Esperantujo
La Civito adoptis la anglan
Sub la titolo "Google adoptis esperanton" (kun minusklo), la retejo de la Esperanta Civito aperigis la tekston "Esperanto iĝis la 64a lingvo de Google por la aŭtomata tradukado. Jen la oficiala anonco:"
Post tiu enkonduka frazo aperas la kompleta anglalingva teksto de la komuniko de Google, sen Esperanta klarigo kaj eĉ sen ligilo per kiu eblus aŭtomate traduki la teskton al Esperanto.
Ne tuj klaras, en kiu maniero la ekuzo de la angla lingvo anstataŭ Esperanto rilatas al la "raŭmismo" de la Civito.
La retejo de la Civito aldone havas sekciojn ankaŭ en la angla, franca, germana, hispana kaj la itala. Tamen tiuj sekcioj estas komplete malplenaj. Eĉ la anglalingva sekcio estas tute malplena - la anglalingva anonco pri Google aperas nur en la Esperanta sekcio de la retejo.
Zamenhof - simbolo de Bjalistoko?
Antaŭ ol alilandaj esperantistoj ekvoĉdonadis, Zamenhof estis en la kvara loko inter la kandidatoj por simbolo de la urbo. Sur la unua loko estis la Palaco de Branicki, la ĉefa historia vidindaĵo de Bjalistoko. Tie okazis la solena urbestra akcepto dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.
Tamen la suma kvanto de la voĉoj en tiu momento ne estis tre granda. Kiam esperantistoj ekaktivis, Zamenhof ene de kelkaj tagoj ricevis pli ol mil voĉojn, kaj okupis la unuan lokon, kiun li jam ne cedis.
Laŭ la fina rezulto Zamenhof ricevis proksimume duonon el ĉiuj voĉoj, kaj klare superis la palacon. La voĉdonado, aranĝita de privata retejo, tamen apenaŭ havos praktikan signifon.
Google ektradukas Esperanton
La artikolo en aliaj lingvoj: English, Español, Svenska, По-русски, 中文
La teamo de Google-tradukoj diskonigis la aldonon de nova lingvo en sia oficiala anglalingva blogo, samtempe donante bazajn informojn pri la lingvo. Laŭ la blogaĵo, "Esperanto havas centmilojn da aktivaj parolantoj", kaj "kelkaj centoj eĉ lernas ĝin denaske". La celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian, skribas Thorsten Brants, kiu afiŝis la blogaĵon.
La teamo de Google laŭ li estis surprizita de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon, estas malgranda. Ekzemple por la germana aŭ hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj.
- Esperanto estis konstruita tiel ke ĝi estu facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi ankaŭ maŝintradukadon, Thorsten Brants skribas.
La anglalingva blogaĵo en kiu la teamo de Google raportas pri la novaĵo eĉ havas titolon en Esperanto: "Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj". Eblas kompreneble traduki ĝin al iom lama Esperanto per la nova tradukilo.
Jam de pli frue ekzistas kelkaj maŝintradukaj sistemoj por Esperanto. Eble la plej rimarkinda inter tiuj estas la sistemo Apertium, pri kiu Libera Folio raportis kelkfoje. Tiu teknologio estis origine evoluigita de la Universitato de Alakanto en Hispanio por aŭtomata tradukado inter proksimaj lingvoj, kiel la hispana kaj la kataluna.
Kataluna Esperanto-Asocio kaj Hèctor Alòs i Font antaŭ unu jaro kunlaboris en la projekto, kaj al la programo estis aldonitaj versioj por traduko el la hispana kaj el la kataluna al Esperanto. Poste la dana esperantisto kaj programisto Jacob Nordfalk kunlaboris kun la teamo por aldoni tradukon el la angla al Esperanto.
Aldone ekzistas kaj uzeblas ĉe Traduku.net alia aŭtomata tradukilo, kiu grandparte baziĝas sur la principoj de la iama projekto DLT, furorinta en la 1980-aj jaroj. La sistemo estis poste pluevoluigita por Esperanto ĉefe de Victor Sadler.
La kvalito de la teksto produktita de ĉiuj tri tradukiloj ankoraŭ lasas multon por deziri, sed rimarkindas, ke jam en sia unua versio la tradukilo de Google ne nur ne postrestas, sed eĉ donas kelkrilate pli bonkvalitan tradukon ol la du aliaj. Tamen aperas unu ikso anstataŭ supersigno - supozeble pro tio, ke hazarde estis uzitaj iuj nekonvertitaj iksaj tekstoj en la datenbazo.
La ĉefa tuja utilo de Google-tradukoj en Esperanto supozeble estas, ke ĝi videbligos Esperanton, kaj ebligos aŭtomatajn tradukojn el kaj al Esperanto ekzemple en Ipernity kaj aliaj retaj servoj kiuj uzas la tradukilon de Google.
Por doni ideon pri la kvalito de la haveblaj tradukoj, jen novaĵeto en la angla kun kvar tradukoj al Esperanto.
Angla originalo
BUENOS AIRES, February 22, 2012 (AFP) - Around 340 people were injured, some of them seriously, Wednesday when a train derailed and struck a railway station platform in Buenos Aires, transport and health officials said. Around a dozen ambulances were sent to the accident in the west of the Argentine capital to treat those hurt, said Alberto Crescenti, a senior city official. Transportation Secretary Juan Pablo Schiavi gave the toll and said many of the passengers were badly injured, including some with multiple fractures and abrasions, adding that "there could be fatalities" among the casualties.
Bonaero, februaro 22, 2012 (AFP) - Ĉirkaŭ 340 homoj estis vunditaj, kelkaj el ili serioze, merkredo kiam trajno elreliĝis kaj frapis fervoja stacidomo kajo en Buenos Aires, transporto kaj sano respondeculoj diris. Ĉirkaŭ dekduo ambulancoj estis senditaj al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiujn malfelicxan, diris Alberto Crescenti, altranga urbo oficiala. Transporto Sekretario Johano Paŭlo Schiavi donis la paspago kaj diris multajn el la pasaĝeroj estis grave vunditaj, inkludante iuj kun multnombraj frakturoj kaj abrasions, aldonante ke "ne povis esti viktimoj" inter la viktimoj.
Apertium
BONAERO, 22a de februaro, ) - Ĉirkaŭ estis vundita, kelkaj de ili grave, merkredo kiam trajno elreligita kaj *struck fervoja stacia platformo en diris. Ĉirkaŭ dekduaj ambulancoj estis sendita al la akcidento en la okcidento de la argentina ĉefurbo trakti tiun doloron, diris Alberto *Crescenti, altranga urbo oficialulo. Transportada Sekretario Juan Pablo *Schiavi donis la perdon kaj dirita multaj de la pasaĝeroj estis severe vundita, inkluzivanta kelkaj kun , aldonanta ke "tie povus esti mortiĝoj" inter la viktimoj.
Traduku.net
BONAERO, Februaro 22, 2012 (AFP) - Ĉirkaŭ 340 homoj estis vund, iuj grave, Merkredo kiam trajno elreligita kaj frap fervoja stacio platformo en Bonaero, transport kaj sanitaraj respondeculoj diris. Proksimume dek du ambulancoj estis sendita la akcidenton en la okcidento de la Argentina ĉefurbo trakti tiuj doloro, diris Alberto Crescenti, altrangan municipan respondeculon. Transportado Sekretario Juan Pablo Schiavi donis la perdon kaj diris multajn el la pasaĝeroj estis severe vundita, inter ili kelkaj kun multoblaj frakturoj kaj skrapvundoj, aldon ke "tie povus esti mortiĝoj" inter la viktimoj.
Homa traduko
Bonaero, la 22-an de februaro (AFP) - Proksimume 340 personoj estis vunditaj, kelkaj el ili serioze, en merkredo, kiam trajno elreliĝis kaj trafis la kajon en fervoja stacidomo en Bonaero, raportis oficialaj reprezentantoj de la transporta kaj sana servoj. Dekduo da ambulancoj estis senditaj al la loko de la akcidento en la okcidenta parto de la Argentina ĉefurbo por prizorgi la vunditojn, diris Alberto Crescenti, altranga urba oficialulo. La ŝtatsekretario pri transporto, Juan Pablo Schiavi, raportis la ciferojn kaj diris ke multaj el la pasaĝeroj estis severe vunditaj, inkluzive kelkajn kun multoblaj frakturoj kaj premvundoj, aldonante ke kelkaj viktimoj eventuale pereis.
Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012
La lingvotago en la jaro 2012
Ne diru al mi, ke vi bezonas fari guglan serĉon por retrovi, en kiu kongresa parolado aŭdiĝis la vortoj “Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono”. Tamen, se trafis vian cerbon tragika forgeso, bonvolu ja fari tiun gugladon kaj rekapti la fadenon. Nia movado dekomence laboras – kiel vi nun memoras, do – por alternativa historio, kie ne temas “ŝanĝi la politikan karton de la mondo”, sed ludi tute alian karton: la karton de la interna ideo, aŭ se vi preferas alian formulon, la karton de la humanisma internaciismo.
