Esperantujo

EAB ricevos la premion Cigno

Libera Folio - Fr, 2012-06-29 21:16

Laŭ komuniko dissendita de Ayako Kawakita, prezidanto de la fondaĵo, la informa agado de EAB estis modela, kaj kondukis al "aperigo de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist".  Ayako Kawakita aparte laŭdas EAB-n pro informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield, pro kiu Esperanto estis menciita en vaste spektata televida programo kiu atingis pli ol milionon da spektantoj.

La decido pri la premioto ne estis facile farebla, ĉar aliaj Landaj Asocioj kiuj partoprenis la konkurson, montris serioze bravajn klopodojn por konigi la publikon pri nia lingvo. Tio montras valoran engaĝiĝon ene de la Landaj Asocioj prioritatigi la informan agadon, skribas Ayako Kawakita en la komuniko, kiun unue aperigis La Balta Ondo.

Premio Cigno anstataŭas la antaŭan subvencion Cigno, same financitan de Etsuo Miyoshi. Ĝia celo estis finance subteni projektojn por disvastigo de Esperanto en landoj de la Tria mondo aŭ en eksaj socialismaj landoj, kaj ĝin ĉiujare ekde 1994 aljuĝis la estraro de UEA.

La subvencio Cigno valoris 500.000 japanajn enojn (laŭ la nuna kurzo iom pli ol 5.000 eŭrojn), kaj tiel estis la plej granda regule disdonata subvencio en Esperantujo. Pere de ĝi dum 16 jaroj estis financataj multaj valoraj projektoj. La nova premio Cigno, nun aljuĝita al EAB, valoras 200.000 japanajn enojn (iom pli ol 2.000 eŭrojn).

 
Kategorien: Esperantujo

Brewer antaŭvidas morton de Esperanto-asocioj

Libera Folio - Fr, 2012-06-29 13:45

Steven Brewer estas unu el la plej konataj esperantistoj en Usono. En sia demisia blogaĵo li rakontas, ke li de dudeko da jaroj membras en la landa asocio, iam nomita ELNA, nun Esperanto-USA, sed ke la asocio efektive neniam proponis al li ion kion li bezonas. Tial li antaŭ ok jaroj akceptis la proponon iĝi vicprezidanto por vidi, ĉu eblus evoluigi la asocion en pli moderna kaj malferma direkto.

Li sukcesis kolekti grupon de spertuloj kiuj transformis la eksmodan retejon de la asocio en retan komunumon, kun la celo helpi kaj kuraĝigi homojn mem aktivi, kaj por montri al la ekstera mondo ke efektive ekzistas vivanta Esperanto-komunumo en Usono, li klarigas en sia blogo. Aldone, la retejo donis al ordinaraj membroj la eblecon afiŝi informojn kaj raportojn pri siaj agadoj, dum la administranto povis publikigi la plej interesajn erojn en la frontpaĝo.

La nova retejo eble ne furoregis, sed ĝi tamen estis relative sukcesa, opiniis Steven Brewer. Li tamen trovis, ke aliaj estraranoj de Esperanto-USA ne konsentis pri liaj ideoj, li rakontas en sia blogaĵo:

Pluraj homoj, speciale Lucy Harmon, ne ŝatis la direkton de la nova retejo. Ili ne volis konstrui komunumon - ili simple volis "reklami". Ni havis senfinajn diskutojn kaj kelkajn krudajn debatojn, sed mi neniam sukcesis konvinki ilin (ŝin) ke indas organizi homojn. Fine, post tri jaroj, mia mandatperiodo kiel vicprezidanto finiĝis, kaj, nesurprize, oni ne petis min iĝi prezidanto. Mi pluservis kiel retestro, kaj kiam post kelkaj jaroj liberiĝis la posteno de sekretario, mi akceptis ĝin, ĉar ĝi bone akordiĝis kun miaj jamaj taskoj kiel retestro.

Post malkonsento en la estraro pri tio, ĉu Steven Brewer kun siaj renovigaj ideoj estus taŭga persono por reprezenti Esperanto-UEA en la komitato de UEA, la prezidanto de la asocio ne nur reprenis la proponon komitatanigi lin, sed ankaŭ sen apartaj klarigoj forprenis de Brewer la respondecon pri la retejo kiun li grandparte mem kreis kaj dum multaj jaroj administris kaj evoluigis.

Dum la ĵusa landa kongreso en Teksaso en la antaŭlasta semajno de junio, Brewer fine decidis demisii de sia posteno en la estraro. Sian decidon li publikigis en Twitter: "Post longa pensado, mi decidas demisii kiel sekretario de Esperanto-USA ekde la 25a de junio, 2012."

En sia anglalingva blogaĵo, publikigita la postan tagon, li klarigas:

Mi aliĝis la estraron kun la celo provi transformi la asocion Esperanto-USA en siaspecan organizaĵon, kiun mi vere povus subteni. Kion mi vere volas estas asocio, kiu helpas homojn organiziĝi por atingi komunajn celojn, kaj kiu donas vizaĝon al la Esperanto-komunumo, montrante al angleparolantoj ke ekzistas homoj kiuj uzas Esperanton ĉiutage por fari amuzajn kaj interesajn aferojn. Anstataŭe, ni restas socia klubo por maljunaj homoj.

Libera Folio petis ke Steven Brewer klarigu, kiu laŭ li do estu la tasko de esperantistaj asocioj en la nuna epoko.

Steven Brewer:  Mi ne diras ion sekretan aŭ ion novan.  Humphrey Tonkin dum almenaũ dek jaroj diras tion ĉi - kaj jam antaũ tridek jaroj provis averti ke la mondo ŝanĝiĝas, ke oni devas atenti kaj adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj - aŭ morti.

— Laŭ mi plej grave, la Esperanto-organizaĵoj devas esti periloj de la aktivado de la membroj. Kiel ne-profit-celaj organizaĵoj, ili povas ricevi monon senimposte kaj uzi ĝin por antaŭenigi difinitajn celojn de la membroj. Laŭ mi, la organizaĵoj estu la sokloj sur kiu povus stari tiuj, kiuj volas antaŭenigi ajnan Esperanto-agadon. Sed tio neprigas ke la membroj organiziĝu: ke ili sciu kion la aliaj faras. Antaŭlonge, tio okazis pere de novaĵletero aŭ bulteno. Nun tio devas okazi pere de la interreto. La organizaĵoj devas provizi la membrojn per rimedoj por facile komunikiĝi kaj scii kion aliaj faras.

— Samtempe, la landaj asocioj devas montri ke Esperanto ekzistas kaj parolantoj de Esperanto aktivas en la koncerna lando. Oni facile vidu ke estas novaĵoj, ke aferoj okazas, kaj ke novaj aktivuloj estas bonvenaj.

Libera Folio: Kion do laŭ vi Esperanto-USA kaj UEA faras malĝuste?

Steven Brewer:  Anstataŭ fariĝi perilo por la aktivado de la membroj, ili proponas sin nur kiel servantojn. Membroj, laŭ ili, estas simple tiuj, kiuj petas servojn (aĉetas librojn, legas bultenon, ktp) anstataŭ tiuj, kiuj mem aktivas kaj bezonas subtenon. Tro ofte, la estraranoj ŝatas ke la organizaĵo estu nur kiel propra socia klubo kie ili ludu kun siaj delongaj amikoj. Tre malofte – aŭ neniam — okazas kampanjo kiu devenas de la membroj. La estraranoj preferas ke membroj restu pasivaj kaj faru nenion.

Libera Folio: Kiel laŭ vi eblus tion korekti?

Steven Brewer:  Por UEA, mi plej klare priskribis tion en la artikolo UEA devas eliri el sia morta spiralo. Por Esperanto-USA, la afero estas malpli klara. Ili nun perdegas monon je la rapideco de 25.000 dolaroj jare. La organizaĵo havas profundajn poŝojn, sed finfine tamen malaperos se ili ne povas ŝtopi la truon aŭ replenigi la poŝojn. Kaj tio estas la granda problemo: La maljunuloj, kiuj eble testamentos monon al Esperantujo, malmulte aktivos. Ili ne partoprenos la reton. Ili ŝatas la socian klubon al kiu ili apartenas. Oni devas daŭre provizi ilin per la servoj de la klubo kaj samtempe pripensi kiel oni allogu la junulojn kaj ebligu al ili aktivi. Oni nur devas ĉirkaŭrigardi ĉe Landa Kongreso por vidi ke, almenaŭ en Usono, tio ne okazas.

Libera Folio: Vi asertas, ke UEA kaj Esperanto-USA laŭ sia nuna modelo estas mortantaj. Kiel vi antaŭvidas tian morton? Kiel eblus ĝin eviti? Kial indus?

Steven Brewer:  Eble la nunaj Esperantaj organizaĵoj efektive devos morti antaŭ ol oni starigos novajn, kiuj pretas alfronti la nunan mondon. Mi laboris dum ok jaroj por enkonduki novan pensmanieron: por flegi komunumon de aktivuloj kiuj volis fari ion por antaŭenigi Esperanton. Mi konfesas, ke mi nur duone sukcesis. Sametempe, la organizaĵo nur duonvole subtenis tiun celon. Duono — aŭ eble eĉ pli — ne volas ke la organizaĵo transiru al alia modelo. Ili preferas ke la organizaĵo simple prediku al la kredantoj. Sed oni ne povas eviti la konkludon ke la tradicia Esperanto-movado mortos se ĝi ne alfrontos la veron kaj ne transiros al nova pensmaniero.

Kategorien: Esperantujo

Verkego leginda pro siaj meritoj - kaj pro siaj mankoj

Libera Folio - Mi, 2012-06-27 21:35

Ĉi tio estas la plena versio de recenzo de Florilegium interlinguisticum, festlibro por Detlev Blanke okaze de la 70-jara naskiĝdatreveno, redaktita de Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler kaj eldonita en Frankfurt am Main ĉe Peter Lang, 2011. La libro estas mendebla ĉe la libroservo de UEA por 81,60 eŭroj. Malpli longa versio de la recenzo aperos en la revuo Esperanto de UEA.

Ĉi tiu germanlingva, sed latine titolita “interlingvistika antologio” estas eldonita ĉe renoma scienca eldonejo kaj estas jam la dua festlibro honore al Detlev Blanke. En 2001 aperis la esperantlingva “Studoj pri interlingvistiko” okaze de lia 60-jariĝo, kaj proksimume duono de la kontribuintoj de la nova festlibro estas reaperantoj el la malnova.

Oni povas miri kiel Blanke atingis tiel brilan karieron en la scienco de internacia lingvo, ĉar li vivis en GDR, kie Esperanto-organizoj estis malpermesitaj ĝis 1965. Ankaŭ poste sufiĉus dulinia registara dekreto por revoki la permeson kaj dissolvi la tiel nomatan “Centran Laborrondon de la Esperanto-amikoj en la Kulturligo de la Germana Demokratia Respubliko”; ĝis 1981 la asocio eĉ ne rajtis nomi sin asocio! Sed ĝuste en landoj sen libera asociiĝo la scienca prestiĝo de Esperanto estas treege grava. En Rumanio, kie la gvida lingvisto Alexandru Graur (1900-1988) malsimpatiis al Esperanto, la malpermeso de Esperanto-asocioj daŭris ĝis la falo de la diktaturo.

Utilas kompari la sorton de Detlev Blanke kun tiu de la 8 jarojn pli aĝa okcidentgermano Helmar Frank, fondinto de AIS. Ankaŭ Frank faris multege por Esperanto en sciencaj rondoj, sed li ekkonis Esperanton nur en la 1970-aj, kvazaŭ stumblante sur ĝi en sia laboro pri kibernetiko, kaj li ĉiam tenis firman distancon al la organizita Esperanto-movado. Kontraste, Blanke lernis la lingvon meminstrue jam en 1956 kaj la interproksimigo de movado, ŝtato kaj scienca medio dekomence estis vivprojekto por li.

Oni povas riproĉi al Blanke trofidelecon al la siatempa fireĝimo de GDR, sed la paradokso estas ke en libera lando neniu estus samgrade motivita por provi levi la sciencan prestiĝon de Esperanto. Kial esperantista studento elektus tian malfacilan, subevoluintan kaj malkonkordan sciencon kiel lingvistikon, nur por riski malpopularigi sin ĉe la kolegoj per konstantaj klopodoj por Esperanto, se ne estus en tio io klare atingebla kaj atinginda, ĉu por oni mem, ĉu por la movado? Okcidente oni ja ĉiuokaze povis laŭplaĉe esperantumi kun siaj preferataj amikoj el la tuta mondo, dum oriente oni malfacile akiris vizon eĉ por aliaj landoj de la bloko. 

La temaro de interlingvistiko kaj esperantologio estas treege bunta, same kiel de ĉiu scienco kiu studas iun nacian lingvon (kaj pro la samaj kaŭzoj). Estas do ne mirinde ke la kontribuoj al la festlibro traktas treege diversajn temojn. Iom nekutime, tamen, la artikoloj aperas en tute hazarda ordo, sen ia grupigo aŭ kriterio de vicigo. Eble oni elektis tion por ne tro evidentigi ke ankaŭ ilia nivelo ekstreme varias. Se ni komencu de sube, du el la artikoloj eĉ ne devus esti presitaj: La unua (pri reformpropono de Esperanto de 1894) reale ne uzas la disponeblan literaturon – jen malnova malsano en la interlingvistiko. La dua (pri nordslava planlingvo) esence baziĝas sur obskuraj retpaĝoj – jen nova malsano en la scienco.

Ankaŭ la artikolo de Kimura Goro Christoph, kiu skizas tipologion de interlingva komunikado, estas senvalora, tamen pro la teorie interesa kaŭzo ke ĝiaj tezoj dependas de tio, ke lingvo estu esence socia komunikilo. Similan problemon havas la kontribuo de Oksana Burkina, kiu apenaŭ sukcesas diri pli ol trivialaĵojn pri la prononca normo de Esperanto. Ĉi tie eble ne superfluas konsole rimarkigi, ke en teorio (malkiel en praktiko) estas multe pli bone malpravi pro interesaj kaŭzoj ol pravi pro banalaj.

