Esperantujo

Nova estraro en TEĴA

Libera Folio - Mo, 2011-07-25 22:40

Trideko da membroj kolektiĝis en la kunveno de TEĴA en Kopenhago en lundo. La kunveno akceptis la raporton de la prezidanto Audrys Antanaitis, kaj la financan raporton, kiun same prezentis la prezidanto, ĉar la ĝenerala sekretario Vytautas Šilas pro malsano ne povis ĉeesti la kunvenon.

La estraron pro propra deziro forlasis Mariana Evlogieva, Aleksandr Korĵenkov, Kalle Kniivilä kaj Gabriela Kosiarska. Por nova mandatperiodo estis elektitaj la prezidanto Audrys Antanaitis, la ĝenerala sekretario Vytautas Šilas, kaj estrarano Dieter Rooke, kiu ne ĉeestis, sed ankaŭ ne anoncis deziron forlasi la estraron. Kiel novaj estraranoj estis elektitaj Stano Marček, Bengt Nordlöf, Alfred Schubert kaj Dmitrij Ŝevĉenko.

Poste Peter Baláž rakontis pri la novaĵreteja projekto aktuale.info kaj Paul Gubbins pri la revuo Monato. Ambaŭ esperis starigi aktivan kunlaboron kun la membroj de TEĴA. Similan esperon poste esprimis ankaŭ la nova estrarano Stano Marček, redaktoro de la revuo Esperanto.

Kategorien: Esperantujo

Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn

Libera Folio - Mo, 2011-07-25 22:20

En lundo la vetero en la ĉefurbo de Danio iom malsovaĝiĝis, ne plu hurlis la vento en la mallarĝa pasejo inter la du turoj de la apudkongreseja lukshotelo, kaj la densaj nuboj almenaŭ portempe ĉesis elverŝi sian internon sur la kongresanojn.

La kleriga lundo proponis multajn paralelajn programerojn kaj devigis la kongresanojn prijuĝi siajn prioritatojn. Samtempe eblis aŭdi pri Esperanto en la reto, diskuton pri la graveco de la Fundamento de Esperanto inter Renato Corsetti kaj Gerrit Berveling, prelegon pri Unuiĝintaj Nacioj kaj prezenton de la Interkultura centro en la Esperanto-urbo Herzberg. En aparte okulfrapa, verda vestaĵo, kun plasta nazo, Hori Jasuo parolis pri la ebloj de la delegita reto de UEA kaj koncertis per muzikiloj, kolektitaj per la delegita reto.

Cento da homoj enpremiĝis en la sufokan salonon Canuto por aŭdi Peter Baláž, Marek Blahuš kaj Jevgenij Gaus prezenti la ĉefajn retajn projektojn de la teamo de E@I, kaj rakontis pri kelkaj ankoraŭ ne tre konataj, kiel bretaro.net, beta versio de enreta biblioteko, kie oni planas kolekti elektronikajn librojn, liberajn de kopirajto.

Iom similan projekton estas stariganta Hispana Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno jam de iom da tempo skanas kaj enretigas librojn el sia kolekto.

- Ni ne volas kontraŭlabori nunajn organizaĵojn, ni volas kunlabori, klarigis Jevgenij Gaus.

La titolo de la prezentado estis "Kiel disvastigi Esperanton elektronike", kaj kelkaj el la prezentitaj projektoj havas unuavice neesperantistajn celgrupojn. La ĉefa inter tiuj estas la paĝaro aktuale.info, projekto, kiu estis lanĉita jam antaŭ kelkaj jaroj, sed kiu poste ekstagnis pro manko de financado. Nun la aktivuloj de E@I esperas ekvigiligi la retejon.

- En Esperantujo ni kutime informas nin mem pri ni mem. Se ni provas informi la eksteran publikon, ni ofte faras tion fuŝe aŭ en malĝusta momento. Ekzemple nun oni apenaŭ povas trovi nacilingvajn informojn pri ĉi tiu kongreso. Ni volas krei unu paĝaron, kien oni povas direkti homojn por vidi, ke io nova okazas, ke Esperanto vivas, klarigis Peter Baláž.

Poste en la sama senaera ejo eĉ pli grandan publikon amasigis Jacob Nordfalk, kiu rakontis, kiel oni povas uzi Esperanton en poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kun la operacia sistemo Android, kaj kiel oni ne povas fari tion en iPhone kaj iPad. Lia demonstro de Esperanta klavaro en Android-a telefono igis la publikon ĝoje muĝi, kaj la spontanaj ĝojoesprimoj fortiĝis, kiam li aŭdigis Esperantan voĉsintezilon, kiu voĉlegis al la publiko liajn lastajn tekstmesaĝojn.

En la apuda ĉambro grandan publikon kolektis Marek Blahuš, kiu prelegis pri la Esperanta Vikipedio kaj respondis al demandoj de la publiko. Plej specifan demandon prezentis Anna Löwenstein, kiu volis trovi la fonton de dubinda aserto en la angla Vikipedio pri la naskiĝdato de romia konsulo mortinta antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Post esploro Marek Blahuš povis konstati, ke la dato estis enmetita de anonimulo antaŭ kvar jaroj. La dato senprokraste ricevis la indikon "fonto mankas".

Pri tradukado en multlingvaj medioj parolis Brian Moon, kiu poste igis la proksimume kvindek ĉeestantojn kunlabori pri la traduko de gazetara komuniko de Eŭropa Unio al Esperanto. La ĉeestantoj havis dekon da diversaj gepatraj lingvoj, kaj ĉiu ricevis version de la teksto en sia lingvo por ekzerciĝi pri tradukado. En la fino Brian Moon sintezis el la diversaj versioj modelan tradukon, kiu nun legeblas ĉi tie.

La ĉefredaktoro de Monato, Paul Gubbins, donis konsilojn pri verkado de interesaj raportoj pri Esperanto-aranĝoj, dum Steven Brewer en la apuda prelegejo kapte rakontis pri uzo de speciala teknika rimedo por interagado kun grandaj studentaj grupoj, uzata en multaj usonaj universitatoj. Per speciala sendrata butonaro, simila al distanca manipulilo de televidilo, la studentoj povas respondi al pluralternativaj demandoj prezentitaj de la preleganto. Poste la respondoj estas grafike prezentitaj sur ekrano por plua diskuto.

Post la klarigoj pri la ebloj de la sistemo, kaj pri principoj, laŭ kiu oni povas krei efikajn demandarojn, kiuj postulas rezonadon kaj kreas diskuton, la ĉeestantoj ricevis la taskon grupe krei proprajn demandojn. Fine la proksimume tridek partoprenantoj povis respondi al demando starigita de unu grupo.

La demando premisis, ke Universala Esperanto-Asocio daŭre perdas membrojn, dum en la reto estas ĉiam pli da esperantistoj, sed ĉiam malpli da homoj pretas pagi kotizon por io ajn. Elirante el tio, la ĉeestantoj devis konsili, kion UEA devas fari por prosperi. Ili povis elekti inter kvin alternativoj:

1. UEA altigu la kotizon.

2. UEA igu sian retejon pagenda.

3. UEA enkonduku senpagan retan membrecon.

4. UEA plibonigu siajn retajn servojn.

5. UEA estu nuligita.

Neniu el la ĉeestintoj elektis la alternativojn unuan aŭ la duan. Ankaŭ la alternativo malfondi la asocion ricevis nul subtenon. Anstataŭe la voĉoj distribuiĝis egale inter la alternativoj 3 kaj 4. En la publiko troviĝis Humphrey Tonkin, kiu konstatis, ke "ne eblas tri sen kvar". Li promesis reveni al la temo en posta parolado.

Ne restis tempo solvi per pliaj demandoj la dilemon, kiel pli bonaj retaj servoj estu financataj, se ĉiam pli da membroj nenion pagos, sed Humphrey Tonkin konstatis, ke en specifaj cirkonstancoj ankaŭ la unua alternativo povus esti uzata.

- Tio estus, se ni ekzemple havus unu membron, sed kvinmilobligus la kotizon. Tio povus funkcii. Necesus nur trovi la membron.

Kategorien: Esperantujo

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

Libera Folio - So, 2011-07-24 22:50

Probal Dasgupta enkondukis la diskuton per tezoj de sia ĵus aperinta libro, kaj parolis pri tio, kiel la ŝtata lernejo kreas ĉe infanoj falsan mondobildon, de kiu multaj plenkreskuloj volas liberiĝi. Laŭ li, Esperanto povas esti parto de tiu klopodado krei propran, malpli falsan mondobildon.

- Multaj homoj volas tion, sed neniam aŭdis pri Esperanto. Mia propono estas, ke ni konatiĝu kun ili, kaj donu al ili la ilon. Per esperanto ni lernas ne mensogi. Individuaj esperantistoj devus aliĝi al specifaj klopodoj, kiuj estas parencaj. Organizo kiel UEA ne povas samtempe aliĝi al sepdek klopodoj, sed tion povas fari individuaj esperantistoj, klarigis sian penson Probal Dasgupta.

Mark Fettes aldonis, ke ankaŭ strategia plano povas impresi kiel malsincera provo desupre devigi al la homoj ion, se oni ellaboras ĝin en malĝusta maniero.

- Estas homoj, kiuj pensas pri strategio kiel io desupra: ke decidas estraro, kaj poste aliaj plenumas, kiel en industria fabriko. Nia movado ne funkcias tiel. Eĉ UEA, kiu eble sur papero havas tian strukturon, tamen ne funkcias tiel, kaj neniam en la historio funkciis tiel. Ĝi ĉiam estis provizora kaj porokaza grupiĝo de homoj kadre de UEA, ĉar ili sentis, ke tio donas pli bonan kadron por la internacieco de la propra agado.

Johan Derks replikis al la enkonduko de Probal Dasgupta kaj Mark Fettes, kritikante ilin pro troa teoriumado.

- Ni ne estas scienca forumo. Mi proponas forlasi la abstraktajn proponojn, analizi niajn fortojn kaj malfortojn, kaj paroli pri enmerkatigo.

Ranieri Clerici provis trovi mezan vojon:

- Estas ĉi tie du riskoj. Unuflanke oni povas esti tro ĝenerala, tion konkretemaj homoj ne povas toleri, kaj emas al tre rapidaj konkludoj, kio ne estas natura por la temo. Aliflanke estas homoj, kiuj sentas, ke la konkretaĵoj estas tro strikta vetaro por nia agado, kaj ke ni bezonas ĝeneralajn principojn. Ni devas sobre konscii pri tiuj duflankaj riskoj, sed mi proponus, ke vi antaŭeniru prezentante la ellaboritan dokumenton, kiu donas skeleton kaj kadron por la diskutoj kaj helpas eviti tiujn du riskojn.

Post prezento de kelkaj ĉefaj punktoj el la skizo de la strategia dokumento, pli frue sendita al la komitatanoj, Mark Fettes petis la partoprenantojn de la strategia forumo diskuti pri kelkaj bazaj demandoj: kio estas plej valora en la Esperanto-movado, kiajn ekzistantajn agadojn la grupanoj plej alte taksas, kiel eblus plukonstrui sur tiuj agadoj, kaj kiajn realismajn celojn eblus elekti por tiuj agadoj en la venontaj dek jaroj.

La laborgrupoj intense kaj evidente fruktodone diskutis dum duonhoro, sed poste la restinta horo sufiĉis nur por aŭskulti la raportojn de la grupoj kaj iom diskuti pri ili, tute ne por formuli ian koheran dokumenton por posta aprobo, kiel esperis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak.

