Luminesk' 2020/21

2020-12-28 – 2021-01-03
Bielefeld/Germanio

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la sesan fojon kaj fariĝis posteulo de la iamaj “Internaciaj Festivaloj” private organizitaj. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7-8 landoj.

Por LUMINESK’ 2020/2021 ni ĉifoje elektis la urbon Bielefeld en Vestfalio, poŝtkodo 33602. En antaŭaj jarcentoj ĝi estis urbo de la tukoindustrio, hodiaŭ ĝi estas konata i.a. pro la fama picobakisto Dr. Oetker. Pri la urbo elzistas la onidiro, ke ĝi ne ekzistas. Tiu konspiro disvastigas la urbonomon ĉefe en la reto. Por malkovri la malon, ni aranĝu renkontiĝon tie.

La loko estas atingebla per aŭtoŝoseo kaj pli favore per la ICE de Kolonjo aŭ Berlino. Ĝi situas en bela pejzaĝo de la arbaro Teutoburger Wald. La kastelo Sparrenburg estas vidinda, de tie oni havas belan rigardon al la urbo. En la urboparto Bethel estas vaste konata edukejo por handikapuloj.

Kontakto: Andreas Diemel

Retpoŝto: demandojatluminesk.de,

ene de Germanio: 0800 3 36 36 36 64 (senkosta)
internacie +49 203 29 64 877 (fiksreta)