Libera Folio
Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK
Libera Folio: Lastatempe cirkulas informoj, laŭ kiuj la interesiĝo pri la ĉi-jara Universala Kongreso estas magra. Kiom da homoj ĝis nun jam aliĝis?
Osmo Buller: Ĝis nun estas 610 aliĝintoj. Ne necesas multe teoriumi por klarigi tion. Bonaero situas malproksime de la tradicia bazo de kongresanoj, t.e. Eŭropo kaj Japanio, pro kio la vojaĝkostoj estas tre altaj. La kongreso estos finance deficita, sed tiu risko neeviteble sekvas el la principo, ke pro sia universaleco UK devas foje okazi ankaŭ en lokoj, kiuj ne estus konsidereblaj, se oni farus la elekton nur laŭ financaj kalkuloj.
Kia estis la kvanto de aliĝintoj en la sama periodo de la jaro por aliaj ekstereŭropaj kongresoj? Por eŭropaj?
– Havano kaj Hanojo havis ĉ. 200 aliĝintojn pli je la sama periodo. Kaze de eŭropaj kongresoj la nombro variis inter 1200-1600. La ĉi-jara cifero aŭguras finan nombron de 700-800. Sekve en Bonaero eble okazos la plej malgranda UK post la milito. Ĝis nun la plej malgranda estis la kongreso en Vankuvero en 1984, kun 802 aliĝintoj.
Ĉu multe gravas por la financoj de UEA, ke la kongreso estu granda? Ĉu ĝenerale la grandeco de la kongresoj laŭ vi havas signifon por la prestiĝo de la movado, kaj por la kongresanoj mem?
– Evidente por la financoj de UEA estas des pli bone, ju pli granda la kongreso estas, sed UEA ne povas elekti la kongresurbojn nur laŭ financaj konsideroj. Certe la grandeco havas signifon ankaŭ por la prestiĝo de UK, sed tiurilate plej multaj esperantistoj certe prijuĝas surbaze de longa perspektivo.
Ĉu en 2015 en Francio oni povas atendi grandan kongreson?
– Tute certe, ĉar multaj volas partopreni ĝin aparte pro tio, ke ĝi estos la jubilea 100-a UK, kaj krome Francio estas movade forta lando, kiu ofte, kiam UK okazas en iu alia lando, liveras eĉ pli da kongresanoj ol la kongreslando mem.
Kiel statas la planoj pri la kongreso en 2016? Estis menciitaj Portugalio kaj Slovakio – kiu el tiuj proponoj laŭ via takso logus pli da kongresanoj? Kiujn aliajn argumentojn oni devos konsideri ĉe la decido? Kaj kiam la estraro faros la decidon?
– La estraro akceptis por la "finalo" Lisbonon kaj Nitra. Mi vizitis kun KKS ambaŭ urbojn kaj la estraro ricevis nian raporton. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn, pro kio ne estas facile elekti. Nun la afero estas en la manoj de la estraro, kiu decidos jam baldaŭ.
Pasporta Servo aperos papere nur en 2015
Libera Folio: Vi lastatempe emeritiĝis kiel oficisto de UEA. Kiel longe vi fakte laboris en la Centra Oficejo, kaj kiel okazis, ke vi dungiĝis tie?
Roy McCoy: – Mi laboris tie dudek kvin jarojn kaj duonan, ekde la somero de 1988. Estas amuza rakonto pri mia dungiĝo, jam konata de iuj. Mi ne povas doni la tutan historion nun, sed esence estis tio ke en 1985 mi, tiam profesia kompostisto en Usono, proponis al UEA prespretigi novan eldonon de la unua romano originale verkita kaj eldonita en Esperanto, Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne, kontraŭ kio mi ricevu dumvivan membrecon. La propono estis akceptita kaj mi finis la laboron plurajn monatojn poste, sed la rezulto estis malakceptita pro iel "skandalaj" ŝanĝoj miaj (i.a. de fart- al io alia, plus mi ŝanĝis la intrigon en la fino) kiuj estis malaprobitaj de la oficiala redaktoro William Auld, kaj mi do ne ricevis la dumvivan membrecon.
– Ĉar mi tamen estis tre multe laborinta super la projekto, kaj ĉar la koncernaj ŝanĝoj estis almenaŭ teorie malfareblaj, mi plendis al la tiama UEA-direktoro Simo Milojević kiam li venis al Madrido por prelegi ĉe la hispana Esperanto-kongreso en la printempo de 1987, kiam mi estis studanta la hispanan tie. Simo, sciante ke mi estas studonta la francan kaj instruonta la anglan en Ĝenevo la sekvan jaron, proponis ke mi venu al Roterdamo dum la jarfinaj ferioj kaj laboru tra ili, kaj tiam mi ricevus la dumvivan membrecon. Mi akceptis tion, iris kaj laboris, kaj la CO estis tiel kontenta pri mia laboro – mi akcepteble prespretigis tri librojn en du semajnoj – ke mi estis dungita nelonge poste.
Vi nun transprenis la respondecon pri Pasporta Servo. Kial vi decidis dediĉi vian tempon al tiu tasko? Ĉu vi jam dum via laboro en la Centra Oficejo iel okupiĝis pri Pasporta Servo?
– Jes, kaj mi konis ĝin jam delonge. Kiam mi vojaĝis de Madrido al Ĝenevo en 1987, ekzemple, mi uzis ĝin kelkfoje survoje, kaj ankoraŭ aparte memoras kiel agrable estis ĉe la familio Doublet en Saint-Jeannet. Ankaŭ poste mi kelkfoje havis okazon profiti ĝin. Sed mia labora okupiĝo pri ĝi datiĝas nur de 2010, kiam mi estis petita rapidege prespretigi paperan eldonon por tiu jaro. Eldono ne estis aperinta en 2009, post la demisio de Derk Ederveen en 2008, kaj ĝi nun devis esti pli-malpli tuj produktita, ĉar alie TEJO perdus financan subvencion. Aleks Baudry estis heroe farinta la plimulton de la necesa laboro, kio ebligis al mi tuj kunmeti ion por sendi al presejo. Sed la mapoj estis aĉaj kaj la tuta libro estas kelkmaniere nebona. Laŭ mia memoro iel simile okazis en 2011, devige hastega produktado ktp, sed tiufoje almenaŭ la mapoj estis adekvate decaj.
– Kiel oni scias, papera eldono poste aperis nek en 2012 nek en 2013. Konante tiun ĉi situacion kaj vidante mian UEA-emeritiĝon pli kaj pli alproksimiĝi, mi komencis pensi pri mi kiel eventuale "nova Derk Ederveen". Mia laborsperto ja kvalifikis min por tio, pro la simileco de la datenoj en la UEA-Jarlibro, kiun mi redaktis dum jaroj, al tiuj de Pasporta Servo. La ideo iel kaptis min; mi do agis laŭe, kaj fine estis komisiita de la TEJO-estraro, kiu konstatis ke ĝi ne estis mem sukcesanta trakti la aferon.
Dum la lastaj jaroj Pasporta Servo spertis grandajn problemojn, la retejo ofte ne funkciis, kaj la papera listo de gastigantoj ne aperis, kiel vi jam diris. De kio laŭ vi dependis tiuj problemoj, kaj kion vi povos fari por forigi ilin?
– Eble mi unue diru ke mi ne certas pri la precizaj kaŭzoj, pri kiom unu aŭ alia estas influinta pri tio. Tion dirinte, mi povas komuniki mian impreson, ke temas esence pri manko de kontinueco, specife de konstanta prizorganto, kia estis Derk Ederveen. Jam estis sufiĉa laboro por li, kiam temis nur pri la presa eldono, sed kompreneble estis signife pli, kiam estis decidite igi PS-on ankaŭ reta. Kun la novaj teknikaj postuloj de tio, la TEJO-gejunuloj simple ne havis sufiĉe da tempo aŭ sperto por tenadi la aferon funkcianta – aŭ da financaj rimedoj, kiel TEJO-estrarano Paweł Fischer-Kotowski rimarkigis, por teni la servojn de profesiulo – kaj la afero komencis iri de estaro al estraro, de TEJO-volontulo al TEJO-volontulo, sen esti dece aŭ adekvate traktata.
Jam proksimas junio, sed ankoraŭ nenio aŭdiĝas pri la delonge promesata papera listo de gastigantoj. Ĉu tio signifas, ke ankaŭ ĉi-jare ĝi ne aperos, aŭ ĉu ĝi aperos jam post la eŭropa libertempa sezono, kiam ĝi ne plu estos same bezonata?
– Mi akceptis la komision sub la kondiĉo ke ne estu fiksita limdato, sed bedaŭrinde mi publike rivelis mian tiaman kredon ke la libro povus esti produktita antaŭ la fino de junio. Mi nun bedaŭras kaj estas pardonpetinta pri tio. Mi ne faris promeson kiel la antaŭaj misfaritaj; sed estis simile, kaj simile erare. Mi vere planis turni min al tuja laboro super la libro kiam mi estus reveninta al Roterdamo de Sicilio, kie mi instruis Esperanton tra la vintro, sed la perspektivo ŝanĝiĝis kiam mi haltis survoje por konsultiĝi pri la afero kun Aleks Baudry, la kompilinto de la 2010-a kaj 2011-a eldonoj.
– Oni ŝajne estis kalkulanta je lia kunlaboro ankaŭ ĉe la tuj farota eldono, sed li, krom esti okupota dum la du sekvaj monatoj kiam la laboro devus esti farata, estis farinta nenian promeson rilate al tuja eldono, kaj cetere estis jam de 2011 dirinta ke li volas eksiĝi de PS entute. Malgraŭ tio li pretis helpi pri la sekva eldono, sed krom esti tiutempe okupata li opiniis ke, pro la tre malbona stato de la PS-datenoj, oni povus fari nur malbonan eldonon ĉi-somere, kaj pli bonan nur poste kiam la datenoj estus poluritaj.
– Venis poste aliaj voĉoj forte malfavoraj al ĉi-somera eldono, interalie de Osmo Buller kaj Ederveen. Ili parolis pri marto aŭ aprilo kiel taŭgaj eldon-monatoj, sed ĉar neniu povis liveri kialon pro kiu la libro ne aperu jam en januaro, mi decidis celi al tiu monato. Se aperos neatendataj problemoj kaj januara eldono tamen fine ne eblos, la libro aperos en februaro, aŭ en marto aŭ aprilo absolute plej malfrue. Mi tamen ja kredas ke eblos eldoni jam en januaro, eĉ kun mia intenco persone kontakti kaj ricevi respondon de ĉiu listigota gastiganto.
Kiel grava laŭ vi estas la papera listo de gastigantoj en la nuna elektronika epoko?
– Tion mi ne povas diri. Ke ĝi estas ja grava almenaŭ al iuj, mi ja povas diri. Iu skribis al mi ke nova papera eldono utilos por li, i.a. "por ke mi montru aktualan pruvilon de utileco de nia lingvo por eksteruloj" – argumento simile uzata por la papera Jarlibro de UEA, kiu same sendube havas siajn ŝatantojn.
