Loko

Druckversion | Presebla versio

Kie okazos tiu renkontiĝo?

Heilbronn prezentas sin kiel juna urbo. La plejmulto de la konstruaĵoj de la "malnova Heilbronn" iĝis viktimoj de la bombado je la 4a de decembro 1944. Nur kelkaj historie gravaj konstruaĵoj travivis la duan mondmiliton, aliaj poste estis rekonstruitaj. Ĝi influas ĝis hodiaû la bildon de la urbo kaj estas grava peco de la heilbronna identeco.

Bildorajtoj: Landa Asocio de Junulargastejoj Baden-Virtembergo (DJH Landesverband Baden-Württemberg e.V.)

De la monto Wartberg la rigardo sin turnas foren en la ĉirkaûaĵo. Elstara kulturheredaĵo estas la renesanca akvokastelo de Kirchhausen. Heilbronn, unu de la plej malnova vinurbo de Württemberg kiel neniu alia urbo montras la vinkulturon en ĉiuj siaj facetoj. En la "Toskano de suda Germanujo" kun sia milda klimato en 30 vinkulturejoj vino estas kulturataj, vinberoj elpremitaj kaj kultivitaj. 

Multon en tiu urbo turnas sin ĉirkaû la due plej longa rivero de Baden-Württemberg, nome Necker, fluanta de Villingen-Schwenningen al Mannheim. La rivero Neckar estas la loko, kie situas la vivo de la urbo. De la klasika riversoŝipado al la direkto de Heidelberg ĝis la ripoziga glaso da vino en la ripozejo Kaffeebucht ĉiu trovigxas taûgan okupon rilate al la rivero.