Pri LUMINESK'

Druckversion | Presebla versio

Ĉu ne jam estas sufiĉe da silvestraj renkontiĝoj en la Esperanto-movado?

Fakte ĉiu Esperanto-renkontiĝo havas sian celgrupon. Kelkaj aranĝoj alparolas familiojn kun infanoj. Aliaj renkontiĝoj alparolas junulojn ĝis 30. Nia renkontiĝo alparolas junajn plenkreskulojn kaj plenkreskulojn. Post la ŝanĝo en la oferto de renkontiĝoj tio nun estas la ununura (granda) en mezeŭropo kun tiu celgrupo dum silvestro.