Libera Folio

Subscribe to Libera Folio Feed
These are the search results for the query, showing results 1 to 500.
Aktualisiert: vor 2 Stunden 37 Minuten

Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno

So, 2012-01-08 12:45

La subvencio Cigno valoris 500.000 japanajn enojn (laŭ la nuna kurzo iom malpli ol 5.000 eŭrojn), kaj tiel estis la plej granda regule disdonata subvencio en Esperantujo. Pere de ĝi dum 16 jaroj estis financataj multaj valoraj projektoj.

En 2011 la subvencio estis uzita por subteni la 8-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto en Brazilo, kaj la unuan Esperantan filmfestivalon, okazintan lige kun la kongreso. Parto de la subvencio iris al Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi la materiajn kondiĉojn de la centro kaj pligrandigi ĝiajn kolektojn.

En 2010 la subvencion ricevis Esperanto-Asocio de Bosnio kaj Hercegovino por renovigo de sia sidejo, kaj la agado de UEA por informado pri Esperanto en arablingvaj landoj. En antaŭaj jaroj per la subvencio estis financita interalie la presado de vortaro sinhala-Esperanto-sinhala, ĝi subtenis la agadon de Armena Esperanto-Asocio kaj Federacio Esperanto de Barato kaj la projekton Indiĝenaj dialogoj.

Laŭ siaj novaj prioritatoj, la financanto de la premio, Etsuo Miyoshi, kiu pli frue mem financis la aperigon de gazetaj anoncoj pri Esperanto en diversaj eŭropaj landoj, decidis nun nuligi la subvencion. Anstataŭe li starigis novan, malpli grandan monpremion de 200.000 enoj (proksimume 2.000 eŭroj), kiu ĉiujare estos aljuĝita al la plej bona informa agado pri Esperanto en landoj de Eŭropa Unio. 

Sekve de la decido nuligi la subvencion Cigno, Universala Esperanto-Asocio - kiu decidis pri la ricevanto de la mono - nun disponos je malpli da financaj rimedoj por subteni la movadon en finance malfortaj landoj. Lige kun tio, ni demandis al la ĝenerala direktoro de la asocio, kion tio signifos en la praktiko.

Libera Folio: Kiel signifa estis la subvencio, kiu nun estas nuligita?

Osmo Buller: Mi  estas tre danka al s-ro Miyoshi, ke dum 16 jaroj li financis la Subvencion Cigno. Temis pri sufiĉe sentebla sumo, 500.000 japanaj enoj, t.e. 3.500 ĝis 5.000 eŭroj depende de la kurzo, kiu multe variis tra la jaroj. La subvencio estis destinita al projektoj en la Tria Mondo aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Sen tiu helpo la projektoj ne estus realigitaj aŭ ili estus prokrastitaj aŭ reduktitaj.

Libera Folio: Sed nun estos anstataŭe starigita premio por informado en EU-landoj, eĉ se pli malgranda. Ĉu tio ne estas pozitiva?

Osmo Buller: La malaperon de Subvencio Cigno mi bedaŭras ĉefe pro tio, ke ĝi subtenis agadon en malriĉaj landoj, el kiuj multaj ĉiam pli difinas la mondan evoluon kaj tial strategie ĉiam pli gravas ankaŭ por la estonteco de Esperanto. Je tiu ĉi punkto mi pensas tute same kiel Renato Corsetti, kiu antaŭnelonge skribis en la komitata diskutlisto lige kun alia temo: "…ne EU sed la landoj BRIC (Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo) estonte gravos por la ekfina venketo de Esperanto."

Libera Folio: Do, ĉu vi konsideras la decidon strategie malĝusta?

Osmo Buller: Estas logike, ke s-ro Miyoshi limigas sian financan subtenon al la agado en EU-landoj, ĉar laŭ li la plej bona ŝanco por Esperanto troviĝas ĝuste en EU. Ni ĉiuj agas laŭ niaj konvinkoj kaj rajtas kompreneble uzi propran monon laŭ nia bontrovo.

Libera Folio: Ĉu la nova premio estos transdonita en la solena fermo de la Universala Kongreso, same kiel la antaŭa subvencio Cigno?

Osmo Buller: Tradicie en la Fermo oni anoncas kaj transdonas nur premiojn kaj diplomojn de UEA. Laŭ sia nova koncepto Premio Cigno ne estas premio de UEA.

Efektive, la novan premion pri informado en EU disdonas ne UEA, sed la nove kreita japana fondaĵo Cigno, nomita laŭ la firmao Swany, kiun estras Etsuo Miyoshi.

La fondaĵo en sia unua komuniko, disvastigita en Facebook, alvokis ĉiujn "landajn asociojn en EU" sendi raporton pri sia agado ĝis la 15-a de marto 2012. Tamen ne klaras, ĉu temas specife pri landaj asocioj de UEA. Pri la rezulto la fondaĵo promesas informi la publikon la 1-an de junio 2012.

Kategorien: Esperantujo

Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk

So, 2012-01-01 17:50

Anglalingva versio de la raporto, kun pliaj fotoj, aperas en la blogo Transparent Language: JES, great Esperanto youth congress!

Saluton el Gdańsk, Pollando, kie okazas la ĉi-jara Junulara Esperanto-Semajno! Mi devas diri, ke la plej grava manko kiun mi povas mencii, estas ke la aranĝo daŭras nur kvin tagojn, anstataŭ la kutimaj sep… Sed hej, kia bonega kongreso! Jen ni kolektiĝis, 170 homoj el 30 landoj por festi la novan jaron.

En la unua tago, ni surteriĝis en la flughaveno de Gdańsk, elprenis iom da polaj zlotoj el la bankaŭtomato kaj ekiris al la busoj. La instrukcioj atentigis nin ne elekti certan linion, ĉar tiam necesus atenti pri la ĝusta direkto de la buso, do ni decidis preni "sekuran alternativon", elektante la buson al la fervoja stacidomo. Post duonhoro ni alvenis. Ho, atendu, estis la malĝusta direkto. Grrr, do jen ni veturas tutan horon en la mala direkto.

Kiam ni fine alvenis, nin atendis manĝaĵo, kaj ĝi estis tre ĝuinda, krom por miaj amikoj, kiuj miris, ke la kuiristo kredis ke jogurta salatsaŭco estas vegana. Tamen ili rapide anstataŭis la salaton per tiu preparita por la viandomanĝantoj, kiu tute amuze estis vegana! Post la vespermanĝo, la ludejo en la supra etaĝo pleniĝis je homoj ludantaj diversajn tabulajn kaj kartajn ludojn, do mi ĝuis la etoson tie antaŭ ol enlitiĝi.

En la dua tago, rigardante la horaron, mi vidas ke estas malferma ceremonio, kaj poste prelegoj pri strategiaj ludoj, pri la Piratpartio kaj pri "plibonigo de la vivo". Ĉar mia propra prezentado ne pretis, mi devis transsalti la solenan malfermon por okupiĝi pri ĝi, sed laŭ tio kion mi aŭdis, la malfermo estis "laŭkutime teda", do mi ne vere sentas, ke mi perdis ion. Impresis min, ke samtempe kun la prezentado pri strategiaj ludoj okazis ankaŭ prelego pri la nova, 24-hora Esperanta radiostacio, Muzaiko. Fakte dum la tuta aranĝo ili havis giĉeton, kie eblis paroli kun la teamo pri la projekto.

Estante ŝatanto de tabulaj ludoj, mi iris al la prelego pri strategiaj ludoj, kie ni estis instruataj pri Hex kaj LOAo, kiuj ambaŭ estas bonegaj ludoj. Bona detalo estis, ke la preleganto donis al ĉiuj partoprenantoj paperetojn kaj skribilojn, por ke oni povu provi Hex kun aliaj ĉeestantoj en la ĉambro. Poste mi eksciis, ke nun ekzistas Esperanta vikio pri ludoj! Sekve mi devis kuregi al mia propra prelego, kaj surprizis min ke plena ĉambro da homoj volis aŭdi pri la Pirata partio. La projekciilo kaj la laŭtparoliloj, kiujn mi petis, ne estis tie, sed la organizantoj rapide trovis kaj alportis ilin.

La kunveno pri plibonigado de vivo estis vere brila, ĉiuj rakontis pri manieroj kiujn ili uzas por evoluigi siajn efikecon, motiviĝon, feliĉon, menson, korpon kaj financan staton. Poste estis tagmanĝo kaj koncerto de Asorti (litova popolmuzika bando) kaj Gijom (franca kanzonisto kun piano), sed tiuj vere ne estis laŭ mia gusto, do mi simple amikumis kun aliaj nekoncertemuloj dum tiu vespero. La bona afero pri ĉi tiuj grandaj Esperanto-renkontiĝoj estas, ke ĉiam okazas io interesa, sed eĉ se vi volas fari paŭzon de la programo, ĉiam troveblas interesaj homoj de diversaj partoj de la mondo kun kiuj paroli.

En la tria tago, en la mateno, ni havis maloftan ŝancon. Ni havis renkontiĝon kun la eksa prezidento de Pollando, Lech Wałęsa. El la pola interpretis Irek Bobrzak. Wałęsa kunfondis Solidarecon, la unuan sendependan sindikaton en la landoj de la sovetia bloko, kaj li gajnis la Nobelan pacpremion. Ni iom timis, ke iĝos nur monologo, sed ĉefe estis serio de demandoj kaj respondoj, kiun li enkondukis dirante, ke lin plej interesas la akraj demandoj. La demandoj temis pri ĉio ekde demokratio ĝis reformo de kopirajto, la Okupu!-movado, la protestoj en Rusio kaj tiel plu. Estis ankaŭ demandoj pri la rolo kiun havis komunismo en Pollando. Estas tre agrable, ke Esperanto foje donas aliron al tiaj interesaj homoj!

Poste estis Aligatorejo, amuza okazaĵo dum kiu oni ne rajtas paroli sian propran nacian lingvon nek Esperanton. Tio signifas, ke oni povas tie trafi francon kiu parolas la hispanan al japano kiu respondas germane. Estas amuze por ĉiuj ekzerci lingvojn, dum oni samtempe rimarkas, kial Esperanto estas pli bona solvo por internacia komunikado. Post tio, mi spektis Atakon de la lunaj zombioj, nigrablankan hororfilmon en la stilo de la 1950-aj jaroj, kun Esperanta parolo. Poste mi trafis popoldancantan grupon kiu blokis la koridoron, do mi iris tra sekreta subtera vojo por elveni el la konstruaĵo.

Post la vespermanĝo ni ĝuis bonegan koncerton de Inicialoj DC de la fama Berlino sen vi, kiun sekvis Kimo kaj Danĝera. La koncertoj de Inicialoj DC estas ĉiam vidindaj, ĉar li prezentas sian inspiran elektronikan muzikon kun interesaj filmetoj laŭ la stilo de la koncerna kanto en la fono. Kimo kun sia akordeono komencis sian parton de la koncerto kun siaj novaj pecoj kaj poste surprizis nin ĉiujn, invitante la perkut-imitanton Bugge Bang sur la scenejon. Post mallonga kanto, ili kunludis en io, kion mi neniam atendis vidi: duopo de buŝperkuto kaj akordeono.

Estis bonege! Se iam vi havas ŝancon partopreni iun el ĉi tiuj eŭropaj Esperanto-renkontiĝoj, nepre faru! Estas bonega maniero sperti kulturon el la tuta mondo kaj ekkoni homojn el aliaj landoj. Prefere ol partopreni kurson pri "Kompreni aliajn kulturojn" en via loka komerca instituto, eble indus fari rapidan vojaĝon al Eŭropo por rekte interrilati kun aliaj kaj vidi, kion povas proponi al vi la mondo, en unika ĉirkaŭaĵo!

Ĉu vi iam partoprenis eŭropan junularan aranĝon? Kiaj estis viaj spertoj? Ĉu vi havas konsilojn al aliaj, kiuj partoprenos la unuan fojon? Rakontu en la komentoj!

Chuck Smith

Kategorien: Esperantujo

TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio

Mi, 2011-12-28 22:25

Libera Folio: Kiom da kandidatoj estis por la IJK 2012, kaj kial oni decidis elekti ĝuste la japanan proponon?

Łukasz Żebrowski: Por la IJK 2012 estis du kandidatiĝoj, el kiuj la japana estis signife pli bona. Ĝian fiaskon kaŭzis ĉefe ne antaŭvideblaj tiam problemoj kun la ejo – necesis ĝin ŝanĝi, la dua pro siaj religiaj ligoj evidentiĝis ankaŭ maltaŭga. La LKK, en kiu dume okazis signifaj ŝanĝoj, klopodis trovi sekvan ejon, sed pro malsukceso alprenis decidon pri rezigno de organizado. Detalaj motivoj de la decido estos prezentitaj en la dokumento, kiun nun pretigas JEJ kaj TEJO.

