19-a Rata Rendevuo en Hameln kaj Hessisch Oldendorf

Druckversion | Presebla versio

Invito al la

19-a “Rata Rendevuo” en Hameln kaj Hessisch Oldendorf

sabaton kaj dimanĉon,  la 22 -an kaj 23-an de oktobro 2022

Jubileo 35 jaroj „La Ratkaptista Bando“ 

 

(Jen por elprinti en pdf-formato en Esperanto kaj en la germana)
 

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Hameln kaj Hess. Oldendorf. Ni ŝatas festi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj nian jubileon kaj esperas, ke ni kune povos ĝui du belajn tagojn. Senkosta parkejo en la korto de la Sumpfblume (dekstre de la konstruaĵo) aŭ maldekstre apude publika parkejo por 2,- € tage. Vojo piede stacidomo>Sumpfblume: 1,2 km, ĉ. 15 min. Telefono por informoj kaj demandoj: +49 162 7536396.

Libroservo de FEL sabaton: Vi havas eblecon aĉeti librojn de la Libroservo de Flandra Esperanto-Ligo. Por esti certa, ke via libro, kiun vi volas vidi aŭ aĉeti, ĉeestos, bonvolu antaŭmendi ĝin. Vi ankoraŭ antaŭe ne devas pagi ĝin. Iru al la Retbutiko de FEL https://retbutiko.be/ kaj nepre aldonu "Kunportu al la 19-a Rata Rendevuo en Hameleno" (aŭ skribu rekte al  butikoatfel.esperanto.be ).

La programo sabaton:


ekde 10:00: Renkontiĝo en la kultur- kaj komunikadcentro Sumpfblume, Am Stockhof 2a, Hameln. Salutado kaj Rerigardo al 35 jaroj Esperanto-grupo Hameleno.

10:45: Prelego BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) en Klaipeda, Litovio, kun Conny Klee.

12:00: Komuna tagmanĝo en la ĉina restoracio "Shangri-La", Mühlenstr. 17. 
(Atentu la ŝanĝon: NE en la Sumpfblume!)
Bonvolu antaŭmendi vian manĝaĵon: 

Oni ofertas tagmezan bufedon por 16,90 €. Ĝi inkluzivas ĉiujn manĝaĵojn de la bufedo kaj jenajn trinkaĵojn: ĉiujn ne-alkoholaĵojn, krome du alkoholaĵojn. La trian kaj ĉiun plian alkoholenhavan trinkaĵon vi ekstra-pagas.
Alternative vi povas elekti manĝaĵon el la menukarto. Atentu: la prezoj plej verŝajne estos pli alta ol tie skribita, ĉar en la reto la menukarto ankoraŭ ne estas aktualigita:
 http://web2.cylex.de/menu_viewer.ashx?fid=11564695&cid=45937


14:00: Ĉiĉeronado tra Hameln kun Renate Schulte: Münster kun kripto, Begina korto, renesanco kaj  la Ratkaptisto, … Kion Hameleno ankoraŭ povas oferti? (Kunveno ĉe Senior-Schläger-monumento, Münsterkirchhof).
alternative: 14:00: Escape-Room „Sekreto de Wenzel“, Volba kelo sub la Münster (kunveno ĉe la puto flanke de la preĝejo), maks. 6 personoj. https://www.escapeandmore.de/unser-raum Rataj plagoj, pesto, mornaj tempoj… Venu kun ni en la jaron 1284. Volba kelo profunde sub la Sankta Bonifacio. Ordena frato Wenzel ŝajne planas ion. Strangaj aferoj okazas en lia ĉambreto. Lia konduto dum la pasintaj semajnoj estas pli ol stranga… Kion li nur planas? Ĉu li perdis sian vojon? 


16:00: Aŭtora legado en la Sumpfblume: Mathias Müller: Liebe, Tod und Esperanto (en la germana): En la jaro 2005 Adrian Schlayer neatendite ricevas viziton de Vigdis, belulino el Islando. Ŝi parolas por li tute ne kompreneble. Unu horon poste li kaj lia vizitantino staras antaŭ du kruele pretigitaj kadavroj. Per tio por Adrian komenciĝas ĉasado super la duonan terglobon. Dum tio li konatiĝas kun la mondo de Esperanto. Membroj de mondvasta reto de tiu planita lingvo helpas al li kaj lia akompanantino. Apenaŭ Adrian kaj Vigdis eskapas la morton, ankaŭ pro tio, ĉar Adrian kapablas rapidege mont-malsupren-bicikladi. Dum la fina alfronto en Islando Adrian staras kun sia montbiciklo antaŭ la plej kruta descendbiciklado de sia vivo. Sub li en la valo Vigdis, sia granda amo, kuras al sia morto.
https://www.hugendubel.de/de/taschenbuch/mathias_mueller-liebe_tod_und_esperanto-42145944-produkt-details.html

17:15: Prelego Itala Kongreso en Breŝo, Italio, kun Heinz W. Sprick.

