Kotizo

Druckversion | Presebla versio
ĝis 27.08.2021 ĝis 31.10.2021 poste
440 € 460 € 490 €

La kotizo inkluzivas la restadon de la 28a de decembro 2021 vespere ĝis la 3a de januaro 2022 matene (loĝado en dulita ĉambro, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo). Unulitaj ĉambroj estas haveblaj por krompago de 23,33 €/nokto. Ekskursoj estas pagendaj aparte.

Personoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.

Eblas partatempa partopreno je  kotizo de 80 euroj por nokto (inkl. 3 manĝoj kaj programo).

Tagaj gastoj pagas 50 Euroj (inkl. 3 manĝoj kaj programo).

Atentu: Ĉi-jare Luminesk' daŭras nur ses noktojn, pro organizaj kialoj flanke de la domo.

Pago

Aliĝo ekvalidas per antaŭpago de 50 €  al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:

IBAN: DE53 5058 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Pagcelo: Luminesk' 2021/22 + via nomo

aŭ per UEA-Konto geaa-n.

Bonvolu ĝiri la restsumon ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.

Malaliĝo, nuligo de la aranĝo

  1. En kazo de malaliĝo ĝis 2021-11-30 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2021-11-30 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la kunvenejo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.