Libera Folio: Ĉu estis vjetnama propono, kaj se jes, kial oni ne elektis ĝin?

Łukasz Żebrowski: Ne estis vjetnama propono.

Libera Folio: Jam pasis la limdato por anonci sin por IJK 2013. Ĉu venis multaj sinanoncoj, kaj ĉu iu el tiuj eventuale povus validi ankaŭ por 2012?

Łukasz Żebrowski: Alvenis tri oficialaj kandidatiĝoj, krome estis kelkaj aliaj interesiĝantaj organizoj. Certe ni konsideros ilin ĉiujn ankaŭ kiel eventualajn organizantoj de IJK en 2012, se tio evidentiĝus ebla.

Libera Folio:  Ĉu TEJO konsideros savi la azianecon de IJK 2012, ekzemple kombinante ĝin kun la UK en Hanojo?

Łukasz Żebrowski: Savi la azianecon de IJK 2012 estas nun prioritata por TEJO kaj evidente kombino kun UK estas unu el la konsiderataj solvoj. Bedaŭrinde ankoraŭ estas tro frue por taksi la verŝajnecon de ĉi tiu aŭ de aliaj solvoj. Se la okazigo de IJK 2012 en Azio evidentiĝus tamen malfacila, ni organizos ĝin aliloke, kaj kompreneble ankaŭ tiajn variantojn ni serĉas. Ni esploras plurajn eblojn kaj esperas baldaŭ povi doni bonan solvon por la malfacila situacio. Kiam tio okazos, ni certe tuj sciigos pri la rezulto.

Kategorien: Esperantujo

La IJK en Japanio estas nuligita

Di, 2011-12-27 12:35

La decido pri la loko de la Internacia Junulara Kongreso 2012 estis anoncita en la retejo de TEJO antaŭ unu jaro, la 21-an de decembro 2010. Tiam oni informis, ke la 68-a IJK okazos en Naha, la ĉefurbo de la insulo Okinawa. La kongreson devis organizi Japana Esperanto-Junularo, la landa asocio de TEJO en Japanio.

Laŭ la Jarlibro de UEA, JEJ havas 70 membrojn. Laŭ la jarraporto aperinta en TEJO tutmonde 2010:3, TEJO tamen havis nur 4 individuajn membrojn en Japanio en la jaro 2009, kio ŝajnas indiki malfortecon de la junulara movado en la lando. Pli aktualaj informoj mankas, ĉar en la plej freŝa jarraporto de TEJO tute ne plu aperas ajnaj ciferoj pri membronombro.

En Hanojo, kie okazos la Universala Kongreso, la IJK gastis jam en la jaro 2007. Tiam la Universala Kongreso estis en Jokohamo en Japanio. Tiun elekton oni siatempe kritikis, ĉar la distanco inter Vjetnamio kaj Japanio estas grandega kaj multekosta, eĉ se eŭropanoj ne facile perceptas tion. La elekto de periferia japana insulo kiel loko por la IJK ĉi-foje eĉ pli malfaciligis la situacion de tiuj, kiuj volus ĉeesti ambaŭ aranĝojn.

Post duonjaro la organizantoj tamen subite anoncis ŝanĝon de loko: anstataŭ la malfacile atingebla insulo Okinawa, la IJK nun devis okazi en la urbo Tenri en la ĉeftero de Japanio, proksime al Osako. Pri tio raportis la retejo de TEJO en julio 2011:

Tenri estas facile atingebla de Hanojo, Vjetnamio, kie okazos la 97a UK. En la urbo troviĝas multaj historiaĵoj kaj sanktejoj. Ĉirkaŭaj urboj, ekzemple Nara kaj Kioto havas famkonatajn templojn, kiuj estas mondaj heredaĵoj de Unesko.

Komence de oktobro TEJO anoncis en sia retejo konkurson pri la IJK por la jaro 2013. La limdato por sendi sinproponojn estis la 10-a de decembro. Ankoraŭ mankas informoj pri tio, ĉu kaj kiom da sinproponoj de organizantoj TEJO ricevis.

Meze de la jarfina festsezono, la 26-an de decembro, subite evidentiĝis, ke nun mankas organizantoj ankaŭ por la plej proksima IJK, ĉar la japana teamo anoncis sian rezignon.

- Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la Japana LKK devis rezigni organizi la kongreson. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj ni devis akcepti la rezignon, klarigis Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj, en la retejo de TEJO.

Ekde la 27-a de decembro en Gdańsk en Pollando okazas JES (Junulara Esperanto-Semajno), dum kiu kunsidos ankaŭ la komitato de TEJO. Dum la kunsido sendube estos pritraktita la subite aperinta problemo pri la venontjara IJK.

Laŭ Tina Tišljar, la asocio devas nun urĝe trovi novajn landon, ejon kaj organizan teamon, por ke tamen okazu IJK en la jaro 2012. Iuj tamen plu esperas, ke la organiza teamo en Japanio ankoraŭ povos rekonsideri sian decidon.

La nuligo de la IJK estis anoncita interalie en la Facebook-paĝo de la Oficejo de TEJO. La anoncon tuj komentis Bill Mak, honkonga esperantisto nun loĝanta en Japanio:

- Mi ege bedŭras ke TEJO akceptis la rezignan proponon fare de iu el LKK. Eĉ nokte la 25-an mi manricevis flugfolion pri la IJK de la LKK-estro mem, kiu ĝis nun estas la ĉefmotoro. TEJO bonvolu rekonsideri la aferon. Subita nuligo sen sufiĉa klarigo estas drama sed nenecesa.

Bill Mak en la jaro 2000 estis la ĉeforganizanto de la IJK en Honkongo. La fakto ke li nur unu tagon antaŭ la nuligo de la kongreso ricevis flugfolion pri ĝi rekte de la ĉeforganizanto ŝajnas indiki gravan mankon de komunikado ene de la Loka Kongresa Komitato en Japanio. En la retejo de Japana Esperanto-Junularo informo pri la nuligo de la IJK mankas.

Kategorien: Esperantujo

SAT perdis sian prezidanton

Sa, 2011-12-17 16:45

Jakvo Schram membris en Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la jaro 1993, kaj dum preskaŭ du jardekoj aktive partoprenis en la vivo de la asocio. Li interalie redaktis la revuon de la Liberecana frakcio de SAT kaj dum tri jaroj estis sekretario de la ĝenerala konsilantaro de la asocio. Aldone li dum pluraj jaroj redaktis Sennaciecan Revuon kaj Sennaciulon.

Prezidanto de la plej alta organo de SAT, la plenum-komitato, li estis dum naŭ jaroj.

- Evidente kiam oni faras tiom da laboro oni ankaŭ faras erarojn. Mi estas nur homo, simpla laboristo kiu tutan vivon prilaboris diamantojn, li rakontas al Libera Folio.

La demisio de Jakvo Schram iĝis publike konata en la unua semajno de decembro, sed jam pli frue dum jaro akriĝis la konfliktoj inter la ĉefaj aktivuloj.

- Ek de komenco de la jaro 2011 mi estas malsana. Suferas pri ege ĝena tinito, altega kolesterolo kaj altega sangopremo. Tio kaŭzis ke mi malpi facile povis akcepti la kutimajn kritikojn, kiujn aktivulo devas gluti.

Unue Jakvo Schram decidis fordoni sian taskon kiel ĉefredaktoro de la revuo Sennaciulo, kaj poste ankaŭ demisii kiel prezidanto.

- Mi komprenis ke sitelo de kritikoj estis plenplena post 11 jaroj de granda aktiveco en SAT, kaj decidis ke post 9 jaroj kiel prezidanto estis tempo transdoni la torĉon al sana persono kiu pli bone ol mi povas akcepti la kritikojn.

Post tiu decido li dum novembro feriis en Sudafriko, kaj por ŝpari retajn kostojn provizore malaliĝis el diskutforumoj, interalie tiu de SAT. Reveninte li realiĝis al la forumo, kiun li mem kreis antaŭ pli ol dek jaroj, sed ial mesaĝoj kiujn li afiŝis ne plusendiĝis.

- Por danki kaj adiaŭi la membrojn de SAT, kiuj dum multaj jaroj akceptis min kiel prezidanton, ĉefredaktanton, enpaĝigiston kaj peranton, mi sendis mesaĝon al la diskutlisto de la asocio.

Post iom da tempo li komprenis, ke li nun estas filtrata en la diskutejo, kaj tio forte kolerigis lin.

- Estis por mi granda ŝoko. Neniam dum la jaroj de la listo iu estis malebligita sendi mesaĝojn, krom unu persono, kiu komunikis aferojn de SAT rekte al la eta kliko de Ĉaŭdefono. Kaj antaŭ ol tio okazis, la koncerna persono ricevis plurajn mesaĝojn, en kiuj li estis petata ne plu fi-propagandi SAT per manipulado de mesaĝoj kiujn li sendis al Silfer. Li daŭrigis la agadon. Nur post averto kaj post diskuto en la plenumkomitato kaj en la ĝenerala konsilantaro de SAT oni filtris lin kaj blokis mesaĝojn kiu atakis membrojn de SAT.

Jakvo Schram ricevis konfirmon pri tio, ke liaj mesaĝoj post lia realiĝo al la listo efektive estas filtrataj. Ĉar mankis klarigo pri la kialo, kaj ĉar la anoj de la plenumkomitato ne respondis al liaj demandoj, li decidis ne plu aktivi en SAT.

- Homoj posedas du aferojn en vivo kiuj estas esencaj: la sanon kaj la liberecon. Mi ne volas agadi en asocio kiu ne respektas la bazajn regulojn pri homaj rajtoj, kaj mi oficiale demisiis de SAT kaj petis ke oni kiel eble plej rapide zorgu ke mi ankaŭ formale ne plu havu la leĝan respondecon pri SAT.

La Esperanta Civito en sia retejo esprimis kontenton pri la demisio de "la plej malbona prezidanto de SAT", samtempe asertante, ke Jakvo Schram "anoncis relative ofte sian demision de unu posteno aŭ la alia", tamen ne vere demisiante.

Jakvo Schram memorigas, ke li estis tri sinsekvajn fojojn reelektita, do estas dubinde, ĉu la membroj konsentas, ke li estis "la plej malbona prezidanto". Laŭ li, ankaŭ la ceteraj asertoj de la Civito estas torditaj.

- La vero estas, ke mi minacis forlasi la asocion, kiam al unu membro estis permesite propagandi por faŝisma politika partio. La konfliktkomisiono tiam decidis eksigi la koncernan personon. Kelkaj homoj tamen faris grandan bruon pri mia diro. Estis la kutima batalo inter komunistoj kaj liberecanoj. SAT ne estas facila asocio. Politiko ofte disigas homojn. Mi lernis multon dum miaj jaroj kiel prezidanto de SAT kaj jes ankaŭ faris regule erarojn kiujn mi poste ĉiam bedaŭris kaj mi ankaŭ ne havas problemon peti pardonon por eraroj faritaj.

La malamika sinteno de la Civito laŭ Jakvo Schram parte klarigeblas per tio, ke li estis la eldonisto de kritika verko de Jorge Camacho pri la Civito. Sed estas ankaŭ personaj kialoj.

- Iam mi helpis al Silfer en Antverpeno. Poste li petis aranĝi viziton al restoracio, kaj ĝi devis esti luksa. Neniu problemo en Antverpno. Do mi iris kun li al bona restoracio, kie li mendis la plej kostajn pladojn. Li ankaŭ mendis kostan vinon kaj mi pensis ke li ja pagos la tuton, por danki min por la helpo kiun mi donis. Kiam estis tempo por pagi, li nepre devis malaperi en necesejo sufiĉe longe por ke mi pagu. Ek de tiam li kaj mi estas malamikoj.

Libera Folio: Kiel vi vidas la estontecon de SAT?

- SAT estas laŭ mia opinio, laŭ mia laborista kaj sindikatista koro, la plej bona kaj bela projekto kiu iam ekzistis por laboristoj. Mi esperas ke SAT sukcesas modernigi, ke ili ĉesu uzi terminojn kiuj fortimigas la iamajn suferantojn de totalismaj sistemoj, kiel estis dum tempo de "Kamarado Stalin".

Libera Folio: Kiel vi vidas vian propran estontecon en la Esperanto-movado?

- Mi estas Esperanto-orfo nun. Mi neniam vere agadis en neŭtrala movado. En 2012 mi planas partopreni la Brita-Skota kongreson en Edinburgo kaj poste decidas ĉu havas sencon resti esperantisto.

Kategorien: Esperantujo

Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011

Fr, 2011-12-16 22:20

La gazeto La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. La unua elektito en 1998 iĝis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt.

