Esperantujo

TEJO serĉas novan volontulon

Libera Folio - Mo, 2013-02-18 21:15

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La estraro limigas la daŭron de la volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en multaj taskoj.

Legu pli en la retejo de TEJO
Kategorien: Esperantujo

Kvin filmaj minutoj pri Esperanto

Libera Folio - Mo, 2013-02-11 17:55

Kongruis la opinio de la publiko kun la decido de la ĵurio. Ĉirkaŭ 50 spektantoj sekvis la alvokon de Germana Esperanto-Asocio al la "KulturZentrum D50" en Berlin-Prenzlauer Berg por rigardi la mallongajn filmojn, kiuj alvenis el la tuta mondo por gajni konsiderinde altajn premiojn.

La organizantoj decidis montri la 16 plej bonajn filmojn el la 56 kontribuoj. Montriĝis, ke tiuj filmetoj estas tute malsamaj laŭ sia ideo kaj la teknika realigo. Moke oni komentis "Se tiuj estis la plej bonaj, mi ne deziras vidi la aliajn".

Intertempe multaj filmoj iĝis videblaj en speciala kanalo de YouTube. Kelkaj estas amatorecaj prezentoj de movadaj-temoj (Marie Hankel en Schwerin, DE, vojaĝo al kongreso en Skotlando, DE, Kurso en Afriko, ZA, Brazila geedziĝo, BR, gajne per Esperanto, CH) sen la postulita allogo por ekstera publiko.

Aliaj traktas interesan ideon kaj eĉ foje estas teknike brilaj, sed sen videbla rilato al Esperanto (La fina venk', PL, Esperanto 125, BR). La ĵurio decidis atribui la unuan premion al Oleg Zabolotniy el Ukrajno, kiu traktas la temon "Pasporta Servo" kun certa humoro kaj interesaj ideoj. Tamen el la filmo la rilato al Esperanto ne estas facile rekonebla por ekstera publiko.

La duan premion ricevis du filmetoj kun tiu komuna trajto, ke ili estas produktoj de internaciaj paroj, sed ili estas absolute malsamaj. La desegnoj de Eva Fitzelová (SK) en la filmo "Ĉu vi imagas?" estas emocia bildigo de kanto de Johannes Mueller.

Ambaŭ povis persone akcepti la premion, kaj Eva Fitzelová klarigis, ke temis pri ŝia unua filmo. Ŝi investis la laboron de multaj tagoj kaj Johannes Mueller registris specialan version de sia kanto por la filmo. La filmo eble ne rekte varbas por Esperanto, sed estas valida kontribuo al la Esperanto-kulturo. Ĝi indas esti rigardata en ĉiu loka klubo!

Ankaŭ la alia filmo, kiu ricevis la duan premion, rezignis pri bildigo de la realeco. La ideo de Åsa (sved-devena) kaj Daniel Voss el Germanio estis priskribi la problemojn, se oni volas produkti filmon laŭ la kondiĉoj de la konkurso. Ili pripensas, kion oni tutcerte ne volas montri (flagojn, verdajn stelojn, terglobojn, kafoklaĉadon).

La solvo estis la filmo Ideevolution surbaze de desegnoj. Estas la plej bela rezulto de la konkurso, ke ĝi pruvis, ke Esperanto ebligas la kreivan kunlaboron de personoj el diversaj landoj kun malsamaj lingvoj.

La ĵurio devis koncedi, ke la celo de la konkurso ne estis plene atingita kaj retenis 60% de la promesita sumo. Estas la revo, ke per la tuta sumo kaj surbaze de ideoj el la kontribuoj eblus produkti konvinkan varbfilmon por Esperanto. La filmo de Åsa kaj Daniel klare montris, ke tio estas iluzio. La sprita ideo, kiu prezentas la kernon de Esperanto en konvinka maniero, ĝis nun ne ekzistas.

Roland Schneller

Kategorien: Esperantujo

Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano

Libera Folio - Sa, 2013-02-09 15:30

La romano "Toter Lehrer, guter Lehrer" (Morta instruisto, bona instruisto) de Thorsten Suesse komenciĝas per la murdo de 18-jara gimnaziano ĉe la elita Hermann Hesse-lernejo en Hanovro. Iom post iom estas malkovritaj neatenditaj kontaktoj inter la lernejo kaj krimuloj en la prostitucia distrikto de Hanovro. Pliaj du viktimoj kun ligoj al la lernejo estas trovitaj mortaj en siaj hejmoj, kaj la polico konkludas, ke temas pri seria murdisto.

La ĉefrolulo estas la psikiatro Mark Seifert, kiu ne sciante tion submetas sian vivon al granda risko, kiam li helpas la policon spuri la murdinton. Thorsten Suesse povis uzi sian profesian sperton pri kunlaboro kun la polico por kredinde priskribi la medion, kaj fakte eĉ la tuta historio laŭ li estis grave inspirita de la sorto de unu el liaj pacientoj. Tamen la rolo de Esperanto estas spico, kiun li mem aldonis.

Libera Folio: Kial vi decidis uzi Esperanton en la intrigo?

Thorsten Suesse: — Somere de 2011 mi estis konsideranta diversajn agadfadenojn por mia krimromano, sed mi ankoraŭ bezonis por ili iun kredindan kunligon. Ĉar private tiam ĝuste Esperanto-lernado okupis min, mi tuj komprenis, ke Esperanto ideale taŭgas por konekti la agadfadenojn.

Kian rolon havas Esperanto en la libro?

— Kompreneble, ĉe krimromano mi ne rajtas malkaŝi tro multe. Ĉi tiom mi tamen diru: Esperanto ludas centran rolon je diversaj niveloj: pluraj ĉefrolantoj estas esperantistoj, en la romano oni parolas parte Esperanton, kaj temas pri la fundamentaj valoroj de Esperantujo.

Kial kaj kiam vi eklernis Esperanton?

— En printempo 2011 mi kunrolis kiel aktoro en teatraĵo, kiu interalie temis pri la vizio ke en la jaro 2050 la plej multaj homoj en la regiono de Hanovro parolos Esperanton. La teatraĵo motivis min komenci, ekde majo 2011, alproprigi la bazojn de Esperanto per memlerna kurso interreta. Mi devas diri ke la multaj kreivaj ebloj ĉe la lingvouzado tuj tre amuzis min.

Kion plian vi jam verkis?

— Ĝis nun mi publikigis multnombre mallongajn rakontojn por antologioj (pakumitajn ekzemple kiel komedio, satiro, krimrakonto aŭ sciencfikcio), unu teatraĵon, kaj fakan verkon pri la temo de nazia "eŭtanazio" en Malsupra Saksujo. Krome mi verkis skripton por fikcia filmo. Nuntempe mi okupiĝas pri la planado de mia sekva krimromano, kiu havos denove la saman ĉefrolanton.

Ĉu vi kredas ke Esperanta traduko de via verko povus havi sukceson?

— Mi kredas, ke mia krimromano estas ege alloga ĝuste por esperantistoj, kvankam la rakonto nutras sin el la dulingveco germana-Esperanta. En certaj lokoj gravas por la intrigo kaj la drameco de la romano ke iuj rolantoj konantaj nur la germanan lingvon ne povas kompreni frazojn diratajn en Esperanto. Mi malfacile imagas kiel solvi ĉi tiun problemon, se oni tradukus la romanon al Esperanto.
Kategorien: Esperantujo

Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon

Libera Folio - Di, 2013-02-05 01:25

Ni invitas vin al nekutima, eksperimenta kampanjo. Ĉi foje temas ne pri tradicia per-esperanta agado, sed subteno de iu ekstera projekto per internacia transdono de informoj pere de esperantistoj:

“UNUA VORTO” – INTERNACIA FESTIVALO DE INFANA KINOKREADO

– Moskvo, majo 2013 – komuniko de la organizantoj

Inter 24-26 de majo 2013 en Moskvo, Rusio, okazos la unua internacia festivalo de infana kinokreado “Unua Vorto”. Partoprenantoj de la festivalo estos geknaboj en aĝo de 7 ĝis 18 jaroj el diversaj landoj de la mondo.

Por partopreni necesas krei mallongan filmon (de 5 ĝis 20 minutoj), kiu temu pri familio kaj rilatoj inter gepatroj kaj gefiloj, kaj plenigi aliĝpeton en la retejo

http://1slovo.com/eng/

Partopreno en la Festivalo estas unika eblo demonstri sin, aŭdi opinion de ekspertoj pri sia laboro, partopreni modellecionojn kaj gajni valorajn premiojn. La ĉefpremio por la plej bona filmo estas 2000 USD.

Aliĝpetoj estas akceptataj ĝis la 15-a de marto en 2013.

Mi kunlaboras kun la organizantoj de la festivalo kaj serĉas esperantistojn, kiuj pretas helpi en la serĉado de potencialaj partoprenantoj – studioj, rondetoj kaj aliaj infanaj organizoj, kiuj okupiĝas pri filma kreado. Necesos trovi tiaspecajn organizojn, komuniki al ili informon pri la festivalo kaj, okaze de ilia intereso, helpi en partopreno; ekzemple, traduki prezentitajn filmojn uzante Esperanton kiel pontolingvon.

La festivalo promesas esti sufiĉe rimarkinda aranĝo; oni jam planas lokan reklaman kampanjon por ĝi. Okaze de sukceso de la proponata iniciato eblos listigi esperantistojn (precipe UEA, kies reprezentanto jam promesis helpon) kiel informajn partnerojn de la festivalo. La organizantoj volonte faros tion.

Se vi volas partopreni ĉi tiun iniciaton, bv. kontakti min laŭ la adreso "kirill.shvedov@gmail.com" por interkonsenti detalojn de la laboro.

Kirill Shvedov

laŭ [landa agado]

-----
Ret-Info, http://www.facebook.com/Ret.Info

Kategorien: Esperantujo

75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio

Libera Folio - So, 2013-02-03 10:55

La 21-an de marto 1938 Nikolaj Rytjkov, moskva aktoro, revenis al sia loĝejo. Estis malfrue, ĉar la teatra prezentado okazis en la vesperaj horoj. Antaŭ ol ekdormi, li, "nokta birdo", kun sia edzino, same aktorino, legis libron, kiu entenis korespondaĵojn de Gustave Flaubert; laŭ ilia kutimo, unu leteron legis ŝi, alian li. Subite, je la tria matene, audiĝis sonorado ĉe la pordo. Enrompiĝis oficiro de la sekreta polico NKVD kun du soldatoj. "Levu la  manojn", ili kriis. Komenciĝis traserĉado, kiu daŭris kvin horojn. Estis konfiskita granda kofro kun leteroj ricevitaj el eksterlando, ĉiuj esperantlingvaj. Rytjkov, al kiu estis adresitaj tiuj leteroj, poste estis forportita al la fifama malliberejo Lubjanka.

Rytjkov ne havis ideon, kial li estis arestita. Li jam sciis pri la malliberigo de Ernest Drezen, la multjara estro de la sovetia movado, en aprilo 1937. Lin pli konfuzis la arestiĝo (en februaro kaj marto 1938) de malpli elstaraj esperantistoj, liaj amikoj Petro Gavrilov kaj Ferenc Robicsek. Li komencis kompreni, ke okazas io nejusta. Tamen, Rytjkov plue korespondis, sendante kaj ricevante leterojn, kaj tute ne imagis, ke sole tio faras lin suspektinda. Dum la pridemandado en Lubjanka, dum kiu li estis ankaŭ torturata, la centra temo estis, ke li konfesu pri sia spiona agado kaj nomu siajn kunulojn.

Similan sorton havis milionoj da sovetiaj civitanoj. La esperantistoj laŭnombre estis eta parto de la viktimoj de la t.n. Granda Purigo, per kiu Stalin celis senigi sin de ĉiuj veraj aŭ potencialaj kontraŭuloj de sia sistemo. Fakte, Rytjkov arestiĝis unu semajnon post la ekzekuto de Nikolaj Buĥarin (15-3-1938), per kiu kulminis la likvidado de iamaj kunbatalantoj de Lenin. Inter la esperantistoj Rytjkov estis unu el la lastaj, kiujn trafis la persekutado. Ĉar li ne havis gvidan funkcion, li ne dividis la sorton de aliaj, kiuj estis mortpafitaj.