18-20 Uhr: Libera tempo, ekz. por vespermanĝo aŭ eta manĝeto en la urba centro.

20:00 Koncerto: Kaŝi kaj jOmO:

Kaŝi (Carsten Schnathorst) estas blinda germana muzikisto kaj Esperantisto. Li devenas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas en la bando „The livining Music Box“. Kaŝi kantas kaj ludas pianon. Lia repertuaro entenas proprajn kantojn kaj tre konantajn kantojn el la tuta mondo.
Dum la internacia vespero ĉe SES 2013 en Martin aperis nova talento en Esperantujo. Kaŝi prezentis sian unuan mem skribitan Esperanto-kanton. Dum SES 20214 en Nitra jam okazis lia unua tutvespera koncerto en Esperantujo. Li ĝojigis la korojn de la publiko kun sia miksaĵo el propraj kantoj, internaciaj furorkantoj kaj per la helpo de sia elstara voĉo.


jOmO (Jean-Marc Leclercq) estas franca kantisto kaj Esperantisto. Li devenas el Liono kaj nun loĝas en Tuluzo. Li komencis muziki en 1977 kaj eklernis Esperanton en 1988. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, inter ili ankaŭ Esperanto. Per tio li staris en la Guiness-libro de la rekordoj. En 2007 li kantis 25 kantojn en 25 lingvoj en la brita ĝardenurbo Letschworth. Li komencis kiel kantisto en la de li fondita grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj). La bando faris turneon en diversaj landoj (interalie Ĉinio), produktis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa scenejo Olympia. Post la disiĝo de la „Beboj“ JoMo fondis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li registris KD-on ĉe Vinilkosmo. Poste li sole registris tutan albumon, kun la titolo „JoMo friponas!“, aperinta en 2001. La sekva KD „jOmO slavumas“ aperis en 2006 kun muziko en slava stilo. 2016 apris la KD „JoMo okcitanas“ kaj 2021 la KD „MArta kaj jOmO kantas MAjoma“, inspirita de afrikaj kantoj.

Ambaŭ kantistoj jam 2015 kantis kune dum la Germana Esperanto-Kongreso en Hameleno kaj dum etosplena vespero kapablis rapide dancigi la homojn.

 

La programo dimanĉon:


10:00: Vizito de la privata muzeo kun antikvaj aŭtoj en Hessich Oldendorf, Am Güterbahnhof 7.
La partoprenantojn atendas ne ĉiutaga ekskurso, enrigardo en la privatan muzeon kun la plej granda kaj plej ekskluziva kolekto siaspeca: Traugott kaj Christian Grundmann, patro kaj filo, ambaŭ tegmentistomajstroj, ekde jardekoj kolektas VW-"skarabojn", Bulli, Porsche, Rometsch, Karmann, naĝaŭtoj kaj aliajn specialajn karoseriojn. Dum la 8-a VW-Veterana-Renkontiĝo ĉi-jare en Hessisch Oldendorf ili eĉ povis prezenti la originan fundan platon de unu el la unuaj prototipoj de Volkswagen. Jen ankoraŭ eta antaŭgusto: https://www.wiwo.de/unternehmen/auto/koenige-der-kaefer-das-ist-die-wohl-spektakulaerste-vw-sammlung-der-welt/26746522.html kaj filmoj pri la veterana renkontiĝo kaj pri la kolekto videblas ĉi tie: https://www.youtube.com/results?search_query=HO22

12:00: Komuna tagmanĝo en la restoracio Akropolis, Kirchplatz 2, Hess. Old.. Bonvolu antaŭmendi manĝaĵon: https://cdn.website.dish.co/media/8f/1d/4432665/Speisekarte.pdf (VW-muzeo > Akropolis 800 m, 10 min.)

ca. 14:00: Oficiala fino. Kiu ŝatas, povas ankoraŭ manĝi glaciaĵon en la Café am Markt Piccoli, Marktplatz 11, https://cafe-am-markt-piccoli.eatbu.com/?lang=de  (Akropolis/glaciaĵejo > stacidomo H.O. 500 m/450 m, 6 min.)

 

Kostoj: Programo kun urba ĉiĉeronado: 25,- €, alternative kun Escape-Room: 40,- € (v.s.). Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj (Shangri-La, Akropolis, glaciaĵejo) ĉiu pagas mem.