Kiel vi ĝenerale vidas la estontecon de Pasporta Servo? Kiel evoluis la kvanto de gastigantoj dum lastaj jaroj?
– Mi diris al iu dum la lastaj tagoj, ke dum mi konstante zorgas pri konservo de la entuziasmo de niaj nunaj PS-volontuloj – kiuj inkluzivas kelkajn tre talentajn kaj entuziasmajn programistojn – neniu tamen ŝajnas esti multe zorganta pri mia entuziasmo, kaj ĉu mi, malkuraĝigate, eventuale ne mem forlasos Pasportan Servon kiel aliaj antaŭaj volontuloj estas farintaj. Tion dirinte, mi ne vidas ke tio okazos, almenaŭ baldaŭ, ĉar la afero simple estas bonega hobio por mi en mia emeriteco. Se tio ja ne okazos, mi kredas ke la estonteco de Pasporta Servo estos garantiata de mia daŭra zorgado – kaj, kompreneble, tiu de la aliaj volontuloj.
– Pri la kvanto de gastigantoj mi ne kredas ke aktuale eblas ion diri, ĉar la retejo estas invadita de multaj spamistoj kaj ne eblas tuj scii kiom el la novaj aliĝoj estas gastigemaj homoj kaj kiom estas vendemaĉaj robotoj. La kvanto de gastigantoj tamen ne multe gravas al mi. Mi volas rekrei la bonajn presajn eldonojn de antaŭaj jaroj, tamen ankaŭ liverante modernan kaj bone funkciantan retejon.
– Pri la presaj eldonoj ĵus venis bonega novaĵo: mi ricevis mesaĝon de Leonora González, la farinto de la ĉarmegaj desegnaĵoj kiuj aperis en la antaŭaj eldonoj, en kiu ŝi informis min ke ŝi ankoraŭ estas esperantisto kaj volonte same kunlaboros kiel antaŭe ĉe nova PS-eldono. Tiuj kiuj konas la antaŭajn, komprenos pri kiel ĝojiga tiu informo ja estas. Mi sendis al ŝi koncepton pri la temo de la nova eldono, kaj ŝi ŝajne pretas fari laŭ tio. Temos pri la renovigo de io malnova, sed inda je plua vivo.
– Pli aktuale, la forigo de la amaso da akumuliĝinta spamo estas inter la unuaj farendaj taskoj ĉe la projekto. Same farenda estas la fino de reteja ĝisdatigo de la sistemo Drupalo 5 al la pli lastatempa Drupalo 7. Videokonferenco pri la progreso pri tio ĵus okazis kaj eble estos videbla baldaŭ ĉe YouTube, laŭ Tom Geller, Drupala eksperto kaj la organizinto de la konferenco. Ĉiuokaze Pasporta Servo vere estas reviviĝanta, kaj espereble baldaŭ oni denove povos reklami, ke eblas vojaĝi tra la mondo tranoktante senpage ĉe afablaj kaj gastemaj esperantistoj. Tiu afero ja denove kaj daŭre vivos.
Fajro en domo de Zamenhof
Pri la incendio en la domo de Zamenhof raportas la lokaj amaskomunikiloj. La novaĵretejo Tut.by jam en la titolo de la artikolo atentigas, ke temas pri "la domo de la kreinto de Esperanto". Laŭ Tut.by la incendio komenciĝis fine de la labortago en vendredo, kaj kaŭzis seriozajn trafikproblemojn en la urbocentro, ĉar la fajrobrigado dum la estingado fermis la Kirov-straton, en kiu situas la domo.
La duetaĝa domo estas momente rekonstruata, kaj la incendio estiĝis sur la tegmento. La fajro estis rapide estingita, sed ĝia kialo ne estis tuj malkovrita.
La familio de Ludoviko Zamenhof loĝis en Grodno de 1893 ĝis 1897, ĉefe pro financaj kialoj. Fine de la 1880-aj jaroj, post la publikigo de Unua Libro, li estis tute senmona. Granda parto de la doto de la edzino, Klara Zilbernik, estis elspezita por Esperanto, kaj la kuracista praktiko de Ludoviko Zamenhof en Varsovio ne prosperis.
Unue li provis trovi pli bonan enspezon en Ĥerson, en suda Ukrainio, sed sen sukceso, kaj en 1890 li revenis al la familio en Varsovio. En 1893 la tuta familio translokiĝis al Grodno, kie la loĝkostoj estis malpli altaj, kaj la okulista enspezo iom pli alta. Tie la familio loĝis dum kvar jaroj, ĝis ili tamen decidis reveni al Varsovio.
La duetaĝa domo en Grodno estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1870, kaj ĝi estas ŝtate protektata arkitektura monumento. En la sovetia tempo en ĝi situis studenta komunloĝejo de la medicina universitato de Grodno, kiu en 2005 estis fermita, ŝajne pro la malbona stato de la konstruaĵo.
De tiam la domo staris neuzata. Post kelkaj jaroj ĝin aĉetis la privata entreprenisto, kiu en 2012 komencis rekonstrui ĝin. Laŭ la plano en la domo troviĝos oficejoj kaj vendejoj, kaj sur la ekstera muro estos restarigita memortabulo de Ludoviko Zamenhof.Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila?
Se oni montras gramatikon aŭ lernolibron de Esperanto al iu ordinara ne-esperantisto, ne estas malfacile konvinki tiun, ke Esperanto vere aspektas pli simpla ol tiuj fremdlingvoj, kiujn la ne-esperantisto konas el la lernejo, kaj ke ĝi tial certe estus ankaŭ pli facile lernebla. Sed se vi provas fari la samon al lingvisto, tiu eble kuntiras la brovojn kaj restas nekonvinkita. Tamen la lingvisto, kiel specialisto, ja devus vidi la faktojn pli bone ol la ordinarulo. Kio okazas – kial la lingvisto ŝajnas vidi malpli bone?
Se vi insistas, la lingvisto klarigas, ke facileco estas relativa afero kaj dependas de tio, kiu lernas la lingvon: ĉu infano aŭ plenkreskulo, ĉu iu kies denaska lingvo similas al la lingvo lernata aŭ iu kies denaska lingvo estas tute malsimila. Vi povas koncedi, ke la vojo de eŭropano al Esperanto povas vere esti pli mallonga ol tiu de ĉino aŭ japano, sed tamen: Esperanto ja havas simplan strukturon kaj estas tial ankaŭ por ĉino pli facila ol, ekzemple, la angla (verŝajne vi uzus ĝuste tiun ekzemplon). Sed se vi estas malbonŝanca, la lingvisto eĉ ne kredas, ke unu lingvo povas esti pli simpla ol alia! Kiel tio eblas?
Dum la deknaŭa jarcento, kiam la plimulto de la lingvistoj esploris la lingvojn hind-eŭropajn (kaj precipe ties historion), ili opiniis, ke tiuj lingvoj (eble kune kun la ŝemidaj, ekzemple la araba kaj hebrea), estas aparte malsimplaj kaj tial ankaŭ riĉaj, esprimpovaj kaj evoluintaj. La popoloj malpli civilizitaj parolis pli simplajn lingvojn, per kiuj ne eblis esprimi ĉiujn subtilaĵojn de la homa penso.
Nur malmultaj lingvistoj faris al si la penon vere lerni kaj esplori tiujn "primitivajn" lingvojn – multaj el kiuj montriĝis esti tre malsimplaj, plenaj je subtilaj gramatikaj distingoj kiujn neniu hind-eŭropa lingvo posedis. Cetere, unu el la sciencistoj, kiuj ja konis la malsimplecon de la "primitivulaj" lingvoj estis Karlo Darvino, kiu skribis pri "la perfekte regula kaj mirinde malsimpla strukturo de la lingvoj de multaj barbaraj nacioj" (La Deveno de la Homo, ĉap. 3). Darvino ankaŭ pli-malpli ĝuste klarigis la kaŭzon: ĉiuj lingvoj ekzistis sufiĉe longe por amasigi al si multajn gramatikaĵojn, eĉ se novaj tiaj aperas relative malrapide.
Kiam la lingvistoj dum la dudeka jarcento iĝis tiel saĝaj kiel Darvino (nu, almenaŭ ĉi-rilate) kaj ekesploris ekzemple la indiĝenajn lingvojn de Ameriko, ili ekhontis pro siaj antaŭuloj kaj deklaris, ke ĉiuj lingvoj estas sufiĉe esprimpovaj por la bezonoj de siaj denaskaj parolantoj, kaj ke ĉiuj lingvoj estas ankaŭ egale malsimplaj: ekzistas neniaj primitivaj lingvoj. Tio fariĝis duonoficiala dogmo de la moderna lingvistiko. Sed la dogmon parte kontraŭis iuj evidentaj faktoj. (Per tio oni ja rekonas dogmon.)
Se la angla verbo havas maksimume kvin fleksiajn formojn, dum de ĉiu finna verbo oni povas havi 12.000 formojn, certe oni ne povas rigardi la du lingvojn egale malsimplaj – kvankam ni kredas, ke anglalingvano tamen povas esprimi per sia lingvo ĉion kion finno per la sia? Ho, diris la lingvistoj, ja la angla verbo estas pli simpla ol la finna, sed kiel tutaĵoj la du lingvoj estas egale malsimplaj. Lingvo, kiu iĝas simpla unuloke, kompensas tion per malsimpleco aliloke. Sed neniu povis vere klarigi, kiele tia kompensa meĥanismo povus funkcii, aŭ kial ĝi entute devus ekzisti – krom por savi la dogmon. La lingvistoj agis laŭ la devizo “se la teorio kaj la realo ne kongruas, ve al la realo!”.
Nune ekzistas tamen pli kaj pli da lingvistoj, kiuj kuraĝas paroli pri lingvoj pli kaj malpli simplaj, emfazante, ke simpleco ne signifas primitivecon aŭ mankon de esprimpovo. Ekzemple, parto de la lingvistoj diras, ke aparte simplaj estas la kreolaj lingvoj, do lingvoj al kiuj pli frue dum ilia historio mankis denaskaj parolantoj, ĉar ili naskiĝis ekzemple inter diversdevenaj afrikaj sklavoj (ankaŭ la difino en NPIV estas nemalbona). Aliaj plu vidas en tiu aserto kaŝitan rasismon, sed feliĉe unu el la korifeoj de tiu “simpleca” skolo, John McWhorter, estas mem nigrahaŭta. Troviĝas ankaŭ lingvistoj tezantaj, ke certaj specoj de interlingvaj kontaktoj tendencas simpligi lingvojn; unu el la plej famaj estas Peter Trudgill, konata socilingvisto – kiu kuraĝis prezenti sian tezon nur post longa kariero kaj firma pozicio en la scienca mondo, kaj ankaŭ tiam nur kiel hipotezon.
