Tema programo | Themenprogramm

La programo estas agnoskita kiel kleriga seminario en la kadro de Erasmus+.
Ĝi estas organizata kiel partnera programo de 
Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto Nederland.

Temo: Daŭripovo

Kontribuanto Kontribuoj

Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Ekde 1974 li instruas en la usona universitato Principia College kiel profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj okupis la katedron pri humanismaj studoj. Li instruis ĉefe la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon en pluraj usonaj universitatoj, estis la pionira instruisto de Esperanto en la programo kiu poste fariĝis NASK, kaj instruis klasojn pri Esperanto kaj seminariojn pri lingvoinstruado en pluraj landoj aldone al ripetita instruado en NASK.  Li estas rajtigita ekzamenanto por la Esperantlingvaj KER-ekzamenoj kaj por la paralelaj usonaj ekzamenoj por la hispana lingvo de ACTFL. En konferencoj kaj kongresoj li prelegis ankaŭ pri hispana literaturo, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri "Edukado por al 21-a jarcento". Liaj profesiaj esplorinteresoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultokomprenon, kaj evoluigi kompetentecon de lingvaj kaj interkulturaj kapabloj.

Li eklernis Esperanton en la mezlernejaj jaroj en sia angla naskiĝurbo Croydon, kie li partoprenis en la agado de la Junulara Esperanto-Klubo de la urbo, kiu inkluzivis en someraj vizitoj al Eŭropo ankaŭ Greziljonon.  En la universitato li aktivis en la studenta klubo kaj la Junularo Esperantista Brita, redaktis kaj eldonis ties bultenon "Kial Ne?". En Usono dum postdiplomaj studoj li organizis la unuan konferencon pri Esperanto kaj ĝia literaturo kiun partoprenis neesperantistaj fakuloj. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj ankaŭ de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, antaŭ ol servi al ILEI kiel prezidanto de ĝia Ekzamena Komisiono kaj kiel prezidanto kaj vicprezidanto de la Ligo mem. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Lingvo/komunikado kaj daŭripovo 
Sprache/Kommunikation und Nachhaltigkeit

Ulrich Brandenburg, en sia kerna enkonduko al la Kongresa temo, reliefigis diversajn vojojn laŭ kiuj ni kiel esperantistoj povas kontribui al daŭripova planedo. Tiu sintezo estos bazo por nia laboro dum ĉi tiu kongreso, kiu imponas pro sia atento al la pozitivaj paŝoj kiujn ni povos preni diversmaniere por kontribui al pli daŭripova mondo, kaj samtempe al pli daŭripova Esperanto-movado kiel atentinda parto de tiu strebado.

La nuna jaro 2022 krize memorigis nin pri unu el la historie plej teruraj malprogresigaj elementoj en planeda daŭripovo: militado, kies ekstremo minacus ĉian daŭripovon. En tro multaj landoj amasa likvido de niaj homfratoj, kun iliaj zorgeme konstruitaj loĝejoj, laborejoj, kaj artisme prilaboritaj monumentoj al la plej altaj homaj aspiroj, ĉio konspiras por provi senkuraĝigi nin pri la estonteco de la homaro kaj de nia planedo.

Tamen tiu situacio servu por plifortigi nian sindediĉon al niaj idealoj. Historiaj kaj antropologiaj esploroj pri la ofte neatentataj lingvaj kaj komunikaj elementoj influantaj politikajn kaj religiajn  konfliktojn konsciigas nin, ke nia rolo en daŭripova mondo ne estas flanka sed fundamente kleriga kaj pli esenca ol iam ajn. La solidara monda komunumo kiun antaŭvidis Unuiĝintaj Nacioj ne sufiĉe realiĝis por fari militojn neakcepteblaj aŭ kunlaborigi la popolojn por atingi definitivan pacon. Komunikado kaj sento de solidareco ne estas egalrajta, ĉar parolantoj de malpli uzataj lingvoj ofte ne havas saman aliron al informoj kaj esploroj, rilatoj kun alikulturanoj, reprezentado en internaciaj organizaĵoj, kaj kontribuado al solvoj de ekologiaj problemoj.   

