Kotizo
| 2026-08-23 | ĝis 2026-10-25 | poste | |
| 2-lita ĉambro | 460 € | 500 € | 550 € |
| 1-lita ĉambro | 580 € | 620 € | 670 € |
La kotizo inkluzivas la restadon de la 28-a de decembro 2026 vespere ĝis la 3-a de januaro 2027 matene: loĝado en dulitaj ĉambroj, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo (trinkaĵoj estas aparte pagendaj).
Krompago
Partoprenantoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.
Parttempa partopreno (aliĝo nur ĝis 25a de oktobro 2026):
• 110 € tage
• dum silvestro aldone 25 € (trinkaĵoj estas pagendaj aparte), inkluditaj estas la programo kaj tri manĝoj.
Tagaj biletoj (nur programo, aĉeteblaj surloke): 10 € tage
Aliĝoj ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:
IBAN: DE53 5085 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Pagocelo: Luminesk' 2026/27 + via nomo
aŭ per UEA-konto geaa-n.
Bonvolu pagi la reston ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.
Malaliĝo, nuligo de la aranĝo
- En kazo de malaliĝo gis 2026-10-25 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
- En kazo de malaliĝo post 2026-10-25 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la domo, ni subtrahos ilin de la repago.
- Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.