La komuna trajto de tiu lastatempaj teorioj estas, ke ili emfazas la rolon de la plenkreskulaj lingvolernantoj en la simpligo de iuj lingvoj. Se lingvo estas transdonata normale de unu generacio de parolantoj al la sekva, infana generacio, ĝi povas iom post iom amasigi ĉiajn malsimplajn gramatikaĵojn kaj strangajn parolsonojn. Sed se en iu periodo de sia historio la lingvo estas uzata de relative multaj parolantoj, kiuj lernis ĝin nur kiel plenkreskuloj, ĝi tendencas forfaligi parton de tiuj malsimplaĵoj. La kreolaj lingvoj estas ekstrema kazo, ĉar iam ili havis nul denaskajn parolantojn. Sed ankaŭ la relative simpla gramatiko de la angla lingvo estas klarigata per la rolo de alilingvanoj dum ĝia pli frua historio en Britio: iam oni atentigis pri la rolo de la france parolantaj normanoj (post 1066), sed nuntempe oni pli emfazas la pli fruan influon de la invadaj skandinavoj, kiuj parolis la pranordian (norenan) lingvon, kaj ankaŭ tiun de la diversaj keltaj popoloj, kiuj iom post iom iĝis angleparolantoj.
Nu, kion do diri pri Esperanto? Se iu lingvisto, ne scianta pri la historio de Esperanto, konatiĝus kun ties gramatiko, ŝi-li povus unue konkludi, ke temas pri lingvo simpligita de kontakto kun aliaj lingvoj – eble pri iu kreola lingvo latinida? Tamen al mi ŝajnas, ke baldaŭ la lingvisto komencus dubi. La deviga markilo -n de la rekta objekto estus neatendita trajto en tia lingvo (krom eble en pronomoj). Stranga estus ankaŭ la deviga distingo inter verboj transitivaj kaj netransitivaj, do tio, ke oni ne povas diri La kunveno finis. (Se tia distingo ekzistus en la lingvo, oni atendus trovi en ĝi almenaŭ eksplicitan markilon de la transitiveco ĉe la verbo, kvazaŭ La prezidanto finigis la kunveno, aŭ La prezidanto finis ĝin la kunveno.) Kaj la lingvisto eble ankaŭ demandus sin, ĉu tiu lingvo vere estis iam uzata en komunumo de ĉiutagaj parolantoj, kvankam ĝi enhavas pronomojn mi, vi, ni kun sondistingoj malfacile aŭdeblaj en neidealaj cirkonstancoj: oni atendus, ke ili nature estus kompletigataj per iuj markiloj, ekzemple mi-mem, ni-ĉiuj, vi-tie, aŭ similaĵoj.
Sed jes, miaopinie ankaŭ lingvisto devas koncedi, ke Zamenhof sukcesis krei lingvon ne malsimplan – parte danke al tio, ke li konis la strukturon de la angla lingvo, kiel li mem skribis. Sed Zamenhof ankaŭ enplektis en la lingvon kelkajn malsimplaĵojn. Poste li plurfoje provis forigi parton de ili en diversaj reformprojektoj siaj, sed la esperantistaro ĉiam malakceptis tiujn. La akuzativo tuj fariĝis tro kara por ni, kvankam ni ĵuras per simpleco.
Jouko Lindstedt
La aŭtoro estas lingvisto kaj profesoro pri slavaj lingvoj ĉe la universitato de Helsinko. La teksto unue aperis en la blogo Lingva Tereno.
Arkivo de Scienca Revuo 1949-2013 – legebla en la reto
"Scienca Revuo" estas eldonata de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE. La revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭriganto de Internacia Scienca Revuo fondita en 1904.
ISAE nun malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo de la postmilita periodo, kio signifas, ke en la retejo http://scienca-revuo.info estas legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter 1949-2014 en Scienca Revuo.
La artikoloj estas skanitaj en simpla, senteksta bilda formato, sed la retejo donas eblon pri serĉado laŭ nomo de la aŭtoro kaj titolo de la artikoloj.
Motoroj de la projekto estis Johannes Mueller (DE) kaj Mélanie Maradan (CH). La skanado de la artikoloj realiĝis danke al la kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg.
Adreso de la arkivo: https://scienca-revuo.info/issue/archive
ISAE estis fondita en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj de sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj tekniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita ĉe la komerca ĉambro en Nederlando, kun sidejo en Roterdamo.
Ĉefredaktoro de Scienca Revuo estas Johannes Mueller. Por la nuntempaj numeroj ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Se vi pretas fake verki aŭ alimaniere kontribui al la scienca agado vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship
--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn
Laŭ informoj, publikigitaj lige kun la estrara kunsido de UEA komence de aprilo, la financoj de la asocio por la jaro 2013 pro la malkresko de la membraro kaj pro la negranda kongreso en Rejkaviko montras nekutime grandan deficiton. Tial oni nun ellaboras strategiojn por ekvilibrigi la buĝeton.
Ne temas pri akuta krizo, ĉar se la deficito daŭrus je la nuna nivelo, la kapitalo de la asocio sufiĉus por pluvivo ankoraŭ dum kelkdek jaroj. La plej grandajn deficitojn UEA havis en 2002 (57.000 eŭroj) kaj en 2003 (48.000 eŭroj), kiam ili krome estis aparte sentebla, ĉar la kapitalo estis klare malpli granda ol nun.
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, por ricevi pli da informoj. Montriĝis, ke la deficito estus eĉ pli granda, se ne estus enkondukitaj diversaj ŝparoj jam dum la pasinta jaro.
Libera Folio: Kioma estis la deficito de la spezokonto 2013, kiuj estis ĝiaj ĉefaj kaŭzoj, kaj kiel ĝi estos kovrita?
Osmo Buller: – La spezokonto ne tute pretas, sed ĝia minuso estos ĉ. 30 000 eŭroj. Krom la malkresko de kotiz-enspezoj kaj la malgrandeco de UK, temis ankaŭ pri malpli da librovendoj kaj rento-enspezoj. Parte tiujn perdojn kovris ŝparoj ĉe preskaŭ ĉiuj kostoj. La deficiton oni kovros el la kapitalo, kiu estas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eŭroj.
La estraro jam anoncis, ke oni intencas ŝpari pri la organizado de la UK en Bonaero. Kiel?
Osmo Buller: – Tio ne estas atingebla per granda ŝparo aŭ per rezigno pri iu elspezo, sed per etaj ŝparoj ĉe pluraj eroj kaj per klopodoj por trovi pli da enspezoj. Ekzemple por la kongresa sako oni jam trovis sponsoron.
Oni parolas ankaŭ pri novaj vendostrategioj por la libroservo. Kial?
Osmo Buller: – La kialo ne povus esti pli simpla: de kelkaj jaroj la vendoj malkreskas. Necesas renversi tiun tendencon.
Oni anoncis ŝparojn pri estraraj kostoj en la buĝeto por 2015. Kiel kaj kiom oni ŝparos? Ĉu similaj ŝparoj okazos jam en 2014?
Mark Fettes: – Mi ne havas ĉemane la modifitan buĝeton, sed jes, ni ŝparos simile en 2014 kiel en 2015. Temas pri kelkaj miloj da eŭroj malpli, kompare kun la antaŭa buĝeto.
Kiel oni planas uzi monon por movada evoluigo en 2014 kaj 2015? Por kiaj konkretaj projektoj pri "kapabligo kaj konsciigo" oni esperas ricevi donacojn?
Mark Fettes: – Temas grandparte pri antaŭenigo de aktivula trejnado per vojaĝsubvencioj por junaj aŭ aliaj nepagipovaj aktivuloj. Krome ni daŭrigas subtenon al ILEI por diversaj instruistaj agadoj, antaŭvidas iom da rimedoj por produktado de informmaterialoj, kaj subvencios partoprenon de niaj reprezentantoj en internaciaj konferencoj pri homaj rajtoj, daŭripova evoluigo kaj simile.Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon
Estas alarme konstati, kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe kun iliaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj, kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn, kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj.
Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo – tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj.
Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm. Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko "Eraro 404-Paĝo ne trovata".
Ĉi-kaze, la konsterna malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu konservas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine. Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis per klako sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013).
Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj sekurigu ĝin en sia propra servilo. Indus konservi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La arkivita versio troviĝas ĉi tie.
Darío RodríguezEsperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU
Post rusia milita interveno kaj sturmo de la krimea parlamento flanke de rusiaj elitaj trupoj sen insignoj, la Krimea aŭtonoma respubliko post internacie nerekonita plebiscito estis aneksita de Rusio. Unuiĝintaj Nacioj ne akceptis la anekson, kaj ĝi same restas nerekonita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo.
La okazaĵoj jam kaŭzis minacon de krizo en la krimea turisma sektoro, ĉar de vizitantoj nun estos postulata rusia vizo, kiun ne estas facile ricevi. Ukrainio de pluraj jaroj permesas senvizan enveturon de EU-civitanoj, sed tion ne faras Rusio. Aldone, grandaj krozoŝipaj kompanioj jam anoncis, ke iliaj ŝipoj ne plu haltos en Krimeo pro la neklara situacio, kaj eĉ la hamburgereja ĉeno McDonand's fermis siajn manĝejojn en la duoninsulo.
La situacio evidente influos ankaŭ esperantistajn renkontiĝojn, kiuj estas planataj en Krimeo, kaj povos kaŭzi problemojn en la internaciaj kontaktoj de krimeaj esperantistoj sendepende de ilia sinteno al la okazaĵoj, ĉar la internacie nerekonata statuso de la duoninsulo grave malfaciligos vojaĝadon kaj havigon de vizoj por aliaj landoj.
Lige kun la ĵusa estrara kunsido de UEA, Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, por ekscii, ĉu la situacio de Krimeo estis menciita dum la kunsido. Respondis Osmo Buller.
Laŭ li, la estraro ne bezonis diskuti la temon, ĉar UEA estas politike neŭtrala. Delegitoj en Krimeo ankaŭ estonte aperos en la sekcio "Ukrainio" de la Jarlibro, sed por tio ne necesis aparta decido, li klarigas.
– UEA sekvas la politikon de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu Krimeo apartenas al Ukrainio.
Pasintjare UEA havis kvin individuajn membrojn en Krimeo, ĉi-jare ĝis nun aliĝis tri.
Pluraj lokaj esperantistoj en la ĉemara urbo Jalto apartenas al Esperanto-klubo Tero. Ĝia prezidanto Jefim Zajdman publike anoncis sian subtenon al la anekso de Krimeo fare de Rusio. Zajdman ĝis nun estis ankaŭ vicprezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio.
Se la klubo en Jalto nun elektos aliĝi al Rusia Esperantista Unio, tio laŭ la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina, prezentos nenian problemon.
– La kluboj mem tion decidu. Ni akceptos.
Libera Folio: Kiu estas la oficiala sinteno de REU al la internacia statuso de Krimeo?
– Laŭ la statuto REU estas politike neutrala unuiĝo. Ĉar ĉi tiu demando estas politika, oficialan sintenon pri tio REU ne havas kaj ne povas havi, same kiel UEA kaj aliaj landaj asocioj.
Laŭ Osmo Buller, ankaŭ ĉe UEA eventuala transiro de la Jalta klubo al la landa asocio en Rusio ne kaŭzus problemojn, ĉar UEA ne bezonas ricevi oficialan sciigon pri la afero.
