Asocio Nova Familio

Druckversion | Presebla versio

La ekesto de la Asocio Nova Familio

La Asocio Nova Familio (ANF) ekestis en la jaro 2009 kaj ricevis sian oficialan nomon en la jaro 2018.

Celo kaj regiono de agado de ANF


 

Ni troviĝas en la Demokratia Respubliko Kongo, urbo Goma, en regiono, kie jam dum pli ol 20 jaroj regas militoj.

((fonajn informojn trovu sub politikaj kaj historiaj fonoj (Politische und historische Hintergründe))
 
La ANF protektas kaj prizorgas nuntempe ĉirkaŭ 200 infanojn (marto 2021), kies gepatrojn oni mortigis dum la militoj.
 

 

La georfoj bezonas lernejokotizon, manĝaĵojn, vestaĵojn, materialojn por la lernejo kaj fine ankaŭ propran hejmon:

Povi konstrui aŭ aĉeti domon por ĉiuj kune estas nia revo: Dum ni ne havas propran orfejon la infanoj devas vivi ĉe gastfamilioj.  Estas malfacila situacio por ĉiuj, ĉar la gastfamilioj ofte jam havas proprajn infanojn kaj aldone (adoptitajn) parencajn infanojn de mortigitaj familianoj. Tial niaj georfoj ofte devas dormi sur la planko sen kovrilo aŭ matraco, parte eĉ sur akraj ŝtonoj. Do ni tre esperas trovi estonte la rimedojn por ekhavi nian propran orfejon. (vidu sub projektoj)

 

Urĝas

Ni kolektas nun monon, por sendi la infanojn al la ŝtataj lernejoj kaj entute ebligi al ili edukadon: En Goma ne la ŝtato pagas por la edukado, sed la familioj devas mem pagi por la lernejoj kaj universitato. Ĉiu lernejo mem decidas kiom altan kotizon ili postulas, kaj tio gvidas al tre malfacila situacio por niaj georfoj.

La lernejoj kien niaj georfoj iras postulas momente por jaro po infano (komplete inkluzive uniformoj kaj lernejo-materialoj):

  • 110 € por la baza lernejo (komplete ĉ. $180 = ĉ. 150€)
  •  200 € por la meza lernejo (komplete ĉ. $290 = ĉ. 240€)
  • 525 € por la universitato (komplete ĉ. $630 = ĉ. 535€) 

 

  • Kiel sendi la monon:
  • PayPal al cifrankatt-online.de(link sends e-mail) kun rimarko „georfoj
  • Per banko al germana bankkonto: Betti Maul, GLS-Bank BIC: GENODEM1GLS, IBAN: DE 04 4306 0967 8215 8214 00 kun rimarko „georfoj