Pasintaj datoj 2024

Druckversion | Presebla versio

Pasintaj datoj 2024: 

kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed almenaŭ 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas

Marto 2024

 (© brettspielelust.de)
20.03.2024:     19.30 horo    Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Ludo: Cascadia
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago.  Poste ni ludas la ludon de la jaro 2022 "Cascadia" en Esperanto. 

 (© "Heinz W. Sprick  - La Ratkaptista Bando )
13.03.2024:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     41-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kja poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj - nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ tri tagojn pli poste de ĵaŭdo ĝis sabato en la reto. Iru al la paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-13mar24-41-a_Kantoparado
Por legi detale pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo de la Reguloj de la Kantoparado: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servohttps://eventaservo.org/e/RB-13mar24-41-a_Kantoparado

Februaro 2024

 (© UEA
28.02.2024:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     Artikolo el Kontakto pri AI - Artefarita Intelekto - Demandoj al ChatGPT
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni kune legas artikolojn el la revuo "Kontakto" pri AI - Artefarita Intelekto: Kiel ni alvenis ĉi tien kaj kien ni iras (Martin Rue, Britio) / ChatGPT: La limo rompita inter sciencfikcio kaj realo (Doniben Jimenez Jaramillo (Kolombio). Poste ni ankaŭ provas starigi demandojn al ChatGPT.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© Huch!-Verlag)
21.02.2024:     19.30 horo    Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Ludo "Dixit" en Esperanto
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni kune ludas la ludon "Dixit" en Esperanto. 

 (© Heinz W. Sprick - La Ratkaptista Bando )
14.02.2024:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     40-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kja poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj - nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ tri tagojn pli poste de ĵaŭdo ĝis sabato en la reto. Iru al la paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-14feb24-40-a_Kantoparado
Por legi detale pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo de la Reguloj de la Kantoparado: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servohttps://eventaservo.org/e/RB-14feb24-40-a_Kantoparado

Januaro 2024


31.01.2024:     19.30 horo    Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Jarĉefkunveno de la Ratkaptista Bando
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
La jarĉefkunveno okazas en la kultur- kaj komunikadcentron "Sumpfblume" en Hameleno. Por foraj membroj ni ankaŭ ebligas la partoprenon per la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno.
Ekde la 19-a jam okazos la kaskontrolado kun la kasisto kaj kasrevizoroj.
Tagordo:

  1. Saluto
  2. Jara raporto
  3. Kasa raporto
  4. Raporto de la revizoroj
  5. Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
  6. Elekto de unu revizoro
  7. Proponoj
  8. Planoj por 2023 - planado de la jubileaj eventoj
  9. Diversaĵoj

 (© Martin Cathrae from Charlottetown, PE, Canada
24.01.2024:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     Dividu kaj divenu viajn plej ŝatatajn fotojn el 2023! - Kiu fotis la foton?
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste mi memorigas al vi la pasintan jaron per divenludo. La jaro 2023 ankoraŭ ne longe estas for, do valoras rememori belajn eventojn kaj bonajn momentojn. Mi prezentos al vi fotojn, kiujn vi faris en la jaro 2023. Kaj ĉiu laŭvice rajtas demandi, kion li aŭ ŝi vidas sur la foto, kie ĝi estis farita kaj ĉefe: Kiu fotis la foton? Per viaj demandoj vi esploru la fotiston kaj kompreneble mi nur rajtas diri "jes" aŭ "ne".
Pro tio mi petas vin, jam almenaŭ 2 tagojn antaŭe sendi al mi 1-2 fotojn, kiuj montras kaj priskribas, kio estas sur la fotoj kaj kie ili estis fotitaj, por ke mi iomete kapablu respondi al la demandontoj. La fotisto dum la demandado rajtas mensogi, se estas lia/ŝia vico kaj en la fino li aŭ ŝi rajtas iom rakonti pri la bela momento, kiu estas videbla sur la foto.
Kompreneble ankaŭ tiuj, kiuj mem ne sendis foton, rajtas kundiveni, kiu fotis.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.

 (© Huch!-Verlag)
17.01.2024:     19.30 horo    Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Ludo "Haste Worte?" (Ĉu vi havas vortojn?) en Esperanto
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni kune ludas la ludon "Haste Worte?" (Ĉu vi havas vortojn?) en Esperanto. 

 (© La Ratkaptista Bando)
10.01.2024:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     39-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Por legi detale pri la reguloj, bonvolu iri al la paĝo de la Reguloj de la Kantoparado: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servohttps://eventaservo.org/e/RB-10jan24_39-a_Kantoparado