Kiam temas pri lingvoj, kulturoj, kaj komunikado, por kio ni laboru, kaj kion deziros vidi niaj postvivantoj en venontaj generacioj? Duonigo de la nombro de lingvoj kaj kulturoj, malriĉiĝo de nia diverseco, nekapablo subteni solvojn de ekologiaj problemoj laŭ lokaj kondiĉoj kaj spertoj? Daŭra superrego de malgranda grupo de lingvoj, kulturoj, politikaj sistemoj, aŭ akcepto de unu el iliaj neniel neŭtralaj lingvoj kiel ĉefa komunikilo inter la popoloj? Ni estas vokitaj al inteligentaj konkludoj pri la prioritata graveco de niaj valoroj. Post tio ni havas la konsekvencan respondecon decidi pri la plej efikaj vojoj por kontribui al terglobo pli daŭripova lingve kaj komunike. Tiel en kunlaboro kun aliaj kunpilgrimantoj ni faciligos plenan daŭripovon laŭ la Jarmilaj kaj 17 Celoj, por plenumi pli konkretan alproksimiĝon al la plej altaj idealoj de nia surtera kunloĝantaro.

Federico Gobbo (1974) estas ordinara profesoro pro speciala katedro ĉe la Universitato de Amsterdamo (Nederlando). La katedron Interlingvistiko kaj Esperanto sponsoras Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li estis laŭkontrakta profesoro ĉe Universitato de Torino (Italio) por kurso pri Planlingvoj kaj Lingvoplanado dum multaj jaroj. Li partoprenas du EU-projektojn nuntempe: LITHME (Lingvo en la Hom-Maŝina Erao) kaj APPLY (Argumentado kaj Publik-Politika Analizo). Li partoprenis la EU-projekton MIME (Movebleco, Inkluziveco en Multlingva Europo) per Universitato de Milano-Bicocca.

Li posedas titolon de esplordoktoreco (latine: Philosophi Doctor, mallonge PhD) en Informadiko. En 2009, ĉe Universitato de Insubrio, (Varezo-Komo, Italio) li defendis anglalingvan disertaĵon pri adpoziciaj gramatikoj kaj Konstruiva Lingvistiko. Li instruis kursojn kaj esploris pri informadika kaj lingvistikaj temoj en multaj universitatoj. Aparte menciindas, ke en 2012 li estis vizitanta profesoro en Hajnano por Esperanto-Insulo, laŭ invito de Nankina Universitato (Ĉinio).

Liaj ĉefaj esplorinteresoj estas: lingvopolitiko kaj -planado, (aparte: interlingvistiko kaj esperantologio, kontestataj lingvoj, movebleco kaj multlingveco); konstruiva lingvistiko (aparte: adpozicia argumentado, lingvolernado en la Metodo Montessori); filozofio de la ideoj (aparte: filozofio de informado).

Daŭripova lingvopolitiko kaj -planado en la Eŭropa kunteksto 
Nachhaltige Sprachpolitik und -planung im europäischen Kontext

La prelego intencas doni superrigardon al la ĉefaj strategioj nuntempe uzataj en la kampo de lingvopolitiko kaj -planado (LPP) tra Eŭropo, inkluzive sed ne limigite al Eŭropa Unio, Komparante ilin kun la koncepto de daŭripoveco laŭ la difino de la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) kiel Agendo 2030 de UN, la prelego celas respondi la demandon, ĉu ekzistas daŭripova LPP en Eŭropo, kaj, jeskaze, kiamaniere eblas subteni ĝin.

Bert de Wit, 71-jara, estas pensiulo, biologo, magistro (drs.); laboris en ŝtataj instancoj kiel la Konsilantaro pri sciencaj esploroj rilate problemojn pri naturo, medio kaj spacordigo (RMNO) (ĝis 2010). Poste, de 2010-2015 li laboris en la Planbureau voor de Leefomgeving, agentejo kiu kalkulas la efikojn de politikoj al la medio, naturo kaj spaco kaj ankaŭ rigardas al estontecaj evoluoj kaj eblaj alternativaj politikoj. 

Biodiverseco: ĉu la malbela anasido?
Biodiversität: das hässliche Entlein?

La konservado de biologia diverseco ne estas aparte menciita inter la 17 Celoj, sed havas rilaton kun precipe celoj 14 kaj 15 de la Celoj pri Daŭripovo.