Rytjkov suferis dum 18 jaroj en diversaj koncentrejoj. Fine de 1955, du kaj duonan jarojn post la morto de Stalin,li estis liberigita. Li povis reveni al sia aktora profesio kaj tuj reaktiviĝis por Esperanto, kiu sub la reĝimo de Nikita Ĥruŝĉov komencis estis almenaŭ tolerata. Kiam en 1965 li ricevis permeson partopreni Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno, li decidis resti en okcidento. Fuĝis do la unua sovetia esperantisto, kiu travivis la persekutadon kaj sekve povis rakonti detalojn pri tiam tute nekonata ĉapitro en la historio de Esperanto.

Kiam Rytjkov fuĝis, la movado en la "komunistaj" landoj jam diversgrade reekfloris. Restis limigoj kaj kondiĉoj, unu el kiuj estis silenti pri la temo de persekutoj. Ekde la mezo de la sesdekaj jaroj en Soveta Unio okazadis grandaj junularaj Esperanto-tendaroj, kies partoprenantoj nur nebule sciis pri la stalina tempo kaj kredeble malmulte emis ŝarĝi sin per tro da scio. Kiam rusa esperantisto foje volis fari prelegon en la Moskva Klubo pri Esperanto en nazia Germanio, la propono estis rifuzita pro tio, ke trakto de tiu temo invitus al ĝenaj demandoj aŭ eĉ al komparo inter la faroj de Hitler kaj Stalin. Multe da maltrankviliĝo elvokis ĉapitro pri la persekutoj en la libro Esperanto en perspektivo (1974). Dek jarojn poste la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) nuligis sian promeson aliĝi al UEA, proteste kontraŭ recenzo, kiu aperis en la organo de UEA pri la memoroj de gulaga transvivinto.

Tiu situacio de la sovetia movado -- kun necerteco kaj limigoj sur la fono de oficiala malfido -- restis ĝis la ekrego de Miĥail Gorbaĉov en 1985. Estas interese, ke la unuaj antaŭsignoj de ŝanĝo rilatis la historion: pro “glasnosto” rompiĝis ankaŭ la tabuo pri la stalinisma subpremo de Esperanto. En februaro 1988 la revuo Ogonjok aperigis leteron de veterano, kiu memorigis pri la lernado de Esperanto en la Ruĝa Armeo en 1922/23; en aprilo gazeto en Odessa publikigis pledon por la rehonorado de persekutitaj esperantistoj; kaj en aŭgusto Komsomol'skaja pravda raportis, ke al la Ĵdanov-Strato en Kazan' estis redonita ĝia antaŭa nomo: Esperanto-Strato. Hazarde, preskaŭ samtempe aperis mia libro La danĝera lingvo*. Komence de 1989 ASE finfine aliĝis al UEA kiel sovetia landa asocio. Dank' al la parta aŭ dumtempa malfermo de arkivoj de NKVD post kvindek jaroj eblis nun ekscii precizajn datojn kaj aliajn faktojn pri la malapero de la kremo de sovetiaj esperantistoj.

Ulrich Lins

* La moskva reeldono (1990) de tiu libro restas havebla ĉe la libroservo de UEA (21 eŭroj).
Kategorien: Esperantujo

Esperanto kaj neperforto

Libera Folio - Sa, 2013-02-02 15:50

En 1887 Ludoviko Lazaro Zamenhof prezentis sian proponon por internacia helpa lingvo. Ĉi juda okulkuracisto, edukita en la rusa, vivis en Bjalistoko (nun en Pollando), kie estis oftaj streĉiĝoj inter la diversaj etnaj grupoj vivantaj en la urbo. Lia lingvo estis popole konata per la nomo de Esperanto, la pseŭdonimo uzita de la aŭtoro ('tiu kiu havas esperon').

Ekde la komenco la celo estis, kaj estas, plifaciligi komunikadon kaj komprenon inter la popoloj per facila kaj neŭtrala lingvo (kiu apartenas al neniu). Laŭ popola diro, 'homoj kompreniĝas parolante' kaj Zamenhof kredis, ke tiel konfliktoj kaj militoj povus esti evitataj. Tiu ĉi celo estas konata kiel 'la interna ideo ' kaj eble tio ĉi estas kio malsamigas ĉi lingvon disde ceteraj planitaj lingvoj (hodiaŭ pli ol 1000!), kiuj neniam atingis la popularecon de Esperanto. Esperanto estas regula kaj intuicia lingvo, kun granda propedeŭtika valoro (lerni Esperanton faciligas la lernadon de fremdaj lingvoj).

125 jaroj post ĝia naskiĝo kaj sen ekonomia aŭ politika apogo, ĝi restas vivanta lingvo. Unuflanke, Esperantistoj distingiĝis pro sia defendo de lingvaj rajtoj, ekzemple, tradukante artaĵojn de minoritataj literaturoj. Ili ankaŭ kreis unikan kulturon, riĉa kaj diversa, ampleksanta la kvin kontinentojn. Ekzistas tre aktiva Esperanto-komunumoj en Francio, Germanio, Pollando, Hungario kaj Flandrio aŭ en Brazilo aŭ Ĉinio. Parte pro la Interreto, Esperanto vivas nuntempe duan junecon. Ĝi estas unu el la plej aktivaj lingvoj en la reto, kiel montras la kvanto (kaj kvalito) de artikoloj ĉe Vikipedio, ĝia ĉeesto en google tradukisto aŭ sennombraj portaloj por lerni la lingvon senpage, facile kaj rapide.

Ĝiaj uzantoj dividas la humanismon de Zamenhof kaj lian sindevontigon por neperforto, eksplicite rekonitan de pli ol 100 jaroj. Zamenhof plurfoje estis kandidato por la Nobel-pacpremio. En 1910 li komenciĝis kiel unu el la pelj firmaj, sed fine la premio estis donita al la International Peace Boureau. En 1915, malmulte antaŭ sia morto, la iniciatinto de Esperanto petis  en malfermita letero al diplomatoj, kiuj devos rekonstrui Eŭropon post la Granda Milito, la kreon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj ankaŭ la kreon de Eŭropa Kortumo; proponojn kiuj tiam ne estis majoritataj kaj kiuj nun ŝajnas evidentaj kaj eĉ nemalhaveblaj.

La etika kaj tutmonda projekto, en kiu Zamenhof inkluzivas Esperanton kiel baza ilo de komunikado ekestis do en kunteksto de imperiismaj luktoj kaj en foresto de monda registaro aŭ de institucioj pri rezolucio de konfliktoj inter nacioj. En ĉi tiu projekto estas ankaŭ serio da bazaj principoj kaj universalaj reguloj de konduto, kiuj povus esti konsiderataj kiel precedentoj de homaj rajtoj, kaj kiuj bone asociiĝas al neperforto de Tolstoj. Eble pro tio la rusa verkisto estis forta subtenanto de internacia helpa lingvo. Fakte, la Universala Esperanto-Asocio (UEA), estas unu el la unuaj organizoj, kiuj subtenis la celojn de la Unuiĝintaj Nacioj, aldonante punkton al sia statuto, kiu konstatas, ke respekto al homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por ĝia laboro.

Aliflanke, la ligo de esperantistoj kun la aspiroj de libereco kaj egaleco inter la homoj kaj inter la popoloj estas profunda. Ekde ĉi tiu perspektivo ni povas mencii la aktivecojn per Esperanto, kiuj okazis dum la Hispana Interna Milito, inkludante gravan laboron de propagando, precipe el Katalunio kaj Valencio. Tiam oni eĉ pensis fari Esperanton lingvo de komuna interrilato inter la internacibrigadistoj, kaj en iuj kazoj ĉi tio estis farita. Tamen, praktikaj konsideroj kondukis al la organizado de homogenaj grupoj laŭ lingvo kaj fine al lernado de la hispana kiel maniero por integriĝi en la lando.

Konkrete en la kampo de paco, la Esperanto-movado faris gravan kontribuon al la idealo de neperforto: Mallonge, tra la bezono por praktika apliko de filozofio por paco, kiu historie trovis malfacile bildigi ideon tiel abstrakta kiel tiu de paco. En Esperanto, la serĉo de paco konstruiĝas per reciproka kaj egala interkompreno. Estas per komunikado, ke oni atingos la utopion fratigan de Esperanto.

Kiel meti tiujn idealojn en praktiko? Certe ekzistas inspiraj ekzemploj, kiel la japanaj kiuj unue tradukis al Esperanto la personajn spertojn de la tragedio de Hiroŝimo kaj Nagasako, kio faciligis, ke Esperantistoj el aliaj landoj tradukis ilin al lokaj lingvoj, ebligante ke internacia civila socio konsciiĝis de la suferado de la viktimoj de la atombomboj. Ankaŭ la agado de la esperantistoj de diversaj landoj post la Dua Mondmilito, kiuj sin kunordigis por gastigadi aŭstriajn infanojn, kiuj restis en situacio de malriĉeco kaj senhelpeco, montras la potencialon de la lingvo kaj ĝiajn valorojn.

Ne estas hazardo, ke Esperanto atingis sian plej altan nivelon de populareco kaj influo en la intermilita periodo, en kiu estis seriozaj provoj por uzi internacian helpan lingvon en la nova internacia politika arkitekturo, kiu ekaperis post la Granda Milito. Oni pensis tiam, ke la uzo de Esperanto en la Ligo de Nacioj (antaŭulo de UNO) faciligus komunikadon inter homoj tiel, ke povus esti evitata la Dua Mondmilito. Esperantistoj alvokis al starigo de novaj juraj kontroloj en la rilatoj inter ŝtatoj, kune kun spirito de reciproka kompreno.

En tiu momento, la faktoj ŝajnis konsenti kun ili. Kun dekoj da miloj da personoj lernante la universalan helpan lingvon, la espero de pli justa socio ŝajnis ebla. Ankaŭ en ĉi tiu epoko oni kreis la Katolikan Internacion, kiu uzis Esperanton en klopodo kunigi Katolikismon kaj pacismon.

Faciligante komunikadon inter homoj trans limoj, Esperanto malfaciligis la kontrolon de la informado en totalismaj reĝimoj. Pro tio, ĝi estis brutale persekutita en diktaturoj dum kaj post la Dua Mondmilito, kaj ankaŭ en aliaj landoj (ekz., en Usono dum la Macarthismo). En la koncentrejoj mortis judoj, ciganoj, gejoj ... kaj esperantistoj. En ĉi tiu periodo, oni dokumentis la ekziston de esperantistoj en la koncentrejoj, kiuj instruadis la lingvon; aliaj, kiuj kaŝis judojn; kaj aliaj kiuj estis savitaj, ĉar la soldato persekutante ilin rimarkas ke ambaŭ (persekutanto kaj persekutito) estas subtenantoj de ĉi tiu kaŭzo.

Similaj agadoj okazis en aliaj konfliktoj, kiel en la bosnia milito, kvankam en pli malgranda skalo. Ankaŭ konataj, estas la pontoj de paco inter la blokoj de Oriento kaj Okcidento, konstruitaj per Esperanto dum la Malvarma Milito. Plie, en malsamaj kuntekstoj Esperanto estis tre utila ilo por havigi vizion de historio, kiu povas esti uzata de pluraj nacioj kun konfliktantaj historiaj vidpunktoj.

