Senlime

Druckversion | Presebla versio

Senlime - Esperanto-Asocio en Eùregiono Mozo-Rejno

La regiono Mozo-Rejno estas translime kunlaboranta, kulture riĉa komunumo, ene de la Eŭropa-Unio. Tiu trilingva regiono, kie lingvaj kaj naciaj limoj ne kongruas, travivis longan komunan historion. Kontakt-punkto inter tri gravaj kulturaj fluoj, la Eŭregiono Mozo-Rejno celis Eŭropan Unuiĝon.

HISTORIE

Jam de antaŭ la dua mondmilito, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. El tio naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj ĝis la jaro 2003 ĉiujare (printempe kaj aŭtune) okazis en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa,...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn...

Plurfoje, grupeto da volontuloj klopodis starigi ian konstantan organizan komitaton, kun pli-malpli mallonga sukceso. Tiel, iom post iom, naskiĝis la ideo transiri de Trilanda Renkontiĝo al Trilanda Asocio.

Tiu-ĉi fondiĝis la 17-an de oktobro 1993, okaze de historia Trilanda Renkontiĝo en Kelmis (Belgio), renkontiĝo kies temo estis la iama esperantista projekto pri (esperantlingva) ŝtato (Amikejo) en proksima Neŭtrala Moresneto.
Unu jaron poste, okaze de alia
Trilanda Renkontiĝo, ĉi-foje en Comblain-au-Pont (Belgio), la dua ĝenerala asembleo de la membroj aprobis definitivan statuton (poste modifitan en Kelmis) kaj la internan funkciadon de la Asocio.

NUNE

La asocio Senlime estas "dormanta" (laŭ la belga leĝaro). Ĝi estis prizorgata de komitato (nun kunvenanta ĉiun monaton - krom vintre kaj dum la ferioj - en Kelmis, en la restoracio Select, iama kulturcentro de Amikejo). Unu el la ĉefaj taskoj de la komitato estis la organizado de la Trilandaj Renkontiĝoj. Tio kaŭzis la disfalon de la asocio ĉar la lokaj grupoj (Esperanto-rondo Aachen, Marnoland Grupo,...) - kiuj iom post iom malaperis pro maljuniĝo, translokiĝo aŭ morto de siaj membroj - ne plu kunlaboris kun la komitato. La lasta vere trilanda renkontiĝo okazis en Weris (BE) en 2010.
La (ankaŭ maljuniĝanta!) grupo de Verviers transprenis la nomon de la asocio kaj plu funkcias... en Kelmis, sub la nomo "Senlime". Feliĉe, foje-foje partoprenas la kunvenojn ankaŭ proksime loĝantaj nederlandanoj kaj germanoj, kiuj ĉiam estas ege bonvenaj!

Kotizo ne plu estas postulata de la "membroj", sed abono al nia papera gazeto "La Voĉo" ja estas pagenda (la elektronika eldono de la informilo estas senpage elŝutebla el la reto).

KONTAKT-ESPERANTISTOJ:

- Germanlingve: Klaus Hogen, Schütz-von-Rode-Straße 43, DE-52134 Herzogenrath
Tel. +49 2406 2244 – Mail: klaus.hogenatweb.de

- Nederlandlingve: Hans Adriaanse, Lenculenstraat 11, NL-6211 KP Maastricht
Tel. +31 653 446 341 – Mail: hansa3aanseathotmail.com

- Franclingve: Jean-Marie Jacques, rue J. Wauters 5, BE-4800 Verviers
Tel. +32 87 33 02 92 – Mail: jeajacquesatvoo.be a
ŭ senlimeatesperanto.de