Libera Folio
Rekorde granda komitato de TEJO
En la nova komitato de TEJO estas sume tridek komitatanoj A, kiuj reprezentas landajn sekciojn. Estis konfirmita la elekto de komitatanoj por sep landaj sekcioj, kiuj ne estis reprezentitaj dum la antaŭa oficperiodo: Ĉinio, Danio, Irano, Madagaskaro, Nepalo, Norvegio kaj Togolando.
Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, unuavice ĝuste pro la landaj sekcioj la komitato de TEJO nun estas pli granda ol dum multaj jaroj.
– Se ili aktivas, ili facile alportas siajn reprezentantojn al TEJO. Due, temas ankaŭ pri aliĝado de novaj landaj sekcioj – pasintmandate Meksika Esperanto-Junularo estis reprezentita por la unua fojo. Nun aldoniĝis komitatano de la antaŭnelonge aliĝinta Landa Sekcio el Nepalo. Por kaj novaj kaj malnovaj landaj sekcioj certe gravas ankaŭ vidi la agadon de TEJO kaj ĝian utilon. Klare oni pli atentas pri nomumado de komitatanoj, se oni sentas la bezonon de TEJO kaj vidas eblon kaj havas emon kunlabori en ĝi, por ĝi.
Ankaŭ la aktiveco de la estraro de TEJO laŭ Łukasz Żebrowski havas signifon, por ke la landaj sekcioj ĝustatempe nomumu siajn komitatanojn.
– Ne ĉiuj sekcioj estas same facile kontakteblaj. Ĉiam okazas ke en kelkaj kazoj necesas provi diversajn kanalojn por atingi ilin.
Spite la laboron de la estraro, tri landaj sekcioj kiuj estis reprezentitaj en la komitato dum la pasinta mandatperiodo, ĝis nun ne valide nomumis siajn komitatanojn. Temas pri la asocioj en Finnlando, Japanio kaj Kroatio.
En Kroatio la jara asembleo okazos nur en oktobro, do la komitatano ankoraŭ ne povis esti nomumita. En Japanio la supera aĝlimo de la junulara asocio estas 35 jaroj, kaj oni nomumis komitatanon pli ol 30-jaran, kiu ne povis esti akceptita de TEJO, ĉar komitatanoj de TEJO ne povas esti pli ol 30-jaraj. Kial mankas komitatano de Finnlando ne klaras.
Jam en marto estis elektitaj kvar komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. Ĉar estis nur kvar kandidatoj por kvar postenoj, balotado ne okazis.
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la nova komitato?
Łukasz Żebrowski: – Tre grava tasko trafos la komitaton jam tre rapide. Temas pri la trijara strategio de TEJO. Ĝi estas tute nova dokumento, kiun TEJO ĝis nun ne kutimis havi. En lastaj jaroj ni tre progresis rilate al planado de nia agado. Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj la unujaraj laborplanoj de TEJO estis tre ĝeneralaj, 3-paĝaj dokumentoj. La lasta jam estis 14-paĝa kaj kresko estis ne nur kvanta, sed kompreneble ankaŭ enhava – ĝi multe pli precize difinis kion ni volas fari kaj kiel.
– Havante jam tiujn spertojn, ni provas fari sekvan paŝon kaj formale plani agadon de TEJO en trijara perspektivo. Kompreneble ĝis nun ankaŭ tia pli longperspektiva ideumado okazis, sed ĝi ne estis formale priskribita. Nun ni pretigos la strategion, kiu baziĝos sur la agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo, do same kiel ĉe UEA. Ni esperas ke post ĉi tiu nuna unua provo, ĝi fariĝos rutina maniero de planado en TEJO.
Libera Folio: Kiel granda parto de la komitatanoj laŭ via sperto efektive aktive partoprenas en la komitata laboro?
Łukasz Żebrowski: – Verdire mi neniam detale analizis tion. Mi pensas, ke almenaŭ duono de la komitatanoj estas regule aktivaj, do ekzemple kontribuas al cirkuleroj, ankoraŭ iom estas aktivaj de tempo al tempo, do okaze de retaj voĉdonoj aŭ okaze de iuj specife por ili interesaj diskutoj. Fine kutime estas ankaŭ kelketaj komitatanoj, kiuj apenaŭ kontribuas.
– Aliflanke, tiu rigardo tamen estas nekompleta, ĉar ja inter la ĉefaj taskoj de komitatano estas ankaŭ transdonado de informoj de TEJO al siaj landaj aŭ fakaj sekcioj, al membroj, do povas esti tiel, ke tiuj, kiuj estas malpli aktivaj internacinivele estas tamen aktivaj en siaj medioj kaj tion ni ja ne povas facile rimarki.
Libera Folio: Iom mirinde, en la listo de komitatanoj unu persono aperas dufoje, unue kiel komitatano por Slovakio, kaj poste kiel komitatano por Eurokka. Ĉu vere la sama persono povas samtempe reprezenti en la komitato du malsamajn organizaĵojn? Kaj voĉdoni dufoje?
Łukasz Żebrowski: – Jes, fakte, do la fizikaj personoj estas 42, sed 43 komitatanecoj. Efektive ni ne memoras antaŭe similan kazon kaj do trarigardinte la regularon kaj reglamentojn ni ne trovis kontraŭon de tia eblo – supozeble neniu antaŭvidis ĝin.
Krom nova komitato, TEJO baldaŭ ekhavos ankaŭ novan retejon, kies konstruata versio jam videblas en la reto.Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano
La ĉi-jara, rekorde granda grupo de studentoj partoprenos jam la sesan trijaran postdiploman studadon pri interlingvistiko en la universitato Adam Mickiewicz. El la sume 26 partoprenantoj sep venas el Brazilo, parte danke pro vojaĝ-subvencio de la usona fondaĵo ESF. Po tri studentoj venas el Hispanio kaj Pollando, po du el Slovakio kaj Svedio. El Irano kaj pluraj eŭropaj landoj venis po unu studento.
La unusemajna studsesio estis inaŭgurita la 20-an de septembro, kaj dum ĝi okazis ankaŭ la finaj ekzamenoj de sep malnovaj studentoj, kiuj prezentis siajn studfinajn eseojn. Aldone, kvin partoprenintoj de unujara instruista trejnado finis siajn studojn kaj ricevis atestilojn de ILEI.
Post la studsesio okazis interlingvistika simpozio, malfermita ankaŭ al neesperantistaj prelegantoj. La jam tria simpozio kontribuas al firmigo de la pozicio de interlingvistiko en la universitato.
La simpozion malfermis la vicrektoro de la universitato, kaj parolis ankaŭ la vicdirektoro de la lingvistika instituto. Prelegoj pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj interlingvistiko okazis en Esperanto, en la pola kaj en la angla.
Ankaŭ la postsimpozian bankedon krom malnovaj kaj novaj studentoj partoprenis pluraj universitataj gravuloj, kaj estis diskutata eventuala universitata subteno al ĉiujara interlingvistika simpozio.
– Nun, kiam forfalis la Esperanto-fako ĉe Universitato ELTE en Budapeŝto, la plej ampleksa kaj prestiĝa supera edukejo kie oni povas kleriĝi pri kaj en Esperanto, estas la Internaciaj Studoj de UAM en Poznano, diras István Ertl, kiu mem instruas tie Esperantan literaturon al multnacia studantaro.
Laŭ li, la ĉefan meriton pri la sukcesoj havas profesoro Ilona Koutny, kiu gvidas la interlingvistikajn studojn en Poznano ekde 1998.
– Ŝi kvazaŭ transplantis verdan kler-arbon el Hungario al Pollando. Niaj studentoj ofte verkas je scienca nivelo ‒ mi ĵus finis legi pli ol 90-paĝan studon de Anina Stecay pri “Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj”.
Post la studsemajno okazis la jam trideka Arkones (“Artaj konfrontoj en Esperanto”), kultura aranĝo, al kies programo kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.
Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo
Eŭropo multe strebas konservi diversecon kaj unikecon de lingvoj. Ĉi-aŭtune aperos en 17 lingvoj nova ilo por atingi tiun celon, la retpaĝaro lingvo.info. Ĉi tiu retejo iĝos unu el la plej modernaj kaj amuzaj retaj iloj por subteni plurlingvismon en la Interreto; ĝi celas oferti informojn pri ĉiaj lingvaj temoj kaj instigi emon lerni lingvojn.
La moto de EU estas “Unuiĝintaj en diverseco”, kaj tiu diverseco estas nenie pli evidenta, ol en la multaj lingvoj, kiujn ni parolas. Sed plej multaj el ni ne bone konas eĉ la lingvojn de la najbaroj, por diri nenion pri la lingvoj, kiujn parolas homojn en la alia flanko de nia kontinento. Kaj kio pri demandoj kiel “Kial la germana lingvo havas tiom da longaj vortoj?” aŭ “Kial italaj kantoj sonas tiel bele?”
La respondo al la unua demando nomiĝas vortfarado kaj ebligas krei vortojn kiel la faman Donaudampfschiffahrtselektrizitätenhauptbetriebswerkbauunterbeamtengesellschaft. La respondo al la dua demando estas pli simple elparolebla: verŝajne pro tio, ke estas tiom da vokaloj en la itala.
“La eŭropa lingva heredaĵo estas vera trezoro. Estas multaj interesaj lingvaj fenomenoj, kiuj ekzistas unu apud la alia. Ekzemple, la slovaka lingvo distingas tri genrojn, dum la najbara hungara tute ne havas genrojn! Ĝuste tiun diversecon ni strebis kapti en nia retejo kaj igi komprenebla por laŭeble plej larĝa publiko”, diras Maja Tišljar, kunordiganto de la projekto lingvo.info, kies beta versio de la senpaga prilingva retejo jam estas alirebla.
“Per tiu projekto ni ŝatus kontribui al konservado de la eŭropa lingva diverseco kaj montri al la eŭropanoj, precipe al la junuloj, ke lingvoj ne nur estas iloj por atingi celon, kio ili kompreneble ankaŭ estas, sed ke ili estas ankaŭ fascinaj, amuzaj kaj indaj celoj per si mem.”
Lingvistoj el tuta Eŭropo unuigis siajn fortojn en la projekto lingvo.info por produkti diversan kaj modernan ilon por interesiĝantoj pri lingvoj. La retejo jam estas disponebla en 17 lingvoj kaj la kreintoj planas aldoni pliajn lingvojn poste. La uzantoj povas tralegi Lingvopedion, kie ili trovos priskribojn de eŭropaj lingvoj, aŭ povas konatiĝi kun bazoj de lingvoscienco en la parto Babilono. "Lingvopolis" ofertas ligilojn al pli detalaj lingvaj priskriboj kaj lerniloj. La pli junaj uzantoj ĉefe interesiĝos pri la interaga lingva ludo "Lingvomania", ankoraŭ kreata por prifesti lingvan diversecon kaj veki intereson al plua malkovrado de la mondo de lingvoj.Laŭ la kreintoj de la projekto, unu el la plej gravaj ecoj de lingvo.info estas, ke ĝi estos disponebla en multaj EU-lingvoj, tiel solvante la problemon de manko de prilingvaj informoj en malpli uzataj eŭropaj lingvoj en la Interreto.
“Nia sperto sugestas, ke estas malfacile trovi kvalitajn kaj fidindajn informojn en la Interreto pri aliaj EU-lingvoj en nia propra lingvo kaj aliaj malgrandaj EU-lingvoj. Tio ne nur limigas homojn kun nesufiĉa kapablo en fremdaj lingvoj pligrandigi siajn sciojn kaj komprenon, sed ankaŭ kreas obstaklojn kontraŭ lingva kaj kultura diverseco. Lingvo.info estas grava paŝo por solvi ĉi tiun problemon”, diras Maja Cimerman Sitar, redaktorino de la paĝaro kaj estrino de la Asocio por Eŭropa Konscio, kiu estas slovena partnero de la projekto.
Lingvo.info estas financata de la Eŭropa Komisiono kaj kunigas 9 partnerojn el 7 landoj. La partneroj laborantaj pri la projektoj ĉiuj havas ampleksan sperton en diversaj lingvaj agadoj en siaj landoj: Germanio, Belgio, Slovakio, Pollando, Danio, Slovenio kaj Litovio. Tia interkultura partnereco ebligas taksi la enhavon de la retejo laŭ diversaj perspektivoj kaj kulturaj fonoj, kaj tiel certigas, ke ĝi estos liverita en plej taŭga maniero por ĉiu lando.
La projekto lingvo.info celas doni informojn pri lingvoj kaj subteni plurlingvismon en la Interreto. La fina produkto de la projekto estos multlingva retejo, kiu lanĉiĝos fine de la jaro 2014. La retejo lingvo.info estos moderna, interaga kaj interesa reta ilo por instigi eŭropanojn lerni lingvojn, provizi utilajn materialojn por instruistoj, subteni ekzistantajn retajn kursojn kaj montri, kiel interesaj kaj amuzaj lingvoj povas esti.
Gazetara komuniko de EEU
La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo
Inter la unuaj decidoj de la nuna estraro de UEA estis trovi novan redaktoron por la oficiala gazeto de la asocio. Ekde 2002 la revuon Esperanto redaktis Stano Marček, sed tuj post sia elektiĝo en 2013 la estraro gvidata de Mark Fettes decidis ne longigi lian kontrakton.
– Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion, klarigis tiam Mark Fettes en intervjuo kun Libera Folio.
La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo intime ligiĝis kun la plano pri profunda renovigo de la retejo, li aldonis.
– Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, "kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio."
Kiel nova redaktoro en oktobro 2013 estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.
– Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero, Mark Fettes komentis en gazetara komuniko.
La elekto vekis iom da miro precipe en Brazilo, kie oni atentigis, ke la nova redaktoro dum longa tempo troviĝis flanke de la organizita movado. En intervjuo kun Libera Folio Fabrício Valle konfirmis, ke li jam de jardeko ne membras en la asocio, kies revuon li redaktos, sed li ja promesis aliĝi al ĝi.
Unuafoje dum la historio de UEA, la redaktoro de la revuo nun troviĝas ne nur ekster la Centra Oficejo, sed sur tute alia kontinento. Krome la enpaĝigon ekprizorgis ne la nova redaktoro mem, sed neesperantista grafikisto en alia parto de Brazilo. La aranĝo kondukis al pliiĝo de eraroj kaj foja neakurateco. Interalie estis forgesita la aperigo de la ĉiujara estrara raporto.
La aspekto de la revuo post la ŝanĝo de la redaktoro iĝis tre bunta, sed la enhavo ne kontentigis ĉiujn – evidente ankaŭ ne la estraron. Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis "eksperimentaj". Pli bonan revuon li promesis venontjare – se la estraro renovigos lian kontrakton.
Pri eventuala daŭrigo de la kontrakto la estraro de UEA devis decidi antaŭ la fino de aŭgusto. Libera Folio jam en la lastaj tagoj de aŭgusto kontaktis la estraron kaj ĝeneralan direktoron de UEA por ekscii, kiel statas la afero. Respondo de la prezidanto de UEA venis nur la 10-an de septembro, post du memorigoj.
