Leĝaj informoj

Druckversion | Presebla versio

Indikoj laŭ § 5 TMG

Deutscher Esperanto-Bund e. V.
Germana Esperanto-Asocio r. a.

Oficejo
Katzbachstraße 25
10965 Berlin

Telefono: +49 (30) 5106 2935
Fakso: +49-(30) 4193 5413
Retpoŝto: infoatesperanto.de
Interreto: www.esperanto.de/deb

Reprezentrajtaj personoj:
Prof. Dr. Martin Haase (Vorsitzender), Pfarrgasse 1, 96049 Bamberg
Andreas Emmerich (stellv. Vorsitzender), Hauptstraße 42, 64753 Brombachtal

Respondeculo por enhavo laŭ § 55 Abs. 2 RStV
Prof. Dr. Martin Haase (Anschrift s.o.)

Registro-juĝejo:
Amtsgericht Berlin-Charlottenburg, Amtsgerichtsplatz 1, 14057 Berlin

Registro-numero:
VR 13651 B

Imposta numero:
27/663/59791
Finanzamt für Körperschaften I, Berlin

Lasta decido pri liberigo de imposto:
2023-07-05

Ekskludo de respondecoj

Respondeco pri enhavo

Ni strebas prezenti la enhavojn de ĉi tiu retejo laŭeble ĝustaj, kompletaj kaj ĝisdataj. Tamen ni ne garantias pri ilia ĝusteco, kompleto aŭ aktualeco. Kiel servoprovizantoj ni respondecas pri propraj enhavoj laŭ la ĝeneralaj leĝoj (§ 7 Abs. 1 TMG). Tamen, laŭ §§ 8–10 TMG, ni ne estas devigataj konstante kontroli fremdajn informojn, kiujn ni transdonas aŭ konservas, nek aktive serĉi indikojn pri kontraŭleĝa agado. Devoj forigi aŭ bloki enhavojn laŭ la ĝeneralaj leĝoj restas netuŝitaj. Respondeco eblas nur ekde la momento, kiam ni fariĝis konsciaj pri konkreta malobservo. Kaze de tia konatiĝo, ni tuj forigos la koncernajn enhavojn.

Respondeco pri ligiloj

Nia retejo enhavas ligilojn al eksteraj retejoj, kiujn ni ne kontrolas. Ni do ne respondecas pri la enhavo de tiaj eksteraj paĝoj; respondeco ĉiam kuŝas ĉe la respektiva funkciiganto. La ligiloj estis kontrolitaj en la momento de la aldonado, kaj kontraŭleĝaj enhavoj tiam ne estis rekoneblaj. Daŭra kontrolo de eksteraj retejoj ne estas racie atendebla sen konkretaj indikaĵoj pri malobservo. Se ni tamen ekscios pri malobservo, ni tuj forigos la koncernajn ligilojn.

Aŭtorrajto

Ĉiuj enhavoj kaj verkoj publikigitaj en ĉi tiu retejo de la retejestrantoj estas protektataj per la germana aŭtorrajto. Reproduktado, prilaborado, distribuo aŭ ajna utiligo ekster la limoj de la aŭtorrajto postulas la skriban permeson de la respektiva aŭtoro aŭ kreinto. Elŝutoj kaj kopioj estas permesataj nur por privata kaj nekomerca uzo. Kaze de enhavoj ne kreitaj de ni, ni respektas la aŭtorrajtojn de triaj kaj markas tiajn enhavojn kiel tiajn. Se vi tamen rimarkas aŭtorrajtan malobservon, bonvolu sciigi nin; post konfirmo ni tuj forigos la koncernajn enhavojn.

Protekto de datumoj

La uzo de nia retejo ĝenerale eblas sen provizo de personaj datumoj. Se en niaj paĝoj tamen kolektiĝas personaj datumoj (ekz. nomo, adreso, retpoŝto), tio ĉiam okazas laŭvole. Tiuj datumoj ne estos transdonataj al triaj sen via eksplicita konsento. Ni atentigas, ke datuma transdono en la interreto (ekz. retpoŝta komunikado) povas enhavi sekurecajn malfortojn; plena protekto kontraŭ tria aliro ne eblas. La uzo de publike haveblaj kontaktaj datumoj por nedezirata reklamo estas malpermesata. La retejestrantoj rezervas al si la rajton jure agi kontraŭ sendantoj de nepetitaj informoj aŭ spammesaĝoj.

Fontoj: Disclaimer eRecht24

Esperanto