La esenco de Daŭripovo estas, kiel formulis tion Gro Brundtland en sia raporto: kontentigi la bezonojn de la nuna generacio, ne endanĝerigante la eblecojn por estontaj generacioj kontentigi siajn bezonojn.

Tiu difino havas etikajn kaj normajn aspektojn. Kaj temas pri bezonoj de homoj nun kaj en la estonteco.

Kiel biologia diverseco, diverseco de ekosistemoj, de specioj kaj genotipoj gravas rilate la bezonojn de nunaj kaj estontaj generacioj ? Plejofte oni respondas tiun demandon per referenco al la funkcioj kiujn oni atribuas al biologia diverseco.

Parolante pri bezonoj de estontaj generacioj, oni konsciu ke biologia diverseco estas grave endanĝerigata nun de multaj homaj agadoj. Tiuj minacoj dependas ankaŭ de la loko. Oni povas kompili scenarojn pri la estonta situacio, ĉu tutmonde, ĉu eŭropskale kaj vidi la konsekvencojn por biologia diverseco.

Kion oni povas fari kontraŭ tio, tiel zorgante ke estontaj generacioj ne sentu la negativajn konsekvencojn de ekstermo de specioj, perdo de genotipoj, k.s. ?

Agado por konservi biodiversecon dependas de la nivelo (specio aŭ ekosistemo aŭ genotipo), kaj varias de la konservado de genotipoj en sembanko, protektado de grandaj naturterenoj, ĝis la kreado de spaco por plantoj kaj bestoj en urbaj regionoj (« verdaj fingroj »), por citi nur kelkajn eblajn agadojn.

Por tia agado oni bezonas ankaŭ soci-psikologiajn studojn pri kiel (lokaj) homoj povas engaĝiĝi en konservado de biodiverseco. 

Inge de Bruin-Kooij, 77-jara, jam ekde la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento estas implikita en la ekologia movado kaj dum kelkaj jaroj povis partopreni en la aktivaĵoj de akvomastrumado de la polderaj akvoestraroj. De tie datiĝas ŝia interesiĝo en akvomastrumado kaj ĝi plivastiĝas pro la klimatŝanĝiĝo kaj ties sekvoj por altiĝo de la marnivelo

Akvomastrumado
Wasserwirtschaft

Akvo estas la fundamento sur kiu nia vivo baziĝas. Sen akvo surtera vivo ne eblas. Akvomastrumado sin montras en ĉiaj terenoj de nia ekzistado kaj interrilatas kun multaj aliaj celoj de daŭripova evoluigo. Precipe kun la celoj:

6: Pura akvo kaj higieno, kies celo estas antaŭ 2030 garantii al ĉiuj homoj haveblan kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.

13: Klimata agado. Plialtiĝo de la averaĝa temperaturo influas akvomastrumadon en multaj aspektoj, i.a. akvoprovizado, ŝanĝoj en veteraj fenomenoj, fandiĝo de glacioj en montaraj kaj polusaj regionoj kaj sekve de tio altiĝo de la marnivelo.

14: Subakva vivo. La oceanoj enhavas 97 % de la tuta akvo de nia planedo. Oceanoj estas la ĉefaj reguligantoj de la tutmonda klimato.

Surbaze de tri aŭ kvar ekzemploj mi volas ilustri kelkajn aspektojn de akvomastrumado:

  • Akvomastrumado en urboj, ne nur aliro al akvo, sed ankaŭ al higienaj sanitaraj sistemoj, reteno de akvo en sekaj periodoj, adaptiĝo al klimatŝanĝiĝo.
  • Akvopurigado ĝenerale kaj precipe la problemoj de forigo de restaĵoj de medikamentoj, pesticidoj, mikroplastoj kaj pezaj metaloj.
  • Pli da spaco por riveroj en la batalo kontraŭ inundoj kaj konservado de akvo en sekaj periodoj.
  • La konsekvencoj de plialtiĝo de la marnivelo por la sekureco de i.a. Nederlando kaj necesaj mezuroj.
Marco van Hulten havas intereson je teĥnologioj kiuj estu liberaj, kaj ekonomike kaj medie daŭripovaj.  Li studis fizikon kaj doktoriĝis en
oceanografio kaj klimatmodelado.  Ekde 2021 li estas komputilisto ĉefe
koncernante sciencan kalkuladon kaj sekuradon de informoj.