Alveno: Por la veturado de Hameln al Hess. Oldendorf ni provas organizi kunvetureblecojn. Ankaŭ estas la ebleco uzi la trajnon: foriro stacidomo Hameln 9:29 horo, alveno stacidomo Hess. Oldendorf 9:37 horo. piede stacidomo H.O. > VW-muzeo 650 m, ĉ. 8 min.

Rimedoj pri kronvirusa protekto: Validos la kronvirusaj reguloj, kiuj estos validaj ĉi-semajnfine. Distancaj kaj higienaj reguloj devas esti observataj, kunportu por propra sekureco buŝ-nazan protektilon/FFP2-maskon!

Donacoj: La kotizo por la programo intence ne estas tro alta, por ebligi la partoprenon ankaŭ al tiuj kun malmultaj enspezoj. Ĉar la elspezoj por la programo, precipe la koncerto (luo de ĉambro, muzikistoj, teknikistoj, GEMA, ktp.) multe superos la atendatajn enspezojn, donacoj estas tre bonvenaj. Por tio povas esti eldonita donackvitanco (por la germanaj financoficejoj). Dankegon.

 

Aliĝo: nepre ĝis la  12-a de oktobro. Por la Escape-Room la nombro de partoprenantoj estas limigita al maks. 6 personoj. (Se estos pli da aliĝoj (min. 4 personoj), ni eble povus mendi alian tempon, je la 18-a horo, se tiam ankoraŭ estos libera spaco.) Partopreno laŭ alveno de la aliĝiloj.
Aliĝu ĉe: hamelnatesperanto.de , telefono: +49 162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf

Aliĝo:
Name: .............................................................
Telefon: ..........................................................
Email-Adresse: ..............................................

Mi partoprenos jenajn programerojn:
O Salutado/jubileo kaj Prelego Baltiaj Esperanto-Tagoj (ekde 10.00 Sumpfblume)

O Tagmanĝo Shangri-La (ekde 12.00)
O alternative: Urba ĉiĉeronado kun Renate Schulte (14.00 ekde Münsterkirchhof, 5,- € )
O aŭ: Escape Room Wenzels Geheimnis (14.00 ĉe Münster, 20,- € )
O Aŭtora legado kun Mathias Müller: Liebe, Tod und Esperanto kaj Prelego Itala Kongreso (16.00 Sumpfblume)
O Konzerto: Kaŝi kaj jOmO (20.00 Sumpfblume, 12,- € )
O Vizito VW-muzeo (So. 10.00 VW-Museum Hess. Oldendorf, 8,- € )
O Tagmanĝo Akropolis (ekde 12.00 Hess. Oldendorf)
O Café am Markt Piccoli (ekde ĉ. 14.30)

Mi mendas por tagmanĝi jenajn manĝaĵojn el la menukarto:
Sabaton en la ĉina restoracio Shangri-La
Oni ofertas tagmezan bufedon por 16,90 €. Ĝi inkluzivas ĉiujn manĝaĵojn de la bufedo kaj jenajn trinkaĵojn: ĉiujn ne-alkoholaĵojn, krome du alkoholaĵojn. La trian kaj ĉiun plian alkoholenhavan trinkaĵon vi ekstra-pagas.
Alternative vi povas elekti manĝaĵon el la menukarto. Atentu: la prezoj plej verŝajne estos pli alta ol tie skribita, ĉar en la reto la menukarto ankoraŭ ne estas aktualigita:
 http://web2.cylex.de/menu_viewer.ashx?fid=11564695&cid=45937

Tagmeza bufedo por 16,90 € 

alternative: .....................................................................................................................................................................

Dimanĉon en la restoracio Akropolis: https://cdn.website.dish.co/media/8f/1d/4432665/Speisekarte.pdf

.......................................................................................................................................................................................

O Kiu ŝatas: aldone mi donacos sumon de  ............. eŭroj por kovri la kostojn kaj pro tio mi deziras havi donac-kvitancon: O Jes I O Ne     
Konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB
O Mi konsentas, ke fotoj de la renkontiĝo, sur kiuj mi estas videbla, povos esti publikigitaj en la kluba gazeto, sur la retpaĝo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj/aŭ sur la fejsbuka paĝo de la grupo.
O Ne, mi ne volas aperi tie.
O Mi bezonas kunvetureblecon dimanĉon de Hameln al Hessisch Oldendorf     O … kaj reen.
O Dimanĉon mi povas kunporti ..... personojn de Hameln al Hessisch Oldendorf     O … kaj reen.

Bonvenon!

Aldonaj informoj: