Sammlung von Newsfeeds
La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj
Dum sia jam iom pli ol centjara historio, Universala Esperanto-Asocio laŭ sia statuto strebis esti politike neŭtrala, sed ne ĉiam sukcesis pri tio. Kompromisoj necesis ekzemple kiam asocioj en komunisma orienta Eŭropo volis aliĝi al UEA. Interalie tion montris Ziko van Dijk en sia ampleksa germanlingva disertaĵo, aperinta antaŭ kvin jaroj. Baldaŭ ĉe Libera Folio estos elŝutebla ĝia iom adaptita esperantlingva versio.
Libera Folio: Kion enhavas via aperonta verko?
Ziko van Dijk: Je 98 procentoj, ĝi estas la sama teksto kiel mia disertaĵo el 2006, sed en Esperanto, ne en la germana. La originala versio aperis en la germana, ĉar la historia fakultato en Utreĥto ankoraŭ ne parolas Esperanton, sed ja la nederlandan, anglan, francan kaj germanan.
Libera Folio: Ĉu oni do povas diri, ke estas versio de via disertaĵo por internacia publiko?
Ziko van Dijk: Jes, principe estas tiel. Tamen, mi iom adaptis ĝin por la alia publiko. Ĝenerale, jam la germana versio estis verkita ne ekskluzive por germana publiko.
Libera Folio: Kiuj do estis la ĉefaj elirpunktoj por via disertaĵo?
Zko van Dijk: Temas pri historio de la ĉefa organizaĵo de la Esperanto-movado, Universala Esperanto-Asocio. La elirpunkto estas la demando, ĉu UEA povis esti neŭtrala, kaj kiuj estis la danĝeroj por la neŭtraleco. Kaj por tio necesis okupiĝi pri la ĝenerala organiza historio.
Libera Folio: Do, ĉu temas ankaŭ pri diferencoj kaj similecoj inter UEA kaj aliaj organizaĵoj?
Ziko van Dijk: Tion mi tuŝis nur iomete en la enkonduko, ĉar se oni volas fari tion, oni faru tion sisteme kaj sur pli larĝa bazo. Sed tio estus tute alia verko. Fakte estus malfacile verki tian komparon, ĉar ne multas detalaj verkoj pri internaciaj neregistaraj organizaĵoj.
Libera Folio: Kiaj estis do viaj ĉefaj konkludoj?
Ziko van Dijk: Ne ekzistas klara konkludo rilate tion ĉu aŭ ne UEA estis neŭtrala. Principe la deziro estis forta, sed en la praktiko necesis adaptiĝi al la realo. Ekzemple kiam oni deziris havi membrojn en komunistaj landoj. Imagu ke UEA volas havi landan asocion ekzemple en Ĉeĥoslovakio, sed tiu asocio havas statuton, laŭ kiu ĝi akceptas la gvidan rolon de la komunista partio. Tio estas neneŭtrala laŭ la vidpunkto de UEA. Sed pro la timo perdi la orientajn asociojn, UEA tamen akceptis tion. Estis en la jaro 1984.
Libera Folio: Kiajn vidpunktojn pri via verko havis la ekzamena komisiono?
Ziko van Dijk: Temis ĝuste pri tio, pri kio vi jam demandis - iu deziris grandan komparon kun aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Sed tio estus alia verko. Aldone, mi povis esplori enlandajn problemojn nur limigite, ĉar mi ne scipovas ĉiujn necesajn lingvojn - la rusan, japanan, bulgaran...
Libera Folio: Kial vi decidis fari Esperantan version?
Ziko van Dijk: Tio povas soni iom amuze por neesperantistoj, sed mi tradukis la verkon al Esperanto por atingi pli da legantoj. Estus ja strange se teksto ekzistus ne en tiu lingvo, kiun povas legi la homoj kiuj plej multe interesiĝas pri ĝi. Tamen, tradukado postulas multe da tempo, kaj estis malfacile trovi provlegantojn.
Libera Folio: La Esperanta versio aperos rete kaj estos senpaga. Kial?
Ziko van Dijk: La verko aperos sub tiel nomata libera permesilo. Tio estas koncepto, kiu povas soni iomete komplika, sed fakte ĝi estas ĝuste taŭga por la Esperanto-mondo. Tio signifas, ke ĉiu persono, eĉ ne demandante min, rajtas kopii kaj reuzi la tekston. La kondiĉo estas, ke oni respektas la permesilon kaj indikas la originalan aŭtoron. Do, vi povas simple elŝuti la verkon el la reto, disdoni ĝin, kaj eĉ republikigi ĝin sur via propra retpaĝo.
Libera Folio: Sed kial vi disdonas vian verkon senpage?
Ziko van Dijk: Mi decidis fari tion, ĉar alikaze la verko estus tre multekosta. Imagu, kiom kostas 500-paĝa libro en vendejo, kaj kiom kostas la poŝta sendo. Sed mia celo estas, ke laŭeble multaj homoj povu legi la tekston, kaj ke ĝi disvastiĝu. Krom Libera Folio mi serĉas ankaŭ aliajn retejojn kiuj ŝatus disponigi la "Historion de UEA".
Libera Folio: Kial vi ne afiŝos ĝin nur en unu loko, en propra retejo? Kaj kion pri papera eldono?
Ziko van Dijk: Nuntempe oni parolas pri "virusa" dissemado de datenoj. Do se al la homoj plaĉas la verko, ili plusendos ĝin al amikoj. Estas bone se ĝi tamen ja estas elŝutebla ĉe kelkaj konstantaj lokoj, kiujn vizitas ankaŭ homoj kiuj ne konas min persone - ekzemple en Libera Folio.
Rilate paperan eldonon - oni rajtos simple elŝuti kaj legi la verkon, sed ankaŭ iri kun la verko al presisto. Tiu rajtas presi paperan version, vi do nur pagos al la presisto. Principe eblas, ke iu presos plurajn ekzemplerojn kaj vendos ilin. Tamen, se la verko estas havebla senpage en la reto, mi ne scias ĉu li havos merkaton.
Legu ĉapitron el la aperonta verko: Kaskontrolo ĉe UEA en 1934
Klaku por senpage donaci al GEA mil eŭrojn
Meze de oktobro (18-an de oktobro) en germana retlisto aperis la unua alvoko koncerne al reta voĉdonado pri la mil plej ŝatataj asocioj en Germanio. Germana banko volas altigi sian reputacion (kaj samtempe fari reklamkampanjon) kaj promesas donaci al la mil plej ŝatataj asocioj de la lando monpremion de po mil eŭroj.
Mi aŭdis pri la afero danke al retpoŝtmesaĝo de la aŭstra kolego Uwe Stecher. En tiu momento la konkurso jam daŭris kaj aliaj asocioj jam havis sufiĉe multajn voĉojn.
Alia handikapo estis, ke komence ne estis tute klare, ĉu ankaŭ eksterlandanoj povas voĉdoni, sed mi, kiel ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, demandis ĉe la banko kaj post kelktaga atendado ricevis la konfirmon de la banko ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni. Laŭ la regulo krome ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn al unu asocio.
Sep tagojn post la unua publikiĝo nur 717 voĉoj estis sur la konto de GEA. En tiu tempo GEA sukcesis altigi sian rangon je pli ol 7000 lokoj inter la 18 000 konkurantaj asocioj, sed sukcesis atingi nur la rangon 1734. La internaciigo de la alvoko denove helpis, sed ne tiom, kiom atendite.
Unu semajnon post la internaciigo GEA nun estas sur la loko 1335 kaj havas iomete pli ol 1500 voĉojn. Konsiderante, ke ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn, nur iomete pli ol 500 homoj voĉdonis. Tio estas enorme malmulte (speciale ĉar ankaŭ familianoj kaj amikoj povas voĉdoni por GEA). Vere, mi iomete perdis la iluzion pri la kunlaboremo de la Esperanto-komunumo.
La reagoj al la alvokoj estis ĝenerale tre pozitivaj, kvankam de kelkaj flankoj venis skeptikaj kaj ankaŭ kritikaj voĉoj. Usonano eĉ demandis kial li helpu al Esperanto-organizaĵo en Germanio, alia kritikis ke ne taŭgas partopreni varbagadon de banko, kiu financas malmoralajn aferojn (atomenergio; neekologiaĵoj).
Pri la reago de la usona samideano mi iomete ĉagreniĝis. Ĉu tio estas internacia kunlaboro? Ĉu ne estis amaso da homoj el la tuta mondo, kiuj siatempe helpis ĉe la agado de Change.org, ke propono pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj estu prezentita al prezidento Obama?
La demando estas ĉu ĝis la fino de la voĉdonado (15-a de novembro 2011) ankoraŭ eblas akiri la mankantajn voĉojn por esti inter la unuaj mil asocioj. Por atingi tiun celon mankas nur ĉirkaŭ 500 voĉoj. Ĉu eblas venki la pesimismon kaj la lacecon rilate al tiaj retaj voĉdonoj? Ĉu ankoraŭ eblas aktivigi sufiĉajn homojn? Mi esperas, ke la legantoj de Libera Folio helpos!
Jen la ligilo, kaj klarigaj tekstoj en: Esperanto, Español, English, Portuguȇs
Martin Schäffer
Familia renkontiĝo migris norden
La tradicia Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF) en sia ĉi-jara 33-a eldono atingis sian plej nordan ejon - nome, la gastejon "Esperantogården" (Esperanto-bieno) en la sveda vilaĝo Lesjöfors, inter 22-a kaj 31-a de julio 2011. La aranĝon partoprenis ĉi-jare 13 familioj el 11 landoj el Eŭropo, kun eĉ gastino kiu venis el Kanado - entute la partoprenantaro nombris 51 personojn, el tio 26 infanojn inter 1 kaj 16 jaroj.
Kvankam la nombro de la partoprenantoj malkreskis kompare kun kelkaj antaŭaj REF-oj, tamen temis pri sukceso, se konsideri la longan kaj multekostan vojaĝon por plejmulto de la E-familioj. La organizantoj, t.e. la familio Lundberg/Petrović kaj Martin Strid, sukcesis, nome da Ido-fondaĵo kaj la ejo, oferti favorajn kondiĉojn al ĉiuj kiuj emis kaj povis partopreni tiun tradician aranĝon kiu, por plejmulto de la partoprenantaj familioj, estas deviga parto de ĉiuj someraj planoj.
Krom agrabla ejo kaj por svedaj cirkonstancoj tre favora prezo la REF-anaron atendis ankaŭ malkutime bela kaj varma vetero, kiu ebligis multe da eksterdomaj aktivadoj - ekde naĝado en pluraj najbaraj lagoj (kie la akvotemperaturo superis 20 gradojn!) tra arbaraj promenadoj kaj plukadoj de arbaraj beroj ĝis sportaj ludoj. Ankaŭ ekskursa tago donis neforgeseblajn spertojn: unue veturadon per malnovaj "usonstilaj" ĉevalĉaroj, poste kanuadon tra riveroj kaj lagoj kaj fine la lacigan, sed ankaŭ amuzegan relbicikladon laŭ forlasitaj reloj de la iama fama Inlandsbanan, enlanda fervoja linio kiu ĝis la 80-aj jaroj konektis urbetojn kaj vilaĝojn de kontinentaj arbaraj regionoj en meza Svedio.
Kompreneble, ne la tuta aktivado okazis ekstere: en la ejo gepatroj preparis plurajn laborgrupojn kaj programerojn, kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Infanoj tre ŝatis maskofaradon, pentradon, origamion kaj la japanan ŝnurludon ayatori, preparadon de kasteloj el kartono, pli aĝaj emis filmofaradon, serĉludojn ... Sed, kiel ĉiam kun infanoj, ankaŭ tre amuzaj estis eksterprogramaj aktivadoj kiel ludo en flako apud la ejo aŭ uzo de malnovmoda herbejfalĉilo. ;o)
Do, laŭ ĉiuj aspektoj la ĉi-jara REF estis tre sukcesa kaj ĉiuj familioj bedaŭregis kiam venis la adiaŭa tempo. La komuna gaja kaj vigla etoso kiu regas dum ĉiuj REFoj ne estas facile forgesebla, infanoj ĝuas la amasajn ludojn en granda ena kaj ekstera spaco, kaj gepatroj havas la eblon denove renkonti malnovajn amikojn aŭ ekkoni novajn ... Kaj, ankaŭ grave, ripozi pli ol dum la kutima familia vivo!
Por mi persone REF estas unu el la plej interesaj fenomenoj en Esperantujo – malantaŭ REF staras nek ajna organizo nek iu persono/familio kaj, spite al tio (aŭ ĝuste pro tio?), la aranĝo travivis jam 33 jarojn kaj dum tiuj jaroj la ĉefa ideo de la aranĝo ne ŝanĝiĝis multe. Kvankam ĉiujare ŝanĝiĝas la organizantoj kaj partoprenantaj familioj, la ideo travivas ĉiujn ŝanĝojn… kaj eĉ sen grandaj kvereloj kaj malamikaj sentoj (bedaŭrinde, oftaj ankaŭ je neprofitaj kampoj kiel E-movado).
Unu el la aferoj kiu tamen ŝanĝiĝas estas la REF-a programo: en la komencaj REF-jaroj pli granda akcento estis je pli formalaj edukmanieroj – kursoj, legado, skribado … kaj dum la lastaj jaroj pli da fortoj estis koncentritaj por fari internaciajn ludrondojn kaj tiel paroligi infanojn, igi ilin uzi la lingvon dum la ludo kun samaĝuloj. Sed, egale al la maniero, ĉefa kaj, ŝajnas al mi, plej grava afero estas trovi ekvilibron inter edukado kaj simpla ludado, doni al la infanoj iom da (lingvo)scioj kaj lasi ilin uzi tiujn sciojn memstare kun diverslandaj amikoj… dum la lerneja jaro estas eĉ tro da devigaj aferoj, kaj la plej multaj nunaj gepatroj ne deziras fari el REF unu plian edukad-kurson, sed aranĝi pli malstreĉan medion por uzi la lingvon.
Kroma menciinda afero estas la demokratia decidmaniero de REF, plej bone videbla ĉe la elekto de venontaj REF-ejoj kaj REF-organizantoj. Findecidoj estas farataj per voĉdonado kaj, laŭ mia memoro, tiu sistemo tre bone funkciis kvankam foje ŝajnis malrapida ... sed, tamen, ĉiuj observis la neskribitajn REF-ajn regulojn.
Ĉe loka organizado, la organizanta familio havas liberajn manojn por strukturigi la programon laŭ propraj deziroj, sed ankaŭ tie kelkaj neskribitaj reguloj estas observataj: anstataŭ multaj ekskursoj (kiuj el REF farus turisman vojaĝon kaj malhelpus la infanojn uzi tempon por kuna ludado) oni preferas laborgrupojn, mallongajn komunajn promenadojn ... La programo (laborgrupoj, prelegoj ktp) estas ĉefe memorganiza, gepatroj faras/organizas/gvidas tion kion ili persone emas fari (kun klopodoj ke pli aĝaj infanoj ankaŭ mem preparu diversajn programerojn).
La rezulto estas tiu longdaŭra aranĝo kiu, laŭ mi, sukcese kunigas uzon de esperanto kun infana ludo, strebon eduki infanojn en/pri esperanto kun amuziĝo ... al infanoj REF ofertas okazon por komuna ludo en krea etoso, sen tro da fiksita programo kaj tro da gepatra premo. Kaj al gepatroj REF donas tempon por malstreĉiĝi, fari kun siaj kaj aliaj infanoj tion kion oni dum la labora parto de la jaro ne povas ... Kaj ankaŭ tiu daŭra ŝanĝiĝado de la REFaj programoj kaj etoso (en la limoj akceptitaj de la ĉiam ŝanĝiĝanta rondo de partoprenantaj familioj) kiu dependas de la organizantoj, de la nombro kaj aĝo de ĉeestantaj infanoj, emoj da gepatroj, kontribuas al ĝia ĉarmo.
Fine, mi deziras danki al la organizintoj kaj ĉiuj kiuj kontribuis al la ĉi-jara tre bona REF kaj invitas ĉiujn familiojn en kiuj esperanto estas regule parolata veni al la venontjara, 34-a REF kiu okazos en arbara domo proksime al la sudorienta germana urbeto Sayda inter la 29-a de julio kaj la 10-a de aŭgusto 2012, kun la familio Diestel/Schlesinger kiel organizantoj.
Raportis Vanja Radovanović
Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?
Libera Folio: Pasis dek jaroj de kiam vi anoncis vian demision kiel ĝenerala direktoro de UEA, kaj sep jaroj de kiam vi konsentis repreni vian postenon. Kio kondukis al tiuj okazaĵoj?
Osmo Buller: Kvankam mi ne diris tion siatempe publike, mia demisio sekvis el seniluziiĝo pro la maniero, en kiu la la Estraro traktis la kalumnian kampanjon lanĉitan fine de 2000 kontraŭ oficisto Francisco Veuthey. Adiaŭante siatempe la gekolegojn mi diris, ke kiam mi lernis Esperanton, mi kredis aliĝi al io bela kaj nobla, sed atendis min la plej traŭmata sperto de mia vivo. Por Francisco mem la koŝmaro kompreneble estis multe pli terura. Pri tiu afero UEA devas honti, kaj eĉ pli TEJO, el kies sino ĝi devenis. Post la elektoj en Zagrebo mi demisiis, ĉar mi ne povis kunlabori kun estraranoj, kiuj ne distanciĝis de la kalumnioj kontraŭ Francisco kaj lasis la aferon treniĝi tro longe.
Kun mi demisiis ankaŭ Pasquale Zapelli, direktoro de la CO, kaj István Ertl, redaktoro de Esperanto. La Estraro faris tiam la malfeliĉan decidon ne plu havi ĝeneralan kaj oficejan direktorojn. Ĝi elektis nur unu direktoron, kiu krome estis sensperta kaj tamen devis provi fari laboron de du direktoroj. Tio estas superforta tasko eĉ al spertulo – ĉi-jare en februaro mi mem grave malsaniĝis – kaj tial pri la posta krizo, kiam preskaŭ kolapsis la funkciado de la CO, oni ne povas respondecigi mian posteulon Trevor Steele, kiu fakte mem persvadis min reveni.
Libera Folio: Kiel laŭ via sperto evoluis Universala Esperanto-Asocio dum la pasintaj dek jaroj, kaj kia estis via persona kontribuo al tiu evoluo? Ĉu la asocio kaj la movado nun estas pli ampleksaj kaj diversaj ol antaŭ dek jaroj, aŭ male?
Osmo Buller: La evoluo estis malbona. UEA perdis 20% de la individua membraro kaj la agado malkreskis. Tio havas multajn kaŭzojn, sed unu el la ĉefaj estas la redukto de la CO, kion tamen ne volas agnoski eĉ tiuj movadaj politikistoj, kiuj devus esti bone informitaj. Oni volonte montras al la nemembriĝemo de nunaj homoj kaj al nesufiĉa adaptiĝo de UEA al la reta epoko, kvankam ĝuste la tranĉoj en la profesia stabo parte kaŭzis ankaŭ tion. Plilaŭtiĝis populisma demagogio, laŭ kiu eĉ la “trione rabatita” CO voras tro da mono for de agado, precipe informado.
Ekstera informado iĝis mantro, per kies gurdado oni klopodas gajni poentojn ĉe esperantistoj, al kiuj la disvastigo de la lingvo estas tiel kara afero, ke ilia prudento emas estingiĝi, kiam oni ekparolas pri ĝi. Tamen ankaŭ la informa agado estus pli efike kaj celkonscie realigebla, se iu en la CO povus okupiĝi pri ĝi. Sur la fronto la efektivan laboron devas fari volontuloj, ĉu temas pri informado ĉu pri io alia, sed ili povas malaperi subite kaj ilia agado restas hazarda kaj kaosa, se ĝi ne povas esti stirata kaj apogata de profesia centro.
Libera Folio: Ĉu la malkresko de la asocio signifas, ke ĝia signifo en Esperantujo simile malfortiĝis?
Osmo Buller: Kvankam la agado de UEA ŝrumpis, malpravas tiuj, kiuj moke asertas, ke nun la Esperanto-agado ĉefe okazas ekster UEA, kvazaŭ tio estus io nova. Ĉiam estis tiel, sed la juna generacio ne konas la historion kaj eĉ en la memoro de malpli junaj, kiuj mem dum jardekoj kreis ĝin, okazis misteraj mallumiĝoj. Se io funkcias ekster UEA, des pli bone. Malmulto tamen okazas tute sen UEA, kiu disponigas infrastrukturon eĉ al agadoj, kiujn ĵaluzemuloj vidas rivalaj aŭ subfosaj al UEA. Eĉ Silfer ne povas funkcii sen UEA-konto. Kiam oni mokas kaj malgravigas UEA, oni fakte montras, kiel proksime la fenomeno Esperanto turniĝas ĉirkaŭ UEA.
En 2001 oni akceptis agadplanon, kiu emfazis profesiigon, sed la postaj decidoj pri la CO signifis malpliprofesiigon. Malfeliĉa estis la forigo de la redaktado de Esperanto el la CO. La revuo perdis pli ol mil abonantojn, kio ne okazis nur pro la “ĝeneralaj tendencoj”, sed tion mi vane provas komprenigi al la Komitato kaj Estraro. La eksteroficejigo de la revuo rompis la bonan situacion, ke ĝi estis dense integrita al la tuta agado de UEA. La redaktoro troviĝis meze de ĉio kaj eĉ dum kafpaŭzoj ensorbis de siaj gekolegoj kaj vizitantoj ideojn kaj novaĵojn kaj eksciis pri iliaj opinioj kaj deziroj. Tiu sinergio malaperis, sed tion ne volas vidi tiuj, por kiuj oficeja redaktoro estas per si mem io malmoderna, kaj eksteroficeja - signo de moderneco.
Mi mem havas miajn mankojn kaj faris erarojn. Pri la ĉefaj eraroj mi tamen ne respondecas, ĉar mi antaŭavertis pri ili. Se temas pri mia kontribuo, pri ĝi mi dividas la honoron kun miaj gekolegoj. Post mia reveno ni restarigis glatan funkciadon de la CO kaj finance reekvilibrigis UEA. Ni ja ne forgesu, ke la malgrandigon de la “peza kaj multekosta” oficejo sekvis rekordaj deficitoj. Unu el la veroj ĉirkaŭ la CO nome estas, ke la laboro de la oficistoj kreas enspezojn al la Asocio, kion la redukto de la stabo en negativa maniero pruvis. Tion mi scias kiel ekonomikisto kaj kun 21-jara laborsperto en la CO.
Libera Folio: Grava kialo por via demisio estis problemoj en kunlaboro kun kelkaj estraranoj, ligitaj interalie al malkonsento pri la rolo de la Centra Oficejo en la funkciado de la asocio. Ĉu tiaj problemoj nun definitive apartenas al historio?
Osmo Buller: Tiaj problemoj povos okazi ankaŭ estonte. Ne temas pri specialaĵo de UEA, sed streĉiteco inter profesia stabo kaj honorofica estraro facile aperas en ĉiu organizo. Kiam ĉiuj celas nur la intereson de UEA, ĝi povas tamen esti io pozitiva. Pri tio ne temas, kiam nur pro ĵaluza singravigemo oni plendas, ke la CO kaj precipe la ĝenerala direktoro havas tro da povo, kaj oni klopodas obstakli kaj malfortigi ilin, eĉ se la rezulto estus malpli bona por UEA.
Libera Folio: Kian estontecon vi vidas por UEA kaj la Centra Oficejo en la proksimaj dek jaroj?
Osmo Buller: Mi esperas, ke la CO plifortiĝos, unuavice per dungo de oficeja direktoro kaj revenigo de la redaktoro al la CO. La venontaj estraranoj espereble komprenos, ke por stabileco de UEA kaj kontinueco de ĝia agado la CO havas ŝlosilan gravecon. Mi nur timas, ke la ŝanĝoj, kiujn oni intencas fari en la elektoregularo de UEA, laŭdire por “demokratiigi” ĝin, kreskigos la riskon, ke eniros la Estraron podiemuloj, al kiuj pli kara estas la propra gloro ol la intereso de UEA. Espereble tio ne okazos dum mia restanta tempo, ĉar kun tiu tipo mi ja facile kolizias.
Libera Folio: Kia estas la laboretoso en la oficejo nun, kompare kun antaŭaj jaroj?
Osmo Buller: La etoso estas bona kaj agrabla. En la 90-aj jaroj ĝi nature estis iel pli gaja, ĉar estis pli da homoj kaj do la oficeja vivo pli vigla. Tamen, same kiel tiam, ankaŭ nun la oficistoj konscias, ke krom esti amika rondo, ili estas antaŭ ĉio profesiula stabo.
Libera Folio: Kiel via demisio kaj reveno ŝanĝis kaj reŝanĝis vian personan laborvojon? Ĉu vi bedaŭras pri iuj decidoj kiujn vi mem faris?
Osmo Buller: Mia demisio en 2001 reĵetis min fakte al la sama laboro, kiun mi forlasis en 1991, kiam mi unuafoje revenis al la CO. Post mia unua foriro en 1987 mi estis municipa kultura oficisto en mia naskiĝloko Taivalkoski. Tiam mi fondis la literaturan-kulturan Päätalo-instituton, kies direktoro mi estis post mia dua reveno kaj volonte plu estus. Mi tamen ne bedaŭras, ke mi revenis al la CO, ĉar mi fariĝis tiugrade roterdamano, ke al tiu ĉi urbo mi volonte revenas.
Libera Folio: Kiel longe vi mem planas resti en via nuna posteno, kaj kion vi faros poste? Laŭ kiaj kriterioj oni laŭ vi devus elekti vian posteulon?
Osmo Buller: Mi atingos emeritan aĝon en novembro 2015. Verŝajne mi restos en Roterdamo kelkajn jarojn antaŭ ol reiri al Finnlando por la granda finalo. Por la elekto de mia posteulo mi ne proponas kriteriojn. Mi nur deziras saĝon al la elektontoj kaj forton al la elektito.
Foto de 1991: privata. Fotoj de 2011: Peter Hauser
Unesko subpremis lingvan diversecon
Unesko estas la organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo, kun kiu Universala Esperanto-Asocio havas altnivelajn oficialajn rilatojn. Pro tiu oficiala ligo, reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) povis kiel observantoj de UEA partopreni la prestiĝan junularan forumon de Unesko, okazintan en Parizo de la 17-a ĝis la 20-a de oktobro.
Plej grandan influon dum la Junulara Forumo de Unesko havis la landaj delegitoj, sed ankaŭ la du reprezentantoj de TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman, havis eblon partopreni diskutojn en pluraj forumoj. La ĉefa eblo de TEJO por influi estis la merkredaj laŭtemaj diskutkunsidoj, kies celo estis kolekti rekomendojn de la delegitoj por la raporto al la ĝenerala konferenco.
La diverstemaj kunsidoj okazis samtempe. Nico Huurman partoprenis la diskuton pri edukado, kie li proponis rekomendon pri lingva edukado kiu antaŭenigu tutmondan komunikadon sen lingva diskriminacio. La rekomendo eniris la unuan skizan dokumenton, sed estis forigita en la fina diskuto, spite la subtenon de Singapuro.
Veronika Poór partoprenis la diskuton pri kulturo, kaj rakontis pri siaj spertoj al Libera Folio.
Libera Folio: Ĉu la publiko rimarkis la ĉeeston de esperantistoj? Kiajn reagojn vi renkontis?
Veronika Poór: Jes, ili ja rimarkis. La reagoj preskaŭ ĉiam estis pozitivaj. Kaj eĉ se ne, la homoj ŝanĝis siajn opiniojn post babilado. Tamen, la Unesko-uloj, kiuj estis maljunuloj, ili estis strangaj.
Libera Folio: En kiu maniero strangaj?
Veronika Poór: Do, ekzemple, jen kio okazis en mia sekcio: la Unesko-ulo, en la malferma parolado pri kultura diverseco, diris ke en la citita difino ne estas menciita la lingva diverseco, sed ke tamen tio estas grava parto de kultura diverseco. Poste delegitoj de landoj parolis pri la temo. La singapuranino parolis pri tio, ke la homoj perdas sian identecon kaj kulturon pro la angla. La slovaka reprezentanto diris, ke minoritatoj perdas sian identecon kaj eblon lerni, pro la pligranda lingvo. La franca delegito menciis ke tamen, oni bezonas lingvon por komuniki. Do mi resumis tion, ke oni devus pritrakti tiun temon, ĉar lingvoj estas kaj kulturaj aferoj, kaj iloj por komuniki. La sama Unesko-ulo, kiu parolis komence, ŝajnis embarasita, ke li tiam donis al mi furaĝon, kaj vere ne volis enigi la aferon en la dokumenton, kvankam estis konsento en la ĉambro, ke tio estas tra grava kaj priparolinda. Do ŝajnis al mi, ke ĉe Unesko oni tre timas pri tiu temo.
Libera Folio: Do, la reprezentanto de Unesko estis marĝena en tiu junulara kompanio, kaj vi kiel reprezentanto de TEJO malmarĝena?
Veronika Poór: Jes, inter la junuloj estis subteno, sed la Unesko-uloj decidis kio eniru la resumon kaj kio ne. Ili diris, ke ne restas tempo, necesas akcepti ilian resumon aŭ estos problemoj.
Libera Folio: Kaj la rezulto?
Veronika Poór: Do, fine en la resumo nur restis la mencio "lingva diverseco" - sed tute marĝene. Tion ni eĉ ne sciis, ĉar ili kompilis la tuton... Kaj tial mi sentas min malbone - mi simple devintus diri: "Ne, ni restu ĝis oni finparolis tion!" ĉar ankaŭ multaj landaj delegitoj estis tre malĝojaj pri la maniero. Fine, kiam oni faris la finan resumon de la rekomendoj, mencio de "lingva diverseco" tute ne eniris. Do, estas tute malbona rezulto.
Libera Folio: Tamen estas interesa ekzemplo pri la funkciado de tiaj aferoj, ĉu ne?
Veronika Poór: Jes, 80 procentoj el la landaj delegitoj, kaj ni, observantoj, estis ege frustritaj pro tio.
Ankaŭ la alia reprezentanto de TEJO, Nico Huurman, havis similajn spertojn en sia temkunsido. Pri siaj observoj li rakontas en freŝa intervjuo en la retradia elsendo Muzaiko.
En sia unua raporto pri la kunsido la reprezentantoj de TEJO konkludas, ke la tagordo de la Junulara Forumo donis tre malmulte da tempo al vera debato inter la delegitoj, sed ke estis multe da interesiĝo inter la partoprenantoj, precipe inter la delegitoj el Sud-Ameriko. Tial laŭ ili utilus, se sekvafoje inter la reprezentantoj de TEJO estu flua parolanto de la hispana.
Ajnakaze la partopreno de TEJO en similaj aranĝoj povas utili, ili konstatas."Junuloj de TEJO havas verŝajne pli da ŝanco por influi debatojn kaj rekomendojn en tia forumo ol la iom malpli junaj de UEA aŭ aliaj plenkreskulaj organizoj, ĉar junuloj pli akceptas riskajn rekomendojn kaj emas ŝanĝi la mondon", ili skribas.
AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012
Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca agado, iniciatis diskuton pri la stato de Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu laŭ interna raporto citita de li troviĝas rande de pereo. Artikolo pri la temo en Libera Folio kondukis al vigla diskuto ne nur en Libera Folio mem, sed ankaŭ en diversaj retpoŝtaj listoj.
En vaste dissendita mesaĝo, Boĵidar Leonov, bulgara AIS-aktivulo kaj prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, protestis kontraŭ la priskribo de la situacio:
- Mi pardonpetas, ke mi tiel malfrue aliĝas al disputo pri AIS, sed bedaŭrinde pro financaj kialoj mi ne povis partopreni la Kongreson en Kopenhago kaj mi ne estas informita pri la diskutoj, kiuj okazis tie kunlige kun AIS kaj la faka scienca agado… Mi ne povas konsenti kun tiuj, kiuj strebas al likvido de AIS, de ĝia aŭtoritato, multflanka scienc-eduka agado!
En la plua diskuto polaj AIS-aktivuloj asertis, ke kadre de AIS daŭre okazas multe da aktivado ne nur en Bulgario, sed ankaŭ en Rumanio kaj Pollando, kaj proponis, ke taŭga monsubvencio povus bone efiki.
Al tio respondis Humphrey Tonkin, la prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF), granda sendependa fondaĵo kiu en lastaj jaroj subtenas multajn perspektivajn Esperanto-projektojn. En retmesaĝo sendita al pli ol tridek ricevantoj li konstatis, ke la ĉefa problemo de AIS ne estas la manko de mono, sed la manko de akademiaj valoroj kaj normoj:
- Necesas draste altigi la kvaliton de instruado kaj de superrigardo de la studentoj. Necesas klare prezenti la studprogramojn de AIS. Necesas strebi engaĝi la plej alte kvalifikitajn profesorojn kaj ilin prizorgi. Pardonon – sed AIS tro amatore, tro sendiscipline agas. Se vi volas ricevi monon, vi devas havi klaran kaj travideblan planon de agado. Kie estas tiu plano? Mi ne vidis ĝin. Unue prizorgu do viajn valorojn kaj nur poste serĉu monon surbaze de ili.
Kelkajn tagojn poste okazis en Rumanio la 32-a "Sanmarineca Universitata Sesio" de AIS, dum kiu devis esti elektitaj la novaj gvidorganoj de la asocio. Du anoj de la kvinmembra senato eksiĝis: la prezidanto, Fabrizio Pennacchietti, kaj la vicprezidanto, Carlo Minnaja. La senato estis kompletigita per alelekto de du ĝistiamaj vicmembroj, sed nova prezidanto ne tuj troveblis.
- La kvin senatanoj elektas inter si prezidanton. Kaj ĉar nur tri el tiuj kvin ĉeestis en SUS 32, ili opiniis, ke la afero estu diskutata inter ĉiuj kvin, do ili prokrastis la elekton. Ĝis la fino de 2011 ankoraŭ deĵoras la malnova prezidanto, prof. Pennacchietti, do la afero ne urĝas, klarigas Reinhard Fössmeier, unu el la ĉeestintaj tri senatanoj.
La estonteco de AIS estis diskutita dum la ĝenerala forumo de AIS, kiu kontraŭis proponojn pri nuligo de ĉeesta instruado "se tio estas iel evitebla". Tamen almenaŭ en la venonta jaro ne okazos la kutimaj studsesioj de AIS, rakontas Reihard Fössmeier.
- Tio ja estas redukto kompare al la pasintaj jaroj, kiam ĉiujare io okazis.
Rilate la svagajn ideojn iel vigligi la agadon de AIS helpe de financa subteno Reinhard Fössmeier komplete konsentas kun Humphrey Tonkin.
- Fakto estas, ke nia gvidantaro maljuniĝas kaj ke kelkaj junaj kolegoj ja interesiĝas pri AIS, sed ne pretas aŭ povas dediĉi al ĝi tiom da tempo, kiom necesas por konstanta kunlaboranto. Tio estas komprenebla; tiu tempo mankus por la personaj kariero kaj interesoj, kaj ĝuste kapablaj homoj havas aliajn interesojn krom subteni akademion, eĉ se ili opinias ĝin subteninda. Pri mono AIS ne estas en vera krizo. Ĉar nun ĉiuj kunlaborantoj estas volontuloj, la elspezoj ne estas altaj. Povus esti utile havi salajratan sekretarion; por tio nia mono nun ne sufiĉas, sed aliflanke necesus ankaŭ trovi taŭgan personon. Do mi ne dirus, ke mankas al ni mono; mankas laborforto.
Libera Folio: Kiel vi mem vidas la estontecon de AIS?
- Mi ne estas tre optimisma pri la estonteco de AIS, almenaŭ en ties nuna formo. Sed tio miaopinie ne signifas, ke nia laboro en la lastaj 25 jaroj estis vana.
Filmo pri sekskomerco havos tradukon en Esperanto
La filmo "Kargo" rakontas pri juna rusa virino, kiun homkontrabandistoj portas al Usono por sekskomerco. Chuck Smith ĉe Transparent Language demandis al la reĝisoro Yan Vizinberg, kial aperis la ideo fari tekstojn en Esperanto. Jen kion li respondis.
Yan Vizinberg: La filmo "Kargo" diversmaniere temas pri komunikado. Komunikado inter du tre malsamaj homoj: iom aĝa egipta viro, kiu estas kredanta islamano, kaj juna rusa virino, kiu iam dancis en striptizejo. Ili estas tiom malsamaj, ke en la komenco ili eĉ ne scias, kiel paroli unu al la alia - kvazaŭ ili apartenus al diversaj specioj. Sed kiam ili ja parolas, estas plia bariero: ili devas komuniki en la angla, lingvo kiu estas fremda al ili ambaŭ. Kiam ili kverelas, ili krias unu al la alia en la araba kaj en la rusa - kaj en tiuj lokoj ni decidis ne traduki por la anglalingva publiko, ĉar se niaj roluloj ne komprenas unu la alian, ankaŭ la publiko ne komprenu.
-Do komunikado kaj lingvo havas enorman rolon en "Kargo", kaj mi opinias, ke tekstoj en Esperanto, planita lingvo kies celo estas helpi homojn el diversaj kulturoj interkomunikiĝi, aldonas novan tavolon de signifo. La interesa afero pri homoj estas, ke spite ĉiujn siajn diferencojn kaj koleriĝojn, ili vere volas komuniki unu kun la alia kaj kompreni unu la alian.
La filmoteamo estas tre internacia: la reĝisoro havas rusan devenon, la aktoroj estas egiptaj kaj rusaj, la produktantoj estas britaj kaj usonaj, la publicisto estas esperantisto, krom tio en la filmo aperas poloj.
La filmo jam estas preta, kaj baldaŭ, fine de oktobro laŭplane okazos premiero en Novjorko. Por ke la premiero povu okazi en taŭga ejo kaj por povi vaste reklami ĝin, la kreantoj decidis monkolekti ĉe Kickstarter, la platformo, kiu jam estas sukcese provita de esperantistoj en du projektoj (monkolektado por “Conlang: the movie” kaj “Asternauts”).
Samloke videblas ankaŭ peceto el la filmo.
Fontoj: Transparent Language kaj Verda Filmejo
Agado ekster UEA ne konkuras sed kompletigas
Dum la Universala Kongreso en Kopenhago okazis prezento de sendependaj fondaĵoj, por sciigi la esperantistaron pri ties planoj kaj ĝis-nuna agado. Prezentiĝis du fondaĵoj, Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Esperanto Internacia. Aktivuloj de tiuj fondaĵoj donis informojn pri la celoj kaj idealoj de tiuj fondaĵoj. Membroj de Edukado@Interreto (E@I) ĉeestis la prezenton pro tio ke E@I ricevas financan subtenon de ESF. E@I volis ĉeesti kaze ke ĉeestantoj havus demandon pri la projektoj kiuj ricevas ESF-monon.
La E@I-membroj kiuj ĉeestis atendis enui dum la prezento, ĉar kompreneble ili jam tre bone sciis pri kio temos, sed iĝis male. Ĉeestantoj vekiĝis el duondormo pro subita akra disputo. Kelkaj aktivaj membroj de UEA staris kaj plendis pri la ekzisto de sendependaj Esperanto-organizoj, t.e. Esperanto-organizoj kiuj ne estas regataj de UEA. Venis ardaj akuzoj pri la financa situacio en Esperantujo. “Ĉu ne tiuj sendependaj fondaĵoj forprenas monon de UEA-fondaĵoj?” laŭte scivolis tiuj aktivuloj. Fariĝis klare al la ĉeestantaj E@I-anoj ke tiuj aktivuloj, kaj eble esperantistoj ĝenerale, malmulton scias pri la agado de sendependaj fondaĵoj, kaj se ili scius pli, eble ili ne tiel rapide kontraŭus.
Ni en E@I, kiel ricevantoj de ESF-financado, scias multon pri la vasta gamo de grandaj kaj gravaj projektoj, kiuj ricevis financan subtenon de ESF. Por tiu kiu konas tiujn informojn, estas ŝoke aŭdi laŭtajn protestojn kontraŭ organizo kiu subtenas tiom da valoraj projektoj. Delonge, ESF ne aparte reklamis sin, do esperantistoj ne havis okazon konatiĝi kun ESF kaj kun ties laboro. Pro la evidenta manko de informoj en Esperantujo pri ESF, E@I decidis, ke indas informi la esperantistaron pri la ĝisnuna agado de ESF.
Rakontas E. James Lieberman, unu el la fondintoj de ESF:
- Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj mi estis la fondinta triopo de ESF en 1968. Tra 30 jaroj, dum kiuj aliĝis David Jordan kaj Mark Fettes, ni eldonis raportojn kaj novaĵleteron por informi lingvistojn kaj edukistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia merito kiel science esplorinda afero.
En la pasinteco ESF plejparte plenumis sian laboron per apogado de sciencaj esploroj kaj Esperanto-kursoj en Nord-Ameriko. ESF donacis monon al esploristoj, kiuj studis Esperanton kaj interlingvistikajn temojn, kaj subtenis komunikadon inter tiuj esploristoj. Delonge ESF apogas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), unu- ĝis tri-semajnan Esperanto-kursaron, kiu okazas en Usono ĉiusomere ekde 1970.
En 1999, post ricevo de testamentita mono de William kaj Catherine Schulze, aktivaj usonaj esperantistoj, ESF subite povis fari multon pli ol ĝis tiam. Multegaj el la grandaj projektoj de la lastaj jaroj ricevis gravan financan subtenon de ESF. Kiel dirite, NASK ricevis subtenon de ESF dumlonge. Pli lastatempe, Edukado.net, tekstaro.com (serĉilo de Esperanto-korpuso) kaj "Springboard to Languages" ("Lingvosaltilo"), programo por instrui Esperanton en britaj lernejoj, ricevis subtenon de ESF. Simile okazis pri pluraj filmoj, inkluzive la instruan filmon "Pasporto al la Tuta Mondo", la inform-filmon "Esperanto estas...", kaj dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Multaj unuopuloj ricevis ESF-subtenon por fari specifajn projektojn; ekzemple, Renato Corsetti ricevis financan subtenon por trejni instruistojn en Afriko. UEA mem ricevis subtenon por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler.
Ne nur grandaj, sed ankaŭ relative malgrandaj projektoj ricevis subtenon de ESF. Ne eblas detale priskribi ĉiujn ekzemplojn, sed ĉi-sube, Marek Blahuš rakontis pri la projekto kiun li faris kun ESF-subvencio:
- Subvencio de ESF por interlingvistiko/esperantologio ebligis al mi komenci ampleksan projekton de cifereca prilaboro de informoj pri la unuaj 22.000 esperantistoj el la jaroj 1889-1909 kiel ilin registris Zamenhof. Tiuj datumoj ebligos fari analizojn de la komenca periodo de la Esperanto-movado kaj unuafoje en historio ni danke al ili povos ekhavi tre konkretan bildon pri la kronologie-geografia disvastiĝo de Esperanto en la pionira epoko. La projekto ankoraŭ daŭras, sed dum sia prezentiĝo dum la Esperantologia konferenco en la 96-a UK jam sukcesis "senspirigi" faman Esperanto-historiiston kaj alvenigi multajn entuziasmajn proponojn pri estonta daŭrigo fare de alia fama movadano."
E@I ricevis subtenon de ESF por pluraj projektoj; la plej grava kaj plej konata el tiuj projektoj estas lernu.net. lernu! estas senpaga paĝaro por lerni Esperanton, kiu proponas multege da lerniloj kaj aliaj rimedoj al siaj lernantoj; senpaga, kio tamen ne signifas senkosta. Multaj esperantistoj eble supozas ke UEA donas financan subtenon al retpaĝoj kiel lernu.net; tio, bedaŭrinde, ne veras. La projekto lernu! neniam ricevis financan subtenon de UEA. Tamen dum la 9-jara ekzisto de lernu.net, ĝi ricevis financan subtenon de 280.000 EUR de ESF.
Estas lernu!-uzantoj en multaj landoj, kiuj ne havas Esperanto-asocion. Tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.
Kelkaj UEA-anoj evidente kredas ke la ekzisto de sendependaj fondaĵoj konkurencas kun UEA - konkurencas pri donacoj, pri servoj, aŭ pri aliaj aferoj. Tamen tiu konkludo ne havas sencon, ĉar ĝi montras miskomprenon de ESF kaj de la misio de ESF. Multaj ESF-estraranoj estas aktivaj en UEA, kaj ESF mem havas apartan mision ol tiu de UEA.
Humphrey Tonkin, kunfondinto de ESF kaj eksa prezidanto de UEA, tre bone klarigis la lokon de ESF en la Esperanto-movado:
- Ĉiu iom matura kultura movado devas tri aferojn fari: unue, daŭrigi siajn sukcesajn programojn, due, subteni esplorojn, kaj trie, lanĉi novajn iniciatojn. La tradicia Esperanto-movado, kiu konsistas el organizaĵoj kun kotizantaj membroj, faras sian eblon realigi la unuan. La dua estas orfo: neniu sisteme subtenas sciencajn esplorojn pri Esperanto kaj lingvaj problemoj. La tria estas ege esenca en momento de rapida teknologia ŝanĝiĝo kiel la nuna – kiam precipe junaj homoj interkomunikas kaj ĉerpas siajn informojn laŭ tute aliaj manieroj. Ni bezonas fondaĵojn, kiuj kapablas rapide interveni por subteni esplorojn, kaj eĉ pli rapide interveni por komenci tute novajn iniciatojn en tute novaj medioj. Tiun gravan rolon ni celas en ESF. Ni laboras en partnerado kun la tradicia Esperanto-movado kaj klopodas ĝin suplementi per niaj subvencioj kaj niaj investoj en la nova teknologio, kiu montras la vojon al la estonteco por Esperanto (Lernu, Edukado, Esperanto-aktuale k.s.).
Ne eblas detale priskribi ĉiun projekton kiu ne povus ekzisti sen ESF. Pro la longdaŭra kaj elstara agado de ESF, E@I lastatempe lanĉis donac-kampanjon por danki al ESF por la ĝisnuna subteno, kaj por festi la aliĝon de la 100.000-a uzanto de lernu!.
Bonvolu viziti la paĝon €100.000 por ESF por legi komentojn pri la kampanjo de gravuloj de Esperantujo kaj de ricevintoj de ESF-financado. Pri ESF mem, vi povas legi pli profunde ĉe Esperantic.org .
Erin Piateski
teamano de lernu! kaj aktivulo de E@I
Sobra takso de la Rusia movado ne plaĉis al aktivuloj
Libera Folio: Via artikolo "Kio estas la reala trezoro de REU?" (La Ondo de Esperanto 10/2011) estas, kelkajn tagojn post la reta apero, jam vaste diskutata – kiel atendeble en la interreta erao. Interalie Dmitrij Ŝevĉenko kontestas ĝin punkton post punkto. Mikaelo Bronŝtejn riproĉas al ĝi "dekadencan tonon". Kion vi pensas pri la reagoj?