Estas ĉi tiu lingvo, kiu naskis embrian esploradon pri paco, studantan la sociajn kaj ekonomiajn radikojn de konfliktoj. Fakte, multaj gravaj pacistoj de la lasta frujarcento estis ankaŭ esperantistoj. En tiu tempo, pacisto kaj esperantisto estis preskaŭ sinonimaj vortoj, kiel evidentiĝas en la aktiveco de intelektuloj kiel Edmond Privat (la amiko de Mahatma Gandhi kaj Romain Rolland), unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantismo post la morto de Zamenhof kaj neperforta pacisto, kiu kampanjis por sendependeco de Pollando, Barato kaj Alĝerio. Aliaj tre aktivaj pacistaj esperantistoj estis Albert Škarvan, Louis Couturat, Gaston Moch, Paul Berthelot, Jean Jaurès, Édouard Vaillant, Alfred Fried, Alfred Moscheles, Josef Metzger, Hector Hodler aŭ Julia Isbrücker. Rilate al la disvastigantoj de Esperanto en pli larĝaj sektoroj de pacismo, oni povas mencii Bertha von Suttner aŭ Romain Rolland, kvankam ĉi tiuj lastaj du ne parolis ĝin flue.

La kontribuo de Esperanto estas trans la interkompreno inter ŝtatoj, kaj celas pli la  pacan kunekzistadon de la popoloj, de la homoj. Tial, internaciaj institucioj kiel UNESKO alvokis al ĝia studado kaj instruado en lernejoj kaj universitatoj. UNESKO diras en sia enkonduko, ke paco komenciĝas en la mensoj de homoj. Kaj tie ĉi estas kie agas la propono verkita de Zamenhof. Preter la oficialaj kanaloj de komunikado kaj preter abstraktaj deklaroj de internacia kunlaboro, la trafo okazas per personaj kontaktoj.

Tiel, ni povas reliefigi la fratecon inter poloj kaj judoj dum la fruaj jaroj de la historio de Esperanto, senperfortan aktivismon kontraŭ japanaj koloniigoj en Koreio kaj Tajvano en la jaroj 1920 kaj 1930 aŭ la kunekzistadon inter judoj kaj araboj en Esperanto-organizo en Palestino dum la Brita mandato. En Ruando post la genocido de la jaroj 1990 ekzistas komunumoj kie, malgraŭ ke ili parolas la saman lingvon, ĝiaj membroj kelkfoje uzas Esperanton, ĉar tio ĉi ebligas esprimi libere kaj sen neceso utiligi la diversajn formojn, kiuj la loka lingvo rezervas al ĉiuj etnaj grupoj. Ankaŭ en landoj kiel Ĉinio, kie dekoj da lingvoj kunekzistas, Esperanto funkcias en iuj sociaj grupoj kiel pontolingvo, pli efika ol aliaj lokaj lingvoj, malfacile lerneblaj kaj ligitaj al sektoro de la loĝantaro kaj al rilatoj de povo.

Alia areo, kie la rilato inter Esperantismo kaj pacismo fruktiĝas estas esperanta literaturo. Inter la plej elstaraj ekzemploj, notindas la verkoj de aŭstralia Trevor Steele kaj hungara Gyula Baghy, kune kun aliaj kiel Kiel Akvo de l'Rivero de la franca Raymond Schwartz, La Granda Kaldrono de la skota John E. Francis, Kroata milita noktlibro de la kroata Spomenka Stimec aŭ la epopeo en verso Poemo de Utnoa de la kataluna Abel Montagut. Ankaŭ menciindaj estas membiografiaj tekstoj pri spertoj de milito, kiel Maskerado de Tivadar Soros, en kiu la patro de la fama financisto George Soros klarigas siajn spertojn kaj tiujn de sia familio dum la Dua Mondmilito. Tre rekomendita legado estas ankaŭ la taglibro de la esperanstisto Petr Ginz, originale skribita en la ĉeĥa kaj memorigante al la fama taglibro de Anne Frank.

Nuntempe, en la konverĝo de malsamaj agendoj de sociaj movadoj, la pioniroj de Esperanto devus esti rekonitaj en la esenco de alimondisma neperforto promociita de aktivistoj por internacia solidareco. Se oni konsideras la problemon de la foresto de monda helpa lingvo kune kun aliaj sociaj aferoj, oni konkludas, ke la sorto de Esperanto estas ligita al la starigo de pli paca kaj justa internacia ordo. Mallonge, oni povas diskuti pri la farebleco de la lingva propono, sed la kontribuo de Esperanto al la teorio de neperforto estas nedubebla.

Javier Alcalde

Javier Alcalde estas doktoro en politika scienco de la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco. Nuntempe esploristo pri temoj de malarmado kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto por Paco en Barcelono. La artikolo origine aperis en Global Education Magazine kaj legeblas ĉi tie. La tuta numero legeblas kaj elŝuteblas ĉi tie.

 

Literaturo:

  • Alcalde, Javier (2013) “Pacifism”. En David A. Snow, Donatella Della Porta, Bert Klandermans, Doug McAdam (eds.) The Wiley-Blackwell Encyclopedia of Social and Political Movements. Blackwell Encyclopedias in Social Sciences.
  • Alòs, Hèctor (2012) “Els esperantistes catalans. Un col.lectiu pacifista en un món global”. ICIP Working Papers 2012/03. Barcelona: Institut Català Internacional per la Pau. Disponible en la kataluna kaj en la angla.
  • Del Barrio, Toño kaj Ulrich Lins (2010) “La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito”. En Hèctor Alòs kaj Francesc Poblet (eds.) Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Barcelono: Kataluna Esperanto-Asocio. http://www.nodo50.org/esperanto/artik68.htm
  • Lins, Ulrich (2000) "The work of the Universal Esperanto Association for a more peaceful world". Esperanto Documents 45 A. Rotterdam: UEA. Disponebla angle kaj esperante.
  • Lins, Ulrich (1990) La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ esperanto. Dua Eldono. Mosva: Progreso.
  • Sikosek, Marcus Ziko (2003) Esperanto sen mitoj. Dua Eldono. Flandra Esperanto-Ligo.
Kategorien: Esperantujo

TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto

Libera Folio - So, 2013-01-27 20:15

La ekonomiaj problemoj de TEJO iĝis evidentaj en decembro, kiam la estraro de la asocio kunsidis en Roterdamo kaj ĉefe pritraktis la krizon kaŭzitan de la nuligo de administraj EU-subvencioj, celitaj por junularaj asocioj. La Eŭropa Komisiono nun konstatis, ke TEJO ne plu rajtas ricevi tiujn subvenciojn, ĉar ĝi ne estas sendependa, nurjunulara asocio, sed sekcio de la plenkreska UEA.

La EU-instancoj ŝajne ne intencas peti repagon de jam transdonitaj subvencioj, sed ĉar novaj elpagoj post la decido evidente jam ne okazos, la pasinta jaro finiĝis kun minuso de 6.000 eŭroj.

Eĉ pli malbone statas la aferoj en la nova jaro. La buĝeto de TEJO por la jaro 2013 antaŭvidas elspezojn de proksimume 34.000 eŭroj kaj enspezojn de proksimume 5.000 eŭroj. La diferenco, 29.000 eŭroj, estos prenita el la rezerva kapitalo de TEJO.

Ĉar TEJO estas parto de UEA, la suma havaĵo de TEJO legeblas en la bilanco de UEA, sub la iom enigma titolo "fondaĵo junularo". La lasta konsultebla bilanco de UEA estas tiu por la jaro 2011, aperinta en la junia revuo Esperanto pasintjare. Laŭ ĝi, la kapitalo de TEJO estis 157.077 eŭroj.

Se kompari la ciferojn, oni povas konstati, ke dum la lastaj jaroj la monrezervo de TEJO daŭre kreskis, de 110.673 eŭroj en la jaro 2008 ĝis 147.911 eŭroj en la jaro 2010. Laŭ la kasisto de TEJO, Nico Huurman, tiu kresko grandparte ŝuldiĝas ĝuste al la EU-subvencioj, kiujn TEJO nun ne povas ricevi.

Nico Huurman: — Dum la antaŭaj kelkaj jaroj, TEJO ricevis sufiĉe grandan subvencion de la Eŭropa Komisiono (programo Junularo en Agado) kaj aldone iom malpli grandan de la Eŭropa Junulara Fonduso. La laboro de la antaŭa kasisto, Sergeo, certigis ke dum la jaroj kun la subvencioj restis iom da mono por la rezervoj de TEJO (la mono kiu restis ne estis mono "el la subvencioj", tio estas kontraŭ la reguloj, sed la mono el niaj aliaj enspezoj).

Libera Folio: Unu grava prioritato de TEJO dum 2013 temas pri eldono de papera versio de Pasporta Servo. Estas buĝetitaj 2.000 eŭroj por presado kaj dissendado, do oni ja supozas ke la papera versio aperos ĉi-jare. Sed neniom estas buĝetita por prilaborado de la datenaro kaj retejo. Ĉu do oni daŭre supozas, ke troviĝos volontulaj fortoj por tiuj taskoj? Kiel progresas la serĉoj pri taŭgaj volontuloj?

Nico Huurman: — Fakte mi forgesis meti la sumon pri kiu decidis la komitato en majo 2012. Ĝi aprobis elspezi inter 500 kaj 1.000 eŭroj por prilaborado de la reta datenbazo kaj funkciigo de la retpaĝo. Mi korektos tion en la voĉdonota versio de la buĝeto. Por havi la laborfortojn por tiu laboro, ni klopodas aranĝi plentempan EVS-volontulon por PS. La akreditiĝpetojn por EVS ankaŭ verkis nia oficisto Manuela dum la antaŭaj monatoj.

Se TEJO ne plu ricevos EU-subvenciojn, la asocio devos rapide repensi siajn elspezojn, ĉar se la elspezoj restos sur la nuna nivelo, la tuta financa rezervo estos formanĝita dum kvin jaroj, kaj poste restos nur truo en la poŝo. Unu el la plej grandaj elspezoj de TEJO estas la salajro de la oficisto, kiu laŭplane okupiĝu pri trovado de novaj subvencioj.

Tamen tiu laboro ne estis plene sukcesa: post kiam TEJO aldone al la kutima volontulo ekhavis propran oficiston, ne nur ne aperis novaj subvencioj, sed eĉ malaperis la malnovaj.

Libera Folio: Ĉu do vere estas pravigite elspezi tiom da mono (10.600 eŭrojn jare) el jam grave deficita buĝeto por oficisto?

Nico Huurman: — Tio estas prava demando. En 2012 multe de la labortempo de la oficisto estis forsuĉita pro la komplika komunikado pri la antaŭaj subvencioj. Pro tiu laboro ni evitis la kazon ke ni devus repagi la subvencion por 2010 kaj la unuan parton pri 2011 kaj ni tamen ricevos la duan parton de la subvencio por 2011. La labortempo de la oficisto ankaŭ estis forsuĉita pro nestabila situacio de nia volontulo dum fino de 2011 kaj komenco de 2012. Nun ni havas jam stabilan kaj bone laborantan volontulon, do restas pli da tempo por la ĉefa tasko de la oficisto. Se dum 2013 la situacio rilate al subvenciaj enspezoj ne pliboniĝos kaj ni ekantaŭvidas saman deficiton por 2014, ni devos rekonsideri la valoron de elspezoj de duontempe dungita oficisto.
Kategorien: Esperantujo

Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn

Libera Folio - Di, 2013-01-22 01:55

Jam de pluraj jaroj la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko kontinue skanas kaj enretigas malnovajn Esperanto-gazetojn por faciligi la aliron al tiuj historiaj fontoj. Sekve jam 25 diversaj gazetoj estas senpage legeblaj pere de la retejo de Esperanto-muzeo. Oni ne devas ie registriĝi, sed nur alklaki la ligilon de la dezirata gazeto kaj tuj oni povas foliumi kaj legi ĝin.

La plej malnova gazeto estas la unua numero de „La Esperantisto” el la jaro 1889, la plej nova gazeto estas la sesa numero de "Esperanto. Internacia Revuo eldonata de Universala Esperanto-Asocio" el la jaro 1946.