– La landaj asocioj bezonas anonci al UEA nur sian membronombron. La nomojn de siaj individuaj kaj eventualaj grupaj membroj ili bezonas anonci nur, kiam ili petas la statuson de aliĝinta landa asocioj de UEA. En la kazo de REU tio okazis en 1991.
La prezidanto de Ukraina Esperanto-Asocio ne respondis al demandoj de Libera Folio.
– La estraro de UkrEA ne rapidas esprimi opinion pri la situacio, ĉar la estraranoj havas diversajn opiniojn pri tio, klarigas vicprezidanto Jefim Zajdman responde al demando de Libera Folio.
Ĉar Jefim Zajdman publike subtenis la aligon de Krimeo al Rusio, li ja ricevis fortan kritikon flanke de ukrainiaj esperantistoj.
– Estis postuloj al mi respondi, ĉu mi ŝanĝis pasporton je rusa kaj se jes, kial mi restas membro de UkrEa kaj des pli vicprezidanto. Mi ne respondis, ĉar unu el tiuj kievanoj subskribis sian leteron "naciisto kaj banderano" kaj la dua lastajn jarojn eĉ ne estas ano de UkrEA. Anstataŭ mi respondis gvidanto de Esperanto-klubo el Ivano-Frankovsk, kiu klarigis, ke eksigi min laŭ la statuto de UkrEA oni povas nur en UkrEA-kongreso, se mi mem ne decidos eksiĝi.
Libera Folio: Ĉu la klubo Tero estas iel ligita al UkrEA? Ĉu ĝi planas iel ŝanĝi sian statuson, ekzemple aliĝante al REU?
– Mi pensas, ke la klubo ne restos en UkrEA, ĉar preskaŭ ĉiuj klubanoj voĉdonis por Rusio. Ĉu ĝi aliĝos al REU? Eble. Sed ni ja povus krei Krimean respublikan Esperanto-klubon surbaze de la Jalta klubo, se aperos pli da esperantistoj en aliaj urboj de Krimeo. Dume estas nur unuopuloj en Simferopolo kaj Sebastopolo. Ĉi-kaze ni povus kunlabori kun UkrEA kaj REU kaj montri, ke inter esperantistoj eblas paca kunlaboro.
Kiom da membroj havas via klubo?
– En la klubo estas ĉirkaŭ 20 aktivuloj, kiuj pagas kluban kotizon, kaj ĉirkaŭ 20 aliaj. Kaj 5 eksaj klubanoj nun jam loĝas en Eŭropo. 27 klubanoj en 2013 estis anoj de UkrEA.
Kiel la lastatempaj okazaĵoj laŭ via supozo influos la planatajn internaciajn esperantistajn renkontiĝojn en Krimeo, kaj aliajn internaciajn kontaktojn de krimeaj esperantistoj?
– Certe negative. Ekzemple, du niaj aktivuloj, kiuj partoprenis la novjaran JES en Pollando, volas esti volontuloj dum la Itala E-kongreso en aŭgusto, sed ni ne scias, ĉu ili havus eblecon ricevi ŝengenajn vizojn. Ni komprenas ankaŭ, ke la planata Internacia junulara Esperanto-renkontiĝo en Krimeo komence de julio ja okazos, sed altiros malmultajn.
Forpasis Geraldo Mattos
Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR).
Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto - kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo; lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj -, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto. Esperanton li lernis en 1947-1948.
Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĉi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao.
Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de Marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla.
Dimanĉe, la 23-an de Marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo.
Ivan Colling
(Foto: Ziko van Dijk)
Filmeto: Geraldo Mattos dum la Universala Kongreso 2006 (3 minutoj)Kontakto revivigas kantokonkurson
Libera Folio: Kial vi decidis apartigi la muzikan konkurson?
Rogener Pavinski: – Ni ne apartigis, sed vekis ĝin el la morto. La decido nuligi ĝin venis de la organizantoj de la Belartaj Konkursoj.
– En 2012, en la septembra numero de revuo Esperanto, aperis la decido suspendi la branĉojn "kanto" kaj "filmo" dum oni decidas pri ilia estonteco. Tiam Humphrey Tonkin atentigis ke indas fronti la problemon firme kaj definitive. Eĉ se la BA-aj konkursoj ne plu allogas partoprenantojn (jen mi parolas pri la branĉo muziko), estas ankaŭ fakto ke la Esperanto-muziko daŭre vivas. La kvanto kaj kvalitoj da artistoj kaj albumoj kiuj aperis la lastajn jarojn, pruvas tion. Tial estus granda bedaŭro fermi tiun branĉon kaj ne plu premii la verkojn muzikajn.
– Sed la BA-aj konkursoj ŝajnis al ni iom eks-modaj, tial ni decidis lanĉi novan konkurson, kiu per pli modernaj rimedoj povus taŭge, moderne kaj efike plenigi la spacon, kiun lasis la ĉesigo de la branĉo "kanto". Revuo Kontakto ja estas kultura, muzikema kaj samtempe apogas kaj disvastigas la Esperantan kulturon, tial mi kredas ke estas taŭga propono.
Kiajn muzikaĵojn oni volas havi en la konkurso?
– Akcepteblas por la konkurso ĉia originala Esperanto-kanzono, verkita aŭ aperigita en la jaro 2013. La celo de la konkurso estas premii verkojn de la E-artistoj, kiuj verkas originale en la internacia lingvo. Estos du malsamaj konkursoj, nome Kanto de la Jaro kaj Albumo de la Jaro. La konkurso Kanto de la Jaro premios unuopan kantaĵon, negrave ĉu ĝi estis aŭ ne oficiale publikigita. La konkurso Albumo de la Jaro premios la plej bonan muzikan albumon. La aliĝo estas farata per la reto, samkiel la sendado de la konkursaĵoj. (Por Albumo de la Jaro, eblas konkursi per fizikaj k-diskoj, se tiel la konkursanto deziras.)
Kiuj estos en la ĵurio, kaj laŭ kiuj principoj oni prijuĝos la muzikaĵojn?
– La ĵurio estos baldaŭ anoncita. Ĝin proponos la estraro de TEJO kune kun la Kultura Komisiono de TEJO, en kies kadro disvolviĝis la regularo de la konkurso. La ĵurio devas pritaksi la konkursaĵojn laŭ la jenaj kriterioj: komponado, muziko-aranĝoj, sonkvalito, muziktekstoj kaj (por la konkurso Albumo de la Jaro) grafika arto.
Kiel okazos la publika voĉdonado?
– Per la reto. La publiko povos aŭskulti la konkursaĵojn kaj voĉdoni. La ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto, sen difinitaj kriterioj. La sistemo por tio ankoraŭ ne pretas, sed laŭ mi estas tre grave ke ankaŭ la publiko povos partopreni en la konkurso. Tiom grave ke por la konkurso Kanto de la Jaro ni kreis tute apartan premion de la publiko. Tio estas do unu el la novaĵoj de tiu konkurso, kiu diferencas de antaŭaj Belartaj Konkursoj. Ni tamen okazigas ĝin la unuan fojon kaj esperas plibonigi ĝin ĉiujare!
Pli da informoj pri la konkurso troveblas en la retejo de KontaktoĈu Vikipedio aŭ Ŝulcopedio?
Esperantigado de nomoj per si mem ne estas problema, sed la sisteman (kaj ofte fuŝan) esperantigadon de nomoj en la Vikipedio fare de Pimskrabo (Vito Markovo) mi ja opinias kritikinda, kaj mi tuj klarigos kial:
Unue, enciklopedio informu pri faktoj. Multaj el liaj esperantigoj estas ne formoj vaste uzataj, akceptitaj (kiel Platono, kvankam en iom oldaj tekstoj oni trovas ankaŭ Plato, ekzemple; aŭ kiel Parizo), sed liaj tute personaj elektoj el tuta gamo da formoj elekteblaj.
Due, en enciklopedian artikolon mi enmetus nur tiujn formojn por kiuj ekzistas efektiva, dokumentebla uzo (tiurilate ne validas la fantazia listo de Rikardo Ŝulco en sia Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj) kaj, prefere, por kiuj jam decidiĝis la uzado de unu formo. Ekzemple, en artikolo pri la hispana diktatoro Francisco Franco mi ne aldonus esperantigon, unue, ĉar preskau neniu uzas esperantigon skribe pri li (krom eble Pimskrabo mem); kaj due, ĉar ne facilas elekti inter Franko (jam havanta signifojn en Esperanto) kaj Frankoo.
Trie, ne ekzistas bezono esperantigi (kun o-finaĵo) ĉiujn lokajn kaj personajn nomojn en enciklopedio. Kredi je tia bezono estas la fetiĉismo de la nom-esperantigoj. Multaj homoj (fakte la plimulto, se oni konsideras tekstojn efektive publikigitajn) ne konsentas pri tia bezono. Tial oni ne rajtas trudi al enciklopedio tian sisteman esperantigadon de nomoj. Tio estas simple malrespekto al la enciklopedio mem, al la uzantoj kaj al aliaj kunaŭtoroj.
Kvare, Vikipedio jam enhavas transskribojn, kiuj utilas kiel prononc-indiko. Por tre multaj nomoj tio sufiĉas.
Efektive ne ekzistas komunaj kriterioj por esperantigado de nomoj. Iuj preferas fari laŭ la skribo (“Viliamo”?); aliaj laŭ la prononco (“Ŭiliamo”? – sed kiun el la diversaj faktaj prononcoj de iu nomo oni elektu?); aliaj laŭ la etimologio, laŭ parencaj formoj en diversaj lingvoj ktp (“Vilhelmo” / “Gulielmo”); aliaj mikse, kun diversaj proporcioj de ĉiu ingredienco. Oni pensu ekzemple pri Klagenfurto / Klaŭdiforumo, Huelvo /Huelbo /Uerbo/Onubo (Huelva), Rondo /Rondao /Arundo (Arundo) ktp. Kaj koncerne esperantigon de virinaj nomoj, ne ekzistas samopinieco pri tio, ĉu oni uzu o- au a-finaĵon (Zamenhof mem uzis nomojn kiel Marta, kaj en la Esperanta literaturo oni dum jardekoj trovas elstarajn aŭtorojn kiuj uzis la formojn Maria, Eva ktp).
Do, Pimskrabo arogas al si la rajton elekti aŭ krei kaprice iun esperantigon kaj trudi ĝin al uzontoj de enciklopedio. Tio estas absolute malserioza sinteno, neinda je enciklopedia redaktisto. Cetere, estas groteske ke li evitas “Oldo”, pro la signifo de “old”, sed ne “Musolinio” (linio de/da musoj)! Ktp ktp ktp...
En la hispana lingvo, la normala nuntempa maniero skribi Meksik(i)o estas/estus Méjico; tamen meksikanoj preferas plu skribi México, laŭ la iama ortografio de la lingvo, kaj mi respektas tiun ilian preferon. Estas tre racie respekti la preferojn kaj nepreferojn de la homoj; malracie kaj malĝentile estas trudi sian amatajn ĉevaletojn kaj fetiĉojn al la homoj.
