14-a Rata Rendevuo 2017 en Hameln + Jubileo 30 jaroj "La Ratkaptista Bando"

Druckversion | Presebla versio

Invito al la

14-a “Rata Rendevuo” en Hameleno + Jubileo 30 jaroj "La Ratkaptista Bando"

sabaton kaj dimanĉon, la 25-an + 26-an de novembro 2017

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Hameln. Ni ŝatas festi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj nian jubileon kaj esperas, ke ni kune povos ĝui du belajn tagojn.

- 1-a MaSaKRo 1988 - - 1-a Rata Rendevuo 2004 - - 13-a Rata Rendevuo 2016 -

Programm und Anmeldeformular auf deutsch - Programo kaj aliĝilo en Esperanto - Einladung JHV EMAS - Afiŝo por la legado - Konzertafiŝo

 

Loko: Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume, Am Stockhof 2a, 31785 Hameln. Senkosta parkejo en la korto de la Sumpfblume (dekstre de la domo) aŭ maldekstre apude sur la publika parkejo por 2,- € tage. Piede de la stacidomo al la Sumpfblume: 1,2 km, ĉ. 15 min. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: 0162/7536396.

NOVA: Nicky Janssen alportas malgrandan elekton de la Libroservo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) kaj estas ebleco aĉeti la librojn dum la renkontiĝo.

La programo sabaton:

- ekde la 10-a: Renkontiĝo en la Sumpfblume, kaftrinkado kaj matenmanĝo eblas https://sumpfblume.de/

- 10-a 30: Oficiala bonvenigo kaj mallonga alparolado okaze de la jubileo

- 11-a-12-a 30 (A): Jarĉefkunveno de la landa ligo Malsupra Saksio EMAS - Invitilo

- 11-a-12-a 30 (B): Ĉiĉeronado tra la urbo 1 kun Renate Schulte „Hameleno – Kulminoj de tre aparta urbo“. Ĉe tiu ĉi inform-gaja ĉiĉeronado ni malkovras trezorojn, kiujn ni alikaze preterpasus; belegajn komercistajn domojn faros neforgeseblaj al ni taŭgaj proverboj; vi povos senti la veran vivon tiutempe en la malgrandaj stratetoj per babiladoj pri „tre specialaj“ „Hamelner – Hamelenser – Hamelunken“. Komencoe ĉe la Sumpfblume, fino ĉe la Rattenfängerhaus. (maks. 20 personoj, 2-a ĉiĉeronado je la 13-a 45.)

- 12-a 30/12-a 45-ĉ. 13-a 30: Komuna tagmanĝo en la Sumpfblume, bonvolu nepre antaŭmendi la manĝaĵon (rigardu la aliĝilon)

- 13-a 45-15-a 15 (A): Ĉiĉeronado tra la urbo 2 kun Renate Schulte, 2-a grupo

- 13-a 45-15-a (B): Renkontiĝo antaŭ la Münster-preĝejo (dorsa flanko) kun klarigoj pri la nova Eskap-Ĉambro en la kelo de la Münster-preĝejo (en la ĉambro: 14-a-15-a). Kiu kuraĝas lasi transmeti sin reen en la tempon de la jaro 1284 kaj sukcesos solvi ĉiujn enigmojn en la malnova alĥemiista kelo ene de unu horo? Nur helpos bona grupa agado. http://escape-and-more.de/ (pro maks. 5 personoj, 2-a kaj 3-a ebleco dimanĉon)

- 14-a-15-a (C): Prelego 1: Wiktoria Mronga malsanas, transprenas Helmut Klünder: "La orientfrisaj insuloj"

- 15-a 15-16-a 15: Prelego 2: Heinz W. Sprick „Vojaĝo tra Israelo kaj Jordanio“

- 16-a 30-17-a 45: Publika legado: D-ro Thorsten Sueße legas el sia 3-a krimromano „Schöne Frau, tote Frau“, (Bela virino, morta virino), kiu ludas en la regiono Hanovro, kaj en kiu ankaŭ Esperanto ludas rolon. Enirprezo por eksteraj gastoj: 5,- €, poste estas ebleco aĉeti librojn de la aŭtoro (la librovendejo Matthias estos surloke).

- poste: libera tempo por vespermanĝi en la Sumpfblume aŭ apudaj restoracioj, aŭ rigardi en la urbocentro la dometojn de la kristnaska foiro, kiu komenciĝos du tagojn poste.