Grigorij Arosev: La malprivataj reagoj estas pli-malpli prognozeblaj – malpluraj subtenas, plejparto kondamnas (interese, ke en privataj diskutoj estas inverse – preskaŭ ĉiuj subtenas). Sed malgraŭ ke la kritikaj reagoj sekvis de personoj, senironie respektataj de mi, kion mi ĉiam publike deklaris, ili, la reagoj, samtempe kaj nervozigas min kaj multe amuzas. Nervozigas – ĉar, nu, mi ja estas simpla homo, kiun ĉagrenas senkaŭzaj personaj riproĉoj. Amuzas – ĉar mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke la situacio estas ĝuste tia, kiel mi priskribis. Oni parolas pri pesimismo kaj dekadenco (ĉi nocioj ĝenerale neniel koncernas min), sed kiam mi petas prezenti konkretajn pruvojn de onia praveco, mi ne ricevas ilin. Estas ne pesimismo, sed nur opinio, kiun oni prefere taksu realisma. Oni povas kiom ajn multe eksklamacii "ĉu ni bezonas tian prezidanton", sed pro tio la situacio ne ŝanĝiĝas. Klasikulo Ĉeĥov diris: "Se homo obstine ripetas, ke li ne estas stultulo, li havas multajn dubojn ĉi-rilate". Se post kelkaj miaj kritikaj frazoj oni tiom fajre ekripetas, persvadante ĉefe sin mem, ke la Esperanto-movado estas viva, laŭ mi, oni mem forte dubas pri tio.
Sed samtempe ĝuste ĉar mi memoras la frazon de Ĉeĥov, mi ege malŝatas publikajn diskutojn "punkto post punkto", kiujn male tre ŝatas kelkaj esperantistoj. En sennombraj mesaĝoj, kie oni citas, recitas, rerecitas kaj rererecitas ĉiun frazon, daŭre re(re(re))komentante unun post la alia, tre ofte perdiĝas (e)senco de la diskuto. Jes, en iuj certaj apartaj punktoj mi ne pravis, kion mi volonte agnoskas, sed en aliaj punktoj ne pravas miaj oponantoj. Sed mi ne volas volvi legantojn de koncernaj dissendolistoj (kaj fakte min mem) en senfinan senutilan ĉenon de retmesaĝoj. Kio dirita – tio dirita, mi ne volas vante pruvi, ke mi ne estas elefanto.
Libera Folio: Ĉu mi bone komprenas ke la konkluda respondo al Via artikola demando, “Kio estas la reala trezoro de REU?”, estas: “ĝiaj membroj - kiuj ja pretas kotizi, sed ne aktivi”?
Grigorij Arosev: : Efektive. Tamen la trezoro de REU estas ties membroj ne pro tio, ke ili ja pagas, sed pro tio, ke ili ja posedas sperton kaj sciojn, kiuj estas utilaj por la movado. Samtempe mi tute ne celis diri, ke esperantistoj en Rusio (multajn pardonpetojn al eksterrusiaj legantoj de Libera Folio pro tia lokismo, sed ĉi-okaze ni prefere parolu pri tio, kion mi ja ĝuste scias) nenion faras. La problemo estas pri REU mem, al kiu vere homoj volonte aniĝas, pagante ne nur simplan, sed ankaŭ mecenatan kaj foje eĉ dumvivan kotizojn (do elspezante sufiĉe multan monon), sed kie homoj malvolonte ion faras. Refoje pri la supre menciitaj riproĉoj: rimarkinde, ke la kritikoj venas de homoj, kiuj ja vere estas aktivaj diverssferaj agantoj de la movado, do kiujn ne koncernas vortoj pri neaktivado (sed pri neaktivado kadre de REU – parte jes). Sed kiom ili, tiaj homoj, estas? Dek? Dek kvin? Dudek?! Plorinde malmulte. Kaj tio estas nenies kulpo, tio ne estas pesimismo, tia estas la situacio!
Libera Folio: Kiugrade oni povas ĝeneraligi tiun aserton, laŭ Vi, kaj kiugrade ĝi estas specifa por Rusio? Ĉu landaj asocioj estas kondamnitaj forvaporiĝi, pro malgraviĝo inter la niveloj individua kaj tutmonda?
Grigorij Arosev: Kiel oni kliŝas, tio estas bona demando. Laŭ mi, dependas de konkretaj landoj. En la retejo de Sezonoj sian komenton lasis nekonata de mi s-ro Steven Brewer (interalie, mi legis lian artikolon La malĝusta leciono kaj plene konsentas kun ĝi). Li skribis ĝisvorte jenon: "tute kongrua kun mia sperto en Usono". Laŭ mi, tio ne estas hazardo – se Usono havas samajn problemojn, tio signifas, ke ni povas serĉi similajn kaŭzojn. Simila inter niaj landoj estas ties ampleksoj. En la kondiĉoj, en kiuj vivas E-asocio (do kun tre limigita financado), estas tre malfacile sekvi kaj des pli regi situacion en tre multaj regionoj, kiuj etendiĝas je miloj da kilometroj. En signife malpli grandaj landoj la situacio povas esti (kaj ofte jes estas) tute alia – oni pli facile okazigas iujn aktivaĵojn, kiuj povas esti nomitaj "tutlandaj", sed ne "lokaj". Nu, la geografia faktoro ne estas la nura, sed sufiĉe grava.
Mi ne pensas, ke multaj landaj asocioj forvaporiĝos en venontaj jardekoj – povas okazi fojaj malaperoj, sed ne tendencaj. Alia demando kiom da asocioj vivas ĉar estas bezonataj, kaj kiom da asocioj vivas pro tradiciemo kaj nur-deziro de siaj membroj...
Libera Folio: Vi parolas pri malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo, ĉar oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna homo sen apliko de Esperanto. Kontraste, per Esperanto oni neniel povas rezervi hotelĉambron kaj eĉ antaŭe unikaj/specifaj avantaĝoj de Esperanto, kiel Pasporta Servo ne (plu) estas unikaj. Do, ĉu laŭ Vi la avantaĝoj aŭ ”vendargumentoj” de Esperanto nuntempe estas pure kaj nure idealismaj? Ĉu ne, male, la teknika progreso igas antaŭe malfacile realigeblajn avantaĝojn de Esperanto pli alireblaj por multaj?
Grigorij Arosev: Mi volus konkretigi, pri kiuj realigeblaj avantaĝoj vi parolas, sed tio ne tre gravas. Laŭ mi – jes, nun la argumentoj estas nure idealismaj. Ni scias, ke vojaĝi kun helpo de esperantistoj estas pli interese kaj (kial ne?) malmultekoste. Ni scias, kio estas literaturaj tradukoj kaj originalaĵoj en Esperanto. Ni scias ankaŭ multon alian, kion aliaj ne scias, kaj do estas malfacile konvinki neesperantistojn pri praktikaj valoroj de Esperanto, ĉar konkurenco kun eksteresperantujo estas tre serioza, kaj el la ekstera vidpunkto Esperantaj movado, kulturo kaj tiel plu ne ĉiam gajnas. Do estas multe pli facile operacii per malpraktikaj (aŭ kiel vi mem diris – idealismaj) nocioj – lingva egaleco, tutmonda amikeco ktp. Lingvistika flanko ne estu tuŝita nun, ĉar tie la afero estas tute klara.
Libera Folio: Vi skribas: "La kvanto de novaj aktivuloj, kiuj pretas aktivi en REU estas preskaŭ nula. Notu, ke ne temas pri novaj esperantistoj entute." Ĉu Vi celas ke ne estas novaj esperantistoj inter la aktivuloj, aŭ ke entute ne aperas novaj esperantistoj je la movada horizonto?
Grigorij Arosev: Nek-nek. Ŝajnis, ke la frazo estas simpla kaj klara. Temis pri tio, ke la kvanto de novaj aktivuloj por REU estas preskaŭ nula, dum kiam novaj esperantistoj ja regule aperas.
Libera Folio: Vi skribas ankaŭ: Aktivuloj estas malmultaj, sed ili jes ekzistas. La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, naskis, kaj nun vartas kaj prizorgas.Ili ne pretas “transdoni sian vendomarkon” al REU. Sed ĉu tio vere bezonas esti problemo? Ĉu REU aŭ ajna landa asocio ne povas aperi simple kiel kupolo super unuopaj iniciatoj?
Grigorij Arosev: Nu fakte ĝuste tio estas la solvo, kiun mi opinias sola kaj samtempe tute reala. Tion mi proponis en la lasta alineo de la priparolata artikolo. Sed en nia okazo por ekiri tiun vojon necesas unue ke ĉiuj estraranoj atingu principan ĉi-rilatan interkonsenton, due – ke la estraro rekonceptu sian laboron (kvankam ambaŭ aferoj ne devas okupi multan tempon), kaj poste oni devas reale eksondi la situacion en la lando, eltrovante, kie kaj kia helpo estas bezonata.
Libera Folio: Ĉu ne estas kontraŭdiro inter Via instigo ke oni devas enretigi laŭeble multajn kutimajn servojn kaj Via konstato, ke certaj pene ellaboritaj retaj servoj montriĝas ne sufiĉe uzataj? Ĉu do infrastrukturoj retaj ne ĉiam utilas eĉ se ili unue supozeblas utilaj?
Grigorij Arosev: Tio estas sufiĉe teknika demando. Ekzistas du specoj de retaj servoj: unu estas asociaj nepraĵoj, alia estas proponataj servoj. Ekzemplo de la unua estas nia Bulteno de REU – laŭ la statistiko de 2011 nur unu homo el ĉiuj individuaj (ne kolektivaj) membroj de REU ne havas retadreson, ĉiuj ceteraj havas. Laŭ mi, ne estas senco sendi al ĉiuj apartan paperan version, por kiu ni elspezus kolosan monon, kaj des pli ke multaj ricevas la saman bultenon kadre de Rusia E-gazeto. Dissendi ĝin rete estas afero de dek minutoj kaj neniom da mono. (Parenteze: al la sola senretadresa membro ni certe sendas la bultenon papere.) Krome mi volas oficialigi distancan partoprenon en niaj konferencoj – tio kelkfoje jam okazis, sed nun venis tempo doni al niaj membroj oficialan rajton je tio, se estos favoraj teknikaj kondiĉoj. Ekzemploj de la dua speco de retaj servoj estas menciitaj en mia artikolo. Do kontraŭdiro fakte forestas.
Interreto ofte ne povas anstataŭi realajn rilatojn – nek laborajn, nek personajn, sed ĝi povas esti taŭga aldonaĵo, se mankas alia ebleco de interkomunikado. Se nia membro pro tempaj aŭ financaj problemoj ne povas veni al konferenco, li ĉiuokaze ne venos. Sed se ni povas doni eblon kaj rajton partopreni ĝin skajpe aŭ Guglbabile, kial ni ne faru tion?
Libera Folio: Vi skribas: Neniu bezonas ion ajn. Homoj en Rusio pretas pagi siajn kotizojn. Se homoj ne vere havas specifajn bezonojn E-rilatajn, do, ĉu ili restas esperantistoj pro idealismo?
Grigorij Arosev: Ne ĉiuj. Kelkaj gajnas monon per tio. Kelkaj, je bedaŭro, ne havas aliajn kromokupojn en la vivo, do restas en la movado senkonscie, ne nepre vole. Kelkaj simple ŝatas la Esperanto-mondon kaj esperantistojn, sed rilatas al ĝi hobi-cele kaj ne traktas ĝin tute serioze – por tiaj homoj senĉesaj debatoj pri "strategio" kaj "evoluo" estas nenio, vaka loko. Sed kelkaj (tia estus Zamenhof, se li vivus nun) sendube restas pro siaj principoj, pro profunda simpatio al ideoj de Esperanto, farante ion gravan – mi intence ne konkretigu kion. Tiaj homoj estas la atlantoj, sur kies ŝultroj kuŝas – ne, ne la movado mem! – sed ĝia spirito, ĉu la aliaj ŝatas tion aŭ ne.
Libera Folio: Ĉu vi rekandidatos por la posteno de prezidanto en la Rusia Esperanto-Kongreso post tri semajnoj?
Grigorij Arosev: Mi jes rekandidat(iĝ)os, sed kialo de tio estas nur ke nun plene mankas aliaj kandidatoj. Mi plezure ne prezidus plu, ĉar, kiel prave menciis Slavik Ivanov, la posteno de prezidanto de REU estas tute sendanka. Samtempe mi havas tre multajn eksteresperantajn okupiĝojn, kie mi sukcese kontentigas miajn ambiciojn. Sed oni bone konsciu, ke movada posteno respondecigas ankaŭ ĉi-rilate: se ne troviĝas alia homo por gvida posteno, la antaŭa prezidanto devas resti, se nenio grava malhelpas (malsano, elmigro ktp). Se lastmomente la situacio ŝanĝiĝos, mi tre ĝojos. Sed estas ankaŭ bona flanko: ni jam formis novan estrarkonsiston, proponotan por aprobo al la Konferenco, kaj mi certe esperas, ke, okaze de elektiĝo, sekvajare nia laboro estos pli efika.
Intervjuis István Ertl
Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj
Libera Folio: Kio estas la Esperanto-insulo?
Dennis Keefe: Esperanto-insulo estas la suda, ĉina insulo nomata ĉinlingve Hai Nan Dao (Maro-Sudo-Insulo) kaj esperante, Hajnano. Ĝi proksimas de Hanojo, kie okazos la Universala Kongreso de 2012. Esperanto-Insulo estos la hejmoloko venontjanuare de tre buntaj kurso-specoj de Esperanto: Unue, tre tre intensa, tuttaga, tutmonata kurso por neesperantistoj kaj por nefluaj parolantoj de Esperanto. Due, tutmonata kurso pri metodiko kaj instruado de Esperanto de Katalin Kováts. Trie, la provizore nomata Universitato de Esperanto, kun kompletaj, universitat-nivelaj kursoj de profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo, unu pri paco kaj milito, alia pri informadiko.
Libera Folio: Kiu iniciatis la projekton?
Dennis Keefe: En januaro, 2010, mi faris kafejan prezentadon en Hajnano, kaj poste verkis skriban raporton, rekomendante al la esperanistoj de Hajnano, ke ili starigu projekton por altiri esperantistojn kaj NE-esperantistojn el la tuta mondo. Poste Arko Gong de ILEI-Ĉinujo, Trigo el Wuhan kaj Cui el la Universitato de Nankino provizore aprobis la projekton. Poste Huang Yin Bao de ILEI entuziasme aldoniĝis al la projekto. La nuna versio de Esperanto-Insulo estas grupo-iniciato, ni diru.
Libera Folio: Kiel oni financas ĝin?
Dennis Keefe: En la unuaj du provjaroj, la loka asocio de Hajnano, kunlabore kun ILEI-Ĉinujo, financis ĝin, kaj en la dua jaro, esperantisto el Kantono kunhelpis. Sed fakte, pli-malpli, la ununura aldona kosto estis la loĝado kaj manĝado de la unua instruisto, mi mem! En 2010, mi loĝis en ĉina hotelo, neoftaĵo en Ĉinujo por eksterlandano, kaj privata ĉambro kostis nur 150 eŭrojn por la tuta monato.
Por la nova projekto, Arko, Trigo kaj Dennis ĝis nun financis ĉion el siaj propraj poŝoj.
Libera Folio: Kiom da partoprenantoj necesos, por ke ĝi realiĝu?