Montriĝis, ke la estraro efektive ne estas kontenta pri la enhavo de la revuo, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de Fabrício Valle je plena jaro. Anstataŭe oni prokrastis la decidon ĝis marto. En sia respondo, sendita al Libera Folio kaj al la komitato de UEA, Mark Fettes klarigas la kialojn:
– La nova redaktoro enkondukis novan grafikan aspekton kaj alian stilon kaj emfazon en la enhavo. La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA.
Antaŭ ol fari la finan decidon, la estraro volas doni al la redaktoro la ŝancon plibonigi sian laboron. Tial oni nun donas al Fabrício Valle kontrakton por la unuaj sep numeroj de la venonta jaro.
– Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj. Fabricio Valle esprimis komprenemon pri tiu decido de la Estraro, kaj konfirmis sian volon daŭrigi sian laboron en 2015 sub tiuj kondiĉoj, Mark Fettes skribas en sia mesaĝo.
Li ne respondis al kompletigaj demandoj de Libera Folio. En la diskutejo de la komitato de UEA, la multjara oficisto de UEA kaj provleganto de la revuo Rob Moerbeek komentis, ke ankoraŭ estas espero, kaj ke Fabrício Valle promesis "restudi la lingvon".Fettes: ”Tro frue diskuti elekton de direktoro”
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA por ekscii interalie, kiam la estraro intencas komenci la laboron por trovi novan ĝeneralan direktoron, kiel oni faros la elekton, kaj kiajn postulojn oni intencas starigi. Mark Fettes tamen ne volis respondi.
Mark Fettes: – La demandoj estas bonaj, sed antaŭtempaj. La mastruma subteamo jam iom diskutis la venontajn paŝojn, sed ni ne havas pretajn respondojn al ĉio ĉi. Mi povas rediri, kion ni jam diris post la marta estrarkunsido: La administra situacio en la Centra Oficejo estas stabila, sed komenciĝis planado por la emeritiĝo de la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en aprilo 2016. La Estraro provos aranĝi la aferojn tiel, ke la posteulo de Buller estu elektita ĝustatempe por povi kunlabori kun li dum pluraj semajnoj, faciligante la transdonon de plej diversaj informoj kaj konsiloj pri la mastrumado de la Asocio. Tio signifos komenci la serĉadon frue en la jaro 2015. En tio vi rajtas subkompreni, ke ni efektive serĉos posteulon ekster la nuna oficistaro.
Osmo Buller mem tamen pretis respondi al la demandoj de Libera Folio – parte la samaj, kiej tiuj starigitaj al Mark Fettes.
Libera Folio: Precize kiam vi emeritiĝos?
Osmo Buller: – Mia lasta tago antaŭ la emeritiĝo estos la 11-a de aprilo 2016, sed pro neuzitaj feritagoj mi ĉesos labori iam en februaro.
Kion vi planas fari post via emeritiĝo? Ĉu interesus vin iel aktivi en la gvidorganoj de UEA?
– Mi reiros al mia naskiĝloko en Finnlando kaj okupiĝos pri aferoj, kiujn mi neglektis dum mia tempo ĉe UEA, eble komencante per libroj, kiujn mi aĉetis kiel knabo kaj ankoraŭ ne legis. En UEA sufiĉos por mi esti delegito en Taivalkoski.
Supozeble al nova ĝenerala direktoro povus multe utili ia transdono de viaj spertoj, kaze ke kiel direktoro ne estos elektita unu el la nunaj oficistoj? Kiam laŭ vi necesus, ke la nova direktoro tiukaze eklaboru, por ke la laboro de la Centra Oficejo kaj de la asocio ĝenerale ne estu perturbita pro la ŝanĝo de direktoro?
– Nu, la laboro estas tiel kompleksa, ke eĉ jaro da kunlaboro kun la antaŭulo apenaŭ sufiĉus por ensorbi ĉion necesan. Estis alie, kiam mi transprenis la postenon de Simo Milojević, ĉar antaŭe mi longe estis direktoro de la CO. En 2001 oni tamen decidis ne plu havi oficejan direktoron. Tio estis eraro.
Kiujn kriteriojn laŭ vi oni devus starigi ĉe la elekto de nova ĝenerala direktoro?
– Mi lasas tion al la bontrovo de la estraro. Mi diru nur, ke dika haŭto kaj ordinara prudento necesas en tiu ĉi funkcio. Ilin forgesas tiuj, kiuj sen multa konekto kun la realo teoriumas pri ideala direktoro.
Laŭ via persona sperto, kiajn ŝanĝojn en la taskaro de la ĝenerala direktoro, en la tuta organizo de la laboro en la Centra Oficejo kaj en la rilatoj inter la oficistoj kaj la elektitaj gvidorganoj de UEA vi rekomendus?
– Ankaŭ pri tio mi ne emas tro detali, sed mi neniam kaŝis, ke plej volonte mi vidus revenon al la situacio ĝis 2001 kun du direktoroj kaj redaktoro en la CO. Mi estas konvinkita, ke tiel estus plej bone por UEA, sed tio ne kongruas kun la kredoj, kiuj nun regas. Estas iom bizare, ke Giorgio Silfer komprenas pli bone ol multaj membroj de niaj gvidorganoj, kiom gravas al UEA forta Centra Oficejo.
De tempo al tempo leviĝas la demando, ĉu la Centra Oficejo devus situi en alia urbo ol Roterdamo. Kiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn donus ŝanĝo de situo?
– Ĉe tiu demando oni emas pensi nur pri salajroj, sed la afero estas pli kompleksa. Pluraj estraroj jam komparis la plusojn kaj minusojn de Roterdamo kaj iu alia loko. Ĉiam la bilanco estis pozitiva por Roterdamo. Ne temas nur pri kostoj. Gravas ankaŭ, ke Nederlando estas socie kaj ekonomie stabila kaj libera lando, facile atingebla kaj kun solida infrastrukturo. Tiuj estas firmaj faktoj, sed kostoj estas kapricaj kaj efemeraj. Ekzemple, antaŭe UEA presigis siajn revuojn kaj librojn en Orienta Eŭropo, sed poste la prezoj de presado kaj afranko tie tiom plialtiĝis, ke ni devis revenigi tiujn laborojn al Nederlando.La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo
Libera Folio: Kiel progresas la planata renovigo de la retejo de Pasporta Servo?
Roy McCoy: – Temas pri tuta refaro, mi kredas. Batisteo, la precipa programisto, anoncis en julio ke li ne povos rekomenci la laboron super la retejo ĝis septembro. Ĉar ankaŭ aliaj pro pluraj kialoj ne povis prilabori la aferon tiutempe, mi tiam anoncis "somerajn PS-feriojn" ĝis septembro.
Kiuj estas la ĉefaj problemoj pri Pasporta Servo nun?
– Plej elstara, mi kredas, estas la daŭra neeblo manipuli la datenojn en sufiĉe konvena maniero. La problemo de kaptiteco en la ne plu funkcianta malnova versio 5 de la reteja sistemo Drupalo restas nesolvita – pro tio la tute nova retejo.
Kiel statas la afero pri papera eldono, ĉu restas iuj teknikaj malhelpoj por ĝia baldaŭa apero?
– Nu, ni ja volas ĝisdatajn kaj fidindajn datenojn, kaj malkonvenas aranĝi pri tiuj sen ke aktuala retejo estu adekvate funkcianta. Ni ĉiuokaze povos fari libron, sed ni volas ke ĝi estu bona libro.
Kiu estas la planata tempo por la apero de la papera listo de gastigantoj?
– Mi volis kaj daŭre volas en la komenco de la jaro, do en januaro aŭ eble februaro. Aliaj parolas pri marto aŭaprilo. Kun tiaj ĝeneralaj deziroj kaj ambicioj, mi estas relative fida, ke ĝi aperos almenaŭ en la unua duono de la jaro, kaj espereble en la unua kvarono.
Kiam vi antaŭvidas, ke oni havos plene funkciantan retejon?
– Mi ne scias. Tiu demando estas pli taŭga por Batisteo.
Libera Folio: Bone. Batisteo, ĉu vi povas diri ion pri tio, kiam Pasporta Servo denove havos plene funkciantan retejon? Kaj ĉu oni efektive devas rekonstrui la tuton ekde nulo, ĉar ne eblas ĝisdatigi Drupalon?
Baptiste Dartheney: – Rekonstrui retejon ekde nulo estas investo por la futuro. Mi regas Pitonon kaj Dĵangon, kaj tia retejo estos multe pli uzebla ol la drupala. Nuntempe, estas malfacile diri kiam pretos la retejo. Mi, aŭ ni, planas flue programi, do estos unue uzebla retejo baldaŭ, kaj post kelkaj monatoj estos pli da funkciaĵo. Mi pensas, aŭ esperas, ke estos publike testebla versio en oktobro.
Forpasis Evaldo Pauli
Pauli diplomiĝis pri filozofio kaj poste instruis ĝin dum sia tuta vivo. De 1955 ĝis 1985 li estis profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino. De 1970 ĝis 1977 li instruis ankaŭ ĉe la Universitato de "Vale do Itajaí" (UNIVALI). Li membris en la Brazila Akademio de Filozofio, en la Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino, en la Beletra Akademio de Sankta Katarino kaj en la Akademio Internacia de Sciencoj San-Marino. En la periodo 1950-1967 li estis ankaŭ katolika pastro.
Komence de la 1980-a jaroj Pauli energie ekorganizis filozofian agadon en Esperanto. En la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 li fondis Filozofian Asocion Tutmondan, kies prezidanto kaj ĉefa motoro li ĉiam restis. Samjare li lanĉis la filozofian revuon Simpozio, por kies eldonado li starigis la Kulturan Fondaĵon Simpozio. Ĝis 2007 aperis 47 numeroj. Sur la paĝoj de tiu revuo Pauli komencis grandan projekton de filozofia enciklopedio en Esperanto. Krom multaj libroj en la portugala, li aperigis Esperante la verkojn Rekta pensado(1984), Pri dubo kaj certeco (1984), Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985). Li verkis ankaŭ la lernolibron Baza Esperanto / Esperanto básico (1985).
Ekde 1984 Evaldo Pauli estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri filozofio. De 1986 ĝis 1992 li reprezentis Brazilan Eperanto-Ligon en la Komitato de UEA. En 2002 li estis elektita Honora Membro de UEA.
Gazetara komuniko de UEA
La Esperanta Vikipedio atingis 200.000 artikolojn
En merkredo, 13-a de aŭgusto 2014, la Esperanta Vikipedio atingis la nombron de 200.000 artikoloj. Per tio la enciklopedio en la internacia lingvo havas lokon 33 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio.
La 200.000-a artikolo temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt ekde la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.
En la redaktado de la Esperanta Vikipedio partoprenis proksimume 356 aktivaj uzantoj en la lastaj 30 tagoj. De ĝia fondo entute 96.549 uzantoj plenumis 5.593.130 redaktojn.
La enciklopedio estis fondita en decembro 2001, kiam Chuck Smith kunlaboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb pri baza Vikipedio de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio estis publikigita la 2-an de januaro 2002, jam kun pli ol 300 paĝoj.
Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.
Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio. Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj artikoloj, GramTrans kaj Vikitradukilo, rakontas vikipediisto Thomas Guibal en komuniko sendita al Libera Folio. Ni petis lin respondi al kelkaj kompletigaj demandoj.
Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke la kvanto de artikoloj en la Esperanta vikipedio atingu daŭre novajn rekordojn?
Thomas Guibal: – Daŭra kreado de novaj artikoloj ne estas absoluta celo de la enciklopedio, sed bona kaj utila indikilo pri ties sano. Nu, prave, kelkaj uzantoj ja preferas redakti grandan nombron da artikoletoj (la 200.000-a, pri asteroido, estas perfekta ekzemplo), kun la espero atingi novan "mejloŝtonon" kiel eble plej rapide, dum aliaj preferas verki aŭ traduki pli longajn tekstojn, kiuj espereble akiros rangon de "legindaj" aŭ eĉ "elstaraj artikoloj". Ĉiukaze, ambaŭ strategioj kaj kontribuantoj estas same altvaloraj por la projekto, ĉar ili helpas al la plibonigo de diversa kaj eksterordinara kunlaboraĵo.
– Cetere, novaj rekordoj utilas por la ekstera renomo de Vikipedio en Esperantio kaj do por la rekrutado de novaj volontuloj.
Kiel granda parto de la lastatempaj novaj artikoloj estas aŭtomate kreitaj?
– Laŭ mia scio ne plu estas aŭtomata kreado de novaj artikoloj en Vikipedio jam de multaj jaroj : tiam, precipe antaŭ 2008 kaj la 100.000-a artikolo, oni uzis robotojn por amase krei artikolojn en kelkaj kategorioj, ekzemple italaj komunumoj. Tion oni rezignis pro la malbonkvaliteco de la generitaj tekstoj. Nun ĉiu unuopa artikolo bezonas homan intervenon (do inkluzive de la 200.000-a, al kiu ĝia kreinto ŝajne dediĉis dek minutojn, konsiderante la horon de lia antaŭa kreaĵo). Oni atentu, ke aŭtomataj tradukiloj kiel Vikitradukilo povas ja asisti kelkajn uzantojn, precipe novparolantojn, sed ne generas sufiĉe bonkvalitajn tekstojn por senpera kaj aŭtomata publikigo.
Kion povas fari novulo, kiu volus kontribui al plibonigo de la esperanta Vikipedio?
– Vikipedio bezonas kaj kore bonvenigas novulojn ! Por bona komenco sufiĉas krei novan konton kaj sekve iri al la komunuma portalo, kie vi lernos pri la plej bazaj reguloj. Aŭ rekte al la helpopaĝo Kiel kontribui.Tute ne necesas ampleksa scipovo pri komputiko. Ĉiu ajn esperantisto kapablos redakti la paĝon pri sia lando/urbo/preferata fako/ktp apenaŭ post kelkaj minutoj. Teĥnikaj aŭ enhavaj problemoj estas libere kaj amike diskutataj en nia "Diskutejo".
Kion eblus fari por altigi la ĝeneralan kvaliton de la artikoloj? Kaj kiom da esperantistoj regule kontribuas al Vikipedio?
– La rimedo por pli bona kvalito neniel estas enigmo : la plej sukcesaj Vikipedioj, kiel la angla aŭ la franca, havas multe pli grandan bazon da aktivaj uzantoj. Kompreneble estas malpli da esperantistoj ol anglalingvanoj aŭ franclingvanoj en la mondo. Se vi tamen konsideras ke al Vikipedio averaĝe kontribuas apenaŭ 200 aŭ 300 uzantoj ĉiumonate - inter kiuj eble nur kelkaj dekoj plenumas signifan nombron de redaktoj – tiam evidentiĝas, ke nia enciklopedio kun la helpo de aliaj esperantistoj povus plibeliĝi en la plej mirinda maniero!Flarante tri aferojn pri la universaleco de UK
1. La Nitran ironion
…Ĉar el la alia duono de la mondo, mi flaras ironion. Grandan ironion.