Cyril Brosch studis kiel Esperanto kaj aliaj planlingvoj strukturas spacon, kio estas temo sufiĉe aktuala en lingvistiko. La studo bedaŭrinde suferas de tio ke ĝi dependas de juĝoj fare de gepatralingvaj parolantoj, kaj tio estas tre malfacile realigebla en Esperanto, tiom pli en aliaj planlingvoj. Tre ĉarma estas la raporto de Rudolf-Josef Fischer pri siaj spertoj paroli Esperante kun sia nepo. Tamen oni sentas mankon de la konscio ke “gepatra lingvo” fakte estas misnomo; infanoj akiras sia(j)n unua(j)n lingvo(j)n unuavice ĉe siaj samgeneracianoj, ne ĉe la gepatroj.

La artikolo de Klaus Schubert temas pri optimumigo de faka komunikado. Ĝi amplekse pritraktas la diferencon inter natureco kaj artefariteco, ne tre altnivele, sed sufiĉe por interese klasifiki Esperanton kiel “komunike realigita” planlingvo. – Věra Barandovská-Frank koncize prezentas la historion de la klopodoj por komuna slava normlingvo, sed ne sufiĉe konscias ke la temo rapide perdas intereson post la unua mondmilito.

Bengt-Arne Wickström provas matematike ilustri la kapablon de unuopa lingvokomunumo konservi sin pere de alpreno de pruntvortoj anstataŭ transiro al alia dominanta lingvo. Interesa provo, kvankam laŭ mi ne tre konvinka. Humphrey Tonkin modele klarigas la gravan diferencon inter korpusa kaj statusa planado – bedaŭrinde iom malklarigante la bildon prezentante akirigan kaj prestiĝigan planadon kiel memstarajn unuojn anstataŭ kiel ekzemplojn de statusa planado. 

La artikolo de Seán Ó Riain lerte resumas la aktualan staton de la irlanda lingvo kaj sugestas kiel sintezi la luktojn por minoritataj lingvoj kaj por Esperanto. Ĝia valoro ne dependas de lingvoteorio, same kiel ĉe kelkaj tre utilaj superrigardoj: Wim Jansen ekzamenas la nederland-devenajn vortojn en Esperanto, Erich-Dieter Krause ĝiajn vortojn pri orientaziaj bestoj kaj plantoj; Fritz Wollenberg prezentas la germanlingvan Zamenhof-biografiaron kaj Velimir Piškorec la historion de kroataj Esperanto-lernolibroj. Ekrigardon en la estontecon proponas Toon Witkam, ĉe kiu “korpuso” havas alian sencon ol ĉe Tonkin, kaj Ulrich Becker, kiu rakontas pri bitlibroj kaj laŭmenda presado.

Tri artikoloj traktas la lingvon kiel esence individuan esprimilon, kaj jam per tio levas sin al pli alta nivelo. Johannes Klare klere rakontas pri la fikciaj lingvoj en utopiaj francaj romanoj de la 17‑a jarcento kaj Wilfried Stölting montras tre fajnan komprenon pri la motivoj kaj celoj de lingvo kreado. La artikolo de Till Dahlenburg pri stilfiguroj en Esperanto estas iom malpli larĝpensa ol ili, sed tiom pli aprezebla de la publiko.

La plej altnivela kontribuo certe estas tiu de Heidemarie Salevsky, kiu pritraktas la temon “potenco, kulturo kaj tradukado” laŭ la teorioj de Pierre Bourdieu pri kultura kapitalo. Ĝi estas science ĝisdata, profunda, pensinstiga – kaj ne tute facila. La plej interesa artikolo tamen estas tiu de Sabine Fiedler, pri Esperanto en la faka literaturo pri lingvopolitiko, ĉar ĝi kvazaŭ resumas en si ĉiujn aktualajn virtojn kaj malvirtojn de interlingvistiko. La virtoj estas sufiĉe konataj, do la kritiko temos ĉefe pri la malvirtoj.

La ĉefa problemo de interlingvistiko estas ĝia nomo. Unu afero estas ke 90% de la planlingve verkita interlingvistika fakliteraturo estas en Esperanto, sed se ni rigardas la suman aktivecon de planlingvoj, tiam Esperanto kredeble okupas ĉ. 99%. Se la internacia lingvo estu planlingvo, ĉu tiam ne estus pli bone akcepti la faktojn kaj konsekvence uzi la terminon esperantologio? Ne ekzistas neŭtrala nomo de la scienco pri neŭtrala lingvo, ĉar se ekzistu internacia normlingvo, tiu povas havi nur unu propran nomon, kaj la internacia vivo mem delonge elektis la nomon Esperanto. La aliaj planlingvoj do estas eta subfako de historia esperantologio – esperanto ne estas subfako de interlingvistiko!

Tiam oni povas kontraŭargumenti ke interlingvistiko temas pri “internacia lingva komunikado” ĝenerale, ne nur pri Esperanto kaj la memkompreno de la esperantistoj. Kial do, se mi guglas “internacia lingva komunikado” mi ricevas 230.000 rezultojn, dum pri “nacia lingva komunikado” mi ricevas nul? “Nacia lingva komunikado”, eĉ en plurlingvaj landoj, entute ŝajnas ne esti science respektinda temo de lingvistikaj studoj. La plej brula psikolingvistika demando en la aktuala esperantologio estas eltrovi kial estas, kaj ĉu devas esti, tia abisma diferenco en la kutima pensado pri la naciaj lingvoj kaj la internacia.

Dum ni atendas la unuajn studojn tiurilate, ni turnu nin al la argumento ke kvankam la internacia lingvo devas esti neŭtrala, ĝi ne bezonas esti planlingvo. Sed kie do restas la studoj kiuj konvinke montras, ke Latino neeviteble devis perdi la statuson de internacia lingvo kaj ne povos regajni ĝin – aŭ, male, konvinke montras ke ĝi povus? Stampi Latinon kiel “tro malfacila” klarigas nenion, ĉar iu ajn lingvo estas lernebla, kaj Latino ĉiam ĝuis prestiĝon. Inter la socilingvistikaj demandoj de esperantologio ĉi tiu estas la plej grava, kaj ĝi jam delonge estas tia.

La vere gravaj demandoj estas ankaŭ vere malfacilaj, kaj se oni volas okupiĝi pri ili, oni devas kuraĝi erari. Mi tamen opinias ke Fiedler eraras tro multe kiam ŝi nomas la anglan “la lingvo kiu fariĝis la vera internacia lingvo”, pledante ke aperu pli da esperantologiaj studoj en ĝi. Tia prezento de la afero estas proksimume tiel misgvida kiel la “D” de “GDR”! Jam de 1969, se ne pli frue, la esperantistoj libere parolas pri lingva imperiismo. Sekve, se en la mondo ekzistas internacia lingvo, tiam ekzistas ankaŭ unu aŭ pluraj lingvoj imperiaj – kaj tiun esprimon oni rajtas uzi ankaŭ en sia nacia lingvo, almenaŭ se oni konas iun kiu legis Bourdieu!

Tio kompreneble ne signifas ke ne indas peni por aperigi laŭeble plej multe da altkvalitaj, esperantologiaj verkoj en la niaepoke plej grava imperia lingvo. Tamen, la kondiĉo por ke la angla anstataŭu la germanan kiel la due plej grava lingvo de la esperantologia fakliteraturo, estus ke la plej grava esperantologia institucio situu en anglalingva lando. Nedistingo inter imperia kaj internacia lingvo cetere ankaŭ sugestas eblan respondon al la demando kial tiom da homoj tiom malvolas kredi ke la internacia lingvo povas funkcii, aŭ eĉ tion ke ĝi povas ekzisti.

En sia konkludo, Fiedler bedaŭras ke esperantologio estas nesufiĉe instituciigita, nesufiĉe publike financata kaj nesufiĉe utila por lingvista kariero – ĉio tute vera. Necesas tamen aldoni ke la progreso bremsiĝas ankaŭ pro tio ke la esperantologoj ĝenerale ne estas sufiĉe ĝisdataj pri la evoluo de la sciencoj, precipe koncerne lingvoteorion.

Tra sia artikolo Sabine Fiedler laŭdinde klopodadas por ŝovi la atenton for de interlingvistiko favore al esperantologio, sed ekzistas unu motivo kial ĝuste en orienta Germanio oni eble devus konservi la terminon interlingvistiko iomete ankoraŭ: Kiaj estis la kondiĉoj por la idistoj en GDR inter 1965 kaj 1989? Ĉu eble ili dum tiu periodo suferis iujn malpermesojn kaj maljustaĵojn, kiuj al la esperantistoj tiam jam estis pasinteco? Ŝajnas ke tie restas al la germanaj esperantistoj unu lasta angulo da necesa Vergangenheitsbewältigung.

Mallonge, ĉi tio estas unu el tiuj maloftaj libroj kiuj estas same legindaj pro siaj mankoj kiel pro siaj kvalitoj.

Jens Stengaard Larsen

Kategorien: Esperantujo

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj

Libera Folio - Sa, 2012-06-23 21:40

Dum la lastaj jaroj mi demandas min kiel plibonigi nian informadon kaj la surmerkatigon de Esperanto. Unu el la bazaj demandoj estas tiu pri la plej taŭga celgrupo. Kompreneble ni ŝatus, ke "ĉiu sciu pri Esperanto". Bedaŭrinde nura ekscio ne sufiĉas - necesas transdoni multajn informojn pri Esperanto, por ke la homoj povu vere fari bone bazitan decidon, ĉu eklerni nian lingvon.

Merkatikistoj ĝenerale rekomendas celi dek kontaktojn kun la plej multaj anoj de la celgrupo por atingi efikecan informadon. El tio sekvas, ke apero de artikolo jen en unu gazeto, jen en alia ne jam donas grandan rezulton. Pli efike estas elekti relative malgrandan celgrupon, kies anojn oni kapablas informi kaj reinformadi.

Tiu tasko estas (provizore) finita nur, kiam la plimulto de la celgrupaj anoj dekfoje ricevis informeton pri Esperanto - kaj sekve scias ekzemple, ke Esperanto estas rapide eklernebla lingvo hodiaŭ uzata en interreto, libroj, renkontiĝoj, muziko ktp. Mi skribas "provizore" finita, ĉar la anoj de celgrupoj kutime ŝanĝiĝas - se vi sukcesis informi ĉiujn studentojn en iu universitata instituto, post unu jaro tie estos novaj studentoj kaj jen indas daŭrigi la taskon... (Kiu cetere estos pli facila, ĉar la aliaj studentoj jam havas bazan scion kaj tio iom helpos en la tasko de informado.)

Oni povas eltrovi bonajn celgrupojn laŭ diversaj kriterioj. Unu el ili estas la lingvo-scio - ŝajnas ke plurlingvuloj multe pli emas aldone lerni Esperanton ol unulingvuloj. Alia estas la fako - ŝajnas ke inter matematikistoj, informadikistoj kaj studentoj/studintoj pri sociaj sciencoj troviĝas relative multaj parolantoj de Esperanto. 

Sed eble eĉ pli grave estas trovi la ĝustan aĝogrupon. Almenaŭ indas demandi al si, en kiu aĝo la homoj kiuj poste iĝas aktivaj kontribuantoj al la komunumo efektive mem eklernas Esperanton.

Antaŭ multaj jaroj en la Aktoj de la Akademio de Esperanto 1968 - 1974 publikiĝis la naskiĝjaroj kaj la "jaroj de esperantistiĝo" de la tiamaj 40 akademianoj. Se oni el tio elkalkulas la proksimuman aĝon de eklerno (iom krude per simpla subtraho), oni konstatas, ke duono de la akademianoj eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 17-a vivojaro; tio do estas la statistika mediano. Entute 27 el 40, do 68 %, eklernis Esperanton inter la 13-a kaj la 19-a vivojaro. Neniu el la tiamaj akademianoj eklernis Esperanton pli malfrue ol en la aĝo de 31 jaroj.

Pri la relative juna eklernaĝo de akademianoj miris sendepende unu de la alia Harri Laine kaj mi antaŭ jardekoj; dankon al li pro la disponigo de la precizaj datumoj. Li publikigis la rezulton en reteja komento en 2007. 

Por kompari la tiaman situacion kun la aktuala, Libera Folio kolektis publike haveblajn informojn pri la nunaj akademianoj laŭ la stato de 2010 kaj provis ricevi kompletigajn respondojn rekte de la koncernaj personoj, kiam mankis publikaj informoj. Entute temas pri 44 homoj. Ni ĝis nun sukcesis havigi informojn pri la lernoaĝo de 42 el ili. Du el tiuj eklernis Esperanton denaske.

Duono eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 19-a vivojaro, duono estis pli aĝa - jen la mediano. La mediano inter la nunaj akademianoj estas do iomete pli alta ol antaŭ 40 jaroj. La plej alta eklernaĝo ĉi-foje estas 41 jaroj - sed temas pri unu sola homo, Christer Kiselman. Neniu el la nunaj akademianoj eklernis pli maljune ol li.

- Jes, mi imagis tion, komentas Christer Kiselman mem.

Li tamen aldonas, ke eĉ se li eklernis Esperanton en tute plenkreska aĝo, lia ĝenerala interesiĝo pri lingvoj vekiĝis tre frue, kaj dum la lernejaj jaroj estis fortigita de elstaraj instruistoj pri lingvoj.

- Alia grava fakto estas ke mi vivis po unu jaron en Usono kaj Francio kaj iom spertis la sorton de enmigrintoj. Notu ke mi estis elektita membro de AdE nur 9 jarojn post mia eklerno. Verŝajne ne multaj estis elektitaj post tiom mallonga tempo.