Poste la honoran titolon ricevis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010)

En la 2011a jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

Dennis Keefe 12 voĉoj; Hori Yasuo 4 voĉoj; Peter Baláž 3 voĉoj; Stefan MacGill, Perla Martinelli, Floréal Martorell po 2 voĉoj. Tri pliaj kandidatoj ricevis po 1 voĉon

Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

Laŭ informo de La Ondo de Esperanto

Kategorien: Esperantujo

Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko"

Do, 2011-12-15 10:55

Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011,

En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto. Tiu jubilea jaro komenciĝas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn ĉi-jare. Vi jam aŭdis, aŭ baldaŭ aŭdos, pri diversaj instituciaj iniciatoj. Mi ĉi tie lanĉas iniciaton tute personan. Por povi ĝin facile identigi, mi nomas mian iniciaton ‘dekernisma’; ĝi baziĝas sur ‘kernisma’ prezento de la interna ideo de nia lingvo.

Laŭ mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo – atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn – tro ofte reliefigas koliziemon kontraŭ difinitaj maljustaj aranĝoj kaj strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna ideo de Esperanto bezonas ion pli.

Por ke la esperantistoj restu fundamente ŝatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankaŭ en la interpersona ekzisto.

Ni estu rezolute kaj ĝisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni ĉiuj devas tujtuje fariĝi mediismo-kleraj agitantoj (vidu en mia ĉi-tema bloga afiŝo la klarigojn pri ‘Modelo Sep’ por tio, kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja havu por ĉiu el ni vivipovan personan sencon.

Mi volas hodiaŭ proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu vi ĉiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj loĝlokoj kaj viaj landoj. En la barata saĝo oni diras, ke elefanto instruas al la eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la buŝinternaj dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj dentetan parton por la samideanaro.

 

La alekstera versio de la zamenhof-taga ideo

Ni ĉiuj ĝissate aŭdis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje aŭdas ankaŭ pri piednoto al la I-Kvo; ĝi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento. En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj okuloj, do mi helpas min per la anstataŭaĵo ‘Kvo’. Nun aŭskultu, mi petas.

Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan kvocienton, kiun ni nomu A-Kvo – la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi ĝin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la vorton “amikec-kvociento” kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo en nia lingvo.

Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu. La marko A-Kvo (aŭ AQ, en alfabetoj uzantaj tiun literon) kaj iu laŭlingve elektita vorta dismeto de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstataŭ verki komentariegon pri tiu marko, mi nun transiru de tiu ĉi ekzotera sektoro al la esotera laboro de la elefantobuŝaj dentetoj.

 

La samideanara versio de la zamenhof-taga ideo

En niaj propraj medioj – en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj, kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, ĉie – ni devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj ĝiajn konatajn plukonstruaĵojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso.

Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj aranĝoj kaj en niaj hejmoj per aŭ malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun laŭregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunloĝadojn, restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan aŭ kulturan komforton de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko fariĝis nedisigebla parto de la esperantisma kulturo. Ni ĉiuj scias tion.

Ni konsideru tiun tagorderon atingita. Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj monda ekonomia krizo donas al ni tre taŭgan okazon por lanĉi ĝin, kvankam ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero 125.

Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Ĝi estu diverse interpretata de la diversaj uzantoj kaj … vastigantoj. (Mi lasas kiel ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi. Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.)

Tamen, ĉar iuj el vi ŝatas ekzemplojn, mi sendas la ekzemplo-legemajn interesitojn al mia bloga afiŝo, en kiu troviĝas pli plena konkretigo de la propono: krozu al probaleo.blogspot.com.


Ĝenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj ĉirkaŭas la surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunloĝadoj k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante aŭ kuspante nin.

Farante ĉion ĉi, ni transiros de la nuna ŝtupo de niaj laboroj al tiel nete alia ŝtupo, ke neniu plu kuraĝos demandi, ĉu ni ne estas feblaj kaj senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos konstati, ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la interlanda paco mem, kiu restas ĉies celo, sed unike labori por teksi la ŝtofon, el kiu la morgaŭaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn.

Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje sukcesas sperti en niaj ĝisnunaj – tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre daŭrigendaj – metodoj esperantisti.

Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo. Mi volas emfazi, ke ni nesufiĉe ligas la libron Humoroj (de Auld, mi faras metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo La infana raso, kiu estis dediĉita al la heroo de Montevideo kaj kiu plej evidente esprimis la sencon de la esperantismaj streboj. Niaj italoj foje faris el unu poemo en Humoroj kanton, el kies teksto ĉi tie citindas “per skarpo malpura kovras vintra pejzaĝo / sian vizaĝon, kaj kraĉas sur ĉies planojn”. Kraĉas ankaŭ sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran humoron, ĉi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj, samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras ĉe vi), per pluaj humoroj indaj al la plenrajtaj kaj tial esperantistaj anoj de tiu ‘infana raso’, kiu sin nomas – la homaro.

Amike

Probal

Kategorien: Esperantujo

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012

Mi, 2011-12-14 21:05

La historio de la decidoj pri la revuo Esperanto dum la lastaj jaroj estas komplika. Stano Marček ekredaktis la revuon en januaro 2002, post la demisio de la multjara respondeculo, István Ertl. Dum la lastaj jaroj fortiĝis kritikoj pri la revuo, la kvanto de membroj-abonantoj falis, kaj dum la Universala Kongreso en Havano en julio 2010 la eliranta estraro de la asocio decidis nuligi la kontrakton de Stano Marček. Por trovi novan redaktoron oni intencis anonci publikan konkurson.

Tamen jam dum la sama kongreso la komitato de UEA laŭ iniciato de Renato Corsetti entreprenis paŝojn por haltigi la decidon de la estraro, kaj en aŭgusto 2010 la nova estraro de UEA decidis nuligi la nuligon de la kontrakto, kaj organizi la redaktoran konkurson ne tuj, sed iam poste.

Tiu "iam poste" iĝis ĉiam malpli definitiva. La 11-an de marto, post kvinmonata laboro, komitata laborgrupo diskonigis skizon de novaj redaktaj gvdilinioj, kiuj pli strikte subigus la redaktadon al direktivoj de la estraro. Tamen ankaŭ dum sia kunsido en majo 2011 la estraro ne sukcesis decidi ion ajn pri la temo. Ne estis aprobitaj novaj redaktaj gvidlinioj, nek renovigita la kontrakto de la redaktoro, sed la posteno ankaŭ ne estis anoncita vaka.

Ŝajne la estraro atendis ian aktivecon flanke de la komitato, kiu tamen falis en komaton post la febra aktivado per kiu ĝi nuligis la planojn pri redaktora konkurso. Nur meze de julio, post pluraj atentigoj flanke de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, la komitata laborgrupo pri la temo finfine dissendis sian proponon pri nova komunika strategio. La propono ŝajnis antaŭvidi plian amatorigon, interalie tiel, ke la kunmetadon de la revuo Esperanto partoprenu "volontulaj redaktoroj".

Dek tagojn poste, dum siaj kunsidoj en Kopenhago, la komitato tamen nenion decidis pri la temo, kaj post tio la afero evidente estis tute forgesita, ĝis Libera Folio en novembro petis la estraron klarigi, kiel statas la estonteco de la revuo kaj la planoj pri nova informada politiko.

Nur post dusemajna atendado kaj pluraj memorigoj, senditaj al la estraro kaj al la Centra Oficejo, Libera Folio fine ricevis respondojn. Evidente la respondeculoj malfacile povis elpensi, kion respondi. La demandoj estis senditaj al la estrarano pri informado, Barbara Pietrzak, kaj al la vicprezidanto, Claude Nourmont, sed post interkonsiliĝo respondis ilin la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

"Ni demanditoj interkonsentis, ke sufiĉas ke unu el ni respondas", klarigis Osmo Buller.

Libera Folio: Kiel statas la afero pri la redakta kaj informada politiko, pri kiu la estraro jam delonge devis decidi ion principan?

Osmo Buller: En la diskuto pri informada politiko oni estas en ia patsituacio. La diskuto bedaŭrinde plilongiĝis pro malklareco pri tio, ĉe kiu en la nuna momento la pilko estas, ĉu ĉe la Estraro aŭ ĉe la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La estraro nun studas la proponojn faritajn de la Komisiono kaj ties implicojn. Ne eblas principe decidi ion por aparta ero de la gvidliniaro pri komunika politiko, sen samtempe konsideri la aliajn erojn.

Libera Folio: Kio tiukaze okazos pri la revuo Esperanto? Laŭ gazetara komuniko aperinta en majo, la kontrakto kun Stano Marček estis longigita ĝis la fino de la nuna jarkolekto, kaj la decembra numero jam pretas. Kiu do redaktos la januaran kaj postajn numerojn?

Osmo Buller: La Estraro ankoraŭ ne povis proponi novan kontrakton al la nuna redaktoro pro tio, ke en la diskuto pri informa politiko aperis ideoj, kies akcepto povus multe influi la laboron de la redaktoro. Ekzemple la ideo pri apartaj rubrikredaktoroj havus konsekvencojn por la labortempo postulata de la ĉefredaktoro kaj sekve por la grandeco de la honorario. Ankaŭ la divido en papera kaj reta partoj. En majo la Estraro supozis, ke ĝis la fino de la jaro ĉio estus sufiĉe klara, sed ĉar tiel ne okazis, la malnova kontrakto kun Stano Marček aŭtomate renoviĝis por la jarkolekto 2012.

Kategorien: Esperantujo

Forpasis Vida Jerman

Mo, 2011-12-12 09:35

Kiel profesia filmaktorino ŝi estis partnerino al Meryl Streep, Yul Brynner, James Coburn, Omar Sharif kaj al impona listo de siaj kolegoj el la jugoslavia kaj kroata filmmedio. Poligloto, ŝi aktoris plurlingve. Esperanto estis ŝia pasio, en sia profesia vivo ŝi aktoris ne nur kroate sed ankaǔ angle, hispane, slovene.

En la kroata filma arto ŝi kreis neforgeseblan rolon de Fraǔlino Marijana  en la filmo de Krešimir Golik Kiu kantas ne malicas. Tiu filmo apartenas al la pintoj de la kroata filmarto. Ŝi estis gardistino en koncentrejo en La elekto de Sophie, Ljerka en Oficiro kun rozo, la edzino en Sokol ne ŝatis lin, Ĉaruga... En sia lasta rolo ŝi estis kelnerino en la filmo de Rajko Grlić Tio restu inter ni. Ŝi rolis ankaŭ en multaj kroataj televidserioj.

En la lastaj kelkaj jardekoj ŝi kreis serion da infanaj kaj porjunulaj teatraĵoj en la hejma teatro Trešnja-Ĉerizo. Ŝi ofte aperis en diversaj teatraĵoj ekster sia teatro, ekzemple en Muskaptilo de Agathe Christie.

En Esperantujo, post la teatra agado kadre de Studenta Esperanto-Klubo, Vida Jerman aliris karieron de teatra solisto, prezentante monodramojn.

Ŝi kontribuis per teatra programo al la Universalaj Kongresoj de  Havano,  Seulo, Tampereo, Adelajdo, Montpeliero, Berlino, Tel-Avivo, Pekino, Varsovio, Fortalezo, Florenco. 

En Pekino 1986  ŝi rolis Verdan Majon en Virino kiu flustris en uragano de Spomenka Štimec. Por la teatraĵo ŝi havigis afiŝon de la kroata pentristo Nenad Dogan. La afiŝo estis en la jaro 1987 elektita por la 100 plej bonaj afiŝoj de la mondo, en elekto de UNESKO, kaj ekspozicita en Parizo. La saman teatraĵon ŝi ripetis en la jubilea kongreso de Varsovio.

Al Havano ŝi portis la programon Amo per proverboj, kiun ŝi ludis kun Saša Pilipović. En Seulo 1994  ŝi havis vesperon de kroata poezio Izolulo kaj teatraĵon Inventante ke mi sonĝas. En Tampereo 1995 ŝia teatraĵo nomiĝis Virino mi estas.

Kiam la Universala Kongreso de Esperanto estis en Prago, ŝi preparis recitalon el la poezio de la ĉeha Nobelpremiito Jaroslav Seifert. Por Adelajdo 1997 ŝi preparis la teatraĵon Inventante ke mi sonĝas. En Montpeliero en 1998 ŝi rolis La rompitan virinon de Simone de Beauvoir.

En  Tel-Avivo ŝi prezentis La poto de Ŝalom Alejhem. Al la judaj temoj ŝi revenis en la jaro 2004 - por ŝia dua kongreso en Pekino, ŝi rolis Juditan. Ĉu tio estis ŝia lasta apero antaǔ la internacia publiko?

Partoprenintoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo 2001 memoras ŝin kiel la neforgeseblan reĝinon Maria Teresia de Miro Gavran en La plej mallonga tago de Maria Teresia, kiam Vida por sia multlanda esperantlingva publiko plenigis la plej luksan Zagreban teatron.

