Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

Duontaga Ekskurso  al fervojista muzeo (30a de decembro)

En Nördlingen situas la bavara fervojista muzeo. En ĝi troviĝas granda kolektaĵo de varporlokomotivoj krome pli modernaj diselaj kaj elektraj lokomotivoj. En tute estas preskau modeloj. Dum la duontaga eksurso lunde posttagmeze okazos gvidado tra la arealo kaj ebleco por fari fotojn. Poste estos kafo kaj kuko en historia vagono.

La eksurso kostas 15 Euoj kaj inkludas eniron, gvidadon kaj kafon kaj kukon. Estas distanco de ĉ. 1.000 metroj piede de la hotelo ĝis la muzeo. Ĝenerale la ekskurso taŭgas por irhandikapitoj.

 

Urbogvidado tra Nördlingen (29a posttagmeze kaj 30a antaŭtagmeze) ĉ. 90 minutoj

Nördlingen havas vidindan malnovan urbon kaj alireblan urbomuron. Ĝi estas historiplena urbo kun multaj vidindaĵoj.

Jam dum IF Thomas Bormann gvidis grupon tra la historia urbo. Nun li denove ofertos urbogvidadon.

Pro la multaj ŝtupoj de la urbomuro ĝi nur parte taŭgas por irhandikapitoj.

La urbogvidado kostas 5 Euroj.

 

Tuttaga ekkurso al Aalen (02a de januaro)

En Aalen estas granda EO-grupo kun multaj aktivecoj. Inter alie la grupo prizorgas la bibliotekon de la Germana Esperanto Asocio. La tuttaga ekskurso gvidos nin al la urbo apud la rivero Kocher.

Post la matenmanĝo la grupo iros per trajno al Aalen (~40 minutoj).  Antaŭtagmeze ni vizitos la Limes-muzeon. Ĝi montras la vivon trans la tiama limo ĉirkaŭ la romia imperio. Estos gvidado ene de la konstruaĵo kaj en la ekstera arealo.

Tagmeze ni planos tagmanĝon en malmultekosta greka restaŭracio (proprakoste). Estas distanco de ĉ. 500 metroj piede inter la diversaj celoj.

Posttagmeze estas je libera dispono. Parto de la grupo povos fari gvidadon tra la EO-biblioteko, krome eblas fari urbogvidadon, promenadon aŭ kafumadon.

La ekskurso kostas 20 Eurojn kaj inkludas la trajnbileton, la eniron al la muzeo kaj la gvidado en la muzeo krome en la EO-biblioteko. Tagmanĝo kaj aliaj aldonaj bezonoj estas aparte pagenda. Estas distanco de ĉ. 800 metroj piede de la hotelo ĝis la stacio. Ĝenerale la ekskurso taŭgas por irhandikapitoj.