Virtuala mono: Bitmono kiel ekzemplo
Virtuelles Geld: Bitcoin als Beispiel

Bitmono (angle: Bitcoin) estas malcentra bita valuto. Kontraste al kutima mono ekzistas neniu centra aŭtoritato kiu influas provizon de Bitmono. Tiu provizo kaj ĉiuj akceptitaj transakcioj registriĝas en la bloko-ĉeno (angle: blockchain). Mezume ĉiujn dek minutojn nova bloko estas kreata.

La prelego klarigas kio estas Bitmono kaj kiel ĝi estas uzata. Kaj ĝi celas respondi la demandojn

  • Ĉu Bitmono havas problemojn?
    Bitmono povas esti uzata por malbonaj aferoj. Tiu problemo estas komparebla al fidata mono kaj ankaŭ ekzistas por multaj aliaj teknologioj. Tiujn problemojn kontraŭbatalu polico kaj aliaj elementoj de retoŝtato. Ĝis nun Bitmono (la sistemo mem) estis neniam kompromitita.
  • Ĉu Bitmono estas daŭripova?
    Bitmono uzas multe da energio. Ju pli oni valorigas Bitmonon, des pli da energio Bitmono uzas. Leviĝas la demandoj
    • Ĉu akceptablas ke Bitmono uzas tiom da energio?
    • Kiel grava Bitmono estas por la homaro?
    • Kiom da energio uzas aliaj pagsistemoj?

Ankaŭ eblas vidi Bitmonon kiel manieron trovi/uzi la plej malmultekostan energion. Oni povus esperi ke tiu estas renovigebla kaj plusa (ekz. dum periodoj kun pli da vento, sunradiado aŭ akvopovumo ol ni bezonas).

Guido Brandenburg naskiĝis en esperantista kaj fervojista familio kaj mem laboris kiel inĝeniero pri sekuriga tekniko ĉe la Germana Fervojo. Ekde 2014 li aktivas en diversaj funkcioj en nacia kaj internacia organizoj de Esperanto-fervojistoj.

Pängelanton 2025 – reanimado de regiona linio
Pängelanton 2025 – Wiederbelebung einer regionalen Linie

1975 veturis la lasta pasaĝera trajno inter Münster kaj Sendenhorst. Ekde tiam kreskis ekvizeto kaj leontodo inter humiĝantaj ŝpaloj kaj okaze rulis varvagonaj radoj, malrapide kaj hezite por ne perdi la ekvilibron. La transformon al biciklovojo sole evitis 1996 la respondectransdono de la publika regiona reltransporto al la federacioj landoj. Tamen nur stranguloj revis pri renesanco de regiona reltrafiko. Necesis 25 jaroj, same multaj klimatokonferencoj kaj protestema junularo por rekonsciigi pri ties avantaĝoj. La plano investi 50 milionojn ne jam signifas sukcesan realigon sed vekas esperojn.

Ni prilumas la hodiaŭan trafiksituacion oriente de la subcentro Münster kaj komentas la konsiderendajn aspektojn de la reaktiviga projekto.

Manfred Westermayer naskiĝis 1947 en Leutkirch/Algovio (suda Germanio) kaj kreskis en bieno-familio. Li studis kemion en Tuebingen, specialiĝis en kromatografio kaj spektroskopio de NMR, IR kaj Raman. Post-doktoriĝa laboro pri ekologio en Frankfurt/M. Poste li laboris en farmacia evoluiga laboratorio de Pfizer/Goedecke AG en Freiburg/Breisgau.

Paralele li okupiĝis pri disputado pri atomenergio, spertiĝis pri interago de grundo kaj plantoj en propra ĝardeno, kunfondis 1979 la Verdan Partion kaj aliĝis 1984 al la ĵus fondita Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE), kies ĝenerala sekretario kaj redaktoro de AVENO li estas ekde 1992. AVE estas la kunlaboranta fakorganizo de UEA pri ekologio. "Verduloj" en tiu senco estas la anoj de Verdaj Partioj tutmonde.

Li geedziĝis en 1972, havas 3 gefilojn kaj 5 genepojn. Lia edzino mortis fine de 2020. Li nun loĝas ĉe sia filino Sonja Lorenzen en Bad Godesberg.