Renato Corsetti ĉiukaze kontentis, ke la debato pli proksime al la fino de la forumo iĝis malpli altefluga kaj pli konkreta:

- Dum la unua parto de la debato mi havis la impreson, ke eble mi ne estas en la strategia forumo, sed en iu malsanulejo de Kopenhago. Sed nun mi ekhavis iom da fido. Eble intertempe la pacientoj estis kuracataj, ĉar venas konkretaj ideoj. Kiel unuan prioritaton oni devas meti la informadon, ĉar ne estas esperantistoj, ne utilas verki poemojn en Esperanto, neniu legos ilin.

Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak tiris konkludon el la diskuto per la konstato, ke evidente nova strategia plano ne povos esti aprobita en Kopenhago, kvankam la nun valida principe ĉesis validi jam pasinjare:

- Kiel sciate, daŭre ni havas tiun laborplanon ĝis la horizonto 2010. En Havano la komitato decidis transdoni por preparo proponon pri nova plano, sed nun ni daŭre devas apogi nian laboron sur tiu ĉi baza plano kun klare difinitaj taskoj: informado, instruado kaj tiel plu.

Estrarano Amri Wandel kompletigis la penson:

- Ni ne tro inventu novajn aferon, sed ni plifortigu kaj tenu tiun aferojn, kiuj estis pruvitaj sukcesaj dum la lasta jarcento.

Pluraj ĉeestintoj volis daŭrigi la diskuton, sed la tempo finiĝis, kaj necesis liberigi la salonon.

Kategorien: Esperantujo

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

Libera Folio - So, 2011-07-24 22:10

Plu pluvis kaj fridis en Kopenhago dimanĉe matene, kiam partoprenantoj de la Universala Kongreso kolektiĝis por la solena inaŭguro. Ekster la kongresejo aperis flagoj de la Nordiaj landoj, du flagoj de Danio, kaj ankaŭ unu Esperanto-flago, sed neniu ŝildo, kiu montrus, ke en la ejo okazas Esperanto-kongreso.

Dum la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J.-F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospíšilová kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj la honora konsulo de Bosnio-Hercegovino K. Fledelius.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komencis la inaŭguron petante ĉiujn ĉeestantojn stariĝi kaj honori la viktimojn de la vendreda teror-atako en Norvegio. Poste, en sia inaŭgura parolado, li volis atentigi la kongresanojn pri la graveco de kulturo kaj arto:

- En movado, kiun lastatempe plej zorgigis la ekonomiaj demandoj – sendube ne malprave – ni devas fari iom da fortostreĉo por kapti la fakton, ke la arto ne estas fakultativa beligilo de baze instrumenta tagordo. Por resumi mian penson, mi elpensis malpezan sed tamen ne malseriozan sloganon: La rakontoj estas ne malpli realaj, ol la kontoj.

Legu la tutan inaŭguran paroladon aliloke en Libera Folio.

Post la paroladoj sekvis la tradiciaj salutoj de landaj asocioj kaj aliaj organizaĵoj. Plej tuŝa estis la saluto de la reprezentanto de Norvegio, kiu apenaŭ sukcesis reteni la larmojn. Aludante al la ĵusaj okazaĵoj en sia hejmlando, ŝi diris:

- Nur amo povas venki malamon kaj malicon! Amu!

La aplaŭdoj daŭris longe, kaj fine la podianoj kaj la publiko ankoraŭfoje stariĝis por montri sian kunsenton.

Salutmesaĝon al la kongreso sendis ankaŭ la ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova.

Kiam Probal Dasgupta devis formale, per frapo de ligna prezidmartelo malfermi la kongreson, li malkaŝis ke la martelo ne troviĝas en la kongresurbo:

- La martelo bedaŭrinde restis en Roterdamo, sed ni ĉiuj scias de Paco kaj milito, ke la plumo estas pli forta ol la glavo. Do, per plumo mi deklaras la kongreson malfermita!

Tiel, per frapo de globkrajono sur la podio, estis inaŭgurita la Universala Kongreso de Kopenhago.

Pli malfrue dum la tago okazis duhora strategia forumo pri la planoj de UEA por la venontaj jardekoj, dum kiu evidentiĝis, ke nova strategia plano ne estos akceptita dum la ĉi-jara kongreso. Pri la diskutoj dum la strategia forumo legu en aparta artikolo.

Post la strategia forumo kelkaj dekoj da kongresanoj vindis siajn kapojn per japaneskaj blankaj ŝtofostrioj, sur kiuj estis skribitaj la nomoj de iliaj gepatraj lingvoj en la dana, kaj marŝis tra stratoj en la urbocentro kun granda Esperanto-banderolo por manifestacii por Esperanto. La bunta procesio havis kiel sian celon la amuzparkon Tivoli en la centro de la urbo, kie okazis la nacia vespero.

Kategorien: Esperantujo

Raporto de la komisiono pri strategiaj demandoj de UEA

Libera Folio - So, 2011-07-24 21:55

Al la Estraro kaj Komitato de UEA

 

Raporto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, aprilo 2011

 

Konsisto de la Komisiono

 

Mark Fettes, kunordiganto, komitatano B (Kanado)

Renato Corsetti, komitatano A (Italio)

Ileana Schroder, komitatano A (Danio)

Peter Baláž, komitatano A (Slovakio)

José Antonio Vergara, komitatano B (Ĉilio)

Loes Demmendaal, komitatano C (Nederlando) - reprezentas la Estraron de UEA

Stefan MacGill, komitatano A (Hungario) - reprezentas ILEI

Michael Boris Mandirola (Italio) - reprezentas TEJOn

Sonja Petrovic-Lundberg (Svedio)

Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA (Nederlando)

 

Enkonduko

 

La Komisiono estis kreita per Komitata decido en en havana UK, kaj ekfunkciis la 4an de septembro 2010. Laŭ tiu decido, ĝi havas la taskon “gvidi diskutojn kaj planadon por renovigo de la Asocio, inkluzive de eventualaj Statutaj ŝanĝoj.”

 

Interalie, la Komitato petis la Komisionon transpreni kaj eventuale redakti la proponitan strategian laborplanon por la periodo 2011-2020, tamen akceptante ĝin kiel provizoran labordokumenton ĝis la UK en Kopenhago.

 

La Komisiono laboras virtuale, per privata Google-listo. Preskaŭ ĉiuj anoj aktive kontribuis. Plej malofte respondis MacGill (ĉefe por respondi al konkretaj demandoj). Buller ne partoprenis en la diskutoj.

 

Bazaj premisoj

 

La Komisiono ĝenerale dividas la kredon, ke necesas radikalaj ŝanĝoj en la agadoj, kunordigaj metodoj, strukturoj kaj konsisto de UEA, por ke ĝi restu la efektiva tegmenta tutmonda asocio de esperantistoj. Ni same konsentas, ke por entrepreni tiujn ŝanĝojn necesas koheraj analizo kaj vizio, ĉar unuopaj ŝanĝetoj malmulte influos la situacion. Esence temas pri redesegnado de UEA konforme al la postuloj kaj ebloj de la nuntempo kaj, laŭeble, la venontaj kvindek jaroj.

 

La proponita strategia laborplano 2011-2020 ne tuŝas tian redesegnadon. Ni do provizore lasis ĝin flanke kaj turnis nin al la demando: kio estas la misio de UEA en la nuna mondo? Kia vizio kuŝas malantaŭ ĝi kaj povus inspiri homojn el ĉiuj mondopartoj aliĝi al ĝi kaj partopreni en ĝiaj agadoj? Kaj kiuj estas la ĉefaj agadkampoj, sur kiuj ĝi provu realigi tiun vizion?

 

Nia ideo estas tio, ke klareco pri tiu fundamento helpos nin pensi pli klare pri strategiaj prioritatoj, ĉu longperspektivaj (ni diru, por la venontaj 50 jaroj), ĉu pli tujaj (ekzemple, kion oni provu ŝanĝi en la venontaj kvin jaroj). Ĝi ankaŭ helpos nin pensi pri pli specifaj demandoj, ekzemple pri eksteraj rilatoj, membrovarbado, aŭ eldonpolitiko. 

 

Rigardante al la retpaĝoj de pluraj konataj internaciaj neregistaraj organizoj kiel Greenpeace, Amnesty, Monda Fonduso por la Naturo, kaj simile, ni vidis ke ili plej ofte formulas sian fundamentan celaron kaj principaron kiel "vizion" aŭ "mision," en maniero klara kaj komprenebla por ekstera publiko. Ni do sekvis similan strategion por UEA. Ni ne ekiris de la nuna Statuto, sed de niaj propraj spertoj kaj imagoj pri la signifo de Esperanto en la nuntempa mondo. Kompreneble pri tio ĉiam estos diversaj opinioj, kaj nia vizio ne celas nei la ekziston aŭ valoron de aliaj sintenoj. Sed ni demandis nin, kio estos komprenebla kaj alloga por homoj, kiuj malmulte aŭ nenion scias pri Esperanto mem, sed kies valoroj kaj esperoj kongruas kun la niaj. 

 

Nian respondon vi trovos ĉi-sube. Ĝia kerna koncepto estas "lingva justeco." Evidente tiuj du vortoj ne evidentigas ĉiujn aspektojn de la fenomeno Esperanto, sed tiel estas pri ĉiuj eblaj formuloj. Ni opinias ke "lingva justeco" estas pli ampleksa kaj alloga koncepto ol "lingva demokratio," "lingvaj rajtoj" kaj aliaj konceptoj iom uzataj en la lastaj jaroj. Laŭ nia propono, ĝi fariĝus kvazaŭ standardo de UEA: ĝi prezentus sin kiel "la organizo kiu laboras por lingva justeco" en vasta senco, kiun ni klarigis per aparta teksto.

 

De misio al strategio

 

Interkonsentinte pri la misio, ni turnis nin al difinado de la ĉefaj agadkampoj de UEA. Kvankam en la komenco ni pritraktis la tradician dividon de informado-instruado-utiligo, ni fine venis al alia triopo, pli ampleksa kaj malpli lingvocentra: konsciigo, kapabligo, kaj kunlaborado-kunordigo. Ni proponas ke tiuj estu la bazo por nia strategia planado. 

 

Konsciigo respondas al la bezono komprenigi al vasta publiko (inkluzive de la uzantoj de la lingvo), kial la lingvoj estas tiom gravaj kiel kerna trajto de nia homeco, kaj kial Esperanto entute havas valoron en mondo regata de naciaj lingvoj kaj kie la angla ŝajne kaperis la rolon de tutmonda komunikilo. Ĝi inkluzivas la tradician informadon, sed ankaŭ diversspecajn esplorajn kaj klerigajn agadojn.

 

Kapabligo ampleksas ne nur lernadon de la lingvo, sed ĝian uzadon por ĉiuspecaj celoj, do la Esperanto-kulturon en vasta senco, kaj ankaŭ aplikadon de Esperanto en ekstermovadaj medioj.

 

Kunlaborado-kunordigo enfokusigas la mondampleksecon de UEA, ĝian demokratian kaj solidaran funkciadon, kaj ĝian esencan rolon en reprezentado de la esperantistaro ĉe internaciaj instancoj kaj forumoj.

 

En la strategia laboro, do, ni demandus ekzemple, "kiaj organizaj strukturoj plej efike subtenos konsciigon, kapabligon, kaj kunlaboradon-kunordigon," aŭ "kiel la retpaĝaro de UEA plej trafe antaŭenigos agadon sur tiuj terenoj" aŭ "kiel UEA, kiel organizo laboranta por lingva justeco, plej bone prezentu sin al la neesperantista mondo sur tiuj tri kampoj". 