En 2013 sep pliaj gazetoj estis aldonitaj:

- L’ Amerika Esperantisto (1906-1931)
- Kataluna Esperantisto (1910-1936)
- La Revuo Orienta (1920-1940)
- La langue auxiliaire (1898-1914)
- International language (1924-1931)
- Belga Esperantisto (1908-1940)
- Verda Mondo (1925-1935)

La tuta listo de la skanitaj gazetoj estas rigardebla, kiam oni alklakas la ligilon "skanitaj revuoj" (aŭ "Gescannte Zeitschriften online" aŭ "Scanned Esperanto-journals") en la retejo de la Esperanto-muzeo. Pli rapida eblo atingi la liston estas ĉe: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

Indas regule viziti la liston, ĉar daŭre aldoniĝas novaj skanitaj gazetoj!

Mag. Bernhard Tuider

Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, IEMW
Palais Mollard, Herrengasse 9, AT-1010 Wien, Aŭstrio
Tel.: (+43 1) 534 10-730
Retpoŝto: bernhard.tuider@onb.ac.at
Retejo: http://www.onb.ac.at


________________________________________________________________________________ 
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info

Kategorien: Esperantujo

Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon

Libera Folio - Sa, 2013-01-19 22:00
Karaj legantoj! Per tiu-ĉi mesaĝo, ni deziras informi vin pri tio, ke ĉe Mongola Esperanto-Societo ekfunkcias Komerca Servo kunlabore kun kelkaj mongolaj kompanioj kaj kolegioj, por plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en praktiko de komerca kampo por ke ni montru ke Esperanto estas utila je komerco, turismo ktp.

La respondeculoj de la Komerca Servo jam kontaktas kaj kune esploras kun la kompanioj kaj kolegioj pri ebleco de kunlaborado.

Tial, ni petas vin kaj alvokas, kunlabori kun ni en la komerca kampo.

Kiaj kunlaboroj interesus vin kun mongolaj kompanioj? Ekz. ni povus peri eksportadon lanugajn (cashmere) produktaĵojn, vestaĵojn ktp. Kiel ekzemplo, ni prezentas al vi retejojn de niaj interkonsentitaj firmaoj de lanugaj produktaĵoj: www.gobi.mn kaj www.goyo.mn .

De nia flanko proponotaj kunlaboroj (komerca perado) povus esti:
1. perado de eksportoj el Mongolio;
2. perado de importoj el eksterlandoj;
3. turismo;
4. edukada perado (ĉar mongolaj junuloj multe ŝatas aliĝi al fremdaj universitatoj aŭ lernejoj);
5. kultura interŝanĝo (ekz. folklora ensemblo, arta ekspozicio, moda prezentaĵo ktp)
6. organizi komercajn konferencojn kunlabore kun partneraj organizoj, ktp."

Nu, bv. sendu viajn mesaghojn, proponojn kaj demandojn, mi certe vigle respondos al vi. En lastaj jaroj mongola ekonomio draste kaj rapide progresas kaj antauvide tiu prosperiĝo longe daŭros. Danke al grandiĝo kaj fortiĝo de mongolia ekonomio realiĝas multe da industriaj kaj infrastrukturaj projektoj enlandaj kaj internaciaj.

Nia Servo jam ekis kunlaboradon kun Esperanto-Asocioj en Xi'an, Jinchuan kaj Interna Mongolio en la kampo de komerco kaj turismo. Ankaŭ vin ni invitas kunlabori!

Kun amikaj salutoj,

s-ino Dorj Gandolgor,
plenuma direktoro de KoSeMo - Komerca Servo Mongolia
komercaservomongolia@yahoo.com
http://72.41.205.72/eo/

-----
laŭ "Komerco", la retlisto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe http://groups.google.com/group/komerco/


________________________________________________________________________________ 
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info
Kategorien: Esperantujo

Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli

Libera Folio - Sa, 2013-01-19 17:40

Somera Esperanto-Studado (SES) estas populara, ĉefe junulara aranĝo, organizata en Slovakio de E@I ("Edukado en interreto") ĉiusomere ekde 2008. Grava partnero de la aranĝo estas Lernu.net. Pasintjare SES havis 250 partoprenantojn el 23 landoj.

Ĉi-jare la organizantoj enkondukis novaĵon en la kotiz-kategorioj. Viandomanĝantoj devos pagi pli, sed ne pro pli altaj kostoj de viandaj manĝaĵoj. La teamo de SES anstataŭe klarigas, ke viandomanĝantoj pagu "kruel-imposton" pro sia decido kaŭzi mortigadon de bestoj. Jen la preciza formulo el la retejo de SES:

Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES oni krompagas 1 EUR/tage – sume 8 EUR por la tuta aranĝo. Tiu kolektita mono estos uzita por: eldono de kuirlibro kun veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto, kreo de la retejo kun veganaj kaj vegetaraj receptoj, donaco por TEVA, donaco por besto-protekta organizo en Slovakio (Sloboda zvierat). (Pri detala divido de la mono ni informos dum SES kaj en ĝia retejo.) Koran dankon pro via komprenemo. Certe ni ĝojos, se vi elektos malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado.

Libera Folio turnis sin al la organizantoj por ekscii, kial oni decidis enkonduki tian ideologie bazitan krompagon, kaj ĉu estas oficiala starpunkto de la SES-organizantoj, ke viandomanĝantoj estas kruelaj. Respondis Katarína Nosková, unu el la anoj de la organiza teamo:

— Verdire, mi atendis eĥojn pri la "kruel-imposto", via reago estas la unua. Pri la kruel-imposto plej bone povas respondi al vi Petro Baláž kiel ĉeforganizanto de SES, sed mi ne scias kiam li estos rete atingebla. Mi persone estas viandmanĝanto, sed mi plene respektas la argumentojn - mi nomus ilin ne "ideologiaj", sed prefere "etikaj". Manĝi malpli da viando mi strebas ekde longe, kaj tio ĉi almenaŭ pli multe motivigos min. Sed tio estas nur mia persona opinio.

Malfrue sabate, jam post la apero de ĉi tiu artikolo, ni ricevis ankaŭ la respondojn de Peter Baláž al niaj demandoj.

Libera Folio: Kial oni decidis enkonduki tian krompagon, kiu ne baziĝas sur la kosto de viando, sed ideologiaj argumentoj?

Peter Baláž: Unue - kiel jam menciis Katka - ne temas pri ideologiaj argumentoj, sed pri etikaj. Jes ja estas neetike kaj kruele mortigadi (aŭ kaŭzi mortigadon) nur por plenigi sian stomakon. Kelkaj certe ne ŝatas tian opinion, sed tio ne signifas, ke ne estas tiel.

— Mi venis kun tiu ideo de la krompago por SES. Dum JES mi ĝin prezentis al aliaj teamanoj kaj ne estis kontraŭstaro, male, pluraj subtenis ĝin. Kaj tian ideon mi havis jam pli longe en la kapo - ni konscias pri ĝia provoka nomo kaj volas ĝin provi kaj vidi reagojn de la ĝenerala publiko kaj venontojn. Kaj la ĵusa bruo, "skandalo" ĉirkaŭ la tuto parte konfirmas, ke multaj ne volas vidi konsekvencojn de siaj agoj - aŭ ili minimume ne ŝatas, se oni priskribas ilin laŭ la realo.

— Mi fakte unue vegetaraniĝis, mallonge poste ankaŭ iĝis Esperantisto. Kaj estas por mi daŭre iom strange, ke multaj Esperantistoj ne vidas la paralelon en tiuj ĉi du alternativoj (verda lingvo - verda manĝo). Ili ambaŭ celas pacigi, harmoniigi kaj plibonigi la mondon.

Libera Folio: Ĉu do estas la ofiala starpunkto de la SES-teamo, ke viandomanĝantoj agas kruele?

— Ĉu tiun ĉi demandon vi starigas serioze? Ĉar ĝi sonas por mi eĉ apenaŭ kredebla. Ĉu laŭ vi ne estas kruele kaŭzi (sen reala serioza kialo) morton de iu (ajn)? Do ne estas starpunkto de SES-teamo ke viandmanĝantoj agas kruele - tio estas simple vero! Kial kelkaj homoj ne volas akcepti sekvojn, konsekvencojn de siaj decidoj?

— Cetere, dum SES ni planas ankaŭ kelkajn programerojn rilatajn al la temo de diversaj vivmanieroj kaj manĝkutimoj. Ekz. ekspozicion de bildoj, ilustraĵoj, informoj pri la temo de veganismo, vegetaranismo kaj krueleco de la nuna sistemo de besto-bredado kaj de la industrio de la viando-produktado. Sed ni same planas ankaŭ ekspozicion pri la temo de la nuna ekonomia krizo (kaj ĝiaj kaŭzoj), diskutojn sociopolitikajn, ekologiajn, lingvistikajn kaj tiel plu - do temoj, kiuj laŭ ni interesas homojn en la nuna tempo kaj mondo.

La anonco pri "kruel-imposto" jam vekis viglan diskuton en reta forumo de Lernu.net sub la titolo "Kiu impostas konvinkojn?"

Unu diskutanto el Rusio anoncis, ke proteste kontraŭ la ideologia imposto li decidis ne partopreni la ĉi-jaran aranĝon, dum hispana diskutanto sub la pseŭdonimo Novatago skribis, ke li pro la sama kialo rifuzas traduki al la hispana materialojn de SES.

— Mi ja scias ke mia decido ne estos problemo, ĉar verŝajne aliulo tradukos tion, sed mi bezonas esprimi mian malkontenton. Se iu volas fari retejon kaj libron pri vegetaraj kuiraferoj, tiu ĝentile petu monon, sed ne sentu sin kun rajto por postuli monon de tiuj, kiuj laŭ vegetaranoj estas malmoralaj, skribas Novatago.

Franca forumano sub la plumnomo Tjeri aldonas:

— Ili estas profunde stultaj aŭ trovis ruzan rimedon por haltigi la kreskadon de partoprenantoj al SES.

Konsentas ankaŭ forumano Miĥil el Nederlando:

— Jes, nomi grandan parton de oniaj partoprenuntoj "kruelaj" ne ŝajnas al mi bona ideo, kaj vere ne aspektas simpatie.

Neniu en la forumo de Lernu.net ĝis nun trovis la ideon pri "kruel-imposto" subteninda. Kritikas ĝin ankaŭ forumano Vito, mem vegetarano:

— Mi malaprobas tiun strangan trudon kiu ŝajnas celi punadon de viandomanĝantoj, kiujn oni etikedas krueluloj kaj al kiuj oni pagigas monon por vegetarisma propagando. Tio ŝajnas al mi aparte tordita funkciado kaj tre malpedagogia kaj misefika sinteno, kiel pruvas la prave indignaj reagoj ĉi forume. Pli kohere ŝajnus al mi proponi (se la organizantoj estas aktivaj vegetaranoj) unusolan menuon, kiu ne enhavas viandon, kaj viandemuloj sin provizu per karnaĵoj memstare sed libere, se ili tion volas.

Piednoto: La respondoj de Peter Baláž estis aldonitaj al la teksto de la artikolo la 20-an de januaro je 8.00 laŭ la mezeŭropa horo.

Kategorien: Esperantujo

Demisiis la prezidanto de ILEI

Libera Folio - Mi, 2013-01-16 18:55

Nova estraro de ILEI estis elektita en somero de 2012 por tri-jara periodo, la sekva planata konferenco okazos en julio 2013, en Herzberg, Germanio.

Fragmentoj kaj eltiraĵoj el la cirkulero:

Via nuna prezidanto forlasos sian postenon en la 31-a de marto, 2013. .... Motivoj por tiu decido, krom la ĝenerale troa pezo de la tasko, estas:

– Savi nian kvardekjariĝantan revuon Juna amiko de pereo ....
– Revivigi la verkadon por kurso e125 – eĉ ne unu frazo estis aldonebla inter decembro 2011 kaj januaro 2012 ....
– Partopreni en la detaligo de la Strategia Vizio ĉe UEA....