En familia eldonejo li verkis kaj eldonis en Esperanto Trilingvan Kemian-Natursciencan Vortaron, Paroladon de la Tribestro Seattle kaj Kemian Kalkuladon, En la germana li eldonis biografion pri Hartmut Gruendler kaj rakontojn de 20 autoroj pri 25 jaroj de la Verda Partio en la regiono. Intertempe la eldonejo estis fermita. 

Marĉoj povas savi la klimaton, subteni kamparanojn kaj biodiversecon
Moore können das Klima retten, Landwirte und die Biodiversität unterstützen

Tiu ĉi prelego okazos kadre de ekskurso al Haus im Moor (Domo en la marĉo) en Goldenstedt.

Dum la lastaj jarcentoj en tiu granda regiono kie troviĝas Oldenburg - kaj ankaŭ tutmonde - oni utiligis marĉojn ĉefe pere de fosaĵoj por eligi la akvon, cele al sekigo, uzado de la torfo por hejti, por plifaciligi la kulturadon de plantoj, kaj poste por agrikulturo.

Intertempe ni scias, ke per sekigado de marĉoj la stokigita karbono en la torfo rapide "bruliĝas" (sen flamoj) kaj eligas CO2. Kontraŭ la nuntempaj problemoj, nome inundoj kaj troa eligo de CO2 kiu altigas la mondan temperaturon, oni klopodas re-naturigi iamajn marĉo-terenojn. Grandaj marĉoj havas grandan kapaciton teni pluvakvon kaj redoni ĝin malrapide, kaj ili estas valora biosfero.

Nuntempe la medio-politiko klopodas haltigi la elfluon de akvo, re-akvigi la marĉojn kaj utiligi parton de ili por la tiel nomata paludikulturo. Kompare kun arbaroj marĉoj pli longe tenas karbonon en formo de torfo, kaj tiel stokas CO2.
Krome oni povas kalkuli kiom da CO2 estas stokigita ĉiujare en tiu areo, kaj ricevi kompenso-pagojn laŭ CO2-certifikatoj.


Per-Esperanto-Agado de AVE por subteni daŭripovan evoluon
Esperanto-basierte Tätigkeit von AVE zur Unterstützung nachhaltiger Entwicklung

UN lanĉis la 17 Celojn de Daŭrigebla Evoluo ghis 2030 (CDE/ en: SDG sustainable development goals).  AVE enkadre de la Esperanto-Movado kunlaboras aparte pri kvin el tiuj celoj, nome:

#4 edukadon,
#6 bona trinkakvo,
#7 ne-fosilia energio,
#13 klimato,
#15 re-arbarigo.

Ni subtenas tiajn longdaŭrajn projektojn de niaj samideanoj - nuntempe - en Tanzanio, DR Kongo kaj kune kun BAVELO en Burundo, krome de tempo al tempo en Benino kaj Madagaskaro. Mi prezentos la manieron kunlabori, kaj la aktualajn atingojn, kaj invitas kunlabori.

Judith Neumair, 63-jara, estas kunfondantino de regiona subgrupo de Ekonomio de puplika bono en sia komunumo en Bavario. 

Ekonomio de publika bono – Kio estas tio?
Gemeinwohl-Ökonomie – was ist das?

Entreprenoj strebas maksimumigi profitojn kaj forpuŝi unu la alian el la merkato ĝis restas nur kelkaj grandaj korporacioj. Tiuj tiam havas grandan potencon super konsumantoj kaj ŝtatoj. Konsideroj je mediaj kaj sociaj efektoj tre ofte por ili ne gravas, sed super ĉio serĉado de profito. Sed mono estu nur rimedo por ekonomio, ne la celo. La Ekonomio de publika bono serĉas alian vojon. Kiel? Kaj ĉu sukcesa?

Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio.

En Esperantujo li estas UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj kaj membro de la  Akademio de Esperanto. Iama prezidanto de TEJO kaj de Esperanto-ligo en Israelo. Verkinto de la libroj "La Kosmo kaj Ni" (en E-o) kaj "Astrofiziko kaj vivo en la universo" (en la hebrea).