En Esperanto, ekzistas almenaŭ du sufiksoj (mi ne enkalkulas -lando) por pluformi landonomon el landano, nome -io kaj -ujo. Nu, ankaŭ tiu demando ne estas findecidita, ekzistas almenaŭ du “tendaroj” koncerne tion. En Beletra Almanako ni respektas la uzadon de la aŭtoroj koncerne -ujo/-io, kaj ne trudas ies preferon per unuecigo de la tuta numero. La revuo respektas kaj spegulas la efektivan buntecon de la lingvouzo.
Same pri uskleco de lingvoadjektivoj ks. Iuj preferas skribi majuskle la Franca, la Angla, Ĉino, Japanoj; aliaj (ekzemple mi mem) preferas minuskligi: la turka, la persa, majao, egiptoj... En BA ni respektas la diversecon de uzoj, kaj do ankaŭ tion ni ne unuecigas.
Jorge Camacho
La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn
Post kiam la prezidento de Ukrainio, Viktor Janukoviĉ, fuĝis la 22-an de februaro, la parlamento elektis novan registaron kaj novan provizoran prezidenton. Rusio respondis interalie sendante al Krimeo militistojn, kiuj laŭdire volas protekti la ruslingvan majoritaton de la loĝantaro en la duoninsulo, kie la situacio estis tute trankvila ĝis la apero de la soldatoj en nemarkitaj uniformoj.
Nun estas planata referendumo pri la eliro de Krimeo el Ukrainio, kaj aliĝo al Rusio. Sur grandaj reklamtabuloj la balotado, kiu laŭplane okazos la 16-an de marto, estas prezentata kiel elekto inter ukraina naziisma okupacio kaj libereco en Rusio.
Por ekscii, kiel la okazaĵoj aspektas el vidpunkto de loka esperantisto, Libera Folio turnis sin al Paŭlo Moĵajevo, ano de la Akademio de Esperanto, kiu loĝas en Simferopol, la ĉefurbo de Krimeo.
Libera Folio: Kio laŭ vi nun okazas en Krimeo?
Paŭlo Moĵajevo: – Laŭ mi, okazas malrapida aŭ “raŭpanta” anekso de Krimeo fare de Rusio. La sinsekvo de la eventoj, laŭ mi, estas sufiĉe ilustra. Unue, iuj nekonataj armitaj homoj (kiel poste oni konvinkiĝis, temas pri rusiaj militistoj, verŝajne anoj de iuj elitaj milit-trupoj) okupas la du ĉefajn administraciajn konstruaĵojn de Simferopolo. Sekvatage la Krimea parlamento eksigas la ministraron kaj elektas kiel ĉefministron evidente por-rusian politikiston. Nekonataj militistoj tie kaj tie blokas diversajn militistajn objektojn de Krimeo (la okupantoj estas tro multaj kaj tro bone ekipitaj por esti “iuj hazarduloj”).
– Poste, la nova krimea reĝimo ekparolas pri la referendumo, sed tro ĥaose kaj implike: oni ŝanĝas jen la datojn, jen la vortumojn. Ili ankaŭ interkonsentas kun rusiaj politikistoj pri subteno de Krimeo (samtempe ili eĉ ne unu fojon esprimis la deziron interparoli kun la ukrainia potenco). La rusia parlamento iom haste preparas decidojn, ebligantajn enkonduki la rusiajn trupojn “oficiale” kaj akcepti Krimeon kiel parton de Rusio.
– Finfine oni decidas aranĝi la referendumon post nur 10 tagoj, kun iom malklaraj vortumoj kaj esprimoj, sur la teritorio invadita de fremdaj militfortoj. Kaj tion oni faras jam post la decido, ke Krimeo fakte aliĝas al Rusio... Mi ne scias, kio estas la celo de Rusio: ĉu vere akcepti Krimeon, ĉu nur krei malstabilecon sur la duoninsulo. Ĉiuokaze malantaŭ la eventoj klare videblas la rusia mano.
Libera Folio: Kiel laŭ via supozo la situacio en Krimeo kaj ĝenerale Ukrainio influos la planatajn Esperanto-aranĝojn en la regiono?
Paŭlo Moĵajevo: Tutcerte influos, kaj ja negative. Krimeo, fakte, riskas iĝi izolita por relative longa tempo. Kompreneble, oni plu penos organizadi ion, sed eĉ la antaŭaj (sufiĉe magraj) atingoj kaj rezultoj iĝos por longa tempo tute ne reatingeblaj. Se paroli pri mi persone, mi planis viziti ĉi-somere la rusian SES-on, sed nun mi ne povas paroli certe pri kio ajn, ĉar la ekonomia kaj socia situacio en Krimeo nun aperas al mi kiel tute malklara kaj neantaŭvidebla
Libera Folio: Kiajn informojn pri la okazaĵoj en Ukrainio vi ricevas tra lokaj amaskomunikiloj? Ĉu vi povis kompari kun alilandaj amaskomunikiloj? Se jes, kian diferencon vi vidas?
Paŭlo Moĵajevo: – Mi regule legas multajn novaĵ-retejojn, kaj ukrainiajn, kaj rusiajn. La etosoj de la ukrainaj kaj rusiaj amaskomunikiloj estas ege diversaj, fakte, eĉ kontraŭaj. Multaj rusiaj fontoj (eĉ tre aŭtoritataj) estis jam kaptitaj je partieca prezento de la faktoj au eĉ evidenta misinformado.
Por malkaŝi misinformojn kaj konsciajn mensogojn en amaskomunikiloj, studentoj ĉe la ĵurnalisma sekcio de prestiĝa universitato en Kievo iniciatis la retan projekton StopFake.org. La retejo aperigas ruslingvajn kaj anglalingvajn tekstojn, kiuj analizas la kredindecon de suspektindaj asertoj en amaskomunikiloj.
En Rusio, la esperantisto Stanislav Belov decidis kontribui al la projekto per tradukoj al Esperanto. Ni demandis al li, kial.
Stanislav Belov: – La ukrainiaj eventoj altiris grandan atenton de la Esperanto-komunumo. En personaj Fejsbukkontoj kaj diversaj FB-grupoj aperis pluraj diskutoj, ofte tre ardaj, kun dekoj da partoprenantoj el plej diversaj landoj. Mi rimarkis, ke al multaj diskutantoj mankas informoj pri la okazaĵoj kaj provis plenigi tiun breĉon jen kaj jen aperigante artikolojn en la Vikinovaĵoj. La 8-an de marto mi hazarde trovis en Lenta.ru artikolon pri la projekto StopFake.org, kaj tiu ideo plaĉis al mi, ĉar mensogoj rilate la ukrainajn eventojn multiĝas, kaj mi mem kelkfoje iĝis ties viktimo. Mi tuj ekpensis, ke tiu (relative) sobra kaj kompetenta analizo fare de lokanoj povus utili al la esperanto-komunumo kaj tuj skribis mesaĝon al la administrantoj de la projekto. Post unu horo mi ricevis jesan respondon kaj post plia horo aperis la FB-paĝo StopFake.org Ukrainio.
Libera Folio: Kiel vi persone sintenas al la okazaĵoj en Ukrainio?
Stanislav Belov: – Ĉiu homo kiu vidis filmetojn en Jutubo komprenas, ke rakontoj de Euronews pri “la pacaj protestantoj” estis same mensogaj kiel balbutado de la rusia Unua televidkanalo pri “la krimeaj sindefendantoj”, kiuj kun modernaj mitraletoj kaj sur kirasaŭtoj okupis plej gravajn lokojn en la duoninsulo. Laŭ mi Vladimir Putin konsideras la ukrainan “revolucion” kiel mokon de la Okcidento, defion kiun li devas respondi je ajna prezo. Li kredas, ke homoj en Ukrainio estas trompataj kaj manipulataj (li ja scias tion fari), do por ne iĝi “lama anaso” li tuj rebatis kontraŭ la “manipulantoj” en Krimeo. Lia celo estas ne aligo de la regiono al Rusio, sed nur kreado de problemoj por la nova registaro kaj ties okcidentaj subtenantoj. Do la ŝakpartio “Rusio – la Okcidento” pluas kaj la ukraina popolo estas nur aro de ludpecoj sur tiu geopolitika ŝaktabulo.
Malsaman opinion pri la okazaĵoj havas la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio Euhen Kovtonjuk:
Euhen Kovtonjuk: – En Ukrainio tedita de la prezidenta diktaturo okazis popola kontraŭo al tio, kaj al la ĝenerala koruptado en ĉiuj vivbranĉoj. La reĝimo respondis per persista premo, inkluzive fizikan pereigon de aktivuloj de la paca kontraŭstaro. Gravas kompreni, ke la reĝimo uzis duonkrimulojn nomatajn “tituŝki” kontraŭ ribelantoj, strebante montri al la ekstera mondo kvazaŭ okazas interna batalo. Ni komprenas ke grandajn planojn pri nia vivo oni formas eksterlande, specife en Moskvo.
Laŭ Kovtonjuk, la nova ukrainia registaro estas favora al Esperanto, kaj UkrEA esperas havi ĝian subtenon por aranĝi Universalan Kongreson en 2017. Li daŭre kredas, ke la planata internacia junulara renkontiĝo en Krimeo ĉi-julie povos okazi. Entute en Ukrainio ĉi-jare estas planataj almenaŭ kvin internaciaj Esperanto-aranĝoj, skribas Dima Ŝevĉenko en Ipernity.
La iniciaton de Stanislav Belov pri esperantlingvaj artikoloj en la retejo StopFake.org Kovtonjuk forte subtenas. Ĝin trovas laŭdinda ankaŭ Paŭlo Moĵajevo en Krimeo, sed li ne faras al si iluziojn pri ĝia signifo:
Paŭlo Moĵajevo: Jes, mi trovas ĝin inda, sed mankas al mi tempo kaj inspiro kontribui al ĝi. Ĉiuokaze, la Esperanta inform-fonto nenion decidos nek influos en la tuta afero.
La universo nun alireblas en Esperanto
Libera Folio: Pri kia retejo temas?
Paŭlo Moĵajevo: – Heavens-Above estas laŭ la aspekto simpla, sed tre oportuna kaj informoriĉa astronomia paĝaro, kiu povas esti utila kaj por la profesiaj, kaj por la amatoraj astronomoj. Ĝi ebligas facilan serĉon de interesaj ĉielaj objektoj (kiel planedoj, brilaj asteroidoj, kometoj), prezentante facile kompreneblajn serĉ-mapojn por ĉiu objekto. Ĝi ankaŭ ebligas preparon de ĝeneralaj stelaj mapoj por ĉiu punkto de la Tero kaj difinita tempo. La paĝaro ne okupiĝas pri la objektoj de la profunda kosmo (kiel nebulozoj kaj foraj galaksioj – ilia pozicio estas relative fiksa kaj oni povas ekscii ĝin el ĉiu ajn priastronomia libro), sed kompense prezentas tre oportunajn kaj potencajn mekanismojn por prognozi la aperon de multaj brilaj kaj malbrilaj artefaritaj satelitoj de la Tero.
En kiuj lingvoj la retejo funkcias?
– Ĝis antaŭnelonge la paĝaro estis nur anglalingva, sed antaŭ kelkaj semajnoj aperis la eblo traduki ĝin al diversaj lingvoj. La Esperanta fasado iĝis la dek-kvara en la vico de jam funkciantaj tradukoj.