Tibor Sekelj revenas al ni en la memoron okaze de tiu ĉi 21a de februaro, tiu ĉi tago de la gepatra lingvo, ĉar li estis la unua humanisme internaciisma mondvojaĝanto. Li ne vojaĝis konkereme, kvazaŭ orientisma ambasadoro, kiu dezirus subordigi la malsamajn analfabetajn parolojn de ĉiuj landoj kaj langoj sub unu supera skribo. Lia esperantismo male soifis konatiĝi kun la malsamaj saĝoj, kun la malsamaj sagoj de ĉiuj pafarkoj, kaj inter ĉiuj tiuj skriboj li strebis konstrui Esperantan ponton. Li sciis, ke ankaŭ la gefiloj de la ĝangalo lernis de siaj saĝuloj kiel Maljuna Maloa, kaj li kapablis flari en la diroj de tiuj saĝuloj la skribarton eĉ manke de videblaj literoj sur tuŝebla papero. Sekelj scipovis saĝe aŭskulti.
La internacia lingvotago ne estas nura paroltago. Ni, kiuj serioze surtagordigis la 21an de februaro, celas kreskigi la senton de egaleco inter ĉiuj lingvoj – la komprenon, ke ĉiuj lingvanaroj same rajtas kaj devas flegi la beletran kaj sciencan literaturon kiel saĝobazon en la respektiva gepatra lingvo. Nek la tradicia militarto, nek tiu “daŭrigo de la milito per aliaj rimedoj” kiun oni nomas la arto politiki, iam inspiris la plenkoran deziron kultivi ĉiujn saĝobazojn anstataŭ strebi senpacience subordigi la tro diversajn saĝojn sub iuj ĉampionaj.
Probal Dasgupta
prezidanto de UEA
Ĉu teksto en la angla aŭtomate estas internacia?
Se mi volus sukcesi kiel esploristo, mi verkus sciencajn artikolojn en la angla kaj sendus ilin al la plej prestiĝaj eksterlandaj periodaĵoj de mia fako. Unue mi atente esplorus, kiajn tekstojn publikigas la koncernaj eldonaĵoj. Kian strukturon ili havas? Al kiaj diskutoj ili ligiĝas? Kiujn ili citas? Kia estas la nivelo de abstrakteco en la tekstoj? Kiel la esploristo prezentas en la teksto siajn proprajn elektojn kiel aŭtoro de la esploro? Aparte profunde mi legus la gvidliniojn por verkado de la periodaĵo. Poste mi ekverkus tekston taŭgan por la elektita periodaĵo.
La aferon oni povus kompreneble koncepti ankaŭ tiel, ke la koncerna periodaĵo per ĉiuj siaj gvidlinioj pri verkado kaj redaktado ekverkus min kaj mian esploron.
Mian sukceson baras tuta aro da praktikaj, se ne diri animaj malhelpoj. Mi nun klopodas cerbumi, kial mi ne sukcesas verki tiel nomatan internacian artikolon. Mi esperas, ke ĉi tiu persona (aŭ tiel kamuflita) repliko povos veki diskuton pri tio, kiel sencohave estas mezuri la kapablojn kaj lertojn de esploristo per ĝustamezure kompilita bloko en la angla.
Al mi ne prosperas pensi per fremda lingvo. Pensado estas la plej grava tasko de esploristo, kaj ĉar verkado por mi estas konkretigita formo de pensado, fremdlingva verkado igas miajn pensojn stumbli. La limoj de fremda lingvo estas pli striktaj ol tiuj de la gepatra.
Analizado estas (almenaŭ en humanismaj sciencoj) lingva agado. Ĉar la uzo de fremda lingvo neeviteble devigas al ia proksimumado, la precizeco de esplorado suferas. Nur kiam mi uzas mian gepatran lingvon mi kapablas precize senti la guston kaj flankajn signifojn de esprimoj. Mi estas multe pli bona sciencisto en mia gepatra lingvo ol kiam mi stumble uzas fremdan lingvon.
Scienca artikolo estas kaj laŭ sia amplekso kaj laŭ sia strukturo sentaŭga tekstospeco. Dudeko da paĝoj kutime estas tro multe por bone konservi la tutecon de la pensofadeno de unu problemo. Se la idealo estas, ke en unu artikolo oni pritraktu unu problemon, plej laste sur la dektria paĝo oni tentiĝas iom ektuŝi ankaŭ alian temon. Tamen dudekpaĝa artikolo en la praktiko estas tro mallonga, por ke oni en ĝi povu diri ion ĝisfundan, des malpli ion profundan. La rezulto estas misforma supraĵa grateto.
La strukturo de scienca artikolo estas la sama kiel tiu de la esploro. Unue oni starigas demandon, faras trarigardon de pli frua esplorado ĉirkaŭ la temo, poste oni entreprenas la veran esploragon, post kiu oni faras finajn konkludojn kaj mencias iujn eblajn temojn por plua esplorado. Kvankam oni konstatis la strukturon taŭga por monografioj, en artikoloj ĝi devigas al tiel kunpremita esprimado, ke la teksto ne plu komunikas, des malpli inspiras la leganton pensi. La postulo detale prezenti la materialon ofte lasas neproporcie malmulte da spaco por analizo.
En multaj sciencaj periodaĵoj oni postulas, ke la artikoloj estu strukture ortodoksaj; la komentoj de kontrollegantaj kunsciencistoj devige igas la tekstojn senvaria varo, vendebla laŭ mezuro. Ĉar la kontrolantoj ne vere atentas la originalecon de la pensoj aŭ la aktualecon de la demando, sed ĉefe la postulojn de la formala strukturo, manuskriptoj kun novspecaj perspektivoj kaj temomalfermoj ne atingas la publikon. La sistemo de referantoj cirkuligas kaj la rezultojn kaj la metodojn.
Scienca verkado estas komunikado, kaj tial la leganto jam enskribis sin en la tekstojn. Kiam mi verkas, mi verkas por iu. Mi eble ne imagas en mia menso konkretan leganton, sed mi partoprenas iun diskuton, kaj mi havas ian komprenon pri tio, kiaj homoj estas la aliaj diskutantoj. Mi povas prijuĝi, kion ili jam scias, kaj kiajn aferojn necesas klarigi en la teksto. Mi supozas, ke la legantoj scias iom pri la idehistorio de mia propra fako, konas la kernajn verkojn kaj la teoriojn prezentitajn en tiuj. Mi prijuĝas la bezonon de fonaj informoj surbaze de tio, ke la legantoj havu proksimume similan instruitecon pri mia fako kaj mia temo kiel mi mem havas. Ĉiu mia decido pri fonaj informoj do difinas la aron de miaj supozataj legantoj.
Kiam mi verkas por internacia scienca periodaĵo, mi ne kapablas imagi publikon por miaj tekstoj. Kiam la legantoj principe povas esti kiuj ajn kaj kie ajn, mi ne scias kiel difini la kuntekston de mia temo kaj la aliron al ĝi. Mi havas nenian ideon pri tio, kial ili legas mian artikolon, kion ili anticipe scias pri ĝi aŭ por kio ili uzos la informojn ricevitajn el ĝi. Mi ne povas difini la mankon de informoj kiun riparu mia artikolo, aŭ tiun informan vakuon, kiun ĝi plenigu. Verkado por sentrajtaj vizaĝoj ne inspiras.
Esploradon oni entreprenas en komunumo. La interna diskuto de la scienca komunumo estas centra mekanismo en la kontrolado de scienca kvalito; ĝi igas sciencon scienca. Esploro entreprenita de solulo en izolujo estas scienco nur ekde tiam, kiam ĝi estas liverita al aliaj esploristoj por prijuĝo. Se mi verkas por internacia publiko, mi ne nepre ricevas - krom la prijuĝoj de la kontrolantoj - ajnan reagon al miaj faritaĵoj. Mia repliko en la diskuto estas kondamnita esti senimpeta krieto, kiun aliaj eĉ ne aŭdas.
Kaj ĉu jen mi do sidu en mia laborĉambro kaj dispafadu "paperojn" en la mondon?
La koncepto de internacieco bezonus iom da skuado. Kial periodaĵo iĝas internacia, se ĝi aperas eksterlande aŭ en alia lingvo ol la finna? Ĉu periodaĵo aperanta en Anglio en la angla lingvo ial estas ĝuste internacia? Ĉu mi povas fidi, ke la kontrolantoj de scienca periodaĵo, aperanta en Anglio, estas kapablaj prijuĝi la meritojn de mia manuskripto kiu temas pri la finna socio aŭ kulturo?