En la jaro 2002 en Fortalezo Vida Jerman ludis Amon per proverboj kaj Amo kaj paco.

Por sia teatra laboro ŝi estis honorita en 1997 per la ordeno de la prezidanto de respubliko Kroatio.

La teatrajn gastadojn ŝi post la jaro 1997 plenumis kiel arta direktorino de la propra teatro nomita Ponto. 

La internacia Esperantujo ne havis multajn similkapablajn aktorojn kiuj havis tiom da energio por Esperanto: dum preskaǔ du jardekoj ŝi tenis la torĉon de nia teatra vivo. Kroataj esperantistoj havis la plezuron ĝui ŝian senmankan elparolon dum la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar en majo 2011.

Decembre jam la kandeloj de memoroj por ŝi brulas en Nederlando, Danlando kaj Argentino, en Irano kaj Italio, en Armenio kaj Finnlando, en Ruslando kaj  Serbio.

Kaj en ŝia Kroatio. Kroata Esperanto-Ligo en kiu ŝi estis estrarano, aparte sentos ŝian mankon.

Dankon al Vida kies intensan vivon  ni kunĝuis. Ŝi instruis al ni ŝati belon, ŝi havis altajn estetikajn kriteriojn kaj ŝatis vitalecon, kiun ŝi elradiis.

Spomenka Štimec

(Artikolo originale verkita por la revuo Tempo kaj por la retejo esperanto.hr)

Kategorien: Esperantujo

Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo

Do, 2011-12-08 19:25

La kursmaterialo temas pri la historio de Vjetnamio kaj pri la nuntempa socio. Estos pluraj ĉapitroj pri kulturaj temoj kiel muziko, arto, literaturo kaj la lingvo mem, kaj prezento de la vjetnamiaj tradicioj, kutimoj kaj festoj. La 20 lecionoj havas po 3-10 paĝojn da materialoj, kiujn unu post la alia la kursanoj povas elŝuti el la retejo, kondiĉe ke pri la antaŭa leciono ili sukcese trapasis  la 10-demandan teston, rakontas la administrantoj.

Por tiuj, kiuj vere partoprenos la kongreson, surloke oni aldone planas renkontiĝon kaj komunan programon kun la vjetnama kurskompilinto kaj kelkaj lokaj esperantistoj. La kurso troviĝas en la sekcio Klerigejo de la retejo Edukado.net.

Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.

Libera Folio: Kiom da partoprenantoj necesas, por ke la kurso efektive okazu?

Katalin Kováts: La kvanto en si mem ne plu havas rolon. Ni pretigos la materialon, enretigos ĝin kaj oni povos ekuzi ĝin kiam ajn dum ĝi restos en la programo. Eble eĉ post jaroj. Fakte ke la kurso estas reta, forprenas la premon kaj la dependon de la kvanto de la kursanoj. Teorie eĉ kun unu persono ni povus starti. Kompreneble ni ŝatus rehavi almenaŭ la investitajn elspezojn kaj laŭ la sukceso eĉ doni honorarion al la kunlaborantoj. Kompilado kaj enpaĝigo de tia materialo kostas centojn da laborhoroj. 

Libera Folio: Kiom da partoprenantoj vi havas?

Katalin Kováts: Momente ni jam havas 6 pagintajn kursanojn, sed la varbado komenciĝas nur nun, do, estas espero je pliaj kunvojaĝontoj. La unuaj lecionoj aperos en la reto la 15an de decembro. 

Libera Folio: La kurso ne estas senpaga - ĉu ĝi tamen estas parto de Edukado.net?

Katalin Kováts: La Klerigejo nestas en www.edukado.net sed konstruigis kaj funkciigas ĝin E-duKati, mia privata entrepreno. Necesis apartigi la du aferojn, ĉefe pro tio ĉar la Fondaĵo edukado.net ne rajtas fari monhavigajn aktivaĵojn. La konstruigo de relative multekosta kaj komplika  sistemo, havigo de kursomaterialoj, laborigo de kelkaj kunlaborantoj estis ekster la ebloj de la fondaĵo. El ties buĝeto ne eblis prizorgi senpagan disponigon de tiom kompleksaj materialoj, do necesis trovi alian laborformon. Tamen la funkciigo de la klerigejo riĉigos la membrojn de la paĝaro, ekzemple la studantoj de RITE disponigas siajn metodikajn materialojn por la uzantoj de edukado.net kaj E-duKati ankaŭ reciklas monon al la retejo. 

Libera Folio: Ĉu efektive vi sukcesas gajni almenaŭ iom da mono, farante retan kurson en Esperanto?

Katalin Kováts: En la unua periodo certe ne. La baza programa fono kostis ĝis nun pli ol kvin mil eŭrojn, kaj tiam ni ankoraŭ ne parolis pri la enmetitaj laborohoroj, administraj taskoj, dezajno, enpaĝigo ktp. Se ni tamen havos profiton, parto iros por pliperfektigo de la testsistemo de la kursoj, kaj ekzemple la profito de la vjetnama kurso iros por librodonacoj al vjetnamaj esperantistoj. En la Klerigejo de Edukado.net, la kulturvojaĝa kurso ne estas la sola studeblo. Tie funkcias jam de preskaŭ unu jaro RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net), kiun sekvas dudeko da instruantoj el 16 landoj. Samloke havas kompletigajn studeblojn la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj de Poznań. Kaj espereble iom post iom aperos aliaj novaj studebloj. 

Libera Folio: Kiajn sukcesojn havas tiu instruista kurso?

Katalin Kováts: RITE estas la ĉefa de niaj retaj kursoj, por kaj pro ĝi kreiĝis la tuta sistemo. Mi deziras disponigi trejnadon kaj helpon ankaŭ al tiuj kolegoj, kiuj ne povas partopreni ĉeestajn kursojn kaj bezonas sisteman kaj ampleksan helpon, aŭ volas spertiĝi ne nur pri metodiko, sed ankaŭ pri aliaj kompletigaj temoj de nia kulturo. 

Ni jam havas 21 kursanojn el 16 landoj kaj la plimulto tre-tre diligente studas, eĉ se kelkfoje kun peno, tamen sukcese solvas la testojn kaj produktas tre belajn materialojn. 

Ni kreis pli intiman retan laborkomunumon por la RITE-anoj ol estas tiu de la komunumo de la tuta paĝaro. Sed pro la diversaj karakteroj de la celgrupoj tio estas memkomprenebla. 

Libera Folio: Ĉu vi pensis pri la ebleco de kursoj pri esperantaj temoj, ekzemple esperanta literaturo? Aŭ ĉu tio jam okazas?

Katalin Kováts: Certe, tiu vastigo de la repertuaro estas grava celo nia. Kurso pri literaturo, movadhistorio interlingvistiko kaj aliaj funkcias jam kiel partoj de RITE. Laŭ niaj planoj ekz. la 20-leciona kurso pri literaturo estos pliampleksigita kaj aparte sekvebla eble post unu jaro. 

Ni post kelkaj monatoj en la sama sistemo kaj senpage disponigos plurajn materialojn, kies bazo estas prelegoj de konataj esperantistoj. Ankaŭ per ili ni celas ĝeneralan klerigan agadon per retaj rimedoj kaj en amuza formo de lernado. 

Krome, la Kultura vojaĝo al Vjetnamio estas la unua ero de serio. Ni planas ĉiujare sammaniere ebligi kulturvojaĝon al la kongreslando. Por la jaro 2013, kun la helpo de Baldur Ragnarsson, ni jam traktas pri la sekva vojaĝo. 

Libera Folio: Ĉu laŭ vi havas perspektivon aranĝi en simila maniero esperantlingvajn kursojn pri tute neesperantaj temoj? Pri kiaj temoj?

Katalin Kováts: Mi opinias tre grava ke esperantistoj lernu la lingvon ne nur por la lingvo mem, sed ke ili uzu ĝin kiel rimedon, ankaŭ por lerni aliajn aferojn. Tiucele ni planas jam kelkajn konkretajn kursojn, kiel kurson pri bazaj konoj de komputiluzado, kurson pri sorobano, pri la vivo kaj arto de Vincent van Gogh, kurson pri tekstokompilado kaj ĵurnalismo, por menciu nur kelkajn. Sed ni bonvenigas ankaŭ aliajn temojn, serĉas kunlaborantojn kiuj volas diskonigi siajn konojn en formo de kurso pagenda aŭ senpaga. 

Kategorien: Esperantujo

Tibor Sekelj omaĝita dum malferma tago de UEA

Fr, 2011-12-02 07:55

En sia alia kontribuo al la programo Spomenka Štimec, unu el la plej konataj nuntempaj Esperanto-aŭtoroj, parolis pri sia verkista agado. D-ro Ziko van Dijk, prezidanto de Wikimedia Nederland, parolis pri la libera reta enciklopedio Vikipedio. Krome, deko da interesitoj revenis al la Centra Oficejo en la posta tago por la seminario "Libera scio: kulturo de disdonado". Ili konatiĝis kun la filozofio malantaŭ Vikipedio kaj ricevis trejnadon ne nur pri ĝia uzado sed ankaŭ pri tio, kiel mem kontribui al ĝia enhavo. La seminarion gvidis Ziko van Dijk kaj la Vikipedia aktivulo Marek Blahuš.

En la programo estis ankaŭ du filmoj. La unua, Vojaĝo al Marseille, estas 45-minuta dokumento produktita de Esperanto-Filmo Germanujo pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo la filmo enhavas ankaŭ fragmenton pri la UK en Kopenhago en la antaŭa jaro. Biblioteko Hodler ricevis la filmon siatempe donace de Joachim Giessner, unu el ĝiaj aŭtoroj, kaj UEA ciferecigis ĝin lastatempe. Parte en UK-oj estis farita ankaŭ la alia montrita filmo, The Universal Language (La Universala Lingvo), de la usona reĝisoro Sam Green.

La Malferman Tagon finis tradicie la programero "Estraranoj respondas", dum kiu vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Loes Demmendaal respondis demandojn pri la aktuala agado de UEA. La libroservo estis bone vizitata kaj ĝiaj vendoj sumiĝis je 2176 eŭroj. Apud verkoj de Sekelj kaj Ŝtimec plej multe vendiĝis la tute nova disko Amindaj de la samnoma kuba muzikgrupo kaj la ĵus aperinta numero 12 de Beletra Almanako.

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 28-an de aprilo 2012 kaj estos dediĉita al la 50-jara funkciado de la Centra Oficejo en la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Gazetara komuniko de UEA

Kategorien: Esperantujo

Reklami kostas, ne reklami kostas pli

Mi, 2011-11-30 20:20

Reklami kostas monon, ne reklami kostas klientojn. Tiu simpla vero validas ankaŭ por la informado pri Esperanto direktita al neesperantista publiko.

Pro tio ni kun la nuna grado de informadaj streĉoj ne miru, ke ni renkontas tiom malgrandan rekonon kaj eĥon inter la neesperantistaro, eĉ se ĉe ni ne temas pri klientoj kiel aĉetantoj, sed ”nur” pri eblaj lingvo-interesitoj. Ankaŭ kun ili kontakto ne eblas, se ne okazas reklamado en iu maniero. Kaj ja ekzistas multaj vojoj, se ni volas turni nin eksteren por kapti novajn, pardonu la eble iom malnovan vorton, samideanojn. Lasu min mencii nur kelkajn.

Unue, la plej simpla kaj tradicia, meti ian Esperanto-simbolon sur sian vestaĵon, veturilon kaj simile, ŝajne eksmodiĝis. Fakte kelkfoje mi havas la impreson, ke Esperanto-parolantoj ne deziras esti rekoneblaj kiel tiaj.

Bedaŭrinda evoluo, ĉar, kiam mi rilatigas la oftecon de apero de tia Esperanto-signo en la ĝenerala mondo kun la ofteco, kun kiu venas demando farita de iu scivolemulo, la metodo devas esti konsiderata sufiĉe efika. Ni instigu ĉiun esperantiston porti unu Esperanto-insignon, glui afiŝon sur sian aŭtomobilon ktp. Ni povus diri: "Frostavallen, eltombiĝu!"

Due, estas la junularo, kiu konstruas kaj konstruos la estontecon de nia mondo. Pro tio ĝi meritas specialan atenton.

Ni lernu de tiuj grandaj entreprenoj, kiuj sukcesas veki simpation kaj ligiĝemon ĉe junuloj. Ni enmerkatigu Esperanton.

Malgraŭ unuopaj provoj ie kaj tie, mankas bonkvalitaj vestoj, ĉapoj, sporttekoj, poŝtelefon-teketoj - vi mem nomu la multajn kromajn eblecojn - ekipitaj per Esperanto-simbolo. Simpla ŝtofa aĉetsako, kies surpresita bildo kaj teksto malaperas dum la unua lavado, eble ĝojigas kelkajn kongresanojn, sed neniel sufiĉas, kiam temas pri efika informado. 