 

Tiuj ĉi agadkampoj estas aliaj ol tiuj en la proponita strategia laborplano. Se resumi tiun proponitan ŝanĝon de direkto, temas pri provo rigardi al UEA deekstere, kvazaŭ ĝi estus medi-protekta organizo kiu okupiĝas chefe pri la lingva aspekto de la homa ekologio.

 

Sekvaj paŝoj

 

Dum la diskutoj de la Komisiono, laŭ nia impreso plivastiĝis la sento de krizo en UEA, kion ilustras lastatempaj diskutoj pri membronombro kaj buĝeto en la komitata listo. Kompreneble regas diversaj opinioj, kiel plej bone respondi al tiuj evoluoj. Ni ripetas ĉi tie nian konvinkon, ke prudenta planado devas baziĝi sur kohera vizio, kaj ke la ĝisnuna tradicia bildo pri UEA ne estas adekvata por tiu celo. Necesas ne nur unuopaj shanghetoj, kiel la proponoj (en si mem atentindaj) aldoni membrokategoriojn, enkonduki retan voĉdonadon, au modifi la redaktopolitikon de la revuo, sed pli funda relanĉo de la entrepreno, kvazaŭ nova versio de populara softvaro: UEA 2.0.

 

Ni sekve rekomendas al la Estraro, ke ĝi publike agnosku la bezonon de tiaj ŝanĝoj, kaj kune kun la Komisiono pri Strategiaj Demandoj tuj ekplanu kaj anoncu procezon de diskutado kaj planado de la "nova UEA" kiu enplektas ne nur komitatanojn sed ankaŭ diversajn aliajn aktivulojn. En tia procezo la Centra Oficejo devas ankaŭ nepre roli, ne nur pro tio, ke la oficistoj estos rekte tuŝitaj de eventualaj ŝanĝoj en la taskaro kaj buĝeto, sed ankaŭ pro la vasta kaj detala kono, kiun ili posedas pri la membraro kaj agadoj de UEA. Kvankam la Ĝenerala Direktoro ne aktive partoprenis ĝis nun en la diskutoj de la Komisiono, ni forte esprimas nian esperon ke li pretos ludi aktivan, eĉ gvidan rolon en tiu relanĉa procezo.

 

En la restantaj monatoj ĝis la UK en Kopenhago, la Komisiono plulaboros surbaze de la ideoj prezentitaj ĉi tie, prenante en konsideron eventualajn reagojn kaj konsilojn flanke de la Estraro kaj Komitato. Ĉar Probal Dasgupta jam petis nin prioritate okupiĝi pri la komunika politiko de UEA, tio estos verŝajne la unua konkreta strategia kampo kiun ni detale pritraktos. Ni restas malfermitaj al pliaj demandoj, petoj, kaj proponoj, kaj esperas ke oni trovos iom da intereso kaj utilo en niaj ĝisnunaj konkludoj.

 

Nome de la Komisiono, kunlaboreme,

 

Mark Fettes

kunordiganto

 

-----------

 

Vizio, misio, kaj ĉefaj agadkampoj de UEA

 

NIA VIZIO

 

Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvoj rajtoj estas respektataj, kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike, kaj pace.

 

LA MISIO

 

Por realigi tiun vizion, ni laboras por:

 

- konsciigi la mondan publikon pri demandoj de lingva justeco, kaj ilia rilato al aliaj gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj;

- kontribui al la ellaboro de sistemoj kaj al la disvastigo de rimedoj kaj metodoj por lingve justa komunikado;

- kreskigi interkulturan konscion, komprenon, kaj kunlaboron tutmonde.

 

En tiuj agadoj, ĉiuj lingvoj estas gravaj kaj valoraj. Por faciligi egalecan kaj inkluzivan komunikadon inter malsamlingvanoj, ni subtenas la disvastigon kaj utiligon de la internacia lingvo Esperanto. Estante kreita por tiu difinita celo, kaj same atingebla kaj lernenda por ĉiuj, ĝi estas laŭ nia sperto plej justa kaj efika lingva rimedo por kunlaboro kaj interkompreniĝo inter homoj de malsamaj kulturoj.

 

LA AGADO

 

Konsciigo

- Ni sekvas kaj dokumentas demandojn de lingva justeco en la mondo, kaj peras informojn pri problemoj kaj solvoj.

- Ni instigas, iniciatas kaj subtenas esplorojn, diskutojn kaj debatojn pri lingva justeco kaj ĝia rilato al aliaj gravaj sociaj celoj.

- Ni disvastigas informojn pri la internacia lingvo Esperanto, pri ĝia uzado en interkultura komunikado kaj kunlaboro, kaj pri ĝia rolo en la streboj al lingve pli justa mondo.

 

Kapabligo

- Ni edukas homojn al pli bona kompreno de kultura kaj lingva diverseco kaj al pli altnivela interkultura komunik-kapablo.

- Ni helpas homojn akiri la kapablon flue uzi Esperanton por ĉiuspecaj celoj, partoprenante kaj disvolvante ĝiajn kulturajn tradiciojn.

- Ni kontribuas per niaj scioj kaj spertoj al klopodoj realigi lingvan justecon en organizoj kaj socioj.

 

Kunlaborado kaj kunordigo

- Ni faciligas kontaktojn, kunlaboron, kaj reciprokan subtenon inter la uzantoj kaj simpatiantoj de Esperanto.

- Ni kultivas rilatojn kun aliaj organizaĵoj tutmonde, laborantaj por paco kaj justeco, interkultura edukado kaj komunikado, daŭripova socia evoluo kaj simile, cele al pli efika komuna agado.

- Ni strebas plivastigi nian agadon por lingva justeco al ĉiuj socitavoloj kaj mondopartoj.

 

PRI LINGVA JUSTECO

 

La koncepto de lingva justeco estas plurflanka. Ĉiuj aspektoj gravas

por kompreni la plenan koncepton kiu troviĝas en la kerna vizio de

UEA.

 

EGALECO

En lingve justa mondo, plurlingveco de homoj kaj socioj estas traktata pozitive. Unuflanke, ĉiu homo havas la rajton uzi kaj transdoni iun ajn lingvon en la propra familio, kaj en memelektitaj grupoj kaj komunumoj ekster ĝi. Aliiflanke, homoj havas kolektivan respondecon lerni kaj uzi komuna(j)n lingvo(j)n de la publika vivo, kaj zorgi, ke tiuj lingvoj estu efektive lerneblaj kaj uzeblaj por ĉiuj socianoj. Homoj kiuj spertas gravajn lingvajn malhelpojn havas aliron al lingvaj servoj. Juraj kaj politikaj sistemoj difinas kaj protektas tiujn rajton.

 

RIĈECO

En lingve justa mondo, ekzistas komuna volo konservi kaj pluevoluigi la riĉan lingvan kaj kulturan heredaĵon de la homaro. Indiĝenaj lingvoj, minoritataj lingvoj, surdulaj gestolingvoj kaj aliaj estas rekonataj kiel valoraj esprimiloj de la homa spirito. Ĵurnalistoj, edukistoj, sciencistoj, kaj aliaj informas kaj klerigas la mondan

publikon pri lingvaj temoj. Lernejaj sistemoj edukas infanojn pri la valoroj kaj funkciado de plurlingvaj socioj.

 

INTERNACIECO

En lingve justa mondo, homoj estas traktataj same kaj havas samajn eblojn kaj rajtojn en la internacia komunumo, sendepende de la lingvo(j) kiu(j)n ili lernis denaske. Por kontribui al la realigo de tiu idealo, multaj homoj memvole lernas kaj uzas la internacian lingvon Esperanto, kiu pro sia relativa neŭtraleco kaj facileco provizas plej taŭgan bazon por egaleca komunikado, kaj krome portas pozitivajn valorojn kaj tradiciojn de interkultura kunlaborado kaj kreado.

 

INTEGRECO

En lingve justa mondo, gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj estas traktataj kun atento al ilia lingva flanko. Tio validas same por partopreno en la esploroj kaj diskutoj pri tiaj demandoj, kunlaboro pri trovado de solvoj, disvastigo de informoj, kaj mobiizado de sociaj fortoj.

Kategorien: Esperantujo

Saluto de Unesko al la UK en Kopenhago

Libera Folio - So, 2011-07-24 21:35

Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

Koncentriĝante al "dialogo kaj interkompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies Membro-Ŝtatoj - cite el nia Konstitucio - "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".

Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, Unesko estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj, multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭrigebla evoluo.

Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon.

Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

Irina Bokova

Gazetara Komuniko de UEA

Kategorien: Esperantujo

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

Libera Folio - So, 2011-07-24 15:15

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Ni estas en Kopenhago, kiun la sekvantoj de la primedia debato eble plej reliefe konas kiel ejon de la monda diskuto cele al ekvilibrigo inter la diversaj respondecoj por savteni la ekziston kaj kvaliton de la homa vivo. Kongresante en tiu ĉi Kopenhago, ni celu la ekvilibron. Por plialtigi la nivelon de niaj laboroj, ni bezonas aparte energie celi la egalpezon en la lingva sfero.

Kiel vi ĉiuj scias, estas delonge severe malsimetria la tutmonda trafiko de tradukitaj tekstoj. Multege pli da verkoj el la landoj de la geopolitika ‘nordo’, gvidata de la ‘okcidento’, tradukiĝas suden, ol sudaj verkoj norden. Pro tio donas al mi grandan ĝojon povi raporti al vi, ke grava vjetnama epopeo de la poeto Nguyen Du, esperantigita de Le Cao Phan sub la titolo La Rakonto pri Kjeŭ, estas nun polurita kaj prespretigata pro iniciato de internacia amikaro.

Ĉu la plej grava aspekto de tiu ĉi atingo estas la interpersona kamaradeco, al kiu ni dankas la pretiĝon de tiu prifierinda teksto? Aŭ la ebleco utiligi tiun ĉi atingon por strategiaj celoj kaj antaŭenigi la prestiĝon de la Esperanto-movado en la okuloj de Unesko kaj aliaj kulturaj instancoj?

Sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉiu el vi havas proprajn prioritatojn. Vi devus plenvoĉe emfazi tion, kio aspektas al vi plej grava, kaj agordi viajn planojn laŭ tiuj preferoj. Mi mem hodiaŭ volas tiri vian atenton al la ŝlosila graveco de la kulturo kaj la arto. En movado, kiun lastatempe plej zorgigis la ekonomiaj demandoj – sendube ne malprave – ni devas fari iom da fortostreĉo por kapti la fakton, ke la arto ne estas fakultativa beligilo de baze instrumenta tagordo.

Por resumi mian penson, mi elpensis malpezan sed tamen ne malseriozan sloganon: La rakontoj estas ne malpli realaj, ol la kontoj. Por ne perdi la ekvilibron, kaj por montri do estimon al la kontistoj, mi ankaŭ emfazas krompenson pri la tradukado: tiu, kiu tradukas, devas aldoni plusvaloron. La diskuton pri tia plusvaloro mi ŝatus bazi sur esperantistaĵo analoga al la iama lingvopatriotisma aforismo de la franclingvanoj.

France oni diradis Ce qui n’est pas clair n’est pas français “Tio, kio ne estas klara, ne estas franca”. Eble la plusvaloro, kiun alportu al la esperantiga entrepreno niaj tradukantoj, premisu kiel ekirpunkton similan aforismon el nia medio – Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta – kiu havas pli da pezo ol nuraj sloganoj, ĉu ne?