Dennis Keefe: Fakte, ne multaj. Ĝi realiĝos ĉi-jare, ĉu venos multaj homoj aŭ ne. En la unua jaro estis 2 homoj kiuj faris la tutan monaton kaj 10 kiuj faris parton. En la dua jaro eble 10 tutmonatuloj kaj 30 partmonatuloj. Por la tria, do por januaro kaj februaro 2012, ni jam havas 50 aliĝintojn el 12 landoj, kaj ĉiuj krom unu estas tutmonatuloj!
Libera Folio: Kion oni volas atingi?
Dennis Keefe: El mia vidpunkto kiel ne-aziano, mi dezirus starigi solidan ponton inter Azio kaj aliaj kontinentoj. Tutmonata ponto dum kiu eŭropanoj, azianoj kaj alikontentanoj povus profunde interkomuniki kaj daŭre amikiĝi, kreante la bazon por venonteca interkontinenta laboro. Mi krome kredas, ke estus bone starigi almenaŭ unu lokon en Azio, kie tre seriozaj lernantoj povas profunde kaj tre tre intense lerni Esperanton dum la tuta tago, kaj dum la tuta monato. Per Esperanto-Insulo, eĉ ĉinaj studentoj poste vere kapablos utiligi Esperanton praktike, espereble vojaĝante eksterlanden, studante eksterlande.
Libera Folio: Kiel granda estas la ŝanco de sukceso?
Dennis Keefe: La gelernantoj, instruistoj kaj profesoroj diros ĉu la afero sukcesos aŭ ne post la granda kursaro venontjanuare, venontfebruare. Mi, tamen, estas optimista. Esperanto-Insulo sukcesos se ĝi ripetiĝos en venontaj jaroj, se ĝi ne mallongiĝos al tritaga staĝeto kaj restos tutmonata afero, kaj se la prezoj en tiu parto de Ĉinujo restas je malalta nivelo. La probableco de tio, mi esperas, estus eble 80% por la venontaj tri jaroj.
Libera Folio: Krom partopreni, kion oni povas fari por helpi?
Dennis Keefe: Estas multe da meritplenaj ĉinoj, studentoj plejparte, kiuj ege deziras lerni Esperanton, kaj kiuj pretas laboregi, sed kiuj tute ne havas la monon por ĉeesti la kursaron. Same ni diru pri Vjetnamio, Kambodĝo, Birmo, Mongolio, ktp. Ni havos sistemon de stipendioj, kaj se iu Eŭropano, ekzemple, volas sponsori studenton, inter 100 kaj 150 eŭroj sufiĉos por tutmonata loĝado kaj manĝado.
Krome, la instruistoj kiel Ron Glossop kaj Federico Gobbo mem pagas sian flugadon. Se estus ie subvencio por helpi al ili pagi la flugadon, tiu mono estus bonvena.
Sed eble plej helpos al Esperanto-Insulo, se aliaj homoj starigus, alikontinente, kursarojn kiuj daŭras tutan monaton. Estas centoj da staĝoj kaj staĝetoj ĉiujare en Esperantujo. Tio estas bona, sed ni bezonas longajn studoprogramojn per kiuj NE-Esperantistoj, en unu monato, povas vere vere esti kapablaj utiligi la lingvon Esperanto por diversaj, komunikaj celoj, ekzemple, loĝi kaj studi eksterlande, studi literaturon, studi ĉe la Universitato de Esperanto, ĉeesti UK-on, ktp. Ke ekstariĝu Esperanto-Paradizo en Afriko, Esperanto-Studo-Centro en Eŭropo, Esperanto Kulturo-Centro en Brazilo kaj NASK refoje pli longe, ĝis tri aŭ kvar semajnoj.
Pli da informoj pri Esperanto-insulo troveblas en la retejo de la projekto.
Sukceso de UEA ĉe UN-konferenco
- Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco.
- En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo" aperis eĉ ne unufoje, li aldonas.
Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al "Rio + 20", t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:
Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.
Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco.
La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj.
Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.
Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo.
La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.
Gazetara komuniko de UEA
Detrua fajro ĉe Vinilkosmo
La ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, Floréal Martorell, rakontis pri la okazaĵo en retletero, publikigita lunde ĉe La Ondo de Esperanto:
La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.
Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.
Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.
Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas detruita.
La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.
Feliĉe neniu persono estis vundita.
Post kiam la informo pri la incendio disvastiĝis, ekaperis bedaŭraj kaj kuraĝigaj komentoj en la Facebook-paĝo de Floréal Martorell:
- Kara amiko, mi ne povas ĝuste esprimi mian malĝojon. Mi deziras ĉiun eblan forton kaj apogon por helpi vin tra la malfacilaĵoj.
- Mi deziras al vi kuraĝon fronte al la malfacilaĵoj!
- Forton kaj kuraĝon al vi, kara Flo!
En la retlisto de iberiaj esperantistoj, aperis alvoko, sendita nome de Kantabria Esperanto-Asocio:
"Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe aĉetas ĉiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuraĝan kaj necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpaĝojn de Vinilkosmo por aĉeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la entrepreno, devas tuj senti la senkondiĉan apogon de ĉiuj esperantistoj. Memoru: www.vinilkosmo.com"
Libera Folio turnis sin rekte al Floreal Martorell por ricevi pliajn informojn.
Libera Folio: Ĉu la incendio okazis en la ejo, kies foto troviĝas en Vikipedio?
Floreal Martorell: Ne, estis ejo ĉe la studio, kie en unu parto (la unua tuj ĉe la enirpordo) estis ekzercejo. Tie ekzercadis 3 rokbandoj. Alia parto estis la stokejo de la sonmaterialo (sonsistemo por koncertoj kaj ankaŭ materialo por la studio, instrumentoj (drumoj , elektronika piano, orgeno, ktp...) kaj komplete ĉe la fondo estis la stokejo de la diskoj.. Vidu fotojn en mia paĝo ĉe Facebook
Libera Folio: Ĉu efektive detruiĝis ĉiu neeldonita sonmaterialo?
Floreal Martorell: Ne, tie estis stokejo de la diskoj eldonitaj ĝis 2009, devis esti ĉirkaŭ 6.000 diskoj (mi ne scias precize nun, mi devus kontroli ĉe la pasinta inventario). Ĉar ne estis sufiĉe da loko, la plej novaj diskoj estas stokataj en mia propra domo. Tie estis ankaŭ la materialo de tiuj malnovaj diskoj por eventualaj reeldonoj. Do tio signifas ke ne plu eblos reeldoni tiujn diskojn krom refarante ĉion, kiel novan diskon.
Libera Folio: Ĉu ne ekzistis rezervaj kopioj?
Floreal Martorell: De tiuj ne.
Libera Folio: Ĉu eblas ion fari por helpi?
Floreal Martorell: Momente ne eblas ion fari, dum mi ne scias kion decidos la asekurkompanioj. Tre verŝajne venos spertulo marde por enketi pri la bruligo kaj difini la respondecojn kaj ankaŭ taksi la kostojn de la detruita materialo kaj domo. Estas varme senti sin subtenata en tiaj cirkonstancoj.
Vikimanio - nun en Esperanto
In English: Wikipedia conference in Esperanto
Libera Folio: Kio estas Vikimanio?
Pavla Dvořáková: Laŭdifine Vikimanio estas ĉiujara konferenco de uzantoj de viki-projektoj administrataj de la Fondaĵo Vikimedio. Tiuj projektoj grave subtenas realigon de revolucia ideo de senpaga interreta aliro al informoj por ĉiuj kaj eblecon mem kontribui al la informpartumado. La unua tia konferenco okazis en 2005 en Germanio en Frankfurto ĉe Majno, kaj la sekvaj ĉiam en iu alia lando, ĝis nun la lasta realiĝis en aŭgusto 2011 en Ĥajfo, Israelo. Ĝi celas prezenti studojn kaj eksperimentojn pri la unuopaj vikiprojektoj, novaĵojn rilate la viki-teknologiojn, diskuti problemojn, interŝanĝi ideojn kaj spertojn kaj plu evoluigi la tutan sistemon. Sed sendube ĝi ne estas nur scienca aranĝo, ĝi celas ankaŭ neformale interkonatigi engaĝiĝintajn homojn kaj doni al ili plian emocian instigon por ilia volontula laboro.
Libera Folio: Kial ni bezonas Vikimanion en Esperanto?
Pavla Dvořáková: Kiam pasintjare mi ekhavis la ideon kaj transprenis la nomon de la renkontiĝo, mi fakte pensis precipe pri Vikipedio kiel pri la plej malnova kaj la plej evoluigita Esperanta projekto de Vikimedio, kaj ankaŭ pro tio, ke proksimiĝas ĝia 10-jara naskiĝtago. Tamen kompreneble ni celas okupiĝi en la programo ankaŭ pri aliaj vikimediaj projektoj krom la enciklopedio mem.
Specifaĵo de la Esperanta Vikipedio estas, ke al ĝi kontribuas diverslingvaj homoj el multaj landoj. Tio per si mem estas kaj avantaĝo kaj malavantaĝo. Pere de interreto sendube eblas tre rapide, facile kaj malmultekoste komuniki, tamen laŭ mi tio ne povas plene anstataŭi personan komunikadon. Viva kontaktiĝo kun homoj povas doni plian entuziasmon, eblas pridiskuti pli efike temojn, kio en skriba formo povas fariĝi iom teda kaj temporaba. Mi mem konfesas, ke mi ne partoprenas interretajn diskutojn, sed volonte babilus rekte pri diversaj aferoj.
Libera Folio: La konferenco okazos en Svitavy (Ĉeĥio), kie ankaŭ estas Esperanto-muzeo. Kia estas la muzeo kaj kiel vi kunlaboras kun ĝi?
Pavla Dvořáková: La muzeo estis inaŭgurita en septembro 2008 kaj ĝi okupas teretaĝon de bela romantisma Domo de Ottendorfer, konstruigita fine de la 19-a jarcento de la loka mecenato (pri lia interesa vivhistorio vi povas legi en Vikipedio). Ĝi celas prezenti Esperanton al la publiko kaj al esperantistoj, kaj en ĝenerala (daŭre aktualigata) parto, kaj en formo de specialaj tutjaraj temaj ekspozicioj, ne nur en formo de informaj paneloj de librovitrinoj, sed ankaŭ de disponeblaj elektronikaj materialoj (inkluzive muzikon, mallongajn filmojn ktp). La muzeo organizas ankaŭ diversajn klerigajn aranĝojn kaj por eksterlandaj gastoj ebligas favorprezan tranoktadon rekte en la muzea turo. Sendube la urbo Svitavy mem estas vizitinda, ĝi situas rekte en centro de la lando kaj estas bone trafike atingebla de ĉiuj direktoj.
La muzeo havas sian koncizan retejon kaj ekde januaro 2011 ankaŭ sian virtualan ekspoziciejon en Ipernity, en kiu ĝi disponigas abundajn materialojn ne nur tekstajn, sed ankaŭ fotaĵojn, sonregistraĵojn kaj videofilmojn. Nia amika reto jam atingis pli ol 1.700 membrojn en pli ol 80 landoj, kaj baldaŭ ni atingos dudek mil virtualajn vizitojn.
Mi persone dufoje partoprenis en enhava preparo de la muzeaj ekspozicioj kaj ĉi-jare mi estis ĉefaŭtorino de la nova tutjara projekto „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“. Krom materialoj por ekspoziciaj paneloj mi prizorgas ankaŭ aŭdvidajn materialojn por la interaktiva tuŝekrano kaj por disponebla komputilo kaj partoprenas en informaj aktivecoj pri la muzeo.
Libera Folio: Kiu estas la ĉefa celo de la konferenco? Kion vi planas atingi?
Pavla Dvořáková: La ĝisnuna laboro de vikipediistoj estas nepre grandega kaj admirinda. Tamen - antaŭ du jaroj Esperanta Vikipedio havis pli da artikoloj ol la ĉeĥa. Nuntempe la ĉeĥa havas pli ol 50 mil artikolojn pli multe! Tio fakte maltrankviligas min. Ĉu la ĉeĥa tiom eksplodas aŭ la Esperanta tiom stagnas? Kio rolas en tio? Ĉu komenca entuziasmo pri la ideo iom malvarmiĝis? Ĉu gravas ĝenerala krizo? Aŭ havas influon ankaŭ la projekto WikiTrans? Aŭ rolas ankaŭ ĝuste diseco de la Esperanta komunumo?
Laŭ mi necesas krei platformon por kune esplori tion kaj pluinstigi kaj evoluigi la projekton. Por mi mem la ĉefa motivo por labori por Esperanto estas amikecaj rilatoj kun interesaj valoraj homoj. Kaj inter vikipediistoj multaj bedaŭrinde restas kaŝitaj senvizaĝe sub iu kaŝnomo. Se ni farus paŝon de la virtuala komunumo al la reala, eble tio donus bezonatan energiinjekton al la afero kaj novajn ideojn por nia plua kunagado.
La aranĝo celas esti io inter faka konferenco, trejnado, laborseminario kaj neformala interkonatiga renkontiĝo - do eble sufiĉe pretendema koncepto por ne tiom longdaŭra evento. Mi kun mia edzo estas precipe organizantoj, pri kunordigo de la faka programo zorgas Marek Blahuš, kiu sendube povus ankaŭ aldoni siajn ideojn ĉi-teme. Ni planas labori en paralelaj grupoj kaj teorie kaj praktike, sed la reala kvalito kaj finaj rezultoj kompreneble dependas precipe de konsisto kaj aktiveco de la partoprenantoj mem. Ni klopodos pri plej eble granda adaptiĝemo al la bezonoj kaj deziroj de la aliĝintoj kaj kontribuantoj, por ke ĉiuj laŭeble kontentu.
Por Libera Folio kaj Transparent Language intervjuis Chuck Smith
La esperantlingva Vikimanio okazos de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011.
Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze
Muzaiko: Dankon pro la interesiĝo, kaj la demandoj. Certas, ke artikolo en Libera Folio multe kreskigos intereson rilate al la projekto de tuttempa, tutesperanta retradio: Muzaiko. La teamanoj decidis komune respondi la demandojn.
Por eviti miskomprenojn, estas grave mencii, ke Muzaiko naskiĝis de la sento de manko de tuttempa, tutesperanta retradio en Esperantio. La homoj, kiuj kunlaboras por ĝi, ĉefe emas aŭskulti ĝin, kaj ĉar ŝajnis ke sen labori por ĝi ili ne povus aŭskulti ĝin, ili laboras por realigi la ideon.
Libera Folio: La ĉefa nova enhavo kiun vi proponas estos mondaj novaĵoj, aktualaj temoj, intervjuoj kaj raportoj pri okazaĵoj. Ĉu vi jam havas teamon de kunlaborantoj por produkti tiujn erojn? Kiajn kompetenton kaj sperton oni devas havi por tiu tasko? Kiaj teamanoj mankas?
Muzaiko: La teamo de Muzaiko havas grupon de homoj, kiuj skribas novaĵojn, tamen la nuna, ĉiam kreskanta nombro de tiuj, kiuj okupiĝas pri novaĵoj nun verŝajne ne sufiĉus por daŭripova projekto, tial la teamo esperas, ke legante tiun ĉi artikolon multaj homoj ekinteresiĝos kontribui al la novaĵoj. Estas nun dek homoj ĉe la novaĵa teamo el sep landoj, sed el tiuj nur du homoj havas la eblon voĉlegi la novaĵojn, ĉar ili havas la teknikajn ilojn (tiuj kostas ĉirkaŭ 50 eŭrojn). Laŭ nia takso por daŭripova projekto, Muzaiko bezonus almenaŭ kvin homojn kiuj povas voĉlegi novaĵojn, kaj dudek homojn kiuj sufiĉe ofte verkas novaĵojn. La celo estas havi respondeculojn el ĉiuj landoj, ĉiu el kiuj skribu po novaĵeton en kelkaj tagoj, kiam io menciinda okazas.