Daŭripova spacekpluatado
Nachhaltige Weltraumnutzung

En 2022 oni mencias 65 jarojn de la spacerao, kiu komenciĝis per la lanĉo de la unua homfarita satelito "Sputnik". De tiam estis lanĉitaj miloj da satelitoj al ĉirkaŭteraj orbitoj, kiuj post sia misio simple restas en orbito. Tiu rapide kreskanta kolekto, kiu ricevis la nomon "spc-rubaĵo" fariĝis en la lastaj jardekoj minaco por spacmisioj kaj eventuale ankaŭ por homoj, se satelitoj ne-kontrolite kraŝos al la Tero. Lastatempe oni pli kaj pli konscias pri tiu problemo, kaj provas zorgi por respondeca depono de satelitoj post fino de ilia misio, kaj prizorgi la akumulitan spacrubaĵon de antaŭaj jardekoj.

Arian Fred de Geus, 69-jara, filo de Esperanto-gepatroj. Studis matematikon kaj informatikon, doktoriĝis en medicina fako.

Estis i.a. membro de la financa komisiono kaj estrarano pri financoj de UEA.

Komencis kolekti bildstriajn rakontojn (aŭ desegnitajn bendojn = DB) jam ekde la gimnazio. Enamiĝis kun la Franca DB: Asterikso la Gaŭlo kaj kiel juna esperantisto konstatis ke tiaspeca "literaturo" ege mankis en Esperanto-medio. Dum renkontiĝoj de la Nederlanda Esperanto-Junularo li gvidis Internacian Tradukrondon kiu tradukis la unuan rakonton Asterikso la Gaŭlo kaj pretigis la finan tekston. 

La malavantaĝoj de daŭripovo – ĉu ni kalkulas nin riĉaj? 
Die Nachteile der Nachhaltigkeit – rechnen wir uns reich?

Tutmonda varmiĝo de la tero estas la ĉefa temo de la 21-a jarcento. Same kiel pri lingvaj kaj politikaj problemoj la homaro nur diskutas multe sed ne venas al internacie akceptita(j) solvo(j) por la problemo.

La ideoj kiamaniere redukti la karbon-duoksidan emision aperas kiel fungoj. Unu pli bela ol alia, kaj ĉiuj estas la tiel nomata ovo de Kolumbo. Atomreaktoroj surbaze de torio, sunpanel- kaj ventmuelil-parkoj, hidrogeno, tajdo-energio, energio el agrikulturaj produktoj kaj eĉ ligno. Ĉe tiuj solvoj oni aŭdas multon pri la pluso sed malmulton pri la minuso en la energibilanco. Kian heredaĵon ili alportas por postaj generacioj?

Ĉe la klasikaj energifontoj ni nun bone scias la konsekvencojn. Kiajn kaŝitajn kostojn alportas la novaj energiformoj? Ĉu ili enkalkulante ĉion ankoraŭ estas tiom favoraj, se ni komparas la diversajn alternativojn? Kio pri la postrestaĵoj? Pli bone estas uzi  malpli da energio, sed praktike ni nur movas unu fonton al alia.

Ekonomiaj motivoj bedaŭrinde blokas verajn argumentojn. Se ni ne sukcesas fortranĉi la gajnojn de la neceso ni en estonteco ne plu bezonos povon eĉ ne daŭripovon. Por tio kondutŝanĝo estas bezonata, kaj el la uzo de unu lingvo ni scias ke tio ne estas facila.


La magia eliksiro – la daŭripovo de Asterikso la Gaŭlo
Das magische Elixier – die Nachhaltigkeit von Asterix dem Gallier

En 1979 aperis la unua albumo de Asterikso la Gaŭlo en Esperanto. Ĝenro kiu tiatempe ne abundis en Esperanto-medio. Asterikso estas bildrakonto. Desegnoj kun tekstoj en balonoj. Ofte ne konsiderata kiel serioza literaturo. Tradukante ĝiajn tekstojn ni havis alian sperton. Kio ŝajnis esti simpla tasko montriĝis esti defio. 