Dirante, ke tiu aforismo spegulas la esperantistan medion, mi invitas kritikojn. La recenzema publiko sendube regalos min per kritikoj. Kial do mi elektis la vorton gastama? Ĉu min interesas ĉefe la vidpunkto de la pli bonstataj landoj, kapablaj prezenti sian gastigeman vizaĝon? Ĉu mi celas marĝenigi aŭ embarasi la vizitantojn el landoj malprosperaj, kiuj pli ofte gastas? Tio estas ekzemplo de kritikoj, kiuj okupiĝas pri la simetriemo inter la landaroj.

Kritiko de alia speco aŭ alia ĝenro aperos ĉe tiuj inter vi, kiuj preferas pensi al la siaspeca spico de nia karmemora Raymond Schwartz. Tiaj kritikantoj demandos, kial mi do ne elektis pli bonvivecan esprimon kiel …bongasta. Antaŭ ol la homoj komencos misciti Kalocsay kaj deklami, ke ili kutimas “konstrui neston sed kongrese nesti”, mi haste fermas la temon, sinjorinoj kaj sinjoroj!

La kritikantoj senmanke pravas. Tute arbitre mi aforismis, ke Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Bonvolu permesi, ke por kompensi tiun arbitran elekton de la vidpunkto de la gastiganto mi citu teksteron, kiu klasike prezentas la gastan vidpunkton. George Steiner skribis: “Nenio estas pli beste absurda ol la preteco de homoj brulmurdi aŭ masakri unu la alian en la nomo de nacieco aŭ sub la infaneca sorĉo de iu flago. La civitaneco estas duflanka interkonsento, kiu estas, kiu ĉiam devus esti, submetebla al la kritika repripenso kaj al laŭbezona retiro. Neniu homa civito meritas, ke oni ĝin konservu per gravega maljusto, per seriozega malvero. La morto de Sokrato superpezas la konserviĝon de Ateno. Sendube nenio donas al la historio de Francujo pli da digno ol la preteco de la francoj ĝisiri ĝis la rando de la disfalo de la komunumo, la preteco draste malfortigi la solidarecon de la nacianaro, pro la skandalo Dreyfus… [Kaj nun bonvolu aŭskulti mian kursivigon de la ĉi-sekva frazo:] "Arboj havas radikojn; homoj havas krurojn, per kiuj foriri post konscienca decido diri: Ne.” (Steiner 1984: 195-6). [‘The cleric of treason’, A Steiner Reader. Harmondsworth: Penguin.]

Ne pensu, ke irante de la vortludema Schwartz al tiu ĉi serioza tekstero de Steiner, mi ŝanĝas la temon aŭ la agordon de miaj komentoj. Tiu sama Schwartz ankaŭ aŭtoris la tute seriozan romanon Kiel akvo de l’ rivero pri la horora absurdeco de la militado kaj de tiuj naciaj standardoj, per kiuj oni pravigas ĝin. Kaj tiu sama Steiner aliloke montras sin amanto de vortludoj. Tiuj grandaj aŭtoroj, kiuj serioze kritikas la militon, ankaŭ scipovas bone vivi dum la pacaj horoj. Ili scipovas la arton bone amuzi sin mem kaj la aliajn en tiu gasta spaco, kiun gajigas ĉies bonhumoro. Ne temas pri fakultativa kromfakto: la kunesta gajemo konsistigas la gastamon.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, la gastamo mem estas la fundamenta arto de nia komunumo. Tiun arton modele praktikas miloj da sennomaj gastamantoj tra la tuta geografio kaj historio de Esperantujo. Ili ne verkas predikojn aŭ romanojn aŭ kongresajn paroladojn, sed ili konsistigas Esperantujon. Se vi permesos al mi unu vortludon, temas pri …gastonomia arto; praktikas ĝin ne nur la regalemaj gastigantoj sed ankaŭ la ĝissate manĝantaj gastoj. Ĉi ties bongasta evidentigo de sia ŝato de bongusta kuiraĵo inde sekvas la gastigan movimenton; nur tiel kompletiĝas la simfonio de la gastamo.

Ni ofte kaj prave emfazas diversajn sciencajn argumentojn, per kiuj ni pledas por racia traktado de la lingva sfero. Tamen, por ke renkontiĝu “homoj kun homoj” kaj kreiĝu la volo aranĝi raciajn solvojn, devas forte aŭdiĝi la voĉo de la koro. Tiun voĉon fortigas antaŭ ĉio la gastama arto. Ekzistas neniu momento, en kiu ni povus provizore ĉesigi la gastamadon; tia ĉeso signifus, ke la komunumo ĉesus spiri.

Ĉi tiuj paroloj pri la arto aspektos malekvilibraj, se mi kontentigos min per unusola ekzemplo, vjetnama, de la homa kulturo. Por ke ni estu kopenhage ekvilibraj, permesu al mi tuj reliefigi ekzemplojn nordajn. Ĉi tiuj ekzemploj ankaŭ montros, ke mi ne prezentas al vi bizare personan interpreton de la aktuala stato de nia interna ideo.

Katalin Kováts faris pri Vincent Van Gogh brilbrilan prezenton en 2008; la ĉeestantoj ĝin recenzis kiel la plej vervan prelegon, kiun ili iam aŭdis. Humphrey Tonkin, komence fakulinte pri la renesanca angla literaturo, dum kelkaj jardekoj energie okupiĝis pri sciencaj esplorado kaj esplorigo; sed dum sia tuta laborvivo li senhalte produktis kaj produktas gemojn de la elŝekspira tradukarto. La ekzemploj de Tonkin kaj Kováts montras la konscion ĉe niaj pintaj agantoj, ke la konstanta okupiĝado pri la arto estas por Esperantujo same esenca kiel la spirado.

Mi komencu resumi, sinjorinoj kaj sinjoroj. Ne sufiĉas senĉese paroli pri nia rakonto: ni devos verve vivi ĝin en nia ĉiutaga gastamo inter esperantistoj, kiu brakumas ankaŭ aliajn, ĉar ĉiuj homoj estas potencialaj esperantanoj. Tiel ni ekzemplos la arton de la gastamo en ĉiu nia spiro. Se krome iuj el ni restos en tonkine aŭ kovatse konstanta kontakto kun la senmortaj majstroj de la homa arto, tio des pli riĉe spronos la krean impulson ĉe ĉiuj anoj de nia bunta komunumo. La efikoj de tia riĉiĝo videblos en la plusvaloro, kiun niaj tradukantoj manifestados en siaj esperantigoj.

Ne restos tiam nur belvortaĵo tiu aforismo, ke tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Estos tute klare videble, ke kiam ajn teksto tradukiĝas el etna lingvo en Esperanton, ĝi envenas en tiun unikan konversacion inter konversacioj, kiu ikone praktikas la komune-homan arton de reciproka gastado. Tiel ni daŭrigos nian laboron renversi la malekvilibron en la traduka trafiko, kaj nian agadon sur aliaj terenoj de tiu interŝanĝado de kultureroj, kiu plej daŭropovige nutras la tagordon de la monda paco.

Dankon pro via atento.

Kategorien: Esperantujo

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

Libera Folio - Sa, 2011-07-23 22:55

La 96-a Universala Kongreso komenciĝis sabate en pluva vetero en la kongresa halo Bella Center, kiu troviĝas ekster la urbocentro, proksime al la flughaveno. Ekster la kongresejo videblis neniaj indikoj pri tio, ke tie okazas Esperanto-kongreso, eĉ danaj kongresanoj devis demandi al preterpasantaj, jam registritaj eksterlandaj kongresanoj, kiel trovi la enirejon.

La unua publika programero kiel kutime estis la kunsido de la komitato. Krom la komitatanoj ĉeestis trideko da kongresanoj en la publiko. La kunsido komenciĝis digne, per unuminuta silento por honori la memoron de la pereintoj en la vendreda teroratako en Norvegio.

Kiel honoraj membroj estis laŭ estrara propono per sekreta voĉdonado elektitaj Detlev Blanke, Renato Corsetti kaj Rob Moerbeek. Ne estis anoncita la nombro de la voĉoj, kiujn ricevis la kandidatoj, oni anoncis nur, ke ĉiuj ricevis majoritaton kaj do estis elektitaj.

Baldaŭ post la komenco de la kunsido estiĝis ĝenerala konfuzo pri tio, ĉu estis traktata elekto de novaj komitatanoj C (novaj komitatanoj ne estis proponataj de la elektokomisiono) aŭ pri elekto de nova elektokomisiono (kandidatoj por nova elektokomisiono estis proponitaj, sed la estraro forgesis informi la kandidatojn mem).

Fine unu surprizita kandidato rifuzis la kandidatiĝon, aperis du novaj kandidatoj, kaj pro tempomanko la elekto de nova elektokomisiono estis prokrastita ĝis la vendreda komitatkunsido.

Simila konfuzo regis, kiam la komitato devis diskuti pri la realigo de decidoj faritaj en la pasinta kongreso en Havano. Al la komitatanoj tute ne estis klare, pri kiuj decidoj kaj kiu realigo ili devis esprimi opinion, kaj post konfuzita diskuto pri proceduro la tagordero estis akceptita sen ajna diskuto pri la esenco de la demando.

Grandan parton de la kunsido la komitato dediĉis al diskuto pri proponita ŝanĝo en la elekta regularo. Laŭ la proponintoj, Amri Wandel kaj Stefan MacGill, la nuna proceduro estas nedemokratia, ĉar la komitato unue voĉdonas pri la estraranoj, proponitaj de la elektokomisiono, kaj aliaj kandidatoj havas ŝancon nur, se la komitato unue malakceptas la teamon proponatan de la elekta komisiono.

Forte kontraŭargumentis interalie Renato Corsetti de la elekta komisiono, laŭ kiu la estraro devas esti elektita kiel teamo por povi bone kunlabori.

- La nuna regularo donas al la elekta komisiono la taskon trovi koheran teamon. Ankaŭ nun la komitato povas malaprobi. Antaŭ ol voĉdoni pri la propono, eĉ se ĝi estas pli demokrata laŭŝajne, mi pripensus tre zorge, kaj eventuale petus la novan elektokomisonon studi la demandon, diris Renato Corsetti.

Stefan MacGill ne akceptis la argumenton:

- Temas pri baza demokratio. Se la komitato estas la supera organo, ĝi devas havi elekton kun elekteblo. La komitato devas repreni la rajton fari decidojn.

Poste, en longa kaj kaosa diskuto, iuj komitatanoj parolis pri la proceduro, aliaj faris proprajn alternativajn ŝanĝoproponojn por la elekta regularo, dum triaj argumentis ke nenion necesas ŝanĝi, ĉar jam nun la komitato povas laŭplaĉe elekti aŭ ne elekti la proponatan estraran teamon.

Laŭ Stefan MacGill, tiu libereco de elekto estas nur ŝajna: 

- La nun ekzistanta alternativo estas kvazaŭ la nuklea opcio. Neniu volas premi la ruĝan butonon, kaj same oni praktike neniam uzis nek uzos la eblon malaprobi la tutan teamon. Se ni ne faros ion pri tio, ni restos kaŭĉuka stampilo, MacGill argumentis.

Fine, kiam la prezidanto jam volis voĉdonigi la ŝanĝoproponon, la vorton prenis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller:

- Mi tre bedaŭras ke jam en la unua kunsido tiu ĉi supera organo de UEA denove pruvis ĉion, kion la plej akraj kritikantoj daŭre prezentas: ke tiu ĉi organo perdas grandegan parton de sia tempo por proceduraj demandoj, ne por enhavaj demandoj. Nun oni havas malpli ol unu horon por trakti la estraran raporton pri la pasinta jaro. Laŭ mi oni devas nun tuj ĉesigi tiun ĉi debaton,ekzemple voĉdoni pri tio ĉu la komitato sentas bezonon ŝanĝi ion. La nuna elekta regularo plene certigas demokratiajn elektojn, tion la praktiko pruvis.