La julia-aŭgusta Esperanto aperigas la artikolon UK estu vere universala. Kie estas la "universaleco", aŭ nome la emo tutmondiĝi, de ‘Universala’ Esperanto-Asocio (UEA) en sia decido okazigi ĝin en Nitra?
Ĝis nun UK neniam okazis en Portugalio kaj entute nur dufoje en la Iberia duoninsulo (tamen nur en Hispanio), sed ĝi okazis jam amason da fojoj en la proksimeco de Nitra (ekzemple en Prago, Vieno, Budapeŝto, Zagrebo, Varsovio, Bjalistoko). En neniu alia regiono de la mondo la esperantistoj havis same ofte la eblecon partopreni en UK en proksima urbo.
Laŭ iuj, Nitra ja devis esti elektita ĉar ĝi situas pli 'centre' ol Lisbono. Tamen, oni ne povas elekti kongresurbon surbaze de tio, ĉu ĝi situas centre aŭ ne. Universala Kongreso, laŭ ĝia nomo, devas iri de urbo al urbo kaj lando al lando, tial ĝia urbo ne povas esti elektita laŭ tio, ke la urbo situas 'centre'. Centre de kio? Ĉu Eŭropo? Universala Esperanto-Asocio estas universala.
Estus ankaŭ subteno al tutmondeco, ne nur de UEA, sed ankaŭ de Esperantistoj, se okazus UK en Lisbono, ĉar ĝi estas preskaŭ ankoraŭ ne vizitita laŭ la Esperantista vidpunkto. (Ĉu tion ne konsideris la estraranoj?) Aliflanke estas Nitra, kiun jam multfoje vizitis homoj partoprenintaj la UK kaj Somerajn Esperanto-Studadojn (SES) okazintajn ĉe la proksimaj lokoj. Do, Lisbono estus tute nova vizitindaĵo, kiu laŭ mi multe allogas historie ktp. Ĝi estas pli facile atingebla ol Nitra, kvankam mi ne emfazas, ke atingebleco estu decida kriterio.
Rilate, se temas pri atingebleco: ĉu ili ne pripensis la ŝancon, ke pli da afrikanoj povus ĉeesti la Universalan Kongreson pro tio, ke ĝi relative pli proksimas al Afriko (nome al Togolando, Benino, ks. landoj kie estas bona Esperanto-movado), ol tiu nun prifierata Nitra? Ili ne estus tiom multaj, sed certe estus pli multaj en Lisbono ol en Nitra. Se oni volas helpi la afrikanojn, kial ignori la ŝancon iom proksimigi UK al ili?
Kaj kial la rekomendon de la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller okazigi la Kongreson en Lisbono ignoris la Estraro? Ja ne li decidas pri tio, sed ĉu la estraranoj estis tiel ĉiosciaj, ke ili subtaksis la vortojn de s-ro Buller kaj Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) kiuj persone iris tiuloken kaj esploris?
Estas strange, eĉ ke la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) rekomendis Nitra, aŭ fakte aŭdacis rekomendi iun urbon ĉi-kaze ke la du proponoj venis el siaj du membrolandoj! Unue, mi emfazas, kiel diris la artikolo, ke ĉar la du urboj estas eŭropaj. Ili devis esti neŭtralaj pri tio, alie ili atendu iajn kontraŭagojn el la portugala Esperanto-movado (se ili estus tiel afablaj ne fari tion, feliĉiĝu). Estas hontinde, ke eĉ mi, hazarda senkulpulo, hontas.
Kiel aziano mi ĉiam sopiras ke la Universala Kongreso paŝon post paŝo plitutmondiĝos. Tamen ne rekte havas efikon al ni azianoj la estrara decido elekti Nitra, agi kontraŭ la tutmondeco mian koron ŝiras. Mi tamen ne diras, ke Nitra ne rajtas esti elektita, ĉar ĝi ja estis propono (kvankam laŭ mi ĝi estas en malbona situacio konkurenci kun Lisbono). Jen do la aferoj, kiujn devis serioze konsideri la Estraro antaŭ ol elekti Nitra.
2. Maltrankvilon, antaŭrigardante estontecen?
Alia afero, kiu kaŭzas ŝtormeton en mia koro, estas la pli kaj pli fortiĝanta kampanjo por okazigi la 102-an UK (2017) en Montrealo. Kvankam mi ne tre frue blokas la ideon, ĉar ties organizantoj fakte ankoraŭ ne submetas formalan proponon pri Montrealo, mi ja estas esperoplena pri la ŝanco, ke ĝi okazos en Sudkoreio, kio donos al mi kaj aliaj azianoj grandan eblecon partopreni.
Se la Estraro de UEA vere konsideros, ke post Bonaero ankaŭ la sekva ekstereŭropa UK okazu en Ameriko en 2017, azianoj devos atendi almenaŭ 8 jarojn ĝis 2020 (la lasta azia UK en Hanojo, 2012) por havigi al ni la sekvan ŝancon havi azian UK, ĉar laŭ praktiko, ekstereŭropa UK okazas ĉiun trian jaron (kvankam 2010, 2012, kaj 2014 estas esceptaĵoj) – praktiko kiu bedaŭrinde vivas tiel, ĉar la okazigo de UK pli vivtenas la financojn de UEA.
3. Esperon, kiel ĉiam!
Mi estas 16-jara kaj neniam vive spertis la ‘mirindaĵojn de Esperanto’, ĉar tio mankas en Filipinoj. Malgraŭ ĉio, mi zorgas, evidente inkluzive la verkadon de tiu ĉi verŝajne agresa artikolo, pri la stirado de nia plej granda Esperanto-asocio kaj la movado en kaj ekster ĝi. Esperas mi, ke la imponan (kaj finfine plene tutmondan) Universalan Kongreson de Esperanto ekde 2016, 2017, kaj en la venontajn jarojn mi finfine partoprenos, sendepende de kongresurbo, ĉar mi tiam estos jam 18-jariĝinta do laŭleĝe memstara.
Albert Stalin Tancinco Garrido FilipinojKien malaperis la esperantistoj?
Malgraŭ ĉiuj klopodoj de la organizantoj informadi kaj apelacii dum jaro kaj duono, malgraŭ la ŝajnaj bonaj kondiĉoj (Rijeka estas centre de Eŭropo, alirebla facile de kiu ajn flanko, ne tro multekosta, UK ne oakzas ĉi-jare en Eŭropo...) al la 10-a jubilea kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio aliĝis 146 aliĝintoj, inter kiuj 59 el Kroatio, sekve el aliaj 20 landoj aliĝis iom pli ol 80 esperantistoj.
Estis granda seniluziiĝo. La kongreson aŭspiciis la ŝtaprezidento Ivo Josipović, la urbestaro de Rijeka disponigis senpage grandegan kulturdomon kun 600 sidlokoj, al la kongresa temo kontribuis kelkaj gravaj sciencistoj kroataj inter kiuj unu kroata parlamentano... Kaj ĉiuj ili povis vidi ke la Esperanto-movado en Eŭropo ŝrumpis al cent personoj!
Ĉu ni plu organizu la kongresojn? Ĉu ni plu hontu antaŭ la neesperantistoj kiuj volas nin subteni? Ĉu la organizantoj faru ekstremajn streĉojn por organizi ĉion plej altnivele por grupeto da homoj troviĝante daŭre sub la premo de deficito?
Kio estas la kaŭzoj kaj kio estos la konsekvencoj?
Mi ne scias kiuj estas la veraj kaŭzoj, krom la fakto ke la esperantistaro ne plu emas vojaĝi al kongresoj (similan katastrofan rezulton havis ankaŭ UK en Bonaero, kaj laŭ mia scio diversaj naciaj kongresoj ankaŭ ne kreskas). Se ni sumigus la partoprenantojn de ĉiuj internaciaj aranĝoj en Eŭropo ĉi-somere, ni ne atingus la ciferon de mil partoprenantoj. Ĉu la esperantistaro malaperis aŭ estis ekstermita?
Verŝajne la kaŭzoj estas kombino de ŝanĝo de homa kondutmaniero pro nova teknologio (ĉiuj preferas de hejme kontakti aliulojn perrete), granda ekonomia krizo kaj precipe la kulmino de la monda publikopinio ke la angla estas la internacia lingvo, pro kio ankaŭ la esperantistaro retiriĝas en siajn hejmojn kaj ne plu ŝatas montri sin kiel adeptoj de iu utopia kaj sensenca movado.
EEU jam antaŭ jaroj ĉesis eldoni paperan informilon (Eŭropan Bultenon kadre de la Ondo de Esperanto), verŝajne ni devos ankaŭ organizi virtualajn kunsidojn de la asembleo. Homoj havas nek monon nek emon vojaĝi ien por akcepti raportojn kaj krei planojn. Kaj la kongresojn ni eble faros de tempo al tempo.
Ĉu tamen iel eblas ŝanĝi la evolutendencon?
Mi havas du proponojn:
1. Rekomendi al ĉiuj junaj kaj entreprenemaj esperantistoj pretigadi projektojn kiujn financas EU (tio jam okazas en ĉiam pli granda amplekso kaj estas la nura niĉo en kiu la Movado finance kreskas).
2. Konsciigi la esperantistaron ke ekde la komenco oni instruas komencantojn per ege fuŝaj lernolibroj pro kiuj ne pli ol 1% de komencasntoj finas la kurson aŭ finstudas la lernolibron. Pli pri tio legu ĉi tie. Tion oni povas rapide korekti, ĉar ekzistas klara studo pri tio kion devus enhavi porkomencantaj lernolibroj kaj tiel altigi la nombron de sukcesaj lernantoj kaj sekve ankaŭ kreskigi la movadon malgraŭ la malbonkondiĉaj tempoj.
Zlatko TišljarLa Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio
La komitato de UEA en vendredo akceptis preskaŭ unuanime enkondukon de reta voĉdonado, kaj ŝanĝis tiucele sian propran regularon. La regularo estis ŝanĝita tiel, ke anstataŭ ”skriba voĉdonado”, en la komitata regularo estos la vortoj ”per poŝto aŭ interreto”. La komitata regularo estis sanĝita ankaŭ tiel ke principe eblos ne nur voĉdoni rete, sed ankaŭ aranĝi interretan kunsidon. Tio eventuale tamen ne realiĝos baldaŭ, ĉar momente ŝajnas manki la teknikaj ebloj por tia kunsido.
Estis elektita kvinmembra komisiono, kiu prizorgos praktike la retan voĉdonadon. En la decido mankis indikoj pri la teknika solvo, kiun oni uzos en la voĉdonado – restis por la komisiono trovi tiun solvon. Al la komisiono estis elektita laŭ la nova regularo du komitatanoj: Orlando Raola kaj Francesco Maurelli, kaj du nekomitatanoj: Johannes Mueller kaj Sebastian Kirf, kiuj en Bonaero estis anstataŭantoj en la komitato. Krome en la komisiono pro sia ofico membras ankaŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller. La komisiono estis elektita por tri jaroj ĝis la jaro 2017 kun ok sindetenoj.
En la diskuto pri reta voĉdonado plej grandan bruon kaŭzis la postulo pri tio, ke la elektota teknika solvo estu tia, ke ĉiuj komitatanoj povu ĝin uzi. Praktike la decido pri reta voĉdonado implicas, ke komitatano devas povi uzi interreton.
Tamen jam pli frue implicite komitataneco postulis ke oni pretu investi ĉiujare centojn aŭ eĉ milojn da eŭroj por vojaĝi milojn da kilometrojn al UK. La nun aldonita eblo de reta voĉdonado ebligas al pli granda parto de la komitatanoj partopreni en decidoj ol la ĝisnuna sistemo, kun devo vojaĝi al la kongreso. Se partoprenos minimume 50% el la komitatanoj, la decidoj de reta voĉdonado tuj validos. Tamen ne eblos malfondi la asocion aŭ fari ŝanĝojn en la statuto per reta voĉdonado.
La decido pri reta voĉdonado estis akceptita kun unu kontraŭa voĉo kaj kun unu sindeteno.
La decido pri reta voĉdonado estas en preparo jam de pluraj jaroj, minimume de la kongreso en 2010, do post la decido komitatanoj bonvenigis la novaĵon per aplaŭdo.
La komitato akceptis la jarraporton, financan raporton kaj buĝeton kun altigo de baza membrokotizo je unu eŭro al 64 eŭroj.
La raportoj de komitataj forumoj (pli frue subkomisionoj) estis akceptitaj kun multe da diskuto. Aparte multe oni parolis pri la neglekto de kulturo en la programo de la nuna kongreso kaj en la raporto de la forumo pri la komunumo. Ĉi-jare ekzemple ne okazis programero pri la Belartaj Konkursoj, en la programero Novaj libroj estis prezentita nur unu libro, kaj mankis teatraĵo en la programo.
En la venonta UK la kultura programo estos certe pli ampleksa, sed laŭ la kritikoj esprimitaj en la kunsido la novaj ambiciaj planoj ŝajnas forpreni atenton de la jam tradiciaj kaj bone funkciantaj programeroj kaj agadoj.
Laŭ la prezidanto Mark Fettes la rekomendoj de la forumoj esprimas ian direkton, sed li ne povus diri, ke ili ĉiuj plenumiĝos, kaj sendube ne ĉiuj plenumiĝos plene dum la venonta jaro.
Mark Fettes esperis ankaŭ vidi ian pli bonan sistemon de konstanta raportado, kaj ke ”post la kongreso ni trovos manieron afiŝi tiujn rekomendojn al la retejo de UEA”, kie la laboro de la estraro estas facile kontrolebla, kaj ke la estraro raportos en ĉiu dua monato por ke oni vidu, kie estas progreso kaj kie mankoj, kaj ke ne necesu atendi ĝis la venonta kongreso por vidi, kio plenumiĝis kaj kio ne.
Aparte en la laborkampo "Kapabligo" la komitata forumo prezentas multon novna, kaj antaŭvidas kreadon de novaj strukturoj por administri ekzemple la trejnseminariojn. La afero tamen devus esti farita en la Centra Oficejo – se ĝia labora situacio permesus kroman laborŝarĝon.
Kiel konstatis Osmo Buller, la decido lasi vaka la postenon de dla irektoro de la Centra Oficejo kaŭzis, ke la tuta tempo de la ĝenerala direktoro estas elspezata al la praktikaj aferoj kaj necesaj burokrataĵoj, kaj ne restas tempo por evoluigi la agadon kaj prizorgi eksterajn rilatojn. Kiam ekzistis du direktoroj, la ĝenerala direktoro povis ekzemple viziti Uneskon en Parizo kelkfoje ĉiujare, sed post sia posteniĝo kiel la sola direktoro Osmo Buller eĉ unu fojon ne vizitis Uneskon.
La komitatanoj aparte kontraŭstaris kreon de novaj administraj strukturoj apud tiuj, kiujn ni jam havas.