Pli tipa kazo inter la nunaj akademianoj estas Katalin Kováts, kiu laŭ sia propra rakonto aŭdis pri Esperanto unuafoje jam en la aĝo de ses aŭ sep jaroj.

- Mi aldonu ke mi kreskis kiel minoritata hungara infano en slovaka vilaĝo, en Hungario. Estis eble kvin hungaraj familioj inter ducent slovakaj, do mi spertis lingvajn problemojn. Mi fakte ekstudis Esperanton en kurso en la Pedagogia Altlernejo en Szombathely, kiam mi studis la rusan. Verŝajne por akiri la simpation de nia profesoro Blazio Wacha, mi aliĝis al lia frumatena Esperanto-kurso, kiun mi tamen pro la tro frua komenchoro eltenis nur dum unu semajno.

La eklernaĝo por Katalin Kováts en nia statistiko do povus esti pli malalta, sed ni elektis noti la aĝon 24. Jen kiel ŝi mem rakontas pri sia definitiva eklerno:

- Kiam mi estis 24, kaj graveda kun mia unua filo, mi kuŝis en hospitalo dum sep monatoj. En la lasta monato mi ekmemoris mian promeson lerni Esperanton, donitan al Blazio. Mia edzo aĉetis kaj kunportis al mi la libron "30 nap alatt eszperantóul" (En tridek tagoj esperante), verkitan de Jozefo Horváth. Post du monatoj mi jam instruis Esperanton en la baza lernejo, kie mi instruis ankaŭ la rusan. Ekde tiam mi neniam forlasis la lingvon. 

En ambaŭ enketoj pri akademianoj oni havas la impreson, ke estas pluraj pintoj: Unue la aĝoj de 12-13 ĝis 16-17 jaroj (en ĉiu jaro ĉ. 2 ĝis 5 eklernantoj). Poste nur 1 aŭ 2 homoj eklernis kiel 18-jarulo, sed 4 respektive 5 kiel 19-jarulo. La postaj jaroj estas malfortaj (neniu aŭ unu eklernanto) kaj ŝajnas, ke estas plia pinteto ĉirkaŭ la 25-a vivojaro. Eble tio estas hazardo, sed eble ĝi spegulas la kutiman edukadon: Antaŭ la abiturienta ekzameno oni ne emas lerni novan lingvon, sed tuj poste jes. Kaj eble en simila maniero baldaŭ post la universitataj studoj oni pli facile pretas ekokupiĝi pri Esperanto.

Mi revenis al tiu konstato pri akademianoj antaŭnelonge, ĉar mi faris propran enketon ĉe Facebook pri la eklerno-aĝo de Esperanto-parolantoj. Intertempe pli ol 300 homoj respondis, el kiuj duono eklernis ĝis inkluzive la 18-a vivojaro (do la mediano). Plia triono eklernis inter 19 kaj 29 jaroj kaj nur unu sesono ekde 30 jaroj. Kompreneble la rezulto estas influita de la fakto, ke multaj Facebook-anoj estas relative junaj - sed tie estas ankaŭ multaj homoj de 50 aŭ 60 jaroj, kiuj eklernis frue, kiel eblas vidi, ĉar la enketo ne estas anonima.

Certe interesa estas la proksimuma divido laŭ unuopaj jaroj: Ĝis nun entute 110 homoj informis pri eklerno inter 14 kaj 18 jaroj, do mezume 22 en ĉiu jaro. Inter 19 kaj 29 jaroj eklernis 107 homoj, do ĉ. 10 en ĉiu jaro, signife malpli. Inter 30 kaj 49 jaroj eklernis 46 homoj, nur 2 en ĉiu jaro. 8 homoj informis, ke ili eklernis inter 8 kaj 11 jaroj (ĉ. 2 en ĉiu jaro) kaj 22 komunikis, ke ili estis sub 13 jaroj (oni rajtis mem aldoni elekteblecon...). Partoprenis 17 denaskuloj, do ĉ. 5 %, kio estas eble pli ol oni ĝenerale supozas.

La Facebook-enketo kompreneble povas servi nur kiel indiko pri tendenco. La enketo pri la akademianoj tamen kondukas nin al la jenaj provizoraj supozoj (certe plustudindaj): La ŝanco krei bonegan parolanton de Esperanto estas du- ĝis kvaroble pli granda, se oni varbas inter junuloj de 12 - 19, ol se oni varbas inter junaj plenkreskuloj de 20 - 29 jaroj. La ŝanco ĉe varbado inter homoj de 20 ĝis 25 jaroj estas proksimume duoble pli granda ol inter homoj de 26 ĝis 29 jaroj. Super 30 jaroj oni havas tre malgrandan ŝancon.

En la diskuto de la temaro Harri Laine aldonis (en la retlisto "esphist") ke laŭ lia supozo "la statistiko diras ion signifan pri la aĝo, en kiu oni emocie forte ligiĝas al la lingvo. En certaj fruaj jaroj naskiĝas la ĝisostuloj." Kaj li daŭrigas pri nia informado: "Kion konjekti, por nia praktiko? Ni klopodu plej intense trovi tiaaĝulojn por niaj kursoj, kaj nia informado estu alloga precipe al ili, ĉu ne?"

Tion mi plene subtenas. Verŝajne indas ekinformi jam al la 12-jaruloj aŭ pli frue. (Du el la akademianoj eklernis jam kiel 10-jaruloj.) Ĉiukaze la homoj inter 12 kaj 19 jaroj estas "celgrupo numero unu". Kaj verŝajne la junuloj inter 20 kaj 25 aŭ 30 jaroj, ĉefe studentoj, estas la due plej grava laŭaĝa celgrupo.

Ankaŭ Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj prezidanto de 'Esperanto Internacia' opinias, ke "ĉefa sociologia celgrupo estas la aĝogrupo 12 - 25. Estas malverŝajne konvinki maljunulojn pri Esperanto." Li tamen atentigas, ke en GEA estas "sufiĉe multaj homoj, kiuj lernas Esperanton post la 30-a vivojaro kaj fariĝas membroj de GEA", specife homoj ekde 50 jaroj. Ankaŭ Renato Corsetti, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, atentigas, ke "en italaj lokaj grupoj estas almenaŭ duono", kiuj lernis en aĝo de proksimume 60 jaroj.

Estas interese kompari la suprajn nombrojn kun la eklernaĝo de aliaj Esperanto-aktivuloj. Hèctor Alòs i Font en 2007 publikigis enketon inter 98 katalunaj Esperanto-parolantoj. 19 % el ili estas funkciuloj. El ili 58 % eklernis Esperanton inter 15 kaj 19 jaroj, nur 16 % ekde 30 jaroj; la mediano ĉe ili estas ĉ. 18 jaroj. La mediano ĉe la homoj kun malalta, meza kaj alta lingvonivelo estas inter 19 kaj 22 jaroj. Kontraste, ĉe tiuj kun tre malalta nivelo la mediano estas signife pli alta, ĉ. 30 jaroj. Homoj, kiuj eklernis ĝis 1988 kaj do parolis la lingvon dum almenaŭ dudeko da jaroj, havas medianan eklernoaĝon de 21 jaroj.

Pli altan eklernoaĝon raportas Frank Stocker el germana enketo en 1992; en sia sociologia verko pri la esperantistoj, La rondo familia, Nikola Rašić prezentas la rezulton de Stocker, ke "averaĝa membro de GEA lernis Esperanton en la aĝo de 32 jaroj" (p. 94). Laŭ esploro en Finnlando el 1983 la eklernaĝa mediano tie estas ĉ. 36 jaroj, iom pli alta ĉe bonedukitaj personoj (37 jaroj) kaj iom malpli alta ĉe elementa eduknivelo (34 jaroj; p. 63).

Oni povas supozi, ke same kiel ĉe akademianoj kaj katalunoj, ankaŭ en aliaj grupoj la estraranoj kaj funkciuloj de Esperanto-asocioj, la organizantoj de Esperanto-kursoj kaj renkontiĝoj, la redaktoroj de gazetoj kaj la verkantoj de libroj, la muzikistoj kaj tiel plu eklernis Esperanton tre grandparte antaŭ la 30-a vivojaro. Certe kun esceptoj - sed kun relative malmultaj.

Sendube estas pluraj kaŭzoj por tio. Unu supozeble estas, ke lingvolernado bezonas tempon - se oni frue komencas, oni perfektiĝas pli frue kaj kapablas ekaktivi. Eblas esprimi tion ankaŭ jene: Varbi junulojn signifas levi longperspektive la lingvan nivelon de Esperantujo. Kaj la nivelon de aktiveco.

Alia ebla kaŭzo estas ke ĝuste en la aĝo de 12 ĝis 18 jaroj oni ekkonatiĝas kun la ekstera mondo, eliras el la limoj de familio kaj lernejo. Esperanto helpas iri eĉ ĝis foraj landoj kaj homoj. Kaj tion en momento, kiam aliaj fremdlingvoj ne jam povas plenumi tiun funkcion, ĉar oni bezonas pluroble tiom da tempo por eklerni ilin, do daŭras plurajn jarojn ĝis uzebla nivelo. Iusence Esperanto pro tio ofte estas kvazaŭ senkonkurenca oferto por junuloj de ĉ. 12 ĝis 15 jaroj. Oni povas supozi, ke la ligiĝo al Esperanto fariĝas tre forta, ĉar ĝuste Esperanto estis la ilo por konatiĝi kun aliaj landoj, kulturoj kaj la homoj tie - kaj ĉar kreiĝis personaj amikoj kaj bonaj konatoj.

Tria kaŭzo eble estas, ke homoj formas siajn bazajn konvinkojn plej ofte ĝis la dudekkvina aŭ trideka vivojaro. Se ĝis tiam Esperanto ne logis ilin, ili ankaŭ poste kutime ne ŝanĝos sian opinion kaj ne lernos.

En respondo al demando de Libera Folio, akademiano Katalin Kováts, kiu mem havis la unuan kontakton kun Esperanto jam en la aĝo de ses aŭ sep jaroj, tamen esprimis dubon pri la decida signifo de la aĝo de eklerno:

- Mi ne certas pri la graveco de la aĝo, multe pli kredas en tio, ke influa estas la momento, la cirkonstanco kaj la unuaj impresoj kaj homoj, kiuj peras al ni Esperanton. Tial gravus ke la informado pri Esperanto okazu inde, bele, agrable, ne altrude, por ke ĝi lasu tre pozitivajn memoraĵojn, kiuj iam, en la taŭga momento, ekaktivigas en la homo la deziron, gvidas al decido kaj ekstudo. 

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand

(La artikolo aperas ankaŭ ĉe Esperantoland.org)

Kategorien: Esperantujo

John Wells trafita de apopleksio

Libera Folio - Do, 2012-06-21 20:50

La anglalingvan informon pri la enhospitaligo de John Wells afiŝis en lia Facebook-paĝo lia najbaro, kiun li kontaktis telefone el la malsanulejo.

John Wells estas 73-jara. Li estas emerita profesoro pri fonetiko. Li eklernis Esperanton 16-jara, kaj estis estrarano de UEA en la 1970-aj. Poste, de 1989 ĝis 1995 li estis la prezidanto de UEA. Li gvidis ankaŭ la Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-Klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj.

Ekde 2007 John Wells estas la prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Kategorien: Esperantujo

Esperantistoj aktivas en Rio+20

Libera Folio - Do, 2012-06-21 08:25

Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori proprajn proponojn surbaze de spertoj konkretaj kaj ne nur teoriaj. Temas pri vera festivalo de la homaro, kie en la vestaĵoj de sudamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj k.a. oni vidas la buntecon kaj la diversecon de la popoloj. Inter 500 paralelaj eventoj en Riocentro kaj en la Kupolo de la Popoloj ankaŭ teamo de dudeko da esperantistoj realigas diversajn aktivaĵojn.

La jam fama temo de UN La estonteco kiun ni deziras inspiris la mondan komunumon prezenti siajn sugestojn. La nia estas La lingvo kiun ni deziras. Aktivaj gejunuloj portas helverdan ĉemizon, kiu proklamas fronte en la angla Esperanto - the language we want kaj dorse en Esperanto Ni volas tiun lingvon kun la adreso de la retejo www.lernu.net.

Miloj da NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da temoj. UEA kun TEJO kaj la vegetarana asocio TEVA sukcesis fari tri prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo Daŭripovaj konkretaj proponoj por nova estonteco. Prelegis d-ro Francisco Wechsler, la ĵurnalistino Renata Ventura kaj Ursula Grattapaglia.

Dum la daŭro de la evento ĉiuj ses reprezentantoj de UEA, akredititaj ĉe UN, frekventas diverstemajn prelegojn, ĉe kiuj oni ofte debatas en pluraj lingvoj kaj la lingva problemo do estas evidenta. Paralele, en la Kupolo, grupo da junuloj prelegas en tendoj, dialogas kun centoj da interesatoj pri daŭripova lingvo kaj lingvaj rajtoj kaj intervenas en liberaj debatoj.

Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan konferencon Youth BLAST, kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj el la tuta mondo sendis 2-minutan videon pri la temo La estonteco kiun ni deziras. Inter la gajnintoj, po 3 el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto estas unu el la tri amerikanoj. Li estas plurfoje invitita prezenti sin antaŭ gravuloj. En sia filmo li parolas en Esperanto pri la naturkatastrofo en Amazonio kun angla subteksto. "Vere revolucie! Ĉiuj aliaj obeeme parolas nur en la angla", diris Ursula Grattapaglia pri la filmo.

(Gazetara komuniko de UEA laŭ raporto de Ursula Grattapaglia)

Kategorien: Esperantujo

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj

Libera Folio - Sa, 2012-06-09 21:20

Post plurjara preparlaboro, en decembro 2008 UEA lanĉis sian novan internacian ekzamensistemon, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo, kaj difinas la lingvosciajn nivelojn laŭ normigita sistemo. 