Se mi volus sukcesi kiel esploristo, mi ne petegus batadon, verkante por scienca periodaĵo debatartikolon, en kiu mi provoke misfamigas internacian publikigadon. Se mi ne komprenos, ke mi ne sendu ĉi tiun tekston al la periodaĵo Kasvatus [Edukado], kaj se tiu periodaĵo pro iu kialo ne komprenas, ke ĝi ne publikigu ĉi tion sur siaj paĝoj, mi forte esperas, ke la teksto estos interpretita kiel stumbla provo veki diskuton pri la angoriga premo kiun sentas multaj esploristoj konataj al mi: ke ili direktu sian ĉefan energion al produktado de internaciaj artikoloj.
Olli Löytty
La teksto aperis en la finna en la scienca periodaĵo Kasvatus 4/2011 sur paĝoj 376-377, kaj en la retejo de la Instituto de enlandaj lingvoj en Finnlando la 15-an de februaro 2012. La esperantlingva traduko aperas en Libera Folio kun la permeso de Olli Löytty. Publikigo aliloke eblas nur kun permeso de la aŭtoro. Traduko el la finna: Kalle Kniivilä.
Ĝangala Rebello revenas
La retejo Ĝangalo estis kreita komence de la jaro 2003, kelkajn monatojn antaŭ Libera Folio. Ĝia enhavo ĉefe konsistis el internaciaj novaĵoj, tradukitaj kaj adaptitaj el nacilingvaj amaskomunikiloj. Iom post iom la retejo iĝis unu el la plej grandaj kaj popularaj retservoj en Esperantujo.
Post du jaroj la retejo estis renovigita, vastigita, kaj iĝis parte pagenda. La provo transiri al abona modelo tamen fiaskis, kaj fine de la jaro 2006 Ĝangalo estis fermita.
Grave kontribuis al la malsukceso la granda televida projekto ITV, kiu estis lanĉita de Flávio Rebello en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj, sed ne longe prosperis.
En sia adiaŭa mesaĝo en 2006 Flávio Rebello skribis:
- Mi estas laca, ke oni daŭre ĵetu suspekton, per tekstoj kaj noticoj ĉe kelkaj retejoj kaj novaĵlistoj, sur la manieron per kiu mi elspezis la monon de la esperantistoj kun la televido, kiam oni facile vidas ĝin funkcii ĉiutage...
Post fiaskinta provo de Flávio Rebello vendi sian projekton, senspure malaperis el la reto ne nur Ĝangalo, sed ankaŭ ITV, al kiu esperantistoj donacis dekmilojn da eŭroj. Krome malaperis el la reto la persona paĝaro de Flávio Rebello.
Post tio Flávio Rebello laŭ informoj de brazilaj esperantistoj disvendis grandan parton de siaj esperantlingvaj libroj kaj diskoj, kaj dum pluraj jaroj tute ne partoprenis en agado rilata al Esperanto aŭ kontaktis kun esperantistoj. Anstataŭe li verkis portugallingvan sciencfikcian romanon, kiu devis iĝi la unua parto de trilogio. La dua kaj tria parto tamen neniam aperis. En la libro rolas elpensita lingvo kun propra alfabeto.
Surbaze de sia verko Flávio Rebello esperas krei sciencfikcian filmon, kaj li starigis retejon por kolekti monon por la projekto. Laŭ la buĝeto kiun li publikigis, por la produktado de la filmo necesos 8 milionoj da brazilaj realoj (3,5 milionoj da eŭroj). Laŭ la retejo ĝis nun estas 289 donacantoj, sed ne klaras, per kiom da mono ili kontribuis al la projekto.
La retejo estis starigita en februaro 2008, sed la kampanjo por kolekti monon por la filmo lastatempe vigliĝis. En la lastaj tagoj aperis kvin filmetoj pri la temo en la Youtube-paĝo de la projekto, ĝis nun tamen nur en la portugala, ne en Esperanto.
En decembro 2011 Flávio Rebello rezervis la retadreson nunonia.com, kaj antaŭ kelkaj tagoj estis dissendita anonco, laŭ kiu ĉe tiu adreso estos kreita "portalo same aŭ pli bone kvalita ol Ĝangalo" [tiele].
Laŭ la anonco en la nova retejo ekde la 24-a de februaro aperos "ĉiutagaj mondaj noticoj", kaj ĝi proponos al la uzantoj ankaŭ blogaron kaj aliajn servojn. Laŭ PIV, "notico" estas "iom longa kaj detala noto pri iu temo".
La informon dissendis Cândido Ruiz, kiu anoncis ke li estos la ĉefredaktoro de la portalo, dum Flávio Rebello estos "prizorganto de la revizio".
Laŭ enigma aserto en la anonco, Flávio Rebello pro "fera kontrakta alineo" estis devigita foriri el la movado dum kvin jaroj, kaj nur nun povas reveni. Libera Folio turnis sin al Cândido Ruiz kaj Flávio Rebello por pliaj klarigoj, sed ne ricevis respondon.
Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto
La pasinta jaro estis pli magra ol averaĝe, aperis 172 libroj, kaj la libroj evidente malgrasiĝis ĝis nur 115 paĝoj. Aliflanke la libroj iĝis ankaŭ malpli kostaj.
Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, laŭlingvajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 jaroj aperigas en “La Ondo de Esperanto” statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo. Lia superrigardo por 2011, publikigita en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, nun legeblas ankaŭ en la novaĵ-retejo “La Balta Ondo”.
Esperantista ministro en Slovenio
La nova registaro de Slovenio estis prezentita de la freŝa ĉefministro Janez Janša ĉi-semajne. Ĝi havos nur 12 ministrojn, el kiuj Ljudmila Novak ne respondecos pri propra administracio. La kvanto de ministrejoj estis reduktita de 15 al 11.
La konservativa partio de Janez Janša, SDS, ricevis 26 procentojn el la voĉoj en la decembraj elektoj, kaj nun revenos al la potenco post tri jaroj en opozicio. La registaro konsistos el kvin centraj kaj dekstraj partioj.
Ljudmila Novak en sia junaĝo studis Esperanton, kaj en 2007 ŝi partoprenis la kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Slovenio. Ŝi tamen ne plu aktive uzas la lingvon. Ŝi estas la prezidanto de la kristandemokratia partio Nova Slovenija kaj unu el la du ministroj de sia partio.
Inter esperantistoj ŝi iĝis konata komence de la jaro 2009, kiam ŝi en la komitato por kulturo en la Eŭropa Parlamento prezentis siajn ŝanĝoproponojn al raporto pri multlingveco.
En sia teksto ŝi konstatis, ke la principo de lingva egaleco ne povas esti observata per uzo de unu nacia lingvo kiel komuna lingvo. Tial ŝi proponis, ke EU pristudu la eblecon kaj utilecon de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto.
En intervjuo de Libera Folio ŝi tiam konstatis, ke la principa multlingveco de EU efektive kondukas al la superregado de kelkaj lingvoj:
- EU ege klopodas konsideri ĉiujn oficialajn lingvojn en EU kaj agas por fortigi la principon de plurlingveco. Malgraŭ tio la plimulto de la dokumentoj almenaŭ en la komenca fazo estas en la angla aŭ la franca kaj tial aliaj lingvoj ne estas egalrajtaj.
Libera Folio: Kian rolon Esperanto laŭ vi povus havi en la oficialaj EU-instancoj, kaj pli vaste en EU?
- Esperanto povus esti, gardante samtempe la naciajn lingvojn, komuna lingvo por komunikado inter ŝtatanoj de diversaj nacioj, speciale ĉar ĝi estas facila kaj povus rapide lerni ĝin ankaŭ lingve malpli talentaj civitanoj.
Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?
Chuck Smith, la iniciatinto de Vikipedio en Esperanto, nun pioniras alian mondon: la iPhone-merkaton. Lia nova ludo, Word Race, aldoniĝos al la cetera duonmiliono da programoj, kiuj elŝuteblas por la populara poŝtelefono iPhone, kaj por la similaspekta muzikludilo iPod Touch.
Libera Folio: Kio estas Word Race? Kiel oni ludas ĝin?
Chuck Smith: Word Race ne estas kutima ludo. Estas ludo, kiun oni povas ludi 4- ĝis 20-ope per nur unu iPhone, iPod Touch aŭ iPad. Oni devas klarigi vorton al sia teamo sen uzi la malpermesitajn vortojn. Tiel oni devas tre lerte pensi pri la plej bona maniero helpi sian teamon kompreni pri kio temas. Tiel ankaŭ estas tre bona maniero ekzerci Esperanton!
Libera Folio: Kiel vi havis la ideon krei ludon en Esperanto?