Ne restis tempo por diskuto pri strategia laborplano, sed kiel Mark Fettes esprimis, necesas ke strategia planado fariĝu konstanta afero. Li diris ankaŭ ke komunikado inter la komitato kaj estraro ne estis tia, kia ĝi devus esti – laŭ li oni devas povi montri kiel oni antaŭeniras en iu kampo. Tion la estraro planas fari post la kongreso.
Fettes diris ke nun li havas pli klaran ideon pri la bezonoj sur la kampo de strategia planado ol antaŭ unu jaro. Li ankaŭ konstatis, ke la konsilio kreita pasintjare ne funkcias tiel kiel li esperis. La anoj de la konsilio havas multe da aliaj taskoj, kaj ne restas multe da tempo kiun ili povus fari por asisti la estraron en ties laboro.
Fine de la kunsido estis publikigita ankaŭ la estrara decido pri la Universala Kongreso en 2016 kiu estis farita en merkredo. La kongreso en 2016 okazos en Nitra, Slovakio.
La alia kandidat-urbo por la kongreso 2016 estis Lisbono, kiun post esploroj pri la ĝeneralaj kondiĉoj rekomendis interalie Osmo Buller. Li tamen nun ne volis publike klarigi kial laŭ li la kondiĉoj en Lisbono pli taŭgus, sed supozeble la turisme pli alloga urbo en lando daŭre ne tre multekosta povus logi multe da kongresanoj.
Reprezentantoj de Portugalio aparte miris pri la pli frua decido de Eŭropa Esperanto-Unio rekomendi kongreson en Nitra, ĉar ambaŭ kandidatoj estas eŭropaj kaj ambaŭ landaj asocioj estas membroj de EEU. Iom da malkontento aŭdiĝis ankaŭ inter reprezentantoj de Hispanio.
Estis jam disdonitaj ankaŭ reklamiloj pri kandidateco de Montreal por UK en 2017, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj kandidatoj, kiuj ĝis nun ne tiom bruis pri sia kandidateco. Al la elekta komisiono estis elektitaj Ulrich Lins, Ileana Schröder kaj Michael Boris Mandriola, el kiuj Lins membris en la komisiono jam antaŭ tiu ĉi kunsido.
La fina vortumo de la kongresa rezolucio ankaŭ ne estis decidita, kvankam la rezolucio estis principe akceptita. Laŭ Brian Moon kiu kutime tradukas la rezolucion al la angla kaj franca, la vortumo estas kelkloke tia, ke temas pri belaj vortoj kiuj tamen ne havas tian sencon ke ili povus esti tradukitaj.
La fina vortumo de la rezolucio, kiu tamen estas direktita, en sia nuna formo, pli al esperantistoj ol la ekstera mondo, estis lasita al komisiono pri la rezolucio. La rezolucio aperos aŭ en la fina numero de kongresa kuriero aŭ estos disdonata en papera formo antaŭ la fermo kaj dissendota kiel gazetara komuniko. Demandite pri la limhoro por kongresa kuriero, la redaktoro, Fabricio Valle, diris, ke li entute ne certas, ĉu efektive aperos la lasta numero, ĉar tiumomente ankoraŭ ne estis materialo por kuriero, eĉ ne unupaĝa.
Raportis: Jukka Pietiläinen
Poŝtmarkoj kaj reta konekto ĉefaj problemoj de UEA
La demandoj aperitaj dum la programero Centra Oficejo respondas indikis, ke la kongresanoj ne spertas grandajn problemoj en la funkciado de UEA. La demandoj temis pri malgravaj aferoj kaj ne pri iuj apartaj problemoj.
Oni konstatis, ke la ĉi-jara kongreso tre verŝajne fariĝos plej malgranda post 1920, ĉar laŭ la ĵaŭda kongresa kuriero estis registrita ĝis 694 aliĝoj kaj apenaŭ antaŭvideblas ke la berna kongreso en 1939 kun 765 kongresanoj estos superita.
La malgrandecon de la kongreso kaŭzis laŭ Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães la neentuziasmo de brazilanoj, je kies pli amasa partopreno la Centra Oficejo esperis. Tial la kongreso fariĝas deficita, ĉar planoj estis parte faritaj por pli granda kongreso.
Fine de la kunsido iu brazilano atentigis, ke anstataŭ kulpigi brazilanojn necesus foje espori kion ordinaraj esperantistoj volus havi en kongresoj, povus esti ke kongresanoj volus ion alian. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, diris ke foje tiaj enketoj estas faritaj, kaj tamen plej multaj esperantistoj deziras tiajn UKoj, kiaj ili estas, kaj ke neniam ne povas krei tian programon, ke ĝi plaĉus al ĉiu, ĉar gustoj estas tiom malsamaj.
En la programero inter CO-anoj partoprenis ankaŭ kasisto Stanka Starčević, sed aparte al ŝi ne estis demandoj. En la komenco estis ĉ. 30 kongresanoj, sed dum la kunsido la kvanto kreksis ĝis prosimume 40.
En la komenco de la kunsido granda parto el la tempo estis uzata por diskuto pri poŝtmarkoj, kiujn daŭre eblas sendi al Centra Oficejo, kie ili estas vendata al filatelistoj kaj tiel kontribuas kelkcent eŭrojn jare al la enspezoj de UEA. En 1990-aj jaroj poŝtmarkoj kontribuis signife pli al UEA, ĉar tiam homoj senis paperajn leterojn pli ofte. Tamen uzitaj poŝtmarkoj, prefere kun siaj kovertoj, estas daŭre bonvenaj al CO kaj kontribuas finance al la asocio.
Krome la kongresanojn interesis apero de jarlibro ĉi-jare, agado en Afriko kaj organizo de Universala Kongreso. Jarlibro aperis ĉi-jare du semajnojn pli malfrue ol pasintjare sed kelkaj kongresanoj jam ricevis ĝin kaj aliaj eble trovas ĝin hejme post la kongreso. La Jarlibron redaktis ĉi-jare Francisco Veuthey, al kiu estis pagita trimonata salajro pro tio, ĉar la oficisto, kiu jam dum dek jaroj redaktis jarlibron, Roy McCoy, emeritiĝis pasintjare.
Ankaŭ la luksa kongresejo estis kritikata, sed ĝin defendis la CO-anoj, unue ĉar UK bezonas iom alian, pli prestiĝan kongresejon ol malgranda renkontiĝo, kaj ke ofte la luksaj ejoj ne estas pli malmultekostaj. Ekzemple, ĉi-jare kiel klarigis Clay Magalhães, prezo kiun ofertis malpli luksa kongresejo, estis duoble pli alta. En Lillo atendeblas tiom granda kongreso, ke ne eblas organizi ĝin aliloke ol kie ĝi okazos, sed temas pri tute praktika, ne aparte luksa kongresejo.
En ĉi-jara kongreso la plej granda problemo, laŭ la demandoj, estas la manko de senpaga retkonekto. Kongresejo postulus de UEA 10 dolaroj po kongresano por senpaga retaliro, kaj CO opiniis tion neltenebla finance, sed tamen la kongresejo disdonas duonhoraj allirslipetoj, ŝajne senlime, kaj almenaŭ unu kongresano sukcesis ricevi senpagan aliron eĉ por la tuta semajno ĉar tio estas bezonas por organizo de reta trejnado de TEJO dum la kongreso. Tamen venontjare en Lillo ĉiu kongresano havos senpagan retaliron, kiun kongresejo mem donis.
Aperis ankaŭ demando pri okazigo de UK en Afriko kaj al tio respondis estrarano de UEA Stefan McGill, ĉar la decido apartenas ne al CO, sed al la estraro, ke verŝajne Afrika UK realiĝos iam inter 2020 kaj 2025, kaj jam antaŭ tio eblus organizi sinsekve kongresojn de TEJO kaj ILEI, eventuale en loko, en kiu poste estos planita la UK.
Al demando ĉu ne eblus premii landajn asociojn aŭ lokaj grupojn aŭ ĉefdelegitojn, kiuj plej aktive varbis, estis klarigita ke, ekzistas Trofeo Fyne, sed praktike ĝi funkciis bone nur dum kelkaj fojoj, kaj jam en 1990-aj jaroj ĝi ne plu funkciis tiel, ke ĝin ricevu ĉiun duan jaron al landa asocio, kiu plej aktive kreskiĝis nombron de individuaj membroj de UEA, kaj kiu donu ĝin en sekva jaro al sia plej aktiva loka grupo.
Pasintjare ĝin ricevis la vjetnamia landa asocio, sed plejparte pro tio, ke la fondaĵo Canuto membrigis multaj vjetnamanojn. Nun membronombro kreskas en Ĉinio, sed plejparte pro sinjoro Trezoro, kiu varbis plurdekojn da membroj al UEA. Krome Trezoro proponis investi UEA-monon al Ĉina merkato per sia investa fondaĵo kaj promesis 10-procentan rento jare. Osmo Buller pretas esplori la proponon post ricevo de konkreta propono en retpoŝto.
Fine de la kunsido Osmo Buller dankis tiujn kongresanojn, kiuj ne estos venontjare en la kongreso, pro ilia kunlaboro, ĉar la venonta UK estas la lasta al kiu Osmo partoprenos kiel oficisto de UEA. La aliajn, kiuj partoprenos venontjare, li dankos tiam.
Dum ĵaŭdo en la kongreso okazis ankaŭ monda premiero de serba filmo pri Tibor Sekelj, Laŭ la spuroj de Tibor Sekelj, kiun filmis du junaj serboj en 2005, kiam ili vizitis lokojn kie Tibor Sekelj vizitis en Argentino, Ĉilio, Bolivio, Peruo kaj Brazilo.
La prezenton partoprenis ankaŭ vidvino de Tibor Sekelj Elizabeta Seklej kaj du aliaj parencoj de Tibor. La filmo estas en la serba kun esperanta teksto. Baldaŭ la filmo spekteblos ankaŭ en Youtube (serĉu ĝin per vortoj "Tibor Sekelj"). En reta kinejo de UEA troviĝas ankaŭ plia filmo pri Sekelj. Raportis: Jukka PietiläinenMark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson
Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero.
Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.
Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de espero kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa mondo.
Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili fari longan vojaĝon.
Poste estrarano de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos?. Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, – "Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,se vi pacience eltenos.
La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.
Je tiu punkto la prezidanto petis minuton da stara silento, memore al la mortintoj kaj suferintoj dum la antaŭa jaro, ĉu en militoj, malpacoj, ĉu rezulte de naturaj aŭ aliaj katastrofoj.
Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn.
Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj -- sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon -- necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.
Gazetara komuniko de UEA
Valle klarigis, ke la revuo daŭre estas eksperimento
En kunsido de legantoj de la revuo Esperanto, kiu ne estis aparte alloga programero, komence ĉeestis nur 20 kongresanoj. La redaktoro de la revuo, Fabricio Valle, kiu ekpostenis komence de tiu ĉi jaro, deklaris ke li ne volas resti kiel redakto dek jarojn aŭ same longe kiel Stano Marček. Li ankaŭ tre bonvenis la kritikojn de legantoj. La kunsido okazis dimanĉe la 27-an de julio en salono Mattos en 99-a Universala Kongreso en Bonaero.
Valle konstatis, ke la sep ĝis nunaj numero estis eksperimentaj, kaj ke ankoraŭ dum la restantaj numeroj de tiu ĉi jaro la revuo serĉas finan formon sub la nova redaktoro. La nova redaktoro diris, ke lia potencialo ankoraŭ ne atingis sian plej altan ŝtupon. Se la estraro lasos lin daŭrigi la laboron la novtipa revuo estas plene preta komence de venonta jaro. Tamen li promesis jam nun ne plu uzi fortajn kolorojn fone de tekstoj, kio estis unu el la kialoj por tio, ke tekstoj foje estis malfacile legeblaj.
La verkanto de tiu ĉi raporto ricevis jam en la unuaj kursoj en la fako pri ĵurnalistiko en la universitato de Tampereo en Finnlando antaŭ preskaŭ 30 jaroj fortan konsilon ne uzi tekston kiel grafikan elementon, kiel laŭ la instruisto de ĵurnalistiko tiutempaj junuloj ofte faris, metante tekston sur fotografo aŭ uzante koloran fonon. Plej legebla estas nigra teksto sur blanka fono kaj la celo de tekstoj estas ke ili estu legataj, kaj ne necesus fari ion por malfaciligi tion, oni instruis. Tiun konsilon eble ne aŭdis la redaktoro de la revuo Esperanto.
La plej ofta plendo inter la publiko tamen estis la tro malgrandaj litertipoj en la revuo. Granda parto de la legantoj estas homoj nejunaj, kun neperfekta vidkapablo, kaj ili estas aparte multaj inter tiuj, kiuj legas la revuon nur el papera formo, sen ebleco pligrandigi la tekston, kio eblas en reta versio.
Eĉ fine de la kunsido iu kiu alvenis malfrue kriis, ĉu iu ne plendis pro la malgrandaj literoj. Valle tamen klarigis ke la literoj ne povas esti tro grandaj, ĉar tiam eĉ malpli da teksto povus aperi. Inter kritikoj aperis ankaŭ ke estas tro da informoj kaj diversaj materialo en ĉiu paĝo. Valle konfesis ke la revuo ankoraŭ ne estas bona kaj ke li ne estas certa ĉu li estas la plej bona el la kandidatoj pro la posteno de redaktoro sed kiam li estis elektita li ne povis dormi nur tri noktoj.
En sia sinprezento Valle diris ke li lernis Esperanton jam en 1970-1971 kaj ĉiam restis aktiva esperantisto, kvankam li interalie restis flanke de movado iam dum deko da jaroj. Aliflanke li estis iutempe laboranto de Brazila Esperanto-asocio kaj redaktis brazilajn Esperanto-gazetojn, li klarigis. Krome li gvidis eldonejon, kiu eldonis plejparte portugallingvajn librojn.
La granda parto el kunsido temis pri klarigo de Valle pri tio, kiel li faras la revuon. La kompostisto estas neesperantisto, loĝanta en alia urbo, kio laŭ la plej akravidaj komentantoj videblas el la enhavo, ĉar la kompostisto ne scias, kio estas grava por esperantistoj. Tamen laŭ Valle ne kulpas la kompostisto sed li mem, ĉar li gvidas la laboron de la kompostisto. Valle ankaŭ plendis pro manko da reagoj kaj kunlaborantoj, laŭ li esperantistoj ne estas tre reagemaj.
Krom malgrandaj literoj kaj koloraj fonoj, Valle ricevis ankaŭ relative multe da laŭdoj, ekzemple de Lucille Harmon, kiu subtenis la stilon de la antaŭa redaktoro sed la nuna estas laŭ ŝi eĉ pli bona. La nova stilo de la revuo estas laŭ granda parto el alveninta publiko "vigla kaj interesa", "io tute nova".
