpoŝtadreso: ...........................................

Aliĝo:Mi partoprenas jenajn programerojn:
O Ĉiĉeronado tra la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf  (10.00-12.00)
Restoracio Ratsstuben (ekde ĉ. 12.00)
O Ĉiĉeronado tra la Virina Kolegiato (Stift) Fischbeck kaj ties ĝardenoj (14.30-16.30)
Kafejo Café am Stift (ekde ĉ. 16.30)

Mi mendas jenan tagmanĝon el la menukarto por grupoj: (nr-o1-8 inkluzivas deserton)

1) Filetranĉaĵo laŭ „Zurika Maniero“, someraj legomoj, laŭdukinaj terpomoj                                    17,50 €
2) „Ratsstuben-Eskalopo“, kun rostitaj lardaj strioj, fritita ovo, miksita salato, frititaj terpomoj           14,90 €
3) „Ĉasista Eskalopo“, ĉampinjonoj en krema saŭco, krokedoj, salatoj de la sezono                                    13,50 €
4) „Pusta Eskalopo“, kun dika paprika saŭco, miksita salato, terpomfingroj                                     13,50 €
5) „Ratsstuben-Pato“, 3 porkaj medalionoj sur frititaj terpomoj, buntaj legomoj                                 15,50 €
6) Eskalopo laŭ „Viena Maniero“, terpomfingroj, miksitaj legomoj                                                  13,50 €
7) „Argentina“ rumsteko 200 gr laŭ man. de la gastejo, stufitaj cepoj, ĉampinjonoj, frititaj terpomoj, salato           19,50 €
8) Sandrofileo kun citrona butero aŭ herba butero, svingitaj terpomoj, salato                                 18,90 €
9) Mediteranea terpom-legom-pato, kun bakitaj Feta-fromaĝo-kuboj                                               11,90 €
O10) Bakita Feta-fromaĝo, kun ĉerizaj tomatoj, cepo kaj pano                                                               8,50 €
O11) Bendnudeloj en Gorgonzola saŭco, kun ĉerizaj tomatoj                                                               8,50 €
O12) Salattelero laŭ „Maniero de la gastejo“, kun a) O ŝinkaj strioj, b) O tinuso aŭ c) O fromaĝo        9,80 €

O Kiu ŝatas: aldone mi donacos sumon de  ............. eŭroj por kovri la kostojn kaj por tio mi deziras havi donac-kvitancon:  O Jes I O Ne        Konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB

O Mi konsentas, ke fotoj de la renkontiĝo, sur kiuj mi estas videbla, povos esti publikigitaj en la kluba gazeto, sur la retpaĝo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj/aŭ sur la fejsbuka paĝo de la grupo.
O Ne, mi ne volas aperi tie.

 

O Mi bezonas kunvetureblecon de Hessisch Oldendorf al la Virina Kolegiato Fischbeck.
O Mi bezonas kunvetureblecon por la reveturado al la stacidomo O en Hess.Oldendorf / O en Hameln.
O Mi povas kunporti ..... personojn de Hessisch Oldendorf al Fischbeck
O Mi povas kunporti je la fino ..... personojn al la stacidomo O en Hess.Oldendorf / O en Hameln