La maniero en kiu la traduko al Esperanto-versio okazis estis unika. Dum renkontiĝoj de la Nederlanda Esperanto-Junularo internacia grupo de junuloj komparis la Francan originalon kun diverslandaj tradukoj. En la grupo estis pluraj francoj kiuj povis klarigi kiom kultur-riĉaj la originalaj tekstoj de la verkisto Rene Goscinny estas. La grupo poste ricevis la nomon Internacian Tradukrondo. Ĝi sukcesis krei memstaran rakonton kun kiom eble plej multe da Esperantaj ŝercoj kaj kulturo ene de la kadro de la originalo. En la prelego mi volas elmontri kiamaniere la Esperanto-"traduko" ekestis

Nun, 60 jarojn post la apero de la unua rakonto de Asterikso en la Franca, ekzistas preskaŭ kvardek albumoj el kiuj 24 kun tekstoj de Goscinny. La plej granda plimulto estas tradukita en pli ol 100 lingvojn kaj dialektojn, el kiuj 5 en Esperanton. Kaj ... regule aperas novaj albumoj. Kio estas la forteco de tiu eta Gaŭla vilaĝo ke ĝi ankoraŭ fascinas nin?

Helmut Klünder  estas matematikisto kaj komputikisto. Post la studado ĉe la universitato en Münster li laboris tie en interdisciplina (ekonomio/ekologio/geografio) esplorinstituto ĝis 1982, tiam dungiĝis kiel ĉefprogramisto en diversaj entreprenoj. Ekde 1995 laboris memstare en diversaj entreprenoj kiel programisto.

Helmut naskiĝis en esperantlingva familio, lia avo kaj lia patrino - same kiel li - estas denaskaj esperantistoj. Ekde sia 18-a vivjaro li aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj estis prezidanto 1970 ĝis 1974. Poste li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en diversaj funkcioj, kaj de 1983 ĝis 1989 estis ĝia prezidanto.

Pri la vivo en nacia parko – la vivo sur la orientfrisaj insuloj
Über das Leben im Nationalpark – das Leben auf den ostfriesischen Inseln

La 7 loĝataj insuloj estas restaĵo de la glaciepoko kaj hodiaŭ hejmloko por proksimume 15.000 konstantaj loĝantoj, sed ankaŭ grava turisma celo.  

Ne nur la mondvaste unika naturo estas kaŭzo por konservi tiujn belegajn insulojn,  sed ankaŭ ilia funkcio kiel protekto de la marbordo. La daŭropovaj streĉoj estas grandaj kaj pagataj kiel "nacia tasko" de la lando Malsupra Sakcio.

La vivo sur la insuloj estas tre speciala kaj ne kompareba al aliaj regionoj en Germanujo. Kvankam nur malmultajn kilomettrojn for de la "firma lando", oni tie granparte vivas tre izolite.

Yves Nevelsteen (1974-BE) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio. Yves flue parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj iom la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li kunorganizis diversajn renkontiĝojn, kiel Luminesk' 2019-2020 kaj la Beneluksan Kongreson. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Studosemajnfino en Nederlando. Por Eldonejo Libera li estas provleganto. Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn. En 2019 li kreis fonduson Instigo (https://instigo.be) kiu subtenas Esperanto-agantojn, kiuj provizas retajn servojn en Esperanto.

VERDEN, projekto de esperantistoj, subvenciata de la EU-programo Erasmus+ 
VERDEN, ein Projekt von Esperanto-Sprechern, gefördert vom EU-Programm Erasmus+

Eŭropa Unio kaj kelkaj pliaj landoj havas komunan programon "Erasmus+" por doni subvenciojn al agantoj de la civila socio por vasta gamo da celoj. Sed ne estas facile akiri tiajn subvenciojn. Per sia granda sperto, la firmao Kosmo Strategio, gvidata de esperantistoj, verkis sukcesan subvencipeton por partnera projekto kun IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), en la branĉo "Aktiva Edukado pri Daŭripova Evoluo kaj Daŭripova Transporto". Aliaj partneroj estas la Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) kaj Flandra Esperanto-Ligo.

Daŭripoveco ampleksas multajn temojn, ekzemple ankaŭ socian egalecon, efikan uzon de resursoj, homan sanon, kaj protektadon de biodiverseco. La lukto kontraŭ la katastrofaj sekvoj de la klimatŝanĝo ne estas eksplicite menciita en tiu branĉo, tamen ĉiuj konsentas, ke ĝi estas tre grava temo.

VERDEN havas duoblan direkton: de unu flanko ĝi celas antaŭenigi verdajn daŭripovajn kutimojn kaj de la alia uzi nian verdan lingvon kaj montri, ke per Esperanto eblas trakti seriozajn temojn kaj havi signifan efikon.