La sistemo de la Konsilio de Eŭropo difinas lingvoscion de nivelo A1 (plej baza) ĝis C2 (plej alta). El la ses ekzistantaj niveloj, la KER-ekzamenoj de UEA nun estas ellaboritaj por la mezaj niveloj B1, B2, kaj por la alta nivelo C1.

Antaŭ la nuna granda sesio la KER-ekzamenon jam partoprenis entute 570 personoj. Plej populara estas la plej alta nivelo C1. Por ĝi ekzameniĝis pli ol duono el la ĝisnunaj partoprenintoj, entute 298 personoj. Ĉi-foje, en la granda tutmonda sesio, plej populara estas la plej suba proponata nivelo B1, por kiu sin anoncis 144 homoj. 116 personoj volis ekzameniĝi pri la meza nivelo B2, kaj 105 pri la plej alta nivelo C1.

Pli ol kvindek homoj en diversaj landoj de monatoj preparis la plej grandan ĝisnunan komunan ekzamenon, kiu komenciĝis je la 9-a mezeŭropa horo en sep eŭropaj landoj - kaj samtempe en Tokio, kie estis la 16-a horo, en Malajzio kie estis la 15-a horo, en Jekaterinburgo, ke estis la 13-a horo, en Moskvo kie estis la 11-a horo. Samtempe komenciĝis ankaŭ la ekzamenoj en Helsinko kaj Rigo, kie estis la 10-a horo.

Unu el la ĉi-fojaj KER-ekzamenoj okazis en La-Chaux-de-Fonds, kie havas sian sidejon la Eperanta Civito. La Civito dum lastaj jaroj sen granda sukceso klopodas disvastigi sian propran ekzamensistemon, bazitan sur la Komuna Eŭropa Referenckadro. Tamen en la Civita dialekto de Esperanto, la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) nomiĝas Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR). 

Je la horo kiam okazis la KER-ekzamenoj en Eŭropo kaj Azio, ankoraŭ dormis la loĝantoj de Ameriko. Tial dua bloko de la ekzameno okazis kelkajn horojn pli malfrue, por la loĝantoj de Meksiko, Kolombio, Brazilo kaj Argentino.

La granda ekzamensesio estis nur skriba, kaj tial eblis ĝin aranĝi samtempe en multaj landoj, rakontas Katalin Kováts:

- Por gvidi la skriban parton ne necesas speciale akredititaj lingvistoj kaj lingvoinstruistoj, sufiĉis ke ni trejnu fidindajn personojn kaj zorgu tamen pri relative rigoraj administraj sekurpaŝoj. Farinte distanctrejnadon rete pere de mesaĝoj kaj instrufilmoj, kelkfoje ankaŭ telefone kaj skajpe estis pretigitaj 60 personoj, kiuj kunagadis en 29 lokoj, kaj tiel ni sukcesis ebligi ankaŭ al tiuj ekzameniĝi, kiuj ne povus vojaĝi al tiuj grandaj aranĝoj kie okazas kompleksaj sesioj.

Libera Folio: Kian utilon havos la ekzamenitoj de sia atestilo?

- Se al iu gravas aparteni al tiu ĉi movado, lerni bone la lingvon, flegi ĝin, verŝajne utilos kaj gravos ankaŭ iom oficialigi tiujn konojn, ĉu por oni mem, ĉu por la familianoj, najbaroj, ĉu por profesiaj celoj. Sed pli serioze: en kelkaj lokoj la ekzameno rolis kiel kursfina taksado, valoris el movada aŭ universitata vidpunkto. Bonŝance, en pli kaj pli da lokoj oni jam fieras pri posedo de KER-atestilo.

La rezultojn de la ĉi-foja sesio oni certe konos nur post unu monato. La paperoj estos senditaj al Budapeŝto, kie ilin taksos du sendependaj korektantoj, unu post la alia. Poste la ekzamenitoj povos vidi siajn poentojn en speciala retpaĝo de la hungara lingvoekzamena centro ITK. 

Sed alispecaj rezultoj estas videblaj jam nun: en multaj landoj informoj pri la tutmonda ekzameno aperis en diversaj amaskomunikiloj.

Post la ĉi-foja sesio la suma kvanto de ekzamenitoj proksimiĝas al milo. La plej multaj ekzamenitoj sukcesas en la testo; fiaskas, laŭ Katalin Kováts, malpli ol kvin procentoj.

- Okazas ke sukcesas ĉiuj partoprenantoj. La risko malsukcesi estas plej granda en la parola parto, pro la aŭdkomprena testo, do, nun estas malpli da risko fiaski, ĉar temas pri nur skriba ekzameno.

Sekvafoje KER-ekzamenoj okazos en Slovakio dum Somera Esperanto-Semajno en julio, en Vjetnamio dum la Universala Kongreso, kaj en Italio dum la Itala Esperanto-Kongreso en aŭgusto. Dezirantoj povas anonci sin en la retejo Edukado.net.

 

Kategorien: Esperantujo

Universala Kongreso 2014 okazos en Bonaero

Libera Folio - Fr, 2012-06-08 13:45

Argentino gastigos la Universalan Kongreson por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky.

La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.

Gazetara komuniko de UEA

Kategorien: Esperantujo

La rifuzletero de la Eŭropa Komisiono al EEU

Libera Folio - Sa, 2012-06-02 09:50

EŬROPA KOMISIONO

Bruselo, 30.05.2012

C(2012)3688 fina

SG-Greffe (2012)D/8975 

[Adresoj de ricevantoj]

 

Temo: Via peto pri registrado de proponata civitana iniciato

Titolo de la proponata civitana iniciato: Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en Esperanto

Dato de peto pri registrado: 01/04/2012


Karaj Organizantoj,

Mi referencas al via peto de la 1-a de aprilo 2012 pri la registrado de proponata civitana iniciato kun la titolo "Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en Esperanto".

Kiel difinas Artikolo 4(2) de Regularo (EU) No 211/2011 de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de la 16-a de februaro 2011 pri la civitana iniciato, la Komisiono registru proponatan civitanan iniciaton ene de du monatoj post la ricevo de la necesaj informoj, kaze ke la sekvaj kondiĉoj estas plenumitaj:

(a) la civitana komitato estas formita kaj la kontaktpersonoj estas indikitaj laŭ Artikolo 3(2) de Regularo (EU) No 211/2011;

(b) la proponata civitana iniciato ne estas evidente ekster la potenco de la Komisiono fari proponon pri leĝa akto de la Unio por la celo de aplikado de la Traktatoj;

(c) la proponata civitana iniciato ne estas evidente insulta, frivola aŭ ĉikana.

(d) la proponata civitana iniciato ne estas evidente kontraŭa al la valoroj de la Unio, kiel ili estas difinitaj en Artikolo 2 de la Traktato de Eŭropa Unio.

La Komisiono esploris vian proponatan civitanan iniciaton por certiĝi ke ĝi plenumas ĉi tiujn kondiĉojn starigitajn en la supre menciita Regularo.

Mi bedaŭras informi vin, ke sekve de ĉi tiu esploro la Komisiono jene rifuzas la registradon de ĉi tiu proponata iniciato, surbaze de tio, ke ĝi estas evidente ekster la potenco de la Komisiono fari proponon pri leĝa akto de la Unio por la celo de aplikado de la Traktatoj.

La profunda esplorado de la Traktataj dispozicioj kiujn vi sugestis kaj de ĉiuj aliaj eblaj leĝaj bazoj kondukis al ĉi tiu konkludo.

La Komisiono konsideras ke ne ekzistas leĝa bazo kiu permesus proponon por leĝa akto en la formo de via iniciato, nome la establon kaj kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto. Specife, se konsideri kiel leĝan bazon la Traktatan titolon pri kulturo, ĉi ties ĝenerala celo estas kontribui al la disvolviĝo de la kulturoj de la Ŝtatoj-Membroj. Ĝis la nuna momento ŝajnas, ke neniu Ŝtato-Membro igis la antaŭenigon de Esperanto parto de sia politiko pri kultura heredaĵo, kaj ĝi ankaŭ ne povas esti konsiderata parto de komuna kultura heredaĵo.

Sekve la Traktatoj de EU ne donas al la Komisiono la potencon proponi la petitan leĝan akton. Se vi dezirus apelacii kontraŭ ĉi tiu decido, ni volus atentigi vin pri la eblaj manieroj de ĝustigo.

Vi povas aŭ:

- iniciati proceduron ĉe la Ĝenerala Kortumo sub la kondiĉoj specifitaj en Artikolo 263 de la Traktato pri la Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU);

- aŭ, se vi volas plendi pri misadministrado, registri plendon ĉe la Eŭropa Mediaciisto laŭ la kondiĉoj difinitaj en Artikolo 228 de la TFEU.

Bonvolu noti ke ĉi tiu letero estos publikigita en la retejo de la Komisiono pri la civitana iniciato por informi la publikon pri ĉi tiu decido en travidebla maniero.

 

Sincere salutas,

Catherine Day

Ĝenerala Sekretario


Anglalingva originalo  

EUROPEAN COMMISSION

Brussels, 30.05.2012

C(2012)3688 final

SG-Greffe (2012)D/8975

 

[Adresoj de ricevantoj]

 

Subject: Your request for registration of a proposed citizens' initiative

Title of proposed citizens’ initiative: Recommend singing the European Anthem in Esperanto

Date of request for registration: 01/04/2012

 

Dear Organisers,

I refer to your request of 1 April 2012 for registration of a proposed citizens' initiative entitled "Recommend singing the European Anthem in Esperanto".

As stated in Article 4(2) of Regulation (EU) No 211/2011 of the European Parliament and of the Council of 16 February 2011 on the citizens’ initiative, the Commission shall register a proposed citizens’ initiative within two months from the receipt of the relevant information, provided that the following conditions are fulfilled:

(a) the citizens’ committee has been formed and the contact persons have been designated in accordance with Article 3(2) of Regulation (EU) No 211/2011;

(b) the proposed citizens’ initiative does not manifestly fall outside the framework of the Commission’s powers to submit a proposal for a legal act of the Union for the purpose of implementing the Treaties;

(c) the proposed citizens’ initiative is not manifestly abusive, frivolous or vexatious; 

and

(d) the proposed citizens’ initiative is not manifestly contrary to the values of the Union as set out in Article 2 of the Treaty on European Union.

The Commission has examined your proposed citizens' initiative to make sure that it meets these conditions laid down in the above-mentioned Regulation.

I regret to inform you that, further to this examination, the Commission hereby refuses the registration of this proposed initiative on the grounds that it falls manifestly outside the framework of the Commission’s powers to submit a proposal for a legal act of the Union for the purpose of implementing the Treaties.

The in-depth examination of the provisions of the Treaties that you suggested and of all other possible legal bases has led to this conclusion.

The Commission considers that there is no legal basis which would permit a proposal for a legal act in the terms of your initiative, namely the establishment and singing of the European anthem in Esperanto. In particular, in regard to a legal basis under the title of the Treaty relating to culture, its overall objective is to contribute to the flowering of the cultures of the Member States. Up to the present, it would appear that no Member State has made the promotion of Esperanto part of its cultural heritage policies nor can it be considered to be part of a common cultural heritage.

Consequently, the EU Treaties do not confer the power to the Commission to propose the legal act requested. Should you wish to appeal against this decision, we would like to draw your attention to the means of redress available.

You may either:

- bring proceedings before the General Court under the conditions specified in Article 263 of the Treaty on the Functioning of the European Union (TFEU);

- or, if you wish to complain about maladministration, file a complaint with the European Ombudsman under the conditions specified in Article 228 of the TFEU.

Please note that this letter will be published on the Commission's website for the citizens' initiative in order to inform the public of this decision in a transparent way.

 

Yours faithfully,

Catherine Day

Secretary General

 
Kategorien: Esperantujo

EU rifuzas himnon en Esperanto

Libera Folio - Fr, 2012-06-01 11:35

Komence de aprilo Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, proponon, laŭ kiu EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en Esperanto. La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estis fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la komisiono devis ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Nun pasis la du monatoj, kaj EEU ricevis la decidon, kiu estis kategoria rifuzo. 

– La Komisiono malakceptis eĉ la eblon komenci kolekti milionon da subskriboj por tiu iniciato, klarigante tion per la aserto ke neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel sian kulturan heredaĵon, skribas Zlatko Tišljar, sekretario de EEU, en retletero dissendita al aktivuloj de EEU la 1-an de junio.

Zlatko Tišljar atentigas ke ekzistas multaj lingvoj en Eŭropo, kiuj sendube kontribuas al la eŭropa kultura heredaĵo, sendepende de tio, ĉu ili estas oficiale agnoskitaj.

- Ni menciu la romaan, la rusan, la kurdan, turkan, araban, ĉinan kaj multajn aliajn lingvojn en kiuj kulture kreadas milionoj da eŭropaj civitanoj. Al tiuj sendube apartenas ankaŭ Esperanto, kiu apartenas al 30 lingvoj kun la plej riĉa vikipedia materialo en la mondo, al 64 lingvoj de google-tradukiloj kaj kiu havas riĉan originalan kaj tradukliteraturon kun pli ol 100.000 libroj.

Laŭ la teksto de la letero li supozas ke la Eŭropa Komisiono timas sukcesan nomkolektan kampanjon, kiu laŭ li povus "startigi tuteŭropan debaton pri la demando de efika kaj justa komunikado en EU".

- La estraro de EEU opinias skandala la decidon de la Komisiono malpermesi la aplikon de la nova leĝo al la iniciato de EEU, li skribas.

Poste Zlatko Tišljar klarigis, ke la opinioj esprimitaj en lia letero ne estas oficiala komento de EEU, sed parto de interna diskuto.

Tuj kiam la informo pri la rifuzo de la Eŭropa Komisiono atingis Liberan Folion, ni turnis nin al EEU por ricevi pliajn informojn. En sabato ni ricevis respondon de Seán Ó Riain, la prezidanto de EEU.

