Resumo pri la kurtfilmkonkurso de GEA

Druckversion | Presebla versio

Filmkonkurso finiĝis

La Germana Esperanto-Asocio okazigis kurtfilmkonkurson okaze de la 125a jubileo de lingvo. La publika premidisdonado okazis la 9an de decembro en Berlin.

La premion por la plej bona filmo en Esperanto valore de 1.000 € ricevis Oleg Zabolotnyi el Ukrainio por sia kontribuo "Pasporta Servo". La premion por la plej bona ideo valore de 1.000 EUR dividas "Ideevolution" de Daniel kaj Åsa Voß (Germanio) kaj "Ĉu vi imagas?" de Eva Fitzelová (Slovakio).

Plej bona filmo en Esperanto

La ukraina kontribuo konvinkis la ĵurion pro humoro kaj persona rilato. En ĝi Oleg Zabolotnyi rakontas, kiel lia patro dum longa Esperanto-mondvojaĝo ekkonis belegan ukraininon, kiu poste naskis bebon. Ĉar ili ne havas komunan lingvon krom Esperanton, la infano iĝas denaska parolanto de  Esperanto. Dudekkvin jarojn post, la iama infano, la aŭtoro, ankaŭ ekvojaĝas tra la tuta mondo per Esperanto kaj ekkonas sian amon.

Plej bona ideo

La premion por la plej bona ideo valore de 1.000 EUR dividas "Ideevolution" de Daniel kaj Åsa Voß (Germanio) kaj "Ĉu vi imagas?" de Eva Fitzelová (Slovakio). En "Ideevolution" du kurtfilmemuloj pripensas, kiel oni kreu kurtfilmon taŭgan por la konkurso kaj unue klarigas, kial estas tiom malfacile varbi filme por Esperanto, mencionte avantaĝojn de lernado kaj apliko de tiu lingvo. "Ĉu vi imagas" estas kanto de Johannes Müller, kiu traktas la realigon de deziroj. Eva Fitzelová kreis por ĝi per ŝanĝiĝantaj akvareleskaj pentraĵoj allogan filmon kun subtekstoj en pluraj lingvoj.

Diverseco de la kontribuoj

Rainer Kurz, organizinto de la kurtfilmkonkurso, atentigas pri la diverseco de la 57 kontribuoj el kvar kontinentoj. De la amuzaĵo de brazila Esperanto-mojosulo ĝis la kreaĵo de rusa  filmfaranto pri la persekuto de Esperantistoj far Stalin je la ekzemplo de lia avo. Filmo el Kongo montras, kiel eblas helpe de aŭstraliaj Esperanto-amikoj veturi senpage al Islando dum pensiuliĝinta ĉina profesoro restas juna dank al Esperanto..

Bona vizitita premidisdonado

La anoncon de la gajnintoj ĉeestis kvardeko da homoj, de kiuj la plimulto venis el Berlin kaj parolis Esperanton, sed konsiderinda kvanto ankaŭ venis el aliaj urboj kaj eĉ eksterlando. La aranĝo okazis en bone ekipita salono de loka kulturasocio, kiu delonge estas en bonaj rilatoj kun la loka Esperanto-klubo. La moderatoro Sebastian Kirf, samtempe ĵuriano kaj estrarano de GEA, unue laŭtlegis salutvortojn de la organizinto Rainer Kurz kaj de kontribuinto el Ĉinio kaj poste montris 16 filmetojn,  kiuj laŭ speco, kvalito kaj ideo montris la diversecon de la ricevitaj kontribuoj. Post mallonga paŭzo la gajnintoj de la konkurso estis anoncitaj kaj iliaj filmoj remontritaj. La ĉeestantaj gajnintoj de la premio por la plej bona ideo mallonge skizis antaŭ la spektantaro la ekeston de la ideo kaj realigon de la filmo.

Celo ne atingita

Sian celon de la konkurso ekhavi varbfilmon, kiu povas konvinki eksteran publikon la Germana Esperanto-Asocio tamen ne atingis. Malgraŭ ĉiuj dankindaj klopodoj de la kontribuintoj, kiuj ĉefe estis amatoroj, la ĵurio ne povis pretervidi, ke neniu kontribuo kombinis konvinkan ideon kun teknika perfekteco kaj tiel kreus ĝenerale taŭgan varbfilmeton. La disdonadon de la premioj en Berlin ĉeestis ĉefe Esperantistoj, kio ankaŭ malebligis la disdonon de la premio de la publiko. La aplaŭdo dum la anonco de la premioj montris tamen, ke la ne-objektiva spektantaro konsentis kun la decidoj de la ĵurio.

Ideo pri nova varbfilmo

Per la ne disdonita mono, GEA intencas produkti propran varbfilmon helpe de trovota profesiulo. La ideon tamen ne tiu elpensu, sed ĝi estu evoluigita de Esperantistoj. Momente jena ideo trovis la apogon de diversaj estraranoj, kvankam ĝi certe ankoraŭ estas plidetaligenda kaj pliboniginda:

Diversaj aŭtentikaj Esperantoparolantoj diras ambiguajn kaj eble eĉ kontraŭdirajn frazojn, kiuj rilatas al eco de lernado aŭ apliko de Esperanto de, kiu tamen povus samtempe rilati al alia afero, ekzemple go-ludado. En la postfilma teksto, la parolantoj estas koncize prezentataj kaj tiel veku la intereson de la spektanto. Ekzemplaj frazkombinoj estus  „Mi multe vojaĝas, tie ĝi jam ofte helpis al mi“ / „Mi mem ne vojaĝas tiom multe, pro tio mi povas iomete ekkoni la mondon per ĝi” kaj „Por mi estis ĉiam relative malfacile lerni fremdajn lingvojn“ / „Mi ĉiam interesiĝis pri fremdlingvoj, pro tio mi pensis, ke indas elprovi ĝin, ja estas senpage.” La lingvo estu ĉiam diversa de la antaŭa kaj la denaska lingvo de la parolanto. Inter tiuj kompreneble ankaŭ povus esti Esperanto. Subtekstoj en la nacia lingvo ebligus la uzon ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Depende de la tempo de la aktivuloj, la ideo povus ankoraŭ realiĝi ĉijare.

Celo maltrafita, sed sperto akirita

Kvankam la filmkonkurso ne tute atingis la atribuitan celon, ĝi tamen estas valora sperto kaj por la asocio kaj por Esperantujo. Multaj interesaj filmoj ekestis kadre de la konkurso, kiuj certe povas gvidi al viglaj diskutoj dum pluraj klubvesperoj de lokaj grupj kaj eble ankaŭ instigi, mem elprovi sian propran, eble pli bonan ideon. Ĝuste tion baldaŭ provos ankaŭ la Germana Esperanto-Asocio.

Deutsch