Chuck Smith: Mi antaŭe havis iPhone-ludon, kiun ni tre ĝuis ludi kun amikoj, kiu havis similan ludprincipon. Tiam, ni petis senpage traduki la ludon en la germanan, por ke ni povu ludi ĝin kun lokaj amikoj, sed ili neniam respondis. Poste, ni havis la ideon, ke ni verŝajne povus krei pli bonan ludon, do ni faris tion kaj kompreneble ankaŭ aldonis Esperanton.
Libera Folio: Kiom kostas la ludo?
Chuck Smith: La ludo mem estas senpaga, sed tiel oni ricevas 42 vortojn por provludi por vidi ĉu oni ŝatas la ludon. Se oni ŝatas, oni povas aĉeti pliajn vortpakaĵojn. Ekzemple, nia ĝenerala vortpakaĵo kostas nur 2,39 eŭrojn dum la unuaj tagoj (kutime kostas 2,99 eŭrojn). Poste ni ankaŭ planas eldoni vortpakaĵon nur pri Esperanto-kulturo!
Libera Folio: Kiel oni povas akiri ĝin?
Chuck Smith: Ĝi aĉeteblas en la reta vendejo de Apple, “App Store”. Estas ligilo de nia retejo www.wordraceapp.com. Mi ŝatus scii kion ĉiuj pensas pri ĝi! Se iu ŝatas ĝin, mi tre ĝojus, se tiu povus verki recenzon en sia lando kaj lingvo en la vendejo. Ni provludis ĝin ĉe diversaj Esperanto-renkontiĝoj kaj ĉiuj ŝatis ĝin... mi esperas, ke ankaŭ viaj legantoj ŝatos!
Plia usona filmo kun Esperanta parolo
La originala teksto de la intervjuo en la angla ĉe Transparent Language: From Moon Zombies to a House of Ghosts
Chuck Smith: Se ni unue reiru al la Lunaj zombioj, kiel ĝia apero en Esperanto igis ĝin malsama ol viaj antaŭaj filmoj?
Christopher Mihm: La fakto ke la filmo haveblas en Esperanto kaŭzis ke ĝi estis prezentita en multaj novaj lokoj en la mondo, kie neniu el miaj antaŭaj filmoj aperis, ekzemple en Brazilo, Pollando kaj Danio. La ebleco montri miajn filmojn tutmonde estas grandega paŝo antaŭen, kaj mi specife devas danki Esperanton pro tio!
Kial vi kredas, ke parolantoj de Esperanto interesiĝas pri viaj filmoj?
Se ne pro io alia, do jam pro tio, ke ekzistas tiel malmultaj spektindaj filmoj en Esperanto. La miajn mi ja certe opinias spektindaj. Ili ankaŭ taŭgas por la tuta familio, ne ke ili estus aparte faritaj por infanoj, sed ankaŭ infanoj povas spekti ilin. Ili simple estas amuzaj kaj povas funkcii kiel bona vespera distro por grupoj de parolantoj kiuj lernas la lingvon (ili bone funkcias kiel lerniloj) aŭ kiuj jam bone parolas, kaj volas ĝui iom da frenezumado!
Laste, unu el miaj celoj estas nerekte forviŝi la "malbonan guston" kiun la filmo Incubus de William Shatner en la 1960-aj jaroj lasis en la kolektiva buŝo de la Esperanto-komunumo. Tiu filmo estas fifama pro sia buĉado de la lingvo, kaj mi volus ke oni konsideru miajn filmojn tio, kio Incubus devintus esti. Kaj eble iugrade tio okazas.
Kial vi decidis dubli kaj tekstumi plian filmon por ni?
La Esperanto-komunumo estis tiel afabla kaj subtenema, ke honeste dirite ŝajnus al mi malĝuste ne fari sonon kaj tekstojn en Esperanto por "Domo de fantomoj". Aldone, la laboro pri la lingvo por Atako de lunaj zombioj ekinteresis min pri la lingvo ĝenerale. Mi pensis, ke ripetado de la sperto helpos min antaŭenigi mian komprenon de la lingvo.
Vian komprenon de la lingvo? Ĉu tio signifas, ke vi efektive eklernis Esperanton? Se jes, kio vin inspiris kaj kiel vi sukcesas?
Jes, tio estas vera. Post rekta partopreno en la kreado de la Esperanta sonspuro por la lasta filmo, mi rimarkis ke mi iom ekkomprenis la lingvon - ĝi vere estas tiel facile lernebla! Mian tutan vivon mi havis grandajn problemojn pri lernado de aliaj lingvoj.
Mi ĉiam volis lerni lingvojn. La kontakto kun lingvo tiel facile komprenebla kiel Esperanto donas al mi la esperon, ke mi povos superi la malfacilaĵon. Bedaŭrinde miaj studoj progresas multe pli malrapide ol mi ŝatus, ĉefe pro la kvanto de tempo kiun mi devas uzi por mia regula laboro, por kreado de la filmoj, prizorgado de la Mihmiverso kaj por mia familio.
Kiajn impresojn vi havas pri la Esperanto-komunumo?
La Esperanto-komunumo dum la tuta tempo estis mirinda. Temas pri bonegaj homoj kiuj estis ekstreme subtenaj kaj amikaj, kaj laŭ la maniero en kiu ili akceptis mian filmon, kaj laŭ la helpo kiun ili donis pri lernado de la lingvo. Mi ne povus deziri pli agrablan aron de homoj.
Kiun rolon laŭ vi Esperanto ideale povus havi en la mondo?
Plej impresa por mi estas, kiel la origine esprimita celo de la lingvo efektive ŝajnas esti realigata ene de la komunumo. La lingvo vere ŝajnas kunigi homojn. La Esperantlingvaj sonspuroj de miaj filmoj estas bonega ekzemplo. Homoj de ĉie en la mondo aldonas siajn voĉojn al la filmo, kaj ilia sola komuna eco estas, ke ili parolas Esperanton. Por mi ĝuste tio estas la rolo, kiun Esperanto devus havi en la mondo: kunigi homojn!
Fine, kiel la Esperanto-komunumo povas subteni vian novan filmon?
La plej granda afero kiun povas fari la Esperanto-komunumo estas disvastigi la famon. Faru montradojn kaj aranĝojn, aŭ simple kolektu viajn amikojn kiuj parolas Esperanton kaj donu al la filmoj ŝancon. Minimume, ili estas amuzaj, distraj, kaj taŭgaj por la tuta familio.
Kampanjo por subteni la novan filmon okazas en la retejo Kickstarter
Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa
Hasegawa Teru – post nelonge estos la centa datreveno de ŝia naskiĝo – apartenas al la internacie plej konataj esperantistoj de Japanio. Ŝi iĝis fama ĉefe pro sia unika sindediĉo al la rilatoj inter Japanio kaj Ĉino en militaj kondiĉoj.
Origine ŝi deziris iĝi instruistino. Naskiĝinte la 7-an de marto 1912 en la gubernio Yamanashi, ŝi sukcese trapasis la enirekzamenon por la Virina Universitato de Tokio. Tamen, verŝajne ĉefe por eskapi la kontrolon de sia severa patro, ŝi elektis studi for de la ĉefurbo, en la Virina Pedagogia Altlernejo de Nara.
Per Esperanto, kiun ŝi komencis lerni en junio 1932, ŝi ligis kontakton unue kun maldekstraj literaturamantoj en Japanio, poste ankaŭ kun ĉinaj esperantistoj. En 1935 ŝi kontribuis al la ŝanhaja revuo La Mondo artikolon pri la stato de la virina movado, precipe la subpremo de virinoj en la japana socio. Unu jaron poste la sama revuo aperigis artikolon ŝian pri la stato de la proleta literaturo en Japanio.
Pro sia maldekstra inklino jam en 1932 ŝi estis portempe arestita kaj fine forpelita el la altlernejo. Teru revenis al Tokio kaj preparis sin por la profesio de tajpistino. En 1935, komuna interesiĝo pri Esperanto kaj literaturo konatigis ŝin kun la ĉina studento Liu Ren. La du geedziĝis en 1936 – sekrete, ĉar Teru timis la malaprobon de siaj gepatroj.
Liu Ren reiris al Ĉinio komence de 1937. Teru sekvis lin en aprilo al Ŝanhajo, kiu nelonge poste estis atakita de la japana armeo. Tuj ŝi decidis subteni la viktimojn de la agreso. Verkante en Esperanto ŝi ne nur aprobis la “justan reziston” de la ĉinoj, sed ankaŭ klopodis instrui al siaj “japanaj fratoj”, ke ilia malamiko ne estas la ĉina popolo, sed la enlanda militistaro, kiu kulpas sennombrajn kruelaĵojn kontraŭ ordinaraj homoj.