Laŭ lia opinio, la Eŭropa Komisiono malĝuste interpretas siajn proprajn regulojn, argumentante ke la propono de EEU ne estas akceptebla, ĉar neniu membroŝtato de Eŭropa Unio esprimis sian subtenon al Esperanto.

- La Komisiono rezonas kvazaŭ la celo de la propono estus antaŭenigi Esperanton. Tamen la celo estas antaŭenigi la himnon, kaj Esperanto estas la rimedo. Eble la sola rimedo kantigi la himnon, respektante la malsamajn kulturajn heredaĵojn de la membroŝtatoj.  Do, se iu membroŝtato efektive subtenus Esperanton kiel parton de sia kultura heredaĵo, aliaj povus opinii ke Esperanto ne plu taŭgas kiel neŭtrala himna lingvo.

Aldone Seán Ó Riain atentigas, ke laŭ la baza traktato pri la funkciado de Eŭropa Unio, EU ne nur kontribuu al la disvolviĝo de la kulturo de la membroŝtatoj, sed ankaŭ "reliefigu ilian komunan kulturan heredaĵon".

- Esperanto estas ĝuste komuna kultura heredaĵo, ne nacia.

La estraro de Eŭropa Esperanto-Unio ankoraŭ ne decidis, kiel ĝi pluiros post la rifuzo, diras Seán Ó Riain.

- EEU nun konsideras multajn eblajn reagojn, kaj evitos iun ajn hastan decidon.  Ni restos prudentaj.

Eŭropa Esperanto-Unio en sabato transdonis al Libera Folio la anglalingvan leteron de la Eŭropa Komisiono, kiun ni tradukis kaj publikigas aparte.

Kategorien: Esperantujo

Urbaj bicikloj en Varsovio havos Esperantan nomon

Libera Folio - Mi, 2012-05-30 16:40

La planata sistemo de urbaj bicikloj en Varsovio havos 125 luejojn kun entute 2.100 bicikloj. Por uzi la biciklojn necesos registriĝo kaj antaŭpago.

Prezoj por uzado de bicikloj favoros mallongajn vojaĝojn: 20-minuta luo estos senpaga, sekvaj 40 minutoj kostos nur unu zloton (23 eŭrocendojn). Por la dua kaj tria horo necesos pagi respektive 3 kaj 5 zlotojn. Ĉiu plia horo kostos 7 zlotojn. 

La nomo de la sistemo estis elektita per interreta vodonado. La nomo Veturilo en Esperanto ricevis 32 procentojn de la voĉoj. Sekvis ĝin Wawabike kun 26 procentoj kaj la trian lokon okupis Ziuuu kun 12 procentoj. Sekvajn lokojn okupis Rowerynka (12 %), Bajker (11 %) kaj Wabik (6 %).

Laŭ informo de PEJ

Kategorien: Esperantujo

Libera Folio refunkcias post diskopaneo en servilo

Libera Folio - Mi, 2012-05-30 12:40

Libera Folio: Kio kaŭzis la malaperon de Libera Folio el la reto?

Jan Ulrich Hasecke: — Disko en nia servilo rompiĝis. Tio sole ne devus esti problemo, ĉar ni havas du diskojn kaj uzas la sistemon de programara RAID [RAID = redunda aro de memstaraj diskoj], sed bedaŭrinde ankaŭ malfunkciis aŭ la programaro aŭ la alia disko, ĉar la servilo ne avertis nin pri la rompo de unu disko kaj ĉesis funkcii ĝuste.

Libera Folio: Kion vi entreprenis por refunkciigi la retejon?

Jan Ulrich Hasecke: — Ni restartigis la servilon en sekura modo kaj esploris la aferon. Ni vidis ke unu disko ne estis akirebla. Do ni faris sekurkopion de la datumaro kaj provis ripari la diskon dum la pentekosta semajnfino, sed sen sukceso. Fine ni mendis novan diskon ĉe la komputila centro post pentekosto, alŝutis la sekurkopion kaj restartigis la servilon.

Libera Folio:  Ĉu eblis restarigi ĉiujn informojn? Kiel ofte estas farata sekurkopio de la retejo?

Jan-Ulrich Hasecke
Jan Ulrich Hasecke: — Jes, ni ne perdis informon, almenaŭ ne en Libera Folio. Ni faras sekurkopion ĉiutage de la datumbazo de Libera Folio. Se ni havas problemon kun la redakta sistemo ni facile povas restarigi la staton de hieraŭ. Kaj rompo de tuta disko ne estu problemo dank' al programara RAID... Do ne devus esti...

Libera Folio: Kion eblus fari por eviti la riskon, ke simila problemo okazu denove?

Jan Ulrich Hasecke: — Ni esploras la kaŭzon kial programara RAID ne funkciis. Ĉu erara agordo? Ĉu rompita disko? Eble ni bezonas novan duan diskon. Ni devas pripensi la aferon.

Libera Folio:  Legantoj de Libera Folio de tempo al tempo donacas monon por la teknika funkciado de la retejo. Ĉu la donacita mono kovras la efektivajn kostojn de la afero?

Jan Ulrich Hasecke: — La donacita mono kovras parton de la kostoj. Libera Folio estas sur servilo, kie loĝas ankaŭ miaj privataj kaj mia profesia retejo. Sed ili estas preskaŭ neglektindaj kompare kun Libera Folio, kiu havas ĉirkaŭ 70.000 vizitojn monate. Ĉiuj aliaj dek retejoj miaj kune ne havas la duonon. Libera Folio uzas la plejmulton de la labormemoro de la servilo. La monata trafiko estas preskaŭ kvin gigabajtoj, kaj en januaro ni havis 920.736 trafojn. Eble baldaŭ ni povas festi milionon da trafoj. Por mi Libera Folio estas unu el la plej valoraj Esperantaj projektoj en la reto kaj mi esperas, ke estonte ni povos eviti similajn problemojn.

 
Kategorien: Esperantujo

Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco

Libera Folio - Mo, 2012-05-14 22:05

Pli ol 140 personoj el 12 eŭropaj landoj ĉeestis la aranĝon. En la programo partoprenis interalie Stjepan Mesić, eksprezidento de Kroatio, Milan Kučan, eksprezidento de Slovenio, kaj Gianni de Michelis, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Italio. La konferencon aŭspiciis la ministro por Eŭropaj Aferoj de Italio, Enzo Moavero Milanesi.

Triesta Esperanto-Asocio ricevis pro la aranĝo premion de la Prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano. Krom EU, finance subtenis la konferencon ankaŭ la regionaj aŭtoritatoj. Diversmaniere helpis kaj subtenis la Komunumo de Triesto, Universitato por Studoj de Triesto kaj la Unesko-Centro de Triesto.

Triesto, precize ĉe la limo inter Italio kaj Slovenio, estis transdonita al Italio en 1918, sed ĉiam havis grandan slovenan minoritaton. Evidente la malgraviĝo de la landlimo kun la aliĝo de Slovenio al Eŭropa Unio multe influis la urbon. Dum la konferenco amaskomunikiloj ambaŭflanke de la limo amplekse raportis pri la aranĝo, kun sume deko da gazetaj artikoloj kaj multaj televidaj intervjuoj.

Laŭ Zlatko Tišljar, unu el la aranĝintoj, la konferenco estis granda sukceso:

— Dum la konferenco okazis prelegoj de politikistoj kaj fakuloj kiuj el diversaj perspektivoj prilumis diversajn demandojn pri EU kiuj sendube montras ke la nuna Eŭropo ne havas alternativon: ĝi devas plu plibonigadi kaj disvastigadi Eŭropan Union.

Libera Folio: Ĉu ili iel komentis la rolon de Esperanto?

- Ĉiuj prelegantoj – kvankam tio ne estis la temo – laŭdis diversmaniere ankaŭ esperantistojn kaj Esperanton. Eksa ŝtatprezidanto de Kroatio diras en la komenco de sia prelego: "Mi ne estas esperantisto, sed mi alparolas vin kiel geamikojn, ĉar tio kio estis ĉiam en mia koro: paco kaj interkompreniĝo inter  homoj kaj popoloj, troviĝas ankaŭ en la fundamento de la ideo de universala lingvo Esperanto." Kaj li finas per la jenaj vortoj: "Mi ne dubas pri la valoro de EU, kaj mi ŝatus ke ankaŭ Esperanto trovu sian lokon en ties institucioj."

La ideo pri la konferenco venis de Zlatko Tišljar, kiu antaŭenigis ĝin tra Eŭropa Esperanto-Unio. Kiam estis ellaborita subvenciebla projekto por la EU-programo "Eŭropo por civitanoj", EEU kontaktis Hamburgan Esperanto-Societon, por ke ĝi estu loka partnero, postulata laŭ la EU-reguloj. Tamen je la unua provo la EU-fondaĵo ne akceptis la projekton, kaj la hamburgaj esperantistoj ne plu pretis okupiĝi pri la afero, rakontas Tišljar.

- Tiam ni trovis  partneron en Triesta Esperanto-Asocio.  Ni ankaŭ priskribis pli detale kaj pli konvinke la projekton kaj reproponis ĝin al la sama EU-fondaĵo por Eŭropaj Civitanoj. Kaj ĉi-foje ĝi estis akceptita, kun subvencio de 45.000 eŭroj. La tuta projekto (preparo de la konferenco, okazigo kaj postaj raportoj, aperigo de libro kaj pritaksokunvenoj) daŭras de la 1-a de septembro 2011 ĝis la 1-a de marto 2013. 

Jam dekomence oni esperis je la partopreno de la du eksaj ŝtatestroj - pro la  Universala Kongreso en Zagrebo en 2001 Stjepan Mesić jam havis rilaton al Esperanto, kaj ankaŭ kun Milan Kučan oni havis favorajn kontaktojn, klarigas Tišljar.

- Pravas nia EEU-prezidanto, Seán Ó Riain, kiu deklaris post la konferenco: "La brila sukceso de la triesta konferenco estas pruvo, ke ne-esperantistoj ekinteresiĝas pri Esperanto kiam ni faras ion por kunlabori kun ili kaj, antaŭ ĉio, por helpi antaŭenigi iliajn celojn, kiel  paco en Eŭropo tra la eŭropa integriĝo, kiuj fakte tute kongruas kun la celoj de Esperanto.  Ni lernu el tio."

Laŭ Zlatko Tišljar, kvar ĉefaj faktoroj kontribuis al la sukceso de la konferenco:

- Unue, ni disponis pri kapabla teamo kiu baze de sperto kaj profesia laboro sciis inventi la ĝustan kaj allogan projekton, kiun EU-instancoj pretis financi. Due, la Esperanto-movado evoluis sufiĉe, ke tiaj eminentuloj konis ĝin kaj pretis akcepti nian inviton partopreni, sciante ke tio ne damaĝos ilin. Trie, la Esperanto-movado havas kvalitajn interpretistojn, kiuj kapablas kvalite plenumi la samtempan interpretadon inter Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj, kaj kvare, EEU havas malpli formalan kaj tre flekseblan, sekve tre efikan strukturon de funkciado de organoj, kiun ne sufokas tro da propra burokratado.

 

Foto: Peter Baláž

Pliaj fotoj

Kategorien: Esperantujo

Demisiis la ĝenerala sekretario de TEJO

Libera Folio - So, 2012-05-13 19:30

Paulína Kožuchová anoncis sian demision al la komitato de TEJO en mesaĝo sendita al la komitata listo la 13-an de majo. La estraro de TEJO evidente ricevis la informon kelkajn tagojn pli frue. Jen ŝia kompleta mesaĝo al la komitato:

Mi bedaŭras anonci al vi ke mi decidis demisii de mia posteno. Mi ege ĝojis esti Ĝenerala Sekretario de TEJO, sed lastatempe iĝis pli kaj pli malfacile plenumadi miajn taskojn, pro tro da aferoj en mia eksteresperanta vivo. Tial la oficon de Ĝenerala Sekretario baldaŭ transprenos alia homo - detaloj pri tio sekvos en alia mesaĝo de Lukasz. Mi restos ankoraŭ dum ioma tempo en tiu ĉi listo por certigi glatan transdonon de la ofico, kaj mi laŭeble pluaktivos en TEJO iukadre, do tio ĉi certe ne estas definitiva adiaŭo - sed mi tamen nun ŝatus preni la oportunon por danki vin pro la ĝisnuna kunlaboro kaj deziri al vi sukcesojn estontece!

Pli malfrue en la sama tago, la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, konfirmis la informon kaj anoncis, ke la taskon de ĝenerala sekretario provizore, ĝis la Internacia Junulara Kongreso en Hanojo, prizorgos Paweł Fischer-Kotowski. Li tamen formale ne iĝos membro de la estraro - tio ne eblas sen aprobo de la Komitato de TEJO.

- Samtempe kun la taskigo, ni do faras la proponon al TEJO-Komitato alelekti Paweł al la TEJO-Estraro dum komitatkunsido en Hanojo (laŭ la nuna regularo tia decido ne povas esti alprenita rete, skribas Łukasz Żebrowski.

La nuna estraro de TEJO estis elektita dum la IJK en Kievo en julio 2011 kaj oficos ĝis la jaro 2013.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj petis lin komenti la lastan demision.

Łukasz Żebrowski: — La hodiaŭa demisio ne estas tute surpriza por ni. Jam antaŭ kelka tempo Paulinka sugestis, ke ŝi ne plu havos tiom da tempo por TEJO-agado kiel antaŭe, kaj estus pli saĝe kaj respondece ke alia persono transprenu ŝiajn taskojn. Okazas nemalofte ke pro la ŝanĝiĝintaj vivo-cirkonstancoj estrarano havas iun periodon kiam iĝas al li aŭ ŝi maleble dediĉi la saman energion kaj tempon por estrara laboro. Ankaŭ en tiu ĉi kazo komence ni esperis, ke temas pri portempa afero, sed poste evidentiĝis ke pli bonos ĝuste la proponita solvo. Malgraŭ ŝia okupiteco en la lasta tempo, Paulinka plu strebis plenumi la taskojn de Ĝenerala Sekretario kaj definitivigis sian demision nur kiam ni supozis havi taŭgan posteulon, sekve daŭre stabilan situacion.