- 19-a 30 - ĉ. 22-a 30: Publika koncerto kun Kajto-kvarope kaj Jonny M.
Kajto el Nederlando jam antaŭ 10 jaroj dum la Rata Rendevuo en la preĝejo en Fuhlen entuziasmigis nin per sia folklora muziko kaj ankaŭ nun same kiel nia grupo festas sian 30-jariĝon. Pro tio la bando ĉi-jare nun denove prezentas sin en sia origina formo: kvarope. La juna regea muzikisto Jonny M el Kolonjo jam pasintjare en Indonezio kaj nun ĵus en Togolando entuziasmigis la aŭskultanojn kaj per sia ritmoj dancigis ilin. Ni lasu surprizigi nin kaj esti sorĉitaj de la muziko de ambaŭ grupoj! Enirprezo por eksteraj gastoj: 10,- €.

La programo dimanĉon:

9-a 45-11-a (A): Renkontiĝo antaŭ la Münster-preĝejo (dorsa flanko) kun klarigoj pri la nova Eskap-Ĉambro (2-a grupo) nuligita pro manko da partoprenantoj

10-a -11-a (B): Prelego 3: Bernard-Régis Larue: „Usonaj safarioj“

11-a 15-12-a 30 (A): Renkontiĝo antaŭ la Münster-preĝejo (dorsa flanko) kun klarigoj pri la nova Eskap-Ĉambro (3-a grupo)

11-a 15-12-a 45 (B): Kurseto: Frank Lappe: „Unua Helpo/Sukurado“

13-a - ĉ. 14-a: Fino de la renkontiĝo dum komuna tagmanĝo en la najbara ĉina restoracio „Shangri La“/Rattenfängerhalle (manĝo laŭ menukarto) https://www.facebook.com/Shangri-La-Hameln-1630638773930086/
(sen garantio, ŝanĝoj en la programo ankoraŭ eblas; prelegoj kaj koncerto estos en Esperanto; Ĉiĉeronado, Eskap-Ĉambro kaj legado estos en la germana, se necesas ni klopodos traduki)

NOVA: Sabaton antaŭtagmeze ankaŭ okazos paralele PULBAZARO en la salonego de la Sumpfblume.

Kostoj: Renkontiĝo kun ĉiĉeronado, legado kaj koncerto: 16,00 €; Eksterlandaj gastoj: 11,00 €
Eskap-Ĉambro: aldone po persono: donaco al la Evangelia Junularo de la Münster-paroĥo: 18,00 €
Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj (Sumpfblume, Shangri La) ĉiu pagas mem. 
Partoprenantoj, kiuj nur partoprenas la EMAS-jarĉefkunvenon ne pagas kotizon.

Aliĝo: bonvole nepre ĝis la 12-a de novembro al: hamelnatesperanto.de , telefono: 0162 7536396 , aŭ:
Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf

Bonvolu ĝiri la kotizon de 16,00 € (+ eble 18,00 € por la Eskap-Ĉambro, + eble la prezon por la antaŭmendita tagmanĝo sabaton en la Sumpfblume) ĝis la 20-a de november 2017 sur la konton de la Esperanto-grupo Hameln ĉe la ŝparkaso: Sparkasse Hameln-Weserbergland 
IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18                BIC: NOLADE21SWB

Aliĝoj ĝis 23.11.2017: 57 partoprenontoj
Liberaj lokoj: Ĉiceronado 1 sa. 11.00: 01 - Ĉiceronado 2 sa. 13.45: 03 - Eskap-Ĉambro 1 sa. 13.45: PLENA - Eskap-Ĉambro 2 di. 9.45: nuligita - Eskap-Ĉambro 3 di. 11.15: 1

""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""
Aliĝilo: Mi partoprenos jenajn programerojn:
O EMAS-jarĉefkunveno (sa. 11-a) I
O Ĉiĉeronado 1 (sa. 11-a) I O Ĉiĉeronado 2 (sa. 13-a 45) I
O Eskap-Ĉambro 1 (sa. 13-a 45) I O Eskap-Ĉambro 2 (di. 9-a 45) I O Eskap-Ĉambro 3 (di. 11-a 15) I
O Publika Legado kun Thorsten Sueße (sa. 16-a 30) I O Publika koncerto kun Kajto kaj Jonny M (sa. 19.30) I
O Tagmanĝo Sumpfblume (sa. 12-a 40) I O Tagmanĝo Shangri La (di. 13-a)

Mi mendas por tagmanĝi sabaton en la Sumpfblume jenan menuon:
O Rostita nudelaĵo vegana 7,50 €
O Rostita nudelaĵo kun kokaĵo 8,50 €
O Terpom-porea supo vegana 5,00 €
O Terpom-porea supo kun kolbaseto 6,50 €
O Deserto: Ĉokolada kremaĵo 4,00 €
O Deserto: Frukta salato 4,00 €

O La kotizon de .......... eŭroj mi ĝiros ĝis la  .......................
O Kiu ŝatas: aldone mi donacos sumon de  ............. eŭroj por kovri la kostojn kaj por tio mi deziras havi donac-kvitancon:  O Jes I O Ne