Stefan MacGill kontraŭargumentis, dirante ke tute ne temas pri teknika demando, sed bazaj principoj, kaj ke la komitato estas kompetenta mem decidi, por kio ĝi dediĉu sian tempon. La replikon de Stefan Macgill Renato Corsetti siavice konsideris demagogiaĵo:

- Tiujn lastajn vortojn oni ne povas lasti sen komento. Tio estas demagogio. Ne temas pri demokratio, la komitato havas ĉiujn demokratiajn rajtojn. Ke ĝi ne utiligas ilin, tio ne estas la kulpo de la elektokomisiono.

En posta voĉdono klara majoritato de la komitatanoj subtenis la proponitan ŝanĝon en la elektoregularo. El la estraro por la ŝanĝo voĉdonis Stefano Keller, Claude Nourmont kaj Amri Wandel. Tamen restis malklara, ekzakte kiel aspektos la nova redakto de la elektoregularo, ĉar antaŭ la voĉdonado la aŭtoroj de la ŝanĝopropono akceptis la sugeston de Mark Fettes, ke la teksto estu polurita antaŭ la fina aprobo.

- Mi ne kredas, ke en tiu ĉi kongreso ni havos tempon redakti la modifojn, konstatis Osmo Buller post la voĉdonado.

- Bone, tio revenu en Hanojo, konsentis prezidanto Probal Dasgupta.

La komitatanoj akceptis la verdikton silente.

Malmulte da tempo poste restis por la traktado de la raporto de la estraro pri la agado de la estraro kaj la asocio dum la pasinta jaro.

Sabate vespere en la kongresejo okazis la jam tradicia movada foiro, dum kiu diversaj organizaĵoj prezentis sian agadon. La ĉefa parto de la kongresa semajno komenciĝos dimanĉe matene per la solena malfermo, dum kiu interalie estos diskonigitaj la nomoj de tri novaj honoraj membroj de UEA.

Fotoj: Peter Hauser

Kategorien: Esperantujo

Kiel ne organizi Internacian Junularan Kongreson

Libera Folio - Mo, 2011-07-18 22:30

Salutojn el Kievo, Ukrainio! Mi nun estas ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Kievo, kie pli ol 300 junuloj el la tuta mondo kolektiĝis por kune paroli Esperanton. Notu, ke tipa junulo estas ĝis 30-jara. Dum la tago okazas prelegoj, vespere koncertoj, poste eblas elekti inter dancado en la diskoteko, drinkado en la trinkejo aŭ teumado en la gufujo.

Kompreneble estas multo por prepari, sed kiam vi havas la subtenon de organizaĵo (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kun pli ol 70 jaroj da sperto, oni povas atendi, ke almenaŭ la bazaj aferoj estos faritaj ĝuste. Nu, por tiuj el vi, kiuj planas organizi IJK-n, jen kurta listo de kiel ne fari:

1. Igu la klarigojn pri tio, kiel atingi la kongresejon laŭeble komplikaj, kaj promesu veturigon, sed poste ne venu al la flughaveno por renkonti la partoprenontojn. En la lasta informilo oni klarigis al ni, ke la vojo el la flughaveno al la ejo estas tiel komplika, ke oni simple atendu la renkontantojn kiuj veturigos nin. Sed multaj rakontis al mi, ke ili petis veturigon - tamen neniu renkontis ilin, kiam ili alvenis. Aldone la broŝuro asertis, ke taksioj kostos minimume 70 usonajn dolarojn, sed en la flughaveno oni afiŝis, ke la fiksa prezo por veturo al la urbo estas 31 dolaroj! Krome la sola adreso estis donita en latinaj literoj, kiujn la taksiistoj ordinare ne povas legi, do necesis scii la ukrainan aŭ la rusan sufiĉe por povi transliterumi la adreson por la ŝoforo.

2. Ne proponu registriĝon kaj retaliron antaŭ la dua tago. Post kiam oni alvenas al kongreso, oni volas registriĝi, ĉu ne? Nu, bonvolu atendi. Ho, jen via ŝlosilo kaj mantukoj. Ie ili estas. Atendu momenton. Vi povas registriĝi morgaŭ, ni promesas. Vi volas retpoŝti al via familio kaj amikoj por sciigi, ke vi bonorde alvenis? Ni havos retaliron morgaŭ en alia konstruaĵo, kiu estos fermita vespere. Por esti justa, en la tria tago ili ja havis sendratan aliron en la registriĝa ĉambro, kie homoj sidis ĉie sur la planko por povi retumi.

3. Certigu ke vi elektas la plej primitivan haveblan ejon, laŭeble distance de la urbocentro, por ke laŭeble malmultaj lokanoj aŭdu pri Esperanto. Ha, vi libertempos? Kion vi opinius pri restado en ejo sen varma akvo, sen facila aliro al pura trinkakvo (kaj sen avertoj kontraŭ trinkado de la loka akvo), duŝiloj sen fiksiloj kaj necesejoj sen seĝoj. Aldone en la banĉambro ne estis sapo por lavi la manojn en la unua tago. La ejo estas plena je insektaĉoj, do espereble vi portis vian propran venenon! Ho jes, vi ja ne volus elektrajn kontaktojn en via ĉambro, ĉu? Vi volas viziti la urbocentron? Nur 45 minutojn per buso!

4. Ne donu programon por la semajno anticipe. Se vi tamen donas, certigu, ke ĝi ekzistas nur en la loka lingvo. Bonusajn poentojn vi ricevos, se la loka lingvo ne estas skribata per latinaj literoj. Vi faros prelegon morgaŭ matene? Nu, tion vi neniel povos ekscii antaŭ la noktomezo, aŭ la 2-a horo matene, se ili ne sukcesas pendigi la programon antaŭ la noktomezo.

5. Promesu aranĝi veganan manĝon por la kongresanoj, sed poste ne klarigu al la prizorgantoj de la manĝejo, kion tio signifas. Krome certigu, ke ĉiu devos atendi sian manĝon laŭeble longe en la alvenvespero. Ha, vi ĵus finis longan vojaĝon kaj estas tempo manĝi? Vi plurajn monatojn anticipe mendis veganan manĝon? Jen, prenu iom da viando kaj fromaĝo! Ha, vi ne volis viandon? Bone, lasu min reporti ĝin al la kuirejo kaj forpreni la viandon kaj reporti ĝin al vi. Jen!

Kompreneble, dirinte ĉion ĉi, tamen eblas bone amuziĝi kun amikoj de ĉirkaŭ la mondo, parolante Esperanton kune. Kaj pro justeco necesas diri, ke la ĉefa organizanto de la kongreso havis koratakon du semajnojn antaŭ ĝia komenco, kaj nun kuŝas en malsanulejo. Ankaŭ indas mencii, ke la mezuma jara salajro estas 3.500 usonaj dolaroj, do ne indas atendi unuaklasan loĝadon. Tamen oni ja atendus ke la ejo estu akceptebla kaj ke la kongreso estu organizita. Ajnakaze, ne zorgu pri la sekva Esperanto-kongreso, ĉar mi neniam vidis kongreson ĉi tiel aĉe organizitan, do tie vi certe bone elturniĝos.

Chuck Smith

La teksto unue aperis en la anglalingva blogo Transparent language. La Esperanta versio aperas en Libera Folio kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Kategorien: Esperantujo

Łukasz Żebrowski nova prezidanto de TEJO

Libera Folio - So, 2011-07-17 17:35

En la antaŭa estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Ankaŭ du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Kožuchová el Slovakio daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, dum la antaŭa kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado.

Kvin anoj de la 8-kapa estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio (kasisto), Nico Huurman el Nederlando (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj).

La elekto de la nova estraro okazis en la kunsido de la Komitato de TEJO la 16-an de julio. En la komuniko en la retejo de TEJO la estraro, kiu stiros TEJO-n dum du jaroj ĝis 2013, "dankas pro la fido de la komitatanoj kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je ĝi".

Gazetara komuniko de UEA

Kategorien: Esperantujo

Malneto de la komunika strategio de UEA

Libera Folio - So, 2011-07-17 14:20

Komunika strategio de UEA

Analizo kaj rekomendoj

 En aprilo 2011, la Prezidanto de UEA turnis sin al la Komisiono pri Strategiaj Demandoj kun konsilpeto, kiu fontis el la diskuto ĉirkaŭ redaktaj gvidlinioj por la revuo Esperanto. La kunordiganto de la Komisiono, Mark Fettes, argumentis ke tiajn gvidliniojn oni devas

fiksi kadre de pli vasta komunika strategio. Sekve la Komisiono ellaboris analizon surbaze de la ĝenerala strategia vizio, kiun ĝi prezentis al la Estraro kaj Komitato en sia aprila raporto.

 Ĉi tiu raporto resumas la konkludojn de tiu analizo, kiun oni povas legi en pli ampleksa aneksa dokumento. Ni komencas ĉe agado, kiujn UEA jam tradicie prizorgas, kaj finas per kelkaj novaj proponoj.

 Kiel ĉiam, ni volonte ricevos reagojn kaj sugestojn por plibonigo.

 

REVUO ESPERANTO  

La redaktadon de la revuo gvidu tri prioritatoj:

A. Bildigi la tutmondan E-kulturon, kun la celo faciligi la ensociiĝon de diversnivelaj uzantoj de la lingvo;

B. Prezenti la agadon kaj aktivulojn de UEA, kun la celo varbi kaj inspiri aktivulojn;

C. Klerigi legantojn pri la idea bazo kaj kultura-politika signifo de Esperanto, por profundigi ilian komprenon pri tio, "kiuj ni estas kaj kion ni celas";

 La monatan aperritmon de la revuo kompletigu pli rapida raportado en kunligita retpaĝaro, kie aperu koncizaj informoj pri aranĝoj, kursoj, eldonaĵoj, kaj simile. Tiuj informoj ĝenerale NE aperu en la revuo mem, kies enhavo principe estu tia, ke ĝi restas leginda dum longa periodo.

 Diverseco de voĉoj kaj opinioj estas karakteriza por Esperantujo kaj do estu ankaŭ karakteriza por la revuo. Prefere ol unusola redaktoro, ĝi havu kelkajn redaktorojn pri diversaj "sektoroj" de la movado.

Laŭeble tiuj redaktoroj ankaŭ havu blogaron ĉe la revuaj retpaĝoj, kie ili povas dialogi kun legantoj. Kompreneble, daŭre estu unu ĉefredaktoro, kiu kunordigas la redaktadon kaj kunmetas ĉiun numeron.  

JARLIBRO 

Ni proponas ke la delegita reto estu nur konsultebla en datumbazo che UEA.org kaj ke oni transformu la Jarlibron mem en specon de almanako, kiu aperas unufoje jare kaj resumas la atingojn kaj evoluojn de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro. Tia novspeca Jarlibro, en pli granda formato ol la ĝisnuna, anstataŭus la ĝisnunan Estraran Raporton en la revuo. Ĝi estus abunde ilustrita kaj efike reklamus la eldonaĵojn, kongreson, kaj aliajn serojn de UEA. Ĝin akompanus konciza resuma broŝuro celita al nacilingva publiko, tiel ke la du eldonaĵoj kune utilus kiel inform- kaj varb-materialo.

Kunmetado de la Jarlibro okazus kunlabore inter la Centra Oficejo kaj volontula redakta teamo gvidata de estrarano.  

 

LIBROELDONADO 

 Senkonsidere pri aliaj aspektoj de la eldona agado de UEA, ni rekomendas ke la asocio lanĉu serion de mallongaj verkoj pri diversaj aspektoj de la idea, lingva, kultura kaj politika bazo de Esperanto.