Dum Valle ne volas resti longan tempon kiel redaktoro, li tamen planas lasi heredaĵon por sia posteŭlo, nome la manlibron de redakcio de Esperanto, kie aperos utilaj informoj kaj konsiloj por kunlaborantoj kaj eventuale ankaŭ por la estonta redaktoro, ekzemple ke ne indas uzi konceptojn kiel printempo aŭ vintro en revuo kiu estas legata tutmonde en diversaj klimatoj, necesus diri ekzemple la nomon de monato anstataŭe. Tio aliflanke estas principo kiun UEA sekvas de multaj jaroj, sen bezono por aparta manlibro.
Ankaŭ listo de uzataj landnomoj kaj aliaj similaj konsiloj aperos en tiu manlibro, al kies preparo lin instigis ankaŭ la ekzemplo de manlibroj ĉe kelkaj brazilaj gazetoj kaj revuoj.
Valle heredis la Facebook-paĝon de la revuo el sia antaŭulo, sed li mem kreis Twitter-konton por la revuo, ejon en Slideshare kaj ankaŭ Youtube-kanalon, kvankam tie nun estas nur unu filmo.
Malgraŭ la uzo de novaj teknikaj iloj Valle propradire tamen apartenas al ĵurnalistoj de malnova skolo. Li volus, ke la revuo aperu minimume 12-foje anstataŭ 11 kiel nun. Se financoj tion permesus, li volus aperigi eĉ 24 numerojn jare, kun ne nur 24 paĝoj kiel nun, sed 28 aŭ eĉ 32. Krome li volus havi en revuo profesiajn kontrollegantojn.
Kvankam Valle parolis pozitive pri la reta versio, kies apero en estonteco estas en la manoj de la estraro, liaj ideoj pri pli ofta aperritmo kaj pli da paĝoj por la papera versio estas io, pri kio almenaŭ eŭropaj gazetoj kaj revuoj jam rezignas, transmetante ĉiam pli da materialoj al reto.
Raportis: Jukka Pietiläinen
La kongresanoj kontentas pri la estraro
En la programero estraro respondas apris nenia kritika demando aŭ komento. Ankaŭ ne aperis ajna demando pri la jarraporto kvankam unu el la celoj de tiu programero, laŭ la nova strukturo de la kongresaj aranĝoj, estas ĝuste ebligi diskutadon pri la jarraporto. La programero eĉ ricevis novan nomon Estraro respondas – jarraporto kaj en la komenco estis disdonataj paperaj kopioj de jarraporto de la estraro, kiu komitato jam traktis kaj laŭplane akceptos en vendrera kunveno.
Komence la salono, taŭga por ĉirkaŭ 100 kongresanoj, estis ne eĉ duone plena, sed iom post iom arigis interesitoj kaj fine ĉeestis proksimume 60 kongresanoj. Granda parto el la programero iris al sinprezento de estraranoj, el kiu tamen du ne ĉeestas la kongreson, nome Stefano Keller kiu ne povis partopreni pro familiaj kialoj, kaj Martin Schaeffer, kiu farigis patro unu tagon antaŭ la kongreso kaj devis nuligi siajn flugojn. Kiel iom ironie konstatis Mark Fettes, ke li kiel estrarano de UEA devus plibone plani la naskiĝdatojn de infanoj estontece. La sinprezentoj prenis pli ol duonhoron kaj restis ĉ. unu horo por demandoj.
Tamen ne venis eĉ unu kritika aŭ negativa demando, do prefere estus nomi la ĉi-jaran kunsidon estraro sin prezentas kaj akceptas konsilojn. Ankaŭ ĉeestis redaktoro de Esperanto Fabricio Valle kiu poste faros raporton por revuo Esperanto.
Ŝajnas ke la ĉeestintoj kontentas pri la estraro kaj konsideras ke ne estas facilaj solvoj por aktualaj problemoj de la asocio. La ĉefaj demandoj rilatis al tio, kiel eblus altigi la nombron de membroj kaj se tio ne okazos, kiel trovi pli da mono por agado.
Pri la planoj de la estraro altigi membronombron demandis inter alie Alex Kadar el Francio. Siajn ekzemplojn donis membroj kaj estraranoj, ekzemple Lee Jung-Kee aktive varbis en Koreio kie la membronombro de UEA duobliĝis en mallonga tempo. Ankaŭ aliaj ĉeestantoj rakontis pri siaj ekzemploj, kiel ekzemple en japoana kongreso kutime estas programero pri delegita reto kaj tio donas eblecon rakonti pri avantaĝoj de membreco en UEA. La estraranoj ankaŭ varbas vojaĝante al diversaj aranĝoj de landaj asocioj kaj prezentas UEA-n tie, tiel ili laŭ Stefan McGill ankaŭ lernas aferojn pri situacio en diversaj landoj, kiujn ne eblas lerni el paperoj
La estraranoj kredas ke Ĉinio kaj Azio ĝenerale, ankaŭ Sudameriko estas regionoj kie eblas trovi novajn membrojn, sed Eŭropo estas malpli facila besto. Fettes supozas, ke en en reta mondo, ekzemple en Facebook kaj Lernu.net eblus trovi novajn membrojn. En Facebook UEA havas kelkmilojn da ŝatantoj el kiuj granda parto ne estas membroj de UEA. Estis esprimita la opinio, ke taŭgaj invitaj varbkampanjoj en retaj medioj povus porti pli da membroj. Regis unuanimeco pri tio ke necesas varbi pli kaj fari membreco utila por aliĝintoj, tiel ili aliĝu ne nur pro ia morala devo. Ankaŭ pli da donacoj al fondaĵo Canuto helpus kreskigi membronombron.
Argentina kongresano Rubén Luiz Sánchez demandis, ĉu eblus, ke samtempe kun aliĝo al UEA eblus facile aliĝi ankaŭ al ILEI, kio povus instigi junajn esperanto-instruistojn kun limigita financa situacio farigĝ membroj de ILEI. Tio estas laŭ estraranoj esplorinda, sed necesus solvi la financan situacion ĉe ILEI, kiu bezonas monon por financi siajn servojn, unuavice eldonon de Internacia Pedagogia Revuo.
Necesus ankaŭ novaj manieroj doni al interesitoj eblecon partopreni en aktivadoj de UEA, oni konstatis. Rilate tion Fabricio Valle menciis komenton en Libera folio kie iu atentigis, ke li mem volus iel partopreni en realigo de asociaj celoj – sed ne scias kiel fari tion. Grandaj esperoj estas ligitaj ankaŭ tiurilate al la iam lanĉota nova retejo, kiu eventuale donos eblecon aktivigi membrojn kaj informi al interesítoj kiel ili povus partopreni en aktivadoj.
Se membronombro ne kreskos, akriĝos demandoj pri financa situacio. Oni demandis, ĉu ne eblus uzi la asocian kapitalon por financi la agadon. Kiel diris Mark Fettes, tio jam okazas ĉar la kapitalo donas renton kiu estas uzata por agado. Rilate testamentojn, kiel rimarkigis Loes Demmndaal, iama estrarano, ili kutime ne havas apartan celon kaj tial ili iras al kapitalo, sed ĉiu kiu testamentas aŭ donacas monon rajtas mem diri ĉu tiu mono estu uzata ekzemple al kulturo aŭ informado kaj tiukaze ĝi devas esti uzata por tiu celo.
Aldona grava problemo laŭ prezidanto Fettes estas, ke la asocio elspezas tro da mono por agadoj tradiciaj, kaj tamen ne evidentas, ĉu indas ekzemple eledoni paperan Jarlibron kaj admistri delegitan reton – laŭ li ne estas klare, ke ĉiuj rimedoj uzataj fakte antaŭenigas agadojn, kiuj inspiras esperantistojn. Iuj agadoj laŭ li eksmodiĝis – necesas ke bonaj tradicioj restu, sed ke malbonaj tradicioj donu lokon al novaj.
Aperis ankaŭ demando fare de kubano Alberto Fernández-Caliennes Barrios pri tio, ĉu la statuso de UEA kiel neprofoita organizo ebligus havigi monon ekzemple per lingvokursoj. Mark Fettes ne vidis problemon en tio, kaj opinias tiun terenon esplorinda.
Ankaŭ la kreo de grupo de neesperantistaj ŝatantoj de Esperanto aŭ de UEA ekzemple en Facebook povus doni financajn rimedojn, ĉar ŝajne estas cent- aŭ miloble pli facile, kiel tiun esprimis Fettes, trovi homojn kiuj pretas donaci monon por progresigo de Esperanta movado ol tiujn kiuj pretus mem lerni Esperanton. Laŭ Fettes, ankaŭ turismaj servoj povus esti ebla fonto da enspezoj. Kritikan voĉon levis ĉefo de Esperantotur Andrzej Grzębowski, laŭ kiu estas nuntempe malpli facile trovi kunlaborantojn por turismaj projektoj ol antaŭ kelkaj jardekoj. Du trionoj el servoj perataj de Esperantotur laŭ li estas nuntempe luksaj krozadoj.
Raportis: Jukka Pietiläinen
La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn
La Universala Kongreso en Bonaero en jam tradicia maniero estis enkondukita per movada foiro, dum kiu sian agadon prezentis pli ol kvardek organizaĵoj, inter ili neoftaj gastoj kiel Urugvaja Esperanto-Asocio kaj Venezuela Esperanto-Asocio. Aliflanke mankis pluraj eŭropaj landaj asocioj, kiuj kutime prezentas sin. Almenaŭ dum la movada foiro ŝajnis, ke la kongresejaj gardistoj pli aktive ol kutime atentas pri la kongresaj insignoj – mi jam kelkfoje vidis, ke ili ne enlasis personojn, kiuj ĝin ne havis.
Ĉi-jare la kongresanoj ricevis po dek ekzemplerojn de hispanlingva informilo – la unua en serio de planataj nacilingvaj informiloj. La malgranda A6-formata informilo tamen havas plejparte blankan tekston sur verda fono, kio estas nur malfacile legebla.
La komitata kunsido sabate posttagmeze komenciĝis iom improvizite. Unu el la kialoj estis la foresto de ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiu laŭ informo aperinta en Facebook fariĝis patro tuj antaŭ la kongreso. Temas pri komitata bebo, ĉar ankaŭ la patrino Mallely Martinez, estas komitatano, kaj evidente ne povas ĉeesti. Ankaŭ alia estrarano, Stefano Keller, ne ĉeestas la kongreson.
Interalie mankis anticipa interkonsento pri la protokolantoj, kiuj devis esti trovitaj haste dum la sama antaŭtagmezo. La protokolantoj fariĝis Jukka Pietiläinen, kiu estis avertita kelkajn horojn pli frue, kaj Lucille Harmon, kiu ricevis la informon nur dum la komenco de la kunsido. La kvorumo de la kunsido tamen estis bona, kio kutimas esti regula en kongresoj ekstereŭropaj. El 61 komitatanoj ĉeestis 36, do klare super la minimumo por kvorumo, kiu estas 32.
La estrara raporto estis diskutita dum la unua kunsido sed la akcepto okazos nur vendrere. Pro la malfruo prezenti la raporton al la publiko, la estraro enkondukis novan programeron, aŭ fakte adaptis la malnovan: la priskribo de la tradicia programero Estraro respondas enhavas nun aldonon, laŭ kiu tie eblas diskuti ankaŭ pri la estrara raporto. Jam en antaŭaj jaroj en la komitata kunsido ankaŭ la publiko, do la membraro, povis fari demandojn kaj partopreni la diskuton pri la estrara raporto.
La komitata kunsido spite komencajn problemojn iris pli glate ol kutimis dum kelkaj lastaj jaroj. La nova prezidanto Mark Fettes gvidis la kunsidon profesie, kvankam la komenco malfruis je 15 minutoj kaj necesis tri-foje plilongigi la kunsidon por ke la tuta afero planita por sabato estu traktita. La kunveno finiĝis 30 minutojn post la planita tempo.
Pro la malgranda kongreso necesis ŝpari, do la inaŭguro okazos ne en la ĉefa kongresa hotelo Panamericano sed en alia. Krome ankaŭ la movada foiro kaj kelkaj aliaj programeroj okazos en ankoraŭ tria hotelo, do kongresejoj ne estas nur unu sed fakte tri, kiuj tamen situas relative proksime unu al alia (600 metroj).
Pro tiuj, kiuj tradicie kutimis ricevi la inviton al urba akcepto, la ricevo de dokumentoj ĉi-jare estis malagrabla surprizo, ĉar tie mankis invito al la akcepto. En komitata kunsido oni informiĝis per la raporto de la prezidanto de LKK, ke la urba akcepto ankoraŭ ne estas konfirmita. Eventuale urbestro venos malfermi la futbalmaĉon, kiu okazos ĵaŭde inter esperantista teamo kaj argentina teamo kaj la akcepto rilatos al ĝi. Neklaras ĉu necesas spekti la tutan maĉon por povi partopreni la akcepton. Aliflanke la urbestro jam bonvenigis ILEI-anojn en la nacia parlamento.
Parto de la kongresanoj ankaŭ ricevis anstataŭ invito al ĉi-jara akcepto por la societo Zamenhof, la invitilon por la pasintjara akcepto en Rejkjaviko. La problemo estas, ke eventuale multaj ricevintoj de malĝusta dokumento kontrolos ĝin nur tuj antaŭ la akcepto, kaj mankas la loko de la akcepto en la kongresa libro. La akcepto okazos ne en la ĉefa kongresejo, sed en la sama hotelo kie okazis la movada foiro en sabato.
La nova estraro portis al la kongresa programo sufiĉe multe da ŝanĝoj. La tagoj de la kongreso ricevis novajn nomojn – ne plu estas tago de la libro aŭ tago de la lernejo, sed la tagoj titoliĝas laŭ ĉefaj punktoj de laborplano: lundo estas Tago de konsciiĝo, mardo estas Tago de kapabligo, ĵaŭdo estas Tago de komunumo kaj vendredo Tago de kunordigo.
Same la tradicia programero Tago de lernejo nun fariĝis Tago de kapabligo. En tiuj tagoj okazos seminarioj kun la celo enkonduki iom pli da aktivula trejnado al la kongresa programo. Temas pri unuhora prelego aŭ enkonduko kaj poste duhora seminario pri la temo. La programeroj pri kunordigo tamen okazos jam en ĵaŭda posttagmezo, ĉar mankis tempo por ili en vendredo kiam okazos la dua parto de komitata kunsido.
Alia ŝanĝo estas ke la tradiciaj subkomitataj kunsidoj estas nun baptitaj al komitataj forumoj. La nova nomo estas elektita por fari la programerojn pli allogaj por nekomitatanoj. Ankaŭ la novaj komitataj forumoj rilatas al ĉefaj eroj de laborplano: konsciiĝo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo.