Kial vi decidis okupiĝi pri la traduko?
– Mi interesiĝas pri astronomio jam ekde la lernejaj jaroj. Antaŭ ĉirkaŭ jaro mia intereso revigliĝis dank’ al la aĉeto de negranda teleskopo, kio aktualigis la demandon: kion interesan mi povas ekvidi per ĝi? Mi do devis aktive krozi en la reto por trovi oportunajn informofontojn. Unu el la paĝaroj, kiujn mi uzas seninterrompe jam dum jaro, estas ĝuste Heavens-Above.
– La paĝaro plene kaptis min dank’ al unu interesa funkcio: ĝi kapablas prognozi la traflugojn de brilaj artefaritaj satelitoj kaj, speciale, la tiel nomatajn ekbrilojn de Iridiumoj. Temas pri tre interesa spektaĵo, kiam en la ĉielo por kelkaj sekundoj ekbrilas tre hela “stelo”, kiu poste estingiĝas (kaj tiu evento okazas en ĝuste antaŭdiritaj loko kaj tempo). Tiuj ekbriloj estas de tempo al tempo produktataj de la satelitoj de la sistemo “Iridium”, kiuj havas tre specifan formon, havante kelkajn grandajn antenojn. Foje la antenoj de la satelito spegulas la sunan lumon, kreante sur la tera surfaco mallarĝan helan strion. Por la surteraj observantoj la spektaĵo estas vere pasiiga! Por observado ĝi bezonas nenion specialan: nur serenan ĉielon kaj ĝustajn informojn pri la tempo kaj loko de la ekbrilo.
– Kiam aperis la eblo traduki la paĝaron al la aliaj lingvoj, mi nature ekpensis pri la Esperanta traduko. La kreinto de la paĝaro, germano Chris Peat, tuj konsentis kun mia propono. La tradukado mem estis efektivigata per la viki-simila maniero, proponata de la paĝaro mem. Krom fari la Esperantan tradukon, mi partoprenis ankaŭ la tradukadon de la paĝaro al la rusa lingvo (kune kun du aliaj volontuloj).
Ĉu vi facile sukcesis trovi la necesajn terminojn en Esperanto?
– Verdire, antaŭ ol komenci la laboron, mi esperis, ke la stato de la astronomia terminologio en Esperanto estas tute bona (ve, mi estis tro optimisma!). Dum la laboro mi uzis, kompreneble, NPIVon, la Retan Vortaron, foje ankaŭ la Esperanta vikipedio helpis (tamen mi uzis ĝiajn proponojn tre singarde); sporade mi konsultis ankaŭ kelkajn E-nacilingvajn vortarojn. Kiel tre gravan fonton mi konsideris la Astronomian Terminaron (kiu estas projekto de Astronomia Esperanta Klubo; bedaŭrinde la terminaro ŝajnas malaperi el la reto, sed mi feliĉe havis malnovan konservitan kopion), sed ankaŭ ĝi foje prezentis la aferojn iom konfuze aŭ ne enhavis la necesajn terminojn.
– Dum la laboro mi multfoje alfrontis la situaciojn, kiam necesis elekti unusolan varianton inter kelkaj eblaj. Foje tio estis sufiĉe facila (ekzemple, por traduki la nomon de la zodiaka konstelacio Aquarius mi elektis la formon Akvisto, forĵetinte la NPIVan sinonimon Amforo), foje – ne (ekzemple, por alnomi la angulan alton de astro mi ekuzis la tradukon altangulo, kvankam ankaŭ la varianto altitudo ŝajnis esti uzebla; mi tamen preferis uzi ĝin en malvasta senco “alto super la marnivelo”). Ĝenerale, mi uzis nur la jam ekzistantajn tradukojn, kvankam kelkajn vortojn, mankantajn en miaj vortaroj, mi ja ekuzis (ekzemple, “libracio”).
– Tutcerte, mia traduko povas enhavi iujn mankojn kaj plibonigendaĵojn. Feliĉe, eblas daŭre redakti ĉion redaktindan; do mi invitas ĉiun, kiu trovos iun eraron, kontakti min. Nuntempe ankoraŭ ne ĉiuj paĝoj estas tradukeblaj (do vi povas foje renkonti en la paĝaro anglalingvajn fragmentojn), sed la prizorganto konfirmis, ke post iom da tempo aperos la eblo traduki la reston. Do, la laboro plu daŭras, kvankam entute la paĝaro jam funkcias en Esperanto.
Kial laŭ vi indis entrepreni tian laboron? Certe ekzistas tre malmultaj amatoraj astronomoj, kiuj ja scias Esperanton, sed ne komprenas la anglajn terminojn de la fako?
– Unue, ĝi estas relative facila maniero plian fojon montri al la mondo, ke Esperanto ja ekzistas (certe, bonvenus pli da regulaj vizitoj fare de esperantistoj). Due, ĝi estas plia ekzemplo de relative malmultaj fakaj aplikoj de nia lingvo. Certagrade ĝi povas ankaŭ kontribui al plia stabiliĝo kaj vastiĝo de la Esperanta terminologio. Ekzemple, mi kun miro konstatis, ke tute ne ĉiuj nomoj de konstelacioj estas prezentitaj en NPIV (ial mi atendis la malon). Krome, mi trovis kelkajn evidentajn misojn en la difinoj de la Reta Vortaro, pri kio mi certe informos la koncernajn respondeculojn.
Kial laŭ vi la esperanta traduko de la retejo povos utili al ordinaraj esperantistoj?
– La paĝaro utilos al ĉiu, kiu interesiĝas pri la vivo ĉirkaŭ ni ĝenerale kaj pri la ĉielo aparte. Se vi posedas eĉ simplajn optikajn instrumentojn, dank’ al tiu paĝaro vi povas trovi kaj observi la plej brilajn planedojn kaj kometojn. Ankaŭ la facile legeblaj stel-mapoj kun la Esperantaj konstelaci-nomoj povas esti interesa kaj utila agrablaĵo. Aparte interesa por ĉiu homo, eĉ malmulte interesiĝanta pri astronomio, povas esti la observado de la Iridiumaj ekbriloj (kun iom da lerto vi povas eĉ amuzi kaj mirigi viajn konatojn “lumiginte stelon”). Finfine, la paĝaro eble vekos vian interesiĝon pri astronomio, kiu ja povas esti tre interesa hobio.
– Kompreneble, por profiti ĉiujn avantaĝojn de la paĝaro bezonatas almenaŭ la bazaj scioj pri la stela ĉielo kaj astronomio ĝenerale (kaj ankaŭ iom da observaj spertoj). Sed, mi ripetu, la paĝaro provizas kaj posedas relative simplajn mekanismojn, ebligantajn uzi ĝin eĉ al malspertuloj.
Kiel oni uzas la retejon?
– Unue, simple vizitu heavens-above.com. En la supra dekstra angulo de la paĝo vi povas elekti la lingvon helpe de falmenuo. Tre dezirindas registriĝi, ĉar la registritaj uzantoj povas konservi la informojn pri sia observo-loko (ĝi devas esti indikita laŭeble pli ĝuste, ĉar tio grave influas la ĝustecon de la prognozoj pri satelitoj). Kaj poste simple ĝuu! Mi ja estus ĝoja, se esperantistoj subtenus mian laboron per vizito en la paĝaro (nepre elektu Esperanton kiel la preferatan lingvon!), registriĝo kaj regula uzo. Mi ankaŭ bonvenigas ĉiujn kritikojn koncerne la detalojn de la traduko.Retiro de artikolo
La artikolon pro miso de la redaktoro eniris eroj kun misfamiga enhavo, kiuj ne estis celitaj por publikigo. La redakcio pardonpetas pro la eraro, kaj pro ajnaj eventualaj lezoj kiujn ĝi kaŭzis al la entrepreno Kosmo kaj ĝiaj kunlaborantoj.
Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon
Antaŭ kelkaj tagoj Lu Wunsch-Rolshoven informis en Libera Folio pri la prezento de gimnastika spektaklo, kiu portis la nomon de Esperanto, eĉ se la organizantoj ne parolas la lingvon, kaj uzas ĝin nur pro la potenco de la varnomo kaj ĝia asociiĝo al universaleco, kaj eĉ ne hezitas uzi la esperantan himnon kiel parton de la spektaklo. Ĝuste nun ni eksciis pri tre simila okazaĵo en Hispanio: karnavala bando partoprenanta en tradiciaj andaluzaj festoj prenis la nomon Esperanto kaj ankaŭ uzas esperantistajn temojn kiel bazon por sia spektaklo.
Kaj ni povas ĝoji ke tiu muzikbando, la “Comparsa Esperanto” ĵus atingis la trian premion en la unua el siaj prezentadoj.
Pri la naturo de tiu festo, tiu konkurso, kaj tiaj muzikbandoj vi povas legi tie ĉi. Mallonge oni povas diri, ke temas pri maniero celebri la karnavalon en okcidenta Andaluzio, dum kiu grupoj de muzikistoj sin maskas laŭ speciala temo, kaj ĥore kantas memkreitajn pecojn, tre ofte inĝeniajn kaj satirajn.
La grupoj konkursas en festivaloj, ĝenerale per du aŭ tri raŭndoj, fine de kiuj oni donas premiojn laŭ la kvalito de la maskotemo kaj la muziko. La plej konata tia festivalo okazas de pluraj jardekoj en Kadizo (Cádiz), sed ili ankaŭ disvastiĝas en aliaj urboj de tiu regiono.
En la unua festivalo de la sezono en la ĉirkaŭaĵoj de Sevilo, surprizis nin ĉiujn la partopreno de muzikbando nomata “Esperanto”. Ili montriĝis tute vestitaj per verdaj steloj kaj flagoj, kun universalecaj temoj en la bildoj, kun konstantaj aludoj al Esperanto, kaj eĉ kun parto el la tekstoj kantataj en nia lingvo, kvankam ne ĉiam tute ortodokse. Oni povas spekti la tutan spektaklon en tiu ĉi ligo.
La bando devenas el malgranda urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, kaj evidentiĝas ke ili neniam antaŭe rilatis al la movado. La esperantistoj en Hispanio eksciis pri ĝi post kiam ili unuafoje prezentiĝis, kaj tuj komencis sekvi la spektaklon per la reto.
Ili jam partoprenis en tiu menciita festivalo en alia apudsevila urbo, La Rinconada, en kiu ili gajnis trian premion, je nur unu poento malpli ol la dua (883 kaj 882 poentoj respektive). Ili kantis ankaŭ en festivalo de la urbo Arahal, pri kiu ni ĵus eksciis ke ili sukcesis alveni al la finalo, kaj ankaŭ en la festivalo de la pli granda Onubo (hispane Huelva, provinca ĉefurbo en sudokcidenta Hispanio)
Ni kontaktis la grupon, kaj sukcesis intermesaĝi kun la motoro de la ideo, kaj aŭtoro de la muziko kaj la tekstoj, José Manuel Marín. Li rakontis al Libera Folio, ke la ideo venis iun tagon, dum leciono pri signolingvo, dum kiu la instruisto rakontis pri Esperanto kaj la universala lingvo.