Tiuj verkoj estus taŭgaj por relative vasta publiko kaj por tradukado en multajn lingvojn. Ili eldoniĝu ne nur presite sed ankaŭ elektronike (kiel e-libroj). UEA gardu la rajton pri la diverslingvaj versioj.

 

GAZETARAJ KOMUNIKOJ 

 La Gazetaraj Komunikoj daŭru en sia nuna formo, sed ni rekomendas ke ili ankaŭ estu pli okulfrapaj en la reta hejmpaĝo de UEA. Sed ili ankau aperu en Facebook.

 

ESPERANTO.NET 

Multlingva informa centro, administrata de UEA. En 62 lingvoj ghi prezentas informojn pri esperanto kaj gia lernado.

 

EDUKADO.NET kaj LERNU.NET 

Ni rekomendas, ke UEA formale partneriĝu kun ILEI kaj ESF por prizorgi kaj evoluigi ĉi tiujn gravegajn retejojn por kunordigi kaj pliefikigi la instruadon de Esperanto kaj ĝian uzadon en edukaj kuntekstoj. Tio inkluzivu kontribuon al la kostoj de la redaktado.

 

LINGVA JUSTECO 

Inter la ĉi-supraj agadoj, plej frape mankas io kio specife atentas la politikan kaj socian kuntekston de Esperanto, kaj tiel kompletigas la fokuson al la funkciado de la movado mem. Tia bezono plej ofte sentiĝas en la eksteraj rilatoj de UEA, kiuj cetere peras multajn interesajn informojn pri evoluoj en la rondoj de internaciaj organizoj kaj mondaj eventoj kaj problemoj. Antaŭ kelkaj jaroj UEA iniciatis la retejon linguisticrights.org, kiu estis kvazaŭ unua paŝo en tiu direkto. Ni proponas restrukturi kaj ellabori tiun retjon kun fokuso al la pli vasta koncepto "lingva justeco", kaj ligi al ĝi regulan elektronikan bultenon pri eksteraj rilatoj. Ambaŭ (la bultenon kaj la retejon) prizorgus Komisiono pri Eksteraj Rilatoj sub gvido de la koncerna estrarano. Krome la retejo celus faciligi kunlaboron pri eksteraj rilatoj tutmonde, ekzemple pri reprezentado de Esperanto en grandaj internaciaj konferencoj, intervenoj pri lingvopolitiko, uzado de unueca terminaro en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj simile.

 

UEA.ORG 

La propran retejon de UEA ni proponas tute restrukturi enkadre de ĉi tiu komunika strategio. Ĉar lau tiu strategio la informan agadon kunordigus Esperanto.net  kaj la edukan edukado.net kaj lernu.net, la paĝoj de UEA povus koncentriĝi al landa, regiona, kaj faka agado; al rilatoj kun la membroj; kaj al prezentado de la propraj servoj (revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto kaj kongreso). Baza versio de tiuj paĝoj devus esti legebla multlingve.

Landa agado: Bazaj informoj pri ĉiuj landaj asocioj estu atingeblaj per alklakebla mondmapo kaj per laŭlanda listo. La informoj inkluzivu ligon al la asocia retejo, se ĝi ekzistas, kaj ankaŭ la nomojn kaj kontaktinformojn por la koncernaj A-komitatanoj. Malgranda laborgrupo sisteme helpu al malfortaj asocioj krei aŭ plibonigi la propran retejon.

Regiona agado: La diversaj regionaj komisionoj havu atentokaptan lokon en la paĝaro. Ili ne nur prezentu novaĵojn kaj iniciatojn el la koncerna mondoparto, sed ankaŭ varbu donacojn al la koncerna fondaĵo.

Faka agado: La diversaj informoj troveblaj en la nuna Jarlibro devus aperi ankaŭ ĉi tie en facile serĉebla formo. Tamen tiu ĉi kampo bezonas novan strategion, kiun ni ne povas pritrakti ĉi tie, sed kiu sendube havos sekvojn ankaŭ por la retpaĝaro.

Individuaj membroj: La retejo devas faciligi la orientiĝon de novaj membroj inter la diversaj strukturoj kaj agadoj de UEA. Estu "oftaj demandoj" por individuaj membroj, ebleco peti konsilojn rekte de la Oficejo, kaj facila aliro al mendiloj por libroj, kongreso, membreco, donacoj k.s. Troviĝu invito respondi demandaron pri personaj interesoj, kapabloj, preteco volontuli k.s.

Servoj: Ĉiu servo, ĉu revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto aŭ kongreso, bezonas propran retan komunikan strategion enkadre de la plano por la tuta paĝaro. Tiuj povas en si mem esti sufiĉe kompleksaj, do ni nur notas tiun bezonon nun.

Ni ne tuŝis ĉi tie demandojn pri la interna komunikado de UEA, ekzemple sine de la Komitato kaj Estraro, aŭ inter la regionaj komisionoj kaj la landaj asocioj. Kvankam tiuj demandoj estas tre gravaj, ne eblas ilin disigi de la strukturoj, labormanieroj kaj taskaroj de tiuj diversaj partoj de la Asocio, kaj do necesos ilin konsideri en alia strategia kadro.

 

SOCIAJ MEDIOJ 

Facebook: La asocio uzu ankau Facebook por diskonigi la gazetarajn komunikojn kaj informoj pri propraj eldonajhoj kun recenzoj.

uea.ipernity.com: La asocio enmetu filmoj pri aktualaj eventoj kaj historiaj dokumentoj kiel filmoj pri kongresoj, malfermaj tagoj, prelegoj kaj kulturaj eventoj.

Youtube.com/ueaviva: filmjhurnalo pri la vivo de UEA

Podkasto de UEA:  UEA starigu propran sistemon de podkastoj.

Kategorien: Esperantujo

UEA diskutas amatorigon de komunika strategio

Libera Folio - So, 2011-07-17 14:10

Antaŭ unu jaro, la foriranta estraro de UEA decidis organizi malferman konkurson por trovi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La decidon sekvis ŝtormo de kritiko flanke de subtenantoj de la nuna redaktoro Stano Marček.

Unu el la ĉefaj kritikantoj de la decido estis Renato Corsetti, kiu postulis, ke antaŭ ol ajnaj ŝanĝoj okazu, la komitato ellaboru novajn gvidliniojn por la redaktado de la revuo kaj por la tuta komunika strategio de UEA.

La 11-an de marto, post kvinmonata laboro, la komitata laborgrupo diskonigis skizon de novaj redaktaj gvdilinioj, kiuj pli strikte subigus la redaktadon al direktivoj de la estraro. La 14-an de julio, post pluraj atentigoj flanke de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, la laborgrupo finfine dissendis al la komitato ankaŭ la proponon pri nova komunika strategio. La unua komitata kunsido en Kopenhago okazos la 23-an de julio.

La laborgrupo, kiun gvidis Mark Fettes, kaj partoprenis interalie Renato Corsetti, proponas ke la papera Jarlibro en sia nuna formo estu forigita, kaj ke ĝin anstataŭu "almanako" pri la "atingoj kaj evoluoj de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro". La almanakon produktu "volontula redakta teamo gvidata de estrarano", kunlabore kun la Centra Oficejo.

Ankaŭ la redaktadon de la revuo Esperanto laŭ la propono pli aktive partoprenu volontulaj redaktoroj, kiuj raportu pri diversaj sektoroj de la movado. La volontulaj redaktoroj ankaŭ havu blogojn kie ili povu dialogi kun la legantoj. La tasko de la profesia ĉefredaktoro tiel estus reduktita al "kunordigo" kaj "kunmetado". Ne klaras, kiu prizorgu la "kunligitan retpaĝaron", kie laŭ la propono de la laborgrupo aperu koncizaj aktualaj informoj.

Libera Folio turnis sin al Mark Fettes, por ekscii, kial la laborgrupo proponas transdoni multajn taskojn al volontuloj. Laŭ li, la ŝanĝoj ne gvidu al malprofesiigo de la laboro:

- Ekzistas nur malneta versio de la komunika strategio, kaj ĝi ne adekvate prezentas tiun ideon. La propono ne celas forigi profesian redaktadon, sed arigi pli grandan grupon de regulaj kontribuantoj, iom simile al Monato.

Libera Folio: Sed se estas kompetenta redaktoro, ĉu tiu ne rajtu mem organizi la laboron laŭ sia plaĉo? La malneto ajnakaze donas la impreson, ke ĉiam pli da laboro (jarlibro, retejo, revuo ktp) estu farata de amatoraj volontuloj. Ĉu la impreso estas malĝusta? 

Mark Fettes:  Nu, estas fakto, ke niaj laborfortoj estas plejparte volontulaj. Oni devas strebi al bona ekvilibro, tiel ke la plej ŝlosilajn kaj kunordigajn funkciojn plenumu kompetentaj profesiuloj, kun multaj ebloj por (kontrolataj) amatoraj kontribuoj.  Pri la detala situacio ĉe UEA oni povus multe diskuti, kaj mi hezitus fari ĝeneralajn karakterizojn de la speco, kiun vi proponas. Sed mi volonte agnoskas, ke la komunika strategio ne tuŝas kernajn demandojn, kiujn necesas alfronti kadre de la ĝenerala renovigo de la Asocio.

Simile komentas Renato Corsetti:

- Ni ne celis neprofesiigon, sed apud unu "profesia" redaktanto estus multaj helpantoj. La Jarlibro fakte estus io tute alia rilate al tio, kio ĝi estas nun. La ĉefa ero estus la estrara raporto, kiu kutime estas redaktata de iu en la estraro.

Libera Folio: Sed multaj "helpantoj" de la redaktoro ja nepre reduktos la rolon de la profesia redaktoro, ĉu ne? Ĉu oni ne devas ŝanĝi la taskopriskribon de la redaktoro?

Renato Corsetti: Nu, la teksto ankaŭ diras ke la "ĉef-redaktoro" (tiel oni nomas lin) kunordigas la tuton. Ĉiuokaze la ĉefa mesaĝo ŝajne estas: apud la revuo estu blogoj, paĝaro aŭ io tia en kiuj oni povas dialogi kun la legantoj.

Libera Folio: Ĉu laŭ vi la ŝanĝita rolo de la redaktoro signifas, ke oni devas deklari la postenon vaka kaj fari konkurson?

Renato Corsetti: Kial vi havas tiun fiksitan manion, ke en ĉio vi serĉas eblon maldungi Stano-n?

Libera Folio: La decidon aranĝi konkurson pri la redaktora posteno faris la antaŭa estraro de UEA. Via komunika strategio estis kvazaŭ reago al tiu estrara decido, do estas tute nature demandi, kiel la nova strategio influas la aferon.

Renato Corsetti: Jes, la nova strategio estas reago al la ideo, ke sufiĉas ŝanĝi la redaktoron, kaj ĉio funkcias en UEA. La fakto estas ke la tuta papera mondo (inkluzive de veraj ĵurnaloj) estas en krizo. Tre verŝajne, kiam oni starigos la novan komunikan sistemon, el kiu la revuo estas nur parteto, tiam oni ankaŭ priparolos la aferon kun la nuna redaktisto, sed ankaŭ kun la nunaj prizorgantoj de la pluraj paĝoj de UEA, kiuj iel devos esti redirektitaj al komuna sistemo kunligata de la centra paĝaro, kaj tiel plu. La demando pri la estonta "ĉefredaktoro" estas relative malgrava flanka demando. Multe pli malfacile estos trovi programistojn por fari ĉiujn necesajn paĝajn movojn.