Libera Folio: Kiel la demisio influos la funkciadon de la estraro?

— Mi ne antaŭvidas problemojn lige kun ŝanĝo. Paweł estas jam sperta kaj tre aktiva komitatano. Lastatempe lia ĉefa tasko en TEJO estis gvidado de la Komisiono pri ŝanĝoj en Regularo kaj Reglamentoj, kiu ĝenerale jam finis sian laboron - ni atendas aprobon de la ŝanĝoj fare de UEA-komitato en Hanojo. Tiu sperto sendube donis al li profundan scion pri funkciado de TEJO. Ekster TEJO li jam estas Ĝenerala Sekretario de Pola Esperanto-Asocio, do la funkcio ne estas fremda al li. Samtempe ni scias, ke Paulinka pretas helpi al Paweł ĝis kiam li tion bezonos, do transdono de taskoj devus okazi tre glate.

Kial tiom da homoj demisias?

— Ni en la estraro rimarkis ke en la lasta tempo, verŝajne pro granda profesia okupiteco de la redaktoro, aperadis tre malmultaj ĝisdatigoj pri la Esperanto-movado en Libera Folio. Ni sekve decidis alpreni politikon, laŭ kiu TEJO zorgu liveri ĉiujn kelkajn semajnojn sensacian sciindaĵon, tiel ke la novaĵstrio de Libera Folio denove estu aktiva kaj altiru pli da interesiĝantoj pri la sorto de la movadaj strukturoj. La lastaj okazaĵoj en TEJO sekvas precize tiun ĉi politikon.

— Aldone, vivo de gejunuloj estas tre ŝanĝiĝema. En iu momento oni havas multon da tempo por iu aktivado, sekvan jaron oni ekzemple devas verki disertacion aŭ eklabori kaj ne plu estas tiel. Pro tio ĝenerale en junularaj organizoj estas signife pli da ŝanĝiĝemo kaj konsekvence demisioj, kompare al organizoj gvidataj de pli aĝaj homoj kun evidente pli stabila vivo. En junulara medio estas do aparte grave atenti, kiam io ĝis nun bone funkcianta, verŝajne ne plu estos tia.

— En Esperantujo ne malmultas estraroj aŭ aliaj gvidorganoj en kiuj membras homoj diverskiale neaktivaj; en TEJO ni strebas, ke ĉio funkciu en la necesaj ritmo kaj engaĝiĝo, pro tio kiam iu sentas, ke ne plu bone povos plenumi siajn taskojn, ni serĉas anstataŭanton. Tio pli bonas kaj por la organizo, kiu plufunkcias bone, kaj por la koncerna homo, kiu estas malŝarĝata de taskoj, kiujn ne plu povas plenumi.

Kategorien: Esperantujo

Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj

Libera Folio - So, 2012-05-13 17:00

Libera Folio: Kial vi komencis projekton pri komputilaj vortoj en Esperanto?

Yves Nevelsteen: — Ofte esperantistoj uzas anglajn vortojn kiam temas pri komputado. Dum renkontiĝoj kaj prelegoj pli-mapli ĉiuj parolas relative bone Esperanton, krom kiam temas pri prikomputilaj vortetoj. Kiam komputilisto volas traduki programon, ofte li aŭ ŝi mem provas inventi novajn vortojn. Alia komputilisto faras la samon, sed venas al aliaj konkludoj. Estas domaĝe, ĉar la vortoj ja ekzistas! Sed ilin vi ofte ne trovos en PIV nek en la naciaj vortaroj.

— En 2006 mi komencis kolekti prikomputilajn vortojn en pluraj lingvoj. Mi laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj kaj rimarkis ke foje malfacilas trovi taŭgan tradukon. Ĉiutage novaj vortoj aperas en la angla, sed tre ofte la vorto tute ne priskribas la agon aŭ aĵon. Serĉinte dum duonhoro la ĝustan vorton, indas la trovon noti por posta reuzo. Kiam mi trovis vorton, ofte mi demandis min: “Kiel diri tion ĉi en Esperanto?”

—Esperantistoj ŝatas diskuti pri lingvo. Kiam en 2007 mi iris al Cambridge por laborsesio por traduki OpenOffice.org, mi konstatis ke ankaŭ tie oni foje longe diskutis. Sed neniu notis la konkludojn! Mi akceptis la defion zorge kolekti tradukproponojn, ĉiam menciante fontojn.

Kian aŭtoritaton havas via terminaro? Ĉu ekzistas konkurantaj normigaj listoj? 

— Bedaŭrinde tre malmultaj homoj nuntempe serioze okupiĝas pri fakvortoj en Esperanto. Ekzistas pri komputilaj vortoj unu grava referenco: Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij. Sed ĝi aperis en 1996. Intertempe nekredeble ŝanĝiĝis la komputila lingvaĵo. La projekto Komputeko ankaŭ havas iom alian celon ol Komputada Leksikono. Komputeko ne donas klarigojn pri terminoj, sed nur tradukojn de anglalingvaj kapvortoj. La celo ne estas anstataŭi ekzistantajn iniciatojn, sed male ilin plifortigi – plifaciligante la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj.

Laŭ kiuj principoj vi elektis inter la ofte diversaj terminoj kiuj cirkulas?

— Mi kolektis kaj plu-kolektadas tradukojn por komputilaj vortoj kun ĝis tri alternativaj tradukoj. Unuavice mi komparas la proponojn de diversaj vortaroj kiel PIV, Reta Vortaro kaj Komputada Leksikono. Regule mi ĉeestas prelegojn, provlegas tradukojn de programoj (kaj foje mem tradukas), sekvas diskutojn en dissendolistoj k.s. por scii kiujn vortojn esperantistoj uzas en praktiko. Ĝuste tiujn vortojn mi provas kolekti: tiujn kiujn oni vere uzas. 

— Jen praktika ekzemplo de nove aldonita termino: tablet PC. En artikoloj en Libera Folio plurfoje mi legis la vorton "tabulkomputilo". Tiun saman vorton mi aŭdis en intervjuo de la retradio Muzaiko, kaj en Vikipedio aperas artikoleto, proponita de akademiano Marcos Cramer.

Ĉu vi iel kunlaboris kun la Akademio?

— Al la unua eldono aktive kunlaboris prof. Maŭro La Torre. Li sendis al mi multajn rimarkojn kaj liston kun pluraj centoj da tradukproponoj. Kun Bertilo Wennergren mi diskutis pri kelkaj tre specifaj vortoj. Kromaj akademianoj ne rekte kunlaboris, sed estas foje neformalaj kontaktoj.

Kaj vortaristoj?

— Mi komencis kompili liston de 400 plej ofte uzataj prikomputilaj vortoj. Tiu listo estas nun kvinlingva kaj aperas kiel aldono al la nova eldono. La kapvortoj de tiu ĉi parto estas en Esperanto, kun tradukoj al la angla, nederlanda, franca kaj ĉeĥa. Mi disponigas plurajn versiojn de tiu ĉi listo ankaŭ en la retejo. La ideo estas unuavice amase distribui ilin dum renkontiĝoj por helpi al esperantistoj trovi la ĝustan vorton por koncepto kiun ili havas en la kapo. Duavice estas kunlaboro kun vortaristoj, ne por al ili altrudi vortojn, sed por ke ili almenaŭ konsideru ilin por venonta eldono de sia vortaro.

Do la projekto estas plurlingva?

— Komputeko volas esti portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej multaj lingvoj, inter ili Esperanto, por stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. La retejo de la projekto www.komputeko.net estas plurlingva, kvankam pro tempomanko kaj manko de kunlaborantoj, nur la esperantlingva parto estas vere bonkvalita. En la papera versio aperas ĉefe usonanglaj kapvortoj kun tradukoj al Esperanto. Al la reta versio mi aldonis ankaŭ la britan ortografion kaj alternativajn skribmanierojn de vortoj, ĉar tio plifaciligas la serĉadon. Ja ununura “la angla” ne ekzistas!

Vi eldonas paperan version de Komputeko. Kial?

— Kiam mi komencis la projekton en 2006, mi ne pensis ke iam aperus papera vortaro prikomputila. Komputilistoj ja uzas komputilon kaj Interreton... Sed pli kaj pli da homoj insistis, ke mi kreu ankaŭ paperan version. Esperantistoj ŝatas vortarojn trafoliumi. Mi konvinkiĝis kiam amikino diris al mi, ke mi nepre faru la verkon “ĉar ĝi estus la plej bona propagandilo por Esperanto”. Pruvilo ke eblas absolute ĉion esprimi en nia lingvo! Mi volis presigi 100 ekzemplerojn. Peter Baláž de E@I konvinkis min pri 500. Li pravis; ene de duonjaro la tuta kvanto vendiĝis. Kaj ekde tiam homoj insistas pri re-eldono.

Kiel diferencas la unua eldono de la dua?

— En la unua eldono mi alvokis ĉiujn sendi al mi komentojn. Kelkaj spertuloj, kiel Edmund Grimley Evans, prenis tion serioze kaj sendis al mi multajn atentigojn. Tio gravas, ĉar li repondecis pri la komputilaj vortoj en PIV 2002/2005. Dum la pasintaj kvar jaroj mi kolektis rimarkojn, korektis erarojn kaj pli-ampleksigis la kolekton. Tiel la nova eldono enhavas pli ol 500 modifoj kaj aldonoj. Al la nova libro mi aldonis kelkajn kromajn ĉapitrojn. Aperas kvinlingva listo kun 400 plej oftaj vortoj, kromaj bildoj kaj klarigoj, ekzemplaj frazoj el Vikipedio, informoj pri ĉapelitaj literoj kaj pri nomoj de helposignoj.

Kiel vi taksas la evoluon de la prikomputila lingvouzo en Esperantujo dum la lastaj jaroj, ĉu ĝi unueciĝas?

— Mi havas la impreson ke efektive ĝi unueciĝas. Estas multe pli da kontaktoj inter la diversaj partoj de la mondo danke al la Interreto. Projektoj kiel Vikipedio, Reta Vortaro kaj ankaŭ Komputeko ludas en tio gravan rolon. Tradukemuloj de komputilaj programoj pli facile trovas komputilajn vortojn kaj tial ne plu tiom sentas la bezonon mem inventi novajn vortojn. Tamen plu restas sufiĉe da vortoj pridiskutindaj!  Mi aparte ĝojas pri la nuntempa konsciiĝo ke gravas eviti neologismojn. Tiel multaj novaj komputilaj vortoj estas bone kompreneblaj ankaŭ de ne-fakuloj kaj de ne-eŭropanoj.

La Komputeko-libreto haveblas interalie en la libroservoj de UEA kaj FEL. Interesitaj kunlaborantoj aŭ pluvendistoj de la libretoj povas kontakti E@I pere de info@komputeko.net.

 

Kategorien: Esperantujo

85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg

Libera Folio - So, 2012-05-06 18:50

La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, parolis pri la civitana iniciato por la kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto. Flory Witdoeckt vivigis la prelegon kantante la himnon kun la vortoj de Umberto Broccatelli. Lige kun la kunsido de la Estraro de UEA ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de TEJO kaj ILEI, kiuj prezentis la agadon de siaj organizaĵoj.

85 Pri TEJO parolis prezidanto Łukasz Żebrowski kaj estrarano Nico Huurman. La ILEI-prezidanto Stefan MacGill rakontis ne nur pri sia organizaĵo sed ankaŭ pri la Esperanto-kurso, speciale kreita kiel kontribuo al la 125-jariĝa jubileo de Esperanto.

Kiel tradicie, la programo komenciĝis per prezentado de libroservaj novaĵoj kaj finiĝis per respondado de estraranoj de UEA al la demandoj de al publiko. Pro sia kunsido post la Malferma Tago ĉeestis ses el la sep estraranoj. Komence de la lasta programero la publiko ricevis pruvon, ke la gvidado de UEA estas lingve en bonaj manoj, ĉar Katalin Kováts transdonis al prezidanto Probal Dasgupta diplomon pro lia sukceso ĉe la KER-ekzameno.

Jam pli frue estis aliaj solenaj momentoj: Katalin Kováts kaj Barbara Pietrzak gratulis kun florbukedo la Honoran Membron de UEA, Mila van der Horst-Kolińska, pro ŝia 85-jariĝo; kaj Ans Bakker, gratulante la jubileantan oficejon, transdonis koverton kun grava donaco por la ciferecigo de kolektoj de ĝia biblioteko.

Samtempe kun la prelegoj oni montris filmojn en alia ĉambro, kie funkciis ankaŭ bazaro de esperantaĵoj. Bone vizitata estis kompreneble ankaŭ la libroservo, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 1856,80 eŭroj.

La sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo estos sabaton, la 24-an de novembro 2012.

Gazetara komuniko de UEA

Kategorien: Esperantujo

32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj

Libera Folio - So, 2012-05-06 18:45

Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtis rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002.

En la jaroj 2004, 2006, 2008 kaj 2010 mankis interesiĝo - ne estis pli da kandidatoj ol lokoj, do ĉiuj estis aŭtomate elektitaj. Ĉi-foje aperis sep kandidatoj por kvar postenoj, do devis okazi balotado. Laŭ la regularo, la baloto devas okazi paperpoŝte, do la Centra Oficejo dissendis 253 leterojn kun balotilo kaj informoj pri la kandidatoj al la individuaj membroj, kiuj ĝis la fino de la balota proceduro estis pagintaj sian kotizon.

Ĉiu membro rajtis voĉdoni por maksimume kvar el la sep proponitaj kandidatoj. Revenis 32 validaj voĉdoniloj. Per tiuj voĉoj estis elektitaj Paweł Fischer-Kotowski el Pollando (21 voĉoj), Wang Shanshan el Ĉinio (20 voĉoj), Ronald Baby González el Kubo/Hispanio (18 voĉoj) kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (16 voĉoj). Ili do estas novaj Komitatanoj, kaj oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

Libera Folio petis la prezidanton de TEJO, Łukasz Żebrowski, komenti la rezulton.