Mi jam plurfoje kaj emfaze klare anoncadis, ke redaktado de la tuta Juna Amiko kaj prezidado de ILEI estas plene malkombineblaj taskoj. Senrezulte. Do, mia nuna decido ne devas veni kiel granda surprizo. .... Se la elekto-komisiono opinias tion konvena, mi pretas resti estrarano ĝis almenaŭ la sekva konferenco, sed kun respondeco nur pri Juna Amiko kaj Kurso e125. ....

Kun bedaŭro, sed tamen...

Stefan MacGill

------
La plena teksto de la mesaĝo estas legebla en la ret-listo "e-ins" ĉe yahoogroups

Szilvási László

Kategorien: Esperantujo

Trompistoj manipulis retejon de Vinilkosmo

Libera Folio - Mo, 2013-01-14 20:50

Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de muziko en Esperanto, en septembro 2011 estis trafita de granda incendio, kiu detruis grandan parton de la sondiska stoko, kaj la sonsistemon uzatan por la registrado. Nun Vinilkosmon trafis nova malagrablaĵo, ĉi-foje ne fizika sed reta. Tuŝita estis la retejo vinilkosmo-mp3.com, kie oni povas aĉeti kaj elŝuti Esperanto-muzikon en mp3-formo.

La sistemo PayPal, per kiu oni pagas la aĉetojn, estas tre fidinda, sed trompistoj, uzante ian mankon en la protekto de la retejo, sukcesis manipuli la kodon en la retpaĝo, kaj tiel enmeti en ĉiu paĝo de vendata muzikalbumo butonon por pagi monon rekte al banka konto kies posedanto ĝis nun restas nekonata. La trompo tamen estis rapide malkovrita, la retejo estis portempe malŝaltita, kaj en lundo teknikisto traesploris la tutan retejon por vidi, ĉu krom la pago-butonoj iuj aliaj malicaj koderoj estis enmetitaj.

Laŭ Floréal Martorell, la ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, ankoraŭ tro fruas por certe diri, ĉu iu efektive estis trompita de la falsaj pagobutonoj, sed li esperas ke ne, ĉar la aliro al la retejo estis blokita tuj, kiam venis indikoj pri ĝia kompromitiĝo.

— Laŭ mia kompreno povas esti ke la poŝtbanko konstatis la trompon kaj denuncis tion al la servila firmao. Tial povas esti ke iu iĝis viktimo. Mi tion scios certe baldaŭ, ĉar ni devos verŝajne respondi al enketo de la servila firmao kaj de la poŝtbanko. Mi esperas ke se estis iu viktimo, ne temas pri granda sumo. Laŭ la leĝo la posedanto de la retejo respondecas pri la enhavo, kaj do Vinilkosmo jure kulpas kaj devos repagi la sumon ŝtelitan kaj eble eĉ monpunon.

La retejo de Vinilkosmo uzas php-kodon, kiu havas kelkajn konatajn truojn. Evidente la protektiloj instalitaj de Vinilkosmo ne estis sufiĉaj por ŝirmi la kodon kontraŭ persistaj atakoj.

— Ni jam havis sekurigan sistemon, sed la pirato sukcesis transpasi ĝin. Tial la teknikisto devos aldoni pliajn sekurigajn barilojn, por ke ĉiuj povu senriske akiri esperanto-muzikon. Alia problemo estas ke la servilo ankaŭ fakturas al ni la procedurojn por fermi la elŝutejon en kazo de atako kaj remalfermo de ĝi kiam ĝi estas riparita. Kaj se tio okazas ofte, nia retejo povas esti taksata kiel facile piratebla kaj tiel ne plu esti elektita por indeksado de la serĉiloj kiel Google kaj aliaj. Tio estus vere malbonega por ni. Sed ni faros ĉion teknike eblan, ke tio ne okazu. Tiu ĉi estis la unua atako de tiu tipo de pirata "kaptado".

Libera Folio: Kiel cetere statas la aferoj de Vinilkosmo? Ĉu la incendio grave influis la financojn kaj la funkciadon?

— Nu, 2012 estis tre malbona jaro, kaj ni neniam havis tiom malbonajn rezultojn. Laŭ mi pro tio ege kulpas la kriza situacio en Eŭropo. Kompreneble la incendio influis, ĉar ni perdis multan materialon, kaj la asekurkompanio pagis al ni nur la duonon de la valoro perdita. Same pri la ejo, kiu estas rekonstruata. La asekurkompanio daŭre ŝuldas al ni 3.000 eŭrojn, kaj jam de pluraj monatoj ni atendas tiun pagon.

— Feliĉe tamen estis pozitivaj agoj, esperantistoj tre bone reagis kaj subtenis nin aĉetante savitajn diskojn, kaj ni sukcesis kolekti iom pli ol 3.000 eŭrojn dank' al tiu subteno. Ankaŭ estis tre bona surprizo kaj helpo kiam mi ricevis la premion de FAME-fondaĵo.

— Komprenble ĉio tio helpis por lanĉi la promeskampanjon de Vinilkosmo kaj jam prepari kaj eldoni la unuajn albumojn lanĉitajn kadre de tiu kampanjo. La celo estas havi sufiĉe da subteno por eldoni la planitajn diskojn ĝis 2015. Sed estas stulte elspezi monon rezervitan al produktado de novaj albumoj de artistoj por ripari damaĝojn kaŭzitajn de piratoj. Se tiaj atakoj oftos, tio krome endanĝerigos nian tutan laboron.

Libera Folio: Kiaj estas viaj proksimaj planoj?

— La venontaj albumoj planitaj por 2013 estas la 3a albumo de La Perdita Generacio el Svedio, la unua plena regea albumo de Jonny M el Germanio, kaj ni planas registri la duan albumon de la kuba bando Amindaj.

— Cetere daŭre eblas tute sekure mendi fizikajn KD-albumojn ĉe Vinilkosmo.com, kaj ankaŭ elŝuti ĉe cd1d, kvankam tie mankas Esperanta interfaco.

Dum la pasinta semajnfino krom la retejo de Vinilkosmo estis atakita ankaŭ la portalo Esperanto.com, prizorgata de Dima Ŝevĉenko. Tie la atakanto sukcesis sendi maŝintradukitajn, esperantlingvajn spamajn mesaĝojn al proksimume 150 uzantoj, antaŭ ol la atako estis blokita per forigo de la spamanta konto. Ĉe Vinilkosmo spamoatakoj en 2011 finfine kondukis al tio, ke la diskutforumo estis tute fermita.

Laŭ Floreal Martorell, pri la oftiĝo de la atakoj kontraŭ Esperantaj retejoj parte kulpas la apero de la Google-tradukilo, kiu helpas al neesperantistoj ne nur traduki siajn rubomesaĝojn, sed ankaŭ navigi en esperantlingvaj retejoj.

— Tio ja antaŭe estis maloftega, ĉar ne ekzistis la traduka eblo pere de Google… Nu, ĉu Esperanto estos viktimo de sia propra sukceso? Se ni povas paroli entute pri sukceso?
Kategorien: Esperantujo

Internacia Festivalo pluvivos

Libera Folio - So, 2013-01-13 15:45

La unua Internacia Festivalo okazis jam en la jaro 1979 en la kastelo Schwanberg en Bavario, tiam lige kun la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Ekde 1987 la aranĝo okazis memstare, ĉiujare ĉirkaŭ la jarŝanĝo, kaj kutime allogis iom pli aĝajn partoprenantojn ol la pli junulara alternativo JES (Junulara Esperanto-Semajno).

La multjara organizanto, Hans-Dieter Platz, en la 1970-aj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo. Fine de la jardeko li ekhavis la ideon pri Internacia Festivalo, jarfina aranĝo por la "meza generacio" de esperantistoj, kiuj jam ne sentas sin hejme en pure junularaj festivaloj.

De tiam aldoniĝis tri jardekoj al la aĝo de multaj regulaj IF-partoprenantoj, kaj ankaŭ al lia propra aĝo, kaj jam antaŭ iom da tempo li diskonigis, ke la trideka, jubilea IF jarŝanĝe 2013-14 iĝos ankaŭ adiaŭa. Tamen por la plej multaj el la ĉeestantoj de la ĵusa 29-a IF la informo, kiun li anoncis dum la aranĝo, estis novaĵo. La anonco iĝis la ĉefa diskuttemo de la partoprenantoj, kaj multaj malkontentis pri la proksimiĝanta fino de la ŝatata jarfina renkontiĝo.

Tamen kelkaj oftaj gastoj ne nur plendis, sed decidis ion fari pri la afero, kaj jam ŝajnas, ke nova organiza teamo komencas formiĝi.

— Baza fakto estas, ke en la ĵusa 29-a Internacia Festivalo Hans-Dieter Platz anoncis la sekvan 30-an kiel "jubilean kaj adiaŭan". Tio evidente signifas, ke li ne plu organizos IFon post la 30-a, sed 'adiaŭa' ne necese signifas "lasta". Efektive diversaj partoprenontoj volas, ke daŭru la tradicio pri IF, kaj jam komenciĝis diskutoj kaj cerbumoj pri la plej bona maniero tion realigi, rakontas Brian Moon, unu el la regulaj partoprenantoj de la aranĝo.

Libera Folio: Ĉu jam eblas diri, kiuj kunaktivos por organizi la sekvan, 31-an Internacian Festivalon?

— Ne, ĉar nur komenciĝas diskutoj kaj esploroj, kaj tiuj kiuj nun ekdiskutas ne estas nepre tiuj, kiuj praktike faros tion. Eblas ĉiuokaze diri, ke ekzistas firma intenco ĝin okazigi, kaj la rondo de personoj kun tiu intenco estas sufiĉe vasta por krei kvazaŭan certecon pri la rezulto. Kaj feliĉe oni havas iom da tempo por tiaj antaŭpreparaj diskutoj.

Internacia Festivalo estas unu el la tri ĉefaj jarŝanĝaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo. Dua estas Junulara Esperanto-Semajno (JES), kiu estas kuniĝo de la legenda Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, kaj de la Ago-Semajno kiun dum multaj jaroj aranĝadis Pola Esperanto-Junularo. La tria granda evento estas Novjara Renkontiĝo (NR), kiu kutime okazas ie en okcidenta Germanio, por ke ĝi estu facile atingebla de Nederlando, Belgio kaj Francio.

Novjaran Renkontiĝon organizas la germana asocio EsperantoLand, kies gvidanto estas Lu Wunsch-Rolshoven. Laŭ li la tri aranĝoj bone kompletigas unu la alian, kaj li ĝojas aŭdi, ke ankaŭ Internacia Festivalo ŝajne plu okazados:

— Ŝajne aktuale estas iom maltro da jarfinaj aranĝoj en Eŭropo. La domoj de NR kaj de JES estis preskaŭ plene uzataj. Kaj se oni rerigardas al la tempo, kiam ekzistis ankoraŭ la du aranĝoj IS kaj AS, oni konstatas, ke tiam partoprenis proksimume cent homoj pli en novjaraj aranĝoj ol nun en JES. Tiu cento da homoj iusence estas malaperigita el jarfinaj aranĝoj per la kunigo de IS kaj AS.

Libera Folio: Vi do ne vidas la alternativajn aranĝojn kiel danĝerajn konkurantojn de via Novjara Renkontiĝo?

— Estas bele, kiam homoj en Esperantujo kune festas la novan jaron. Kutime la aldono de nova aranĝo iom forprenas de la jam ekzistantaj aranĝoj - sed sume la nombro de kunvenantoj iom kreskas. Kaj estas pli da homoj en jarfinaj renkontiĝoj nun ol en 1990. Dum la lastaj jaroj aldoniĝis pli malgrandaj aranĝoj en Grésillon kaj en Herzberg, kiuj kunigas ŝajne ĉefe la amikojn de tiuj domoj el la koncernaj regionoj. Resume oni verŝajne povas diri, ke multaj homoj ŝatas pasigi la jarfinan tempon kun siaj amikoj kaj konatoj - kaj tial estas tute bone, ke ekzistas la nuna varia oferto.