Ŝi aliĝis al la voko “Per Esperanto por la liberigo de Ĉinio” kaj iris eĉ pluen: nome, al malvenko de Japanio ŝi donis signifon por la tuta Azio. Baldaŭ la japanaj aŭtoritatoj ekatentis tiun virinon, kiu, vivante inter ĉinoj, fortege atakis la propran registaron, interalie en radio-elsendoj.
Pro la militevoluo Teru kaj ŝia edzo devis plurfoje ŝanĝi sian loĝlokon, ĉiam kun la helpo de esperantistoj. Uzante la plumnomon Verda Majo, ŝi regule verkis artikolojn por la revuo Heroldo de Ĉinio, en kies eldonejo en Ĉunkino aperis ankaŭ, primitive presitaj sur papero de tre kruda speco, ŝiaj traduko de la kontraŭmilitista romano Vivantaj soldatoj de Ishikawa Tatsuzo, raportaĵ-kolekto Flustr’ el uragano (ambaŭ en 1941), kaj fragmenta aŭtobiografio En Ĉinio batalanta (1945).
Ŝi ĝisvivis la finon de la japan-ĉina milito, sed ne tiun de la intercivitana batalo inter komunistoj kaj naciistoj. La familio, kun intertempe du infanoj, ekloĝis en Manĉurio, la hejmlando de Liu Ren. Kiam la tria ido estis naskota, Teru eksciis, ke Liu jam havis ĉinan edzinon, kiam li edziĝis kun ŝi. Ŝi ne plu deziris naski. Dum la abortiga operacio ŝi infektiĝis. La 10-an de januaro 1947 Hasegawa Teru mortis, tri monatojn poste pro malsano ankaŭ Liu Ren.
En la postmilita Japanio esperantistoj tuj komencis teni viva la memoron pri Verda Majo. Precipe dank’ al Miyamoto Masao ekde 1951 reeldoniĝis la menciitaj tri verkoj, kaj iom post iom preskaŭ ĉiuj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan. Krome, aperis pluraj japanlingvaj biografioj pri Hasegawa Teru.
La ĉinoj en la Popola Respubliko, verŝajne pro la streĉitaj registaraj rilatoj kun Japanio, longe silentis pri la japanino, kiu kuraĝe helpis ilin. Nur en 1980, post la t.n. Kultura Revolucio, la revuo El Popola Ĉinio komencis aperigi artikolojn pri ŝi. La frue orfiĝintaj filo kaj filino de Hasegawa Teru kaj Liu Ren en somero 1979 povis viziti Japanion. Filmo komune produktita de japanoj kaj ĉinoj, kiu prezentis, iom melodramece, la vivon de Teru, estis montrita en japana televido en 1980, poste ankaŭ en Ĉinio.
En 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino publikigis la 500-paĝan kolekton Verkoj de Verda Majo, kaj en la posta jaro la geedzoj estis enterigitaj en la “martira maŭzoleo” de Jiamusi. En 1983 aperis ankaŭ ĉinlingva memorlibro pri Teru.
Hasegawa Teru, virino sentanta solidarecon kun ĉiuj subprematoj ĉinaj kaj japanaj, sendube estis socie kaj politike tre konscia. Eble ŝi konsideris sin komunistino. Dekomence ŝi rilatis kun esperantistaj maldekstruloj en Japanio kaj Ĉinio. Ŝiaj deklaroj elradiis simpation al la batalo kontraŭ la japana agreso, en kiu la Ĉina Komunista Partio ludis elstaran rolon; ties gvidanton Mao Zedong ŝi laŭdis en 1940 pro la sukcesa mobilizado de virinoj.
Aliflanke, ŝin frue ĝenis la teoriumado kaj troa politikemo de la prolet-kultura movado inkl. de esperantistoj. Evidente, Teru estis pli verda ol ruĝa. Kvankam ne eblas fiksi rigoran divido-linion, almenaŭ tiu parto de ŝia kolero, kiu direktis sin kontraŭ naciismo, fontis el ŝia esperantisteco kaj eble tial estis aparte forta. Tion montras ŝia publika letero al japanaj esperantistoj, “Venko de Ĉinio estas ŝlosilo al la morgaŭo de la tuta Azio” (septembro 1937), en kiu post la vortoj “Kiu volas, nomu min perfidulo!” ŝi deklaras: “Vera patriotismo neniam kontraŭstaras la evoluon de l’ homaro. Se ne, ĝi estas ŝovinismo.”
Facilas konstati tie ĉi la influon de Zamenhof, kiu tridek jarojn antaŭe en parolado en la Guildhall de Londono vokis, ke “la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo” kaj, “kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj…, ni kun la plej granda indigno nin deturnas”.
Ŝia internaciismo iĝas konkreta per la strebo al azia fratiĝo. Sed Teru ne ignoras la ceteron de la mondo. “La faŝistoj japanaj, germanaj kaj italaj man’ en mano minacas la kulturon de l’ homaro”, ŝi skribas.
La malamikeco de Hitler al Esperanto estas laŭ ŝi tute konsekvenca, kaj la nuna batalo kontraŭ invadistoj ne diferencas de la Zamenhofa protesto kontraŭ la subpremo de aliaj nacioj, precipe de judoj. Teru parolas pri “masakro” kontraŭ judoj jam en 1938, kiam en Eŭropo ankoraŭ multaj fermis la okulojn antaŭ la persekutado.
Fine de 1943 ŝi publikigis, apenaŭ rimarkite, eseon Esperanto kaj demokratio, kiu resumas ŝiajn esperojn pri la postmilita mondo: Hasegawa Teru donas al la homaranismo aktualan signifon, nome tiun de demokratio, kiu ne estas limigita al unu regno, sed etendiĝas al la tuta mondo, servante kiel bazo por la konkorda kunvivado de la nacioj.
Ulrich Lins
Bibliografio
- Verkoj de Verda Majo. Beijing: Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982. 501p.
- Huang Nai: “Mi kaj Verda Majo“. En: El Popola Ĉinio, 1992, n-ro 5, p. 18-19.
- Kurisu Kei: “Tragedio de Verda Majo”. En: Riveroj, 1999, n-ro 23, p. 20-31.
- Müller, Gotelind: Hasegawa Teru ali-nome Verda Majo (1912-1947). Japana esperantistino en la ĉina kontraŭjapana rezisto. Trad. Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis 2010. 23p.
- Esselstrom, Erik: “The Life and Memory of Hasegawa Teru: Contextualizing Human Rights, Trans/Nationalism, and the Antiwar Movement in Modern Japan”. En: Radical History Review, 2008, n-ro 101, p. 145-159.
Kolapso ne trafis Esperanton
Malfrue merkrede laŭ la loka horo, brazilaj televidkanaloj kaj retaj gazetoj anoncis la subitan disfalon de altaj konstruaĵoj en Rio-de-Ĵanejro. Temas pri komercaj oficejoj, tiel ke en tiu horo nemultaj enestis. Kvin vunditoj estis trovitaj, kaj ilia vivo ne estas minacata. Tamen almenaŭ 19 malaperintoj povas troviĝi sub la ruino.
Oni ekesploros la kaŭzojn. Unuaj raportoj asertas, ke ne temis pri iu eksplodo. Oni aludas al rekonstruado en la mezo de la 20-etaĝa konstruaĵo, kaj eventuale tio minacis la strukturon. Dum ĝia falo ĝi trafis kaj faligis la aliajn du, 4- kaj 10-etaĝajn konstruaĵojn (unu el ili starigita en 1942).
La strato kaj bloko estas tiu de la sidejo de la tradicia institucio Kultura Kooperativo de Esperantistoj, tiel ke en la unuaj momentoj esperantistoj en la urbo kaj tra la lando timis, ke temas pri ĝia alta konstruaĵo, sed post kelkaj minutoj oni trankviliĝis, almenaŭ pri tiu aspekto (kvankam plu bedaŭrindas la neevitebla perdo de havaĵoj kaj certe laborpostenoj).
Dekstre kaj malsupre en foto aperanta en la retejo Folha.com, la ŝildo "Esperanto" estas videbla, ĉe la fenestroj de KKE, kiuj frontas al movoplena avenuo.
Laŭ raporto de James Rezende Piton
Forpasis Eli Urbanová
Eli Urbanová (originala nomo. Eliška Vrzáková) naskiĝis 8.2.1922 en Čáslav en Ĉeĥio. Jam kiel dektrijara ŝi debutis per rakontaĵo Na makovicích (Papavberoj) en la gazeto Narodní osvobození (1935), kiun sekvis pluaj ses, dume regiona revuo Podoubraví alportis ŝiajn kvin versaĵojn.
En la jaro 1940, do kiam ŝi estis dekokjara, loka librovendisto eldonis ŝian poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub la plumnomo Eliška Doubravská. En la jaroj 1937-41 ŝi studis en pedagogia instituto en la naskiĝurbo. Krome entute ok jarojn vizitadis muziklernejon.