Libera Folio: Voĉdonis 13% el la publiko. Kion tio laŭ vi diras pri la engaĝiĝo de la membraro? Ĉu TEJO-anoj ne interesiĝas pri la direkto de la organizo? Ĉu vi kredas ke pli da homoj voĉdonus, se eblus rete?

Łukasz Żebrowski: — Evidente la plej ĉefa kialo, ke venis nur tiom da voĉoj, estas la paperpoŝta proceduro de la baloto. Ĝi estas tre longdaŭra kaj sufiĉe ĝena. Ja leteroj devas iri de Roterdamo al ĉiuj eĉ foraj mondpartoj, ĉiu voĉdonanto devas ekhavi kovertojn, iri al poŝtoficejo, nemalverŝajne perdi tempon en vico, aĉeti poŝtmarkojn kaj sendi la balotilojn, kiuj ankoraŭ devas ĝustatempe atingi Roterdamon. Tiu pena kaj kosta proceduro estas freneza perdo de energio kompare kun kelkaj klakoj, kiuj necesus kaze de reta voĉdono. Ĝuste pri tio TEJO-membroj ĉefe malkontentis kaj kelkfoje ankaŭ ege miris. Kompreneble estas ankaŭ aliaj kialoj.

Libera Folio: Kiaj aliaj kialoj?

Łukasz Żebrowski: — Pluraj interesiĝantoj pri la baloto tro malfrue "vekiĝis", ke ili devas rekotizi por 2012 por havi rajton voĉdoni kaj malgraŭ ke iliaj balotiloj estis senditaj de la Centra Oficejo, ili ne havis sufiĉe da tempo por voĉdoni. Kelkaj plendis pri tro longdaŭra traktado de membriĝoj en la CO. Plie tia baloto okazis por la unua fojo post dekjara paŭzo, do kaze de TEJO tio signifas, ke apenaŭ iu membro povis de propra sperto kompreni pri kio temas. Finfine certe estas ankaŭ signifa parto de membroj, kiuj ne sentas bezonon voĉdoni, ĉar ne estas aparte engaĝitaj kaj membras pro iuj aliaj kialoj - tiel estas en ĉiu asocio. Tamen evidente la paperpoŝta voĉdonsistemo estas la ĉefa problemo.

Libera Folio: Ĉu estas planoj pri ia maniero por la membroj rete influi estonte?

Łukasz Żebrowski: — Jes, ni nepre devas ion fari kun tio. La problemo estas fakte nova. Unue pro tio, ke tiu proceduro dum 10 jaroj tute ne estis uzata, do ĝi neniun ĝenis. Due, kiam okazis pli fruaj balotoj, interreto ankoraŭ ne estis tiomege vaste atingebla kiel nun, do la paperpoŝta metodo estis pli natura elekto. Nun ni estas en alia epoko, kaj ni devas konformigi niajn strukturojn al ĝi. Dum la lasta, eksterordinara kunsido de TEJO-komitato okazinta en Gdańsk dum Junulara E-Semajno 2011 estis findeciditaj ŝanĝoj en niaj regularo kaj reglamentoj, kiuj interalie enkondukis retan voĉdonon anstataŭ poŝtan voĉdonon en preskaŭ ĉiuj lokoj. Tiuj modernigitaj dokumentoj ekfunkcios post aprobo de la ŝanĝproponoj fare de la UEA-komitato, kiu traktos ilin en Hanojo. Bedaŭrinde voĉdonado pri Komitatanoj B estas afero pli komplika, kaj ĝi ne estas enkadre de tiuj faritaj ŝanĝproponoj.

Libera Folio: Kial ne?

Łukasz Żebrowski: — La problemo, kiun ni devas aparte atente pristudi kune kun la CO estas la leĝaj kondiĉoj en Nederlando por tia reta baloto. Se leĝe tio evidentiĝos ebla, tiam necesos enkonduki ŝanĝojn al la koncerna reglamento de TEJO kaj prepari konvenajn retajn rimedojn. Tiuj du paŝoj devus esti signife pli facilaj, interalie pro tio ke TEJO jam havas retan voĉdonsistemon kiun de kelkaj jaroj uzas la komitato kaj estraro. Necesos do esplori, ĉu ĝi estas iel kunmetebla kun la datumbazo pri membroj de UEA aŭ necesos apliki ion novan.

Libera Folio: Kaj se ne temus pri elekto de komitatanoj?

Łukasz Żebrowski: — Lastatempe la TEJO-komitato kaj sekve ankaŭ -estraro diskutis pri sistemo de likva demokratio, kiun uzas aŭ elprovas diversaj asocioj. Nun mi estas kunlaboranta kun Joop Kiefte pri tio, ke ni ene de kelkaj semajnoj komencu elprovi ĝin kiel konsultan sistemon por TEJO-membroj. Do temas pri sistemo en kiu oni ne alprenos decidojn, ĉar tion faras la komitato, sed oni povos esprimi sian opinion, kiun sekve la komitato konsideru alprenante decidojn. Ĉu tiu sistemo akceptiĝos en TEJO, kaj niaj membroj pli volonte partoprenos en diskutoj pri temoj kernaj por la organizo - nun malfacilas diri, sed evidente valoras provi. Do mi esperas ke ene de unu jaro ni havos respondon je tiu demando. Por la elekto de komitatanoj B ni havas pli da tempo, ĉar la sekva povos okazi nur post du jaroj. Mi esperas, ke se tio nur eblas laŭ la nederlanda leĝaro, balotoj por komitatanoj B en 2014 okazos rete.

Kategorien: Esperantujo

EU-mono gutas en verdajn poŝojn

Libera Folio - Mi, 2012-05-02 20:10

Tra diversaj programoj de Eŭropa Unio ĉiujare estas disdonataj grandegaj monsumoj en formo de subvencioj por projektoj kiuj celas krei ligojn kaj senton de komuneco inter civitanoj de la unio. La formalaj postuloj kaj proceduroj tamen estas komplikaj kaj ne facile plenumeblaj de malgrandaj, amatoraj organizaĵoj, kiaj estas preskaŭ ĉiuj Esperanto-asocioj en la landoj de EU.

Tie trovis sian niĉon la entrepreno Kosmo, fondita de du italaj esperantistoj, Brunetto (Bruĉjo) Casini kaj Francesco Maurelli, en 2011. Ĝia komerco baziĝas sur simpla strategio: trovi aŭ elpensi projektojn, kiuj havas la ŝancon ricevi financan subtenon de EU-instancoj, proponi la ideon al taŭgaj Esperanto-organizaĵoj, kaj kaze de sukceso, rikolti en sian kason 30 procentojn el la subvencio.

Por la partoprenantaj organizaĵoj la avantaĝo estas evidenta: ili ne bezonas mem elpensi projekton kiu havas la ŝancon sukcesi en la konkurso de EU, nek orientiĝi en la burokratia labirinto de EU. Estas ankaŭ malavantaĝoj: pri la prioritatoj de la projekto decidas ekstera firmao, kiu ankaŭ prenas grandan parton de la mono - sed pri la raporto sendenda al la EU-instancoj respondecas la partoprenantaj organizaĵoj.

Inter la projektoj por kiuj Kosmo sukcesis havigi EU-monon estas seminarioj pri eŭropaj temoj, okazintaj dum italaj Esperanto-aranĝoj, kaj gastigo de Esperanto-instruistoj en Mazara del Vallo en Sicilio. Kelkaj aliaj projektoj estis lastmomente rifuzitaj de italaj esperantistoj kaj de UEA, kiuj opiniis la kondiĉojn proponitajn de Kosmo neakcepteblaj.

La plej freŝa decido okazis pasintsemajnfine, kiam dum la estrarkunsido de UEA la nova kasisto de TEJO, Nico Huurman, prezentis al la plenkreskula asocio proponon de Kosmo pri junulara projekto kun ligo al Ĉinio. 

Ĉar TEJO estas la junulara sekcio de UEA, sen propra jura personeco kaj financoj, por la projekto estis bezonata la aprobo de UEA. Tian aprobon la asocio ne donis, ĉar ĝi opiniis tute neproporcia, ke Kosmo kaze de sukceso ricevu 30.000 eŭrojn el la  EU-subvencio de 100.000 eŭroj. UEA pretis pagi al Kosmo maksimume 10.800 eŭrojn, kaze de sukceso.

— Se vi preferas plenĝui 100% el nenio, tio estas via elekto, kiun mi plene respektas, skribis Francesco Maurelli, la direktoro de Kosmo, en retmesaĝo disponigita al Libera Folio.

Laŭ Maurelli lia entrepreno havas tute revolucian koncepton, komplete novan en Esperantujo.

— Fokusiĝi nur pri kelkaj problemoj estas kiel raporti pri la malfermo de nova panvendejo en loko kie pano estis tute nekonata, fokusiĝante pri la unuopuloj kiuj sukcesis ŝteli panpecon, li opinias.

Libera Folio: Iuj opiniis maltaŭga aŭ tro alta la procentan provizion de Kosmo, nome 30 procentoj el la sumo de la subvencio. Ĉu vi povas komenti tion?

Francesco Maurelli:  — Ni estas profesia entrepreno, kaj kiel ĉiuj entreprenoj donas servon laŭ difinitaj kondiĉoj. Oni povas interesiĝi aŭ ne, neniu devigas ajnan organizon aŭ ajnan personon uzi la servojn de Kosmo. Tamen, kiam oni diras jes, oni ne povas poste ŝanĝi ideon, ĉar tio rezultas en malrespekto al alies laboro. Kosmo devas pagi personaron, kaj tiel plu.

Alia lastmomente haltigita projekto de Kosmo devis temi pri aktivula trejnado, en kiu TEJO havu la rolon de kunordiganto. Tiufoje Ĝenerala Direktoro Osmo Buller rifuzis subskribi la dokumentojn. Laŭ Buller, la koncerna projekto estis prezentita al UEA tro malfrue.

Osmo Buller:  — Tempo vere mankis, ĉar mia subskribo estis petita tute lastminute. Mi ne plu povis esplori, kiajn postulojn starigus la jura pozicio de TEJO, nek tion, ĉu la eventuale ricevota subvencio kreus problemojn por la jam tradiciaj subvencioj, kiujn ekde la 80-aj jaroj TEJO ricevas de eŭropaj junularaj instancoj. Tiuj ĉi povus fari malfacilajn demandojn, se TEJO ricevus el aliaj fontoj subvenciojn, kiuj ne estis anoncitaj, kiam TEJO petis monon de ili. Ĉar mi ne povis pristudi la riskojn, mi ankaŭ ne povis subskribi.

Jam pasintjare Osmo Buller haltigis alian, pli grandan projekton de Kosmo, en kiu temis pri subvencio de 150.000 eŭroj por "interkultura edukado". Tiam laŭ la plano de Kosmo, UEA devis estis la formala kunordiganto kaj respondeculo pri la afero.

Francesco Maurelli:  — Tiam estis eĉ oficiala favora voĉdono de la estaro - 5 por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno - kaj nur la tagon antaŭ la limdato, mi ricevis sekan mesaĝon sen ajna klarigo, ke UEA ne plu povas kunordigi tiun projekton.

Osmo Buller:  — La cirkonstancoj ĉirkaŭ tiu voĉdonado de la UEA-estraro estis iom dramecaj. Normale la direktoro helpas la estraron kiel esploranto kaj preparanto, sed ĉi-foje mi estis en hospitalo. La estraro estis kvazaŭ metita kontraŭmure kaj devis rapide decidi. Se post ĝia decido oni estus portinta la dokumentojn al mi en hospitalo por subskribo, mi ests rifuzinta malgraŭ la estrara aprobo, ĉar 30-procenta makleraĵo estis por mi ne akceptebla. La prezidanto povus subskribi anstataŭ mi, sed la tempo ne sufiĉis por akiri lian subskribon el Barato. Sekve, la decido naskiĝis morta.

Ne nur Osmo Buller, sed pluraj aliaj respondeculoj de UEA kaj TEJO private esprimis konsternon pri la alta procentaĵo postulata de Kosmo. Aldone multaj miras, kial entute necesus uzi la servojn de ekstera entrepreno, konsiderante ke TEJO ekde oktobro havas propran, duontempan dungiton, al kies ĉefaj taskoj apartenas la serĉado de monfontoj kaj pretigo de subvencipetoj.

La konata belga esperantisto Ilja De Coster profesie okupiĝas pri EU-subvencioj kaj estas internacia aŭtoritato en la fako. Libera Folio petis lian opinion pri la komerca koncepto de Kosmo, kiu baziĝas sur 30-procenta makleraĵo el la sumo de la akirita subvencio.

Ilja De Coster:   — Min tia makleraĵo ŝokas. Entute labori kun makleraĵo ia ajn estas konsiderata maletika. Se vi membras en profesiaj organizoj, vi kutime subskribas deklaron ke vi ne akceptas tian aranĝon. Estas unu el aferoj pri kiuj ni estas ege striktaj, kaj baze de kio ni faras distingon inter seriozaj etikaj monakiristoj, kaj la sovaĝuloj kiuj damaĝas la branĉon…

Libera Folio: Sed kiel la seriozaj firmaoj en via branĉo do financas sian funkciadon?

Ilja De Coster:   — Baze monakiristoj rajtas esti pagataj nur surbaze de tempo dediĉita al la laboro. En iuj striktaj kondiĉoj eblas variigi la rekompencon laŭ rezulto, en la senco ke ili ricevus iom pli se la peto estas sukcesa. Sed nepre neniel rekompenco povus estis procentaĵo de la akirita sumo.