Libera Folio: Ŝajnas tamen male, ke estas amaso da programistoj, sed preskaŭ neniuj kompetentaj ĵurnalistoj en Esperantujo.

Renato Corsetti: Vi pravas pri la manko de ĵurnalistoj - kvankam tra la pasinta historio de UEA la revuon redaktis poetoj kaj movadanoj diversspecaj - sed ankaŭ pri programistoj, kiuj povas senpage (aŭ malaltpage) fari ion belan konstante, la situacio ne estas tre bona.

Libera Folio: Sed se la reta strategio estas grava, kial oni devas fari tiun laboron senpage? Ĉu ne ĝuste tio estas malprofesiigo kaj amatorecigo?

Renato Corsetti: La problemo de UEA estas ĉiam la sama. Membroj malpliiĝas, enspezoj malpliiĝas, kaj do libera mono por novaj aferoj estas tre malfacile trovebla.

Peter Baláž, kiu same partoprenis la laborgrupon, ĝojas, ke UEA almenaŭ komencas diskuti la neceson de modernigoj. Li tamen bedaŭras, ke ĝis nun UEA ne estis preta investi monon en grandaj retaj projektoj.

Peter Baláž: La gvidlinioj estas ja utilaj, sed oni bezonas trovi realigantojn. Iu ajn strategio, kiom ajn bona, ja dependas de ĝiaj realigantoj, kaj la ĝenerala emo de la tuta movado helpi, kontribui. Mi esperas ke troviĝos taŭgaj homoj, personecoj en nia movado, pretaj kaj kapablaj realigi la bezonatajn ŝanĝojn.

 
Kategorien: Esperantujo

Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn

Libera Folio - Mo, 2011-07-11 08:25

En junio 2011 GEA akceptis la Sunmontajn gvidliniojn pri Eŭropa lingvopolitiko, kiuj havas sian nomon de la kunsidejo de la laborgrupo en la germana vilaĝo Sonnenberg (sunmonto). Kion oni faru nun per la akceptita programo?

Natura ideo estas serĉi alianculojn en aliaj asocioj, ekzemple asocioj, kiuj ankaŭ interesiĝas pri lingvoj, tutmondiĝo aŭ Eŭropo. Mi informiĝis iom pri la Asocio Germana Lingvo (Verein Deutsche Sprache, VDS). Ĝi celas eviti kaj evitigi nenecesajn fremdvortojn, precipe el la angla, kaj batalas por bona germana lingvo.

Mi decidis, ke indas esplori kunlaboreblecojn kaj laŭ aranĝita hazardo mi vizitis la informbudon de VDS en la lingvofoiro Expolingua en Berlin kaj tie plektis miajn unuajn personajn kontaktojn al la asocio. Mi tute ne estis la unua esperantisto kun tia provo, jam multaj germanaj Esperantistoj membras en tiu asocio. Tamen kunlaboro je asocia nivelo ĝis nun ne ekzistis.

En decembro 2010 mi renkontis la estron de la regiona grupo kaj ni interkonsentis pri prelego ĉe la regula klubkunveno komence de julio. La temo de la prelego estis "Eŭropa lingvopolitiko kaj Esperanto", venis 14 homoj, iom malpli ol normale laŭ la klubestro. Tamen la prelego estis bone akceptita kaj vigle diskutata.

Mi uzis por la prelego la Sunmontajn Gvidliniojn pri Lingvopolitiko, kaj enkadrigis ilin en la ĝeneralan uzon de la angla hodiaŭ. La reagoj estis ĝenerale pozitivaj. Unu menciis, ke en Francio Esperantistoj provis transpreni aranĝojn de la nacilingvemuloj kaj sufiĉe ĝenis tie. Pro tio, en Francio la emo kunlabori malkreskis kaj kelkaj supozis, ke tio povas ankaŭ okazi en Germanio. Mi konstatis, ke kaze de kunlaboro je asocia nivelo, la kunlaborantoj estos zorge elektitaj personoj. 

Unu ebla celo de Esperanto-asocioj en la kunlaboro kun nacilingvemulaj asocioj kiel VDS estas, ke ties membroj lernu Esperanton. Laŭ mia impreso, tiu ĉi espero estas vana. En la pasinteco en Germanio jam estis kelkaj klopodoj de kunlaboro, kiuj ĉefe eliris de la Esperantistoj. Rezulte, kelkaj Esperantistoj iĝis membroj de VDS, sed inverse mi eksciis pri neniu, kiu membriĝis en Esperanto-asocio aŭ eĉ eklernis Esperanton. Ebla kaŭzo por tio povas esti la aĝo de la VDS-anoj, kiuj estas averaĝe certe super 40 jaroj, aĝo, en kiu oni eble ne plu emas lerni novajn lingvojn. Tiun supozon konfirmis kelkaj reagoj el la publiko dum la prelego. Plej ofte ili jam konas sufiĉe da aliaj lingvoj por internacie komuniki kaj ne volas plu lerni novajn lingvojn, ankaŭ ne Esperanton.

La plej grandan aprobon trovis la gvidlinio "Ni rekomendas Esperanton kiel propedeŭtikan instrumenton por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj." La VDS-anoj vidas en tio taŭgan ilon por kontraŭbatali la instruadon de la angla en infanvartejoj kaj bazlernejoj, ŝajnis al mi. Surprize kaj feliĉe, du aŭskultantoj anas en la komisiono pri Eŭropa lingvopolitiko de la klubo. Ambaŭ estis tre favoraj al mi kaj volas atingi, ke mi prelegu antaŭ la ducentkapa delegita konferenco. Ni vidu, ĉu ili sukcesos.

Ili tamen diris, ke la opinioj pri Esperanto en tiu komisiono estas tre miksaj. En interparolo kun la du komisionanoj, mi konfesis la mankon de Esperanto-instruistoj, kiu nur permesas regulan instruadon de Esperanto en tre malmultaj urboj. Simple mankas homoj, kiuj estas samtempe regule edukitaj instruistoj kaj parolas sufiĉe bone Esperanton.

VDS ne havas strategian koncepton pri internacia lingvopolitiko, ĝi koncentriĝas je naciskala laboro. Estas klopodoj kunlabori je internacia nivelo kun partneraj organizaĵoj, sed ion tiel konkretan kiel niajn "Gvidliniojn" ili ne havas. Povas esti, ke ni povas inspiri ilin krei ion tian kaj tiam uzi kelkajn el niaj gvidlinioj.

Laŭ mia impreso, la kunlaboro inter lingvemulaj asocioj kiel VDS kaj Esperanto-asocioj povas okazi en la antaŭenigo de komunaj celoj. Estas iluzio ke nacilingvemuloj membriĝus en Esperanto-asocio aŭ lernus Esperanton. Ilin interesas rimedoj por malhelpi la superregan pozicion de la angla en la mondo. Kaj tial ili pensas, ke se Esperanto rolas apud aŭ anstataŭ la angla, la premo, ke anglalingvaj vortoj penetras la anglan, malpliiĝas.

Kompreneble oni ne povas antaŭdiri, ĉu "post la fina venko" venos sama kvanto da Esperantaj vortoj en la nacian lingvon kiel hodiaŭ de la angla. Sed la propono de Esperanto estas ankaŭ propono de konsciiĝo pri lingvo kaj lingvopolitiko. Kaj tio estas, kion ankaŭ la nacilingvemuloj volas. Almenaŭ por kelkaj celoj esprimitaj en la Sunmontaj Gvidlinioj, ni povas tie trovi alianculojn.

Felix Zesch

Kategorien: Esperantujo

UEA bonvenigas EU-parlamentanojn en la kongreso

Libera Folio - Do, 2011-07-07 11:55

Libera Folio: Ĉu entute estas dezirinde, ke EU-parlamentanoj aŭ aliaj internaciaj gravuloj ĉeestu UK-ojn en la rolo de iaj observantoj? Kial jes, kaj kiel oni tiukaze organizu la ĉeeston de tiaj gravuloj?

Osmo Buller: Kompreneble tio estas dezirinda. Tiaj gravuloj jam ofte vizitis UK-ojn. Nenio estas pli bona pruvo pri la uzebleco de Esperanto kiel plenpova lingvo ol UK kun ties riĉa labora, kultura kaj kleriga programo. Al EU-parlamentanoj aparte interese estas vidi, kiel Esperanto funkcias kiel la sola lingvo en la kunsidoj de la gvidorganoj de UEA kaj de plej diversaj aliaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

UEA bonvenigas ĉiun iniciaton inviti internaciajn gravulojn al UK-oj. Pro bona ordo necesas tamen ĉiam unue interkonsiliĝi kun UEA pri la plej ĝusta maniero fari tion. Kiam temas pri EU-parlamentanoj, necesas ankau kunordigo kun Eŭropa Esperanto-Unio, kiu gvidas la agadon por Esperanto ĉe EU.

Libera Folio: Ĉu s-ro Kozyra pravas en sia aserto, ke UEA por la ĉi-jara UK antaŭ longe ricevis oficialajn leterojn de du polaj EU-parlamentanoj, kiuj esprimis deziron ĉeesti la kongreson kiel observantoj, sed ke respondo al tiuj leteroj flanke de UEA daŭris kvar monatojn?

Osmo Buller: UEA ne ricevis leterojn de la du polaj EU-parlamentanoj. En septembro s-ro Kozyra sendis al UEA kopiojn de iliaj leteroj, kiujn ricevis la t.n. Iniciata Grupo kaj kiuj menciis nek UEA nek alian adresiton. Malgraŭ tio la estraranoj kaj mi tuj esprimis nin principe pozitive.

Mi miras, ke s-ro Kozyra diras: "Niajn planojn kaj plurajn iniciatojn ĝis nun akre atakis UEA (speciale O. Buller)." Mi neniam faris tiajn atakojn, sed mi ja starigis demandosignojn kaj atentigis ekzemple pri ĝustaj proceduroj surbaze de la spertoj, kiujn UEA havas jam ekde la tempo de Ligo de Nacioj. Bedaŭrinde en nia movado oni facile prenas ĉiun kritikan rimarkon kiel akran atakon. Mi tamen havas en UEA funkcion, en kiu mi devas fari ankaŭ demandojn, kiujn oni ne volas aŭdi.

Libera Folio: Sed kial tamen ne eblis pli rapide trakti la aferon?

Osmo Buller: Antaŭ ol sendi inviton necesis havi pli da klareco pri la fono de la afero kaj ekzemple kiajn kondiĉojn la parlamentanoj atendis surbaze de siaj diskutoj kun la Iniciata Grupo. Flanke de UEA necesis ankaŭ pli da konkreteco pri la kongresa programo por povi mencii programerojn, kiuj povus esti aparte allogaj por la invitotoj. En novembro mi skribis al ambaŭ EU-parlamentanoj, ĝis nun sen respondo.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, aldone klarigas, ke ioman prokraston en la pritraktado de la afero pri invito al la du polaj EU-parlamentanoj kaŭzis la fakto, ke la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, ne tuj kontakteblis:

Probal Dasgupta: Tiumomente Seán ne estis rete atingebla.  Sen konsiliĝi kun li, ni ne povus krei kunordigitan strategion pri la ĝusta uzo de la tempo de MEP-oj en UK. Krome, ni bezonis scii pri la mona flanko. Venis la (almenaŭ por mi nova) klarigo, ke 'tiaj' kongres-partoprenoj apartenas al la devoj de MEP-oj, kaj ke do ili jam ricevas 'tiacelan' monon. Post pluraj (por mi) relative konfuzaj mesaĝoj mi ankoraŭ ne vere estas certa, ke la precizaj instancoj, kiuj decidas pri la allaseblo aŭ ne de specifaj elspezoj de MEP-oj, agnoskas aŭ agnoskos UEA-kongresadon kiel validan elspezon.