Post la maturekzameno ŝi akceptis okupon en privata muziklernejo de profesoro Štěpán Urban, al kiu ŝi post nelonge edziniĝis. (Li gvidis gitarsekcion en praga konservatorio.) Ŝi instruadis pianon, violonon, eklernis ludi violonĉelon.
Pri Esperanto ŝi eksciis de la konata artisto Karel Höger, kiu tiam aktivis en radio Brno en tiel nomata Verda stacio (Zelená stanice). Pri la kontakto kun Höger kaj sia konatiĝo kun Esperanto ŝi mem rakontis:
Pri Esperanto mi la unuan fojon aŭdis de Karel Höger. Okazis tio ankoraŭ dum la milito, ni revenadis el turneo, mi ne plu scias, el kiu urbo, nome Karel Höger, Vlasta Fabiánová, Štěpán Urban kaj mi, lia edzino. Programo, kiun mi sole alrigardis, titolis Malnova ampoezio kaj konsistis el recitado kaj gitarludo. Ĉiam temis pri travivaĵo. Tamen ankaŭ pri laco.
Vespere tiu streĉo ĉirkaŭ la prezentado, poste oni kutime akceptis inviton de iu el lokaj admirantoj kaj reston de la nokto ni tradormis en trajno. Kiel tion Höger diris: Eĉ se vi interkompreniĝos france, en Francio vi estas fremdulo. Esperantiston, tiun oni atendas en stacidomo, prizorgas al li tranokton. Tio estis io por Štěpán.
Li ĉiam sopiris al similaj kontaktoj. Al tio, ke iu invitu lin ekzemple en Italion. Tial ankaŭ, kiam li hazarde ekvidis afiŝeton pri esperanta kurso, li min tien sendis, por ke mi konstatu kiel Esperanto sonas. Estis tio antaŭ kristnasko, tenebro kiel en sako, kiu emas foriri de varma forno? Mi memoras ke mi venis hejmen, la vangoj al mi brulis. Kion rakonti, Esperanto tuj entuziasmigis min!
Eli Urbanová ekverkis en Esperanto en 1950. Post la dua mondmilito ŝiaj poemoj aperadis en la ĉefaj kulturaj revuoj. Ŝi estis premiita en la Belartaj Konkursoj kaj estis inter la la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95.
Listo de ŝiaj verkoj troveblas ĉe la retejo OLE. Ampleksa artikolo pri ŝi de Čestmír Vidman estis publikigita en la reto, sed la koncerna retejo ne plu funkcias. Kopio de la teksto tamen konserviĝis ĉe la reta arkivilo Wayback Machine.
IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israelo
Łukasz Żebrowski: La decido pri loko de IJK 2012 estis tre malfacila. Evidente unuavice malfacilis tuta situacio, ĉar ne estas simpla afero ŝanĝi ĉion ene de tri semajnoj kaj denove komenci organizadon de tia kongreso kun tempo-limigo de nur kelkaj monatoj. Tuj post certiĝo ke japana IJK ne okazos ni komencis serĉi solvojn en orienta Azio, en Eŭropo kaj inter la kandidatoj por IJK 2013. Prioritatis por ni, ke la kongreso okazu en orienta Azio, do post ricevo de pozitivaj respondoj el Ĉinio kaj Vjetnamio, ni ne plu konsideris la aliajn eblojn.
Kial Vjetnamio?
Tina Tišljar: Elekto inter tiuj du landoj kaŭzis sufiĉe longan diskuton ene de la estraro, ĉar ambaŭ proponoj estis bonaj. En Ĉinio ni konsideris kelkajn urbojn kaj konsekvence kelkajn lokajn grupojn, kiuj organizus la kongreson. En Vjetnamio la invitanto estas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo kaj kongresurbo estas Hanojo.
Łukasz Żebrowski: Strategie por TEJO evidente pli prioritatis organizi la kongreson en Ĉinio. Pro tio ni prokrastigis nian decidon, esperante, ke ili ricevos necesajn permesojn de ŝtataj instancoj. Post intensa interŝanĝo de diversaj ideoj kaj proponoj kun kelkaj ĉinaj aktivuloj, bedaŭrinde finfine alvenis rezigna mesaĝo de Jiang Limin, Prezidanto de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio:
Tuj venos fina datlimo por inviti IJK-n. Pro kompleksa sed necesa procedo ni, Ĉina Junulara E-Asocio, devas rezigni inviti ĉi-jaran IJK-n. Tio estas bedaŭrinda. Dankon pro via serioza traktado. Ni bedaŭre anoncas, ke ni rezignos la bonan ŝancon. Mi pensas, ke post kelkaj jaroj ni klopodu inviti IJK-n en Ĉinio.
Aliflanke ni tre ĝojas pri entusiasmo, kiun ni trovis en Ĉinio. Mi kredas, ke eblas efikigi ĝin ekzemple okazigante Komunan Seminarion 2012 en tiu lando. Ĝis tiu ĉi jarfina evento estus sufiĉe da tempo por ĉion nehaste kaj bonkvalite prepari. Ni ankaŭ kore invitas la ĉinajn gejunulojn kandidatiĝi en venotaj jaroj por inviti IJK-n al Ĉinio.
Tina Tišljar: Konsiderante mallongan tempon, kiun ni havis, la vjetnama propono estas tre konkreta kaj bone preparita, kune kun elektita ejo kaj provizora programo. La teamo spertas pri IJK, ĉar parte temas pri samaj homoj, kiuj organizis la kongreson en 2007. Ne malgravas ankaŭ tio, ke vjetnamanoj jam estas laborantaj por la Universala Kongreso. Ĉiuj ĉi faktoroj certigas nin, ke sep monatojn antaŭ la evento ni povas sekure pensi pri okazigo de IJK en Vjetnamio.
IJK jam okazis en 2007 en Hanojo. Ĉu ne estis konsiderataj aliaj urboj?
Tina Tišljar: Jes, aliaj urboj estis konsiderataj. Kial oni tamen elektis denove Hanojon klarigis Flama Floro (Nguyễn Thi Phượng), prezidantino de LKK:
Ni pensis pri aliaj lokoj kiel Ho Chi Minh, Da Nang, Hai Phong. Ili estas urboj en suda Vjetnamio, belaj, interesaj kaj proksimaj al la maro. Aliflanke preskaŭ ĉiuj estaranoj de VEJO estas en norda Vjetnamio. Ne sufiĉus tempo por trovi kongresejon, loĝejon en tiuj urboj, do ni devis elekti Hanojon denove.
Kial la decidado daŭris tiom longe? Jam la 8-an de januaro oni publikigis la informon, ke estos Vjetnamio aŭ Ĉinio.
Łukasz Żebrowski: La decido mem ne daŭris longe. Ĉefe la tempon prenis atendado je oficialaj permesoj, ĉar en ambaŭ Vjetnamio kaj Ĉinio, ili estas nepre bezonataj por eki tian agadon. Definitiva negativa respondo de Ĉinio venis la 12-an. Sekve do ni nur atendis permeson de Vjetnamiaj aŭtoritatoj, kiu iĝis ebla en tiom kurta antaŭanonco ĉefe pro la jam ekzistantaj permesoj por la UK.
Ĉu elekto pri IJK 2013 same ne facilis?
Tina Tišljar: Por IJK 2013 la situacio estis tute malsimila. Okazis kutima konkurso kiel ĉiujare. Interesiĝis kelkaj landoj kaj formale kandidatiĝis tri: Germanio, Israelo kaj Meksiko. El ili ni elektis kandidatiĝon de Junulara Esperantista Ligo de Israelo. La kongreso okazos en la nordo de Israelo. La temo proponita en la kandidatiĝo estis Reciklado - ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio? La israela propono estis elektita pro du samrangaj kialoj: Unue ĝi estis la plej bona inter tri - kun plej kompleta propono pri kongreso kaj kun plej kompleta teamo enhavanta ankaŭ kelkajn spertulojn. Due, la lasta IJK en Mezoriento okazis en 1986-a jaro, ankaŭ en Israelo. Do 27 jaroj estas evidente sufiĉe longa tempo por ke IJK revizitu tiun mondparton.
La projekto pri reta PIV ne haltis
2012-02-15 - La stato de la projekto
La teknika parto evoluis tute bone, la platformo estas jam kreita kaj en la sekvaj semajnoj devos esti finitaj laboroj pri la fina aspektigo de la retpaĝo.
Estis kreitaj ankaŭ la instrumentoj por ciferecigo de la enhavo kaj per ili estis prilaborita jam granda parto de la vortaro, sed bedaŭrinde fine de novembro aperis bezono haltigi ĉiujn laborojn por iom da tempo, ĉar evidentiĝis ke ĉe la redaktantoj de la vortaro akumuliĝis multe da traktinda materialo, surbaze de kiu ili volis prilabori la enhavon de la vortaro.