Ekestas aŭ jam funkcias Esperanto-vivo en la novaj grup-medioj kiel Facebook kaj Twitter. Ankaŭ en tiuj medioj reklamado indus, simple, ĉar ilin uzas plejparte tiuj homgrupoj, inter kiuj la procentaĵo de eblaj Esperanto-interesitoj estas multe pli alta ol en la ĝenerala publiko.

Trie, publikaj manifestacioj helpis al ekzemple Greenpeace kaj Amnesty fariĝi grandaj kaj konataj.

Tiuj du komprenis, ke oni ne atingas la atenton en la medioj, se oni nur sendas gazetinformojn aŭ petas interparolon kun dignulo en bela kompleto. Ili liveris atentokaptajn bildojn, kiuj trovis sian vojon en la novaĵelsendojn.

Sed ankaŭ malpli sensaciaj bildoj taŭgas. Jam konkurso pri tio, kiu infano povas konstrui la plej altan turon el malplenaj bierkestoj, sufiĉas por allogi gazetajn fotistojn kaj raportantojn. Jen eblo, kiun la esperantistaro ĝis nun uzas multe tro malmulte.

En la revuo Esperanto antaŭ iom da tempo aperis artikolo kun la aserto, ke UEA disponas pri amaso da mono, kiun oni povus uzi por varbado, kaj kun la propono per tiu mono pagi anoncojn en grandaj ĵurnaloj. Ĝuste tia anonco aperis antaŭ iom da tempo en granda dana gazeto. La efiko estis antaŭvidebla: nula.

Siatempe mi bedaŭris, ke la mono ne estis elspezita por pli celtrafa agado. La koncerna anonco malatentis diversajn regulojn pri reklamado.

Unu el la plej gravaj estas, ke la varbanto devas proponi solvon por malfacilaĵo, ĝeno, problemo, kiun la adresito opinias havi. (La vere bonaj firmaoj sukcesas unue krei la mankosenton ĉe la kliento kaj poste oferti la kontentigon.)

Due, devas aperi tuta serio da anoncoj, kiuj enhavas elementojn, kiuj ebligas al la leganto/spektanto konstati, laŭeble kun simpatio, ke li jam pli frue renkontis reklamon de tiu anoncanto. Trie la anonco havu laŭeble okulfrapan bildon kaj malmultan tekston.

Unu el miaj tiurilataj proponoj mi aldonas kiel ilustraĵon al la artikolo. Ĝi havas la tekston: "Vendi la unuan telefonon estis granda tasko". En aliaj variaĵoj de samtipa anonco oni povus ekzemple reklami ĉevalĉarojn, kiuj "dum jarcentoj solvis la transportproblemon plenkontentige", montri bildon de ĉerko kaj demandi ĉu ni baldaŭ entombigos nian nacian lingvon, aŭ montri novan eŭro-monbileton kun bildo de Zamenhof.

Kompreneble iuj el miaj ideoj havas nur regionan rilaton, sed certe iuj el ili estas uzeblaj kaj por manifestacioj kaj por anoncoj.

Peter Weide

Kategorien: Esperantujo

Elna Matland forpasis

So, 2011-11-27 15:30

Ŝi estis prezidanto aŭ sekretario de la lokaj kluboj en Bergeno kaj Sauda, kaj multjara delegito de UEA. Ŝi estis ankaŭ estrarano de Norvega Esperantista Ligo kaj gvidis ĝin kiel prezidanto de 1985 ĝis 1991. De 1983 ĝis 1995 ŝi reprezentis NEL en la Komitato de UEA. Kulmino de ŝia esperantista agado estis la 76-a UK en Bergeno en 1991, kies Lokan Kongresan Komitaton ŝi prezidis. En 1992 UEA elektis ŝin kiel Honoran Membron. Krome ŝi estis honora membro de Esperanto-Klubo Bergen ekde 1991 kaj de NEL ekde 2001. En 2009 ŝi ricevis la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito kiel rekonon de ŝia laboro kiel instruistino kaj de ŝia agado en sindikato, volontulaj organizaĵoj kaj ĉe lokaj aŭtoritatoj.

Gazetara komuniko de UEA

Pli ampleksa artikolo pri Elna Matland legeblas en la retejo de Norvega Esperantista Ligo

Kategorien: Esperantujo

Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis

So, 2011-11-27 15:10

Malfacilas la esperantiston Tibor Sekelj (1912 – 1988) meti en profesian kaj geografian rubrikojn. Li naskiĝis en 1912,  en la vilaĝo Spišská Sobota, kiam ĝi apartenis al la Aŭstra-Hungara Imperio. (Nuntempe la loko estas parto de la urbo Poprad en Slovakio.) Post la infanaĝo en Rumanio, sekvinte la patran oficon, li abiturientiĝis en Nikšić en la nuna Montenegro.

En Zagreb, Kroatio, li diplomiĝis pri juro kaj eniris la profesion de verkisto kaj ĵurnalisto. Tie li lernis desegni, skulpti kaj tie li konatiĝis kun la fenomeno Esperanto, kiu grave direktos lian vivon en diversaj partoj de la mondo, kaj en diversaj okupoj, ĝis la morto en Subotica, Jugoslavio, en 1988. Li estis poligloto, kiu parolis imponan aron da lingvoj, tamen, kiel li akcentis, "ne ĉiujn samtempe".

Konjektante la Duan mondmiliton, li elmigris al Argentino en 1939. En Bonaero estis presita lia unua verko en Esperanto, La trovita feliĉo. Tie li famiĝis per sia hispanlingva verko Tempesto super Akonkagvo post la tragedio de la ekspedicio de la montesploristo Johann Georg Link en 1944. Dum la ekspedicio kvar membroj de la teamo, inkluzive Link, pereis. Sekelj liveris aŭtentikan literaturan ateston pri la konkero de la plej alta pinto de Ameriko. El la hispana lian verkon esperantigis por la Beograda eldono ĉe Serbia Esperanto-Ligo, en 3.000 ekz., Hugo E. Garrote.

La famo post la konkero de la monto Akonkagvo (hispane Cerro Aconcagua) havigis al Sekelj scivoleman publikon dum multnombraj  prelegoj  ne nur en Argentino kaj metis lin en novan esploraventuron pri indianoj en Mato Grosso en Brazilo. Tiu lia ekspedicio uzis Esperanton kiel komuniklingvon de siaj teamanoj. La esperantlingva publiko profitis per lia libro Tra la lando de Indianoj, kiu multobliĝis en  pluraj lingvoj (ekz. la serba Gde civilizacija prestaje).

La etoso de esplorado de la tribo Tupari en la ĝangalo de Mato Grosso inspiris lian plej vaste legatan romanon por infanoj Kumeŭaŭa – la filo de la ĝangalo. El la esperantlingva manuskripto tiu libro estis unue tradukita en la ĉinan, guĝaratan, tamilan, hindan kaj teluguan... kaj sekvis tiom multaj aliaj lingvoj ke tiu libro verŝajne estas la plej tradukita libro verkita en Esperanto, atinginta ĝis 2011 preskaŭ 30 eldonojn. La plej impona inter ili estas la japana, kiu atingis 300.000 ekzemplerojn kaj dank' al la mirinda lingvaĵo de la japana tradukisto fariĝis rekomendinda legaĵo dum unu lerneja jaro de japanaj lernejanoj dum la bazlerneja edukiĝo. Neniu esperantlingva libro post Tibor Sekelj  atingis tian rekonon.

La antropologo kaj etnografo Tibor Sekelj, kiu dum la tuta vivo kreadis sian kolekton de kapkovriloj, muzikinstrumentoj kaj maskoj, el la sovaĝaj brazilaj ĝangaloj alportis por ni poezion de la senalfabetaj indianaj popoloj. Tiuj versoj, kompletigite per multaj similcivilizaj el diversaj flankoj de la mondo, servis kiel bazo por lia posta poezia  kompilaĵo Elpafu la sagon. La libro estis eldonita de UEA kaj aperis ankaŭ serbkroate kaj makedonlingve.

En la jaro 1955 li fermis sian sudamerikan vivĉapitron kaj revenis al Jugoslavio. Universala Esperanto-Asocio baldaŭ engaĝis lin por instruado de Esperanto en Hinda Unio. Tie li instruis dum bizara "kurado trans Hinda Unio" al la fama baratano Vinobe Bhave, pri kio atestas ĉapitro en La mondo de travivaĵoj. (Serbkroata eldono aperis en Sarajevo sub la titolo Na tragu doživljaja.)

Nepalo, kien li volis retiriĝi por trankvile verki, tiom fascinis lin ke li verkis Nepalo malfermas la pordon, serbkroate Nepal otvara vrata.

Dum la tuta vivo li artikolis por multaj ĵurnaloj. La informoj pri Esperanto kiujn li dissemis en siaj artikoloj altiris multajn legantojn al la Internacia Lingvo.

En multaj landoj kie li restadis, li instruis Esperanton kaj kreadis Esperantajn klubojn aŭ asociojn, kiel ekzemple en Bolivio. (Aparte li bedaŭris ke ne sukcesis lia propono ke enmigrintoj al Bolivio uzu Esperanton kiel la lingvon de sia nova komunumo, pri kio li traktis kun la tiama bolivia ŝtatestro.) Li fondis landajn asociojn en ok landoj kaj kvardekon da societoj.

La jugoslavia ĉefurbo estis la sidejo de lia Instituto por oficialigo de Esperanto, kiu eldonadis la revuon IEO-gazeto, poste nomatan Esperanto-Gazeto.  La humuraĵojn el IOE-gazeto Tibor Sekelj eldonis en aparta libreto, Ridu per Esperanto, en Zagrebo. Samloke li publikigis Premiitaj kaj aliaj noveloj, kiuj estis premiitaj ĉefe en Belartaj Konkursoj de UEA.

Fariĝinte membro de la Brita Reĝa Geografia Societo, li lanĉis ankaŭ en Esperanto Geografia Revuo, kiun li redaktis.

Kiel televida filmisto li direktiĝis al esplorado de Afriko, kaj la esperanta publiko profitis per unu el malmultaj  priafrikaj libroj Ĝambo Rafiki, dum liajn elsendojn spektis jugoslavia TV-publiko. Lia lasta  granda esplorvojaĝo kondukis lin al Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kie li filmis multan film-materialon, el kiu la Zagreba televido produktis serion de dek filmoj, viditan de publiko en tuta Jugoslavio. 

Li havis multajn kontaktojn kun diversaj influhavaj homoj tra la mondo. Al Tibor Sekelj la internacia Esperantujo dankas la Rezolucion pri festado de la centjariĝo de Esperanto, akceptitan de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Sofio en 1985.

Li estis fondinto de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), en Budapeŝto en 1982. EVA plu ekzistas post transformo, sed  nuntempe agadante  kiel Akademio Literatura de Esperanto.

Li inspiris la agadon de Studenta Esperanto-Klubo, kiu iniciatis Pupteatran Internacian Festivalon en 1967. Tiu festivalo okazas ĝis nun, kaj unu el la premioj, tiu por la plej homama mesaĝo, portas la nomon Tibor Sekelj. El la pupfestivalo naskiĝis la firmao Internacia Kultura Servo (1972), kiu ĝis la milito 1991 intense agadis por Esperanto en Kroatio. (La firmao nuntempe estas unu el la Zagrebaj kulturaj centroj, sed Esperanto en ĝi ne plu havas signifan rolon.)

Lia ŝatata agadpenso estis "Pli bona praktiko ol centhora prediko". Li multe instruis kaj verkis instruilojn.

Sekelj  donacis parton de sia etnografia kolekto al Etnografia muzeo de Zagreb. La muzeo planas en la jubilea jaro de Tibor Sekelj 2012 ekspozicion de la donacitaj  objektoj. La urba muzeo en Senta en Serbio  heredis lian  kolekton pri muzikiloj, ĉapoj kaj maskoj, kaj planas kunlaboron kun la Zagreba Etnografia muzeo pri la ekspozicio en 2012.

La lasta libro kiun Tibor Sekelj eldonis estis Paco: la etformata libro enhavas centfoje la vorton "paco" en diversaj lingvoj. Tio por li estis tre grava vorto, kiun li celis  heredigi. (Vane. Tri jarojn post lia morto komenciĝis la milito en Jugoslavio.) La planata miniatura libreto Amo, kiu enhavu  la vorton „amo“ tradukita en cent lingvoj,  ne ekvidis la mondon. La kolektanto de ĉielarkoj, eldonita en 1992, enhavas liajn postmorte kolektitajn novelojn kaj poemojn.