Kategorien: Esperantujo

Reta Vortaro por la poŝo

Libera Folio - Fr, 2013-01-11 08:20

Libera Folio: PReVo estas Android-programo, kiu instalas Retan Vortaron en poŝtelefonon aŭ tabul-komputilon. Kian avantaĝon ĝi havas kompare al krozila aliro al Reta Vortaro? Kaj kian avantaĝon ĝi havas kompare al instalo de Reta Vortaro en ekzistanta vortara programo, ekzemple ColorDict?

Neil Roberts: — La ĉefa avantaĝo kompare kun la uzo de normala krozilo estas ke oni ne bezonas retkonekton. Laŭ mi tio estas sufiĉe grava, ĉar ekzemple dum oni vojaĝas eksterlande ofte oni ne povas senpage uzi la interreton. Krome ĝi estas pli rapida, ĉar la datumoj estas jam en la telefono.

— Mi ne provis ColorDict, sed mi povas kompari ĝin kun GoldenDict. PReVo estas pli facile instalebla, ĉar oni devas klaki nur unu butonon ĉe la vendejo Google Play. Ne necesas poste mem konverti la datumojn kaj kopii ilin en la telefonon. La interfaco de PReVo estas kreita specife por la datumoj de ReVo, do ekzemple la indeksoj por la multaj lingvoj estas kerna parto. Ankaŭ funkcias la ligiloj inter la artikoloj, kaj oni povas tajpi esperantajn literojn uzante la x-sistemon.

La nuna versio havas la numeron 0.4. Kiaj plibonigoj atendeblas en la sekva versio? Ĉu oni estonte evitos la neceson ĉiufoje elekti la preferatan lingvon, kiam oni ŝaltas la programon?

— Mi ricevis kelkajn petojn por novaj trajtoj, kaj kvankam mi ne havas multege da tempo por labori pri la projekto, mi intencas fari ilin laŭŝtupe. La ĉefa sekva celo estas havigi agordon por kaŝi la tradukojn de kelkaj lingvoj. Ekzemple, ne tiom interesas min la tradukoj al Interlingvao. Kaj jes, estus bone se ĝi komence montrus la serĉpaĝon por la plej uzata lingvo anstataŭ ĉiam devigi elekti lingvon.

Kial vi decidis fari la programon?

— Mi ankoraŭ lernas Esperanton (kiel ĉiu esperantisto), kaj mi ofte troviĝas en konversacio kaj ne scias la ĝustan vorton. Mi kredas ke la plej efika maniero por lerni novajn vortojn estas enkapigi ilin tuj, ĉar tiel oni povas memori ilin kun la kunteksto. Estas malfacile ĉiam porti vortaron, sed mi jam ĉiam portas mian telefonon. Tial PReVo solvas problemon almenaŭ por mi, kaj jam farinte la laboron mi pensis ke eble ĝi ankaŭ povos helpi aliajn homojn kun la sama problemo.

Kiomfoje ĝi jam estis elŝutita?

— Aktuale estas 218 uzantoj. Mi scias ke la merkato por esperantaj programoj por Android estas pli granda ol tio, ĉar la "Esperanta murpapero" havas almenaŭ 500 uzantojn kaj la aŭskultilo por Muzaiko havas 1.000. Kvankam la programo estas senpaga kaj mi ne ricevos monon per pli da uzantoj, tamen oni volas kreskigi tiun nombron simple pro persona fiero pri la laboro.

Ĉu la vortara datumbazo en la programo estos regule ĝisdatigata, same kiel ReVo en la reto?

— La datumbazo estas ĝisdatigata kun la novaj versioj de la programo. Tiel, se oni instalas ĝin per Google Play, la vortoj estos aŭtomate ĝisdatigitaj. Mi intencas krei novan version almenaŭ ĉiun duan monaton por havigi la freŝan datumbazon eĉ se mi ne tiom ofte ŝanĝas la programon mem.

Ĉu antaŭvideblas versio por iPhone?

— Mi mem ne havas sperton krei programojn por iPhone, kaj laŭ mia kompreno oni devas pagi multe jam nur por havi la ilojn por tia programado. Tial ĝi ne tiom interesas min. Tamen la fontokodo de PReVo estas libere havebla, do iu ajn rajtas krei tion uzante mian verkon kiel bazon se oni volas. Mi bonvenigus kaj volonte helpus tiun laboron.
Kategorien: Esperantujo

Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?

Libera Folio - Do, 2013-01-10 07:40

Ronny Patz estas politika sciencisto, verkanta sian doktoran disertaĵon ĉe la Universitato de Potsdam. Li ankaŭ laboras en Bruselo ĉe la EU-oficejo de la kontraŭkoruptada organizaĵo Transparency International, kaj estas unu el la redaktoroj de la blogportalo Blogginportal.eu.

En sia unua blogaĵo de la jaro 2013 li daŭrigis diskuton komencitan de alia bloganto pri la problemoj kiujn kaŭzas la uzo de la angla kiel la ĉefa komuna lingvo en la blogado pri aferoj rilataj al Eŭropa Unio. La problemo laŭ li temas ne nur pri tio, ke alilingvaj blogantoj restas fermitaj en siaj naciaj spacoj, sed ankaŭ pri tio, ke en la anglalingva blogosfero tro superregas diskutoj specifaj al anglalingvaj landoj - kiam temas pri EU, ĉefe tiuj pri Britio.

— La angla kiel komuna lingvo estas malbona. Se ni sukcesus silentigi la ripetiĝantajn pribritiajn debatojn, la angla estus bonega ilo por pli tuteŭropaj debatoj. Sed dum ni ne povas silentigi la britan debaton, ni estas kondamnitaj (notu: tio estas troigo). Do, mia intenco por 2013 estas: laŭeble ignori la britajn debatojn, ne disvastigi tiutemajn blogaĵojn en Bloggingportal.eu, kaj anstataŭe ligi al aliaj debatoj.

La temon baldaŭ kaptis alia pinta bloganto, Mathew Lowry, kiu siatempe kreis la blogplatformon BlogActiv.eu, kaj kiu jam en 2009 sekvis debatojn pri la ebla uzo de Esperanto kiel komuna lingvo en EU-rondoj.

— Tiam la ĝenerala sento laŭ mia memoro estis, ke la esperantistoj havis tre bonajn argumentojn favore al Esperanto kiel potenciala komuna lingvo por la reta publika sfero de EU. La problemo estis, ke la angla kiel komuna lingvo havis, laŭ tiu trafa franca frazo ‘le mérite d’exister’ ("la meriton de ekzisto"), tiel ke Esperanto frontus malbonan cirklon kreitan de la reta efiko: "Kial mi lernu Esperanton por blogi pri Eŭropo? Neniu blogas pri Eŭropo en Esperanto, do mi havos nenion por legi. Kaj neniu kiu blogas pri Eŭropo parolas Esperanton, do ili ne povos legi miajn blogaĵojn!"

La solvo kiun Mathew Lowry nun proponas, estas ke la homoj kiuj jam scipovas Esperanton, la esperantistoj, kreu reton de esperantlingvaj blogoj pri EU-rilataj temoj, prefere almenaŭ unu blogon en ĉiu EU-lando. Tiaj blogoj laŭ li povus diskonigi la enlandajn politikajn debatojn al pli vastaj rondoj, kaj ili povus ankaŭ profiti unu de la alia, komparante paralelajn debatojn en ceteraj EU-landoj.

— Tia iniciato povus malbridi tiujn multajn debatojn, kiuj potenciale ekzistas, kiel multaj kredas, sed kiuj ne ricevas la bezonatan oksigenon, ĉar la koncernatoj ne povas aŭ ne volas blogi en la angla. Neanglalingvaj blogantoj dise en EU povus trovi pli vastajn publikojn. Metablogoj povus elfosi similecojn aŭ diferencojn inter naciaj debatoj. Vera konversacio povus esti kreita pri tio, kiel debatoj pri EU-politiko diversas dise en Eŭropo, verŝajne unuafoje.

Tia evoluo laŭ Mathew Lowry povus konduki al sciencaj esploroj, konferencoj, kaj kompreneble doni al Esperanto la atenton de la pli larĝa publiko.

En la diskuto kiu poste okazis kaj okazas en la blogo de Mathew Lowry oni atentigis, ke la kreo de tia bloga reto kun altkvalita enhavo postulus enorman kvanton da homaj rimedoj, kiujn la esperantistoj ne havas. Krome, eĉ se tia kvalita bloga reto per ia miraklo estus kreita, ĝi tamen ne allogus multan intereson, ĉar homoj simple ne pretas lerni novan lingvon por legi novajn enhavojn, skribis Rubén Fernández Asensio.

— Vidu, la katalunan parolas 10 milionoj da homoj kaj ĝi havas elstaran literaturon kun historio de preskaŭ 1.000 jaroj. Tamen la ekstera mondo apenaŭ entute rekonas tiun riĉaĵon. Mi renkontis tre malmultajn homojn kiuj lernis fremdan lingvon nur por aliri la enhavojn troveblajn en tiu lingvo. La escepto estas la angla, kiun ĉiuj studas (kaj foje eĉ lernas) pro senespera sento de devo.

Libera Folio turnis sin al Toño del Barrio, kies komentoj de antaŭ tri jaroj estis la semo, kiu nun kondukis al la propono de Mathew Lowry. Li ne opinias la ideon ege realisma.

— Fakte, eĉ la blogoj ne spertas bonan epokon nun, kiam homoj pli emas aliri sociajn retojn. Mi dubas ke la iniciato havus kontinuecon. Krome, mi supozas ke estas sensence ke blogantoj en iu lando reprezentus sian landon. Nu, mi certe esprimus miajn ideojn, ne tiujn de ĉiuj hispanianoj.

La plej riĉa el la malmultaj ekzistantaj esperantlingvaj blogoj pri EU-aferoj sendube estas tiu de Eŭropa Civitano, kies aŭtoro longe restis anonima. Li fondis la blogon antaŭ unu jaro, en januaro 2012, kaj tiam ne volis, ke lia persona fono influu la percepton pri la enhavo.

— Estas fakto, ke iom mi kaŝis min, ĉar mi ĉiam pensis, ke estas grava la informo kaj ne mia persono. Memkompreneble mia nomo ne estas sekreto: Mi estas István Juhász, 45-jara viro el Hungario. Mi laboras kiel edukanto en infanhejmo, kie ni zorgas kaj edukas mense handikapitajn infanojn, kiuj pro diversaj kialoj ne povas vivi en siaj familioj.

István Juhász opinias la ideon de Mathew Lowry principe interesa, sed ankaŭ li ne trovas ĝin tute realisma.

— Unue, la establo kaj kunordigo de tiu reto de blogoj estus granda defio, ĉar la funkciigantoj de la diversaj esperantlingvaj retejoj kutime laboras senpage kaj tiu laboro bezonas sufiĉe multe da tempo kaj energio. Laŭ mia opinio estus relative malfacile trovi tiom da aktivuloj. Due, tiu reto postulus de la cetere ne tro aktivaj legantoj esplori 27 blogojn. Aliflanke, tiu reto de blogoj havus ne nur la taskon informi la legantojn kaj helpi la diskutojn, sed ankaŭ devus aktivigi la eŭropanojn kaj inter ili la esperantistaron, veki ilian interesiĝon. Ĉar nun la malaktiveco estas la plej granda problemo.

En la blogo Eŭropa Civitano, kiun István Juhász prizorgas sola, dum la pasinta jaro aperis 251 artikoloj, kaj ĝi laŭ li ricevas proksimume 350 vizitojn dum semajno.

— Povas esti, ke multaj esperantistoj simple ne scias pri la blogo.

Libera Folio: Kiel vi diskonigas viajn novajn blogaĵojn?

