Erklärung von Boulogne | Bulonja deklaracio

Diese folgende Erkärung wurde im Rahmen des 1. Esperanto-Weltkongresses am 09.08.1905 in Boulogne-sur-Mer angenommen.

Erklärung von Boulogne
Bulonja deklaracio

1 - Die Esperantobewegung bemüht sich um die weltweite Verbreitung einer neutralen, menschlichen Sprache, welche, ohne sich in die inneren Angelegenheiten der Völker einzumischen und ohne darauf zu zielen, bestehende nationale Sprachen zu ersetzen, Menschen verschiedener Nationen die Möglichkeit geben würde, sich miteinander zu verständigen, und welche in der Lage wäre, in den Ländern, in denen verschiedene Nationalitäten einander aufgrund von Sprachproblemen bekämpfen, den öffentlichen Institutionen als eine Sprache der Versöhnung zu dienen und in der all jene Werke veröffentlicht werden könnten, die für alle Völker von gleichem Interesse sind. Alle anderen Ideen und Hofnungen, die Esperantisten mit Esperanto verbinden, sind allein deren persönliche Angelegenheit, und Esperanto ist nicht für diese verantwortlich.

1 - La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2 - Da heutzutage kein Forscher mehr daran zweifelt, dass eine internationale Sprache nur eine Plansprache sein kann, und die Vielzahl an Anstrengungen, die im Laufe des letzten Jahrhunderts unternommen wurden, nur theoretische Projekte hervorgebracht haben, und dass tatsächlich nur eine Sprache vollendet, gründlich erprobt, perfekt im Alltag anwendbar und in allen Beziehungen tauglich zu sein scheint, nämlich Esperanto, aus diesem Grund haben die Anhänger der Idee einer internationalen Sprache, die anerkennen, dass theoretische Diskussionen zu nichts führen, und das Ziel (eine internationale Sprache) nur durch praktische Arbeit erreicht werden kann, die Sprache Esperanto schon lange im Auge und kontinuierlich für ihre Verbreitung und für die Bereicherung ihrer Literatur gearbeitet.

2 - Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3 - Da der Urheber von Esperanto schon zu Beginn auf alle persönlichen Rechte an der Sprache und die damit verbundenen Privilegien verzichtet hat, ist Esperanto niemandes Besitz, weder im materiellen noch im moralischen Sinne. Grundsätzlich ist die ganze Welt Herr dieser Sprache und jeder, der möchte, kann nach Wunsch Werke in oder über diese Sprache veröffentlichen und sie für alle erdenklichen Zwecke nutzen; geistige Herren der Sprache sollen all diejenigen sein, die von der Welt als die besten und talentiertesten Schriftsteller dieser Sprache anerkannt werden.

3 - Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj.

4 - Esperanto unterliegt keiner gesetzgebenden Autorität und ist von keiner bestimmten Person abhängig. Alle Meinungsäußerungen und Werke des Urhebers von Esperanto sind, wie alle Meinungsäußerungen und Werke von anderen Esperantisten, rein privater Natur und in keiner Weise bindend für andere. Die einzige Grundlage der Sprache, die für alle Esperantisten dauerhaft verpflichtend ist, ist das Werk 'Fundamento de Esperanto', und niemand hat das Recht, an diesem Änderungen vorzunehmen. Falls jemand von den Regeln und dem Vorbild des oben genannten Werkes abweicht, kann er sich nicht mit den Worten vom Urheber von Esperanto so gewünscht oder empfohlen entschuldigen. Jede Idee, die nicht in geeigneter Weise durch den Inhalt des 'Fundamento de Esperanto' ausgedrückt werden kann, können alle Esperantisten auf die Weise ausdrücken, die sie als die korrekteste erachten, so wie es auch in anderen Sprachen gehandhabt wird. Aber aus Gründen der Einheitlichkeit sind alle Esperantisten angehalten, so weit wie möglich jenen Stil, der in den Werken des Urhebers von Esperanto zu finden ist, nachzuahmen, da dieser mehr als jeder andere in und für Esperanto gearbeitet hat und niemand den Geist von Esperanto besser kennt.

4 - Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo 'Fundamento de Esperanto', en kiu neniu havas la rajton fari eĉ la plej malgrandan ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj: tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la 'Fundamento de Esperanto', ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto.

5 - Als Esperantisten bezeichnet man Personen, die die Sprache Esperanto beherrschen und benutzen, unabhängig davon, welche Ziele sie verfolgen. Die aktive Mitgliedschaft in einem Esperantistenkreis oder einer Esperanto-Organisation ist zu empfehlen, aber nicht obligatorisch.

5 - Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.