La komitato progresis en akcepto de reta voĉdonado, kiu aperis jam en la rekomendoj de la kunsido en 2010. Por la ĉi-jara kunsido la prezidanto verkis proponojn pri reta voĉdonado kaj reta kunsido, kiujn traktas la dumkongresa laborgrupo kie membras Sebastian Kirf, Francisco Maurelli, Johannes Mueller, Orlando Raola, Brian Moon kaj Stefan McGill, kaj eventuale la komisiono interkonsiliĝos rete kun Martin Schaeffer. Kelkaj komitatanoj esprimis ke eventuale nun estus pli bone decidi pri reta voĉdonado (kiu kunhavus ankaŭ diskutan fazon) ol akcepti samtempe ankaŭ eblecon por reta kunsido, kio povus kaŭzi pli da problemoj, same statutajn kiel teknikajn. La tasko de laborgrupo tamen estas okupiĝi pri ambaŭ kaj prezenti la rezulton vendrere al la komitato.
Ankaŭ por la tradicia komisiono pri kongresa rezolucio estis elektitaj nur viroj: José Antonio Vergara, Rafael Henrique Zerbetto, Sebastian Kirf kaj Brian Moon, la lasta kun esprimo ke li ne havas ion por kontribui al la enhavo sed pretas helpi lingve la preparadon. La kongresa rezolucio estas kutime celita ankaŭ por neesperantistoj kaj ĝi aperas samtempe ankaŭ angle kaj france. Do la sola virina elektito dum la sabata komitata kunsido estis la dua protokolanto Lucille Harmon. Tamen el la ĉeestantaj komitatanoj almenaŭ kvarono estis virinoj.
En traktado de jarraporto montriĝis ke ankoraŭ ne estis uzata eĉ unu eŭro el pasintjara decido preni 100.000 eŭrojn el la buĝeto por la renovigo de la retejo de UEA. Laŭ la estraro, ankoraŭ ne maturis la novaj ideoj kaj la ĝisnuna prizorgado de la retejo estis pagita el jam ekzistanta buĝetero pri la retejo.
En la diskuto pri la plenumo de decidoj de la Rejkjavika kunsido montriĝis ke progreso, do plenumo de faritaj decidoj, okazis en la kampo de trejnado, ĉar jam okazis kelkaj trejnseminarioj, sed plej mankis progreso en landa kaj regiona agado, ĉar simple mankis homfortoj por fari la taskojn. La sola kio iomete realiĝis estis okazigo de lokaj kursoj kun informo aperinta en edukado.net Progreso en plenumo de aliaj decidoj eblus nur per havigo de pli granda laborgrupo.
La elekto de novaj komitatanoj C kaj de elekta komisiono estis prokrastita al la vendreda kunsido. La sola elekto kiu estis farita per voĉdono estis la elekto de Gersi Alfredo Bays kiel nova honora membro, kies nomo estos oficiale diskonigita en la solena inaŭguro en dimanĉo. Diplomojn pri elstara agado ricevos Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, So Gilsu, Gotoo Hitoshi, Wim Jansen, Christer Kiselman, Ellen Eddy kaj Rubén Diaconu, kaj diplomojn pri elstara arta agado Sten Johansson, Dmitri Ŝevĉenko, Bertilo Wennergren, kaj Eŭgen de Zilah.
La vetero en Bonaero estas la plej malvarma dum tiu ĉi jaro. Nokte la temperaturo povas proksimiĝi al nulo, sed tage estas ĉ. 10 gradoj aŭ iomete pli. Kio estas agrable malvarmeta por nordianoj, estas simple tre malvarme por multaj aliaj. La veterprognozo por la daŭro de la kongresa semajno enhavas pli varmajn tagojn, eĉ ĝis pli ol 20 gradoj. Tamen ne okazis pluvoj sed suno brilis dum la unua kongresa tago.
La kongreso eventuale estos la plej malgranda post la dua mondmilito, eventuale eĉ la plej malgranda post la jaro 1920. En tiu unua kongreso post la unua mondmilito estis 408 aliĝintoj. En la ĉi-jara listo de aliĝintoj en Bonaero ĝis nun estas 657 personoj el 56 landoj. Ĝenerale la meza aĝo de partoprenantoj ŝajnas eĉ pli alta ol kutime, tamen inter la pli junaj partoprenantoj estas multe da sudamerikanoj, el kiuj multaj inkluzive de la prezidanto de LKK, partoprenas sian unuan Universalan Kongreson. Raportis: Jukka PietiläinenLa estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto
Libera Folio: La estrara raporto estis finredaktita de vi persone, ne de la ĝenerala sekretario, kiel kutime. Kial? Kaj ĉu la fina redakto estis aprobita de la tuta estraro?
Mark Fettes: – Martin stiris la kolektadon de informoj, sed mi havas pli da redakta sperto, pro multaj jaroj da tia laboro en- kaj ekstermovade. La strategiaj komentoj estas la raporto estas miaj propraj, ĉar en la estraro mi respondecas pri la strategia planado, sed kompreneble ili baziĝas interalie sur mia kono de la sintenoj de miaj kolegoj.
Sed tamen, ĉu la tuta estraro pritraktis kaj aprobis la estraran raporton?
– Ni evidente kune respondecas pri ĝi, sed ne okazis formala voĉdono. Lau mia scio tio neniam estis la kutimo. La esenca voĉdono estas tiu de la Komitato.
La raporto aperis la 16-an de julio, nur dek tagojn antaŭ la kongreso. La estrara raporto estas grava dokumento, laŭ kiu la supera decida organo de UEA, la komitato, prijuĝu la laboron de la estraro. Ĉu ne la komitatanoj devus havi iom pli da tempo por detale studi la raporton antaŭ la kunsido, kiu okazas nur unufoje jare?
– Jes. Fakte pli ĝenerala problemo estas tio, ke la raporto traktas kalendaran jaron, kiu estas jam pli ol ses monatojn malfreŝa kiam okazas la kongreso. Venontjare ni planas aperigi la raporton jam en marto, kun ĝisdatigo pri la kuranta jaro por la kongreso.
La neaperon de la estrara raporto en la junia numero de la revuo oni klarigis per tio, ke ĝi prenus tro da loko. Kiam "resuma" raporto aperis en la julia numero, ĝi tamen okupis nur du paĝojn. Kial oni ne povis aperigi la "resumon" jam en la junia numero?
– Oni povus, se la resumo estus preta ĝustatempe, t.e. komence de majo. Venontjare ni celos publikigi resumon jam en la aprila aŭ maja numero.
La estrara raporto sekvas la strukturon de la Strategia laborplano, sed laŭ mia impreso ĝi ne koncentriĝas al raportado pri atingo aŭ neatingo de la konkretaj celoj, kiujn la estraro starigis al si antaŭ unu jaro en tiu plano. Kian efektivan signifon havas la laborplano, se eĉ la estraro de la asocio evidente ne atentas la konkretajn taskojn menciitajn en ĝi?
– La Laborplano havas parte klerigan celon - tio estas unu kialo de ĝia longeco. Ni troviĝas ĉe la komenco de longperspektiva evoluo en nia organiza kulturo. La Laborplano ne celas nur la laboron de la Estraro, ĝi celas provizi kadron por analizi kaj plani la laboron sur ĉiuj niveloj. Sed nur iom post iom oni komencos uzi ĝin tiel – tio estas neevitebla. Do, nia malgranda teamo plenumas, kion ĝi povas plenumi, laŭ la haveblaj rimedoj kaj la reagemo de la aktivuloj. La konkretaj celoj utilas por havi pli klaran ideon, en kiu direkto ni volas iri, sed ne estas katastrofo, se ili ne realiĝas en la anoncita formo. Gravas la evoluo al pli da kunpensado, kunplanado kaj kunlaboro surbaze de elektitaj strategiaj prioritatoj.
– Tiurilate, kompreneble nia unua jaro naskis iom da novaj ideoj. La Strategia Laborplano ne estas celata kiel dokumento neŝanĝebla, sed kiel bazo por plua evoluigo. Atendeble post Bonaero estos bona tempo por resumi niajn ideojn pri tiu pluo.¨
La fina versio de la estrara raporto en la retejo de UEA [pdf]Serĉante la mankantan raporton
Male ol kutime, ĉi-jare en la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la atendita raporto pri la sukcesoj de la nova estraro de UEA. Por kompreni kio okazis, Libera Folio esploris, kion fakte atingis la estraro dum sia unua oficojaro. Montriĝis, ke nur ses el la sume 65 konkretaj celoj starigitaj en la ĉi-jara laborplano estis realigitaj.
En la julia numero fine aperis mallonga versio de la estrara raporto, kun adreso de paĝo en la retejo de UEA, kie oni legu la plenan version. Sed de tiam pasis jam preskaŭ du semajnoj, kaj la plena teksto de la estrara raporto daŭre ne disponeblas. En la retejo de UEA aperas nur la "resumo", kaj peto pri iom pli da pacienco.
Tio supozigas, ke la "resumo" aperinta en la julia revuo efektive "resumas" raporton, kiu ankoraŭ ne ekzistas. La perdita raporto inspiris du junajn iranajn esperantistojn, Mina kaj Omid Rohanian, krei la karikaturon, kiun ni nun publikigas.
– Laŭ mi, komiksoj kiuj enhavas kritikojn aŭ demandojn povus unue allogi pli multe da homoj al esperantaj publikaĵoj kaj due, ili povus krei helpeman dialogon en esperantujo. Ĉiu komunumo bezonas kritikeman enrigardon por sana evoluado. Arto povas esti bonega ilo por tiu celo kaj kiel oni diras, "unu bildo egalas al mil vortoj", klarigas Omid Rohanian.
Li estas esperantisto de tri jaroj, kaj elpensis la ideon kaj tekston de la bildstrio, dum lia fratino Mina Rohanian, kiu estas profesia grafika fasonisto, faris la desegnadon. Ankaŭ ŝi lastatempe ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj la duopo planas estonte proponi pliajn laŭtemajn karikaturojn aŭ bildstriojn por publikigo en Libera Folio.
Mark Fettes: UEA estas sur la ĝusta vojo
Libera Folio: Laŭ kalkulo de Libera Folio, nur 6 el la 65 celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano por la unua jaro de ĝia validado efektive estis plenumitaj. Kiel vi komentas nian takson?
Mark Fettes: – La kerno de la Laborplano estas la 12 strategiaj prioritatoj. Laŭ mi ne aparte utilas simple nombri celojn kaj rezultojn, ĉar la celoj ne estas ĉiuj samrangaj. Aliflanke mi tute konsentas kun via konkludo, ke multaj aferoj ne progresis tiom, kiom oni celis en la Laborplano.
Ĉu estis dediĉita tro multe da fortoj por la ellaboro de la laborplano, kaj maltro por ĝia realigo?
– La Laborplano estis verko de la Strategia Komisiono, kiun mi gvidis, kaj en kiu mi investis multajn horojn. Sed mi certe investis trioble aŭ pli da tempo en mia prezidanta rolo post Rejkjaviko; kaj mi havis tre energiajn kunlaborantojn en la mastruma subteamo (S. MacGill kaj M. Schaffer) kiuj investis same aŭ pli da fortoj en siaj gvidaj roloj, por ne paroli pri la kontribuoj de niaj aliaj teamanoj. Sed estas simpla fakto, ke por la verkado de la Strategia Laborplano sufiĉis la laboro de kelkaj homoj, dum por ĝia realigo necesas la laboro de centoj kaj miloj. Ĝuste tiu mobilizado postulas tempon... kaj iom da lernado niaflanke pri la nunaj fortoj kaj malfortoj de niaj strukturoj kaj tradicioj. Mi ne hezitas konfesi, ke ni faris kelkajn erarojn en nia unua jaro, kiujn ni plejparte jam korektis (aŭ korektos venontjare), sed kiuj kostis tempon kaj energion.
Ĉu oni devus pli klare prioritati kelkajn ĉefajn celojn en la laborplano?
– Kiel mi diris, la strategiaj prioritatoj estas la kerno. Kompreneble ĉe ili estas multaj subceloj, kaj la fokuso en difinita kampo dependas de la haveblaj laborfortoj kaj aperintaj ŝancoj. Kiel ni mem klarigis en la enkonduko al la Laborplano, por ĝia realigo necesas pli detala planado kadre de niaj diversaj organizoj kaj instancoj. Kun kelkaj esceptoj, tia planado – plukonstrue sur la Strategia Laborplano – ankoraŭ ne okazis.
Kiu respondecas pri la neplenumo?
– Eble estus pli bone demandi, "kiuj estas la radikaj kaŭzoj de la neplenumo?" Kompreneble oni rajtas – respondecigi la Estraron, aŭ min mem, aŭ la Komisionon pri Strategiaj Demandoj, aŭ la Komitaton, ĉar ĉiuj kunrolas en la ellaboro kaj realigado de la strategio. Sed la celo supozeble estas trovi la radikojn de niaj problemoj kaj sekve serĉi solvojn.
– Laŭ mi, la ĉefa problemo estas struktura (aŭ, oni povus diri, organiz-kultura). UEA disponas pri pluraj decidaj plenumaj organoj: la Oficejo, la Estraro, la Komitato, kaj diversaj komisionoj, ekzemple tiuj pri Azio, Afriko, ktp. Ni ankaŭ havas grandan aron de aliĝintaj asocioj, kiuj mem decidas pri sia agado sed principe akceptis kunlabori sub la ŝildo de UEA. Tamen, tra la jaroj tiuj diversaj branĉoj de la Asocio akumulis tradiciojn kaj proprajn laborstilojn, kiuj fakte malfaciligas komunan agadon. Eĉ inter la Estraro kaj la Oficejo, kiuj devus principe kunlabori tre proksime, ne ekzistas tiom da komunaĵoj: la Oficejo havas sian taskaron, al kiu dediĉiĝas granda parto de nia buĝeto, kaj la Estraro sian, ankaŭ tre ampleksan, sed kun nur relative malmultaj financaj rimedoj kaj nur volontula laboro por plenumi ĝin. Kaj ekster la centraj organoj, nur malmultaj homoj, eĉ komitatanoj, faras UEA sian prioritatan celon, ĉar ĉiu havas jam sian propran agadon en aliaj niveloj kaj kadroj de la movado.
– Nur iom post iom ni povos ŝanĝi tiun situacion. En la preparoj por la elektoj en Rejkjaviko, mi parolis pri la bezono elekti estraranojn "kun longa spiro," t.e. homojn kiuj ne facile frustriĝos pro komencaj malsukcesoj aŭ pli malrapida progreso, ol oni esperis. Malgraŭ via iom malgajiga statistiko, mi opinias ke ni estas sur la ĝusta vojo; la dua jaro portos pli da videblaj rezultoj ol la unua, kaj la tria ankoraŭ pli.
Kiuj estos la prioritataj celoj dum la sekva estrara jaro, kaj kiel la estraro povas certigi, ke ili estos plenumitaj?
– Nu, demandu min post Bonaero, ĉar la Komitato kaj la kongresanoj kunrolos en la pritaksado de nia unua jaro kaj la planado por la venonta. Mi volonte revenos al la temo tiam.La estraro havas nenion por raporti
La pasintjara elekto de la nova Estraro de UEA en Rejkjaviko vekis grandajn esperojn ĉe multaj esperantistoj. Mark Fettes, kiu gvidas la teamon, estis elektita Esperantisto de la Jaro 2013 – li mem eĉ komparis tion kun la atribuo de la Nobelpremio pri Paco al Barack Obama: tuj post elektiĝo, surbaze de la promesoj kaj ĝenerala entuziasmo anstataŭ rigarde al la veraj faritaĵoj kaj atingoj.