Ĉar ne indis ciferecigi la enhavon, kiu tre baldaŭ iĝos malĝisdata, estis decidite atendi pli freŝan version. Laŭ niaj informoj la redakto-laboroj devas jam tre baldaŭ finiĝi kaj tuj kiam estos preta pli freŝa versio de la enhavo, la laboroj pri la ciferecigo ekfunkcios denove.
Relative baldaŭ estos bezonataj volontuloj, kiuj pretus provlegi la ciferecigitan enhavon. Ni videbligos apartan alvokon, kiam pretos la instrumentoj por provlego. Dankon al ĉiuj, kiuj same kiel ni, senpacience atendas la lanĉon de la projekto.
Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado
Libera Folio: En la pasinta Zamenhofa tago unujariĝis la retejo La Balta Ondo. Kiucele ĝi estis lanĉita? Ja la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto jam dum pli ol dek jaroj havas alian retejon?
Aleksandr Korĵenkov: Efektive, La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj starigis sian unuan retejon antaŭ 15 jaroj, kaj dum la lastaj naŭ jaroj nia retejo funkcias ĉe Esperanto.org. Nuntempe tie estas pli ol kvar mil dokumentoj tekstaj kaj grafikaj, inkluzive de pli ol cent numeroj de La Ondo de Esperanto, centoj da recenzoj, beletraĵoj, diverstemaj artikoloj k.a.
Sed la tempo postulas, ke apud la esence arkiva retejo, funkciu ankaŭ blogeca novaĵretejo kun la eblo komenti. Ĉar tio ne estis teĥnike ebla ĉe Esperanto.org, antaŭ unu jaro ni fondis la novaĵretejon La Balta Ondo.
En nia malnova novaĵrubriko estis nur informoj pri Esperantaj aferoj, ĉefe ligitaj kun La Ondo, Sezonoj kaj Radio Esperanto. Sed la temaro de La Balta Ondo estas pli vasta. Krom informoj pri nia agado kaj raportoj el Esperantujo, en ĝi estas ankaŭ aliaj temoj, kiuj koncernas nian Baltan regionon, Ruslandon kaj la mondon ĝenerale. Ekzemple, lastatempe enretiĝis artikoloj pri la plej popularaj nomoj en Moskvo, pri rilatoj de litovoj al la rusa kaj pola minoritatoj en Litovio, pri la Ruslanda censo, pri la rezulto de la parlamentaj elektoj en Ruslando, pri la pokapa malneta enlanda produkto en la ekssovetiaj landoj (la plej alta en Estonio) ktp. Neniu el ĉi tiuj tekstoj aperis en La Ondo de Esperanto, kaj tiusence nia novaĵretejo efektive prezentas tute novajn informojn, kvankam, nature, plej multas Esperanto-novaĵoj.
Dum 2010 (inkluzive de la aŭtuna testa periodo, kiam la retejo ne estis publika) enretiĝis 24 artikoloj, dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj en la unuaj tagoj de la 2012a jaro aperis pliaj 9 artikoloj, kaj do je la hodiaŭ tago (la 15a de januaro) en La Balta Ondo estis 191 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 410 etikedoj.
Libera Folio: Ĉu la nova retejo populariĝas?
Aleksandr Korĵenkov: La Balta Ondo estas sufiĉe nova retejo, kaj dume ĝi ne estas vaste vizitata, ni havas nur ĉirkaŭ 150 realajn vizitojn tage – multe pli ofte, malgraŭ kontraŭrobotaj filtroj, vizitas nin robotoj, kaj ĉiun tagon mi komencas per forigo de la spuroj de iliaj trud-vizitoj, kiuj kompreneble ŝveligus la statistikon, sed fuŝus la realan popularecon de la apartaj artikoloj kaj de la vizitantaj landoj ktp.
Je la nuna momento la plej multe legita estas artikoleto pri la aŭtuna incendio ĉe Vinilkosmo (987 legoj), sekvas ĝin la artikolo de Grigorij Arosev “Kio estas la reala trezoro de REU?” (688 legoj), diskutartikolo “Ĉu malesperi?” de Trevor Steele (624), kaj intervjuo kun Giorgio Silfer (603). La artikoleto pri la Ruslanda censo estis legita 549 fojojn, kaj la prelegoteksto pri la jubileo de La Ondo de Esperanto – 468-foje.
Je la novjara nokto ni fiksis la statistikon, kaj vi povas legi ĝin pli detale ĉi tie.
Libera Folio: Grandega parto el la materialo de La Ondo de Esperanto estas libere alirebla por ĉiuj, ne nur abonantoj. Kiel tio akordiĝas kun la fakto, ke temas pri komerca entrepreno, kiu devas travivi per abonpagoj?
Aleksandr Korĵenkov: Ekde 1998 la tuta materialo de La Ondo estis plene kaj senpage publikigata rete en la hiperteksta prezentomaniero html. Tiutempe pluraj legantoj preferis legi ĝin rete sen aboni. Pro tio ekde 2005, en la reta versio de La Ondo aperas nur la plej grava materialo, kaj en 2007 komencis aperi pdf-versio de La Ondo, abonebla kontraŭ ĉ. triono de la baza tarifo.
Libera Folio: Ĉu la populareco de viaj retaj servoj altiĝis kiel sekvo de pli oftaj kaj pli ampleksaj ĝisdatigoj?
Aleksandr Korĵenkov: Se temas pri la revuo, jes. La reta abonantaro de La Ondo konstante kreskas. En la 2007a jaro ni havis nur 19 ret-abonojn, sed en la 2011a jam 95 personoj ricevadis nian gazeton elektronike.
Libera Folio: Vi havas ankaŭ retradian elsendon. Kion ĝi enhavas kaj kiom da regulaj aŭskultantoj ĝi havas? Ĉu vi kunlaboras kun la elsendoj de Muzaiko?
Aleksandr Korĵenkov: Radio Esperanto aperas malofte kaj neregule, nur kelkfoje en la jaro. Kutime, ĝi enhavas enkondukon, Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri iu socia aŭ kultura temo, prezenton de La Ondo de Esperanto, literaturan programeron, artikolojn el La Ondo, anoncojn, muzikon… Laŭ la aktuala statistiko niajn 29 programojn oni elŝutis entute 74 mil 462 fojojn, averaĝe pli ol 2500 aŭskultoj por ĉiu programero. Kompreneble, la plej ofte aŭskultita estis la unua sonprogramo – 5.199 fojojn, dum la plej lasta estis elŝutita nur 923 fojojn.
Iom mirinde, ĉu ne, estas, ke nia radio, al kiu ni donas malpli ol 1% de la tempo, kiun ni dediĉas al la revuo, kaj kiu aperas lam-ritme, estas nia plej populara reta oferto! Pli populara ne nur ol la revuo, kio estas komprenebla, ĉar la revuo estas pagenda, sed eĉ pli populara ol niaj senpage elŝuteblaj libroj, kiuj, cetere, postulas multe pli da laboro ol la podkastoj.
Pri Muzaiko mi scias preskaŭ nenion, krom ke ĝi estas multe pli interesa kaj profesia projekto ol nia tre modesta kaj amatora podkasto.
Libera Folio: Vi menciis elektronikajn librojn, rakontu pli pri tiu flanko de via reta agado!
Aleksandr Korĵenkov: De tempo al tempo ni enretigas ilin en nia elŝutejo. Tie nun estas naŭ senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. La uzataj dosierformoj (prezentomanieroj, formatoj) estas pdf kaj epub. La plej populara estas tiu, kiu estis plej frue enretigita: La pika damo de Puŝkin – oni elŝutis 1305 pdf-versiojn kaj 725 epub-versiojn, entute pli ol 2000. Certe, la papera eldono neniam havus tiom da legantoj.
Libera Folio: Kiel evoluas viaj pagataj servoj, kiom da abonantoj vi havas, kaj kiom necesas por sekurigi la pluekzistadon de La Ondo?
Aleksandr Korĵenkov: Mi jam respondis pri la statistiko, sed vidu la tutan tabelon, kiu montras, ke ĉiu sesa Ondo-abono estas elektronika.
Por ke La Ondo plu aperu, necesas ke ĝia profito superu la produktokostojn (presado, poŝto, reklamo, aparatoj ktp) kaj donu al nia familio profiton por minimuma vivteno. Dum dudek jaroj tio funkciis, ankaŭ danke al nia libroeldonado, kiu estas, apud la gazeto, la dua piedo de nia entrepreno. Tio plu funkcias, malgraŭ tio, ke la vivokostoj en Ruslando kreskas pli rapide ol niaj enspezoj. Tiusence 500 pagantaj abonantoj permesos al ni ne morti pro malsato aŭ neeblo pagi la akvon, gason ktp.