Eŭropa Esperanto-Unio nomis la jaron 2012 La jaro de Tibor Sekelj. Plurloke en la mondo esperantistoj planas organizi omaĝprogramon honore al Tibor Sekelj. Oni planas ekz.  eldoni en la korea, kataluna, slovena kaj kroata tradukon de Kumaŭaŭa – la filo de la ĝangalo. Julia Sigmond en Rumanio serĉas financan helpon por eldoni plurajn  leterojn de Tibor Sekelj.

En Mendoza, la urbo proksime de Akonkagvo, esperantistoj konsideras okazigi omaĝprogramon pri Tibor Sekelj, samkiel la urbo Subotica en Serbio, kie li finis sian profesian karieron kiel direktoro de la urba muzeo kaj kie estas lia tombo. En Maribor (Slovenio) la Esperanto-societo dediĉos la tutan aktivadon en 2012 al liaj agado kaj verko, organizante rondajn tablojn kaj prelegojn en bibliotekoj.)

Erzsébet Sekelj, lia vidvino, loĝanta en Hungario, prizorgas lian literaturan postlasaĵon.

Ankaŭ la subskribinto de tiu ĉi artikolo lernis de Tibor Sekelj  kiel agi por Esperanto.

Spomenka Štimec

Pli detale pri la biografio de Tibor Sekelj eblas legi en Vikipedio.

Kategorien: Esperantujo

Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj

Mo, 2011-11-21 19:35

La alvoko de Etsuo Miyoshi aperis en la rubriko "Leterkesto" de la novembra numero de la revuo Esperanto, sub la titolo "Ĉu ni mortu aŭ prosperu?". Li skribas interalie:

Se ni klare konigos la avantaĝojn de Esperanto, EU-anoj certe repensos pri lingva malegaleco… Feliĉe UEA havas kelkajn milionojn da eŭroj. Tio sufiĉas por samtage reklami en 27 landoj ĉiumonate dum unu jaro. Jen investo por la estonto! Granda kampanjo certe vekos EU-anojn.

Etsuo Miyoshi estas konata mecenato, kiu pli frue mem financis kelkajn anonckampanjojn pri Esperanto en diversaj eŭropaj gazetoj. Oni ne tamen konstatis grandan efikon de la kostaj tutpaĝaj anoncoj, kaj la alvoko de Etsuo Miyoshi ne vekis apartan entuziasmon inter la legantoj de la revuo. En unu el malmultaj komentoj en reta diskutejo de UEA-membroj, Peter Weide el Danio esprimis fortajn dubojn:

- En la antaŭa numero de la revuo aperis propono, en kiu mi legis la aserton, ke UEA disponas je amaso da mono kaj ke UEA uzu tiun monon por anoncoj en la grandaj ĵurnaloj. Mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj aperis tia anonco en granda dana gazeto. La efiko estis, kiel antaŭvideblis, absolute nula. Tiun monon, kiun oni tiam elspezis, oni facile povus esti uzinta pli efike.

Male opiniis reprezentantoj de la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiuj dissendis al multaj adresoj - tamen ne tiuj de UEA - leteron direktitan al la estraro de UEA. La letero, subskribita de Franciszek Witucki, la prezidanto de la pola societo EDE, enhavas interalie la jenajn vortojn:

Pola Societo EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) plene apogas la tekston de la letero de Etsuo Miyoshi, kiu aperis en la lasta numero de Esperanto Revuo (n-ro 1252/11/ - Novembro 2011 235). Ni samopinias, ke Ludoviko Zamenhof el ĉielo observante agojn de la nuna UEA certe ploras. Ĉar tia agado pli apogas la firmigon de dominado de la angla en Eŭropo kaj en la tuta mondo ol disvastigadon de Esperanto kaj enkondukon de ĝia ideo. Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton "Esperanto"…

Libera Folio turnis sin al la estraro kaj Centra Oficejo de UEA por ekscii, kiel la asocio sintenas al la afero. Post interkonsiliĝo kun la estraro, respondis la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller.

Libera Folio: Ĉu vi konsentas kun la proponintoj, ke UEA elspezu monon el sia kapitalo por fari komercan reklamon por Esperanto?

Osmo Buller: Oni bezonas nek konsenti nek malkonsenti. La supozo, ke UEA posedas milionojn da eŭroj, estas erara kaj eble bazita sur la bilanco, kies sumo pasintjare estis 5,5 milionoj. Preskau duono de tio ne apartenas al UEA sed konsistas el UEA-kontoj kaj ŝpardeponoj de membroj. La cetero estas ĉefe specialaj kapitaloj kaj fondaĵoj por fiksitaj celoj. La propra kapitalo de UEA, iom pli ol unu miliono, estas netuŝebla laŭ la Statuto.

Libera Folio: Ĉu laŭ via pritakso la grandaj monsumoj, elspezitaj de Etsuo Miyoshi por reklamo por Esperanto en eŭropaj gazetoj, alportis utilon proporcian al la kvanto de la elspezita mono?

Osmo Buller: Tiun demandon povas respondi nur la landaj asocioj de la koncernaj landoj.

Libera Folio: Ĉu vi vidas ian bazon por la kritiko de la pola EDE, laŭ kiu UEA ne sufiĉe laboras por diskonigi Esperanton? Kion plian laŭ via opinio povus kaj devus fari UEA, aliaj movadaj instancoj, kaj unuopaj esperantistoj kun financaj rimedoj, por diskonigi Esperanton?

Osmo Buller: UEA kaj multaj aliaj faras sian plejeblon, sed la tasko estas tiel superforta, ke neniu povas fari sufiĉe. Mi ne scias, kiom da novaj esperantistoj kreis EDE, sed ekzemple la kreiĝo kaj pluekzisto de Esperanto-movado en tuta kontinento, Afriko, kaj en diversaj triamondaj landoj, rezultis el projektoj de UEA aŭ eblis per subteno de UEA. Oni ne povas simple kalkuli, ke A faras 10-oble pli ol B por disvastigi Esperanton, se A elspezas 10-oble pli da mono, eĉ se la rezultoj estus efemeraj aŭ tute neniaj. En tia konkurso UEA ne partoprenas, sed ĝi klopodas atingi rezultojn, kiuj daŭros. Por tio pli gravas prudento ol mono.

Reprezentantoj de la pola EDE ne respondis al demandoj de Libera Folio.

Kategorien: Esperantujo

Kunikloj pli popularas ol Esperanto

So, 2011-11-20 16:30

La reta voĉdonado pri la mil plej popularaj asocioj de Germanio estis parto en la reklamkampanjo de germana banko, kiu promesis donaci po mil eŭrojn al la mil plej ŝatataj asocioj. La unuan lokon en la voĉdonado per sume pli ol 18.000 voĉoj atingis la asocio Zebrakids, kiu agas por doni al socie malavantaĝitaj infanoj la ŝancon ĉeesti futbalmaĉojn de pintaj germanaj teamoj.

Duan lokon atingis asocio por savhundoj per pli ol 16.000 voĉoj, kaj trian - asocio por antaŭenigi sporton kiel rimedon por resanigi pacientojn post korinfarkto kaj por preventi sanproblemojn, per pli ol 13.000 voĉoj. Por atingi la milan lokon necesis 7.902 voĉoj. Ĝuste tiom ricevis junulara bazpilka teamo, kiu bezonis la mil eŭrojn por aĉeti aparaton kiu ĵetas pilkojn.

Germana Esperanto-Asocio per siaj 3.585 voĉoj atingis la rangon 1.434, postrestante  ne nur multegajn malgrandajn sportklubojn, sed ankaŭ la asocion Kaninchenhilfe Deutschland, kies ĉefa agado estas disvastigo de informbroŝuroj pri la ĝusta prizorgado de kunikloj, kaj la asocion RiesenSchnauzerNothilfe. Ĝi laboras por trovi novajn prizorgantojn por senhejmaj hundoj de la raso ŝnaŭcero. La agadkampo de la asocio tamen ne estas tiel malvasta kiel povas ŝajni, ĉar ankaŭ miksrasaj hundoj povas ricevi helpon, se ili almenaŭ parte estas ŝnaŭceroj.

Grava kialo por la malsukceso de Germana Esperanto-Asocio estis, ke la esperantistoj malfruis ĉe la starto, opinias Martin Schäffer, kiu kampanjis por la voĉdonado.

- La oficiala komenco estis je la 4-a de oktobro, sed GEA registriĝis nur je la 18-a de oktobro, ĉar ni antaŭe ne sciis pri la konkurso. En tiu momento la asocio sur rango 1.000 jam havis 691 voĉojn. Alia problemeto estis, ke nur unu semajnon pli poste ni ricevis la mesaĝon de la banko, ke vere oni povas voĉdoni internacie.

Spite la malfruan starton, Germana Esperanto-Asocio komence ŝajnis havi ŝancon atingi la milan lokon, sed poste subite la kvanto de voĉoj por aliaj asocioj draste kreskis, diras Martin Schäffer.

- Ĝis la 7-a de novembro ni sukcesis alproksimiĝi pli kaj pli al la rango 1.000. Tiutage mankis nur 263 voĉoj. Statistike interese estas, ke ĝis tiu tago la asocio sur loko 1.000 povis akumuli nur 2.003 voĉojn, do averaĝe ĉirkaŭ 70 voĉoj tage. Post la 1-a de novembro la averaĝo tamen draste altiĝis. Tio estas iom nelogika kaj tio lasas min suspekti, ke la asocioj draste komencis trompi. Ĝis la 6-a de novembro la averaĝo altiĝis al 170 voĉoj, poste eĉ al 400 voĉoj. En la lastaj tri tagoj akumuliĝis pli ol 2.500 voĉoj, do averaĝe pli ol 800 voĉoj (el tiuj 1.050 je la lasta tago).

Ĉe Germana Esperanto-Asocio la kvanto de novaj voĉoj ne kreskis, sed falis - eble ĉar ĉiuj atingitaj esperantistoj jam voĉdonis. Martin Schäffer supozas, ke multaj ne plu kredis, ke eblus atingi la milan lokon.

- Ni tamen klare konstatu, ke ni perdis ne pro iu trompo (kiu certe okazis), sed ĉar ni ne sukcesis konvinki la homojn pri la reta voĉdonado. Ni ne sukcesis aktivigi la movadon sufiĉe. Estis kelkaj malmultaj, kiuj agis multege kaj voĉdonigis ĉiujn amikojn kaj multaj aliaj, kiuj nenion faris. Do spegulo de la tuta movado, ĉar ankaŭ en ĝi kelkaj laboregas aŭ donacegas kaj la amasoj ne pretas multon doni.

Libera Folio: Ĉu vi seniluziiĝis? Ĉu oni devas konstati, ke la kvanto de rete aktivaj esperantistoj ne estas tiel alta, kiel multaj supozas?

- Mi havis la iluzion, ke per la internaciigo de la konkurso ni facile sukcesus atingi la necesan kvanton, sed mi klare eraris. Mi pensis, ke estus pli facile mobilizi la Esperanto-amikaron. Post la informado per novaj kanaloj - Lernu, Libera Folio kaj Edukado.net - ĉiam estis rekordoj rilate al voĉdonado, sed tio ne sufiĉis. Multaj homoj eĉ en la lasta semajno antaŭ la fino ne sciis pri la konkurso. Ni do fiaskis pro neaktivemo kaj ĉar ne eblis atingi per la ekzistantaj kanaloj ĉiujn personojn, kiuj eble estus voĉdonintaj.

Libera Folio: Eĉ asocio pri helpo al kunikloj ricevis pli da subteno ol Germana Esperanto-Asocio...

- Estis amaso da asocioj, kiuj ricevis pli da voĉoj ol GEA, kelkaj el tiuj sufiĉe strangaj. Kuniklo-asocio certe ne estas stranga! Kunikloj en Germanio estas tre populara hejmbesto. Sendube estas amaso da infanoj, kiuj havas kuniklon kaj voĉdonis kune kun la familioj. Kunikloj cetere havas tre bonan strategion pri disvastiĝo, kiun la Esperanto-asocioj bedaŭrinde ne havas. 

La Verein Deutscher Sprache (VDS), asocio kiu batalas por altigi la renomon de la germana lingvo kaj luktas kontraŭ troa uzo de anglecaj vortoj en la germana lingvo cetere sukcesis havi nur 754 voĉojn. Ili havas laŭ sia informo 34.000 membrojn. Ĉu el tio oni povas konkludi ke Esperanto en Germanio estas pli populara ol la germana lingvo? Certe ne! Ĉio estas relativa. Miksaĵo inter populareco, iniciatemo, kontaktoj kaj tiel plu. La banko en iu momento volas ripeti similan agadon. Espereble ni estos pli aktivaj kaj pli preparitaj la venontan fojon.

Kategorien: Esperantujo

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn

Sa, 2011-11-12 06:05

Pasporta Servo estas la reto de gastigantoj kiun prizorgas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. Miloj da esperantistoj jam pli ol tridek jarojn uzas Pasportan Servon kaj rakontas pri ĝi al neesperantistoj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto.