— Pri la aperintaj notoj regule ricevas sciigon la retlisto de Eŭropaj Federistoj, kies membroj tre multe helpis kaj helpas min per konsiloj, rimarkoj, komentoj kaj entuziasmigo, sed ĉiam tiel, ke mi povas resti sendependa. Por iom da tempo mi sendis sciigon ankaŭ al la retlisto "Eŭropo", sed kelkaj membroj de tio, ĝentile tamen firma-voĉe komunikis, ke tiujn ili ne bezonas. Memkompreneble mi respektas la peton kaj ne sendas pliajn sciigojn. La blogo havas propran paĝon ankaŭ en Facebook, ligilon en la paĝo de Eŭropaj Federistoj kaj estis menciita en Eŭropa Bulteno (Eŭropa Esperanto Unio) kaj ja, en Libera Folio.

István Juhász supozas, ke lian blogon regule sekvas kvindeko da personoj, ĉar tiom da homoj aperas ĉiutage por legi la novan blogaĵon. Por ke la propono de Mathew Lowry havu ajnan perspektivon, necesus multoble pli granda legantaro. La demando estas, kiom da homoj efektive pretus lerni Esperanton nur por povi legi blogaĵojn pri EU-politiko - kaj kiom da esperantistoj pretus kaj kapablus blogi en maniero kiu logus publikon. La temon pripensas Harri Laine en komento al la blogaĵo de Mathew Lowry:

— Malfacilaj demandoj por maldensa diasporo de homoj, el kiuj la plej multaj tute ne interesiĝas pri eŭropa politiko, des malpli emas diskuti ĝin en neŭtrala, ĵurnalisma maniero. Ho ve. Sed ĝuste en tiu maniero aferoj naskiĝas: oni metas la akvosemon en la pumpilon, oni kreas la eksplodeman sojlan mason. Ne pensu, ke tuj ekestos kunordigita reto de blogoj. Pensu pri etaj anguloj. Pensu pri tio, kiel iuj lingvoj naskiĝis, kun nur unu aktiva parolanto. Sed ni bezonas ankaŭ talenton, ne nur entuziasmon.

Kategorien: Esperantujo

Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno

Libera Folio - Mi, 2013-01-09 19:30

Tiu ĉi renkontiĝo ne havis oficialan temon, sed okazis interesa serio de debatoj sub la titolo 'Malsamideanoj'.

La temoj tuŝis kelkajn tiklajn demandojn, kaj tial allogis multajn interesantojn. La debato pri la neŭtraleco de la movado arigis multe da homoj en la ĉambro, tiom multajn, ke estis ege malfacile por la gvidantoj certigi, ke ĉiuj havu la eblon sin esprimi. Tamen ekde la komenco evidentiĝis, ke estas preskaŭ unuanima konsento pri tio, ke esperantistoj mem nek devas nek povas esti neŭtralaj, sed la kupolaj organizoj kiel TEJO kaj UEA devas esti neŭtralaj rilate al tiuj temoj, kiuj ne rekte rilatas al Esperanto.

— La debatoj pri organizita kaj neorganizita movado kaj pri tio, kien iru JES ankaŭ montris ke estas multaj pridiskutindaĵoj en la movado. Ĝenerale ĉiuj tri debatoj estis ege interesaj, instruaj kaj ĝuindaj - mi jam antaŭĝojas la sekvontajn debatseriojn! — rakontas ĉeestinto.

Kelkaj el la partoprenantoj, specife tiuj aktivaj en TEJO, partoprenis sesion pri strategio. Michael Boris Mandirola resumas:

— Dum JES okazis serio de programeroj pri la rolo kaj la agado de TEJO kadre de la nova strategio nun elkovata de UEA. Ĝi disvolviĝis en kvar sesioj respondaj al la agadkampoj: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. La matena horo sukcesis filtri la partoprenantaron tiel, ke ĝi konsistu el malmultaj sed kvalitaj aktivuloj, plejparte junaj, kiuj debatis kaj proponis la agadojn, kiujn TEJO povos tiukadre fari.

— La diskutoj elfontigis proponojn pri agadoj kiuj, post aprobo de la komitato, eniros la laborplanon de TEJO kaj estos la junulara kontribuo al la realigo de la nova UEA-strategio.


Alia parto
de la movada programo estis trejnseminario de TEJO. TEJO uzis la ĉeestadon de multaj aktivuloj kiel ŝancon por transdoni utilajn spertojn pri organizado de Esperanto-renkontiĝo. Okazis kvin duhoraj sesioj. Pri ili rakontas Bagó Sarolta:

— Mi ekz. ĉeestis la trejnseminarion de TEJO, kaj ĉiuj fojoj estis interesaj, disdividante tre utiligeblajn sciojn kaj kapablojn. Temis pri kiel organizi sukcesan Eo-aranĝon - do mi konsilas al ĉiuj, kiuj okupiĝas pri tiaj aferoj, ne maltrafi ĝin venonte. Ankaŭ la diversaj debatoj movadaj estis vere interagaj kaj indaj. Do mia konkludo estas, ke pravas la diraĵo "Ne ĉio estas oro, kio brilas", kaj kelkfoje eĉ la malo ĝustas: eĉ programeroj eble tedŝajnaj povas esti tre interesaj.

Krome en la taga programo elstaris kurso de salt-stilzado, en kiu partoprenatoj sur altaj danĝere aspektantaj stilzoj saltis tra la salono, kaj manlaboraj metiejoj pri teksaĵpentrado kaj krei juvelojn el rubaĵoj. Anna Lobo de Carvalho rakontas:

— Al mi ja tre plaĉas memfari aferojn, kaj vidi, ke mi sukcesas fari ion bele per miaj manoj! Antaŭ JES mi nur sciis pri la kurso de trikado, kaj kiam mi tie alvenis kaj vidis, ke en la programo estas pli pri juvelarto kaj pentrado de tukoj mi tre tre kontentiĝis! Estas tiom mirinde, ke en Esperantujo oni povas senti sin akceptita, kaj fari ĉion ajn, kion oni emas, simple estante kune kaj babilante.

— Ne gravas, ĉu oni bone faris ion, simple percepti, ke personoj el aliaj landoj havas samajn interesojn, samajn dezirojn, samajn bezonojn - tio donas nekredeblan senton aparteni al mondo, ne nur al iu specifa regiono aŭ lando. Laŭ mi, la programoj por instrui manfari ion estis tute sukcesaj, kaj tio vere allogis la personojn!

La unuopajn programerojn partoprenis negrandaj grupoj, inter kvin kaj sep personoj, Anna Lobo de Carvalho rakontas.

— Tio estis perfekta por koni la aliajn, trankvile babili, ĝui la etoson per kune fari ion. Ne gravas, ĉu oni bone aŭ malbone dancas, ĉar la celo ne estas esti pli aŭ malpli bona ol la aliaj, simple la celo estas fari tiel, kiel oni estas, kaj malkovri, kiom bele estas povi esti vi mem kaj doni iom pli de vi al la aliaj!

La vespera programo estis tre densa kun kutime du koncertoj vespere. Krome ne mankis la tradiciaj interkona vespero, novjara balo kaj internacia vespero. Pri la koncertoj komentas Gunnar Fischer:

— La muzika programo de JES estis deca por malgranda kultura festivalo. Vespere kaj nokte koncertis konataj artistoj, inter ili Platano (La Pafklik'), JoMo, Jonny M, Tone, La Perdita Generacio, Gijom, Inicialoj DC kaj Kim Henriksen. 42 kaj La Kuracistoj kuniĝis al la nova rokgrupo La Okulvitroj. Eĉ la gufujo estis okupita dum horoj pro la muzikemo de la artistoj, kaj dum la lasta nokto okazis spontanea koncerto sur la koridoro. Tre konvenis, ke la sonteknikisto Riccardo Blüher surbendigis preskaŭ ĉion, tiel ebligante uzon ekzemple por Varsovia Vento.

Finfine la nokta programo vidis kelkajn novaĵojn. En la trinkejo ĉiuj trinkaĵoj estis pagendaj per steloj, buntkolora plasta mono. En la gufujo okazis pli multaj koncertoj ol antaŭe. Kelkaj ŝatis tion, aliaj plendis pri la malapero de trankvila gufujo por la unuaj du horoj de ĉiu nokto. Krome la uzo de sonsistemo por tiuj koncertoj malebligis kelkfoje okazigon de diskejo aŭ karaokeo.

Fine la kinejo enkondukis 3-dimensiajn filmojn al Esperantujo, kun ekzemple Avatar kaj Kiel malsovaĝigi vian drakon Esperante subtekstigitaj. Impona aro da kabloj, turo da seĝoj por subteni la du projekciilojn, kaj eĉ akvoŝpruciloj ebligis vivigi la filmojn pli ol antaŭe

Restas por vidi, ĉu la densa altkvalita programo sukcesos allogi pliajn ĉeestantoj al sekvaj JES-oj. Tiun ĉi Junularan Esperanto-Semajnon ĉeestis 258 homoj el 34 landoj, plejparte el Germanujo, Francujo kaj Polujo. Tiu kvanto estas ses pli ol la antaŭa JES-rekordo de la jarŝanĝo 2010-11 en Burg, Germanujo.

 

Raportis: Rogier Huurman Fotis: Ivo Miesen, Irina Gonĉarova
Kategorien: Esperantujo

Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario

Libera Folio - Di, 2013-01-08 18:30

Esperanto rapide mortus sen reklamo! En la hodiaŭa mondo nure la pozitivaj ecoj de la varoj - ankaŭ de Esperanto - ne sufiĉas por ke ili estu sukcesaj, oni devas konigi, reklami, "vendi" ilin en la merkato. Unu el la eblaj kaj efikaj kanaloj estas la reklamado en interreto. Bedaŭrinde malofte mi vidas Esperantajn reklamojn en la reto, kaj mi ne memoras, ankoraŭ ne legis raportojn pri tia agado.

Ĉe la Esperanto-Centro Eventoj jam de 2009 ni okupiĝas pri interreta reklamado, uzante ĉefe du servojn: AdWords de Google kaj alia hungara servo "Etarget", simila al AdWords. 

En la praktiko ĉiuj renkontiĝas kun la 2 ĉefaj reklamaj kanaloj de Google:

  • La unua el ili estas la dum-serĉaj reklamoj, kiam super aŭ apud la trafoj kun hela oranĝa fono aperas "sponsoritaj rezultoj", t.e. pagitaj reklamoj. Per tiu maniero oni povas aperigi sian retejan adreson en la unua paĝo de la Google-serĉoj, tiel altirante vizitantojn.

  • La alia kanalo estas reklamblokoj, kies enhavo rekte ligiĝas al la cetera enhavo de la koncerna retpaĝo. Per tiu vojo  ekzemple, se en la retpaĝa artikolo aperas la esprimo "internacia lingvo" aŭ ekz. "instruado de fremdaj lingvoj" - en la apuda reklambloko povas aperi reklamo pri Esperanto :-)

En la jaro 2012 ni elspezis 255.000 forintojn por interreta reklamado ĉe Google AdWords kaj 127.000 forintojn por Etarget, do sume 382.000 forintojn. Tiu sumo egalas al 2-3 monata averaĝa neta salajro en Hungario.

La elspezita sumo de 255.000 forintoj ĉe Google AdWords rezultis aperon de niaj reklamoj 1.776.000 foje, sekve de kio pli ol 15 mil homoj klakis sur ilin, kaj vizitis niajn retejojn www.eszperanto.hu kaj www.eszperanto-online.hu

La reklamkampanjo inkluzivis 5 ĉefajn projektojn, kaj estas geografie limigitaj al areo de Hungario. Tio signifas, ke ili ne videblas eksterlande, ili aperas nur por komputilaj uzantoj, situantaj en Hungario.