Por intervjuoj la situacio similas, tamen, la ekipaĵo estas iom pli multekosta, ĉirkaŭ po 200 eŭrojn. La espero de la teamo estas, kaj jam montriĝis intereso pri tio, ke eksciinte la eblon, individuoj, lokaj kluboj, landaj sekcioj ekinteresiĝos plivastigi siajn intereson, agadon, sendante sondokumenton aŭdigotan en Muzaiko.
Pri la kapabloj kaj spertoj: ju pli da ili, des pli bone. Por tiuj, kiuj ne tiom spertas, la plispertuloj (kiuj kutime jam havas sperton en profesiaj radioj) verkis dokumentojn, kiuj enhavas konsilojn rilate al specifaj demandoj. Tiuj dokumentoj daŭre pliboniĝas pro la interago de ĉiuj.
Libera Folio: Kiel multe da atento vi intencas doni al novaĵoj kaj temoj, kiuj rilatas al Esperanto? Ĉu vi planas elsendi trarigardon de Esperanta gazetaro?
Muzaiko: Tio dependas de la intereso kaj homforto. Ĝis nun ne estas prilaborata tia programo, interalie ĉar tiaj programoj jam ekzistas, malkiel mondaj novaĵoj kaj la multaj aliaj programoj, kiujn ni nun faras. Tamen, se iu intencas krei tian enhavon kaj elsendigi ĝin tra Muzaiko, estos certe eble.
Libera Folio: Ĉu oni povos ankaŭ elŝuti tiujn novajn enhaverojn kiel apartajn podkastojn? Ĉu ili estos ripetataj multfoje?
Muzaiko: Krei 24-horan elsendon tre malfacilas kaj pro la kvanto de laboro, kaj pro la malsimilaj tempozonoj en Esperantio, do Muzaiko certe havos ripetitan elsendon. La ideo nun estas havi tri horojn da freŝa enhavo, ripeti ĝin okfoje dum la tago, kaj regule renovigi la programerojn dum la provelsenda periodo, kaj ĉiutage dum la vera elsendo. Ni ankaŭ volas proponi niajn elsendojn kiel podkastojn, sed tio nun ne havas unuan prioritaton.
Libera Folio: Multaj homoj nuntempe preferas aŭskulti elektitajn programerojn podkaste. Kiajn avantaĝojn kompare kun tio proponas la koncepto de tuttempa radio?
Muzaiko: La ĉefa avantaĝo estas, ke oni ne bezonas serĉi la podkaston kaj elŝuti ĝin: ĉiam estos tuj radio por vi. Vi ankaŭ ne bezonos atendi kelkajn semajnojn ĝis nova elsendo, kiel nun kutime estas ĉe aliaj podkastoj. Aldone, multaj esperantlingvaj podkastoj jam ekzistas, sed ne ekzistas tuttempa tutesperanta retradio.
Libera Folio: Kian muzikon vi intencas elsendi? Kiajn problemojn vi havis rilate kopirajton
Muzaiko: Esperantlingvan. La problemo estis, ke la aŭtor- kaj kopirajtorganizoj kun kiuj ni havis kontakton komence, simple ne komprenis, ke celgrupo de malgranda retradio povas esti tutmonda. Tio estis grava problemo por ili, ĉar ili pensas laŭ landoj kaj landaj celgrupoj, kiujn Muzaiko simple ne havas. Finfine evidentiĝis ke en Germanio eblas laŭleĝe elsendi eĉ al tutmonda celgrupo, tial verŝajne la teamo faros la administrajn aferojn por povi ricevi la permesilon en Germanio - se ĝis tiam ne estos pli taŭga lando trovita - se vi havas ideon, bonvolu diri! Tamen, la elsendo ankaŭ dume ne estas kontraŭleĝa, ĉar por elsendi oni uzas la servojn de Radionomy. Tiu tamen ne estas la plej bona solvo, ĉar ili rajtas enmeti reklamojn en la elsendon de Muzaiko, krome estas sufiĉe ofta sperto, ke la sono simple ne alvenas al la aŭskultemuloj.
Libera Folio: Kia estos la horaro - ekzemple, kiel ofte oni povos aŭdi freŝajn novaĵojn, kiam estos ĉefe muziko?
Muzaiko: Je ĉiu plena horo venos la novaĵoj, kaj laŭplane ĉiutage aperos freŝaj. Dum la cetero de la horo estas mikso de muziko kaj enhavo, per pecoj de proksimume du ĝis kvin minutoj. Krome, je la duonhoro kaj antaŭ la novaĵoj venas ankaŭ aro de reklamoj. Per tiu miksita programo ni provas proponi al ĉiuj aŭskultantoj plaĉan radion.
Libera Folio: Ĉu estas plano vendi reklamtempon?
Muzaiko: Konkretaj planoj nun ne estas pri tio. Ĝis nun ni proponis nian reklaman spacon senpage al homoj por reklami pri siaj renkontiĝoj kaj aliaj esperantaĵoj. Fakte ni tion opinias unu el niaj ĉefaj roloj: informi la mondon pri tio, kio okazas en Esperantujo, ĉu tra programoj, ĉu tra mallongaj sonreklamoj. Sed se iu volas reklami ion per ni, de kiu li aŭ ŝi mem profitus, tiam ni pripensos nian politikon pri reklamoj.
Libera Folio: Kun kiuj podkastoj kaj elsendoj vi jam interkonsentis pri dissendado tra via nova radio? Kiajn postulojn devas plenumi podkastoj por ke ili povu esti dissenditaj tra via radio?
Muzaiko: Ili devas esti esperantlingvaj. Multaj el la jam ekzistantaj podkastantoj jam jesis, kaj jam estas pretaj elsendaĵoj de la arĥivoj de Varsovia Vento kaj Radio Verda, kiuj estos luditaj dum septembro. Muzaiko estas tute malfermita por la podkastantoj, se ili sendas jam pretan elsendon al Muzaiko. Kompreneble ofte tio ne okazas, tiukaze la elsendado dependas de la libera tempo kaj la emo de tiuj, kiuj ŝatas redakti tiajn elsendojn.
Libera Folio: Ĉu la redakcio fizike troviĝas en iu specifa loko? Kiuj estas la ĉefrespondeculoj?
Muzaiko: Tute ne. Kunlaborantoj povas esti ie ajn en la mondo. Ekde la komenco tiu ĉi projekto estis reta kunlaboro. Plejmulto de la laboro okazas per retpoŝto, en retdissendlistoj, kaj krome estas planataj skajpkunvenoj por la redakcianoj.
Ĉefrespondeculoj: dependas pri kio. Por pli bona travidebleco, estas plano aperigi ĉe la retpaĝo de Muzaiko kiu kion faris por Muzaiko. Por ke la retpaĝo havu freŝajn informojn, nun estas esplorata la plej bona eblo tion aŭtomatigi.
Esperanta muzikvideo strebas al subtitola rekordo
En la liberkoda retejo universalsubtitles.org eblas krei traduktekstojn por filmetoj, kiuj estas publikigitaj en diversaj retservoj. Ĝis nun esperantlingvan tradukon havas 82 filmoj - tio estas pli multe ol la kvanto de tradukoj al la finna, serba aŭ persa, sed centoble malpli ol la kvanto de tradukoj al la angla.
Ne tre facilus centobligi la kvanton de Esperantaj tradukoj por atingi rekordan kvanton, sed eblas provi ion alian, konstatis Chuck Smith:
- Mi volas montri kiom vaste oni parolas Esperanton ĉirkaŭ la mondo. La filmo tradukita ĉe universalsubtitles.org, kiu estis plej ofte tradukita, havas nun plenan tradukon en 50 lingvoj. Jen la defio… mi metis la muzikvideon “Berlino sen vi” de Inicialoj DC tie, kaj petis subtekstojn per tri diversaj diskutgrupoj: filmoj-sen-limoj, subtitoloj kaj E@I-membroj. Nun, ni havas la filmon kun subtekstoj en 14 lingvoj… 28% farite!
Libera Folio: Vi volas atingi, ke la esperantlingva muzikfilmeto estu tradukita al pli ol 50 lingvoj. Kiel tio eblus?
- Eblas fari tion kune. Mi petas, ke vi vidu la paĝon kun la filmo. Maldekstre, vi vidos liston de lingvoj. Se vi denaske parolas lingvon, kiu ne estas en la listo, bonvolu traduki ĝin en vian lingvon (daŭras 15 minutojn)! Mi kredas, ke kune ni povos sukcesi havi tiun filmon en pli ol 50 lingvoj ĝis la fino de septembro. Tiam nia agado certe aperos en la blogo de universalsubtitles.org. Bonŝancon al ĉiuj!
Zamenhof en centro de kontraŭksenofobia manifestacio
Hieraŭ laŭplane okazis en Bjalistoko la kontraŭrasisma kaj kontraŭantisemitisma manifestacio kaj "laŭplane" venis ankaŭ grupo de senkolaj, kalvaj friponoj por laŭte kriadi stultaĵojn.
Ĉe la monumento al Ludoviko Zamenhof proksimume 150-persona grupo de seriozaj demonstrantoj aplaŭdis la decidon de la friponoj forlasi nin. Forirante ili montris al ni pugnigitajn manojn, kaj ni laŭte ridegis. Okazis agrabla momento de vera venko
Meze de la bildo trovu la verdan standardon. Portis ĝin komence la vicurbestro de Bjalistoko - prezidanto de LKK de la 94a UK kaj honora membro de Bjalistoka Esperanto-Societo -, Aleksandro Sosna, kaj poste eĉ pli alta ol li esperantisto, Konrado.
Inter ni estis la urbestro de Bjalistoko, parlamentanoj kaj multaj aliaj ne nur bjalistokanoj. Ni lasis 50 flavajn rozojn ĉe la monumento al Ludoviko, kies ideoj daŭre restas aktualaj por normalaj homoj.
Ela Karczewska
Pri la manifestacio raportis polaj kaj alilandaj amaskomunikiloj:
Esperanto kiel ĉioklevo
En la antaŭparolo al Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo,(2) ĝia aŭtoro Probal Dasgupta (aŭ Daŝgupto, kiel ĉi-sekve) anoncas ke “ĉi tiu libro temas pri tio, kion la memkonscie supersigno-porta lingvo [t.e. Esperanto] kontribuas al la entrepreno pensi pri la homaj lingvoj”. Ke la libro mem volas kontribui al tiu kontribuo pruvas la fakto ke ĝi aperos samtempe en anglalingva eldono(3), tiel montrante ke ne nur la etega esperanta legantaro estas ĝia celpubliko.
Ni ĉiuj imagas Daŝgupton kiel homon tre okupitan kaj okupatan, krom kiel profesia lingvisto en Barato ankaŭ, dum la lastaj jaroj, kiel prezidanto de UEA. Verdire li estas unu el tiuj pokaj personoj kvazaŭ plene posedantaj la zamenhofan lingvon en versio pli vasta kaj profunda ol tiu nun uzata de ni ĉiuj. Sufiĉas legi liajn tradukojn el la bengala, ne nur de verkoj de Tagor (ekde la poemaro Primico(4) ĝis la teatraĵo Poŝtoficejo(5)) sed ankaŭ de aliaj aŭtoroj(6), kun traduka stilo modele leginda kaj fakte multe pli facile legebla ol ĝenerale liaj artikoloj originalaj, inkluzive de “salutmesaĝoj de la prezidanto” en la revuo de UEA.
Multaj el ni loĝas en Esperanto, kaj en Esperantujo, inercie: ni eklernis la lingvon antaŭ jaregoj, jam de longe ne plu kredas je la gurdita propagando pri ĝi (ne gravas ĉu intern-ideisma, ĉu utilisma; pseŭdonaciismaj deliroj ne koncernas ĉi tekston), tamen plu uzas ĝin por legi, verki aŭ, ĉefe, kontaktadi kun konatoj kaj geamikoj ĉie tra la mondo. Kontraste kaj enviinde, kiel pruvas ĉi libro, Daŝgupto vivas sian esperantismon plurdimensie kaj plenkonscie.
Problemo en Loĝi en homaj lingvoj estas ke Daŝgupto ne ĉiam sukcesas atingi klarecon, almenaŭ el la vidpunkto de laiko kiel mi. Se mi bone komprenis la karakteron de tiu kontribuo, de tiu entrepreno, ĝia celpubliko devus esti, krom lingve, ankaŭ fake ne limigita. Alivorte, jen libro kun ideoj ne nur por lingvisto aŭ filozofo sed tiom pli (se iu tia entute ekzistas) por “normalulo”. Tamen, en ĝia nuna formo, ne multaj ĝin plene komprenos sen aparta penado dumlega. Mi sentas ke oni devus resumi aŭ traduki ĝin en pli klaran lingvaĵon, ekzemple en la kadro de recenza eseo. Bedaŭrinde mia sento pri propra neplena kompreno malkvalifikas min por tia tasko.
Tamen mi provos komuniki kelkajn impresojn kaj komentojn. En verkoj de Daŝgupto, krom la cerbotikla defio malĉifri la lingvan puzlon, plaĉas al mi ankaŭ la aparteco de lia perspektivo. Ĉi-libre, apud la intelektaj ligoj kun la entrepreno de la antikvaj hindaj(7) gramatikistoj, ni trovas loke spicitajn ekzemploj i.a. pri la signifo(j) de la vorto pano surbaze de la kontrasto inter (eŭropeca) pano kaj rotio(8) kiam kristana baratanino (cetere konanta la anglan) lingvas la preĝon “panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ” (p. 17); aŭ ke en Esperanto ni uzas figurasence la verbon bridi, probable ne uzutan de ano de popolo kun aliaj aŭ neniaj tir- kaj rajdo-bestoj (p. 49)(9). Ankaŭ la lingvaĵo de Daŝgupto igas nin mensi kaj remensi la lingvon mem. Ekzemple, lia kreo de la vorto nubzaĝo(10) paralele al pejzaĝo, aŭ de la “spezeca” verbo verĝi (t.e. konverĝi aŭ diverĝi, p. 110-111). Per tiaj ekzemploj konkretiĝas unu el la celoj de la verko, nome igi la leganton konscii pri sia lingvaneco aŭ, pli precize, lingvanado: “La tuta klopodo de tiu ĉi libro estos vana, kara leganto, se ĝi ne pliintimigos vian rilaton kun la sperto esti loĝanto en la lingvoj, kiujn vi parolas” (p. 25)(11).
Tiun pliintimiĝon oni atingas legante kristale klarajn alineojn kiel jena:
[…] ĉiu unuopa konversacio, en sia kvalito de konversacio, estas farita por forgesiĝo; niaj vortoj estas ‘skribitaj en akvo’. Kiam la homoj interparolas, fluas inter ili la vortoj. Unu fakto pri tia trafiko estas, ke ili forfluas, ke ili ne estas memorataj. Tio, kion tenas enmemore la parolintoj, estas konservinda rezulto aŭ resumo de tio, kio estis dirita (§1.31, p. 36).
Kompreneble tiu tezo interrilatiĝas kun multaj aliaj en diversaj same numeritaj alineoj de la verko, sed ne tempas nek lokas nek temas prezenti ilin resume ĉi-artikole.
Nu, iom post iom leganto konstatas ke Daŝgupto serioze proponas uzadon de Esperanto kiel interleksika glosada rimedo, simile al la ekzisto de la Internacia Fonetika Alfabeto (p. 43-47). Lingvistoj uzus Esperanton por detale priskribi kaj do povi studi aŭ kompari leksikajn apartaĵojn de plej diversaj lingvoj. Tiel ĉi “ni trafas la Esperantan entreprenon, kiu de tia vidpunkto aperas kiel pligrandigo de la projekto, kiun unue entreprenis la [prabarataj] esploristoj pri la vortoj sanskritaj” (§1.60, p. 51).