– Ekde tie mi ekpensis, kiel rilatigi ĝin al Karnavalo kaj al la vivo ĝenerale, ne nur kiel lingvon, sed kiel agmanieron aŭ filozofion, bazitan sur klareco, sincereco kaj unuiĝo.
Li tuj komencis serĉi informojn rekte en la reto. Li serĉis la simbolojn, kaj ankaŭ esploris diversajn tekstojn, por kiuj li uzis baze la tradukilon de Google. Li konfesas ke kelkfoje li “ornamis” la rezultojn por fari ilin iom pli kompreneblaj por hispanlingvuloj.
Dum la prezentado oni povas konstati, ke la grupo plurfoje utiligas esperantajn vortojn, kaj foje ankaŭ la anglan, francan aŭ italan, same kripligitajn, kun elmontro de la respektivaj flagoj en angulo de la scenejo.
La tekstoj foje rilatas al esperantecaj temoj, kaj specife unu kanto estas vera omaĝo al la esperantista flago, kian ofte esperantistoj mem emas eviti. La plejmulto rilatas tamen al la nuntempa socia situacio en Hispanio, kun forta socia kritiko, ekzemple al la policistoj elhejmigantaj domŝuldantojn, al la trompemaj partiecaj amaskomunikiloj kaj eĉ al la bofilo de la reĝo, nun akuzita pri fraŭdo en tre sekvata juĝprocezo.
La grupo planas daŭrigi sian spektaklon en aliaj festivaloj, ĉefe en la provinco de Sevilla. Esperantistoj en Hispanio do havos ŝancon plu spekti ĝin.
Krome, koincidas la feliĉa cirkonstanco, ke la venonta Hispana Esperanto-Kongreso havos sian sidejon en relative proksima urbo, en Arundo (hispane Ronda, en la malaga montaro), kaj en ĝi ĉefrolos andaluza muzikstilo, la mondkonata flamenko. Nenio estas decidita, ĉar la nun prilaborata programo jam sufiĉe kompletas, sed oni ja esploras la eblecon inviti la grupon.
Konklude, kiel prave atentigis Lu, la valoro de Esperanto estas plu agnoskata de multaj homoj en nia mondo, eĉ se ili ne ĉiam konscias pri ĝia nuna disvastigo kaj fakta uzado. Estas ja tasko de la asocioj alproksimiĝi al tiuj iniciatoj kaj ilin kuraĝigi. Oni ofte trovas aliancanojn kie ni malplej atendas.
José Antonio del BarrioKongresa universitato ne havas prelegantojn
Dum la Internacia Kongresa Universitato kutime okazas naŭ prelegoj, el kiuj tri estas parto de formala kurso sub la aŭspicio de AIS, Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino. Fine de la kurso okazas ekzameno, kaj la sukcesintoj ricevas atestilon de AIS. Ĉi-jare la sekretario de IKU, Amri Wandel, du tagojn antaŭ la limdato havis nur kvin sinproponojn. Fine li decidis movi la limdaton de la 31-a de januaro al la 28-a de februaro.
Libera Folio: Kial estas tiel malmultaj sinproponoj ĉi-jare?
Amri Wandel: – Ĉi-jare la oficiala alvoko por IKU-prelegantoj aperis relative malfrue kaj verŝajne (mal)kontribuis ankaŭ la malproksimeco de la UK al Eŭropo (el kiu venas la plimulto de la prelegantoj), la manko de konscio pri IKU kaj eble de potencialaj proponantoj en Sudameriko.
Kial IKU estas grava, kaj kial necesas ke estu altnivelaj kontribuoj?
– Evidente IKU estas la akademia flagŝipo de la UK kaj provizas prelegojn interesajn ankaŭ por multaj kongresanoj. Ĉiujare la IKU-komisiono zorgas, per profesia kaj rigora prijuĝa procezo, ke nur la plej taŭgaj prelegoj kaj prelegantoj estu akceptitaj. Por garantii signifan selektadon kaj sufiĉe altan nivelon estas grave ke estu pli da proponoj ol efektive elektotaj prelegoj. Ideale la proporcio estu almenaŭ duoble pli da proponoj ol da lokoj. Pli pri la valoro kaj historio de IKU eblas legi en la retejo de UEA kaj en la artikolo Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato en la verko La Arto labori kune.
Kiu povas proponi kontribuon kaj kiel tion fari?
– Ĉiu kiu havas interesan temon rilatan al sia profesio aŭ okupo kaj povas alloge prezenti ĝin al laika publiko, estas bonvena proponi prelegon. Oni sendu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, sume ne pli ol unu paĝon, al la IKU-sekretario (prof. Amri Wandel, amri@huji.ac.il) ĝis la limdato. La elektotaj prelegantoj ricevos honorarion de 260 eŭroj.
– Oficiala invito estis publikigita en la decembra numero de revuo Esperanto kaj en Gazetara Komuniko meze de novembro 2013. La invito specifas ke la prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ proponoj pri aliaj temoj.Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari
Iam la eldonkvanto de la revuo superis 2.000, sed post la jarmilŝanĝo la kvanto de pagitaj abonoj rapide malkreskis, kaj en 2010 ĝi estis nur 597. Fine de 2010 ekoficis la nova ĉefredaktoro Rogener Pavinski, kaj la kvanto de abonantoj denove ekkreskis.
Laŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, la eldonado de Kontakto preskaŭ ĉiam estis deficita, kaj tial plurfoje aperis proponoj simple malfondi la revuon.
– Plej serioza la minaco estis komence de la 90-aj jaroj, kiam Hans Bakker kiel financa estrarano de UEA pledis por fini ĝian eldonadon. Kun la apogo de la Centra Oficejo TEJO sukcesis savi la pluvivon de sia revuo per radikala grafika kaj redakta reformo, realigita de Francisco Veuthey kiel nova redaktoro.
Veuthey redaktis Kontakton dum kvin jaroj (1992-1997), kaj ĝuste dum lia oficperiodo la kvanto de abonoj superis 2.000. Poste ĝi malkreskis rapide, sed la deficito ne iĝis tro granda, ĉar oni sukcesis ŝpari monon presante la revuon unue en Bulgario kaj poste en Pollando. Tamen poste la sendokostoj en Pollando draste altiĝis, kaj la presado kaj ekspedado nun denove okazas en Nederlando.
– En 2012 la eldonado de Kontakto estis deficita je ĉ. 3.000 eŭroj. Por eviti deficiton en 2013, kaj ankaŭ por reĝisdatigi la aperadon de la revuo, la numeroj 5 kaj 6 estis eldonitaj kiel unu 36-paĝa kajero. Dank' al tio la en- kaj elspezoj en 2013 estis en ekvilibro, klarigas Buller.
La unua numero de Kontakto aperis en 1963, do 2013 estis jubilea jaro por la revuo, kaj por festi ĝin la kvanto de koloraj paĝoj estis duobligita al 16 el sume 24 paĝoj en ĉiu numero. En la jaro 2014 tamen la kvanto de koloraj paĝoj devos denove ŝrumpi, diras Rogener Pavinski:
– La fakto estas ke por teni la duoblan kvanton de la koloraj paĝoj (kiu estis enkondukita por la jubileo 50-jara de Kontakto), ni devus havi kreskon de abonantoj, kaj tio ne okazis.
Libera Folio: Kial laŭ vi denove malkreskis la kvanto de abonantoj?
Rogener Pavinski: – En 2012 ni havis sufiĉe grandan kreskon de la abonantoj. Por tiu jaro ni faris tre bonan kampanjon, ni donacis senpagajn T-ĉemizojn al tiuj, kiuj frue aliĝis al TEJO aŭ abonis la revuon. Por 2013 ni ne ion specialan faris. Kaj en 2013 fakte ne estis renovigita 40-nombra kolektiva abono de Esperanto-Asocio en San-Paŭlo. Tio estas preskaŭ duono de la 100 abonantoj, kiuj forfalis pasintjare. Tamen, kolektivaj abonoj apenaŭ estas enspezigaj.
Ĉu plu eblas fari ion en 2014 por relogi abonantojn?
– Ĉi-jare ankaŭ ne estis sufiĉe da tempo por elpensi iun kampanjon, kaj denove allogi per T-ĉemizoj ne ŝajnis tre interesa ideo, sed evidentiĝis ke kelkaj homoj bezonas ion tian, kaj estas allogataj de tiaj kampanjoj. Ni daŭre planas plibonigi la revuon, enkonduki kelkajn novajn rubrikojn, sed eble la plej interesa novaĵo estas ke ni baldaŭ lanĉos muzikan konkurson, kiu celas plenigi truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" de la Belartaj Konkursoj de UEA.
– Rilate al abonantoj, mi pensas ke la revuon Kontakto devus ricevi ĉiuj membroj de UEA. Do ne nur la membroj kun ĝis 29 jaroj ĉar Kontakto ne estas nur junulara revuo. Mi pensas ke la plejmulto de la membroj tion aprobos. Tiuj, kiuj ne ŝatus ricevi ĝin povus tion elekti, same kiel oni nun faras por la revuo Esperanto.
Sed dissendo al ĉiuj kostegus ja, de kie preni la monon? Ja jam nun eblas aboni aparte.
– Oni plialtigus la kotizon. Se oni presas pli da revuoj, la unuopaj kostoj falas. La aldona sumo ene de la kotizo estus malpli granda ol aparta abono.
Simpla abono de Kontakto nun kostas de 12 ĝis 24 eŭroj, depende de la lando.Carlo Minnaja redaktos Literaturan Foiron
Carlo Minnaja estos ĉefredaktoro dum 2014. Pri la enpaĝigo respondecos Perla Martinelli, rakontas la retejo de la Esperanta Civito.
La solvo estas provizora, kaj la definitiva decido pri ĉefredaktoro por la trijara periodo 2015-17 estos farita poste. Unu plia kandidato jam anoncis sin, laŭ la retejo de la Civito.
Fonto: HeKo
Nova misfunkcio en la TEJO-retejo
TEJO delonge havas problemojn pri siaj retaj servoj. Dum la jaro 2012 la retejo de Pasporta Servo dum longaj periodoj ne estis atingebla, kaj eĉ kiam ĝi fine estis restarigita, restis gravaj mankoj en ĝia funkciado. La ĉefa retejo de TEJO longe aspektis kiel diverslingva salato, kun miksitaj tekstoj en plej neatenditaj lingvoj.
La ĉefa problemo laŭ Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO, estis la eksmodiĝo de la enhav-administra sistemo Drupal, kiun ĝis nun uzis la retejo de TEJO. Post aktualigo de Drupal estis bezonata kompleta renovigo de diversaj aliaj eroj en la malnova retejo, por ke ili bone kunlaboru kun la nova versio de la enhav-administra sistemo.
En novembro 2013 Łukasz Żebrowski klarigis, ke la problemoj en la retejo de Pasporta Servo estos riparitaj post la jarŝanĝo, kaj efektive tuj post la novjaraj festoj io okazis: la retejo tute ĉesis funkcii.