Esperanto estas bona afero! - 1,1 milionfoje

Nia plej granda projekto titoliĝas "Esperanto estas bona afero!" kaj tekstas: "www.eszperanto.hu - Lernolibroj, kursoj, lingvoekzameno - vojaĝado, eksterlandanoj, travivaĵoj, sukceso!" – Tiu ĉi reklamteksto en la pasinta jaro aperis 1.1 milion-foje, kaj 5933 homoj klakis por rekte ekscii pli en nia retejo.  (Oni konsciu, ke la ĉefa celo de tiu reklamkampanjo NE estas rekte inviti homojn, ĝia tasko per la ripeta aperigo estas pezigi, encerbigi la koncepton, ke "Esperanto estas bona afero!".)

Krom tiu supra reklamo ni havis ankaŭ aliajn projektojn, por reklami niajn lingvokursojn tradiciajn kaj interretajn. La supre indikitaj ciferoj montras la elspezojn ĉe Fondaĵo Esperanto, kaj ne inkluzivas tiujn de nia loka E-Asocio, nek de nia firmao Lingvo-Studio.

Kompreneble ne nur ni okupiĝas pri reklamado. Ekzistas pluraj hungariaj instruistoj kaj E-lernejoj kiuj per relative malgrandaj sumoj reklamadas siajn E-kursojn, sed laŭ mia scio neniuj aliaj elspezas por ĝenerala reklamado de Esperanto.

Ankaŭ en internacia nivelo mi ne ofte renkontiĝas kun Esperanto-reklamoj. Jes, oni renkontas reklamojn de Lernu – laŭ mia scio E@I ne pagas por tio, antaŭ multaj jaroj ili ricevis tiun reklameblon kiel senpaga donaco de tiutempa kampanjo de Google al senprofita agado – kaj nur foj-foje mi renkontiĝas kun hazardaj, kelktagaj provoj de Esperanto-societoj.

Mi ne scias, ĉu tiu nevideblo de Esperanto-reklamoj okazas pro ilia neekzisto, aŭ pro ilia geografia limigo. Volonte mi legus pri la spertoj de aliaj esperantistaj reklam-prizorgantoj.

Szilvási László

Kategorien: Esperantujo

Esperanto-klubo de veteranoj en Facebook

Libera Folio - So, 2013-01-06 01:20

[Ret-Info]

Klubo de veteranoj – en Facebook!

Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis ankaŭ Veterana Esperantista Klubo, VEK. De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian retejon.

VEK estas klubo por esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ minimume 40 jaroj. Aliĝpeton oni povas sendi rete al "vek@co.uea.org" aŭ paperpoŝte al la Centra Oficejo de UEA, kun mallonga priskribo pri sia esperantistiĝo aŭ eĉ pli ampleksa rakonto pri sia esperantista agado. Membreco estas senpaga, sed oni povas pagi libervolan kotizon al la UEA-konto de VEK (vekx-k). La kotizo egalas al tiu de Membro kun Gvidlibro de UEA laŭ la tarifo por la koncerna lando.

Ankaŭ al la Facebook-grupo de VEK rajtas aliĝi nur esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ 40 jaroj aŭ pli. La grupo estas fermita, t.e. nur la membroj povas afiŝi kaj legi mesaĝojn en ĝi.

laŭ CO UEA

Kategorien: Esperantujo

Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union

Libera Folio - Di, 2013-01-01 20:40

La Junularan Esperanto-Semajnon en Naumburgo partoprenas ne nur granda parto de la estraro de TEJO, sed ankaŭ Valerio Ari, la pinta figuro de la Esperanta Civito, pli konata sub sia plumnomo Giorgio Silfer. Laŭ la fontoj de Libera Folio, li provis gajni la favoron de la TEJO-gvidantoj, proponante diversajn solvojn al aktualaj problemoj de la junulara asocio.

La problemojn de Pasporta Servo li proponis faciligi per kunlaboro kun freŝa civita projekto, la tiel nomata Pasvorta Reto, ene de "Tempobanko", "registrita sub la nomo Lex Margarita". Laŭ pli fruaj komunikoj la enigma Pasvorta Reto devus ekfunkcii jam en 2012 kaj priservi anojn de la Civito, aŭ necivitanojn kiuj "estas garantiitaj de almenaŭ du civitanoj".

La eventuala praktika funkciado tamen plu restas nekonata, sed la propono pri kunlaboro kun Pasporta Servo estis jam pli frue farita publike en la retejo de la Civito. En la sama komuniko la anonima Civita aŭtoro aplombe malaprobis alian paralelan projekton de gastiga servo, proponatan de Yenovk Lazian, per la vortoj "Turkoj ĝojus ekscii ke armeno tiel mensogas, bedaŭrinde".

Dum silvestraj intertraktadoj kun la TEJO-pintuloj Valerio Ari sugestis, ke se ne facilas sendependiĝi de UEA, ja eblus fondi paralelan, sendependan organizaĵon, kiu kolektu subvenciojn uzotajn por la agado de TEJO. Samtempe, la 31-an de decembro, la Esperanta Civito en sia retejo publikigis novan komunikon sub la optimisma titolo "TEJO tute ne estas mortanta". En ĝi la anonima aŭtoro ne eksplicite klarigas la ideon pri paralela, ombra TEJO, sed aludas, ke almenaŭ ĝis nun la subvencioj de TEJO estis ricevitaj sub falsaj premisoj:

TEJO… estas jure nur branĉo de Universala Esperanto-Asocio. Tiu interna dependo estis ĝis nun oportuna precipe ĉar eblis blufi pri la nombro da oficistoj (indikante la dekduon de UEA en Roterdamo)…

Libera Folio turnis sin al la ĝenerala direktoro de UEA/TEJO por informiĝi, ĉu efektive TEJO kaj UEA donis misgvidajn informojn lige kun subvencipetoj.

Libera Folio: La Esperanta Civito en sia retejo asertas, ke TEJO blufe ricevis administrajn subvenciojn de Eŭropa Unio, asertante en siaj subvencipetoj, ke ĝi havas "dekduon da oficistoj". Ĉu efektive en la subvencipetoj de TEJO estis indikita la tuta kvanto de oficistoj de UEA? Kaj ĉu vere UEA havas dekdu oficistojn?

Osmo Buller: — Tiu aserto mem estas blufo kaj kiel tia kalumnia. TEJO neniam ŝajnigis, ke ĉiuj oficistoj de la Centra Oficejo estus ĝiaj oficistoj. En la raportoj pri subvencioj TEJO anoncis nur parton de la labortempo de kvar oficistoj kiel TEJO-rilatan laboron. Temis pri la ĝenerala direktoro, librotenisto, oficeja sekretario kaj redaktoro de Jarlibro. Ankaŭ dekduo kiel la nombro de la CO-oficistaro estas blufo, evidente intenca. La vera nombro estas naŭ, el kiuj nur ses estas plentempaj.

Ĉu tia blufo, se ĝi efektive okazis, ne povas konduki al postuloj pri repago de jam uzitaj subvencioj kaj tiel eĉ pli seriozaj financaj problemoj por la junulara sekcio de UEA?

— Blufo okazis nur en la Civita retejo.

Kiel ĝenerale statas nun la financoj de TEJO? Ĉu sendependiĝo de UEA povus utili al la funkciado de TEJO? Kio malhelpus tian sendependiĝon?

— La financoj postulas daŭran atenton de la estraro, sed en tio estas nenio nova. Sendependiĝo indus, se tio donus pli da utilo ol malutilo al TEJO, sed oni ĉiam konkludis, ke tiel apenaŭ povus esti. Fundamente malĝuste estus pravigi la sendependiĝon per reguloj de eŭropaj instancoj. TEJO estas tutmonda organizo, en kiu ankaŭ neeŭropanoj povu senti sin hejme. Formala malhelpo estas, ke la Statuto de UEA difinas TEJO-n kiel integran parton de UEA. Organizo kun tiu nomo ekster UEA povus esti nur, se UEA ŝanĝus tiun artikolon en sia Statuto.
Kategorien: Esperantujo

Korea esperantisto barita el Japanio

Libera Folio - Di, 2013-01-01 17:45

La 99-a Japana Esperanto-Kongreso estis organizita de Japana Esperanto-Instituto, la landa asocio de UEA en Japanio, kaj okazis en Sapporo de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2012. Ĉeestis eksterlandaj partoprenantoj interalie el Koreio kaj Tajvano, sed ne povis partopreni la korea aktivulo An Jong-Soo (esperanta nomo Kara An), kies enveturo estis malpermesita.

An Jong-Soo estas unu el la ĉefaj aktivuloj de la kontraŭkapitalisma asocio Paca Solidareco de Esperanto, kiu havas sian bazon en Sud-Koreio. En marto 2008 li vizitis Japanion kaj publike parolis dum civitana kunveno kontraŭ la baldaŭa pintkunveno de la G8-landoj en Japanio. Lia sekva provo veni al Japanio en julio 2008, sojle de la pintkunveno, ne sukcesis - li estis haltigita ĉe la limo, same kiel okazis denove en oktobro 2012.

Laŭ samideanoj de An Jong-Soo, li en 2008 kredeble estis registrita de la japanaj aŭtoritatoj post denunco de iu aktivulo de Japana Esperanto-Instituto, kiu ĉeestis la saman civitanan kunvenon. La refoja malpermeso de enveturo en oktobro 2012 eventuale rilatas al konferenco de Internacia Valuta Fonduso (IMF), okazinta samtempe en Japanio.

La korea asocio Paca Solidareco de Esperanto kunlaboras kun la same radikala Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, kiu iniciatis nomkolekton proteste al la decido de la japanaj aŭtoritatoj. Sume 101 esperantistoj el naŭ landoj kaj regionoj subskribis la protestan leteron, kiu atentigas, ke la konstitucioj de Japanio kaj Koreio garantias al ĉiuj liberecon de parolado kaj kunvenado, kaj ke partopreno en civitana kunveno kontraŭ la grupo G8 ne estu kialo por rifuzi enveturon. Plue la subskribintoj atentigas la japanan registaron pri la celoj de Esperanto:

Esperanto estas lingvo por ke popolanoj renkontu trans la landlimoj. La ĉeestintoj de nia fakkunsido pri "Sociaj movadoj en Orienta Azio" montris strion antaŭ la kongresejo, sur kiu skribinte esperantan frazon, "Sen Kara An, Ne Perfekta!", kun protesto kontraŭ la baro de nia renkonto fare de la ŝtata potenco. Esperantisto Kara An volis veni Japanion simple por renkonti homojn.

Ni sendis la protestan rezolucion kun nomoj de aprobintoj al la japana registaro la 12-an de novembro. La registaroj de aziaj landoj timas internacie solidarecan agadon rektan de azia popolo. Ekzemple, en 2012 la hinda registaro rifuzis enlandiĝon de japanaj aktivistoj kontraŭ atomcentralo. La tajvana registaro resendis japanan aktiviston kontraŭ atomcentralo al Japanio en 2012. Eĉ kiam mi partoprenis esperantan kunvenon kontraŭ la Pinta Konferenco G20 en Koreio en 2010, koreaj policanoj postsekvis min kaj aliajn japanajn partoprenantojn, rakontas Naoto Miyazawa, aktivulo de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo.

Koreaj samideanoj de An Jong-Soo sentis sin maljuste traktitaj ne nur de la japanaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ de japanaj esperantistaj funkciuloj de la kongresoj, kiuj laŭ ili ne agis sufiĉe solidarece al An Jong-Soo. La asocio Paca Solidareco de Esperanto en Koreio tial postulis oficialan pardonpeton de Japana Esperanto-Instituto.

La ricevita respondo tute ne kontentigis la koreojn, kiuj en la decembra numero de sia bulteno postulas, ke JEI faru esploron pri "insulta parolo" kaj "korpe subpremaj agoj", kiujn stabanoj de JEI laŭ ili entreprenis kontraŭ samideanoj de An Jong-Soo.

— Nia grupo kun koreaj kamaradoj kaj aliaj aziaj amikoj intencas ŝanĝi azian socion per rekta popola agado kaj rekta internaciismo, klarigas Naoto Miyazawa.

Kategorien: Esperantujo

Seiten

Subscribe to Esperanto in Deutschland Aggregator – Esperantujo