Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando"


De la 22a ĝis 25a de majo 2015 okazis la 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln. La 25-an kaj 26-an de novembro 2017 ni festis la jubileon "30 jaroj "La Ratkaptista Bando" per koncerto de Kajto kaj Jonny M. kaj multaj aliaj programeroj.

Kontakto al la Esperanto-grupo en Hameleno:
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando",
Heinz W. Sprick,
Schmiedeecke 2,
31840 Hessisch Oldendorf,
Tel: +49 162/7536396,
Email: hamelnatesperanto.de

Renkontiĝoj kaj eventoj:
Regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo en Hameln: la 3-an (kaj 5-an) merkredon de la monato je la 19a horo 30 en la kultur- kaj komunikadcentro "Sumpfblume", Am Stockhof 2a, en Hameleno www.sumpfblume.de . La 2-an kaj 4-an merkredon ni renkontiĝas kun gastoj el multaj lokoj kaj landoj je la 20-a horo virtuale per Zoom.
Ĉe tio ni ekzercas la lingvon dum babilado, prelegoj, kantoj, ludoj, ktp. Junaj kaj maljunaj, inaj kaj viraj homoj, kaj aparte junuloj kaj Esperanto-gastoj ĉiam estas bonvenaj ĉe ni. Volonte ni helpas kaj donas pliajn informojn. Koran bonvenon!
Plenan kalendaron kun la estontaj aktualaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo Hameleno kaj la eventoj, kiujn partoprenos membroj de la Ratkaptista Bando, vi trovas ĉi tie: > KALENDARO

Kontoinformoj, komunutileco, estraro, statuto, aliĝilo
La informojn pri tiuj formalaĵoj vi trovas ĉi tie: > OFICIALAĴOJ

Reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj per Zoom ekde mardo, la 13-a de septembro, 20.00 ĝis 21.30:

 (© lernu.net)
13.09.2022:     20.00 Uhr horo Kunveno per Zoom:     Komenco de Virtuala Esperanto-Kurso por germanlingvaj komencantoj, ĉiam marde de la 20a00 ĝis 21a30 horo
Ekde la komenco de la pandemio jam okazis tri retaj lingvokursoj por komencantoj. Nun komenciĝos la kvara kurso por komencantoj en Zoom-ĉambro per la Interreto. Ĝi komenciĝos la 13-an de septembro per la enkonduko. Per lecionoj 1 kaj 2 ni komenciĝos du semajnojn poste, la 27-an de septembro, kaj poste ĉiusemajne, ĉiam marde, je la 20.00 horo ĝis la 21.30 horo. Verŝajne okazos 34-36 kursvesperoj (laŭ la lernrapideco de la partoprenantoj), tia, ke ni finos la kurson ĝis la komenco de la someraj ferioj. Eble vi poste tiam jam ŝatas partopreni kongreson aŭ iun alian someran renkontiĝon?
Por pliaj informoj kontaktu Heinz-Wilhelm Sprick, telefone: +49 162 7536396 aŭ retpoŝte: hamelnatesperanto.de.
Ni uzas la kurson de lernu.net "La teorio Nakamura": https://lernu.net/de/kurso/nakamura.  Ĉiu jam hejme preparu la unuopajn lecionojn, por ke ni dum la kunveno priparolu kune la lecionojn, legu la tekstojn kaj traduku ilin, kaj same faru la unuopajn gramatikajn ekzercojn kaj mi respondu demandojn. La kurso estas senkosta. Krom Esperanto ni uzas la germanan lingvon. Krom la kurso ni havos kelkfoje ankaŭ Kahoot-kvizon aŭ aliajn taskojn. Por ekzerci la paroladon, la partoprenantoj havos la eblecon starigi demandojn al la aliaj duope aŭ triope en la Breakout-ĉambroj de Zoom kaj respondi ilin kaj poste raportu pri tio en la ĉefa ĉambro.
La ligilo al la kursa Zoom-ĉambro estas: https://us02web.zoom.us/j/87902372223. La pasvorto estas la numero de tiu jaro, en kiu naskiĝis Esperanto, en kiu aperis la Unua Libro. Vi trovas ĝin sur la paĝo: https://lernu.net/de/esperanto.

Superrigardo pri renkontiĝoj en la kalendaro eventaservo.org :

Koran bonvenon!

Hameleno kaj la Vezera Montaro en Esperanto:


Ĉi tie vi trovas informojn pri nia urbo kaj nia regiono en Esperanto:
Mallonga informilo pri Hameleno: 
http://www.hameln.de/eo/hameln-epo/
Filmo kun la Ratkaptisto pri Hameleno kaj la Vezera Montaro, kun subtitoloj en Esperanto:
http://www.hameln.de/tourismus/sehenswuerdigkeiten/filme/sagenhaftes-hameln-esperanto.htm
https://www.youtube.com/watch?v=wDfz2WjqyXA

Arkivo:

Tiuj ĉi paĝoj funkcias ekde 2015 kaj estas daŭre aktaligataj. Per http://arkivo.esperanto.de/hameln vi ankoraŭ atingas la malnovajn paĝojn de la Esperanto-grupo Hameleno.