Kroma programo | Beiprogramm

Druckversion | Presebla versio

La programo estas agnoskita kiel kleriga seminario en la kadro de Erasmus+.
Ĝi estas organizata kiel partnera programo de 
Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto Nederland.

Prelegoj

Kontribuanto Programero
Jürgen Wulff laboras kiel konsultisto por firmaoj kaj la publika administrado. Krome li estas universitata docento kaj aŭtoro. Li vivas en Hamburgo kaj estas prezidanto de Esperanto Hamburg.

Dirite ne signifas farite - Kiel vi (finfine) realigas viajn ideojn
Gesagt ist nicht getan – wie du (endlich) deine Ideen verwirklichst

Multaj homoj diras "Mi ŝatus verki libron, mi ŝatus fondi kompanion, mi ŝatus ĉi tion aŭ tion“ – sed ili ne faras ĝin. En ĉi tiu prelego vi ekscios kiel venki la „internajn demonojn“ kiuj detenas nin komenci. Vi lernos kiel vi estonte plej bone kaptas ŝancojn kaj kial fiasko ne estas katastrofo sed ofte la komenco de sukceso.

François Hounsounou 
profesie estas elementa instruisto. Li estis TEJO- estrarano pri landa kaj Afrika agado 2005–2007. Li estis plurfoje membro de Afrika komisiono. Li estas fondinto de Afrika Centro Mondcivitana (ACM) Benino kaj gvidas la projekton "Volontula Instruado de Esperanto en Afriko(VIEA)".

Gravaj momentoj en la historio de Afriko
Wichtige Momente in der Geschichte Afrikas

nuligita

 

Afriko estas granda kontinento. Ĝi estas tre riĉa en diversaj eventoj. Tiaj eventoj  markas la diferencon inter Afriko kaj la aliaj kontinentoj el la historia vidpunkto. Tiu kontinento estas regata de reĝoj kaj imperiestroj.

 

Lu Wunsch-Rolshoven studis matematikon kaj lingvistikon. Li estas gazetara reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio kaj prezidanto de la asocio EsperantoLand, kiu interalie organizas la Novjaran Renkontiĝon (NR).

Rekono de Esperanto kiel lingvo kaj rekono de la Esperanto-kulturo
Anerkennung des Esperanto als Sprache und Anerkennung der Esperanto-Kultur

Bedaŭrinde granda parto de la publiko kaj eĉ multaj fakuloj pri lingvoj ne konscias, ke el la lingvo-projekto de Esperanto kreiĝis vivanta lingvo kun vigla kulturo. La konscio pri la reala Esperanto-mondo tamen estas la bazo de progreso por nia lingvo. Indas atingi, ke nia lingvo kaj ĝia kulturo estu respektataj, interalie laŭ artikolo 22 de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de EU.

Aliaj

Kontribuanto Programero
Konrad Gramelspacher

Esperanto sub la nuboj!
Esperanto unter den Wolken – Drachenbau und -flug

Kajtfarado kaj kajtflugado (por plenkreskuloj kun aŭ sen infanoj, avoj aŭ avinoj, geonkloj kiuj ne forgesis la senton de la juna aĝo). Mi ankaŭ ofertas modelon kiun povas mem fari infano) – Mi nur havas materialon por kelkaj malkomplikaj kajtoj. La kostoj estas malaltaj. Vi ankaŭ povas kunporti proprajn mem aĉetitajn kajtojn.

Anocu vian partoprenon: +49-7633-802518, kgate-d-u.eu

Cornelia Klee Kantorondo kun popularaj kantoj 45 min.
Singrunde mit populären Liedern
Andreas Emmerich Beratungsstunde "Spenden und Vererben zum Nutzen der Esperanto-Bewegung"
André Christian Weber Lumbildprelego pri miaj tri vojaĝoj al kaj tra Islando kun vizito de la UK 2013 en Rejkjaviko
Lichtbildervortrag meiner drei Reisen durch Island mit Besuch des Esperanto-Weltkongresses in Reykjavik
Peter Zilvar, Zsófia Kóródy Prezento kaj informstando: La modelo Esperanto-urbo
Präsentation und Informationsstand: Das Modell Esperanto-Stadt