Grandan atenton antaŭ kaj post la elektado de la nova estraro ricevis la ampleksega Strategia Laborplano de UEA 2013–2017. Ĝi estis laŭdata de konataj esperantistoj kaj prezentita en gravaj Esperanto-aranĝoj. Sed kiujn konkretajn celojn starigis la dokumento por la unua laborjaro? Rigardante la publike raportitajn rezultojn oni facile povus eksuspekti, ke eĉ la estraro mem jam forgesis tion.
En la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la estrara raporto, surbaze de kiu la supera organo de UEA, la komitato, dum la Universala Kongreso devos taksi la laboron de la estraro.
Laŭ klarigo de la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la raporto estis ellasita, ĉar ĝi okupus tro da loko en la gazeto. Ĝi tamen same ne aperis en la interreto, kie apenaŭ mankas loko, kaj ŝajne ankaŭ ne estis dissendita al la komitatanoj. Almenaŭ ĝis nun neniu komitatano raportis pri ricevo.
Por kompreni la situacion, Libera Folio tial decidis trarigardi la ĝis nun aperintajn publikajn informojn pri la sukcesoj de la estraro, kaj kompari ilin kun la konkretaj taskoj starigitaj por la asocio en la strategia laborplano. Montriĝis, ke el la sume 65 konkretaj celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano de UEA por la unua laborjaro de la nova estraro, nur 6 estis realigitaj. Parte realigitaj estis 2, kaj eble ankoraŭ realigotaj restas 4.
Nerealigitaj restis do 53 el la sume 65 starigitaj celoj, alivorte 82 procentoj el la tuto.
La dosiero, kiu aperas ĉi-sube, baziĝas nur sur publike aperintaj informoj. La Strategia Laborplano kaj ĝiaj “promesoj” estas publikaj. Same la informoj pri ilia realigo. Se ni ne havis informojn pri realigo de la koncerna punkto, ni skribis “Neniuj informoj pri realigo”, ĉar ja teorie eblas, ke iuj punktoj estas plenumitaj, sed neniu informis pri tio en la revuo aŭ en la diskutlistoj de UEA.
Indas aparte mencii la ses planitajn taskojn, kiujn la estraro efektive sukcesis plenumi dum sia unua oficojaro. Pluraj el ili tamen okazus sen ajna strategia plano, kaj unu el ili fakte temas pri la diskonigo de la laborplano mem:
1. Intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano: La estraranoj tre volonte prezentis la Strategian Laborplanon. La dokumento estis prezentata en la Esperanto-aranĝoj kaj komentata en la gazetaro kaj en la interreto.
2. Bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko: UEA, kiel jam antaŭe, finance subtenas la katedron pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo (NL) kaj la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (PL).
3. Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj: E@I, la organizo kiu mastrumas lernu.net, same kiel ĉiujare ekde 2007, okazigas SES en Slovakio, sub aŭspicioj de TEJO kaj UEA. Ĉi-foje okazos du SES en unu jaro: la alia en Rusio.
4. 2-a tutmonda KER-sesio: La dua tutmonda KER-sesio okazis jam en junio 2013. La tria tutmonda ekzamentago okazis la 17-an de majo 2014.
5. Provado de skajpaj ekzamenoj: Provoj pri la parolaj ekzamenoj per Skajpo okazis jam antaŭe.
6. Aktivula trejnado: Varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno: Tiu varbado okazis en 2014, same kiel en la antaŭaj jaroj. La subvenciojn de UEA por la kurso kiu okazos en julio 2014 gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.
Aparte bedaŭrinda estas la tre supozebla malsukceso atingi la celon de dekprocenta membrokresko en 2014. Ĉi-jare ĝis nun estas neniu kresko – fine de majo eĉ jam estis minuso. Tio ne tre mirigas, se konsideri, ke krom nova aspekto de la revuo Esperanto, ne vere videblas konkretaj ŝanĝoj en la funkciado de la asocio, kaj eĉ el tiu ŝanĝo rezultis malkresko de abonantoj.
Nenio aŭdiĝis ekzemple pri la kompleta renovigo de la retejo de UEA, kvankam la komitato en Rejkjaviko post unuhora diskuto permesis la uzon de 100.000 eŭroj por tiu celo.
Se la estraro ĝis la kongreso ne sukcesos plenumi eĉ kvaronon el siaj konkretaj, mem elektitaj celoj por la unua jaro, ja indas ekdiskuti pri la malbona situacio kaj ĝiaj kialoj. Ekzemple pri la nova "teama strukturo", kiu senrespondecigis la estraranojn.
Laŭ kritikantoj, la nova aranĝo en la praktiko signifas, ke nun neniu persone respondecas pri ajna kampo, tial neniu respondecas pri io ajn. Aldone, nenio aŭdiĝas pri la laboro de la nova Konsilio, kies fondo aliflanke eĉ pli forprenis ajnan respondecon de la supera organo de UEA, la komitato.
Raporto de Libera Folio: promesoj kaj plenumo
La Strategia Laborplano estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013. Ĝi ampleksas la kvarjaran periodon 2013–2017, do la oficperiodon de la nuna Estraro de UEA kun unu aldona jaro. La jena raporto prezentas nur la celojn starigitajn por la unua jaro, t.e. la interkongresa periodo 2013–2014. La raporto sekvas la strukturon de la Strategia Laborplano.
Suma bilanco de realigitaj kaj nerealigitaj celoj dum la unua jaro:
konsciigokapabligokomunumokunordigosumo Realigita 1 4 0 1 6 Nerealigita 10 32 5 6 53 Parte realigita 1 0 1 0 2 Eble realigota 1 2 0 1 4
Detala trarigardo de la celoj starigitaj por la unua jaro laŭ la punktoj de la laborplano (kursivaj tekstoj rekte el la laborplano):
KonsciigoLa unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) fokusiĝas al la starigo de la bezonataj organizaj rimedoj, do al la kreo de pli unueca kaj agopova asocio. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.5.1, paĝo 4)
Strategia laborplano de Tutmonda Inform-Reto (TIR) (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.6, paĝo 5)Strategia Prioritato 1 Relanĉo de esperanto.net
NEREALIGITA: La relanĉita retejo esperanto.net ludos gravan rolon en la tuta laborplano, kiel kanalo por aktualaj informoj, registrejo por aktivuloj kaj subtenantoj, kaj bazo por la komuna organiza laboro inkluzive de la kampanjoj. Ĝia evoluigo estos la ĉefa fokuso de la TIR-estraro sub strategia prioritato 1 [1.6.2]. La retpaĝo esperanto.net restas en la stato de antaŭ la elektiĝo de la nova Estraro.
Baza informaro, informstiloNEREALIGITA: (...) ellabori kaj disvastigi komunajn normojn por la informado, kiuj konsistigas karakterizan “informstilon” de UEA kaj kiujn povas apliki la landaj kaj fakaj asocioj (kaj ankaŭ lokaj grupoj k.s.) en siaj diversaj medioj [* 1.4. SP1.1. punkto 2]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 2 Amikaro de EsperantoNEREALIGITA: Por plivastigi la publikon, kiun UEA povas senpere atingi kadre de sia informstrategio, TIR kreos kaj prizorgos la datumbazon de simpatiantoj kaj kunagantoj en la diversaj lokoj, sub la nomo Tutmonda Amikaro de Esperanto. Membroj de la Amikaro ricevos informojn nacilingve, senkoste, sed de tempo al tempo oni invitos ilin donaci por subteni la laboron de UEA. (...) [1.6.3]. Neniuj informoj pri realigo.
InformbultenoNEREALIGITA: (...) La bulteno por la Amikaro estos redaktata en Esperanto por posta tradukado en multajn lingvojn. Plivastigo de la Amikaro estos unu el la gravaj celoj de la informkampanjoj [1.6.3]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Starigo de aktivula retejoNEREALIGITA: (...) krei unuecan registrosistemon kaj komuniksistemon ĉe esperanto.net, kaj sisteme aligi al ĝi ĉiujn aktivulojn sur la menciitaj kampoj, por interŝanĝi materialojn, informojn, spertojn kaj ideojn [1.4. SP1.3. punkto 1]. Neniuj informoj pri realigo, esperanto.net restas en la ĝisnuna stato.
Trejnado nivelo 1PARTE REALIGITA: Trejnado ludos fundamentan rolon en la strategio. Plejparte ĝi devos okazi perrete, kun aldonaj seminarioj ĉie kie eblas. La unua trejnado koncernos la bazajn principojn de publika informado kaj merkatiko, modernajn komunikajn metodojn kaj strategiojn, kaj ŝlosilajn konceptojn en la informado pri Esperanto (...) [ 1.6.4]. Kvankam mankas informoj pri reta trejnado (“plejparte ĝi devos okazi perrete”), okazis unu seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – en marto 2014, kadre de Junulara Esperanto-Renkontiĝo en Horány, HU. Pliaj AMO-seminarioj estas planataj por julio 2014 (Sidneo, CA; Fortalezo, BR) kaj aŭgusto 2014 (Siano, CN).
Strategia laborplano de Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.7, paĝo 6)
Strategia Prioritato 1 Kunlaboro kun CED pri informiloj pri Eo kadre de la monda evoluoNEREALIGITA: (...) Tio postulos zorgan argumentadon, elmetitan en serio de plurlingvaj dokumentoj por legantoj en kaj ekster la movado. Kutime KER kunlaboros kun CED pri tiaj projektoj [1.7.2]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 2 Invito al diversaj kunlaborantoj aliĝi al la Amikaro de EoNEREALIGITA: (...) KER krome havos la taskon varbi membrojn de la Amikaro. Kun fokusa temo kiu ŝanĝiĝos de jaro al jaro, KER-aktivuloj havos okazon renkonti aktivulojn sur diversaj kampoj de politiko kaj kulturo, per kies aliĝo la Amikaro fariĝos ĉiam pli diverseca (...) [1.7.3]. La [Tutmonda] Amikaro de Esperanto ne estis kreita, sekve neniu varbis por membriĝi.
Strategia Prioritato 3 Starigo de reto por E-aktivuloj pri sociaj temojNEREALIGITA: Tradicie, pri la eksteraj rilatoj de UEA aktivas nur kelkaj homoj en ŝlosilaj urboj (Novjorko, Parizo, Ĝenevo, Vieno) aŭ landoj. Prioritate necesas grandigi tiun surlokan aktivularon, kiu havas la eblon facile partopreni en kunvenoj kaj organizi surlokajn seminariojn kaj aliajn elpaŝojn. Samtempe, la plimultiĝo de internaciaj konferencoj por neregistaraj organizoj, kaj la ĝenerala tutmondiĝo de la agado pri internacia politiko, necesigas la starigon de pli vasta reto de aktivuloj [1.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia laborplano de Centro kaj Esploro kaj Dokumentado (CED)(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.8, paĝo 7)
Strategia Prioritato 1 Ellaboro de indekso pri lingva justecoNEREALIGITA: La laborplano de CED emfazas la ellaboron de indekso pri lingva justeco, aldone al ĝia daŭra okupiĝo pri pli vastaj demandoj de lingvopolitiko kaj interlingvistiko. (...) ĝi celas altiri atenton al la sekvoj de la koncepto de lingva justeco por la agado de registaroj kaj la vivo de civitanoj [1.8.1]. Neniuj informoj pri realigo. Antaŭ la elekto de la nuna Estraro de UEA, Esperantic Studies Foundation serĉis esploran kunlaboranton pri simila temo.
Kunlaboro kun KER kaj TIRNEREALIGITA: (...) kunlaboro kun KER kaj TIR pri la enhavo de diversaj informiloj ka la retejo esperanto.net [1.8.2]. Neniuj informoj pri realigo. Neniuj spuroj pri tia kunlaboro kaj ĝiaj rezultoj.
Strategia Prioritato 2 Kolokvo pri lingva justeco en landoj de la SudoEBLE REALIGOTA: La indeksa projekto liveros utilan fokuson por diversaj aranĝoj celitaj al esperantista kaj neesperantista publikoj. Plej ofte tiuj okazos kunlige kun UK. La sperto montris, ke tiuj estas tre bonaj okazoj por kreskigi komprenon kaj simpation inter homoj kiuj profesie okupiĝas pri lingvaj demandoj [* 1.8.3]. La punkto povus esti plenumita en la 99-a UK en Bonaero. Ĝis nun neniuj informoj pri eventuala realigo.
Strategia Prioritato 3 Bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistikoREALIGITA: “CED devas ankaŭ okupiĝi pri baza universitatnivela klerigado pri interlingvistiko, ĉu en Esperanto, ĉu en naciaj lingvoj. Tial la laborplano antaŭvidas kunlaboron pri tiaj rimedoj en ĉiuj jaroj (...). Unu celo de tiu kunlaboro estos la kreo de pli granda, lingvopolitike klera kunlaborantaro de CED” [* 1.8.4]. UEA, kiel jam antaŭe, finance subtenas la katedron pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo (NL) kaj la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (PL).
KapabligoLa unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) fokusiĝas al la starigo de pli sistema, harmonia kaj celorientita kunlaboro inter diversaj organizoj listigitaj ĉi-supre, la ellaboro de regionaj strategioj, la funkciigo de pli efikaj sistemoj de komunikado kaj dokumentado, kaj la disvolvado de rilatoj kun aliaj edukaj organizoj. La lanĉo de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, verŝajne en la UK de 2014, markos la kulminon de tiu jaro de plifortigo de organiza bazo. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.5.1, paĝo 11)
Strategia laborplano de UEA kunlabore kun ILEI(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.6, paĝo 12)
Strategia Prioritato 1 KursdokumentadoNEREALIGITA: (...) plibonigi la raportadon kaj disvastigon de informoj pri kursoj sur ĉiuj niveloj (...) laŭ modelo de la «Kursejo» de edukado.net [2.4. SP2.1. punkto 1]. Neniuj informoj pri realigo.
Laboro pri reta kurso e125EBLE REALIGOTA: (...) kompletigo de la reta kurso e125 [2.6.2]. Baldaŭ oni festos la 127-jariĝon de la eldono de la Unua libro, sed la Esperanto-kurso 125 daŭre ne estas preta. Por la jaro 2013/2014 estis planita plua prilaborado, la lanĉo de la kurso estas planita nur por la jaro 2014/2015. Nur tiam oni vidos la fruktojn kaj povos konstati ĉu iu efektive laboras nun pri ĝi.
Kunlaboro pri multligvigo de materialojNEREALIGITA. Neniuj informoj pri realigo. Neniuj spuroj pri tia kunlaboro kaj ĝiaj rezultoj.
Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝojNEREALIGITA: Same bonvena estas la disvastiĝo al aliaj kontinentoj de plurtagaj kursaroj laŭ la modelo de la slovakia Somera Esperanto-Studado [2.6.3]. Neniuj informoj pri realigo. En la jaro 2014 menciita SES okazos en Slovakio kaj Rusio.