Evidente la realigo de tiu konkreta entrepreno restas for de la limoj de tiu ĉi libro, kies filozofia karaktero konsistas en publika prezentado de problemo. Necesus arigi kompetentulojn en Esperantujo por kune strebi por tiu celo, prefere per starigo de laborgrupo aŭ per fondo de faka asocio; necesus produkti aliajn verkojn montrantajn tiun vojon al eksteruloj, al neesperantaj lingvistoj, kaj traduki ilin al pluraj aliaj lingvoj; necesus konvinki la koncernajn fakulajn rondojn pri la utilo, valoro kaj realigeblo de tia projekto.
Ĉu io tia jam fariĝis? Ĉe §1.70 (p. 55) Daŝgupto skribas:
Delonge la Esperanta komunumo scias, ke ĝi devas maksimumigi ĉe seriozaj esperantistoj la konon de niaj lingvo kaj literaturo. Mi nun pledas por tio, ke ni metu sur nian tagordon ankaŭ la konatiĝon kun la sciencaj demandoj temantaj pri la lingvoj, la vortoj, iliaj formoj, iliaj sencoj, la lingvistiko, la filozofio, la kognoscienco.
Aplaŭdinde ambiciega celo! Sed ĉu ni pretas, maturas, kapablas, sufiĉe nombras nun por tio?(12
Gravan obĵeton al uzado de Esperanto kiel interleksika aŭ interlingva glosilo (t.e. ankaŭ de “peresperanta lingvoscienco”) oni kredeble trovas ĉe Ken Miner(13), el kiu mi citas kelkajn ŝlosilajn frazojn:
Ironie, Esperanto tre precizas leksike, en la senco ke ĝi faras distingojn, kiuj verŝajne ne troviĝas kune en iu alia eŭropa lingvo: akcento/akĉento; akordi/agordi; akto/ago; eklipso/pasado; festo/festeno; glaco/vitro; grundo/tero/planko; Izraelo/Israelo; justeco/justico; kampo/agro; koncerto/konĉerto; konscio/konscienco; landa/nacia/ŝtata; leksiko/leksikono; ludi/petoli; materiismo/materialismo; oferi/oferti; operaco/operacio; procedo/proceso/procezo; racia/racionala; racio/rezono; scii/scipovi; sonorilo/tintilo; trinki/drinki; kaj multegaj aliaj tiaj. Sed sur la nivelo de la lokucio kaj pli alten, kaj ankaŭ diversloke leksike, troviĝas malprecizo (14);
Se oni asertus, ke Esperanto estas semantike svaga, nepreciza lingvo, oni rajtus respondi: kial ĝi do tiel bone funkcias? La fakto estas, ke ni ne scias, kiugrade ĝi funkcias, ĉar oni neniam esploris, laŭ mia scio, la komprenadon de E-lingvaj tekstoj. Ni ĉiam nur parolis pri sinesprimado, kiu estas nur duono de la interkomunikado;
Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas ‘esprimi ĉion’ (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas.;
La renoma facileco de Esperanto por la lernanto kaj ĉiutaga uzanto rezultas de tiu neprecizeco: oni simple ne devas ĝeni sin pri la sennombraj detaloj, kiuj rolas en la gramatikeco de la etnolingvoj. Sed la kosto estas necerteco por la aŭdanto/leganto;
Rezultas mia konkludo, ke ne eblas apliki lingvistikon al Esperanto; esperantologio eblas, sed priesperanta lingvoscienco ne.
Sufiĉu ĝis ĉi tie la citaĵoj el Miner. La jam menciitan neklarecon de multaj prozaj tekstoj de Daŝgupto povus klarigi la fenomeno menciita de Miner, sed foje ankaŭ la elekto de vortoj fare de Daŝgupto mem. En §2.20 (p. 68) aperas la vortparo arkivo kaj arkado (angle archives kaj arcades) rilate al pli-malpli resp. la konservinda resumo de parolaĵo kaj ĝia forfluonta konkreteco (laŭ la jam supre citita §1.31, p. 36). Almenaŭ la elektita vorto arkado restas al mi daŭre netravidebla, nekomprenebla, konfuza kaj misgvida – grava eraro por unu el la ĉefaj nocioj en la verko(15). Simile, mi sentas la mankon de klara difino de la librotitola substancismo i.a. kontraste kun formismo, se eble ankaŭ kun ekzemploj konkretaj. Rezulte, ne ĉiam Loĝi en homaj lingvoj estis al mi facile sekvebla legaĵo
Kiel vortico aŭ spiralo traktanta pli kaj pli da temoj en plej diversaj regionoj kaj niveloj de la sciado, Daŝgupto kritikas ankaŭ la “senkritikan akcepton de mallegitimaj(16) nulspecifoj”, t.e. la fakton projekcii “la nulspecifan kulturon kvazaŭ ĝi estus kulture neŭtrala centro, de kiu diverĝus aliaj bildoj rigardendaj kiel ‘kulture specifitaj’ ” (§2.48, p. 81-82). Por doni ekstreme simpligan ekzemplon, io tia okazas kiam oni en Esperanto nomas proksim-orienta aŭ ekstrem-orienta ion resp. okcident- aŭ orient-azian. Aŭ kiam, nomante ali-kontinentan kred(ar)on religio, eŭropano subkonscie atribuas al ĝi la muldilon aŭ matricon de kristismo, provante konformigi al ĉi lasta ties elementojn kiel sur la liton de Prokrusto. La kritiko de nia aŭtoro celas angle bazitan, kaptilan manieron koncepti t.n. multkulturismon anstataŭ multkulturismo serioze sencentra. Tiu ribela starpunkto ĵetas novan lumon sur ion miskomprenublan(17) kiel nuran kontraŭstaron je la angla lingvo: “Jes, ni rimarkas, ke la angla, kvazaŭ ia reenkarniĝo de la imperia latina lingvo, iniciatis intelektan kaperon de la tutmonda publika spaco kaj komplete okupas jam la natursciencan spacon en la enciklopedia tereno” (§2.67, p. 89). Kaj ĝiaj implicoj tuŝas ankaŭ politikon, konkrete la trudan instaladon (“sub la […] egido de Unuiĝintaj Nacioj”) “de la demokratia naci-ŝtato kiel universala organizmodelo” (§2.74, p. 92), al kiu li kontraŭmetas la teranismon aŭ teridismon de ni esperantuloj. Por ĉi lastaj li proponas modelon, ne desubisman nek desuprisman, kiun li nomas agema najbarado (§3.41.F, p. 123).
Kiel verkisto, mi trovis ekstreme interesa jenan plian ŝraŭboturnon en lia argumentado (§3.27.e, p. 112): Diference de la formistoj, ni agnoskas nenian senĝenran ‘nulspecifan’ modon de la lingvouzo; la ĝenroj subkuŝas sub ĉia tekstoverkado. Tio, kion la formistoj studas sub la rubriko ‘la lingvo’, estas la rakonta aŭ diraĵa prozo. Sencenzura lingvistiko devontigas sin respondi ankaŭ demandojn pri la versa lingvaĵo. Imprese! Jes ja, kiom ofte ni sentas la subkuŝadon de ĝenro, eĉ de poezieco (en pli aŭ malpli alta grado) en ĉio vortumita. Ĉiu verkemulo konscias pri la ekstrema malfacilo imiti aŭ (re)krei prozon kvazaŭ sen figuroj, sen filigranoj, sen artifikoj, okultrompe senĝenran. Espereble iam Daŝgupto turnos sian atenton specife al poezio, kiel li dezir-esprimas en §7.3, p. 206, kaj §7.48, p. 228.
Plia interesega ideo (§4, kaj oni bonvolu trakti indulge mian plumpan resumadon) estas tio ke en ĉiuj kulturoj kaj socioj, ankaŭ en tiuj sen skribsistemo (t.e. la antaŭe nomitaj “sovaĝaj socioj”), ekzistas du-normeco aŭ diglosio konsistanta el forfluema, stile “malalta” diraĵaro apud stile “alta”, zorge konservata rakonta literaturo (ĉu parola, ĉu skriba, tio apenaŭ gravas), t.e. apud tekstaro aŭ korpuso da rakontoj, da ĝenroj, da komunaj scioj, da konvencioj: “Ĉiu homa socio uzas rakontojn kaj estas literatura” (§6.53, p. 200).
Aliflanke, kaj revene al la projekto proponi Esperanton kiel interleksikan glosilon aŭ, miavortume, kiel interlingvan ĉioklevon, Daŝgupto parolas ne pri nia (aŭ onia) nuna formo de Esperanto (kiu el ili?), sed pri versio adaptita (§7.6, p. 207), ampleksigita (§7.15, p. 211). Malfacilas imagi ke tio ne havus retrosekvojn sur la ĝisnunan Esperanton, same kiel Ido siatempe ĝin influis (laŭ mia kompreno, pozitive). Ekzemple, se tia pli preciza formo de la lingvo enhavus sufikson por pasivo (kiel la Ido-sufikson -es -: “la fromaĝo manĝesis de la muso”, t.e. la fromaĝon manĝis la muso) aŭ malsamajn formojn por demandaj kaj por rilativaj tabelvortoj, kredeble parto de la parolantaro de Esperanto iam ekuzus inter si ankaŭ tiujn bonvenajn novaĵojn.
Parolante ankoraŭ pri lingvaj subtemoj, al la esprimo de prefero de Daŝgupto (§7.18) por formoj kelk-elemente travideblaj aŭ diafanaj (ekzemple pluvsezono) anstataŭ konsistantaj el unusola nova radiko (resp. cujo(18) aŭ varŝo) mankas, miakomprene, la klarigo kiun li mem skribis aldone al la neologismo varŝo en sia traduko de Primico (1977, vidu la noton 4): “varŝ/o Pluvsezono. (Pli elvoka, ol pluvsezono, kiel somero ol varmsezono).” Precizege! – pli elvoka: “Nian someron ili nomas tagmezo; / kiam venas varŝo, mallumiĝas, kaj estas vespero al ili” (citita verko, p. 60).
Surbaze de freŝa reanalizo de la dialoge partoprenigaj projekto kaj entrepreno de Zamenhof, Daŝgupto proponas aktivan daŭrigon de tiu linio fare de ni esperantuloj, modele pacemaj, pac-amaj aŭ pacumaj. Plurajn paĝojn antaŭ la iom abrupta fino li skribas (§7.31, p. 219): “La stirado de la Esperanta entrepreno do fariĝas la ekirpunkto por programo cele al kultura bonfarto. Tiu tagordero, kiu pleje tuŝas nin en nia tempo – la kultura malkoloniigo [malkoloniado] – devas esti komprenata en tiu ĉi pli vasta kunteksto”. Ali-vorte, li prezentas la esperantoparolantaron kiel modelon de packrea dialogado jam de la komenco de nia lingvo, tamen aktualigante la karakteron kaj dimensiojn de la alfrontunda(19) defio ( Esperanto ne nur kiel interlingva glosilo sed ankaŭ kiel interkultura deskolonia ĉioklevo). Persone mi havas la impreson ke mia amiko Probal trotaksas ĉies niajn fortojn kaj kapablojn, tamen la ĝisnune ĉi-libra embrieco de lia projekto permesas ke mia dubemo allasu ombreton da espero.
Jorge Camacho
Notoj de la aŭtoro:
1. Pri klevo bonvolu legi la noton 14.
2. Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, de Probal Dasgupta, Mondial, Novjorko, 2011, 242 p., ISBN 9781595692146.
3. Aperonta en 2011 aŭ 2012 kun la titolo: Inhabiting human languages: the substantivist visualization. Parenteze: sur §3.34, p. 116, and estu kaj.
4. TK, Kopenhago, 1977.
5. En BA5, junio 2009, p. 99-121.
6. Jen la romanoj Mi juna, de Manashi Das Gupta (Esperantaj Kajeroj, Roterdamo, 1989), Klera edzino, de Upendronath Gangopaddhae (Edistudio, Pisa, 1995) kaj Dormanta hejmaro, de Manashi Dasgupta (FEL, Antverpeno, 2006; recenzo de R. F. Albert Reyna aperis en BA7, februaro 2010, p. 108-112).
7. Noto por vortaristoj: Daŝgupto nomas Hindlando la “praenton, el kiu la moderna epoko elhakis la landojn Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo” (p. 10)
8, rotio: tritikbazita barata panecaĵo. Samloke oni notu la vorton ĉajo por ia varianto de teo.
9. Parenca temo estus lia prefero de la nocio regiono al la nocio (ne nur la vorto) provinco, etime eble ligita al la verbo venki (§3.3-4, p. 97-98). Tiu prefero igas lin klarigi la signifon de la vorto pervorti iom negative kiel “akiri per vortado” (§3.14, p. 105; simile al perforti), kvankam oni povus interpreti la vorton ankaŭ alie, pozitive: “atingi per vortado”.
10. Kvankam Daŝgupto ŝajne restas ĉe nubzaĝ/o (p. 38, 53, 191), ni povus retroderivi du radikojn jene: pej/o: (hejma) teritorio, lando, loĝloko; ~ano, sam~ano, ~zaĝo; zaĝ/o: vidaĵo, perspektivo, panoramo; pej~o, nub~o, lun~o, ter~o (la tero vidata elde la spaco), hom~o; ~i (ntr.).
11. Apendice al §4, p. 152-153, Daŝgupto klarigas kial, anst. dekonstruado aŭ malkonstruado, li preferis uzi la formon deskonstruado, kun la seniga prefikso des- (desodori = senodorigi; desplumi = senplumigi ktp), nome ankaŭ pro la lingve koincida aŭ kunhazarda samformeco de la latinida prefikso des- kun la germandevena partikulo aŭ vorteto des (ju… des…). Per tia kvazaŭ blaga pravigo la prefikso, kaj la prefiksita vorto mem, tamen tuj alprenas nuancon pozitivan, kia antaŭe ne ekzistis en la lingvosento de la leganto.
12. Kiam, skribante pri la diferenco inter naturo kaj kulturo (§2.57, p. 86), li aldonas ke “[li] ne pliampleksigas ĉi tiujn komentojn – similajn komentojn vi facile trovos en la tekstoj vaste cirkulantaj pri tiuj ĉi temoj”, mi tuj ripostis enpense: ne en Esperanto!, ne en Esperantujo!
13. La neebleco de priesperanta lingvoscienco, oktobro 2008, legebla ĉe http://www.airbits.com/~miner/LINGVISTIKO_package/lingvistiko.html
14. Fakte ankaŭ leksike esperanto montriĝas malpreciza, kun plurala nombro da formoj teorie uzeblaj (“oni povas aŭ povus diri jene, tiel kaj tiel ĉi”) por sola nocio kiun multaj naci-lingvoj esprimas praktike per unu vorto jam stabiliĝinta. Ekzemple, kiel parte atentigas Jan Werner en BK-premiita eseo (Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado, 2.1), Esperanta bildvortaro nomas ŝraŭbŝlosilo tion kion NPIV baptas boltilo kaj al kio Praktika esperanta bildvortaro, Neologisma glosaro kaj Nepivaj vortoj donas la nomon klevo; al kio aldoniĝas la demando kiel nomi en la praktiko la reguligeblan aŭ universalan varianton de tia ilo; ĉu eble, mi demandas ironie, ĉioklevo?
15. Mi profitas por mencii aliaj vortojn eble ne tute oportunajn. Jen intervizaĝo (p. 54, 62, 78) sed ankaŭ la nete preferinda interfaco (p. 134). Jen la tro vastsignifa interpreti (p. 60), kiun mi rezervus por “provi klarigi la sencon de io ambigua”, lasante al la vorto drogmani la signifon “traduki parole, buŝe”. Jen la inter si nekongruaj esprimoj cibernetika epoko (p. 73) kaj kiberspaco (p. 99), pli facile lingveblaj per. resp. bita epoko (aŭ bit-epoko) kaj bitejo, bitspaco. Jen la surprize maldiafana konvivio (p. 13, 83: interreligia kaj interpensa kunloĝado de filozofoj). Kaj kion signifas fatika (p. 100-102), transaktanaliza (p. 100)?