Kategorien: Esperantujo

Neniu paco en Pollando

Libera Folio - Do, 2011-07-07 11:10

Ne nur Nobel-premiitoj kaj EU-parlamentanoj lastmomente nuligis sian ĉeeston en la pasintsemajnaj aranĝoj de la grupo ĉirkaŭ la pola sekcio de la politika asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE). Tion faris ankaŭ reprezentantoj de la franca sekcio de EDE.

Pro la malĉeesto de la francoj, dum Grandpolia Esperanta Somero (GES) en Wągrowiec ne povis okazi la federacia kunveno de EDE. Okazis tamen la kunsido de la pola sekcio de EDE (EDE-pl).

Anticipe estis anoncita publika diskuto kun du parlamentanoj, kiu gvidu al parlamenta decido antaŭenigi Esperanton kiel "duonoficialan" lingvon ene de Eŭropa Unio. La kunvenon vizitis tamen nur unu parlamentano - Tadeusz Tomaszewski, reprezentanto de marĝena, opozicia maldekstra frakcio en la pola parlamento. Li donis neniajn konkretajn promesojn pri antaŭenigo de Esperanto.

Post korespondado kun la pola ministerio pri eksteraj aferoj pri la eventuala rolo de Esperanto dum la ĵus ekinta pola prezidanteco de Eŭropa Unio, la grupo ĉirkaŭ EDE-pl tamen ricevis duonan promeson: en la retejo de la prezidanteco povus aperi teksteto pri Zamenhof kaj Esperanto.

Tamen ĝis nun tia artikolo ne aperis. La sola mencieto pri Esperanto en la paĝaro troviĝas ĉe turismaj informoj pri Bjalistoko: "Kvankam ĝi estas artefarita lingvo, Esperanto havis noblajn intencojn kaj tre interesan historion."

Lastmomente al Grandpolia Esperanta Somero estis invititaj reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio (PEA), por "diskuti kunlaboron" kun la grupo ĉirkaŭ EDE-pl, delonge konfliktanta kun PEA. La estraro de PEA decidis ne sendi reprezentantojn, parte ĉar la invito venis tro malfrue, parte ĉar mankis informoj pri tio, kian kunlaboron EDE-pl celas.

-  Mi ne scias kiel EDE imagas kunlaboron kun PEA - ni daŭre atendas pli precizajn informojn: kion EDE deziras de ni kaj kion ĝi povas proponi, klarigas responde al demando de Libera Folio Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de PEA

Ne montris grandan deziron al repaciĝo ankaŭ la grupo ĉirkaŭ EDE-pl, kiu antaŭ, dum kaj post GES daŭrigis dissendadon de retaj cirkuleroj, en kiuj ili akuzis reprezentantojn de UEA kaj PEA pri kontraŭlaborado. Aparte forte estis kritikataj Barbara Pietrzak kaj Osmo Buller. (Komentojn de UEA-respondeculoj legu en aparta teksto.)

Reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio same ne ĉeestis en la urbo Malbork, kie jam post la fermo de Grandpolia Esperanta Somero en ĉeesto de la ĉefaj aktivuloj de EDE-pl estis malkovrita memorŝtono dediĉita al la mecenato Etsuo Miyoshi. Samloke estis transdonita al Etsuo Miyoshi la ordeno de kavalira kruco.

La oficialan decidon pri la ordeno faris la prezidento de Pollando, kaj ĝin devis transdoni la loka vojevodo (guberniestro). Li lastmomente nuligis sian partoprenon, kaj la ordenon anstataŭe transdonis la vicguberniestro Michal Owczarczak.

Laŭ cirkuleroj dissenditaj de la vicprezidanto de EDE-pl, Edward Kozyra, la ceremonion aldone ĉeestis "pli ol cent esperantistoj". Tamen la fotoj faritaj surloke montras malpli ol dudek personojn.

Kvankam ne povis ĉeesti la promesitaj du Nobel-premiitoj, tamen partoprenis pluraj gravuloj, atentigas Edward Kozyra: krom la vicguberniestro ĉeestis ankaŭ unu ano de la gubernia parlamento, kaj aldone Arkadiusz Binnebesel, kiu laŭ aserto de Edward Kozyra estas "kuzo de Nobelpremiito pri literaturo Günter Grass".

 

Filmeto pri la malkovro de la memorŝtono spekteblas en la retejo de Malborka loka televido.

Kategorien: Esperantujo

Neniu volas aranĝi la Afrikan kongreson de UEA

Libera Folio - Mi, 2011-07-06 12:45

En la retlisto "landa agado", ligita al Universala Esperanto-Asocio, Adjévi Adje forte bedaŭras, ke ŝajnas manki interesiĝo pri la planata kongreso:

- Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundo. Estas domaĝe, ke tiel Afriko  preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo. Kaj mi demandas al mi, ĉu iam Afriko decidos esti aktoro de sia sorto, ĉar al mi ŝajnas ke ni havas preskaŭ ĉiujn eblojn, tamen ni pluploras...

En aprilo 2010 la Esperanta Civito nuligis sian propran "Jubilean Afrikan Kongreson", anoncitan jam en decembro 2008, kaj planitan por la fino de la jaro 2010. Samtempe Gbeglo Koffi en Togolando anoncis la starigon de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo UETA, kiu laŭ li aranĝos sian propran tutafrikan kongreson.

"La kongreso de UETA nomiĝas AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua okazos en 2011 aŭ 2012. Ĝis la fino de 2010 estos preciza informo pri la dato kaj loko de la kongreso", skribis Gbeglo Koffi en majo 2010. Post tio nenio aŭdiĝis pri la afero.

Laŭ informoj en la retejo de la Esperanta Civito, la prokrastita Civita "Jubilea Afrika Kongreso" siavice nun estas planata por la jaro 2013. 

Kategorien: Esperantujo

Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon

Libera Folio - Fr, 2011-07-01 10:00

La propono pri kompleta renovigo de la retejo de Kataluna Esperanto-Asocio aperis jam antaŭ kvin jaroj, ĉar la respondeculoj de la asocio konstatis, ke la retejo bezonas plibonigon por efike funkcii kiel varbilo kaj informejo.

- Tamen, eklaborinte pri la nova retejo, ni konstatis la mankon de unueca kaj firma asocia identeco, ĉefe grafika sed ankaŭ ideologia, kiu gvidus nin al plej efika disvolvado de tiu tasko. Pro tio, la reteja kreado postrestis kaj sentiĝis bezono komenci procezon celantan la disvolvigon de tiu ĝis nun mankanta asocia identeco, rakontas Ferriol Macip i Bonet.

Speciala laborgrupo profunde diskutis la temon kaj ellaboris dokumenton pri la celoj, valoroj kaj principoj de la asocio. La principaro, kiu estis aprobita en 2008, aparte akcentas la gravecon de lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco.

Poste Guillem Sevilla, profesia grafikisto kaj membro de KEA, ellaboris grafikan profilon por la asocio, kiu servis ankaŭ kiel bazo por la nova retejo. Fine de junio la nova retejo estis lanĉita.

Libera Folio: Ĉu la laboro ne daŭris tro longe?

Ferriol Macip: Printempe de 2006 ni komencis prilabori la identecon de la asocio, en 2008 Guillem Sevilla ekigis la grafikan identecon, kaj januare de 2010 komenciĝis la kreado de la retejo. Ni laboris laŭ niaj ebloj, tro longe sed cele al profesia kaj kvalita rezulto.

Ĉu vi jam ricevis iujn reagojn pri la nova retejo?

- Aperis kelkaj reagoj, ĉiuj gratulas la laboron de Guillem Sevilla. Venis komentoj al manko de informoj: hispana kongreso, someraj esperantaĵoj ĉie, kis-tv... la tasko plenigi la retejon per utilaj informoj komenciĝas. Pri la hispana kongreso, ĝi estas jam okazanta, do, anstataŭ ĝin anonci ni planas raporti post la kongreso.

Mi ne trovas en la retejo informojn pri la nomoj de estraranoj aŭ aliaj respondeculoj, kial?

La retejo celas pli la katalunlingvan publikon ol Esperantujon. Ĝi celas anstataŭi la novaĵojn aperintajn ĝis nun en "Kataluna Esperantisto", kiu fariĝos artikolara revuo pri lingvaj aferoj. Novaĵoj aperas samtempe katalune kaj esperante. La retejo ankaŭ publikigas artikolojn. Temas pri informejo, ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri ekolingvaj aferoj. 

- Informojn kiel tiun pri estraranoj ni konsideris tute ne informvaloraj laŭ la celo de la retejo, kiu celas klarigi al la katalunlingva publiko, ke esperantismo estas socia movado por pli bona mondo kune kun ekologiismo, feminismo, pacismo, kaj tiel plu.  Jes ja ni informas pri renkontiĝlokoj, adresoj kaj horaroj. Tamen, prave, la retejo estas ĵusbakita, kaj certe iuj informoj mankas. 

La nova retejo troviĝas ĉe la adreso esperanto.cat

Kategorien: Esperantujo

Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton

Libera Folio - Mi, 2011-06-29 12:30

Antaŭ ol ricevi sian bakalaŭran diplomon, ĉiu studento de la universitato devas pruvi sian konon de fremda lingvo minimume je la nivelo B2 (meza nivelo). Ĉe kelkaj fakoj oni specife postulas ekzamenon pri la angla lingvo, sed ĝenerale eblas ekzameniĝi pri libere elektita lingvo, tamen nur laŭ listo de lingvoj kaj atestiloj aprobitaj de la rektoro.

Pola Esperanto-Asocio proponas, ke la universitato aldonu al sia listo de aprobitaj atestiloj la ekzamenojn de Esperanto, faritajn laŭ la kriterioj de la Komuna Eŭropa Referenckadro, aprobitaj de Supera Fremdlingva Trejnejo de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto.

- Antaŭ ol PEA sendos oficialan proponon al la Rektorino, ni kolektas subtenantojn – tiu lasta, la Studenta Parlamento, tre gravas kaj signife pligrandigas la ŝancon realigi la ideon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio.

Laŭ li, eventuala sukceso en la Universitato de Varsovio, unu el la plej bonaj en Pollando, ne nur malfermus pordon por Esperanto en la Universitato, sed ankaŭ helpus konvinki aliajn altlernejojn konsideri KER-ekzamenojn pri kono de Esperanto.

Pliaj informoj pri la ekzameno B2 en la retejo de Supera Fremdlingva Trejnejo 

Kategorien: Esperantujo

Kostaj manĝoj en la kongreslando

Libera Folio - Mi, 2011-06-29 11:45

Laŭ la esploro, la preznivelo en Danio egalas al 143% de la mezumo en la 27 landoj de la unio - alivorte, la prezoj estas 43 procentojn pli altaj ol mezume. Aliaj kostaj landoj estas Finnlando (123%), Svedio kaj Luksemburgio (ambaŭ 120%) kaj Irlando (118%).

Plej malmultekostaj landoj en EU aliflanke estas Bulgario (51% de al mezumo) kaj Rumanio (59%).

Aparte interesa por la ĉi-jaraj kongresanoj povas esti la fakto, ke la preznivelo de restoraciaj manĝoj en Danio estas 153% de la mezumo en EU. Se la kongreso anstataŭe okazus en Bulgario, la manĝoj kostus eĉ ne trionon de la prezo en Danio. La preznivelo en restoracioj en Bulgario estas nur 45% de la EU-mezumo.

Kategorien: Esperantujo

Seiten

Subscribe to Esperanto in Deutschland Aggregator – Esperantujo