Libera Folio: Francesco Maurelli, la ĉefa aganto de Kosmo, estas ankaŭ la kasisto de Itala Esperanto-Federacio. En TEJO li estas komitatano kaj grava aktivulo de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kaj en UEA komitatano. Ĉu estas kutime, aŭ entute taŭge, kiel kaze de Kosmo, ke posedanto kaj profitanto de agentejo mem havas gravan postenon en organizaĵo kiu petas la subvencion?

Ilja De Coster:  — Tio ŝajnas al mi afero de rolkonflikto. Ankaŭ etike dubinda. Temas pri konflikto inter komerca intereso de la homo kiel enterprenposedanto kaj la asocia intereso de la organizo kiel li havas gravan postenon. Etikaj kodoj pri tio ĝenerale antaŭvidas ke oni publikigu sian rolkonfliktojn kaj sin retiru de decidoj koncernaj. Li konkrete kaj fizike forlasu la kunsidon tiam. La nekomcera organizo tiukaze estas kliento, kaj devus libere povi decidi baze de kvalito, sendepende de personaj amikecoj.

Francesco Maurelli mem ne vidas, ke povus ekesti konflikto de interesoj pro liaj diversaj roloj.

Francesco Maurelli:  — Konflikto estas laŭ mi kiam intereso por unu flanko kolizias kun intereso de la alia flanko, kaj rezulte de tio unu parto havas avantaĝojn kaj la alia havas malavantaĝojn. Estus konflikto se la kosto de Kosmo estus traktebla. Tiam mi povus klopodi altigi tiun pagon aŭ malaltigi ĝin (depende de la ĉapelo kiun mi surhavas). Tamen, la kosto de Kosmo neniam estis traktebla. Estus konflikto se estas konkurenco kaj la organizo devas decidi kiun firmaon elekti. Tamen, ĉar mankas konkurenco, ne estas ajna konflikto en decidado. Gravas substreki ke Kosmo estas pagata nur kaze de sukceso.

Kategorien: Esperantujo

Esperantisto en grava rolo inter germanaj piratoj

Libera Folio - Mo, 2012-04-30 09:20

Libera Folio: Kial vi aliĝis al la pirata partio, kaj kia estas via rolo en ĝi nun?

Martin Haase: Mi aliĝis al la pirata partio en junio 2009 en la kunteksto de la diskutado pri interreta cenzuro en Germanio. La tiam regantaj socialdemokrata kaj kristdemokrata partioj volis enkonduki leĝon, kiu kreu strukturon por malfaciligi la aliron de retpaĝoj surbaze de sekretaj cenzurlistoj. Mi ne havas oficon en la partio. En la reta sistemo, kiu helpas evoluigi la programon de la partio, mi tamen havas multajn voĉojn, kiuj estas delegataj al mi. Mi do estas relative influa partiano. 

Kial vi supozas, ke ĝuste en Germanio kaj aparte en Berlino la pirata partio tiom furoras?

En Germanio la seniluziiĝo pri la tradiciaj politikaj partioj estas granda. Tiuj partioj komplete maltrafis la ĝustan tempon rejuniĝi kaj faras antaŭretan politikon, kiu estiĝas en cirkloj malantaŭ fermitaj pordoj. Ĝuste en Berlino la reta kulturo aparte furoras, tial ankaŭ la pirata partio, sed intertempe ni ja ankaŭ vidas, ke la sukceso ne limiĝas al Berlino. Fakte, la sukceso en Sarlando estas ankoraŭ pli impona, se oni konsideras, ke la sarlandanoj estas aparte konservemaj kaj la verda partio tie neniam ricevis pli ol 6 procentoj.

Kiajn ligojn vi vidas inter la idearo de la Esperanto-movado kaj tiu de la pirata movado?

La Esperanto-movado disvastigas Esperanton kiel lingvan ligilon inter homo kaj homo. La idearo de la pirata partio ankaŭ celas la individuon, kaj la individuan partoprenon en la socio. Verŝajne pro la proksimeco de la idearo ankaŭ esperantistoj troviĝas inter la piratoj. En Berlino regule kunvenas kelkaj piratoj, kiuj parolas Esperanton.

Multaj sintenas suspekteme al la pirata partio, ĉar jam la nomo aludas, ke la partio subtenas piratadon de intelektaj produktoj. Klarigu, pri kio temas? Ĉu ne filmistoj, muzikistoj, verkistoj kaj simile havu la rajton gajni monon per sia laboro?

Kompreneble, filmistoj, muzikistoj kaj verkistoj havu la rajton gajni monon per sia laboro. La nuntempa leĝa ordo en Germanio (kaj aliaj landoj) malhelpas ĝuste tion: novaj enspezomodeloj estas malhelpataj, eldonejoj havigas al si ekskluzivajn uzorajtojn malhelpe al la verkistoj, aldone en Germanio diversaj asocioj, kiuj okupiĝas pri uzorajtoj (pri muziko la fifama GEMA) malhelpas muzikistojn per blokado kaj eĉ pagigas muzikistojn, kiuj volas publike prezenti siajn proprajn verkojn.

Aliflanke, homoj, kiuj interŝanĝas kopirajtan materialon rete aŭ eĉ nur faras privatan kopion estas krimuligitaj. Advokatoj riĉigas sin per pagendaj atentigoj pri eble kontraŭleĝaj faroj, t.n. Abmahnung, kaj ankaŭ tiu mono ne atingas la verkistojn. La aŭtorrajtaj leĝoj urĝe bezonas renovigon.

Ĉu la pirata partio en Germanio aŭ aliloke esprimis opinion pri Esperanto?

Ne, pri oficiala decido de pirata partio rilate Esperanton mi ne scias. Tamen, pluraj esperantistoj estas aktivaj membroj. Kiel dirite, en Berlino regule kunvenas esperantlingvaj piratoj.

Ĉu antaŭvideblas, ke pirataj partioj povos subteni pli vastan uzon de Esperanto, eble unuavice ene de la partioj mem?

Jes, tio jam okazas, ekzemple la programo "LiquidFeedback", per kiu la germana pirata partio preparas decidojn, havas esperantlingvan uzinterfacon.

Ĉu vi mem planas iel antaŭenigi Esperanton en la Pirata partio, ekzemple proponante punkton pri ĝi en la partia programo?

Jes, pri tio ni parolis jam en la esperanta partia grupo. La plej bona kadro estos la eŭropa programo, kiu estos farata en 2013 por la EU-parlamentaj elektoj en 2014.

Ĉu vi ĉeestis aŭ en alia maniero partoprenis la partian kongreson en Neumünster? Kiuj laŭ vi estis la plej gravaj decidoj de la kongreso?

Jes, mi ĉeestis. La kongreso celis ĉefe elekti novajn estaron kaj partian tribunalon kaj fari diversajn statutajn modifojn. Tial, programaj ŝanĝoj ne estis faritaj. La nova estraro enhavas plurajn personojn (inkluzive la prezidanton mem), kiuj volas aktive antaŭenigi la t.n. likvidan demokration. Rapida plibonigo kaj renovigo de la interreta programo "Liquid Feedback" do estos atendebla por la nuna oficperiodo. Tio estas (nerekte) la plej grava rezulto de la elektoj.

(La lastaj du demandoj kaj respondoj estis aldonitaj la 1-an de majo, unu tagon post la publikigo de la cetera teksto.)

Kategorien: Esperantujo

Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo

Libera Folio - Mi, 2012-04-25 08:00

Libera Folio: Kial laŭ vi indas fari filmon ĝuste pri KEF 2005? Ĉu ne pli bonus fari pri iu pli lastatempa aranĝo?

Rogener Pavinski: Pro du kialoj. Unu, ĉar ĝuste de KEF 2005 mi registris multe da filmo-materialo, kaj due ĉar neniu lastatempa aranĝo estas aŭ estis sufiĉe interesa kiel ĝi. Ĝi estis tre bone organizita, kaj la programo kolektis multajn muzikistojn, verkistojn kaj aktorojn, kiuj ne tiom bunte kuniĝis post tiu KEF. En ĝi, interalie, okazis unika koncerto de "La porkoj", estis la antaŭlasta koncerto de Esperanto Desperado kun Amir en la grupo. Estis diversaj atelieroj kaj prezentoj vere ĝuindaj kaj interesaj.

Kia estas la planata publiko de la filmo?

Laŭ mi, ĉiu esperantisto. Sed ĉefe ŝatantoj de la originala E-kulturo.

Kiom kostos fari la filmon?

La tuta kosto de la projekto estis fiksita ĉe 2.500 usonaj dolaroj, ĉar tiu estas la valuto, kiun akceptas la retejo, kiun ni uzas por la projekto. Se la sumo estos atingita, 4% iros al retejo, kaj 5% donace al Filmoj sen Limoj. La cetera mono pagos la kostojn de muntado, scenaro, voĉregistrado, DVD-kreado, kopiado, grafika materialo, retejo kaj la kostojn de ĉiuj kompensoj.

En kiu lingvo aŭ lingvoj ĝi estos?

Mi ne certas. La subtekstoj se aperos, venos de kunlanborantoj. Sed dume ĉar eĉ ne estas certe ke la projekto realiĝos, mi ne pensis pri subtekstado, ĉar ĝi okazos nur poste, kiam la tuta filmo pretos.

Kies subtenon vi esperas ricevi?

Ĝis nun mi ricevis pli ol duonon de la tuta mono bezonata, de diversaj esperantistoj kaj organizoj. Aldone mi esperas ricevi subtenon de tiuj, kiuj deziris partpreni en tiu KEF kaj ne povis, kaj ankaŭ de tiuj, kiuj partoprenis kaj prezentiĝis, pro la ebleco konservi tiun materialon kiel historian registraĵon.

Kiel oni povos uzi la filmon kiam ĝi estos preta?

Oni povos spekti kaj elŝuti ĝin libere en la reto kaj oni povos ankaŭ publike prezenti ĝin sen komercaj celoj. La kontribuintoj tamen povos interalie ricevi DVD-n kaj spekti ĝin 2 monatojn antaŭ ĝia publika apero.

Kiom longa estos la fina filmo, laŭ via plano?

Mi supozas ke ĝi ne estos pli longa ol 40 minutoj, tamen mi ne certas. Mi planas fari filmon dinamikan, tiel ke ĝi tenu la intereson de la spektanto de komenco ĝis la fino. Probable mi uzos nur la plej bonajn partojn de la materialo por la fina rezulto.

Vi planis premiere prezenti la filmon en KEF. Nun, ke KEF estos nur unu-taga ĉi-jare, ĉu vi jam havas alian planon por ĝia premiero?

Ankoraŭ ne. Tiu informo estis iom surpriza por mi, kaj mi cerbumas kaj samtempe iom atendas por decidi kiel lanĉi ĝin. Mi ankaŭ nuligis la premion de unutaga bileto por spekti ĝian premieron ĉe KEF. Povas esti ke ankoraŭ eblos prezenti la filmon en la unu-taga KEF-stafeto ĉi-jare, sed mi planas proponi novan premion por anstataŭigi tiun, kaj bonvenigas ideojn kaj proponojn.

Kia estis via sperto pri la retejo Indiegogo, kie vi kolektas monon por la filmo? Ĉu vi havis problemojn, ĉar via projekto estas en Esperanto? Ĉu vi pensas, ke kunlabora financado estas interesa financa modelo por aliaj Esperanto-projektoj? Kiaj?

Mi ĝis nun havis bonan sperton. Mi kredis ke tute ne eblas lanĉi ĝin, ĉar la plej fama konkurenca simila retejo "Kickstarter" ne permesas ke loĝantoj de aliaj landoj ol Usono proponu projektojn. Poste mi malkovris "Indiegogo", kiu estas multe pli fleksebla ĉe tiu kaj aliaj punktoj. La retejo vere helpas kun multe da informoj ĉe la blogo, kiel fari sukcesan projekton. Malgraŭ ke preskaŭ ĉiuj projektoj estas en la angla, mi havis neniun problemon kun mia Esperanta projekto. Mi eĉ demandis al "Indiegogo" per twitter, kion ili opinias pri Esperanta projekto en ilia retejo, kaj ili scivolis pri kio temas, ĉar tio vere estas unikaĵo!

Kunlabora financado (aŭ kiel sugestis unu kunlaboranto de la projekto: popolinvestado) estas laŭ mi tre interesa modelo. Fakte multaj aliaj Esperanto-projektoj kreiĝis sur tiu bazo. Ni memoru la fiaskintan ITV-projekton, sed ĉefe la nuntempan sukcesan enretigon de Plena Ilustrita Vortaro. Tamen la diferenco inter tiuj kaj "La plejpleja festivalo" estas ke mi uzas oficialan retejon por tio. Tio signifas ke ĉiu povas tuj vidi kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas. Aldone, estas fiksita limdato por ricevi kontribuojn. Resume la tuta afero estas pli klara kaj fidinda. 

Mi memoras ke antaŭ kelkaj jaroj, la projekto "RatMan en Esperanto" kolektis antaŭmendojn por eldoni ĝin. Aliaj projektoj similaj, kiel libro-, disko-edonado tre profitus el kunlabora financado laŭ mi. Fakte, la afero estas tiom promesplena, ke mi eble mem proponos tian retejon en Esperanto. 

Krom reta publikigo, ĉu vi havas aliajn planojn por distribui la filmon?

La filmo estos distribuita ankaŭ sur DVD-oj al tiuj, kiuj kontribuis je la responda nivelo. Mi pensas ke krom tio, la reta publikigo estos sufiĉa.


Intervjuis Libera Folio kaj Chuck Smith de Transparent Language   Donaci monon por certigi la aperon de la filmo eblas ĉe Indiegogo. Se la bezonata sumo ne estos atingita, ĉiu kontribuanto rericevos sian monon.
Ĝisdatigo: La kampanjo nun atingis sian celon. Anglalingva artikolo ĉe Tranparent Language.
Kategorien: Esperantujo

Seiten

Subscribe to Esperanto in Deutschland Aggregator – Esperantujo