Kotizo

Druckversion | Presebla versio
ĝis 2022-08-23 ĝis 2022-10-31 poste
440 € 460 € 490 €

La kotizo inkluzivas la partoprenon de la 28a de decembro 2022 vespere ĝis la 3a de januaro 2023 matene (loĝigo en du-litaj ĉambroj, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo). Por unulita ĉambro ni kalkulas krompagon de 16,67 € nokte (= 100 € por la tuta tempo). Ekskursoj estas aparte pagendaj.

Partoprenantoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.

Partatempa partopreno eblas, la kotizo estas 80 €/nokto (inkl. tri manĝojn kaj programon).

Gastoj sen tranoktado pagas 50 €/tago (inkl. tri manĝojn kaj programon).

Atentu: Pro organizaj kaŭzoj flanke de la domo Luminesk' ĉi-jare daŭras nur ses noktojn.

Pago

Aliĝoj ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:

IBAN: DE53 5085 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB

Pagocelo: Luminesk' 2022/23 + via nomo

aŭ per UEA-konto geaa-n.

Bonvolu pagi la reston ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.

Malaliĝo, nuligo de la aranĝo

  1. En kazo de malaliĝo gis 2022-11-30 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2022-11-30 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la domo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.