La unua listo de gastigantoj aperis en 1974. Ĝi enhavis 39 gastigantojn el 19 landoj. En la sekva jaro estis jam 100 gastigantoj el 33 landoj, kaj en 1978 oni atingis 297 gastigantojn en 41 landoj. Dum pli ol dek jaroj la liston prizorgis Derk Ederveen el Nederlando, kaj la lasta listo redaktita de li kaj aperinta en la jaro 2008 enhavis pli ol 1.200 adresojn en 90 landoj.

La grandaj problemoj komenciĝis, kiam TEJO en 2008 anoncis la lanĉon de nova, interreta versio de la servo. En 2009 la papera listo prokrastiĝis je pli ol duonjaro, kaj fine aperis nur en februaro 2010. Tiam oni savis la situacion, nomante ĝin "listo de Pasporta Servo por la jaro 2010", kaj en tiu jaro efektive ne aperis plia kajero.

Fine de la jaro 2010 oni promesis, ke la sekva papera libro aperos en aprilo, kaj sen la eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj plagis la antaŭan eldonon. Fine de decembro 2010 oni fermis la retejon por ŝanĝoj, laŭdire por prepari la paperan eldonon.

Tamen la papera kajero por la jaro 2011 fine aperis ne en aprilo, sed en aŭgusto, tute tro malfrue por esti uzebla dum la libertempa sezono. Ĝi nun enhavas 1.087 adresojn el 90 landoj. Kvankam jam aperis la kajero, la informoj en la retejo plu ne estas aktualigeblaj de la uzantoj, kaj gastigantoj plendas, ĉar ili ĝis nun ne ricevis la kajeron.

- Mi dume ricevis privatan klarigon, ke la adreslibroj ne plu estos senpage havigataj al tiuj, kiuj havas retaliron. Belege! Mi jam forlasis PS kaj alvokas ĉiujn fari same. Fakte TEJO, la pli juna frataĵo de UEA estas tro rigide burokrata strukturo por kapabli organizi la aferon. Se oni volas savi PS de la baldaŭa malapero, oni devus disiĝi de TEJO, skribis antaŭa gastiganto de TEJO, Yenovk Lazian, en diskutejo de Pasporta Servo.

István Ertl, gastiganto de Pasporta Servo kaj kunfondinto de Libera Folio, ankoraŭ ne intencas forlasi la reton de gastigantoj, sed tamen malkontentas pri la decido de la respondeculoj, ne plu dissendi la kajeron.

- Mi kiel gastiganto ĉiam konceptis la aferon tiel ke, interŝanĝe je mia preteco gastigi, mi ricevas ne nur la eblon mem aktive uzi la servon kiel gasto, sed ankaŭ la presitan libron. Malaperon de la rajto ricevi la libreton mi spertas kvazaŭ forprenon de akirita rajto. Mi komprenas ke la tempoj ŝanĝiĝas, sed ĉu ne estus simile se UEA deklarus ke spertaj uzantoj de Interreto ne plu ricevos la Jarlibron, ĉar per iom da guglado ili ĉiel trovos la samajn informojn...?

Libera Folio turnis sin al la respondeculoj de TEJO por ricevi klarigojn pri la stato de la aferoj. Respondis estrarano Sergeo Tyrin:

- Jam en 2010 la tiama estraro de TEJO faris la decidon ŝanĝi la politikon rilate la paperan libreton de Pasporta Servo. Post la lanĉo de la retpaĝaro pasportaservo.org, estis decidite ke la papera libro ne plu estas nepra kondiĉo por uzi la servon; la libera aliro al la retpaĝaro sennecesigas tion. Ĉiu gastiganto, same kiel aliaj uzantoj de la servo, povas je ĉiu momento aliri la retpaĝon kaj trovi tie la informojn, kaj same ne bezonos prezenti la libron gastiĝante ĉe iu. Sekve, TEJO ne plu disdonas senpage la paperajn libretojn, kiuj estas nun plejparte superfluaj, sed ili estas akireblaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ reduktita prezo de 9 eŭroj.

Libera Folio: Ĉu neniuj gastigantoj do ricevas la paperan liston?

Sergeo Tyrin: Du esceptoj estis faritaj: la unua, por personoj en mond-regionoj kie Interreto ne facile uzeblas aŭ estas tro multekosta (ekzemple, afrikaj landoj); la dua, por personoj kiuj tre pene uzas komputilon kaj estis interalie registritaj en la retpaĝo helpe de persono el TEJO. Tiuj daŭre ricevas siajn paperajn kopiojn senpage.

Libera Folio: Estis diversaj teknikaj problemoj ankaŭ pri la reta servo. Kiel nun progresas la afero?

Sergeo Tyrin: Post la priplorinda paneo de la servilo ĉe la provizanto fine de aŭgusto, ni sukcesis restarigi la normalan funkciadon de la retpaĝo, kaj dum la venonta semajno ĝi estos denove plene uzebla. Dume, estas evoluigata nova sistemo de profiloj, kiu iĝos publika ĉe la fino de la jaro; ni ankaŭ komencas progresigi plibonigon de la interaktivaj mapoj kaj aldonon de eblo printi elektitajn gastigantojn el la retpaĝaro (honorante la necesajn sekurecajn protektojn). Krome, la Komitato de TEJO baldaŭ estos decidanta kia estos Pasporta Servo venontjare kaj kiumaniere plugvidi ĝian evoluigon.

Libera Folio: Ĉu estonte la tuta listo de PS estos publika kaj libere alirebla?

Sergeo Tyrin: Jam nun la listo de PS estas libere alirebla. Ĝi tamen ne estas publika: necesas registriĝi por vidi la informojn de la gastigantoj (sen ensaluto estas montrata la paĝo "vi ne rajtas aliri ĉi tiun informon"). Unu el la pluaj paŝoj post starigo de nova profil-sistemo estos krei pli ampleksajn privateco-agordojn, tiel ke ĉiu uzanto povu decidi mem kiujn informerojn igi videblaj en la retpaĝaro.

Libera Folio: Kiu estas la kondiĉo por rajti uzi Pasportan Servon, kiam oni ne plu bezonas posedi la paperan liston? Ĉu sufiĉas, ke oni scias diri "saluton"?

Sergeo Tyrin: Nuntempe fakte jes. Sufiĉas, ke oni sukcesu registriĝi en la esperantlingva retpaĝo. Se la uzantoj petos pli striktan kontrolon dum la registriĝa procedo, ni certe konsideros kiel plenumi tion.

Kategorien: Esperantujo

Kaskontrolo ĉe UEA en 1934

So, 2011-11-06 21:45

Multe pli frapa ol politikaj diferencoj estis la financa situacio. La Asocio ha­vis negativan saldon en preskaŭ ĉiuj jaroj de la epoko de Stettler, Privat kaj Jakob. Kiel jam dum la unua mondmilito, la Asocio ankoraŭ perdis monon per kurzoŝanĝoj, kaj ankaŭ la amasa senlaboreco kontribuis certe al la pro­ble­moj, Jakob skribis jam en 1926 en Esperanto. UEA elspezis trionon de la en­spezoj por salajroj kaj plian trionon por gazeto kaj Jarlibro. Pli ŝpari ĉe ti­uj eldonaĵoj ne eblas sen riski la perdon de membroj kaj sekve de enspe­zoj. Jakob fiksis la buĝeton en tiuj jaroj por dekmil membroj kaj maltrafis tiun nombron fine ĉiam je ĉirkaŭ mil.

Kvankam Jakob ĉiam emfazis la propran ŝparemon, li permesis al si finance du­bindajn eksperimentojn, ekzemple la Esperantiajn Respondkuponojn el la jaro 1927. Ili estis kopio de la Internaciaj Respondkuponoj de la Universala Poŝ­ta Unio. Cetere Jakob donis premiojn al membroj, se ili pagis la ko­tizon frue, kaj li eldonis reklamfoliojn pri UEA en naciaj lingvoj.

En sia lasta raporto al la Estraro, por la paska kunsido de 1934, Jakob kon­fesis ke la Asocio ekzistas nur danke al la kapitalo postlasita de Hodler. Oni devos kolorigi la situacion al la esperantista publiko pli bela ol ĝi estas, li skribis. Se oni ne sukcesos starigi por la venontaj jaroj rekonstruan pro­gramon, tiam oni povos "fermi la butikon".

Dum tiu paska kunsido de 1934 la Estraro estis jam pligrandigita per Bas­tien kaj Kamarýt de la naciaj societoj, provizore. La nova Estraro en Stok­holmo do devus esti ne tro surprizita pri la financa situacio; tamen, Jakob ja mal­kaŝis al la novuloj la problemon, petante sian amikon, vicprezidanton Karsch, ne rakonti al Bastien pri la vera situacio. Sed la Komitato kaj la esper­antista publiko en la sveda parlamentejo estis konsternitaj aŭdi ke ankoraŭ por 1933 la buĝeto havas negativan saldon de dudek mil frankoj, ke en 1934 ĝi estos ankoraŭ dekkvin mil frankoj. La Hodlera kapitalo de iam 175.000 frankoj ŝrumpis al tridek mil, kaj oni povos fari likvida proksi­mu­me nur la duonon. Restis krome nur la netuŝebla garantia kapitalo, tridek mil frankoj; de ĝiaj interezoj oni devos pagi la elspezojn por dumvivaj mem­broj.

Direktoro Kreuz informis tri semajnojn post Stokholmo prezidanton Bas­tien ke li kontrolas la tutan poŝton kiu eliras el la oficejo, kaj ke li forprenis de la sekretariino la plenrajton pri la bankokonto. La malnovaj gvidantoj laŭ li kreis la impreson ke la Asocio malgraŭ ĉiuj problemoj estas an­koraŭ sufiĉe stabila, sed Kreuz intertempe konatiĝis kun la realo. Post pa­go de la sa­lajroj por aŭgusto 1934 la bankokonto estis pli-malpli malplena; li esperis ke por la venontaj du monatoj sufiĉos la licenc-enspezoj de la stokholma kon­greso kaj ke poste jam venos la kotizoj por la venonta jaro (la administra ja­ro tiutempe komenciĝis la 1-an de novembro).

Plej granda tasko en la momento estis la ankoraŭ mankanta konstato de la kas­enhavo, por scii en kiu stato oni transprenis la Asocion. La sekretariino montriĝis ne kapabla por tiu tasko, kaj jen Kreuz postulis ke Jakob faru tion. Sed Kreuz devis konstati ke la sekretariino ellaboris novajn fakturojn por mal­novaj monpostuloj, instigite de Jakob, kaj ke Jakob forprenis doku­men­tojn el la oficejo de Kreuz. Tial Kreuz maldungis la sekretariinon kaj volis ha­vi de Jakob ties ŝlosilon al la ejo.

Fine de septembro en Ĝenevo kunvenis la estraranoj Bastien, Vogt kaj Oren­go, por kune kun Kreuz diskuti pri la plibonigo de la financoj. Notinde, ili proponis plialtigi la kotizon por la aligitaj membroj, same kiel Stettler jam dum la diskutoj pri novorganizo trovis tiun kotizon tro malalta. Kreuz kon­firmis ke senteble multaj individuaj membroj formigris en la malpli kos­tan kategorion de aligitaj membroj – plia timo de Stettler. Jakob senkul­pi­gis sian foreston per malsano, kaj Stettler devis veni al la kunsido kaj helpi kompreni la bilancon verkitan de Jakob.

El tio sekvis longa germanlingva letero de Stettler al Jakob. Tiu letero prilu­mas la Jakob-epokon tiel, ke la plej malbonvolema malamiko ne povus fari pli efike. Stettler nomis la bilancon verkitan de Jakob "ŝmiraĵo"; komune kun la Estraro Stettler devis korekti la mankantan sumon de ĉ. tridek mil al pli ol 42.000 frankoj. Cetere:

Mi bedaŭrinde ne povas kaŝi al vi ke estis poste via persona konto, kiu eks­plodigis la tuton. Donis eksterordinare malbonan impreson ke vi, por savi vi­an propran bonhavon, en la lasta momento prenis la lastan haveblan mo­non de la bankoj, sume 3.410 frankoj. [...] Ne pardonebla estas [...] la sen­ordo en via persona konto. Mi vidis tie kelkajn "slipojn" kun via nomo, kun pluso kaj minuso, sen vera teksto kaj kun por mi nekomprenebla klar­igo, pri kiu la generalo kaj Kreuz sincere klopodis.

Stettler koncedis ke principe estas honorinda afero disponigi al la Asocio pri­vatan monon kaj monon de la neplenaĝa filino de Jakob, sed la Estraro tur­nis la perspektivon kaj interpretis tion kiel neadekvatan intermikson de per­sonaj kontoj kun la librotenado de la organizaĵo.