16. legitima: rajtohava, aŭtentika (kiel aperti/aperta, dubi/duba, falsi/falsa, fiksi/fiksa, fuŝi/fuŝa, kaŝi/kaŝa, konfuzi/konfuza, kompliki/komplika, korekti/korekta, suspekti/suspekta, veki/veka k.a.: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html).
17. -ubla, -unda: usaj formoj de -ebla kaj -inda, simile al -unta kaj -uta (Eklipsas); teorie, analoge al la paro -ebla / -iva kaj responde al la pasivaj -ubla kaj -enda, povus ekzisti ankaŭ la aktivaj formoj -uva kaj -eva: ekzistiva = kiu povas ekzisti; ekzistuva = kiu povus ekzisti; ekzisteva = kiu ekzistu, ekzistideva.
18. Uzita de Tomita Tomu en hajko de la serio El bru’ tremanta, en Kapriĉo ’70, pluraj aŭtoroj, Hajkista Klubo, Oosaka, 1970, p. 24: “Fajr’ okulpika / en cujo fruvespere / el tub’ fabrika.”) kaj difinita jene: “cujo: pluva sezono en Japanio; ordinare, de la unua tagdeko de junio ĝis la unua tagdeko de julio”.
19. Vidu la noton 17.
La malĝusta leciono
Unu el miaj plej fruaj spertoj de komencanto pri la vera uzado de Esperanto estis katastrofa. En la letero kiun mi sendis al la usona ĉefdelegito de UEA, por klarigi kial mi volas fariĝi delegito, mi diris ke mi volas "elkaliforniigi Esperanton". Mi volis diri ke mi celas kreskigi la Esperanto-movadon de Kalifornio (kie ĝi estis tre forta) al la cetero de Usono. Mi ricevis akran leteron, kiu atakis min pro mia terura kaj insulta sugesto.
Se tio estus mia nura sperto pri Esperanto, verŝajne mi ne plu esperantistus. Sed mi havis ankaŭ aliajn spertojn, pli bonajn. Mi daŭre lernis Esperanton kaj finfine eĉ fariĝis delegito. Sed mi lernis gravan lecionon: estas malicaj homoj ĉie. Mi lernis tion same kiel juna konato, kiu estis perfortita ĉe kvakera preĝkunveno. Tio ke iu lernis Esperanton, ankoraŭ ne signifas ke tiu estas sindona kredanto de paca dialogo.
Lastatempe tamen zorgigas min pensi ke mi lernis malĝustan lecionon.
Post dudekjara sperto kun eksterlandaj esperantistoj, mi trovas ke spertuloj zorgas ne salti tro rapide al konkludoj pri tio, kion diras fremdaj samideanoj. Kiam homo diras ion, kio ŝajnas eksterordinara aŭ freneza, spertuloj ĝenerale ne tuj juĝas, sed demandas plu por esti certaj ke ili bone komprenas kion tiu vere volas diri. Ili scias ke multaj Esperanto-parolantoj parolas la lingvon nur kiel komencanto aŭ progresanto.
Samtempe, malgraŭ la evidenta kolapso de la tuta organzita Esperanto-movado, en ĉiu Esperanto-organizaĵo al kiu mi iam apartenis, estas fundamenta kaj profunda kontraŭado kaj malamo al iu ajn kiu proponas ŝanĝojn. Humphrey Tonkin diversloke priskribis ĝin tiel ĉi:
Neniu nefrenezulo, kiu spektis deproksime la lastatempajn interbatalojn en la sino de la Akademio (kiel ĉiu alia Akademiano, mi konsideras min la sola nefrenezulo en tiu grava instanco), povus eviti la konkludon, ke pluraj niaj homoj eĉ ne lernis la bazajn lecionojn de interpersona konduto, aŭ ke ili ilin lernis kaj ignoras, ĉar la sola maniero plivalorigi sin mem estas per kreo de maksimuma konfuzo kaj konflikto inter aliaj.
Ni havas iel similajn problemojn en mia loka urbeta estraro. Estas diraĵo en la angla ke "Okdek elcentoj de sukceso estas la partopreno mem." Unu aldonaĵo al tiu regulo estas ke frenezaj homoj, kiuj havas nenion por fari krom malici, ĉiam povas partopreni ĉion. En Esperantujo, tiu ĉi problemo estas speciale grava, ĉar nia komunumo deziregas novajn varbitojn, kaj tial niaj postuloj por novaj membroj estas ofte tro malaltaj.
Esperantistoj ankaŭ emas esti individuemaj - eĉ ikonoklastaj. Ilin ne regas la ĉiutagaj kutimoj - precize tial ili pretis lerni Esperanton, spite la ceteran homaron. Lastajare, en komento al mia artikolo Supreniro kaj malfalo de Esperanto mi skribis la jenon:
Laŭ mia sperto, gvidi Esperantan organizaĵon estas tre malfacila, ĉar esperantistoj tute ne konsentas - nek pri celoj nek pri peroj. Estas pli malfacile ol peli katojn. Estas kiel kune peli bradipon, hirundon, histrikon, erinacon, kaj limakon. La bradipo volas dormi. La hirundo jam estas for. La histriko ĵetas pinglojn ĉie. La erinaco fariĝas pilko. Kaj la limako simple sekvas sian propran vojon kaj tute ne atentas la aliajn. Kion ajn vi faras kiel gvidanto levas ĥoruson de malfeliĉaj - eĉ koleraj - voĉoj. Nur se vi faras nenion, plej malmultaj plendos.
Tiu ĉi problemo, ke multaj gvidantoj elĉerpiĝas kaj rapide eltrovas ke la nura maniero eskapi la plendadon de la aliaj estas fari nenion, estas ĉiea en ĉiuj el niaj organizaĵoj. La vere kapablaj el ni plej ofte rezignas kaj lasas la organizaĵojn al la frenezuloj. La frenezuloj daŭre partoprenas - ĉar ili estas frenezaj kaj havas nenion pli bonan por fari. Kaj jen mi venas al tio, kio vere zorgigas min.
Unue, mi timas ke mi estas unu el la frenezuloj. Certe, ĉiuj kiuj ne parolas Esperanton jam taksas min freneza, ĉar mi malŝparas mian vivon je tiu ĉi mortinta lingvo - sen eĉ konsideri la problemon barakti kun la frenezuloj cele la plibonigon de nia "komunumo".
Tio, kio plej zorgigas min tamen, estas ke la problemo temas Esperanton mem. Eble ni nur imagas ke Esperanto funkcias tiel bone. Eble la kialo ke niaj organizaĵoj malsukcesas temas precize tion ke ni ne vere sukcesas komuniki pro mankoj de Esperanto mem. Iu ajn, kiu rigardas la Esperanto-movadon de ekstere devus esti vere vespertmerde freneza por imagi ke niaj organizaĵoj iel montras la interkomprenon kiun oni bezonas por, ekzemple, la Unuiĝintaj Nacioj. Kaj mi zorgas ke tio ja estas la leciono kiun mi devus esti lerninta antaŭ tiom da jaroj.
Konvinku min ke mi malpravas.
Steven Brewer
80-jariĝo de Claude Gacond solenita en La Chaux-de-Fonds
Pli ol 100 personoj el 10 landoj ĉeestis la ceremonion, kiu okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie CDELI funkcias. La ĉeestantoj povis sekvi tre interesajn kaj pozitivajn paroladojn de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio, Pierre-André Monnard, kaj de la direktoro de la biblioteko, Jacques-André Humair, kiu elstarigis la plurjardekan sindediĉan laboron de Claude Gacond por CDELI. Elstare interpretis al esperanto Brian Moon kaj István Ertl.
Substrekante la ligon inter Barato kaj Svislando parolis Probal Dasgupta, prezidanto de UEA; konkludante li menciis la unikan personecon de Gacond kaj lian "ekumenian" prezentmanieron de dokumentoj pri diversaj planlingvoj. Reinhard Haupenthal, redaktinto, transdonis al Claude Gacond publike festolibron, kiu entenas pli ol dudek kontribuojn de fakuloj.
Pluraj personoj dankis Andrée Gacond, la edzinon de Claude, pro ŝia tutviva subteno; ŝi ricevis grandan bukedon.
Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Tomasz Chmielik kortuŝe prezentis la profundan signifon de sia kunlaboro kun Claude Gacond, kiu originas en la antaŭreĝimŝanĝa periodo. La staĝoj en KCE montris novajn horizontojn por orienteŭropanoj.
Ni povis aŭdi belegajn muzikpecojn danke al la Svisa Esperanto Koruso kaj al aliaj muzikistoj. Fine de la festo okazis spontana koncerto post la 17a horo.
La salono de CDELI zumis kiel abelujo pro la vigla interparolo de gastoj. Tagmeze okazis akcepto kun aperitivo kaj bongustaj manĝaĵoj proponitaj de la Urba Biblioteko. Claude Gacond estis intervjuita de loka radio. Lunde la 29an de aŭgusto en la loka gazeto L'Impartial aperis pozitiva artikolo kun foto, kun anonco sur la titolpaĝo.
Postfesta programo organizita de Claude Gacond en La Sagne estis tre agrabla kaj sukcesa (kun fonduo kaj teatra prezento de Georgo Handzlik).
Pluraj gastoj diris, ke de jaroj aŭ eĉ jardekoj ne okazis tiel sukcesa solenaĵo en Svislando.
Por mendi la festolibron, kies titolo estas Instrui, Dokumenti, Organizi, oni rilatu kun la eldonejo Iltis per jena adreso: editioniltis ĉe aol.com.
Raportis Mireille Grosjean
Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo
Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino. Inter ĝiaj membroj estas la Nobel-premiitoj Reinhard Selten kaj Miĥail Gorbaĉov.
Ĝia ĉefa fondinto estas Helmar Frank, kiu en Kopenhago estis honorigita de UEA per diplomo pri elstara agado. Jam en la jaro 2004 la gazeto La Ondo de Esperanto elektis lin "la esperantisto de la jaro", kvankam li mem ne kutimas nomi sin Esperantisto, kaj preferas nomi Esperanton "ILo" - mallongigo de Internacia Lingvo.
En la sama jaro 2004 li kaj aliaj gvidantoj de Akademio Internacia de la Sciencoj aktivis ĉirkaŭ la fondo de "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" en Komárno, Slovakio. La projekto tamen fiaskis pro manko de la atendita ŝtata subteno. Plej laste ekde la kolapso de tiu utopia projekto kaj la flankeniĝo de Helmar Frank oni eble povas ekkalkuli la subeniron de la tuta Akademio Internacia de la Sciencoj.
Multaj aktivuloj de AIS maljuniĝis aŭ forpasis, novaj fortoj mankas, kaj la financoj estas en malordo. Ankaŭ la San-Marina ŝtato ne plu interesiĝas pri AIS, aktivuloj konstatis en lastatempaj diskutoj.
Delonga problemo por AIS estas ĝia apero en iu nepublika listo de "fikciaj universitatoj", kiuj disdonas diplomojn kontraŭ pago, sen kontrolo de studado. Tio rezultis el erara informo donita de la ŝtato San-Marino al eŭropaj instancoj pri la jama malfondo de AIS.
Por konvinki la oficialajn instancojn de San-Marino, ke AIS ja ekzistas, necesus ke reprezentanto de AIS persone vizitu la koncernan oficejon. Tion AIS dum multaj jaroj ne sukcesis aranĝi.
Ĝuste la oficiala rekono en San-Marino kaj kunlaboro kun UEA kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) donis al AIS la eblon formale ekzameni studentojn pri iuj studobjektoj, sed la diplomoj de AIS neniam ekhavis efektivan signifon. La komplika organiza strukturo kun "kolegioj", "klerigejoj" kaj "sektoroj" ĉiam pli ekaspektis malplena ŝelo, pensiganta pri la solenaj roboj kaj balteoj uzataj en la ceremonioj de AIS.
Fine de septembro, dum la "Sanmarineca Universitata Sesio" en Sibiu, Rumanio, AIS devos elekti novan gvidantaron por la sekva trijara periodo.
Prepare al tiu elekto Reinhard Fössmeier nome de AIS dissendis oficialan komunikon, en kiu li konstatis, ke AIS dum kvarona jarcento sukcese kunlaboris kun universitatoj kaj ŝtataj instancoj en pluraj landoj, sed tamen ne sukcesis interesi novan generacion de esperantlingvaj sciencistoj, kiuj povus daŭrigi ĝian laboron. Tial li konstatas, ke la agado de AIS kredeble ne povos daŭri en la ĝisnuna formo.
- Eble eĉ tiu ĉi senato estos la lasta de AIS, kaj ĝia precipa tasko estos konduki la akademian laboron al bonorda fino. Tio signifas precipe, ke jamaj studentoj de AIS havu la eblon studi ĝis sia fina ekzameno, skribas Reinhard Fössmeier en la AIS-komuniko.
Por malhelpi la kolapson de AIS, Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, iniciatis kampanjon por savi la saveblajn partojn de la agado. La situacio de AIS estis pritraktita en kunsidoj dum la Universala Kongreso en Kopenhago, kaj poste dum la Itala Kongreso de Esperanto, kie ĉeestis kelkaj el la aktivuloj de AIS.
- Necesas kapti la malmultan potencialon kaj forton kiu restas je la dispono de AIS por savi kaj evoluigi la relative bonfartajn partojn de ĝia agado, kaj (almenaŭ momente) cedi la partojn kiuj ĉiukaze vegetas aŭ estas kolapsantaj, konstatis Amri Wandel poste en reta diskuto.
Libera Folio: Por kiuj konkretaj celoj laŭ vi necesas, ke AIS plu ekzistu?
Amri Wandel: AIS estas unika ĉar ĝi efektivigas sciencan instruadon en Esperanto. Ĝi ankaŭ estas la sola institucio en kiu membras centoj (la oficiala nombro estas 700) da Esperanto-parolantaj sciencistoj kaj universitatanoj, kelkaj el ili sufiĉe renomaj en siaj landoj.
Libera Folio: Kion eblas fari por ke AIS plu vivu kaj prosperu, kaj kiu tion faru?
Amri Wandel: La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia por la nuna monda situacio kaj por la restinta, finance kaj nombre malforta AIS. La praktika solvo estas investi la fortojn kaj la varbadon de novaj, junaj personoj al la prosperaj kaj kreskantaj partoj de AIS: la komunaj IKU-AIS-sesioj kaj retaj kursoj, al kio povas helpi UEA kaj ILEI, respektive.
Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke tio sukcesos?
Amri Wandel: La respondo dependas de la celo. Se, kiel verŝajne dezirus kelkaj el la nunaj gvidantoj de AIS, oni celas internacian institucion kun studentoj en ĉiuj fakoj kaj niveloj laŭ la originala vizio de Frank, la ŝancoj laŭ mi ne estas bonaj. Sed se oni pretos kompromisi por pli realisma modesta plano kaj unue koncentriĝi pri la plifortigo de la "esperantisma" parto de Akademio Internacia de la Sciencoj - IKU-AIS kaj Internacia Vintra Universitato, kiuj daŭre prosperas; kunlaboro kun Esperanto-organizaĵoj kiel ILEI kaj edukado.net por konstrui retajn studprogramojn - tiam estas bona ŝanco progresi. Post financa kaj persona kresko kaj refortiĝo de AIS oni povos provi realigi malpli ambiciajn projektojn, en la direkto de universitataj studprogramoj limigitaj al malmultaj fakoj kaj niveloj.