Strategia Prioritato 2 Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumentado kun skemo kaj normojNEREALIGITA: (...) la ĉefa prioritato por UEA-ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo [2.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Aktivula trejnado: Kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonojNEREALIGITA: (...) la ĉefa prioritato por UEA-ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo [2.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Katalogado de asocioj por edukado internacieca/tutmondecaNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampeNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Lernu.net(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.7, paĝo 12)
Strategia Prioritato 1 KursdokumentadoNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Laboro pri reta kurso e125NEREALIGITA: Lernu.net lanĉas novan kurson en la mezo de 2013, sur KER-niveloj A1-A2, kaj planas daŭrigi per plia(j) kurso(j) sur KER-niveloj B1-B2 en la sekvonta jaro [2.7.2]. Neniuj informoj pri realigo. La kurso sur la niveloj A1-A2 ne estis lanĉita ĝis nun. Sekve, ne estas ankaŭ la kursoj sur la niveloj B1-B2.
Multlingvigo de materialojNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝojREALIGITA. E@I, la organizo kiu mastrumas lernu.net, same kiel ĉiujare ekde 2007, okazigas SES en Slovakio, sub aŭspicioj de TEJO kaj UEA. Ĉi-foje okazos du SES en unu jaro, la alia okazos en Rusio.
Strategia Prioritato 2 Aktivula trejnado: Kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj (ekz. de la lingvohelpantoj kaj tradukantoj kiuj kunlaboras en lernu.net)NEREALIGITA: Lernu.net jam kunlaborigas grandan volontularon, kaj do aktivula trejnado povus esti grava dimensio de ĝia agado. La lernu-teamo intencas plivastigi la funkciojn de la retejo por kovri multajn aliajn bazajn aktivaĵojn de la movado, ekzemple la organizado de renkontiĝoj [2.7.3]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Kunlaboro en la katalogado de retaj rimedoj por edukado internacieca/tutmondecaNEREALIGITA: Tre interesa estas la potencialo de lernu.net kiel perilo de kontaktoj kaj kunlaboro kun aliaj edukaj movadoj (...) [2.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampeNEREALIGITA: (...) la plano antaŭvidas kontribuojn de la lernu-teamo al seminarioj pri subvenci-serĉado kaj projekto-organizado, kaj kunlaboron pri la organizado de E-kursoj por diversaj edukistaj publikoj [2.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Edukado.net(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.8, paĝo 14)
Strategia Prioritato 1 Pli vasta uzo de la KursejoNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Ellaboro de reta memtaksilo por lernantojNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
2-a tutmonda KER-sesioREALIGITA. La dua tutmonda KER-sesio okazis jam en junio 2013. La tria tutmonda ekzamentago okazis la 17-an de majo 2014.
Provado de skajpaj ekzamenojREALIGITA. Provoj pri la parolaj ekzamenoj per Skajpo okazis jam antaŭe.
Ellaboro de kursmodelojNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 2 Instruista trejnado: Kunlaboro en bazaj esploroj kaj plan-dokumentado kun skemo kaj normoj; plua popularigo de RITE; pluraj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondoNEREALIGITA: Ankaŭ instruista trejnado, prioritato por ILEI, estas granda prioritato por edukado.net, kaj la trejnprogramo ellaborota konsulte kun ALTE certe utiligos la spertojn pri RITE [2.8.3]. Neniuj informoj pri realigo.
Aktivula trejnado: Reta kunlaboroNEREALIGITA: Sur tiu bazo, oni ankaŭ laboros por pretigi kursojn pri aliaj temoj, kiel reta kunlaboro (jaro 1), (...) [2.8.3]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Kunlaboro pri katalogado de asocioj por edukado internacieca/tutmondecaNEREALIGITA: La fakaj scioj kaj rimedoj de edukado.net grave kontribuos al la kapabloj de la esperantistoj kunlabori kun aliaj edukaj movadoj kaj organizoj [2.8.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Plano pri multlingva prieduka retejo por subteni tiajn rilatojnNEREALIGITA: Aliflanke, por ludi vere kernan rolon en tiu aspekto de la agado, la retejo devos trovi manieron funkcii ankaŭ multlingve, aŭ ligiĝi al multlingva prieduka paĝaro. Ellaboro de strategio tiurilate estos unu el la taskoj por la unua jaro [2.8.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia laborplano de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.9, paĝo 15)
Strategia Prioritato 1 Enretigo de faritaj terminaroj, reverko de la TEC-retejo por faciligi ilian utiligon kaj prikomentadonNEREALIGITA: Samtempe daŭros la laboro por enretigi ĉiujn ekzistantajn terminarojn, kiel baza eduka materialo por tiuj kiuj volas okupiĝi pri la kampo [2.9.2]. Neniuj informoj pri realigo.
Preparesploroj por reta kurso pri terminologioNEREALIGITA: (...) pretigo de reta kurso pri terminologio, bazita alemenaŭ parte sur la libroforma kurso de Jan Werner kaj sur diversaj eldonaĵoj de Infoterm [2.9.2]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 2 Aktivula trejnado: Varbado por la Somera Terminologia Trejnado en VienoREALIGITA: Pri aktivula trejnado, TEC havas jam sufiĉe klaran rolon en la reklamado de studlokoj en la terminologia somera lernejo de Infoterm [2.9.3]. Tiu varbado okazis en 2014, same kiel en la antaŭaj jaroj. La subvenciojn de UEA por la kurso kiu okazos en julio 2014 gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.
Trejnseminario por fakaj asocioj en UKEBLE REALIGOTA: Al tio aldoniĝos regulaj trejnadoj de respondeculoj el diversaj fakaj asocioj, kadre de UK aŭ eventuale aliaj aranĝoj [2.9.3]. Ĝis nun neniuj informoj pri tiu temo. Eventuale tia trejnseminario povus okazi en Bonaero, sed ĝis nun sendiĝis neniuj invitiloj aŭ aldonaj informoj.
Strategia Prioritato 3 Pretigo de informiloj pri TEC kaj terminologio en pluraj lingvojNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Reverko de la TEC-retejo por multlingva publikoNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia laborplano de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.10, paĝo 16)
Strategia Prioritato 1 Ellaboro de regionaj kaj landaj strategioj por kreskigi kursojn, ekzamenojnNEREALIGITA: La interligado de diversaj organizoj kaj agadoj, kiuj tradicie funkciis pli-malpli sendepende, ne povas okazi tuje kaj senprobleme. Temos pri procezo kiu daŭros tra ĉiuj kvar jaroj de ĉi tiu laborplano kaj verŝajne ankaŭ post tio. [2.10.2]. Neniuj informoj pri realigo.
Dokumentado kaj pritaksado de kursojNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 2 Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumentadoNEREALIGITA: Integrado kaj plivastigo de E-instruado havos profundajn sekvojn por tiuj diversaj branĉoj de la movado, kaj la Fondaĵo devos alfronti la defion, kiel fari ilian kunlaboron laŭeble efika kaj harmonia [2.10.3]. Neniuj informoj pri realigo.
Aktivula trejnado: Dokumentado de rimedoj, bezonoj; reta kunlaboro; terminologio en UKNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Katalogado de edukaj organizojNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Eksteraj rilatoj/informado pri edukadoNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Multlingva retejo pri edukadoNEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.
Subvenci-serĉadoNEREALIGITA: Tiurilate la serĉado de subvencioj estas vere grava elemento en la kontaktoj kun aliaj edukaj organizoj. Ankaŭ la varbado de donacoj kaj la vendado de varoj kaj servoj estas evoluigindaj kiel konstantaj fontoj de rimedoj [2.10.4]. Neniuj informoj pri realigo.
KomunumoEn la unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14), fondiĝos la nova Centro por Kultura Evoluigo, kies unua fokuso (kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo) estos la renovigado de la tradiciaj servoj kaj agadoj de UEA: la revuo, la Libroservo, la kongresoj, la Delegita Reto kaj Jarlibro, la fondaĵoj. Tiu renovigado daŭros en la postaj jaroj, sed la planado kaj unuaj paĝoj okazos en tiu ĉi unua jaro. Laŭeble oni enplektos la regionajn komisionojn en tiun laboron, ekzemple en la rekonceptado de la Delegita Reto por adekvate respondi al la interesoj, bezonoj kaj ebloj en diversaj landoj, en la raportado pri la fondaĵoj, kaj la programado de la kongresoj. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.5.1, paĝoj 20–21)
Strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.6, paĝo 21)
Strategia Prioritato 1 Renovigo de servoj kunlabore kun la Centra OficejoPARTE REALIGITA: Ĉe la servoj, la strategio emfazas vastigon de la klientaro. Krei revuon kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio; krei retejon kun konstanta fluo de novaĵoj filmetoj kaj bildoj, opinioj kaj anoncoj; krei retan klubon por la klientoj de la Libroservo, per kiu cirkulas recenzoj, diskutoj, intervjuoj kun aŭtoroj kaj simile; krei retan kongresanecon, kiu donas aŭtentan sperton de partopreno en UK [3.6.3]. El tiu listo okazis nur la renovigo de Esperanto. La nova redaktoro, Fabrício Valle, redaktas la revuon ekde la komenco de 2014. Neniuj informoj eĉ pri la planoj realigi la aliajn punktojn.
Strategia Prioritato 2 Renovigo de tradiciaj formoj de partopreno en UEA: fokuso al la Delegita RetoNEREALIGITA: Unuavice la Delegita Reto, kiu dekomence estis la ĉefa kadro por aktiva membreco en UEA, bezonas modernigon – denove en ligo kun retaj rimedoj por doni informojn, fari kontaktojn, kaj aranĝi vizitojn kaj aliajn servojn. Tion oni devas entrepreni kunlabore kun la ĉefdelegitoj ĉiulande, do ne eblas antaŭdiri, ĝuste kiaj solvoj montriĝos plej taŭgaj [3.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Plivastigo de manieroj donaci kaj subteni aliajn movadanojnNEREALIGITA: Pri la kultivado de movada solidareco kaj helpagadoj, la Centro havos ĉefe kunordigan kaj idean rolon. (...). La Centro devos trovi novajn manierojn komuniki tiujn agadojn al la membroj kaj doni al ili pli da ebloj kontribui, ĉu per mono, ĉu per materiaj aŭ teknikaj rimedoj, ĉu per morala subteno (ekzemple vojaĝante, korespondante ktp), ĉu per volontula agado [3.6.5]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.7, paĝo 23)
Strategia Prioritato 1 Kunlaboro pri la revuo kaj nova retpaĝaro de UEANEREALIGITA: (...) same kiel la anoj de la pli fortaj landaj asocioj, devus trovi en la revuo materialon kiu sentigas ilian partoprenon en la regiona same kiel la tutmonda movado. (...). Komunikado kaj informfluo ludas gravan rolon en la rilatoj de UEA kun la regionoj. Tial jam en la unua jaro troviĝas emfazo pri renovigo de la revuo kaj retpaĝaro [3.7.3; 3.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 2 Renovigo de la Delegita Reto en ĉiu regionoNEREALIGITA: Per sia delegiteco, la diverslandaj anoj de la Delegita Reto devus sperti pli profundan engaĝon ankaŭ kun la regiona movado [3.7.3]. Neniuj informoj pri realigo.
Strategia Prioritato 3 Novspeca raportado pri la regionaj agadoj kaj fondaĵojNEREALIGITA: Iu ajn esperantisto, trafante hazarde la revuon de UEA, ĝian retejon aŭ la Jarlibron, devus povi rapide konstati la grandan regionan diversecon de la movado kaj orientiĝi pri la malsamaj evoluoj en la diversaj mondopartoj. Iu, kiu pripensas donaci al fondaĵo, devus povi facile trovi informriĉan raporton pri la agadoj, kiujn ĝi subtenis en la antaŭa jaro, kaj pri la prioritatoj por novaj donacoj. La regionaj komisionoj ludos kernan rolon en la realigo de tiuj celoj [3.7.4]. Neniuj spuroj pri realigo en la eldonaĵoj de UEA.
Kunordigo La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) metos bazon por longdaŭra organiza evoluo. Inter la prioritatoj sur la kampo Kunordigo por tiu jaro estas jenaj paŝoj: – intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano (kaj la vizio malantaŭ ĝi) ĉe ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj asocioj kaj inter la aktiva esperantistaro ĝeneraleREALIGITA. La estraranoj tre volonte prezentis la Strategian [Labor]Planon kaj ĝi iĝis la promeso de ŝanĝoj en la Asocio. La dokumento estis prezentata en la Esperanto-aranĝoj kaj komentata en la gazetaro kaj en la interreto.
– funkciigo de la Konsilio kiel speco de help- aŭ vic-estraro, kun samtempa elprovo de sistemo de reta diskutado kaj voĉdonado por ĝi
NEREALIGITA. La fondo de la Konsilio estis konfirmita de la Komitato de UEA en la kunveno en Rejkjaviko. Poste aŭdiĝis neniuj informoj pri la aktivado de la Konsilio, nek pri la reta voĉdonado.
– refaro de la retejo de uea.org kunlige kun nova komunika, serva kaj varba strategio de UEA
NEREALIGITA. La retejo uea.org ne ŝanĝiĝis laŭaspekte, nek laŭenhave. Ĝi daŭre plenumas la ĝisnunajn funkciojn en la malnova fasono.
– starigo de landaj laborgrupoj en la ĉefaj landoj de la membraro de UEA kaj evoluigo de landa kaj regiona kunplanado
NEREALIGITA. Estis starigitaj neniuj landaj laborgrupoj. Neniuj informoj pri evoluigo de landa kaj regiona kunplanado.
– disvolvo de programo de aktiva trejnado por helpi tiujn laborgrupojn kaj la Konsilion funkcii efike kaj internaciskale
NEREALIGITA. Okazis neniu trejnado, ĉar ne estis homoj por trejni ilin – la landaj laborgrupoj ne estis fonditaj. Neniuj informoj pri trejnado de la konsilianoj.
– ellaboro de plano por renovigo de la teknika sistemo de la Centra Oficejo
NEREALIGITA. Neniuj informoj pri la plano por renovigo de la teknika sistemo de la CO.
– renovigo de la aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro
EBLE REALIGOTA. Okazis profunda renovigo de Esperanto laŭ aspekto kaj enhavo. La Jarlibro ankoraŭ ne publikiĝis. La posteno de la redaktoro estis nuligita post la emeritiĝo de la antaŭa redaktoro.
– kreo kaj ekrealigo de strategia plano pri membro- kaj donac-varbado
NEREALIGITA. Neniuj informoj pri strategia plano pri membro- kaj donac-varbado, nek pri ĝia ekrealigo.
Ĝis la fino de la jaro 2014, tiuj diversaj evoluoj celas plialtigi la membronombron je 10% (ĝis pli ol 5500), kaj multe kreskigi la nombron de aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 4.7.1, paĝo 32)