Multe pli grava por la pluekzistado (se uzi vian vorton) de La Ondo estas nia sano: dum la pli-ol-unujara periodo da necerteco, kiun ni devis travivi pro la operacio de Halina en Moskvo, ni ege malfacile sukcesis teni la eldonritmon de la revuo – por tio ni, en niaj mizeraj kondiĉoj, devis plene rezigni la libroeldonadon, tute ĉesigi nian partoprenon en la esperantista vivo, preskaŭ silentigi nian radion ktp. Feliĉe, la operacio estis sukcesa, kaj tiu deprima periodo jam estas pasinta, kaj nun, denove en Kaliningrado, ni komencas reveni al la “provizore frostigitaj” eldon-projektoj.
Libera Folio: Ĉu vi ne timas, ke viaj propraj senpagaj retaj servoj malpliigas la emon de esperantistoj pagi por abonoj?
Aleksandr Korĵenkov: Vidu, mi jam diris, ke iam la tuta revuo estis senpage legebla en la publika retejo, kaj tiuepoke nur kelkaj dekoj da abonantoj rezignis la paperan gazeton, kaj iuj el ili poste iĝis elektronikaj abonantoj. Eĉ male, mi kredas, ke la disponigo de ĉirkaŭ duono da Ondaj artikoloj en la reto popularigas la gazeton.
Kaj, pli grave, ĝi donas la eblecon legi la plej interesan materialon – interalie ĉiujn beletraĵojn kaj recenzojn – al tiuj, kiuj ne havas liberan monon por aboni ĝin. Temas, ekzemple, pri Ĉinio kaj Ukrainio, kiuj staras alte en nia novaĵ-reteja statistiko, kaj tre malalte en la statistiko de la abonantoj de La Ondo. Ni mem ĝuis kortuŝe grandan financan kaj moralan subtenon de la esperantistaro dum la tempo de nia kriza stato, kaj ni simple ne kapablas ĉesigi nian helpon al tiuj, kiuj bezonas bonkvalitajn artikolojn, interesajn beletraĵojn, e-librojn, sonprogramojn, eĉ se danke al tiu “politiko” iuj el la pagipovaj klientoj rezignas abonojn kaj aĉetojn kaj kontentiĝas nur pri senpagaj retaj servoj.
Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU
Ĉiuj landaj Esperanto-asocioj en Eŭropa Unio jam ĉi-jare havas la ŝancon gajni la premion Cigno, kiu estos aljuĝita al la asocio kun plej inda informa agado dum la jaro 2011. La premio konsistos el 200.000 japanaj enoj (proksimume 2.000 eŭroj) kaj diplomo. Ambaŭ estos transdonitaj dum la Universala Kongreso de Esperanto, sciigas la nove kreita japana fondaĵo Cigno en gazetara komuniko.
La asocioj, kiuj deziras partopreni la konkurson, devas ĝis la 15-a de marto sendi al la fondaĵo raporton pri sia agado, kune kun kopioj de gazetaraj artikoloj, sonregistraĵoj kaj filmoj kiuj dokumentas la informan agadon.
Libera Folio turnis sin al Etsuo Miyoshi por ricevi pliajn informojn. Li rakontis, ke li decidis direkti la fortojn al agado en Eŭropa Unio, ĉar nur tie laŭ li povas komenciĝi sukceso de Esperanto.
- Elekto kaj koncentriĝo estas la vojo al sukceso de ĉia agado. Mi kredas, ke ŝanco de Fina Venko estas nur en EU, ĉar ĝi influos poste al la mondo.
Partopreni la konkurson povas nur landaj asocioj, ne individuoj aŭ alispecaj organizaĵoj. La decidon pri la gajnanto faros juĝkomisiono, sed Etsuo Miyoshi ne volas anticipe rakonti, laŭ kiuj kriterioj ĝi faros sian prijuĝon.
Dum antaŭaj jaroj Etsuo Miyoshi elspezis grandajn monsumojn por publikigi gazetarajn anoncojn pri Esperanto en eŭropaj landoj. Nun li esperas, kiel li jam skribis en revuo Esperanto, ke Universala Esperanto-Asocio transprenos tiun agadon, kaj elspezos sian kapitalon por gazetaraj anoncoj:
- Mi sugestis al UEA aperigi tutpaĝe en la plej famaj ĵurnaloj en la 27 landoj de EU po unu fojon monate dum unu jaro - tiom da mono oni ja heredigis al UEA. Mi sentas, ke sekve de tiu senprecedenca agado, io okazos.
La ideo estas nerealigebla, ĉar la kapitalo de UEA unue ne estas tiel granda, kiel kredas Etsuo Miyoshi, kaj due, ĉar ĝi laŭ la statuto estas netuŝebla, en intervjuo de Libera Folio klarigis la ĝenerala direktoro de Osmo Buller.
Libera Folio: La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, bedaŭras ke vi samtempe kun la starigo de la nova premio nuligis la gravan subvencion Cigno. Ĉu vi komprenas la bedaŭron? Kion vi respondus al li?
Etsuo Miyoshi: Jes, mi komprenas, sed mi kredas en la centrigo de mia agado en EU.
La kandidatiĝoj por la premio Cigno estu senditaj al: Ayako Kawakita, Swany Corp., 981 Matsubara, Higashikagawa 769-2795, Japanio. Retpoŝta adreso: yaasaa-k4691[ĉe]md.pikara.ne.jp.
IJK kredeble okazos en Ĉinio aŭ Vjetnamio
Laŭ informoj de la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la asocio rapide ekserĉis aliajn eblojn tuj, kiam evidentiĝis, ke la kongreso ne povos okazi en Japanio. Nun la proponoj estas kolektitaj, kaj fina decido plej verŝajne povos esti anoncita ene de semajno, li klarigas responde al demando de Libera Folio.
- Unuavice nia celo estas ke IJK okazu en orienta Azio, sed kompreneble ni informiĝis ankaŭ pri eblecoj organizi ĝin en Eŭropo. Jam nun ni scias, ke tiu dua ebleco plej verŝajne ne devos realiĝi, ĉar ni ricevis pozitivajn respondojn de Ĉinio kaj Vjetnamio, kaj konsekvence eŭropaj variantoj ne estos konsiderataj.
Libera Folio: Kiam vi faros la finan decidon?
- Lunde okazos ĉi-tema reta kunveno de TEJO-estraro, do tiam evidentiĝos ĉu ni jam havas sufiĉajn informojn por elekti organizanton, aŭ necesos ankoraŭ plia esplorado pri tiuj du landoj. Se la organizantoj de IJK elektiĝus lunde, evidente ili estos la unuaj por ricevi informojn pri tio. La ĝenerala publiko kelkajn tagojn poste ricevos informon pri la loko de IJK aŭ eventuale pri neceso pluesplori la eblecojn. Tamen jam nun ni povas informi ke kun granda verŝajneco Internacia Junulara Kongreso 2012 okazos en orienta Azio.
Eŭropa subvencio por instruista trejnado urĝe petenda
La esperantista entrepreno Kosmo Strategio, kune kun Itala E-Federacio kaj edukado.net, organizos profesian trejnseminarion pri lingvoinstruado kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto. La kurso okazos de la 16-a ĝis la 25-a de augusto 2012 en la sicilia urbo Mazara del Vallo. La ĉefgvidanto estos Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net.
Eblas ricevi subtenon de Eŭropa Unio se vi loĝas en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Kroatio kaj Turkio, samkiel okazis por du partoprenantoj en simila seminario dum la UK en Kopenhago. La trejnseminario estas ĵus oficiale enlistigita en la Eŭropa datumbazo de trejnkursoj (referenca numero: IT-2012-805-001 [1]). Tio signifas ke la interesatoj povas peti subvencion ĉe la programo Grundtvig "In-Service Training" por partopreni en ĝi.
La subvencio kovros la aliĝkotizon al la seminario (ne-inkluzivitan en la kongresa kotizo), vojaĝkostojn kaj restadkostojn.
Pliaj informoj troveblas ĉe Edukado.net.
Sam Green reserĉas siajn heroojn
La alvoko de Sam Green aperas en la retejo de la filmo. Tie li skribas:
- Ni filmis ĉi tiujn portretojn dum la UK en Jokohamo (2007) kiel parto de nia dokumentfilmo La Universala Lingvo. Nun la filmo estas finfarita, kaj disvastiĝas tra la mondo, ni vere ŝatus danki ĉiujn per senpaga DVD. La problemo estas, ke mi iam perdis la paperon, kiu havis ĉiujn nomojn kaj adresojn. Ho ve! Do, ni estus ege dankemaj por ajna helpo rilate al kiu estas kiu.
Eblas vidi la intervjuetojn kaj lasi informojn pri la nomoj de la partoprenintoj en la retejo de la filmo.