Laŭ iniciato de la Parma Esperanto-Grupo okazis unua ĉeesta kunveno de la partneroj en Parma (Italio), en novembro 2021. La projekto daŭros entute du jarojn.

Werner Groen estas blinda esperantisto kaj prezidanto de la germana asocio de blindaj esperantistoj.

Li naskiĝis 1952 en Stapelmoorerheide en marĉa dometo, pasigis sian junaĝon en la regiono inter la vilaĝoj ĉirkaŭ Emden kaj post la baza lernejo trapasis profesian edukiĝon al elektomekanikisto kaj elektronikisto. Dum la deviga armea servo li trejiĝis interalie kiel radio- kaj radaro-mekanikisto kaj mezurado- kaj kontrolmekanikisto. Poste li laboris kiel elektronikisto en la termoelektra centralo en Essen.

En la aĝo de 24 jaroj li blindiĝis kaj devis novorientiĝi en sia profesia vivo. Sekvis profesia rehabilitado, pliaj kvalifikoj kaj profesiaj agadoj, ekz. en Hannover, Mainz, Hamburg, Leer kaj Weener en fizioterapio. En 2012 li emeritiĝis.

Li plenumis multajn libervolajn taskojn, ekz. en memhelpo por blinduloj. Dum 10 jaroj li kunlaboris kun la Universitato de Aplikataj Sciencoj en Emden kaj dum 5 balotperiodoj havis politikajn funkciojn en la konsilantaro de la urbo Weener.

Ekde 2019 li estas prezidanto de la Esperantista Blindula Ligo en Germanio (EBLOGO).

Handikapo, inkludo kaj sociala daŭripovo
Behinderung, Inklusion und soziale Nachhaltigkeit

La prelego traktos la temojn idealo de sano, obsedo pri juneco kaj beleco, aĝiĝa procezo, korpaj handikapoj, sensaj handikapoj, handikapoj en la paso de la tempo kun estontaj perspektivoj de ampleksa senbara alirebleco. Ĝi specife traktos la ekzemplon blindeco kaj klarigos helpilojn kaj aliajn subtenojn, kiel ekzemple la blindulan skribsistemon brajlo. Kaj ĝi prezentos la Esperanto-organizaĵojn por blindaj esperantistoj, EBLOGO kaj LIBE. La signifo por multaj blinduloj estas "Sen brajlo nenia vivo". 

Krome Natalia Kasymova (instruistino de brajlo Esperanto) klarigos la blindulan skribsistemon, kaj Heinz Peter Engels prezentos subtenilojn por blinduloj, precipe elektronikajn solvojn kaj programojn por modernaj poŝtelefonoj.

 

Andries Hovinga 53-jara, loĝas kun origine poldevena edzino kaj 21-jara filo en la ĉefurbo de la provinco Frislando (Nederlando). Li laboris profesie precipe en la branĉo de komputiko ĉe diversaj urbaj instancoj. Li esperantistiĝis en 2014. 

Li estis estrarano de la asocio Esperanto Nederland kie li ĉefe okupiĝis pri informado per sociaj komunikiloj. 

La Erasmus+-projekto 'Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo'
Das Erasmus+-Projekt "Freiwilligendienste und nachhaltige Entwicklung von Vereinen"

Ofte mankas homfortoj en Esperantujo por realigi ambiciajn planojn. Kiel volontulo povas helpi al Esperanto-organizo evolui kaj kiel certa periodo da volontulado mojosas kaj riĉigas la vivon por la volontulo mem? Kiaj oficialaj volontulaj programoj ekzistas en Eŭropo kaj kiamaniere ni zorgas ke la volontulada tempo fariĝu sukceso? En 2021 komenciĝis Erasmus+-projekto kiu traktas tiujn kaj aliajn demandojn. Partoprenas 6 Esperanto-organizoj el diversaj landoj en la projekto, interalie ICH Herzberg. Andries rakontas pri la renkontiĝoj kadre de la projekto kiuj ĝis nun okazis kaj li volonte aŭskultos ankaŭ viajn opiniojn kaj ideojn.      

Pli da informoj pri la projekto:
https://toulouse.occeo.net/eo/nova-erasmus-projekto-pri-volontulado