La 2-an de januaro en la retpoŝta listo UEA-membroj aperis demandoj pri la neatingeblo de Pasporta Servo - anstataŭ la retejo videblis nur anglalingva mesaĝo, laŭ kiu la koncerna retkonto estis nuligita.
– Ni ĵus ekhavis iujn problemojn kun servilo. La volontulo jam laboras pri tio, respondis Łukasz Żebrowski al demando de Libera Folio en la sama tago.
La laboro kondukis al tio, ke malaperis la tuta retejo de TEJO, kaj la anglalingva mesaĝo post iom da tempo estis anstataŭita de mallonga informo en Esperanto: "Aliro malpermesita." Jam de deko da tagoj nenio alia videblas en la retejo de TEJO.
Dimanĉe, la 12-an de januaro, Łukasz Żebrowski klarigis al Libera Folio, pri kio temas:
– Ĉar tio ne estis niaj unuaj problemoj en tiu servilo, ni decidis ŝanĝi ĝin al alia. Enkonduki tiun solvon daŭras pli longe ol reŝalti retejojn en la nuna servilo, sed aliflanke la solvo ne estos nur portempa, do certe indas nun atendi.
Laŭ li, la retejo devus ekfunkcii ene de du tagoj:
– Momente ni intencas elŝuti la datumojn de la malnova servilo. Lunde ni laŭplane alŝutos ilin al la nova. Se ne okazos iuj neatenditaj problemoj, la retejoj funkcios marde. La nova servilo estos alitipa ol la nuna. Temos pri VPS-servilo. Tamen kion tio signifas – mi verdire ne scias, sed mi fidas al niaj ĉi-temaj kompetentuloj.
Tamen, en merkredo daŭre nenio funkciis, kaj Libera Folio faris novan demandon pri la progreso de la ĝisdatigo.
– Akirado de nova servilo daŭris iom pli ol atendite. Nun finiĝas la alŝutado de datumoj al la nova. Tio devus finiĝi ene de unu horo. Dume estas entreprenataj paŝoj por transmeti la domajnojn, tamen malfacilas ankoraŭ pritaksi la tempon, respondis Łukasz Żebrowski
Lia espero en merkredo estis, ke ĵaŭde la 16-an de januaro tamen ĉio refunkcios:
– Nun plej verŝajna plano estas, ke la retejoj mem funkcios morgaŭ, sed ja ĉio dependas de tio ĉu ni havos iujn neatenditajn problemojn aŭ ne. Plie povas okazi ke sub niaj domajno-nomoj ili ne aperos samtempe ĉie, ĉar la domajno-nomoj estas diversritme aktualigataj en domajnserviloj en la mondo.Esperanto ekhavis novan vizaĝon
Meze de oktobro Fabrício Valle estis elektita la nova redaktoro de la revuo de Universala Esperanto-Asocio, la plej prestiĝa kaj disvastiĝinta periodaĵo en Esperanto.
Li mem dum jardeko ne membris en UEA. Por ekhavi superrigardon pri la revuo, kiun li ekredaktas, li tial devis pruntepreni kelkdek numerojn de la revuo en la biblioteko de loka Esperanto-asocio, li rakontas en sia blogo.
La novan aspekton de la revuo fasonis la brazila neesperantista reklamgrafikisto Cleber Lemes Brito. La aspekton de la nova kovrilpaĝo elektis la estraro de UEA inter kelkaj proponoj. La revuo nun denove portas sian oficialan nomon "Esperanto", sen la aldono "revuo", ial aperinta dum la deĵoro de la antaŭa redaktoro.
Laŭ informo en la januara numero, Cleber Lemes Brito ankaŭ estonte enpaĝigos la revuon. UEA tamen havas kontrakton nur kun Fabrício Valle, kiu siavice trovis la neesperantistan grafikiston kaj pagos ties eventualajn estontajn servojn el sia honorario.
La redaktora kontrakto validas dum unu jaro, kaj plej laste en aŭgusto 2014 la estraro de UEA pritaksos la rezulton por decidi, ĉu fari novan kontrakton kun Fabrício Valle por la jaro 2015. La aranĝo similas al tiu, kiun UEA havis kun la antaŭa redaktoro, tamen kun la diferenco, ke la antaŭa redaktoro mem prizorgis ankaŭ la enpaĝigon.
Post la finredakto de la unua numero, Fabrício Valle en sia blogo pardonpetis pri la multaj fuŝoj, kiuj laŭ li enŝteliĝis la unuan numeron, pro "manko de zorge elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo". La reagoj de legantoj estis grandparte pozitivaj, eĉ se multaj miras pri la malapero de la gravaj rubrikoj "Laste aperis" kaj "Forpasoj".
– La grafika aspekto estas sufiĉe bona. Finfine ĝi falis en manojn de profesiulo, mirinde ke daŭris tiomege por ke ĝi renoviĝu... Ne ĉio tamen entute plaĉis, ekzemple, la kovrilo, sed tio estas detalo, komentas Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto.
Pri la enhavo li ankoraŭ ne povas multon diri:
– Mi apenaŭ povis legi, mi preferas atendi la paperan version. Sed videblas ke nova spiro alvenis kaj tio jam estas sufiĉe kontentiga kompare al la longa stagnado, kiun la revuo spertis!
Renato Corsetti, antaŭa prezidanto de UEA, konsentas:
– Grafike tre pli bona ol antaŭe. Enhave mi ne certas. Certe estas multaj malgrandaj novaĵoj, kaj tio estas io bona, sed mi ne scias, kiom longe oni sukcesos eviti longajn kaj tedajn artikolojn de estraranoj aŭ similaj rolantoj.
Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke ŝanĝoj en revuo povus logi pli da homoj aliĝi al UEA?
– Mi vidas multan entuziasmon en la reto kaj certe kelkaj homoj nove aliĝos, sed en la longa daŭro la homoj ne aliĝas al UEA, ĉar la revuo estas pli bela. Se la movado estas forta kaj antaŭeniranta (en tempoj kaj landoj, kiuj rigardas al la estonteco kaj al idealoj) ankaŭ UEA havas pli da membroj, sed en situacioj, kiel la eŭropa, kie oni sukcesis mortigi la idealan puŝon, nenio povas helpi.
Francisco Javier Moleón, eksa oficisto de UEA, estas iom kritika:
– Por mia gusto eble iom tro da koloro kaj vario sed kompreneble temas pri personaj gustoj. Ĝi sendube estas grafike multe pli alloga kaj enhavas multe pli da laboro kaj prizorgo ol la antaŭa, sed ĉu ankaŭ la "vera" enhavo atingas la saman nivelon, tion mi konstatos post legado de pluraj numeroj, mi celas: unusola numero estas tro malmulte por prijuĝi, pozitive aŭ negative. Almenaŭ, miaopinie, ses monatojn oni devos atendi.
– Ke la unuajn vortojn de redaktoro B mi trovas kompleta stultaĵo, tion mi povas jam nun diri. Eble li prefere tenu sin en la kulisoj, ĉar tiuj provoj spriti... nu, ankoraŭ ne vere konvinkas. Sed unu numero kaj unu artikolo, kiel dirite, estas malsolida bazo por definitiva juĝo. Cetere: la ĉefa organo de la Esperanto-movado vere ne estas loko por tekstoj celitaj al "komencantoj kaj komencintoj".
Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke pli leginda revuo povus logi pli da homoj aliĝi?
– Certe. Se la servoj de asocio aŭ entrepreno estas bonaj kaj taŭgaj al la homoj, aŭ almenaŭ interesovekaj kiel la revuo kun sia nuna aspekto kaj kreitaj esperoj, tute certe homoj aliĝos aŭ aĉetos varojn. Se ili ne estas bonaj, ili foriros. Tio estas tiom memevidenta, ke apenaŭ necesus debati.
– Kaj ĝuste tial mi siatempe trovis la aferon tiom nekomprenebla ĉirkaŭ la redaktora batalo: kiel eblas, ke kelkaj homoj, Corsetti ĉekape, povis argumenti, ke ne gravas la enhavo de la revuo, ke homoj ne aliĝas al UEA pro la revuo aŭ aliaj servoj... Por kio do oni aliĝas, simple por fordonaci la monon al senfunda puto? Tiukaze, kial oni entute proponas servojn? Proponu neniun bonan servon, kaj tamen plu enkasigu kotizojn, ĉar homoj ja ne aliĝas pro la servoj. Ĉu ni vere loĝas en la sama universo?
Libera Folio petis komenton de ĉiuj vivantaj eksredaktoroj de la revuo, sed nur István Ertl pretis komenti:
– Partoprenante Novjaran Renkontiĝon familian en Saarbrücken, mi tempis ĝis nun nur por rapida trafoliumo, kaj lego de 4-5 paĝoj. Mi aprezas la diversecon de la temaro, kaj aparte la kuraĝan elekton de politika (sed lingvorilata) temo pri kiu oni ne facile legas aliloke: la komunikaj aspektoj de la irana-usona konflikto.
Libera Folio: En kiu direkto vi esperus, ke la nova redaktoro evoluigu la revuon?
– Ŝajne li estas homo aŭskultema kaj adaptiĝema, kiu aktive esploras la emojn kaj intereson de la legantaro, kiujn la revuo atendeble spegulos. Li tuj klopodas formi viglan komunumon, kies kristaliĝa punkto estas la revuo.
Fabrício Valle mem diras, ke eventualaj pliaj ŝanĝoj en la aspekto kaj enhavo de la revuo tute dependas de la reagoj:
– Mi aŭskultos la legantaron, mi enketos pere de demandaro kiun mi preparas nun, mi atendas la taksadon de la estraro de UEA, mi atente legos konsilojn de fakuloj kiel vi ktp. Mi fakte ne scias kio ŝanĝiĝos. Kiel mi diris al vi en la intervjuo, la klientoj, tio estas, la legantaro de la revuo, la membraro de UEA diktos kio restos, kio ne.
En sia blogo la nova redaktoro pentras grandajn perspektivojn por la evoluo de la revuo: Miaopinie, por plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, ekstraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp.
Libera Folio: Ĉu efektive en la buĝeto de UEA estas mono por pliigo de la paĝonombro kaj 12-a numero?
Fabrício Valle: –Tute ne, sed ĉio evoluas en la mondo! UEA baraktas kontraŭ financaj malfacilaĵoj, sed kiu povas aserti ke ĝi ne kapablas reagi, kiel fenikso? Eble nur la eternaj kritikantoj ne kredas pri tiu reago.
Libera Folio demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kio laŭ li necesus, por ke finance eblu realigi la revon de la nova redaktoro pri pli da paĝoj kaj numeroj.
Osmo Buller: – Tio povus fariĝi ebla, se la abonantaro ege kreskus. En 2013 estis ĉirkaŭ 2.970 abonantoj, sed necesus pli ol 4.000, antaŭ ol povi pensi pri pli da paĝoj kaj numeroj. La kresko de pres- kaj sendokostoj estus granda kaj sekve la enspezoj devus multe kreski por financi tion.
La unua ĉi-jara numero de la revuo elŝuteblas en la retejo de UEA