Kotizo
ĝis 23.08.2023 | ĝis 31.10.2023 | poste | |
2-lita ĉambro | 530 € | 560 € | 585 € |
1-lita ĉambro | 680 € | 700 € | 730 € |
La kotizo inkluzivas la restadon de la 28-a de decembro 2024 vespere ĝis la 3-a de januaro 2025 matene: loĝado en dulitaj ĉambroj, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo (senkostaj trinkaĵoj dum silvestra vespero 18:30 ĝis 03:00 – biero, vino, kafo, teo, limonado, akvo).
Partoprenantoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.
Partatempa partopreno (aliĝo nur ĝis 25a de novembro 2024): 2-lita ĉambro 90 €, 1-lita ĉambro 115 € tage, dum silvestro aldone 45 € (inkl. trinkaĵoj, priskribo supre), inkluditaj estas la programo kaj tri manĝoj.
Aliĝoj ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:
IBAN: DE53 5085 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Pagocelo: Luminesk' 2024/25 + via nomo
aŭ per UEA-konto geaa-n.
Bonvolu pagi la reston ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.
Malaliĝo, nuligo de la aranĝo
- En kazo de malaliĝo gis 2023-10-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
- En kazo de malaliĝo post 2023-10-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la domo, ni subtrahos ilin de la repago.
- Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.