Germana Esperanto-Asocio r. A.

Vizitu nin ankaŭ ĉe vizaĝlibro: https://www.facebook.com/esperanto.deutschland

La Germana Esperanto-Asocio (GEA) estas asocio de Esperanto-parolantoj en Germanujo. Ĝi estis fondita en 1906 kaj organizita malcentrale per landaj- kaj lokaj ligoj kun memstara junulara asocio, la Germana Esperanto-Junularo (GEJ).

GEA ofertas multajn aranĝojn por sperti kaj praktiki la internacian lingvon Esperanton. Por informi siajn membrojn GEA eldonas la revuon "Esperanto aktuell" (Esperanto aktuale) kaj organizas la ĉiujaran Germanan Esperanto-Kongreson kaj prelegvojaĝojn de eksterlandaj prelegantoj. GEA engaĝas en lingvopolitikaj demandoj kaj flegas kontaktojn al Esperanto-asocioj en aliaj landoj.

Esperanto