Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

E1: Duontaga ekskurso

Ekskurso tra antikva urbo Rigo

Dimanĉo, 2026-07-05, 14:00 – 17:00
Veturo al urbocentro per oranizita buso

Prezo: 15 €

Urbodoma placo – Domo de Nigrokapuloj, sankta Rolando kaj Urbodomo

Nigrokapuloj estis Unuiĝo-Frataro de eksterlandaj riĉaj komercistoj, kiuj ne rajtis edziĝi. Post ilia morto tuta ilia posedaĵo transiris al la Unuiĝo. Nomon la Unuiĝo ricevis de la patrono de komerco la Sankta Maŭricio, kies kapon la Unuiĝo metis sur sian blazonon.

Dom Katedralo

Sur la ĉefa placo de Rigo, Doma Placo, situas Dom Katedralo. La nomo venas de latina “Domus Dei” (Domo de Dio). Doman preĝejon komencis konstrui episkopo Alberto en 1211, kaj ĝi estas la 2-a plej antikva konstruaĵo en Rigo. 

“TRI FRATOJ”

Tri domoj  starantaj tre proksime unu al la alia, el kiuj la n-ro 17 estas la plej malnova loĝdomo de la 15-a jarcento, domo de bakisto, li estis metiisto kaj apartenis al “Malgranda Gildio” – la Unuiĝo de metiistoj. La dua Frato konstruita en la 16-a jarcento estas laŭ nederlanda manierismo. La Tria Frato – la plej juna, sian aspekton ricevis en la fino de la 17-a jarcento laŭ baroka stilo.

Preĝejo de la Sankta Jakobo

En Klostra strato situas preĝejo de la Sankta Jakobo, kiun oni konstruis en 1225. 

Monumento de Libereco

La Monumenton konstruis skulptisto Kārlis Zāle kaj arĥitekto Ernests Štālbergs dum 1931-1935. Por tiu ĉi monumento la tuta popolo kolektis la monon. Sur la monumento oni skribis la vortojn “Por Patrujo kaj Libereco”.

Preĝejo de la Sankta Petro

Tiu ĉi preĝejo ĉiam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ĝin en 1209, kaj ĉiam ĝi estis la plej alta en la urbo.


E2:  Tuttaga ekskurso

Kastelo en Bauska kaj palaco en Rundale

Merkredo, 2026-07-08, 09:00 – 19:00

Prezo: 85 € (inkluzive tagmanĝon)

Ekskurso kun gvidantoj tra kastelo de Bauska kaj palaco de Rundale kun tagmanĝo en restoracio “Ozollāde” en la kelo de palaco Rundale. Restoracio “Ozollāde” signifas kesto el kverko, de kio oni elprenas malnovajn receptojn por fari manĝaĵon. Manĝaĵojn en restoracio oni preparas sen konservantoj el lokaj, bonaj, kamparaj produktoj.

Tagmanĝo: supo, porka karbonado kun bakitaj terpomoj kaj salato, teo aŭ kafo aŭ akvo. Por vegetaranoj legomaj krespoj kun acida kremo.

Kastelo de Bauska.

Kastelon konstruis mestro de Livonia ordeno Heidenreh Fink fon Overberg (1439 – 1450) sur la loko de balta fortikaĵo de la bronza epoko. En la 16-a jarcento ĝi estis plivastigita por la bezonoj de la kortego de la Duko de Kurlando kaj Zemgalio. La plej nova parto de la kastelo estas unu el la plej elstaraj manierismaj arkitekturaj monumentoj en Latvio, rekonstruita en 2008.

Palaco de Rundale

La posedaĵon Rundale (Ruhetal – trankvila valo en la germana) ricevis familio de fon Grothuss jam en 1505. kaj sian famon ĝi ricevis nur poste, kiam estis konstruita palaco. La palaco estas unu el plej elstaraj barokaj kaj rokoko-stilaj monumentoj en Latvio. Ĝin oni konstruis laŭ projekto kaj sub la gvidado de italdevena  arhitekto Franĉesko Bartolomeo Rastrelli (1736 – 1740).

La palaco estis somera rezidejo de la grandduko de Kurlando Ernesto Johano Biron. La palaco en du etaĝoj havas 138 ĉambrojn. En centra konstruaĵo situas loĝĉambroj de grandduko, la tuta orienta flanko estas por reprezentejoj kun la Ora – trona salono, la Blanka – danca salono, la Granda galerio – festa  manĝoĉambro.


Kiel aliĝi al la ekskursoj?

Novaliĝantoj:
Simple elektu la deziratajn ekskursojn en la reta aliĝilo.

Se vi jam aliĝis:
Uzu la individuan ligilon, kiun vi ricevis kun la aliĝkonfirmo por ŝanĝi vian aliĝon.
Petu novan aliĝkonfirmon, se vi perdis la unuan.