Loko

Druckversion | Presebla versio

Norderney

La Orientfrisaj Insuloj situas 5 ĝis 10 kilometrojn norde de la kontinento, inter la enfluejoj de la riveretoj Ems okcidente kaj Jade oriente, kaj apartenas al la germana federacia lando Malsupra Saksio. La sep loĝataj insuloj estas (de okcidento al oriento): Borkum, Juist, Norderney, Baltrum, Langeoog, Spiekeroog kaj Wangeroge.

Nia aranĝo okazos sur Norderney, la dua plej granda insulo de la Orientfrisaj insuloj. Ĝi estas 27 kvadratajn kilometrojn granda kaj havas sesmil daȗrajn loĝantojn, aldone pli ol duonan milionon da turistaj gastoj. Ekde 1797 ĝi estas ŝtata ban- kaj kuracloko. En la urbocentro situas multaj butikoj por la ĉiutaga bezono de turistoj kaj restoracioj. Multaj turistoj, ankaŭ el la proksimaj grandurboj, gastas sur la insulo. Pro la kreskanta turismumado de riĉuloj oni parolas pri "la dua Sylt-insulo".

De Norddeich Mole oni povas atingi la insulon per pramŝipo ene de malpli ol unu horo. 85 procentoj de la insolo estas parto de la nacia parko Malsuprasaksia Vadomaro. La plej konata planto de la insulo estas la oranĝbera hipofeo.