Mi hontis ĝis en la tergrundon por vi kaj UEA. [...] Mi bedaŭras por ni ĉi­uj ke vi kolapsis en tiel grava momento kaj pasivis anstataŭ agadis. Estante ja kelkajn fojojn en la oficejo kaj kunmetante la malfeliĉan provobilancon, vi estu konsiderinta ke oni postulos klaran raporton kaj ke almenaŭ viaj per­so­naj fakturoj aperu senmakulaj, kiel spegulo de via honoro. Anstataŭ tio tia "ordo" kiu kaŭzis la maldungiĝon de fraŭlino Dammont [la sekretariino, ZvD] pasintan sabatmatenon kaj ĵetis priplorindan lumon sur nian Ko­mi­si­onon. 

Se Jakob estus almenaŭ postlasinta laŭordajn aktojn, Stettler estus povinta de­fendi certagrade la eksdirektoron kaj la tutan malnovan UEA. Komence la nova Estraro volis akcepti la korektitan bilancon nur sub rezervo, sed danke al persona financa ofero de Stettler la Estraro cedis. Stettler trovis la generalon eĉ tute deca; Kreuz ne malprave defendis sin kontraŭ eventualaj surprizoj, kaj "lia komento kongruis al lia karaktero. Ne necesis ke vi donis al via kontraŭulo tiel facilan kaj malmultekostan triumfon."

Iun tagon en tiu oktobro 1934, verŝajne ankoraŭ en la semajno post kiam li ricevis la leteron, Jakob provis mortigi sin. La informoj estas svagaj, sed evi­dente temis pri serioza provo. Li estis savita de la edzino kiu revenis hej­men pli frue ol planite, kaj poste li troviĝis minimume du semajnojn en mal­sanulejo pri nervaj malsanoj.

Stettler ankoraŭ kunlaboris kun la nova Estraro, pluadministris la restintan kapitalon kaj helpis likvidi parton de la posedaĵoj por pagi al la kreditoroj. Li rifuzas gvidi internan opozicion kontraŭ la naciista spirito, li skribis al Jakob. Estante honora prezidanto li ne volas preni la torĉon de revolucio kaj sopiri reakiri la potencon. Li intencas meti Esperanton dum ia tempo al la me­moroj kaj, post digestado, revivigos la malnovajn amikecojn. "Kun vi mi ko­mencos [...]."

La malsana Jakob – krom ia nerva malsano, estis korproblemo kaj doloroj en la piedo – devis alkutimiĝi al senlaboreco. Stettler subtenis lin per libervolaj mon­donacoj, dum iom da tempo Jakob laboris ĉe la polico. Jakob estus po­vinta labori ĉe UEA ankoraŭ ĝis la fino de la jaro 1934: la Komitato en Stok­holmo proponis al li, ke li povos dum la restantaj monatoj de la jaro or­digi la asocian arkivon kaj helpi al Kreuz per konsiloj.

Ĉar Jakob ne bon­fartis kaj bezonis trankvilon, li decidu mem dum tiuj monatoj kiom da tempo eblas labori kaj kiom longe li devos ripozi. Bastien letere petis ke Jakob konfirmu skribe sian buŝan akcepton, sed dum pli ol tri semajnoj Ja­kob ne respondis kaj fine respondis nur malklare, tendence negative. An­kaŭ tiu ĉi malavara, eble ne tute altruisma, oferto ne kongruas al la bildo, kiun pentris la svisaj gvidantoj pri la "faŝistoj en Parizo".

Ĉapitro el "Historio de UEA", baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk

Kategorien: Esperantujo

La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj

So, 2011-11-06 19:05

Dum sia jam iom pli ol centjara historio, Universala Esperanto-Asocio laŭ sia statuto strebis esti politike neŭtrala, sed ne ĉiam sukcesis pri tio. Kompromisoj necesis ekzemple kiam asocioj en komunisma orienta Eŭropo volis aliĝi al UEA. Interalie tion montris Ziko van Dijk en sia ampleksa germanlingva disertaĵo, aperinta antaŭ kvin jaroj. Baldaŭ ĉe Libera Folio estos elŝutebla ĝia iom adaptita esperantlingva versio.

Libera Folio: Kion enhavas via aperonta verko?

Ziko van Dijk: Je 98 procentoj, ĝi estas la sama teksto kiel mia disertaĵo el 2006, sed en Esperanto, ne en la germana. La originala versio aperis en la germana, ĉar la historia fakultato en Utreĥto ankoraŭ ne parolas Esperanton, sed ja la nederlandan, anglan, francan kaj germanan.

Libera Folio: Ĉu oni do povas diri, ke estas versio de via disertaĵo por internacia publiko?

Ziko van Dijk: Jes, principe estas tiel. Tamen, mi iom adaptis ĝin por la alia publiko. Ĝenerale, jam la germana versio estis verkita ne ekskluzive por germana publiko.

Libera Folio: Kiuj do estis la ĉefaj elirpunktoj por via disertaĵo?

Zko van Dijk: Temas pri historio de la ĉefa organizaĵo de la Esperanto-movado, Universala Esperanto-Asocio. La elirpunkto estas la demando, ĉu UEA povis esti neŭtrala, kaj kiuj estis la danĝeroj por la neŭtraleco. Kaj por tio necesis okupiĝi pri la ĝenerala organiza historio.

Libera Folio: Do, ĉu temas ankaŭ pri diferencoj kaj similecoj inter UEA kaj aliaj organizaĵoj?

Ziko van Dijk: Tion mi tuŝis nur iomete en la enkonduko, ĉar se oni volas fari tion, oni faru tion sisteme kaj sur pli larĝa bazo. Sed tio estus tute alia verko. Fakte estus malfacile verki tian komparon, ĉar ne multas detalaj verkoj pri internaciaj neregistaraj organizaĵoj.

Libera Folio: Kiaj estis do viaj ĉefaj konkludoj?

Ziko van Dijk: Ne ekzistas klara konkludo rilate tion ĉu aŭ ne UEA estis neŭtrala. Principe la deziro estis forta, sed en la praktiko necesis adaptiĝi al la realo. Ekzemple kiam oni deziris havi membrojn en komunistaj landoj. Imagu ke UEA volas havi landan asocion ekzemple en Ĉeĥoslovakio, sed tiu asocio havas statuton, laŭ kiu ĝi akceptas la gvidan rolon de la komunista partio. Tio estas neneŭtrala laŭ la vidpunkto de UEA. Sed pro la timo perdi la orientajn asociojn, UEA tamen akceptis tion. Estis en la jaro 1984.

Libera Folio: Kiajn vidpunktojn pri via verko havis la ekzamena komisiono?

Ziko van Dijk: Temis ĝuste pri tio, pri kio vi jam demandis - iu deziris grandan komparon kun aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Sed tio estus alia verko. Aldone, mi povis esplori enlandajn problemojn nur limigite, ĉar mi ne scipovas ĉiujn necesajn lingvojn - la rusan, japanan, bulgaran...

Libera Folio: Kial vi decidis fari Esperantan version?

Ziko van Dijk: Tio povas soni iom amuze por neesperantistoj, sed mi tradukis la verkon al Esperanto por atingi pli da legantoj. Estus ja strange se teksto ekzistus ne en tiu lingvo, kiun povas legi la homoj kiuj plej multe interesiĝas pri ĝi. Tamen, tradukado postulas multe da tempo, kaj estis malfacile trovi provlegantojn. 

Libera Folio: La Esperanta versio aperos rete kaj estos senpaga. Kial?

Ziko van Dijk: La verko aperos sub tiel nomata libera permesilo. Tio estas koncepto, kiu povas soni iomete komplika, sed fakte ĝi estas ĝuste taŭga por la Esperanto-mondo. Tio signifas, ke ĉiu persono, eĉ ne demandante min, rajtas kopii kaj reuzi la tekston. La kondiĉo estas, ke oni respektas la permesilon kaj indikas la originalan aŭtoron. Do, vi povas simple elŝuti la verkon el la reto, disdoni ĝin, kaj eĉ republikigi ĝin sur via propra retpaĝo.

Libera Folio: Sed kial vi disdonas vian verkon senpage?

Ziko van Dijk: Mi decidis fari tion, ĉar alikaze la verko estus tre multekosta. Imagu, kiom kostas 500-paĝa libro en vendejo, kaj kiom kostas la poŝta sendo. Sed mia celo estas, ke laŭeble multaj homoj povu legi la tekston, kaj ke ĝi disvastiĝu. Krom Libera Folio mi serĉas ankaŭ aliajn retejojn kiuj ŝatus disponigi la "Historion de UEA". 

Libera Folio: Kial vi ne afiŝos ĝin nur en unu loko, en propra retejo? Kaj kion pri papera eldono?

Ziko van Dijk: Nuntempe oni parolas pri "virusa" dissemado de datenoj. Do se al la homoj plaĉas la verko, ili plusendos ĝin al amikoj. Estas bone se ĝi tamen ja estas elŝutebla ĉe kelkaj konstantaj lokoj, kiujn vizitas ankaŭ homoj kiuj ne konas min persone - ekzemple en Libera Folio.

Rilate paperan eldonon - oni rajtos simple elŝuti kaj legi la verkon, sed ankaŭ iri kun la verko al presisto. Tiu rajtas presi paperan version, vi do nur pagos al la presisto. Principe eblas, ke iu presos plurajn ekzemplerojn kaj vendos ilin. Tamen, se la verko estas havebla senpage en la reto, mi ne scias ĉu li havos merkaton.

Legu ĉapitron el la aperonta verko: Kaskontrolo ĉe UEA en 1934

Kategorien: Esperantujo

Klaku por senpage donaci al GEA mil eŭrojn

Mi, 2011-11-02 21:20

Meze de oktobro (18-an de oktobro) en germana retlisto aperis la unua alvoko koncerne al reta voĉdonado pri la mil plej ŝatataj asocioj en Germanio. Germana banko volas altigi sian reputacion (kaj samtempe fari reklamkampanjon) kaj promesas donaci al la mil plej ŝatataj asocioj de la lando monpremion de po mil eŭroj.

Mi aŭdis pri la afero danke al retpoŝtmesaĝo de la aŭstra kolego Uwe Stecher. En tiu momento la konkurso jam daŭris kaj aliaj asocioj jam havis sufiĉe multajn voĉojn.

Alia handikapo estis, ke komence ne estis tute klare, ĉu ankaŭ eksterlandanoj povas voĉdoni, sed mi, kiel ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, demandis ĉe la banko kaj post kelktaga atendado ricevis la konfirmon de la banko ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni. Laŭ la regulo krome ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn al unu asocio.

Sep tagojn post la unua publikiĝo nur 717 voĉoj estis sur la konto de GEA. En tiu tempo GEA sukcesis altigi sian rangon je pli ol 7000 lokoj inter la 18 000 konkurantaj asocioj, sed sukcesis atingi nur la rangon 1734. La internaciigo de la alvoko denove helpis, sed ne tiom, kiom atendite.

Unu semajnon post la internaciigo GEA nun estas sur la loko 1335 kaj havas iomete pli ol 1500 voĉojn. Konsiderante, ke ĉiu retuzanto povas doni 3 voĉojn, nur iomete pli ol 500 homoj voĉdonis. Tio estas enorme malmulte (speciale ĉar ankaŭ familianoj kaj amikoj povas voĉdoni por GEA). Vere, mi iomete perdis la iluzion pri la kunlaboremo de la Esperanto-komunumo.

La reagoj al la alvokoj estis ĝenerale tre pozitivaj, kvankam de kelkaj flankoj venis skeptikaj kaj ankaŭ kritikaj voĉoj. Usonano eĉ demandis kial li helpu al Esperanto-organizaĵo en Germanio, alia kritikis ke ne taŭgas partopreni varbagadon de banko, kiu financas malmoralajn aferojn (atomenergio; neekologiaĵoj).

Pri la reago de la usona samideano mi iomete ĉagreniĝis. Ĉu tio estas internacia kunlaboro? Ĉu ne estis amaso da homoj el la tuta mondo, kiuj siatempe helpis ĉe la agado de Change.org, ke propono pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj estu prezentita al prezidento Obama?

La demando estas ĉu ĝis la fino de la voĉdonado (15-a de novembro 2011) ankoraŭ eblas akiri la mankantajn voĉojn por esti inter la unuaj mil asocioj. Por atingi tiun celon mankas nur ĉirkaŭ 500 voĉoj. Ĉu eblas venki la pesimismon kaj la lacecon rilate al tiaj retaj voĉdonoj? Ĉu ankoraŭ eblas aktivigi sufiĉajn homojn? Mi esperas, ke la legantoj de Libera Folio helpos!

 Jen la ligilo, kaj klarigaj tekstoj en: EsperantoEspañolEnglishPortuguȇs

Martin Schäffer

Kategorien: Esperantujo

Seiten