La Asocio Nova Familio (ANF) ekestis en la jaro 2009 kaj ricevis sian oficialan nomon en la jaro 2018.
Ni troviĝas en la Demokratia Respubliko Kongo, urbo Goma, en regiono, kie jam dum pli ol 20 jaroj regas militoj.
La georfoj bezonas lernejokotizon, manĝaĵojn, vestaĵojn, materialojn por la lernejo kaj fine ankaŭ propran hejmon:
Povi konstrui aŭ aĉeti domon por ĉiuj kune estas nia revo: Dum ni ne havas propran orfejon la infanoj devas vivi ĉe gastfamilioj. Estas malfacila situacio por ĉiuj, ĉar la gastfamilioj ofte jam havas proprajn infanojn kaj aldone (adoptitajn) parencajn infanojn de mortigitaj familianoj. Tial niaj georfoj ofte devas dormi sur la planko sen kovrilo aŭ matraco, parte eĉ sur akraj ŝtonoj. Do ni tre esperas trovi estonte la rimedojn por ekhavi nian propran orfejon. (vidu sub projektoj)
Ni kolektas nun monon, por sendi la infanojn al la ŝtataj lernejoj kaj entute ebligi al ili edukadon: En Goma ne la ŝtato pagas por la edukado, sed la familioj devas mem pagi por la lernejoj kaj universitato. Ĉiu lernejo mem decidas kiom altan kotizon ili postulas, kaj tio gvidas al tre malfacila situacio por niaj georfoj.
La lernejoj kien niaj georfoj iras postulas momente por jaro po infano (komplete inkluzive uniformoj kaj lernejo-materialoj):